La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO SESA

Mesalina

1

En Romo

Printempe, 47 pK

“Vi estas mia triaranga onklino”, diris sep-jara Oktavia.

“Mi pensis, ke ni simple estas kuzinoj”, Agripina diris.

“Jes, flanke de paĉjo. La frato de paĉjo estis via patro. Sed flanke de panjo mi estas via triaranga nevino.”

Oktavia desegnadis de kiam Agripina eniris, sed nun la knabino glitis malsupren de la divano, kie ŝi sidis apud Mesalina, kaj alportis sian skribtabuleton por montri al Agripina. “Rigardu, jen mi sidanta apud panjo, kaj jen vi sur la alia divano.”

“Ne ĝenu kuzinon Agripina”, Mesalina diris. “Ŝi ne volas vidi viajn skribaĉojn.”

“Tio tute ne ĝenas min”, Agripina diris. “Ankaŭ Lucio ŝatas desegni.” Rigardi Oktavian estas kvazaŭ ŝi denove rigardus Livilan, Livilan kiam ŝi estis infano. Ŝi havas la samajn rondajn vangojn, la samajn grandajn okulojn, la saman seriozecon. La sola diferenco estas ŝia hararo, kiu estas tondita laŭ simpla stilo kun franĝo. Agripina memoris tiujn horojn, kiujn ŝi kaj ŝiaj fratinoj devis pasigi apud la karbujo, dum Eklogo kritikeme kontrolis la sklavinojn, kiuj tordis iliajn harojn en vicon de bukloj laŭ la frunto. Dum la lastaj jaroj estis reveno al la simpleco de la malnovaj tempoj, verŝajne respekte al la eksmodaj ideoj de Klaŭdio.

Agripina nun estis kontenta, ke ŝi faris la devigan viziton al la palaco post sia reveno al Romo. Ŝi faris tion nur malvolonte, havante neniun deziron interŝanĝi ĝentilaĵojn kun la virino, kiu sendis ŝian fratinon en ekzilon. Ŝia premio estis malkovri Oktavian. La knabino sorĉis Agripinan; estis por ŝi malfacile ne daŭre fiksrigardi ŝin, por ensorbi tiun vivan memorigon de sia fratino. Ŝi ekzamenis la skribtabuleton de Oktavia. “Do jen mi, kaj jen panjo, kaj kiu estas tiu?” Agripina indikis al tria figuro, staranta oblikve kaj kvazaŭ ebrie ĉe la flanko de granda triangula formo kiu leviĝis super ĉiuj aliaj detaloj de la desegnaĵo.

“Tio estas la dio Aŭgusto. Li staras sur la Monto Olimpo kaj protektas nin.” Ŝi estas rapidmensa knabineto, Agripina pensis, ĝuste same kiel estis Livila. “Aŭgusto estis mia prapraonklo”, Oktavia daŭrigis. “Tio estas ĉe la flanko de paĉjo. Flanke de panjo li estis mia praprapraonklo.”

“Ŝi ĵus lernis kiel kalkuli parencecojn: kvararanga pranevo, kaj tiel plu.” Mesalina kliniĝis antaŭen por elekti grapolon da vinberoj el bovlo da sekigitaj fruktoj, ĵus metita de sklavo sur malaltan tablon antaŭ ŝia divano. Ŝia voĉo estis amikema; ŝajne ŝi ne rimarkis, ke Agripina malvolonte parolas kun ŝi. Agripina kapjesetis por agnoski la komenton kaj returnis sin al Oktavia.

“Via praprapraavino Atia estis posteulino de Venuso. Ĉu vi sciis tion? Ĉu vi opinias, ke ankaŭ vi iam estos same bela kiel Venuso?”

“Ĉu vi kredas, ke tio estos ebla? Panjo estas tre bela, ĉu ne?”

“Tre bela”, Agripina konsentis ĝentile. Ŝi evitis direkti siajn okulojn al Mesalina, kiu sisteme tiris sekvinberojn el grapolo kaj enbuŝigis ilin unu post alia.

“Sed ankaŭ vi estas posteulino de Venuso, kaj vi ne estas bela.”

Mesalina ekridegis, sed Agripina ignoris ŝin. “Ne, neniu povus priskribi min kiel belan”, ŝi konsentis. “Se eble ekzistas aliaj kvalitoj, kiuj estas same dezirindaj kiel beleco.”

Oktavia konsideris tion. “La gedioj povas flugi. Ne ĝenus min, ne esti bela, se mi povus flugi.”

La pordo malfermiĝis por enlasi Klaŭdion, kiu venis saluti sian nevinon kun malfermitaj brakoj. “Pina!”

“Oĉjo Klaŭdio!” Agripina leviĝis, kaj iris brakumi sian onklon.

“Sidiĝu, sidiĝu, kaj rakontu al mi ĉion pri vi mem. De kiom da tempo ni ne vidas unu la alian? Devas esti almenaŭ du jaroj.”

“Tri jaroj, oĉjo. Mi ne volis lacigi Krispon per tiel longa vojaĝo. Vi scias, ke la kuracistoj konsilis al li ne tro streĉi sin. Sed li insistis reveni al Romo por la ludoj.”

“Via Krispo ne estas homo, kiu evitas streĉojn. Mi aŭdis, ke li servas en la loka senato tie en Padovo. Ĉu tio ne estas banala afero post deĵorado kiel guberniestro?”

“Ankaŭ mi supozis tion, kiam ni unue transloĝiĝis tien. Sed fakte tute ne estis tiel. Iugrade mi eĉ ŝatis tion pli – estis pli da eblecoj atingi praktikajn rezultojn. Krispo financis novan koncertejon, kaj konstruis plilongigon al la akvedukto, kaj...”

“Jes, mi ricevis bonajn raportojn pri lia laboro tie.”

“Pri kiu laboro temis, oĉjo?” Agripina esperis, ke li mencios unu el ŝiaj projektoj. Ekzistas neniu probableco, ke li scias pri la sumo, kiun ŝi disponigis por la lernejo, sed eble li aŭdis pri la nova tegmento por la kovrita bazaro.

“Ho, solvi jurajn disputojn... nenion aparte ekscitan. Sed ĝuste el tio konsistas la laboro de bona administranto – nenio mondoskua, simple trankvile plenumi la necesajn taskojn. Same kiel esti imperiestro, kiel mi mem konstatis... Kie estas eta Lucio?”

“Ne plu tiel eta, oĉjo. Li havas nun naŭ jarojn.”

“Naŭ! Ĉu jam!”

“Britaniko volis, ke li kuniru por admiri lian skatolon de helikoj”, Mesalina informis sian edzon.

“Ha jes, la helikoj. Kaj kio pri vi, mia kara fraŭlineto, ĉu vi ne volis akompani ilin?” Klaŭdio komencis tikli Oktavian, kiu tordiĝis kun akutaj krioj: “Ne, ne! Paĉjo, ne faru tion!” Agripina memoris, kiel li faris same al ŝi, kiam ŝi estis malgranda knabino – ankaŭ ŝi plorridis kaj tordiĝis ĝuste kiel Oktavia, kaj iugrade plaĉis al ŝi la atento, sed tio neniam vere plezurigis ŝin.

“Kiel vi rilatas kun Krispo?” Klaŭdio demandis. “Ĉu vi estas ankoraŭ kontenta pri la kuniĝo?”

“Ho jes, li tre bone taŭgas por mi. Mi nur estas iom maltrankvila pri lia sanstato – tio estas la sola zorgo.”

“Rigardu, panjo, rigardu la hundidon de Britaniko.” Lucio kaj Britaniko kuris en la ĉambron. Lucio tenis la hundeton en siaj brakoj. “Ĉu ankaŭ mi rajtas havi hundidon?” Britaniko, malgracia ses-jarulo, rigardis ĉirkaŭ si la rondon de plenkreskaj vizaĝoj kun mieno konfuzata.

“Kiu interesiĝas pri hundidoj?” Oktavia diris. “Ni havas simiojn en kaĝo en la korto.”

“Kaj kiel vi fartas, junulo?” Klaŭdio demandis Lucion.

“Demetu la hundidon nun, kaj kisu vian praonklon.” Agripina levis sin de la divano por preni la manon de sia filo kaj konduki lin al la imperiestro. Lucio obeeme kisis Klaŭdion ĉe la vango kaj staris firme antaŭ li. Li fariĝis belaspekta knabo, pensis lia patrino, bone nutrita kaj sana, kaj Klaŭdio certe rimarkos, ke li havas la saman rondan vizaĝon kiel lia avo Ĝermaniko.

“Kiel bela junulo!” Klaŭdio diris. “Kaj vi estas ankaŭ lerta rajdanto, ĉu ne, Lucio?”

“Jes, oĉjo Krispo donis al mi ĉevalon por mia naskiĝtago, kiam ni revenis de Efezo, kaj mi faras lecionon pri rajdado ĉiutage.”

“Bonege, bonege. Mi aŭdis, ke via patrino aranĝis, ke vi estu gvidanto de unu el la teamoj por la Troja spektaklo.”

“Ne, ne”, Mesalina interrompis. “La gvidanto de la teamo estos Britaniko, kaj lia kuzo rajdos ĉe lia flanko.”

“Jes, kompreneble”, Agripina konsentis. “Mi ja demandis, ĉu Lucio povos esti en la teamo de Britaniko.” Tio ne estis absolute vera. Aŭdinte, ke alproksimiĝas la Jarcentaj Ludoj, kiuj okazas nur unu fojon dum homa vivo, ŝi skribis tutsimple por demandi, ĉu Lucio povos partopreni en la tradicia Troja spektaklo, kiu regule estas ero de la festivalo. Ŝi estis konsternita nun aŭdi, kiel ŝia onklo interpretis ŝian peton, kaj eĉ pli konsternita pro la korekto de Mesalino. Por kaŝi sian maltrankvilon ŝi demandis: “Ĉu la provludoj jam komenciĝis?”

Oktavia aŭdigis troigitan elspiron, laŭ la maniero de enua plenkreskulo respondanta al stulta demando. “Britaniko rajdos kiel unua, kun ĉiuj pli grandaj knaboj sekvantaj malantaŭe. Li verŝajne falos de sia poneo. Finfine, kion oni povas atendi de ulo nur ses-jaraĝa?”

Mesalina kaptis la brakon de Oktavia kaj frapis ŝin. “Tio ne estas respekta maniero paroli pri via frato. Mi ne volas aŭdi vin denove diri ion tian.”

Britaniko tute ne sekvis la konversacion. “Ĉu vi volas vidi la simiojn?” li demandis Lucion. Li havis malfluan, nazan parolmanieron, kvazaŭ estas por li malfacile eligi la vortojn. Li ne plibeliĝis kreskante, Agripina pensis. Same kiel lia patro, li jam travivis pli longe ol iu ajn estus povinta atendi, sed li neniam ĉesis moviĝeti kaj tordiĝi, ronki tra muka nazo kaj peze spiri tra sia malfermita buŝo. Ŝi estis kontenta, ke almenaŭ oni ne plu nomas lin Ĝermaniko, kio laŭ ŝia opinio malnobligas la nomon. Post la sukcesa invado de Klaŭdio en Britujon, la senato premiis lin per la rajto nomi sin Britaniko. Li rifuzis tiun honoron por si mem, sed fiere akceptis ĝin por sia malgracia filo.

“Jes, tio estas bona ideo”, Mesalina diris. “Vi iru kun ili, Oktavia.”

La tri infanoj brue forlasis la ĉambron. Nun venis la ĝusta momento por ke Agripina komplimentu Klaŭdion kaj lian edzinon pro iliaj belaj idoj, sed nenio ŝajnis al ŝi direbla pri Britaniko, kiun ŝi povos elbuŝigi laŭ konvinka maniero. “Oktavia estas lerta infaneto”, ŝi finfine komentis. “Kompreneble ŝi incitetas sian pli junan fraton. Mi memoras, kiel Boteto mokadis min kaj miajn fratinojn.”

“Ŝia instruisto estas tre kontenta pri ŝi”, Mesalina diris. “Ŝi jam verkas eseetojn en la greka.”

“Vi venis al Romo en la ĝusta momento”, Klaŭdio diris. “Dum la ceremonioj ni anoncos ŝian fianĉiniĝon.”

“Ĉu vere? Al kiu?” Agripina demandis.

Mesalina nee skuis sian kapon al sia edzo, kaj aŭdigis ĝenatan klaketon de la lango. “Klaŭdio ne estus devinta sciigi vin. Tio estas konfidenca. Li estos Junio Silano.”

Junio Silano... Agripina malfacile povis revoki tiun homon al sia menso.

“Li estas la filo de via kuzino Emilia”, Klaŭdio diris.

Per fulmobato Agripina vidis ĉion. Dum ŝi okupis sin pri la lokaj servoj en Padovo, Emilia estis en Romo, trudante sin en la favoron de la imperiestro kaj lia edzino – kaj kompreneble, pripensante la aferon nun Agripina memoris, ke Emilia ankaŭ estas amikino de la patrino de Mesalina.

Ŝi ekmastris sin tuj. “Mi kredas, ke mi scias, pri kiu vi parolas. Li estas tiu junulo, kiun mi vidis ĉe la nomceremonio de Britaniko. Kion li faras nuntempe?”

“Li estas juĝisto”, Mesalina klarigis al ŝi. “Kaj li servas kiel pastro ĉe la Templo de Marso. La plano estas anigi lin en la Arvala Pastraro, la venontan fojon kiam liberiĝos posteno.”

“Ĉu vere? Evidente li estas tre talenta junulo.” Agripina apenaŭ konsciis pri la propraj vortoj. Klaŭdio kaj Mesalina certe konstatas, ke Britaniko neniam fariĝos imperiestro, eĉ se li pluvivos kaj plenkreskos. Ili fiksas siajn esperojn al sia filino kaj ŝia estonta edzo, junulo kiu same kiel Lucio estas rekta posteulo de Aŭgusto. Sed kial, anstataŭ fianĉinigi Oktavian al Lucio, ili preferis promocii lian kuzon? Estas vere, ke ankaŭ Silano povas fieri pri Aŭgusto kiel praavo, sed lia branĉo de la familio estis senhonorigita de la konduto de lia avino Julia, la onklino de Agripina, kiu pasigis la plej grandan parton de sia vivo en ekzilo kiel puno pro sia adulto. Kaj kvankam Agripina mem tro bone sciis, kiel eblas falsi akuzojn pri malmoraleco, tute ne estis falsitaj la akuzoj kontraŭ la patrino de Emilia, kiu naskis al sia amanto eksterleĝan infanon. Krome la familia deveno de Silano estas multe malpli eminenta ĉe la patra flanko. La Junia familio ŝatas fanfaroni pri sia deveno de Jupitero, sed en la menso de la homoj tiu mita genealogio estas nekomparebla kun la multe pli solidaj kaj lastatempaj atingoj de la antaŭuloj de Lucio: Marko Antonio, Druso kaj Ĝermaniko.

“Kiom aĝas nun Silano?” Agripina demandis. “Li estas ankoraŭ sufiĉe juna, ĉu ne?”

“Dudek-jara”, Mesalina diris. “Sed li jam ricevis militajn honorojn – li tre impresis per sia konduto dum la kampanjo en Britujo.”

Estas bedaŭrinde, Agripina pensis, ke la filo de Emilia ĝuas dek-jaran avantaĝon super Lucio. Sendube oni favoros ankaŭ Lucion per rapida suprenigo en lia kariero, kiam li estos sufiĉe aĝa por meti sian piedon sur la unuan ŝtupon, sed tio ne povos okazi antaŭ ol pasos almenaŭ dek jaroj.

“Li bonege rajdas”, Klaŭdio diris. “Ni faros ĉion eblan por elmontri lin al la publiko dum la ludoj. Mi atendas, ke li brile elstaros dum la aproĉasado.” Brile elstaros! Kompreneble li elstaros; Mesalina kaj Emilia certigos pri tio. “Kaj post kiam mi anoncos la gefianĉiĝon, li staros ĉe mia flanko dum la oferadoj.”

La planoj de ŝia onklo estis same travideblaj al Agripina kvazaŭ li mem klarigis ilin al ŝi. Evidente li intencas montri al la senato kaj popolo, ke kvankam lia propra filo ankoraŭ ne plenaĝiĝis, jam ekzistas eventuala posteulo.

“Panjo! Panjo!” Oktavia revenis kure en la ĉambron. “Briĉjo havas unu el siaj atakoj!”

Mesalina tuj saltis de sia divano, faligante la tableton kaj disĵetante sekigitajn fruktojn sur la plankon. “Kie li estas? Ĉu iu vokis kuraciston?”

“Jes, Sosibio iris trovi lin. Venu rapide! Briĉjo estas apud la kaĝo de la simioj.” Oktavia tiris la jupon de sia patrino.

Ankaŭ Klaŭdio saltis surpieden, kaj sen iu ajn klarigo li kaj Mesalina hastis el la ĉambro. Agripina tute ne komprenis, kio okazas, sed evidente temas pri io serioza – cetere, ankaŭ Lucio certe troviĝas kun sia kuzo. Ŝi sekvis ilin en la koridoron.

Ŝi alvenis apenaŭ ĝustatempe por vidi Klaŭdion malaperi tra unu el la pordoj, kaj kuris post li tra antaŭĉambreto kaj eksteren al pavimita korto. Ŝi obtuze rimarkis grandan kaĝon kun larĝe malfermita pordo, kaj simiojn kiuj bleketas kaj grimpas sur la sola arbo en la korto, sed ĉefe zorgigis ŝin la timoplenaj okuloj de Lucio, kiu rigardis sian kuzon skuiĝi surtere. Li ĵetis sin en ŝiajn brakojn. “Panjo! Kio okazas al Britaniko?”

“Ĉio estas en ordo, en ordo, mia karulo.” Agripina premis sian propran sanan infanon al sia brusto, karesante lian hararon dum ŝi observis Britanikon super lia kapo. Li arkigis sian korpon super la grundo, tenis supre siajn rigidajn brakojn kun la fingroj disetenditaj kaj ĝislime streĉitaj. Liaj okuloj estis duone fermitaj, tiel ke videblis nur la blankoj. Sonis gargarado en lia gorĝo, kaj ŝaŭmo ŝprucetis el lia buŝo.

“Ne lasu lin vundiĝi!” Mesalina kriis. “Portu al li kusenojn!” La sklavoj ŝajnis ĉiuj glaciiĝintaj, sed nun ili subite reviviĝis kaj komencis freneze ekaktivi.

Klaŭdio rigardis sian filon kun teruro en sia vizaĝo. Memoro surfaciĝis en la menso de Agripina: kuzo Druĉjo ruliĝanta sur la herbo, kun tuniko flave makulita pro pecetoj de dispremita piro. Kaj la sklavoj tenantaj lin renversita per la piedoj, batantaj lin ĉe la dorso, la homamaso ĉirkaŭ li ŝvelanta kaj ŝvelanta, homoj vokantaj instrukciojn, onklino Urgulanila ĵetanta sin kontraŭ oĉjon Klaŭdio kun ŝiraj krioj – sed neniu povis fari ion ajn por helpi kompatindan Druĉjon.

La sklavoj firme tenis Britanikon, dum li luktis kontraŭ iliajn manojn. Denove kaj denove li tiris al si la krurojn, tiam etendis ilin rigide, piedbatante kontraŭ ŝtonan benkon ĝis la sklavoj sukcesis turni lin sur lian flankon. Mesalina sidis apud li surtere protektante lian kapon en sia sino. Ŝi murmuris konsolajn vortojn en lian orelon, eble por konsoli sin mem pli ol lin, ĉar estis klare, ke Britaniko havas nenian konscion pri tio, kio okazas en lia ĉirkaŭaĵo. Ŝajnis kvazaŭ liaj konvulsioj neniam finiĝos, sed finfine la spasmoj malrapidiĝis. “Ne timu”, Mesalina trankviligis lin, “ĉio jam pasis.” Britaniko malfermis siajn okulojn kaj rigardis ĉirkaŭen kun mieno nekomprena. Estis salivo sur lia tuniko, kaj Agripina rimarkis, ke estas malseka makulo ankaŭ sube.

“Panjo, kio okazis al Britaniko?” Agripina konstatis, ke Lucio tiradas ŝian brakon kaj ripetadas la saman demandon. “Ĉu li estos en ordo?”

Mesalina levis siajn okulojn de la grundo, kie ŝi ankoraŭ sidis tenante sian malsanan filon, kaj ĵetis kontraŭ Lucion rigardon tiel malican, ke Agripina estis ŝokita. Ŝi dankis la diojn, ke Lucio portas sian amuleton sur ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kiel la plejmulto da knaboj, li tenas ĝin interne de sia tuniko; ĝi pli efikus se li portus ĝin ekster la vestoj, sed ŝi ne kuraĝis nun atentigi lin, ke li malkovru ĝin. Ŝi povis nur preĝi, ke la ora talismano estos sufiĉe potenca por deturni tiun Meduzan firigardon.

“Britaniko baldaŭ fartos bone”, ŝi diris al Lucio. “Ni ne volas ĝeni ilin – ni reiru al la alia ĉambro.”

Ŝi kondukis Lucion el la korto kaj en la antaŭĉambreton, kies muroj kaj planko estis tute dekoraciitaj per tre malgrandaj mozaikaj ŝtonetoj. Neniam ŝi vidis aferon tiel kapturnan – la ĉambro ŝajnis danci antaŭ ŝiaj okuloj. Rigardante malantaŭen tra la pordo al la korto ŝi vidis, ke Britaniko nun malfermis siajn okulojn, sed li ankoraŭ ne trovis sufiĉan forton por levi sian kapon el la sino de sia patrino.

“Panjo, kio okazis al Britaniko?” Lucio demandis denove, sed Agripina estis tro distrata por respondi. Ŝi memoris la vortojn de Oktavia, kiam ŝi venis kure al siaj gepatroj: Briĉjo havas unu el siaj atakoj. Ne la unuan fojon okazas tio ĉi. Agripina de ĉiam opinias lin stranga knabo, eble kun mensaj problemoj, sed post la hodiaŭa sceno, ne restas plia dubo. Estas neniu probableco ke Britaniko iam ajn sekvos sian patron sur la tronon.

Klaŭdio estas malbonŝanca rilate al siaj filoj, sed li havas ankaŭ du filinojn. Kial li ne fianĉinigis unu el ili al Lucio? Estis elektita la filo de Emilia, ne de Agripina, kiel la planata edzo por Oktavia, dum ties pli aĝa fratino Antonia lastatempe estis edzinigita al iu parenco de Mesalina. Unu el tiuj du junuloj jam estas markita kiel la venonta imperiestro – kaj ĉiuj signoj ĝis nun sugestas, ke tiu estas Silano.

Estis eraro pasigi la lastajn tri jarojn tiel malproksime de la centro de la politika vivo en Romo. Kial ŝi ne konstatis tion antaŭe? Por ke Lucio ricevu la ŝancon, pri kiu li rajtas, Agripina devas resti surloke por antaŭenpuŝi liajn interesojn, same kiel Emilia faris por sia propra filo. Sed la situacio postulas ekstreman prudenton. Se Emilia eĉ suspektos, kio estas en ŝia menso, ŝi certe povos uzi sian influon por endanĝerigi Lucion.

Post nia reveno al Romo, oni honoris mian edzon Krispo nomumante lin konsulo. Tio estis fakte lia dua periodo kiel konsulo, ĉar li jam servis antaŭ multaj jaroj sub Tiberio. Tamen li estis en siaj malfruaj kvindekaj jaroj, kaj lia sano komencis malboniĝi. Li eksiĝis post malpli ol unu monato, kaj dum la sekvantaj jaroj ni loĝis trankvile en lia kampara bieno apud Patavio, revenante al Romo nur por specialaj eventoj kiel la Jarcentaj Ludoj, kiuj okazas nur unu fojon en la vivo de homo.

Ni preferis ne tro ofte videbliĝi publike dum tiu periodo, ĉar mi estis konscia, ke la edzino de la imperiestro, Mesalina, ofte turnas enviajn okulojn kontraŭ mian filon, kaj mi timis, ke ŝi povus misfari al li. Ŝi nepre devis konscii pri la diferenco inter niaj du filoj, ĉar dum mia estis sana kaj populara, ŝia estis malbela infano kun oftaj strangaĵoj en sia konduto. Krome li suferis pro epilepsio, kaj ŝajnis malprobable, ke li travivos ĝis la plenkreskiĝo.

2

Dum la ebriiga periodo post sia imperiestriĝo, Gajo atribuis al siaj tri fratinoj la rajton sidi en la tribuno normale rezervata por la pastrinoj de Vesta. Tiutempe tio ŝajnis taŭga decido, sed Agripina konstatis, tro malfrue, ke tio estas plia ekzemplo de la mistaksoj de ŝia frato. Klaŭdio prudente evitis fari la saman eraron, sed li komencis ŝanceliĝi post la kampanjo en Britujo, kiam la senato en momento de troa entuziasmo asignis al Mesalina la rajton sidi kun la pastrinoj en publikaj okazoj.

Agripina ne povis superi la senton, ke oni malpromociis ŝin, kiam ŝi prenis sian lokon en la dua etaĝo de la Granda Cirko. Verdire eblis bonege vidi la konkursojn de la unua vico, kie prezidis la plej nobelaj sinjorinoj de Romo. Kaj tamen estis ĝene rigardi al la kontraŭa flanko de la kurejo kaj vidi Mesalinan, kiu sidis kun plena pompo inter kvar el la ses Vestulinoj – la aliaj du restis en la templo por gardi la sanktan flamon.

La Granda Cirko estis unu el la vidindaĵoj de Romo. Ĝi mezuris pli ol sepcent paŝojn de unu ekstremo al la alia, kaj laŭ ĝiaj du flankoj leviĝis kvar etaĝoj da sidlokoj, kiuj jam estis plenŝtopitaj de la popolamaso. Malfruiĝantoj hastis inter la vicoj serĉante liberajn lokojn; nur sinjorinoj tiel altrangaj kiel Agripina povis permesi al si la lukson alveni lastmomente. La Cirko normale estis uzata por ĉarokonkursoj, kaj la kurejo etendiĝis laŭ ĝia tuta longo kaj reen ĉirkaŭ altigita strio en la centro ornamita de statuoj, altaroj kaj aliaj monumentoj.

La honorloko en la virina sekcio estis rezervita por Emilia, la patrino de la estonta bofilo de la imperiestro. Agripina mem estis devigata sidi ĉe la flanko de sia kuzino en pozicio videble malsupera. Tamen estus sub ŝia digno montri, ke ŝi konscias pri tio, do ŝi turnis sin al Emilia kun komplezema rideto. “Ŝajne ni ĝuos bonan veteron hodiaŭ por la spektaklo.”

“Jes, Silano timis, ke povus pluvi, precipe post tiu fulmotrondro antaŭ kelkaj tagoj.” La du virinoj rigardis supren al la ĉielo, kiu estis klara kaj sennuba, tamen kun la malvarmo de aprila mateno.

“Mi esperas, ke la kurejo ne estas ankoraŭ kota”, Agripina diris. Ŝi vidis, ke oni kovris ĝin per freŝa sablo, sed pro la lastatempa peza pluvado, la suba grundo povus esti mola. La longa kanalo, kiu apartigis la sidlokojn de la kurejo, estis tiel plena je akvo, ke ĝi riskis superflui.

En ĉi tiaj publikaj okazoj, Agripina sciis, ke ne eblas eviti la kunestadon kun siaj eksbofratinoj. Lepida ĉi-momente alproksimiĝis el la enirejo de la ŝtuparo, tenante la manon de sia nepino Oktavia. La aliaj spektantinoj leviĝis por lasi ilin preterpasi, dum ili pene paŝis laŭ la unua vico. Kiam ili atingis Agripinan, Lepida direktis al ŝi formalan rideton, kaj ili interŝanĝis simbolajn kisojn ĉe ambaŭ vangoj. La rilato inter la du virinoj estis malvarma de kiam Krispo forlasis la pli maljunan fratinon de Lepida favore al la multe pli dezirinda edziĝo kun Agripina.

Oktavia aliflanke ĝoje bonvenigis ŝin. “Saluton, kuzino Agripina, ĉu vi ne sentas eksciton! Britaniko estis tiom nerva ĉi-matene ke li vomis, kaj li tute ne volis manĝi, kaj li diris, ke li ne volas partopreni, sed panjo diris, ke li tamen devas, ĉar ĉiuj rigardos.”

“Tio sufiĉas”, Lepida diris. “Kuzino Agripina ne volas aŭskulti viajn stultaĵetojn.” Ŝi prenis la manon de la knabino kaj firme tiris ŝin laŭ la vico. Ŝi mem sidiĝis ĉe la alia flanko de Emilia, dum Oktavia staris antaŭ ŝi ĉe la balustrado.

Almenaŭ ne ĉeestas Domicia mem. Agripina aŭdis, ke ŝi estas malsana. Ŝi demandis sin, ĉu la malsano estas oportuna preteksto por eviti sidi kun la virino, kiu anstataŭis ŝin kiel edzino de Krispo. Sed eble ne; finfine ŝi aĝas almenaŭ sesdek jarojn.

La akra voĉo de la trumpetoj interrompis la gajan konversaciadon de cent mil homoj. Ĉiuj okuloj turniĝis al la ĉefa tribuno, kie la imperiestro nun aperis, akompanate de siaj korteganoj. Klaŭdio estis majesta figuro, tute ne rekonebla kiel la subtaksata onklo, kiun Agripina memoris de siaj infanaj jaroj. Li estis viro fortikstatura, pli alta ol la plejmulto el siaj kunuloj, kaj hodiaŭ li imponis en purpura togo brilanta de oraj brodaĵoj. Surkape li portis oran laŭrokronon. Por atingi la antaŭan randon de la tribuno necesis ke li marŝu ne pli ol kelkajn paŝojn, tiel ke lia lameco ne evidentiĝis, kaj krome liaj tikoj estis bone regataj, aŭ almenaŭ ne videblaj de ĉi tiu distanco.

La homamaso muĝis aprobe, kaj dum ŝi kunfrapis siajn manojn, la okuloj de Agripina serĉis ŝian edzon, kiu staris en sia peza togo apud unu el la konsuloj, kun siaj manoj apogitaj sur la balustrado. Ŝi rimarkis, ke la konsulo tenas lian brakon.

“Kiel fartas via edzo?” Emilia demandis. “Bonŝance lia sanstato permesas, ke li venu hodiaŭ al la ludoj.”

“Ho jes, li estas tute en ordo. La kuracisto diras, ke li nur devas eviti troan streĉon dum iom da tempo.” Agripina ne deziris sciigi al Emilia, ke ŝi timis ĝis la lasta minuto, ke Krispo ne povos ĉeesti. Klaŭdio sendis por li tiun matenon sian propran portoliton, sed necesis du sklavoj por helpi lin sidiĝi sur ĝian randon kaj pene levi liajn krurojn internen, unu post la alia, dum tria servisto aranĝis la kusenojn. “Li ne volis maltrafi Lucion en la spektaklo.”

Klaŭdio kaj lia kunularo bezonis kelkajn minutojn por preni siajn lokojn sur purpuraj kusenoj. Kiam ili estis pretaj, la imperiestro faris signalon, kaj aŭdiĝis ceremonia voko de la trumpetoj. Dekduo da heroldoj aperis en la pluraj pordoj laŭlonge de la Cirko, kaj kun solenaj paŝoj marŝis sur la kurejon. Estis surprizata murmuro de la publiko pro iliaj vestoj: ili portis togojn drapiritajn laŭ antikva modo kaj altajn plumojn, kiuj balanciĝis super malnovstilaj kaskoj. Agripina opiniis, ke ili aspektas ridinde.

“Tre impone!” Emilia elkriis.

“Ili estas strutaj plumoj”, Oktavia klarigis. “Paĉjo esploras pri la ceremonio de monatoj. Li iris malsupren al la arĥivejo mem, kaj li revenis kun tuta brakpleno da malnovaj skribovolvaĵoj. Ili igis Britanikon terni, kaj panjo ekkoleris. Ŝi diris, ke li estus devinta sendi sklavon por senpolvigi ilin.”

La heroldoj turniĝis por fronti la publikon, kaj kriante samtempe, por ke iliaj voĉoj transiru la vastan spacon de la Cirko, invitis la homojn spekti tiujn ludojn, kiujn neniu spektis antaŭe, kaj kiujn neniu nun vivanta homo iam ajn spektos denove. “Tio ne estas vera”, Oktavia diris. “Ankoraŭ vivas kelkaj homoj, kiuj memoras la pasintan fojon. Sed paĉjo diris, ke tio estas la tradicio, kaj ke la heroldoj diros tion ĉiuokaze.”

Lepida ĵetis kontraŭ sian nepinon malaproban rigardon. “Kiam iu knabineto estas tiel bonŝanca, ke ŝi ricevis sidlokon en la unua vico, ŝi staru rekte kaj retenu sian langon, ne babiladu kiel sturneto. Ĉiuj scias, ke la Jarcentaj Ludoj okazas nur unu fojon dum homa vivo.”

“Kiam la Jarcentaj Ludoj denove okazos, mi havos sepdek jarojn. Mi intencas memori ĉion, kion mi vidos, kaj tiam mi povos sciigi al la venonta imperiestro, kiel organizi ilin.”

Agripina kliniĝis antaŭen por demandi: “Ĉu via paĉjo diris al vi, kial la heroldoj ne portas tunikojn?”

“Tiel estis en la malnovaj tempoj”, Oktavia klarigis. “Paĉjo rakontis, ke tiutempe la viroj portis nenion sub sia togo.”

Malgraŭ sia konstanta zorgosento pro sia edzo, Agripina trovis tion amuza. Ŝia onklo efektive prenis siajn historiajn esplorojn tre serioze – eĉ tro serioze.

La unua ero de la programo estis la Troja Spektaklo. Aŭdiĝis laŭta aplaŭdado de la publiko, dum teamo de dek kvin poneoj eniris la Cirkon. Sur ĉiu poneo rajdis knabo ok- aŭ naŭ-jara, gvidata de la plej juna knabo el ĉiuj, Britaniko. La heredonto de la imperiestro estus devinta galopeti antaŭ sia teamo; kaj tamen viro marŝis apud lia ĉevaleto, tenante ĝian bridon en sia mano, tiel ke la teamo estis devigata sekvi laŭ piedira ritmo. Tio certe ne estis laŭ la plano. Agripina jam aŭdis de Lucio pri iliaj provsesioj, kaj li neniam menciis, ke ilia trejnisto gvidos la poneon de Britaniko. La knabeto normale estis memfida rajdanto, sed hodiaŭ eĉ de la dua etaĝo Agripina povis flari lian agitiĝon. Li ja tenis la rimenojn, sed lia korpo estis rigida kvazaŭ li timegus fali – aŭ pli verŝajne pro teruro de la homamaso, kiu spektas lin de ĉiuj flankoj.

Britanikon sekvis du aliaj knaboj, kiuj rajdis unu apud la alia, bonŝance sen kondukrimenoj. Lucio jam plurfoje plendegis al Agripina, ke pro Britaniko ili ĉiuj estos devigataj rajdi sur poneoj anstataŭ ĉevaloj. Unu el la du knaboj estis Lucio, kaj apud li estis alia knabo, kiu laŭ la scio de Agripina estas nepo de Emilia. Laŭ ŝia opinio, oni tro multe elstarigas la tutan familion. Malantaŭ ili sekvis la ceteraj membroj de la teamo, dek du knaboj de aristokrata deveno.

La publiko daŭre aplaŭdis dum la grupo antaŭeniris je marŝa takto, sed estis longa vojo de la staloj ĝis la imperia tribuno, kaj verŝajne la aplaŭdo estus tute formortinta, se ne sekvus ilian teamon du aliaj grupoj pli aĝaj, kiuj rajdis pli spektinde sur ĉevaloj. La Troja Spektaklo estis rezervita por junuloj ankoraŭ sub la ĝusta aĝo por servi en la armeo, kaj la intenco estis montri ilian lerton surĉevale. La du pli aĝaj teamoj galopis laŭlonge de la Cirko, unu ĉe la maldekstra flanko, la alia ĉe la dekstra, dum la teamo de Britaniko daŭrigis sian senurĝan vojojn al la tribuno. Agripina havis neniun intereson rigardi la pli aĝajn knabojn; ŝiaj okuloj sekvis ŝian propran filon, dum li trotis malrapide post sia kuzo. Li jam rajdis de kelkaj jaroj, kaj ŝi sciis, ke li povus fari multe pli. La tuta teamo estis limigita laŭ la kapabloj de timema ses-jarulo.

La du pli aĝaj teamoj prezentis la militstilajn ekzercojn, kiuj estis ĉefa trajto de la Troja Spektaklo. La junuloj partoprenis en ŝajna kavaleria sturmatako kaj zorge antaŭaranĝita bataleto, kiam la du vicoj da ĉevaloj plektiĝis kaj interplektiĝis laŭ komplikaj figuroj, preskaŭ kvazaŭ en danco. Intertempe Britaniko, kun siaj du pli aĝaj kuzoj ĉe sia flanko, gvidis la infanan teamon dum ĝi faris serion da pli simplaj manovroj pli taŭgaj laŭ iliaj aĝo kaj sperto. Superinte sian teruron pro la miloj da spektantoj, la knabo nun ŝajnis malpli streĉita, kaj lia trejnisto jam kaptis la okazon por malaperi. Agripina sciis pro tio kion rakontis al ŝi Lucio, ke Britaniko normale estas lerta rajdanto; li havas intiman rilaton kun sia poneo, kiu ŝajnas perfekte kompreni liajn pensojn. Laŭdire la knabo fartas pli trankvile kun bestoj ol kun homoj.

Kiam la spektaklo finiĝis, la tri teamoj trotis en la direkton de la tribuno, kie sidis la imperiestro. Lucio kaj la nepo de Emilia restis iom malantaŭe, por ke Britaniko denove prenu la gvidan rolon. Kiam ili levis siajn brakojn por saluti la imperiestron, Lucio faris ion, kion li certe ne konsentis kun sia trejnisto. Li urĝis antaŭen sian poneon, kaj metis sian manon sur la ŝultron de Britaniko. Vidante tion, la tuta stadiono eksplodis pro laŭta aplaŭdado. Agripina aŭdis voĉojn krii: “Ĝermaniko! Ĝermaniko!” Momente ŝi pensis, ke ili huraas por Britaniko, sed tiam ŝi ekkonstatis la veron. Oni ne aplaŭdas Britanikon, sed ŝian propran belaspektan filon, kies brava konduto certe memorigas la homojn pri lia fama avo.

Lucio rigardis ĉirkaŭen kun iom da konfuzo. Hezite li levis sian manon, kvazaŭ li ne estas tute certa, ĉu la krioj vere intencas lin, kaj la publiko respondis kun entuziasmo. La aplaŭdo ŝvelis, oni vokis denove kaj denove la nomon Ĝermaniko, kaj ĉi-foje Lucio mansvingis kaj turnis sian poneon por akcepti la aplaŭdegon, kiu tondris de unu fino de la Cirko al la alia. Agripina tiom fieris pri li, ke ŝi preskaŭ volis plori – sed samtempe ŝi estis konsternita. Ĉu la knabeto komprenas la danĝeron de tia publika aklamo?

“Tre bele”, Emilia kriis al ŝi super la bruego. “Longa malĉeesto estas la plej bona maniero por sciigi al la homoj sian propran valoron.” Ĉu ŝi parolas sincere aŭ sarkasme? Agripina reagis al la komento de sia kuzino per ĝentila rideto.

Finfine la aplaŭdado formortis, la tri teamoj retiriĝis, kaj venis la momento por la ĉasado de sovaĝaj bestoj. Por ĉi tio venis la publiko, ne por spekti nematurajn junulojn fari siajn ekzercojn. El ĉiu el la multenombraj pordoj laŭ la du flankoj de la stadiono aperis amaso da viroj, kiuj sur malaltaj ĉaroj entiris arbojn kaj arbustarojn, per kiuj ili rapide transformis la Cirkon de kurejo al arbaro. Tuj poste oni liberigis eksterordinaran kvanton da bestoj: centoj da kaproj, sovaĝaj ŝafoj, leporoj, vulpoj kaj aproj. Kelkaj tuj celis la arbustaron kaj faris sian eblon kaŝiĝi, dum aliaj kuregis panike tien kaj reen, plaŭdante en la akvokanalo, zigzagante tra la kurejo, terurite de la krioj de la publiko kaj la ĉeesto de tiom da aliaj bestoj.

“Jen Silano!” Emilia diris. Dekoj da viroj nun aperis; ili impetis el ĉiu enirejo surĉevale, armitaj per lancoj kaj ŝildoj.

“Kie?” Lepida demandis. “Kiu estas li?”

“Apud la tribuno. Ĉu vi vidas la viron sur la blanka ĉevalo kun la purpura plumo sur sia kasko?”

Estis klare, ke Mesalina kaj Klaŭdio faris ĉion eblan por certigi, ke ilia estonta bofilo elstaros. Li havis la plej altan ĉevalon, rimarkindan interalie pro sia pura koloro, kaj li mem estis drapirita en skarlata mantelo kiel triumfanta imperiestro. Montriĝis, ke li estas gvidanto de teamo; ĝiaj membroj interkonsentis kune antaŭ ol ekiri singarde por persekuti unu el la aproj. Kaj ne nur iun ajn apron, sed la plej grandan kaj timindan el la bestoj, kiu same kiel Silano mem estis liberigita sur la kurejon tuj sub la tribuno de la imperiestro.

De siaj sidlokoj en la unua vico de la dua etaĝo, Agripina kaj ŝiaj kunulinoj povis bonege superrigardi la tutan Cirkon. Emilia klinis sin super la balustrado, ignorante la malpli gravajn ĉasadojn, kiuj okazis rekte sube, ĉar ŝi nepre volis rigardi la atingojn de sia filo ĉe la malproksima flanko de la kurejo. Agripina ne havis apartan intereson pri la ĉasista arto, kaj ŝi spektis indiferente dum la teruritaj bestoj kuregis tien kaj reen. Ŝi ne havis dubojn, ke la evento estis zorge antaŭplanita por certigi, ke Silano estu tiu, kiu pereigos la apron, kaj ke la ĉasado finiĝos per tio, ke li prezentos sian trofeon al la imperiestro. Ŝi divenis, ke tiu estas la momento elektita por anonci la gefianĉiĝon – kvazaŭ la imperiestro spontanee premios la sukceson de Silano per la svato de sia filino.

Ŝi scivolis, ĉu Oktavia jam scias pri la honoro, kiun ŝi baldaŭ ricevos. La knabineto ne rigardas Silanon, sed donas sian atenton al malpli grava ĉasado, kiu okazas tuj sube. Tri viroj sur ĉevaloj jam mortigis almenaŭ kvin-ses ŝafojn kaj saman kvanton da kaproj, kaj la buĉitaj bestoj estis sternitaj unu sur alia ĉe la rando de la akvokanalo. La akvo estis makulita ruĝe.

Silano kaj liaj kunuloj ĉe la kontraŭa flanko de la stadiono ĉirkaŭis la apron. Ili saltis malsupren de siaj ĉevaloj, kaj singarde alproksimiĝis al ĝi. Agripina ne povis vidi la beston, retiriĝintan en malgrandan arbareton, kiu kaŝis ĝin de la publiko. Ŝi rimarkis, ke la manoj de Emilia kroĉas la randon de la balustrado – eĉ se la afero estas antaŭaranĝita, ĉi tio nepre estas danĝera momento por ŝia filo.

Sed io okazas en la loĝio de la imperiestro. La aplaŭdoj kaj krioj iom post iom formortis, la ĉasistoj ŝanceliĝis kaj rigardis ĉirkaŭen por malkovri, kial la Cirko silentiĝis. Klaŭdio staris surpiede, ĉirkaŭata de aro da senatanoj, kiuj ĉiuj rigardas malsupren al iu aŭ io kaŝita de la rando de la tribuno. La viroj frontis for de la spektantoj, kaj iu ajn el tiuj drapiritaj dorsoj povus aparteni al Krispo, sed Agripina tuj sciis, ke la homo kuŝanta surtere estas ŝia edzo. Kelkaj el la senatanoj kliniĝis, eble por levi lin al sida pozicio, sed Agripina jam puŝiĝis direkte al la elirejo.

Ŝi impetis malsupren laŭ du ŝtuparoj al la teretaĝo, kaj staris peze spirante funde de la ŝtupara ŝakto, premante sian bruston per la mano. La tribuno de la imperiestro troviĝas rekte ĉe la kontraŭa flanko, sed neniel eblos transiri la kurejon. La sola maniero atingi ĝin estos kuri tra la stratoj, sekvante la longan eksteran muron de la Cirko.

“Ĉu vi bezonas helpon, mia sinjorino?” Ŝi levis sian kapon kaj konstatis, ke du gardistoj rigardas ŝin zorgoplene. Dum momento ŝi ankoraŭ ne povis respondi, sed finfine ŝi sukcesis senspire demandi: “Kiel mi povos atingi la imperiestran loĝion?”

“Ĉi tien, mia sinjorino”, unu el ili respondis.

Ŝi sekvis lin tra la elirejo en la straton, kie li indikis al pluraj portolitoj kaj seĝoj parkitaj sub la alta muro de la stadiono. La portistoj sidis apude sur la herbo, ludante per ĵetkuboj, aŭ sternis sin por dormeti. “Ĉu mi alvoku vian portoliton, mia sinjorino? Kiu estas via?”

Pola venis kurante el la elirejo, kaj rapidis al ili. “Mia sinjorino! Mi vidis vin foriri. Ĉu ĉio estas en ordo?”

“Estas Krispo”, Agripina diris. “Kie estas la portolito?”

“Ho ne”, Pola ĝemis, “mi tiom bedaŭras. Mi diris al la viroj, ke ili revenu fine de la mateno. Mi vidos, ĉu iu alia povos veturigi vin.” Ŝi iris paroli kun la portistoj, dum la gardisto reiris al sia deĵoro interne. Agripina atendis kun pli sekura sento, sciante ke Pola, kapabla Pola, iel solvos la problemon.

Pola parolis kun du viroj, kiuj estis katenitaj per longaj ĉenoj al portoseĝo. Ili rigardis en la direkton de Agripina, kaj Pola signis al ŝi, ke ŝi venu. “Tiu vere estas ŝi!” ŝi aŭdis unu el la viroj diri, dum ŝi hastis al ili. “Mi fierus portu vin, mia sinjorino – mi memoras, kiam via patrino revenis al Romo kun la cindroj de via patro – sed nia mastrino kredos, ke ni ŝtelis la seĝon kaj forfuĝis.”

Agripina sidiĝis sur la portoseĝon. “Veturigu min al la tribuno de la imperiestro.” La viroj volis kontraŭstari, sed Pola diris: “Donu al mi la nomon de via mastrino. Mi restos ĉi tie kaj klarigos al ŝi, kiam ŝi venos malsupren. Por vi estos bona kompenso.”

Dum la du portistoj rapide fortrotis, Agripina klinis sin malantaŭen sur la sidloko kun senpezigita elspiro. Je ĉi tiu rapideco, ŝi ne bezonos longan tempon por atingi la tribunon – sed ĉu Krispo ankoraŭ troviĝos tie, kiam ŝi alvenos? Eble oni jam movis lin al la palaco. Kaj kiam ŝi trovos lin, ĉu ankoraŭ eblos paroli kun li – aŭ ĉu li ne plu kapablos paroli kun iu ajn?

Dum la ses jaroj de ilia geedziĝo, kreskis en Agripina neatendita amosento al ŝia edzo, kaj eĉ pli dum la lastaj tagoj, kiam inter ili okazis pluraj longaj kaj intimaj konversacioj. Krispo promesis, ke li lasos ŝin kaj Lucion en bona financa situacio, sed eĉ tio ne estis ŝia ĉefa zorgo en tiu momento. Neniam ĝis nun ŝi konstatis, ĝis kiu grado ŝi alkutimiĝis dependi de li. Ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝi atingis sekuran bordon, kiu nun minacas fordiseriĝi, lasonte ŝin regliti en la akvon.

3

En Romo

Somere, 47 pK

“Panjo! Panjo!” La pordo de Agripina brue malfermiĝis, kaj blindiga sunondo inundis la malluman ĉambron. Ŝi eksidis en sia lito, kaj ne komprenante kio okazas, senintence eligis krion. Lucio ĵetis sin sur ŝian bruston. “Panjo, tiuj homoj. En la ĝardeno!” Li kroĉis sin al ŝi, tremante.

“Kio estas?” Ŝia koro bategis. “Kio estas?”

“Estis viroj, estis viroj...” Lucio apenaŭ sukcesis eligi la vortojn. “En la ĝardeno.” Li ekploregis.

“En la ĝardeno!” Ondo de pura teruro verŝiĝis super la kapon de Agripina. Momente ŝi estis transportita al la sceno de unu el siaj plej doloraj memoroj: per pezaj paŝoj ŝi denove marŝis sur la senindulgaj ŝtonegoj de la Vojo Flaminia, tenante la urnon kun la cindroj de Lepido. Ĉiuvespere ŝi ekdormis kun la timo, ke ŝi malfermos siajn okulojn por trovi homon staranta super ŝi, iun nekonatan viron kun ponardo... aŭ ŝnureto.

Lucio englutis siajn larmojn kaj rapidis por retrankviligi sian patrinon. “Ili foriris nun. Ili forkuris.”

Agripina spasmis kvazaŭ ŝi subite estis trempita en glacia akvo, kaj premis lin al sia sino. “Sed kio estas? Kio okazis?” La neceso trankviligi sian infanon helpis ŝin regi sian propran agitiĝon. “Ĉio estas en ordo, vi estas sekura ĉi tie kun mi. Faru profundan enspiron kaj rakontu al mi, kio okazis.”

Balbute, Lucio klarigis al ŝi. Li estis dormanta dum la tagmeza varmego en la ĝardeno, sur divano lokita en la ombro de la kolonaro. Li estis abrupte vekita de mano ŝovita sur lian buŝon. Li malfermis siajn okulojn por trovi du virojn, kiuj staris super li. Unu el ili levis lin de la divano, premante lin tiel fortege, ke li apenaŭ povis spiri, kaj perforte fleksis lian kapon malantaŭen ĝis li timis, ke lia kolo rompiĝos. “Kaj li diris...” Lucio ne povis daŭrigi.

Agripina kaptis lin en siaj brakoj. Li estis tremanta. “Lucio, rakontu al mi! Kion li diris?”

“Li nur diris Ekfaru, kaj la alia havis ŝnureton en sia mano. Mi provis bati per la piedoj, kaj li diris: Rapidu, mi ne povas teni lin, do mi tordiĝis kiel eble plej forte, kaj li denove ŝovis mian kapon malantaŭen. Tiam la alia kriegis La serpento! kaj tiu kiu tenis min diris Silentu, idioto. Kaj la alia kriis Ĝi estas aŭguro! Do ili ambaŭ forfuĝis.”

“Ho, mia karulo!” Agripina premis lin kontraŭ sian bruston, sed la knabeto fortiris sin.

“Ne tuŝu mian brakon. Ili dolorigis min.” Li montris al ŝi la signojn kie kruelaj fingroj markis la karnon; la postan tagon estos tie kontuzoj.

Agripina apenaŭ sciis, ĉu timi aŭ ĝoji pro lia eskapo. “Kial ili parolis pri serpento?”

“Mi ne scias. Eble ili vidis ĝin en la ĝardeno.”

“Kiel ili aspektis? Ĉu ili estis sklavoj?”

“Iliaj haroj ne estis tonditaj mallonge. Ili portis blankajn tunikojn, kaj tiu kiu tenis min havis oran brakringon.”

Pola aperis en la pordo. “Ĉu ĉio estas en ordo, mia sinjorino? Mi aŭdis ion.”

“Tuj iru serĉi Ciperon. Kaj portu Lucion al lia instruisto. Li ne devas resti sola.”

Ŝiaj sklavinoj envenis, kaj unu el ili per puŝo malfermis la fenestroklapojn por enlasi la posttagmezan sunlumon. Agripina sidis senmove sur seĝo dum ili okupis sin ĉirkaŭ ŝi, ordigante ŝiajn harojn, ĝustigante ŝian robon. Dum necesis montri serenan vizaĝon al Lucio, ŝi tenis sian propran timon je distanco. Nun kiam li eliris el la ĉambro, ŝi estis inundita de teruro, kiu preskaŭ dronigis ŝin. Tiuj viroj ne estis ŝtelistoj; pri tio ŝi estis certa. Ili sciis precize kien iri kaj kion fari. Ili venis por strangoli ŝian filon.

Ŝi rigardis blinde en la spegulon, kiun la sklavino tenis antaŭ ŝiaj okuloj, kaj distre kapjesis. Ŝi ne devas paniki; ŝi devas pensi atente kaj decidi, kion ŝi faru. Se nur estus ankoraŭ Krispo por konsili ŝin! Sed Krispo estas for. Malpli ol unu monaton post la Jarcentaj Ludoj li mortis, sekve de mallonga kaj dolora malsano.

Ŝia domestro Cipero envenis, kun ĉifita aspekto kaj gluecaj okuloj. Li estis maljuneta homo kun kalviĝanta kapo makulita de brunaj sunlentugoj. Agripina klarigis al li, ke ŝtelistoj enrompis en la domon kaj minacis ŝian filon. Provizore ŝi preferis ne mencii sian suspekton, ke ili estis profesiaj murdistoj. “Kiel ili povis eniri?” li demandis, aŭdinte ŝian rakonton. “Supozeble ili ne plu restas en la konstruaĵo... La pordisto! Pardonu min, mia sinjorino. Mi tuj iros paroli kun li.”

Li revenis preskaŭ tuj. Agripina rigardis lin kun konsterno – lia vizaĝo estas krete blanka. “La pordisto”, li diris. “Li estas strangolita.”

“Panjo! Venu vidi ĉi tion!” Lucio staris apud ŝia divano en malpureta tuniko, kaj kun ŝvitoperloj sur la supra lipo.

Pola interrompis sian legadon, kaj Agripina malfermis siajn okulojn. Ŝi jam tute perdis la fadenon. La voĉo de Pola fariĝis agrabla murmuro en la posttagmeza varmego, miksita kun la zumado de insektoj kaj la plaŭdado de la fontano. Agripina ripozis sub la kolonaro dum Lucio ludis en la ĝardeno. Post la okazintaĵo de la antaŭa tago, ŝi apenaŭ kuraĝis forpreni de li siajn okulojn. Pluraj fortikaj sklavoj deĵoris ĉe ĉiuj enirejoj.

“Venu vidi!” Lucio diris, tirante ŝian brakon. Malvolonte Agripina eksidis, kaj Pola surmetis al ŝi la sandalojn.

Ŝi sekvis lin laŭ la mallarĝa vojeto, kiu kondukis inter buksaj heĝoj ĝis fontano en la centro de la ĝardeno. Sub la ardanta suno la vojeto brilis blindige blanka. “Ĉu vi ludas sub la suno?” ŝi diris. “Via haŭto bruliĝos.”

“Rigardu tion!” li diris. Serpenta haŭto kuŝis surgrunde apud la fontano, la plej longa, kiun ŝi iam ajn vidis. “Ĝi devis esti giganta!” Lucio diris, same fiere kvazaŭ li persone forigis la haŭton. “Grandega kiel via brako! Ĉu vi supozas, ke ĝi ankoraŭ troviĝas ĉi tie en la ĝardeno?”

“Iu dio sendis tiun serpenton por protekti vin. Eĉ se ĝi ja troviĝas tie ĉi, ĝi ne misfaros al vi.”

“Kiu povus esti tiu dio, panjo?”

Agripina pripensis la demandon. Ĝis tiam ŝi neniam serioze kredis je la rakonto: Aŭgusto sur la Monto Olimpo kiel kunulo de la aliaj dioj. Sed nun ŝi konstatis, ke verŝajne tio estas tro simplisma maniero priskribi lian nunan staton. Ŝi ne estis tia homo, kia malŝparas tempon per nepraktika cerbumado pri tio, kio povus veni post la morto, sed ŝi memoris ion, kion ŝi foje aŭdis de Livila: ke la animo liberiĝos de siaj katenoj por fariĝi parto de la dia naturo de la universo. Do eble ne estas tute nerealisme imagi, ke ŝia praavo povus iel efektive esti diiĝinta, kaj ke de sia alta sidloko li rigardas malsupren al siaj posteuloj kaj protektas ilin, ĝis ili estos en situacio por transpreni la destinon, kiun li heredigis al ili.

“Tiu devis esti la dia Aŭgusto”, ŝi diris al Lucio. Ŝi demandis sin, ĉu alvenis la ĝusta momento por malkaŝi al li la destinon dekretitan al li de la dioj. Sed li estas tro juna; li ankoraŭ ne estas preta por esti ŝarĝita de tia informo. Li povus malsaĝe rakonti ĝin en la malĝusta momento al la malĝusta homo. Ŝi estis certa, ke je naŭ jaroj ŝi mem estis multe pli matura ol estas nuntempe ŝia filo.

“Ĉu vi planas foriri el Romo, mia sinjorino?” Pola demandis ŝin, kiam ŝi reprenis sian lokon en la ombro.

“Ĉu pro tiuj viroj, kiuj venis por Lucio? Mi ja konsideras tion... sed kiu ajn serĉas lin, tiu povus same facile trovi lin en Antio aŭ Mevanio kiel ĉi tie.”

“Ĉu vi ne diris al mi, ke Domicio heredigis al vi domon sur Dianio? Oni neniel trovos vin tie.”

“Tiu insuleto!” Agripina diris. “Tio estus kvazaŭ reekziliĝi – ĝi estas eĉ pli malgranda ol Pontio. Kaj se oni ja venus serĉi nin tie, ni ne havus elirvojon.”

“Mi scias, ke ĉi tiu ideo povus ne plaĉi al vi, mia sinjorino, sed ĉu vi konsideris forsendi Lucion sola? Nur lin kaj lian instruiston. Vi povus daŭre movi ilin de unu loko al alia, por ke neniu sciu, kie ili troviĝas.

“Mi preferas teni lin ĉi tie, sub mia okulo.”

“Vi ja scias, ĉu ne, ke unu el la kuirejaj servistoj malaperis? Mi demandas min, ĉu li povus iel rilati al la afero.”

“Ĉu!” Agripina eksidis tiel subite, ke ŝi piedfrapis la skribovolvaĵon de Pola. “Kial oni ne informis min?”

Pola kliniĝis por repreni la volvaĵon, kiu ruliĝis laŭ la tero. “Mi supozas, ke Cipero ne konsideris la aferon tre grava. Ĉu mi voku lin?”

“Ne diru al li pri kio temas. Nur diru, ke mi volas paroli kun li.”

Tre baldaŭ Cipero staris antaŭ ŝi. Agripina sidis sur la rando de la divano. “Tiuj ŝtelistoj, kiuj enrompis hieraŭ – ĉu ili prenis ion antaŭ ol fuĝi?”

“Ne, mia sinjorino, nenio mankas, laŭ nia scio. Ŝajnas, ke ili venis rekte en la ĝardenon.”

“Eble ili ricevis helpon de iu interne de la domo. Ĉu iu el la domanoj malaperis?”

La domestro hezitis. “Estas unu... Tio ŝajnis al mi afero tro bagatela por esti menciinda al vi, mia sinjorino.”

“Kiu estis?”

“Li venis al mi kun elstaraj rekomendoj kiel desertofaristo. Nia normala desertisto estis malsana.”

“Kiu rekomendis lin al vi?”

“Mi demandis plurloke, mi diris al ĉiuj, ke mi bezonas desertiston. Do, post kelkaj tagoj mi ricevis sciigon de Talo – tiu estas la sklavestro de Emilia Lepida. Li diris al mi, ke tiu junulo estis ĵus liberigita, kaj ke li serĉas laboron.”

Emilia! Ĉu ŝi povus respondeci pri tiu krimo? Sed kial? Ŝia filo fianĉiĝis al la filino de la imperiestro – certe ŝi jam havas ĉion, kion patrino povus deziri. Kial ŝi sentu la bezonon forigi Lucion?

“Do vi informis ĉiujn, kiujn vi konas, ke ni bezonas desertiston, kaj kelkajn tagojn poste aperis desertisto. Precize kiam tio okazis?”

“La pasintan monaton – ne, unu monaton pli frue.” Do, antaŭ du monatoj – tio estus tuj post la Jarcentaj Ludoj. Ŝi memoris la aplaŭdegon rikoltitan de Lucio, kiam li rajdis antaŭen por meti sian manon sur la ŝultron de Britaniko, la popolon kriantan lian nomon. Ŝi estis tro malproksima de Mesalina por vidi ŝian vizaĝon, sed certe la imperiestrino ne povus esti kontenta pro la kontrasto inter iliaj du filoj: tiu de Agripina tiel sana kaj memfida, dum ŝia propra filo timis eniri la Cirkon sen la kondukado de sia trejnisto. “Li estas elstara en sia fako”, Cipero daŭrigis, “ – sed hieraŭ vespere li eliris kaj li ankoraŭ ne revenis. Mi sendis du sklavojn por viziti la drinkejojn ĉi-matene por malkovri, ĉu iu scias, kio okazis al li – mi pensis, ke eble li kaptiĝis en kverelo aŭ simile.”

“Bonvolu iri por denove paroli kun Talo. Informiĝu, de kie venis tiu viro. Talo rekomendis lin al vi – sed kiu rekomendis lin al Talo? Ne diru, ke ni suspektas lin pro kunlaborado kun ŝtelistoj – diru nur, ke li forfuĝis.”

“Ĉu vi konas tiun Emilian Lepidan?” Pola demandis Agripinan, post kiam Cipero eliris.

“Jes. Ŝi estas mia kuzino. Mi ne konas ŝin bone – mia patrino preferis ignori tiun branĉon de la familio.”

Pola ridis. “Via familio – pardonu mian tro rektan paroladon, sed kia kverelema aro da homoj, mia sinjorino!”

“Jes, sendube vi pravas. La patrino de Emilia estis mia onklino Julia.”

“Ĉu tiu, kiu estis sendita al Pandaterio?”

“Ne, tiu estis mia avino. Ankaŭ ŝi nomiĝis Julia. Ĉi tiu Julia estis sendita al Trimero.”

“Trimero?”

“Tio estas alia insulo, pli norde. Ŝi restis tie ĉirkaŭ dudek jarojn, ĝis ŝi mortis.”

“Ĉu ŝi mortis nature, mia sinjorino?”

“Jes, laŭ tio, kion mi aŭdis.”

“Pardonu min, mia sinjorino, eble mi saltas antaŭen tro rapide. Sed ĉu vi opinias, ke tiu Emilia Lepida povus iel rilati kun tiuj viroj, kiuj enrompis en la ĝardenon?”

Agripina memoris la lastan konversacion, kiun ŝi havis kun sia patrino en la plenŝtopita studoĉambro, dum panjo bruligis dokumentojn. Tio ĉiam restis en ŝia memoro kiel nekutime intima momento. Kaj nun subite revenis al ŝi frazo el ilia konversacio: sklavojn oni povas torturi, laŭ la diro de panjo. Pola ne estas sklavino, sed la socia rango tute ne estis obstaklo al la torturistoj dum la regado de ŝia frato Gajo. “Kompreneble ne. Ŝi estas mia kuzino.”

Post kelkaj tagoj Cipero raportis al Agripina. Ŝi estis diktanta leteron, kiam li venis en la studejon; sekve de la morto de Krispo ŝi havis multajn aferojn financajn kaj administrajn por pritrakti. Ŝi forsendis sian sekretarion antaŭ ol aŭskulti la rakonton de Cipero. “Talo estis tute ne kontenta pro mia demando, mia sinjorino. Unue li diris, ke se la homo forfuĝis, tio devis esti ĉar ni mistraktis lin. Do mi diris Nu tamen, ĉu li estus malaperinta ankoraŭ ne ricevinte sian salajron? Kaj tiam mi diris – mi memoris, ke vi avertis min ne malkaŝi ion ajn, mia sinjorino – mi diris: Li estis la plej bona desertisto, kiun ni iam ajn havis. Kiajn pasteĉojn li faris – tiel pufajn kaj malpezajn! Mi miras, ke vi mem estis preta rezigni pri li. Kaj Talo diris: Ne, li ne laboris por mi, do mi diris, kvazaŭ mi ne atendis tion: Li ne laboris por vi! Sed vi rekomendis lin. Kaj Talo aspektis iom malkomforte, kaj ne malprave, sed li diris al mi, ke la homo estis sendita de la palaco, kaj ke estis la ĉefkuiristo de la palaco, kiu donis al li la rekomendon. Kaj li diris, ke li fidas la ĉefkuiriston, kaj ke li certas, ke la homo estas taŭga.”

“Mi komprenas”, Agripina diris. “Se la homo estis rekomendita de la palaca kuiristo, kompreneble li devis esti fidinda. Do ŝajnas ke li tute ne rilatis al la ŝtelistoj.”

“Tio tamen ne klarigas, kial li malaperis.”

“Se li kutimis eliri vespere...”

“Jes, fia loko, la drinkeja kvartalo – kvankam vi kompreneble tute ne povas scii pri tio, mia sinjorino. Li ne estas la unua homo, kiu eliris por ĝui vesperon en la urbo, kaj neniam revenis hejmen.”

Post foriro de Cipero, Agripina restis senmove en sia seĝo kun siaj kubutoj apogitaj sur la tablo. La fuĝinta desertofaristo estis sendita de la palaco – tio havas sencon. Kaj oni kompensis lin per lia libereco kontraŭ la afero, kiun li konsentis fari. Ne veneni la manĝaĵojn – tio estus tro facile malkovrebla. Sed raporti pri ŝiaj agoj, pri la agoj de Lucio, kaj finfine enlasi la strangolistojn en momento, kiam ĉiuj domanoj ripozis dum la posttagmeza varmego. Kaj poste li malaperis tiun saman vesperon. Ĉu li iris ricevi sian pagon: pagon, kiu estus multege pli alta ol lia perdita salajro?

Ĉu ŝia onklo iel povus rilati al ĉi tiu afero? Agripina leviĝis de sia seĝo, kaj paŝis tien-reen en la krepuskiĝanta studoĉambro. Ŝi amis sian onklon, kaj ŝi estis certa, ke li egale amas ŝin. Ŝi apenaŭ povis imagi, ke li farus tiel kruelan agon kiel pereigi ŝian solan infanon. Kaj tamen ŝi memoris, kio okazis al Livila. Ŝi ankoraŭ demandis sin foje, kiom Klaŭdio sciis pri tio.

Ne estis ekster la eblecoj, ke li enirigus spionon en ŝian domanaron por kontroladi ŝian agadon. Sed ĉu murdo? Ne, Agripina rifuzis kredi tion. Ŝi neniam faris ion ajn, kio povus pravigi tion; ŝi neniam menciis eĉ unu vorton al iu ajn, eĉ ne al Pola aŭ al Lucio mem, pri siaj ambicioj por sia filo. Certe Mesalina agis sola.

Ŝi lerte kaŝis siajn spurojn. Sendube Emilia estis tute kontenta fari malgrandan komplezon por la estonta bopatrino de sia filo – ne necesus malkaŝi al ŝi la tutan intrigon.

Kaj nun, kion ŝi faru? Ĉu forlasi Romon? Malproksimeco ne protektos ŝian filon, same kiel ĝi ne protektis ŝian patron. Sejano povis veneni Ĝermanikon same facile en Antioĥo kiel en Romo – fakte pli facile, ĉar lia rolo en la murdo estis malpli evidenta. Ne, ŝi nepre restu en Romo, sed ŝi ne lasu al Mesalina diveni, ke ŝi suspektas ŝin. Ŝi devas agi kvazaŭ ŝi ne suspektas ion ajn.

Sklavo kondukis Agripinan eksteren en la ĝardenon, kie ŝia onklo kuŝis sur divano lokita sub la kolonaro. Palaso sidis apude sur tabureto, tenante duone malvolvitan volvaĵon, dum paro da asistantoj staris pretaj kun fasko da skribtabuletoj.

“Mi ĝojas vidi vin, mia kara”, Klaŭdio diris, kiam Agripina kliniĝis por kisi lin. “Mi bedaŭras, konsiderante la fakton ke mi tiel malofte vidas vin, sed espereble vi ne ofendiĝos, se mi kaj Palaso nur finos ĉi tiun aferon pri la impostoj. Mi proponas, ke vi faru rondiron en la ĝardeno, kaj mi estos kun vi post kelkaj minutoj.”

La ĝardeno estis dividita en plurajn simetriajn florbedojn ĉirkaŭatajn de malaltaj tonditaj heĝetoj. Mallarĝaj blankaj vojetoj kondukis al centra fontano ornamita de leonkapoj, kiuj ŝprucigis akvon en kvar basenojn lokitajn ĉirkaŭ ĝi por formi kvadraton. Ĉar la horo estis ankoraŭ frua, la junia suno ankoraŭ ne ardegis; tamen Pola tenis ombrelon super la kapo de sia mastrino por protekti ŝian haŭton de la sunradioj.

“Kiaj rozoj!” Pola diris. “Mi ne sciis, ke ekzistas tiom da malsamaj specoj en la mondo.”

“Ĉi tio memorigas min pri la ĝardeno de mia praavino”, Agripina diris. “Kiam ni loĝis kun Livia, ni kutimis sidi ekstere somere por fari niajn lernotaskojn.”

“Agripina! Oni diris al mi, ke vi estas ĉi tie!” Agripina ne estis kontenta vidi Mesalinan alproksimiĝi el pordo. Ŝi ja esperis havi la ŝancon paroli kun sia onklo sola, tamen ŝi ridetis kaj kisis ŝin kun ŝajna entuziasmo. “Kiel vi ĉiuj fartas?” Mesalina demandis.

“Ni estas ĉiuj en ordo, krom terura afero, kiu okazis...” Dum ŝi parolis, Agripina rigardis Mesalinan tre atente. “Kelkaj ŝtelistoj enrompis en la domon. Ili strangolis la pordiston, kaj kvankam ili ne prenis multajn aĵojn, ili iris en la ĝardenon, kaj tiam... Nu, Lucio estis dormanta sub la kolonaro, kaj ili provis strangoli lin.”

“Ĉu vere? – kiel terure!” Ĉu temas pri aŭtentika miro, aŭ ĉu ŝi ŝajnigas? Estis malfacile taksi. Klaŭdio lame alpaŝis ilin. “Ĉu vi aŭdis la ŝokan aferon, kiu okazis al Agripina?” Mesalina diris al sia edzo.

“Vi konsternas min, mia kara. Kio estis?”

Agripina ripetis sian rakonton, kaj ĉi-foje ne estis dubo en ŝia menso. Klaŭdio paliĝis; ŝi ne kredis, ke li aktoras. “Kial pro ĉiuj dioj vi ne sciigis nin, kiam tio okazis? Ĉu Lucio estas en ordo?”

“Jes, bonŝance. Aperis serpento, apenaŭ ĝustatempe, kiu fortimigis la homojn.”

“Ĉu serpento! Evidente vi estis protektataj de iu dio.”

“Ho, vi estis tre bonŝancaj”, Mesalina diris. “Sed vi ne povas fidi, ke serpento alvenos ĉiufoje kiam vi bezonos tion. Laŭ mi, ni sendu kelkajn el niaj Ĝermanaj gvardiistoj por gardi vian domon. Kion vi opinias, Klaŭdio? Tio estus en ordo, ĉu ne?”

“Jes, efektive, tio estas tre bona ideo.” Klaŭdio turnis sin al Agripina. “Vi ja estas nia nevino – kaj la tasko de la Ĝermanoj estas certigi la sekurecon de mia familio.”

Agripina jam antaŭvidis tian proponon. “Dankon, vi ambaŭ estas tre afablaj. Sed mi jam mem starigis gardistaron.”

“Ĉu vi certas?” Klaŭdio diris. “La Ĝermanaj korpogardistoj estas la plej bone trejnitaj, la plej fidelaj...”

Mesalina interrompis: “Vi neniel trovos homojn de same alta nivelo, nur uzante iujn eksgladiatorojn aŭ simile.”

“Ne zorgu”, Agripina respondis firme. “Mi estas certa, ke la viroj, kiujn mi dungis, estas absolute lojalaj al mi kaj mia filo.”

4

Unu el la sklavinoj de Agripina venis en la banejon kaj staris silente ĉe la rando de la malvarma baseno. Agripina rimarkis ŝian ĉeeston, sed ŝi ne permesis, ke tio fordistru ŝian atenton. Ŝi kaj Pola kiel kutime estis naĝantaj dekduoble la longon de la baseno, kaj ŝi tute ne intencis interrompi antaŭ ol fini. En Pontio ŝi akiris la kutimon naĝi longan distancon ĉiutage, kaj ŝi plufaris tion ankaŭ post sia reveno.

Fininte sian dekduan longon, ŝi flosis senurĝe en la akvo. Al Pola restis ankoraŭ unu plena longo plus plia duono por fari. “Pardonu min, mia sinjorino”, la sklavino diris.

Agripina elspiris senentuziasme. “Jes, Prokriso, kio estas?”

“Iu venis paroli kun vi. Li nomiĝas Marko Antonio Palaso. Li venas pro iu afero diskutinda, laŭ li.”

“Nu, en ordo.” Agripina elpaŝis el la akvo, kaj alia sklavino envolvis ŝin en bantukon. “Diru al la sklavoj, ke ili konduku lin en mian studejon, kaj proponu al li vinon.”

Ĝis Agripina estis vestita kaj ŝiaj haroj torditaj en la kutiman mallongan plektaĵon ĉe la nuko, pasis sufiĉe da tempo por ke Palaso fintrinku almenaŭ du tasojn da vino. “Mi aŭdis, ke okazis ĉe vi enrompiĝo, mia sinjorino”, li diris, kiam Agripina eniris la ĉambron. “Terura afero.”

“Vi rajtas foriri nun”, Agripina diris al la sklavoj.

“Ĉu vi certas, ke tiuj viroj estis nuraj ŝtelistoj?” Palaso demandis, tuj kiam ili restis solaj.

Agripina memoris sian fraton Druso – Sejano invitis lin al vespermanĝo, aŭskultis lin kunsente, kuraĝigis lin paroli pli kaj pli senkaŝe, kritiki la imperiestron, ĝis Druso senkonscie provizis lin per la informoj por certigi la propran arestiĝon. “Ĉu vi volas sugesti ion alian?” ŝi demandis.

“Mi aŭdis, ke ili provis strangoli Lucion. Tio estis la celo de ilia vizito, ĉu ne?”

“Laŭ mia supozo, ili ne atendis trovi lin en la ĝardeno, kaj ili ne volis postlasi atestanton. Ĉar finfine, kiu havus intereson mortigi mian filon?”

“Ĉu vi vere ne havas opinion pri tio?”

“Li estas naŭ-jara knabo. Kiel iu ajn povus konsideri lin danĝera?”

“Mia sinjorino, ni estas solaj ĉi tie. Sed ĉar vi, tute prave, estas singarda, mi mem riskos diri pli. Ĉu venis al vi la ideo, ke la preskaŭa murdo de Lucio eble estis aranĝita de Mesalina?”

Agripina malfermis la pordon kaj rigardis en la halon. Paro da sklavoj apogantaj sin kontraŭ la pli malproksima muro tuj rektigis sin. Ŝi ignoris ilin, kaj reeniris la studejon. Ŝi havis neniun ideon, kial Palaso venis, kaj ŝi ne intencis diri ian malsaĝaĵon. “Mia onklo amas min. Mi ne kredas, ke li volus detrui mian feliĉon per mortigo de mia sola filo.”

“Mi plene konsentas kun vi. Sed mi ne parolis pri via onklo. Mesalina agis sola – finfine, ŝi havas bonan kialon por timi, ke via Lucio povus elpuŝi ŝian Britanikon.”

“Kial ŝi supozu tion? Britaniko estas la filo de la imperiestro. Kaj se io okazus al li, ekzistas evidentaj planoj promocii Junion Silanon.”

Palaso mallaŭtigis sian voĉon. “Mia sinjorino, mi komprenas vian heziton paroli senkaŝe. Mi mem riskas tre multe, dirante tion al vi, sed mi scias, ke same kiel mi, vi havas bonan kialon por esti zorgoplena pri la planoj de Mesalina.”

Agripina sciis, ke ŝi nepre ne permesu al li persvadi ŝin fiparoli pri la edzino de la imperiestro, sed samtempe ŝi ne volis perdi eventualan aliancanon. Ne povus esti tro riske cedi malgravan detalon por vidi, kien tio kondukos. “Mi ne kredas, ke estis Mesalina, kiu sendis tiujn virojn. Estas eble, ke ili havis kunkulpulon interne de ĉi tiu domo – membron de la kuireja personaro. Li estis rekomendita al mia domestro de unu el la domanoj de Emilia Lepida.”

“Ha! Tio estis lerta. Ŝi tre bone kovris siajn spurojn. Kompreneble ŝi ne dezirus, ke Klaŭdio sciu pri tio. Kaj ne nur tion ŝi volas kaŝi de Klaŭdio.”

“Kion vi diras, Palaso?”

“Supozeble vi jam scias, ke la sinjorino Mesalina havas amanton – fakte, plurajn amantojn.”

Agripina ne sciis tion. Sed certe, se Palaso agus laŭ ordono de Mesalina, li ne estus elektinta tian aliron. Ŝi komencis senti, ke ŝi povas riski paroli kun li iom pli rekte. “Tio ne surprizas min. Ŝi ne havas fortan sinregon, laŭ mia impreso. Kiuj estas tiuj amantoj?”

“Mnestero, interalie.”

“La dancisto!”

“Mi vidas, ke vi estas ŝokita. Kvankam, kiel vi mem diris, tio ne estas aparte surpriza. Duono el la virinoj en Romo donus ion ajn por la ŝanco dividi liton kun Mnestero.”

“Jes, sed ŝi estas la edzino de la imperiestro!”

“Eble kelkaj el ŝiaj aliaj amantoj impresos vin kiel pli konvenaj por virino ŝiaranga. Estas Kornelio Dolabelo, ekzemple.”

“Ĉu vi parolas pri tiu senatano, kiu enkondukis la novajn regulojn pri elektado de publikaj oficialuloj?”

“Ĝuste li. Kaj estas ankaŭ kelkaj aliaj – verŝajne vi konas la nomon Gajo Silio, ekzemple. Ho jes, kaj Vergiliano.”

Se la afero ne estus tiel ŝoka, ĝi estus preskaŭ amuza. “Ŝi ja trovis efikan manieron por gajni subtenantojn en la senato. Ĉu iu planas informi mian onklon pri tio ĉi?”

“Tio estus tre danĝera. Eble li rifuzus kredi tion... kaj vi mem vidis, kion Mesalina kapablas fari, kiam ŝi sentas sin minacata. Ĉu vi memoras, kio okazis al Polibio?”

Lumo ekflagris en la cerbo de Agripina. Polibio estis membro de la sekretariaro de Klaŭdio, ekssklavo kiu, same kiel Palaso, grimpis ĝis la plej alta ofico helpe nur de la propraj meritoj. Li estis ekzekutita la antaŭan jaron. “Do, jen la klarigo”, ŝi diris. “Mi ĉiam trovis tion stranga, ke li glitis en korupton. Li ŝajnis al mi absolute honesta homo.”

“Kaj efektive li estis tia. La akuzoj kontraŭ li estis falsitaj. Sed vidinte tion, kio okazis al li, vi povas imagi, ke ni ceteraj tute ne intencas riski.”

“Kial vi rakontas al mi ĉion ĉi? Mi esperas, ke vi ne volas instigi min informi Klaŭdion, ke duono de la senato paradas tra la dormoĉambro de lia admirinda edzino. Mia sola celo dum ĉi tiu periodo estas fari ĉion eblan por eviti tiri atenton al mi mem – kaj teni mian filon for de ŝi.”

“Ne, mi ne volis sugesti, ke vi informu la imperiestron. Kaj finfine mi ne kredas, ke tio estos necesa. Kiel vi mem diris, la sinjorino Mesalina ne havas fortan sinregon. Finfine Klaŭdio neeviteble malkovros, kiel ŝi amuzas sin – tio estas nur afero de tempo. Fakte, mi venis pro alia kialo.”

“Ĉu?”

“Pardonu la iom impertinentan demandon, mia sinjorino, sed ĉu vi pripensas reedziniĝi?”

“Kial? Ĉu vi venis por svati min?”

“Eble. Sed ankoraŭ ne. La koncerna viro ne estas libera en ĉi tiu momento.”

“Daŭrigu.”

“Mi pensas pri maljuneta viro, tre riĉa, tre potenca. Mi opinias, ke vi estus la ĝusta edzino por li – via familia deveno estas egala al lia, aŭ eĉ pli eminenta, kaj kiam vi estis edzino de la guberniestro de Azio, vi montris vian kapablon subteni vian edzon en lia laboro.”

Ĉu li parolas pri Sulpicio Galbo? Tiu estis unu el la eventualaj edzoj proponitaj al ŝi de Lepida, antaŭ ol Agripina mem decidis pri Pasieno Krispo. Efektive li estas tre riĉa homo, sed krome li havas malafablan personecon kaj fizike li estas ekstreme malloga. Cetere, ne ŝajnas, ke li havas seriozan intereson formeti sian edzinon.

“Vi diras, ke tiu viro ne estas libera”, ŝi komentis. “Kio kondukas vin al la opinio, ke li povus fariĝi disponebla en la baldaŭa estonteco?”

“Lia edzino, kiel ni ĵus ambaŭ konsentis, ne havas aparte fortan sinregon.”

“Ĉu! Ne eblas, ke vi parolas pri Klaŭdio!”

Palaso kapjesis, kaj permesis al si duonan rideton.

“Sed li estas mia onklo!”

“La geedziĝo povus esti nur formala – mi certas, ke la imperiestro konsentus pri tio. Ĉefe gravas, ke li havu taŭgan edzinon – iun, kiu komprenas la dignon kaj sinregon bezonatajn en tia situacio.”

“Palaso, mi absolute ne intencas implikiĝi en komplotoj. Mi vidis jam tro multajn familianojn ekzilitaj pro tio.” Kaj ne nur ekzilitaj – sed Agripina preferis ne revivigi nun tiujn dolorajn memorojn.

“Mi ne kredas, ke komploto necesos. Ni devos nur atendi, ĝis Mesalina faros ion tiel senhontan, ke eĉ la plej amanta edzo ne povos ignori tion.”

“La nura fakto, ke vi pensas pri mi kiel ebla anstataŭanto de Mesalina endanĝerigas min – precipe nun kiam vi rakontis al mi tiun ideon. Mi deklaras al vi firme kaj rekte, ke mi volas neniun rilaton kun tiu plano.”

“Ne ekzistas plano, mia sinjorino. Ankaŭ por mi estas riske malkaŝi al vi miajn pensojn. Kiel vi diras mem, tio estas danĝera por vi, sed ĝi estas eĉ pli danĝera por mi. Mi kredas, ke ni estas en konsento, ke ĉi tiu konversacio neniam okazis.”

“Certe ĝi neniam okazis. Mi forportos min kaj mian filon kiel eble malproksimen de Romo.”

“Foriri el Romo efektive estus bona ideo. Sed mi volas sugesti, ke vi ne foriru tro malproksimen. Povus veni la momento, kiam via onklo estos kontenta vidi vin.”

“Ĉiuokaze, ĉar vi estas ĉi tie, vi havas perfekte validan kialon por viziti min. Vi scias, ke mia edzo Krispo heredigis la plej grandan parton de sia bonhavo al mi kaj Lucio. Mi komencas iom esplori liajn investaĵojn, kaj mi bezonas konsilojn pri la plej bona maniero por mastrumi ilin.”

“Mi ĝojus helpi, mia sinjorino. Ĉu la koncernaj dokumentoj estas tuj disponeblaj?”

“Mi vokos mian sekretarion.”

“Tio estas bona ideo. Li estu atestanto de nia tuta konversacio.”

Mesalina estis fizike alloga virino, tamen ne tiel rava, kiel oni ofte prezentas ŝin. Multaj homoj, aŭdinte pri virino kiu perfidis sian edzon kun la plej diversaj amantoj, tuj supozas, ke ŝi devis esti belega, sed tio ne nepre estas vera. La konversaciado de Mesalina estis ĉiam verva, kaj ŝi sciis kiel ĉarmi la homojn – kaj por multaj viroj, tiuj kvalitoj kiuj plaĉas al la menso povas esti same allogaj kiel tiuj, kiuj vokas al la okulo. Neniuj statuoj nun restas por atesti ŝian veran aspekton, ĉar post ŝia morto ĉiuj ŝiaj statuoj estis detruitaj, krom portretobusto kiu ankoraŭ nun estas en la posedo de ŝia filino Oktavia.

Ĉu Mesalina estis bela aŭ ne, ŝi ŝajnis tia almenaŭ al la okuloj de sia edzo Klaŭdio. Li alproksimiĝis al kvindek jaroj, kiam ili geedziĝis, dum ŝi aĝis malpli ol dudek, kaj kiel ofte okazas en tiaj situacioj, li estis blinda al ŝiaj misfaroj. Ŝi estis bona kaj modesta edzino dum la unuaj jaroj de ilia geedzeco; estas neniu kialo por sugesti, kiel kelkaj homoj faras, ke Klaŭdio ne estis la vera patro de ŝiaj infanoj. Precipe Britaniko heredis multajn el liaj kvalitoj, inkluzive de liaj fizikaj problemoj, bedaŭrinde, kaj lia iom mallerta konduto.

Mesalina estis edzino jam de pluraj jaroj, kiam ŝi enamiĝis kun la dancisto Mnestero. Farante tion, ŝi neniel diferencis de multenombraj aliaj junaj virinoj, sed malkiel tiuj, kiuj povis nur okulumi sian adoraton de distanco, kiel edzino de la imperiestro Mesalina estis en situacio por insisti, ke Mnestero submetiĝu al ŝiaj deziroj. Ne estas konate, ĉu Mnestero estis same entuziasma ĝui la ĉarmojn de Mesalino, kiel ŝi por ĝui liajn. Li nepre devis konscii pri la danĝero, se ilia rilato estos malkovrita, kvankam li sendube estis kontenta ricevi la donacojn kaj aliajn komplezojn ŝutitajn sur lin de lia koramikino.

Se Mesalina estus preta kontentigi sin per nur unu amanto, ŝia adulto estus povinta resti nerimarkita. Sed Mnestero nur vekis ŝian apetiton por pli ambiciaj venkoj. Belaspektaj viroj timis trafi ŝian okulon; ili ne aŭdacis rifuzi ŝiajn postulojn, tamen ili riskis la vivon ankaŭ se ili cedis. Tiamaniere Mesalina gajnis multajn malvolontajn aliancanojn inter la senatanoj, ĉar aldone al iliaj servoj en ŝia litoĉambro, ŝi ankaŭ atendis, ke ili prezentu aŭ apogu diversajn leĝoproponojn, kiuj interesis ŝin en la senato.

Mi devas ridi, pensante pri tio. Ĝi estis tre supraĵa maniero akiri subtenon. Ŝi neniam spertis la plezuron serĉi aliancanojn, verajn aliancanojn, diskuti kun ili ideon por nova dekreto, esti preta kompromisi kaj interkonsenti, kaj finfine akceptigi leĝoproponon pro ties propraj meritoj. Tia apogo estas vera kaj malprovizora; ĝi baziĝas sur aŭtentika intereso, ne sur timo.

Ĉar Mesalina estis danĝera malamikino. Same kiel ŝia edzo estis nekonscia pri ŝiaj malfidelecoj, li estis egale nekonscia, ke inter ŝia personaro troviĝas profesiaj murdistoj. Multaj homoj, pri kiuj Klaŭdio supozis, ke ili mortis aŭ mortigis sin dum ekzilo, fakte estis buĉitaj laŭ ordono de lia edzino. Inter tiuj estis mia fratino Livila, kiu estis enŝlosita en unu ĉambro de sia domo en Pandaterio, kie oni lasis ŝin malsatmorti. Nur post mia edziniĝo kun la imperiestro mi sukcesis informiĝi, precize kiel ŝia vivo finiĝis, kaj tiu malkovro estis same ŝoka por mia edzo Klaŭdio kiel por mi.

Ne sufiĉis al Mesalina mortigi mian fratinon; ŝi sendis murdistojn ankaŭ por buĉi mian filon, Neronon. Ili enrompis en la ĝardenon, kie li estis dormanta, kaj ili preskaŭ sukcesis strangoli lin, kiam atakis ilin du gigantaj serpentoj. La viroj estis tiel teruritaj, ke ili fuĝis kun sia malica intenco neplenumita. Tiuj serpentoj certe estis senditaj de lia praulo, la dio Aŭgusto. Forigita serpentohaŭto estis trovita poste en la ĝardeno, kaj mi muntigis ĝin inter du tavoloj kristalaj kiel brakringon. Mia filo ankoraŭ nun portas ĝin kiel amuleton.

Lia brako – mola kaj senmuskola, ne la brako de viro, kiu rajdas ĉevalojn aŭ ĵetas lancon. Li venis eksteren por adiaŭi min ĉe la portolito. Li klinis sian kapon por doni al mi laŭdevan kison, sed ni ambaŭ sciis, ke tio estas nur formala gesto. Kaj la kristala brakringo muntita en oro kun la serpentohaŭto interne – ĉu li surhavis tion? Pasis longa tempo de kiam mi laste vidis ĝin. Sed li promesis al mi, ke li portos ĝin ĉiam.

5

Vidante ke ŝia edzo estas blinda al ĉiuj ŝiaj misfaroj, Mesalina iom post iom iĝis pli aŭdaca.

Ha, Mesalina, nun vi estas en miaj manoj! Vi mortigis mian fratinon, vi provis mortigi mian filon, sed vi mortis lasante vian reputacion plene laŭ mia dispono. Ĉion, kion mi skribos, legos la estontaj generacioj, ĝin citos la estontaj historiistoj, kaj mi certigos, ke vi transiru en la historion kun la reputacio, kiun vi meritas.

Nokte ŝi ofte surmetis la maldelikatan mantelon de sklavino, kaj sekrete elŝteliĝis el la palaco. La gardistoj ŝajnigis ne rekoni ŝin; ili sciis, ke agnoski ŝin signifos por ili la morton. Tiam ŝi sekvis la vojon ĝis proksima fifama malĉastejo. La aliaj virinoj laboris tie pro devigo aŭ malriĉeco; nur ŝi pro plezuro, kaj ne nur pro plezuro, sed tutsimple pro la monstreco de la afero. Estis tie ĉelo konstante rezervita por ŝi, kaj tie ŝi donis sin al iu ajn, kiu proponis kelkajn mizerajn moneraĉojn: soldatoj, sklavoj, aktoroj, la tuta feĉo de la stratoj. Ŝi elektis por si mem la nomon Lupino.

Ĉu mi troigis? Prefere mi revenu al la faktoj – kvankam la faktoj mem estas tiel eksterordinaraj, ke ili povus ŝajni la intrigo de unu el tiuj fatrasaj Grekaj furorrakontoj. Mi tute ne komprenas, kial ŝi faris tion. Ŝi havis ĉion, kion virino povus aspiri: ŝi estis edzino de la imperiestro, ŝi povis elekti la plej dezirindajn amantojn, ŝi havis indulgan edzon, kiu tute ne rimarkis ŝiajn misfarojn. Kaj krome estis ŝiaj du infanoj. Ŝi estus devinta pensi almenaŭ pri ili.

Ŝi enamiĝis je tre bela kaj talenta junulo, Gajo Silio. Silio jam ĝuis sukcesan publikan karieron, kaj atendis baldaŭ iĝi konsulo. Tute nature, li ne volis forĵeti sian ŝancon pri promesplena estonto por kelkmonata amuziĝo kun la edzino de la imperiestro. Sed li havis neniun elekton. De kiam li trafis la okulon de Mesalina, ne gravis, ĉu li akceptos aŭ rifuzos; la sekvo estis same neevitebla kvazaŭ li ĵetus rigardon al Meduzo.

Mesalina mem vidis neniun bezonon diskreti pri la afero. Ŝi devigis Silion formeti sian edzinon, kaj tiam instalis sin en lia domo, kunportante meblojn kaj sklavojn el la palaco, por ke ŝi vivu komforte en sia nova hejmo.

Sciante ke finfine la informo nepre atingos la orelojn de la imperiesto, Silio elpensis senesperan planon. Li proponis al Mesalina, ke ili detronigu Klaŭdion kaj regu anstataŭ li. Mesalina hezitis – certe ŝi estus preferinta Silion kiel edzon anstataŭ Klaŭdio, sed eĉ al ŝi devis esti evidentaj la danĝeroj de lia sugesto. Silio, kiu ne plu povis elteni la streĉon de sia malsekura situacio, insistis – kaj krome li persvadis Mesalinan soleni ilian geedziĝon dum Klaŭdio estis ekster Romo.

Li edziĝis kun Mesalina kun ĉiuj ritoj de normala geedziĝa ceremonio, inkluzive de la ĵuroj, la doto, la gastoj; la sola afero, kiu mankis, por ke ilia unuiĝo estu jure valida, estis ŝia eksedziniĝo de la imperiestro. Sed farinte tion, anstataŭ firmigi sian pozicion, ili pasigis la posttagmezon drinkante ĝis plena ebriiĝo en Bakĥa diboĉo. Kiam venis la neevitebla konkludo, Silio eĉ ne provis defendi sin; li nur petis ke lia ekzekuto estu rapida. Li ja sciis ekde la komenco, kien kondukas ĉio ĉi, kaj lia sola celo estis publikigi la krimojn de Mesalina, tiel ke ŝia kulpo estu same videbla kiel lia.

Jes – la tuta afero komencas havi sencon. Nun mi komprenas, kial li insistis, ke Mesalina partoprenu en tiu malvalida geedziĝa ceremonio. Se li devos droni, li almenaŭ intencis tiri suben ankaŭ ŝin.

Restis al Mesalina la espero, ke Klaŭdio pardonos ŝin. Kiam oni fortrenis ŝian amanton al ekzekuto, ŝi faris lastan provon atingi la imperiestron, sed malhelpis ŝin ties sekretario Narciso. Kun la helpo de sia patrino, ŝi skribis kortuŝan apelacion al sia edzo. Eble tio estus povinta moligi lin eĉ nun, sed Narciso antaŭvidis, ke tio povus okazi, kaj sendis la gardistojn por meti finon al ŝia vivo. Mesalina estis terurita, kiam la soldatoj enrompis en ŝian domon. Ŝia patrino konvinkis ŝin, ke ekzistas nur unu deca maniero por eliri el la situacio – se paroli pri dececo ankoraŭ havas sencon. Sed Mesalina ne havis la kuraĝon estingi sian propran vivon. Ŝi ricevis sian mortigan baton de unu el la soldatoj.

En Romo

Aŭtune, 48 pK

Klaŭdio staris antaŭ unu el la antikvaj lignaj libroŝrankoj, kiuj tegis la murojn. Li malrapide pasigis sian fingron laŭ la volvaĵoj, kvazaŭ li serĉas apartan titolon. Estas tipa konduto de ŝia onklo, Agripina pensis, ke en ĉi tiu kriza momento li serĉas konsolon en sia biblioteko. Pasis jam kelkaj monatoj de kiam ŝi laste vidis lin, kaj kvankam li staris kun la dorso turnita al ŝi, estis evidente al ŝi kiom li maljuniĝis. Liaj ŝultroj estis kurbaj, kaj dum ŝi rigardis, lia kapo faris abruptan moveton, kiel ĝi emis fari en momentoj de agitiĝo. Ŝi rimarkis la unuan fojon, ke liaj haroj multe blankiĝis.

“Oĉjo Klaŭdio?”

Li turniĝis. Ĉiu muskolo en lia vizaĝo ŝajne perdis sian elastecon, sed kiam li ekvidis ŝin, li videble tuj gajiĝis.

“Mi tiom bedaŭras, oĉjo Klaŭdio.”

“Estas la kutima rakonto. Ĉiuj sciis krom la edzo. Mi supozas, ke ankaŭ vi sciis, ĉu ne?”

Agripina tute ne sciis kiel respondi.

“Mi ne kulpigas vin. Sendube mi ne estus kredinta vin, se vi ja estus provinta sciigi min. Nu, tio finiĝis. Mi ne intencas reedziĝi – mi jam decidis, ke mi neniam plu volas ripeti tian sperton.” Li lampaŝis al sia seĝo kaj falis sur ĝin apatie. “Mi ne pensos plu pri ŝi.”

“Mi tiom bedaŭras”, Agripina diris denove. Staris tabureto apud lia seĝo, sur kiu troviĝis skribtabuleto kaj grifelo. Ŝi metis ilin sur la tablon, por ke ŝi povu sidiĝi.

“Mi estus devinta diveni”, Klaŭdio diris. “Tiel bela juna virino kiel ŝi, kaj kaduka maljunulo. Ĝuste kiel en ĉiuj komedioj.”

“Vi ne estas kaduka! Kaj eĉ se vi estus tia, tio ne senkulpigas adulton.” Forta vorto – sed ĉi tio ŝajnis la ĝusta momento por memorigi lin, ke lia bela juna edzino ne estis ekzekutita pro nenio.

“Ĉu vi scias, ke ŝi loĝis kun Silio kvazaŭ ili estus geedzoj? Narciso kondukis min al lia domo.” Klaŭdio prenis la skribtabuleton kaj komencis sencele desegneti sur ĝi per la grifelo. “Troviĝis tie la ŝranko el ŝia ĉambro ĉi tie hejme – mi memoras, ke mi demandis ŝin, kio okazis al ĝi, kaj ŝi diris, ke oni forportis ĝin por ripari la inkrustaĵon. Kaj tiam Narciso gvidis min en unu el la dormoĉambroj, kaj tie mi trovis la sklavinon, kiu frizas al Mesalina la harojn. Mi tuj rekonis ŝin. Mi diris Sekunda, kion vi faras ĉi tie? kaj ŝi tute konfuziĝis – ne sciis, kiel respondi al mi. Mi estis tiom stulta! Tiom stulta!”

“Vi ne plu devas pensi pri ŝi, oĉjo. Ŝi ne taŭgis por esti via edzino – ŝi ne estimis tion, kion vi faris por ŝi, kiom vi zorgis pri ŝi, kaj cetere se oni konsideras ŝian rangon, ŝi kondutis laŭ maniero tute malkonvena.”

“Sed mi ne povas ĉesi pensi pri ŝi – tio estas ĝuste la problemo. Se ŝi estus mortinta pro malsano, mi estus havinta tempon, mi estus povinta adiaŭi ŝin. Mi eĉ ne vidis ŝian kadavron post ŝia morto – oni forigis ĝin kiel eble plej rapide kaj tuj forbruligis ĝin.”

“Eble oni ne volis memorigi vin.”

“Memorigi min! Ĉu vi imagas, ke mi pensas pri io ajn alia?”

Dolore, kvazaŭ la larmoj estus el li elpremataj, li komencis plori. Agripina estis konsternita, kaj ne certa kiel reagi. Finfine ŝi leviĝis kaj venis stari apud li. Ŝi devas fari ion... ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn. Li klinis sin kontraŭ ŝin, kaj cedis al sia aflikto, dum ŝi karesis lian kapon. Lia hararo, kvankam ĝi blankiĝis, restis ankoraŭ densa ĉe la verto. Tio pensigis ŝin pri Boteto – liaj haroj jam komencis retiriĝi eĉ antaŭ ol li atingis dudek jarojn. Li estis pri tio terure memkonscia. Memorante sian fraton, ŝi estis trafita de dolora sento de bedaŭro. Momente ŝi forgesis tiun Boteton, kiu sendis al ŝi kaj Livila tiujn kruelajn leterojn, kaj memoris lin pli juna, kiam ŝi tiom deziris gajni lian aprobon.

La plorĝemoj de Klaŭdio iom post iom mallaŭtiĝis, sed li restis dum kelkaj minutoj klinita kontraŭ ŝi dum ŝi plu karesis lian hararon. Finfine li retiris sin, kaj rigardis supren al ŝi. “Mi ne scias, kiel mi povos klarigi la aferon al la infanoj.”

Lia momenta cedo al siaj emocioj embarasis Agripinan, kaj por kaŝi tion ŝi paŝis al sia tabureto kaj sidiĝante demandis per afereca tono: “Oni ja sciigis ilin, ke ilia patrino estas morta, ĉu ne?”

“Jes, ni ne povis eviti tion. Sed Oktavia estas tro lerta por akcepti la aferon sen klarigo – ŝi scias, ke ŝia patrino ne estis malsana. Ŝi daŭre demandas, kio okazis.”

Agripina silentis. Ŝi memoris, kiam ŝi mem estis infano – tiom da parencoj ekzilitaj, malliberigitaj, malsatmortigitaj, kaj la plenkreskuloj, kiuj neniam volis doni kontentigan klarigon.

“Kial vi ne iras paroli kun ili?” Klaŭdio diris. “Ili ŝatas vin.”

Malvolonte Agripina permesis al unu el la sklavoj konduki ŝin eksteren en la ĝardenon. Ŝi trovis la infanojn sidantaj ĉe kontraŭaj flankoj de tableto lokita apud la fontano.

“Ĉu vi certas, ke tion vi volas fari?” Oktavia diris. “Rigardu atente. Kion mi faros, kiam estos mia vico?”

Estis silento, tiam Britaniko movis sian pecon.

“Bonege!” Oktavia diris. “Nun vi blokis min.” Ŝia voĉo estis nekutime milda. Normale Oktavia estis pli preta ĉikani kaj inciteti sian malgrandan fraton ol ludi kun li. Ŝi rigardis ĉirkaŭen kaj vidis Agripinan proksimiĝanta laŭ la vojeto. “Saluton, kuzino Agripina! Mi instruas al Britaniko ludi Soldulojn.”

“Ĉu vere? Tio estas malfacila ludo.” Agripina danke kaptis tiun temon, kiu dum kelkaj minutoj savos ŝin de la multe pli serioza diskuto, kiun ŝi antaŭvidas. “Mi ne lernis ludi ĝis mi estis naŭ- aŭ dek-jara.”

“Li estas tre lerta”, Oktavia diris. “Oni ne supozus, ke li havas nur sep jarojn. Li lerte ludas ankaŭ triktrakon.”

“Rigardu, estas skarabo”, Britaniko diris. Li sidiĝis sur la vojeton, kie li direktis sian tutan koncentriĝon al provo persvadi insekton rampi sur folion.

Venis la momento por fronti la pritraktotan temon. “Mi tre bedaŭras ekscii pri via patrino”, Agripina diris.

La knabeto faligis la folion kaj kaŭris sur la vojo kun sia kapo kaŝita inter siaj brakoj. Liaj ŝultroj skuiĝis. Agripina sciis, ke pli patrineca virino prenus kaj ĉirkaŭbrakus lin, sed tiajn aferojn ŝi ne kutime faris. Ĉiuokaze, ŝi povis vidi, ke li ne deziras esti tuŝata – li volvis sin kaj sian malĝojon en bulon, elŝlosante la eksteran mondon same efike kiel erinaco.

“Oni ne volas klarigi al ni ion ajn”, Oktavia diris. “Mirtiso diris, ke panjo suferis akcidenton, sed kiam mi demandis ŝin pri tio, ŝi ne sciis.”

Jen afero, kiun Agripina tre bone memoris: la konfuzo de Eklogo, kiam ŝi aŭ ŝiaj fratinoj iĝis tro scivolaj pri iu familiano. Sed se entute estus ĝusta momento por silenti pri la vero, ĉi tiu certe estus ĝi. “Jes, estis akcidento. Ŝia portolito estis faligita de fuĝanta ĉevalo.” Tio estis la rakonto konsentita inter ŝi kaj Klaŭdio. Estos abunda tempo estonte por ke la infanoj lernu la veron pri sia patrino.

“Via patro mortis, kiam vi estis malgranda, ĉu ne, kuzino Agripina?” Oktavia diris. “Ĉu tio tre malfeliĉigis vin?”

“Mi estis nur kvar-jara kiam tio okazis.” Agripina normale evitis konfesi tion, sed ŝi ne trovis alian manieron por respondi tiun rektan demandon.

“Mi ne kredas, ke tio povus esti same malbona, kiel se la patrino mortas, kiam oni havas ok jarojn. Tio terure doloras interne, kaj mi volas ke ĝi povu ĉesi dolori.”

Kiel malkaŝe la knabino parolas pri siaj emocioj! Ŝiaj vortoj skuis Agripinan; ili minacis malfermi keston, kies kovrilo estis firme alnajlita kaj neniam esplorita. Preskaŭ ŝajnis al ŝi, ke larmoj ekstaros en ŝiaj okuloj, sed ŝi subpremis ilin. “Finfine tio ĉesos dolori”, ŝi diris. “Necesas nur tempo.”

6

En Romo

Vintre, 48 pK

“Bedaŭrinde Cezaro kunsidas kun siaj konsilantoj ĉi-momente”, la sklavo diris al Agripina. Li kondukis ŝin en ne tre varman antaŭĉambron. “Ĉu vi akceptos tason da vino dum vi atendas?”

“Ne, estas en ordo.” Agripina sidiĝis en la fenestran sidlokon, de kie ŝi ricevis grandiozan perspektivon super la Cirko. De ĉi tie eblis vidi la centran spinon kun ties linio de statuoj kaj monumentoj, kaj rigardi desupre la ekirpordojn por la ĉarkonkursoj. Unu sola ĉareto tirata de kvar ĉevaloj saltetis laŭ la kurejo sub la okuloj de kelkaj spektantoj dissemitaj jen kaj jen inter la malplenaj vicoj da sidlokoj. Agripina frostotremis kaj tiris sian pelerinon ĉirkaŭ siajn brakojn. La fenestroklapoj estis vaste malfermitaj por enlasi la lumon, sed ili ankaŭ enlasis la malvarman novembran venton, kiu facile venkis la malgrandan karbujon lokitan apude.

“Ha, Pina, mi esperas, ke vi ne atendis longe! Venu en mian ĉambron – ĝi estas pli varma.”

Agripina sekvis sian onklon en lian studoĉambron, paŝante ĉirkaŭ ornama sitelo plena je volvaĵoj, kiu atendis tuj interne de la pordo por stumbligi vizitantojn nesingardajn. Malgraŭ la daŭra strebado de teamo da sklavoj kaj sekretarioj, la studejo ĉiam aspektis, kvazaŭ ĵus forlasis ĝin ses-sep skribistoj meze de sia laboro. Sur la tablo estas monteto da vaksaj tabuletoj kaj kelkaj duone malvolvitaj volvaĵoj, kiujn tenis malfermitaj diversaj paperpremiloj, statuetoj kaj aliaj malgrandaj objektoj. La pordoj de la ŝranko malantaŭ la tablo staris malfermitaj, montrante senordan abundon da skribiloj, inkujoj, tabuletoj kaj papirusaĵoj.

Klaŭdio direktis Agripinan al seĝo, kaj tiris sian propran seĝon al pozicio fronte al ŝi. “Kiel vi fartas – kaj kiel fartas Lucio? Supozeble lia naskiĝtago alproksimiĝas. Kiom aĝa li estas nun?”

“Preskaŭ dekunu-jara.”

“Ĉu jam dek unu! Mi devas pensi pri donaco por li. Eble bela libro.”

“Verŝajne tio plaĉos al li, se ĝi temos ĉefe pri ĉarkonkursoj. Ĉu tial vi petis min veni, oĉjo Klaŭdio – por demandi, kion Lucio deziras por sia naskiĝtago?”

“Ne precize.” Klaŭdio klinis sin flanken por preni skribtabuleton de la tablo. Ĝi estis malstabile lokita pinte de stako, kaj kiam li tiris ĝin, ankaŭ la dua tabuleto glitis de la stako kaj falis sur la plankon kun klako. Ne troviĝis sklavoj en la ĉambro – evidente Klaŭdio intencas konfidencan interbabiladon – do Agripina mem kliniĝis por repreni ĝin.

“Ne gravas, ne gravas”, Klaŭdio diris senpacience. “La sklavoj okupiĝos pri tio poste.” Sekvis paŭzo, dum li fosis per sia dikfingra ungo enen kaj elen de la vaksa tabuleto, ne ĝenante sin preni grifelon. Agripina atendis. “Supozeble vi scias, ke Palaso proponis vin kiel mian novan edzinon.”

“Li ja menciis tion al mi, oĉjo Klaŭdio.”

“Mi devas konfesi, ke tio unue ŝajnis al mi stranga ideo. Kion vi opinias pri ĝi?”

“Tio dependas, precize kion vi atendus, oĉjo.”

“Pina, ĉu vi volas diri al mi, ke vi maltrafus la ŝancon fariĝi imperiestrino, ĉar vi estas tro skrupula por edziniĝi kun via onklo?” Agripina apenaŭ sciis kiel respondi, sed bonŝance Klaŭdio tuj ŝanĝis la temon. “Ja ekzistas aliaj kandidatoj.”

Ĉu aliaj kandidatoj? Palaso tute ne menciis aliajn kandidatojn. “Tion mi aŭdis.”

“Lolia Paŭlina, ekzemple – ŝi estas vera belulino.”

“Ĉu vi parolas pri tiu Lolia, kiu estis edzino de Boteto dum kelkaj monatoj?” Kaj ŝi ne estas tro skrupula por dividi liton kun Klaŭdio aŭ kun iu ajn alia, Agripina pensis en si mem.

“Ĝuste ŝi – ĉarma virino.”

“Vi pravas, oĉjo, ŝi estas tre alloga kaj krome juna. Se tiuj estas la kvalitoj, kiujn vi serĉas en edzino...”

Klaŭdio aŭdigis mallongan ridon. “Vi pravas – mi jam provis tion. Kaj ĉu vi ne volas aŭdi, kiu estas la aliaj kandidatoj? Aŭ ĉu Palaso jam informis vin pri tio?”

“Ne”, Agripina konfesis.

“Narciso volas, ke mi edziĝu, aŭ pli ĝuste reedziĝu, kun Elia Petina.”

Agripina restis silenta dum momento, pensante pri la praktikaj sekvoj de tiu sugesto. Elia estis la patrino de Antonia, la pli aĝa filino de Klaŭdio, kies edzo estis Faŭsto Sula. Se Klaŭdio reedziĝos kun Elia, ĉu tio signifas, ke Faŭsto estu konsiderata kiel lia heredonto? Laŭ la impreso de Agripina, li ja estas sufiĉe senambicia junulo. “Kompreneble, Narciso de ĉiam ŝatas Elian”, ŝi diris. “Li opinias, ke vi eraris, kiam vi eksedzinigis ŝin.”

“Do, Narciso edziĝu kun ŝi mem. Mi estis sufiĉe kontenta liberiĝi de ŝi la unuan fojon.” Klaŭdio elfosis vaksan buleton el la tabuleto kaj rulis ĝin inter siaj fingroj. “Kaj tamen Narciso pravis pri unu afero – estis eraro forlasi ŝin favore al Mesalina. Tion aranĝis Boteto. Li alvokis min iun matenon – Finfine ni trovu edzinon konvena por la onklo de la imperiestro. Li volis fari al mi komplezon – li sciis, ke mi neniam estis feliĉa kun Elia.”

Li silentiĝis, fiksrigardante per blindaj okuloj la skribtabuleton, kiun li ankoraŭ tenis enmane. Vidante, ke liaj pensoj vagas aliloke, Agripina ekzamenis lin: lian vizaĝon, kaj tion, kio ĝis tiam neniam koncernis ŝin: lian korpon. Kion ŝi sentas pri la neceso enlitiĝi kun li, se tio estos postulata? Kun sia fortika figuro kaj kronsimila blanka hararo li aspektis ne malloge – almenaŭ ne ĉi-momente, dum li sidis trankvile en sia studoĉambro. Ŝi sciis, ke sub streĉo likos liaj buŝo kaj nazo, dum lia kapo neregeble skuiĝetos. Sed eĉ tio ne estus la vera problemo. Kiel ŝi povos ŝanĝi sian rilaton kun viro, kiun ŝi konas dum sia tuta vivo, viro kiu en ŝiaj pensoj rolas preskaŭ kiel patro, al rilato de fizika intimeco?

Sed la premio... Sian tutan vivon Agripina rajtis nur rigardi, dum knaboj kaj viroj, multe malpli kapablaj ol ŝi, progresadis laŭ la kutima sinsekvo de postenoj por fari karieron, kaj akiris la praktikan sperton al ŝi malpermesatan. Nun la ŝanco estas proponata por ke ŝi kaptu ĝin, la ŝanco fari tiujn aferojn, kiujn ŝi de ĉiam deziras fari. Ĉu ŝi forĵetos ĝin nur pro tiu unu kondiĉo? Se tio estos la prezo, ĝi estos paginda. Sed ŝi ne konsentos je tio, krom se ŝi nepre devos – se eblos persvadi Klaŭdion edzinigi ŝin sen postuli tion, jen la aranĝo por kiu ŝi negocos.

“Mi eraris pri Mesalina”, Klaŭdio finfine diris. “Ne pro tio, ke mi edziĝis kun ŝi, sed ĉar mi permesis al mi kredi, ke ŝi amas min same kiel mi amas ŝin. Mi estus devinta diveni, ke tia juna virino... Kaj kio pri vi, Pina? Se ni geedziĝus, ĉu ankaŭ vi serĉus amantojn malantaŭ mia dorso?”

Agripina estis ofendita, ke li eĉ demandas. “Ĉu vi iam ajn aŭdis eĉ unu vorton kontraŭ mi?”

“Estis tiu afero pri Lepido...”

“Oĉjo Klaŭdio, tiuj estis falsitaj akuzoj. Ĉiuj scias tion.”

“Jes, kompreneble mi scias. Pardonu min.”

Kompatinda oĉjo Klaŭdio – Agripina ne miris, ke li hezitas fari la salton la kvaran fojon. Elia ĉiam kondutis perfekte konvene, se ŝi ne havus la kutimon mokaĉi lin publike – kompreneble tio okazis, antaŭ ol li imperiestriĝis. Kaj krome estis lia unua edzino, Urgulanila, kiu klare montris, ke ŝi preferas liberigitan sklavon al sia edzo.

“Tamen, estas unu afero”, Agripina diris. “Ĉu vi konsentus, ke la geedziĝo estu nur formala aranĝo?”

“Ĉu vi certas, ke tion vi deziras? Mi estos en ordo – mi havas Melisan. Sed kio pri vi? Vi ja komprenas, ĉu ne, ke se mi edziĝos kun vi, mi atendos, ke vi kondutu kiel Livia?”

Ĉu kiel Livia? Momente Agripina bildigis al si tiun Livian, kiu diskutis kun Aŭgusto liajn politikojn, kiu aŭskultis lin provi siajn paroladojn... Sed ŝia onklo ne parolas pri tio.

“Kiel Livia? Ĉu vi volas diri, super ĉia suspekto?”

“Precize. Ĉu vere vi estus preta neniam plu ĝui seksumadon dum via tuta cetera vivo? – aŭ almenaŭ dum mia tuta cetera vivo. Kaj tio ankaŭ signifas, ke ne estos pliaj infanoj.”

“Verdire, tiu aspekto de la geedza rilato neniam aparte interesas min. Mi povas vivi tute bone sen tio.”

“Do, virta konduto venas al vi nature. Nu, tio estas bona afero. Mi ne povus elteni ripeton de tio, kio okazis kun Mesalina. Nu, se ni intencas proponi vin kiel mian edzinon, necesas plani nian strategion. Jen kie ni bezonos la helpon de Palaso – Pina, ĉu vi bonvole paŝos al la pordo por voki la sklavon?”

Dum la sklavo foriris por serĉi Palason, Agripina kaj ŝia onklo festis sian gefianĉiĝon per taso da vino. Kirliĝis interne de Agripina miksitaj emocioj de ekscito kaj ŝoko. Realiĝas la afero kiun Palaso delonge celas, sed nun kiam ĝi estas vere okazonta, ŝi konstatis, ke ŝi neniam plene kredis, ke li sukcesos efektivigi ĝin. Ŝi staras ĉe la rando de nova fazo en sia vivo, antaŭ periodo kiam ĉiuj ŝiaj ĉiamaj esperoj finfine plenumiĝos.

“Vi devos ĉesi nomi min onklo”, Klaŭdio diris. “Tio ne plu taŭgos, se ni estos geedzoj.”

“Do, kiel mi nomu vin? Ĉu nur Klaŭdio?”

“Supozeble vi ne deziras diri Via edza moŝto.”

“Kaj verŝajne venis la momento, kiam vi komencu uzi mian ĝustan nomon. Vi estas la sola homo, kiu ankoraŭ nomas min Pina.”

“Agripina – tio sonas tiel formale. Mi neniam ĉesos pensi pri vi kiel mia eta Pina.”

“Sed... Klaŭdio.” Agripina trovis tion surprize malfacila, alparoli lin per lia nomo. Tio ŝajnis tiel senrespekta. “Se mi estos via edzino, mi atendos esti via partnero, ne malgranda knabino.”

“Vi pravas. Partnero de mia laboro.”

“Espereble ne tio”, Agripina diris. Tio estis la kromnomo, kiun Tiberio donis al Sejano. “Ĝi povus doni al la homoj la malĝustan impreson. Mi volas esti via partnero por helpi vin pri ĉiuj proponoj, kiujn vi strebas puŝi tra la senato – revizii la leĝojn pri heredado, malpliigi korupton en la provincoj...”

Klaŭdio ridetis al ŝi ame. “Eĉ se vi insistas, ke mi nomu vin Agripina, mi vidas, ke mi faris la ĝustan elekton.”

Ankaŭ Agripina ridetis al li kaj donis al sia estonta edzo kiseton ĉe la vango; tio ŝajnis la ĝusta reago. Klaŭdio kaptis ŝian manon kaj premis ĝin. Ŝi premis responde, tiam liberigis sian manon kaj reiris al sia seĝo. Prefere ŝi ne lasu lin tro intimiĝi, alie li povus ekatendi de ŝi pli aktivan plenumon de ŝiaj edzinaj devoj.

Palaso venis en la ĉambron. “Ĉu vi deziras paroli kun mi, Cezaro?”

“Jes, Palaso, vi estos kontenta aŭdi, ke via kandidato akceptis la proponon.”

“Gratulon, mia sinjoro”, Palaso diris. Tiam li turnis sin al Agripina kaj aldiris per tono de aŭdebla entuziasmo: “La filino de Ĝermaniko kiel imperiestrino!” Konsternis ŝin lia ĝojplena mieno. Neniam estis veninta al ŝia menso la ideo, ke povus esti emocia elemento en lia subteno, fakte ke ŝia edziniĝo kun la imperiestro povus gravi preskaŭ same al li kiel al ŝi.

“La demando estas”, Klaŭdio diris, “kiel ni aprobigos tion ĉe la senato?”

“Efektive, mia sinjoro”, Palaso diris. “La tuja problemo estos kiel venki la juran malpermeson. Necesos ŝanĝi la leĝon.”

“Ne temas nur pri la leĝo”, Klaŭdio diris. “Ekzistas delonge firme starigita principo. Multaj el la senatanoj povus senti kelkajn... kion mi diru... skrupulojn pro la sugesto, ke mi edziĝu kun mia nevino.”

Skrupulo Agripina notis al si mem, estas la preferata vorto de oĉjo Klaŭdio ĉi-matene.

“Mi ne kredas, ke tio estos serioza problemo, krom se oni deziras, ke ĝi estu tia”, Palaso diris. “En la pasinteco eĉ geedziĝo de gekuzoj ŝokis la homojn, sed nun tio okazas la tutan tempon.”

“Efektive, la tempoj ŝanĝiĝas, la tempoj ŝanĝiĝas”, Klaŭdio konsentis.

Agripina memoris konsilon, kiun ŝi ricevis antaŭ multaj jaroj de sia praavino tuj antaŭ sia edziniĝo kun Domicio. Se vi deziras, ke via edzo faru ion, ne petu lin rekte. Simple faligu la ideon en lian menson, kaj lasu lin kredi, ke li mem elpensis ĝin. “Tio kion necesas fari, estas instigi la senatanojn mem proponi la aferon.”

“Ha, la subtila aliro”, Palaso diris. “Pri tio tre lertis Livia.”

“Efektive ŝi estis tre lerta”, Klaŭdio diris. “Tre ofte okazis, ke mi aŭdis Aŭguston prezenti iun opinion dum la vespermanĝo – mi ne kredas, ke li mem konsciis pri tio, sed estis Livia, kiu plantis la ideon en lian kapon. Tion via patrino neniam lernis fari, Pina, kvankam multemaniere ŝi estis admirinda virino.”

“Panjo ne pretis cedi al tiaj inaj ruzoj”, Agripina diris. “Al ŝi tio estus ŝajninta subdigna.”

“Se mi rajtas komenti, mia sinjorino”, Palaso intervenis, “mi ne certas, ke tio estas nura demando de inaj ruzoj. Tutsimple ĝi estas bona politiko. Se oni deziras akceptigi iun leĝon ĉe la senato, precipe se ĝi verŝajne vekos polemikojn, oni ne simple leviĝas tute abrupte por proponi ĝin. Unue oni pretigas la terenon: oni malkovras, kiuj senprobleme subtenos la novan leĝoproponon, dum oni dediĉas tempon por diskuti kun tiuj, kiuj verŝajne kontraŭstaros ĝin, kaj faras sian eblon konvinki ilin, paŝon post paŝo, kaj persvadi ilin ŝanĝi sian opinion. Ĝermaniko havis apartan talenton pri tio – tial li estis tiel elstara diplomato.”

“Ĉu vere?” Ĉiam plaĉis al Agripina aŭskulti laŭdojn de sia patro.

“Jes, kiel diplomato li elstaris eĉ pli ol kiel generalo, laŭ mia opinio. Kompreneble la plej grandan gloron ĉiam ricevas la armeo. La kontribuo de diplomatoj kutime ne estas rekonata, bedaŭrinde.”

“Efektive, neniu senato iam ajn honoris diplomaton per triumfo”, Klaŭdio konsentis.

“Kaj kiel senekscita triumfo estus tio!” Palaso diris. “Oni imagas la homamason laŭ la vojrando, atendantan ĉaregojn plenajn je rabaĵoj kaj dramajn reenscenigojn de la lasta venko, kaj anstataŭe ili vidas nur grupojn da viroj en togoj, kiuj promenetas laŭ la Sankta Vojo murmurante diskrete inter si.”

Agripina ne povis reteni ridon. “Tio apenaŭ kaptus la atenton de la publiko.”

“Certe ne”, Palaso diris. “Sed la esenco de diplomatio estas, ke ĝi okazas malantaŭ la kulisoj.”

“Do, ni ĉiuj estas en konsento”, Klaŭdio diris. “Ni devas konvinki la senatanojn, ke por solvi la problemojn de la imperio necesas, ke mi edziĝu kun mia nevino. Nu, kiu verŝajne estus preta proponi tiun ideon dum senata debato?”

“Sed oĉjo... tio estas... Mi ne dubas, ke estus tute simple trovi iun senatanon, kiu proponus ion ajn laŭ via peto, se li kredus tion avantaĝa por si mem. Ne pri tio mi pensas. Ni bezonas homon, kiu sincere kredas je tiu plano. Ekzemple, amikon de mia patrino.”

“Mi komencos sondi la homojn morgaŭ”, Palaso diris. “Mi ne kredas, ke tio estos tro malfacila, mia sinjorino – mi certas, ke la plejmulto el la senatanoj tuj vidos la avantaĝon kunigi viajn du familiojn. Per tio finfine ĉesos la interfamiliaj kvereloj.”

“Ne necesas, ke vi memorigu min pri tio, Palaso”, Klaŭdio diris. “Mi scias, ke kiam mi estis nomumita, multaj homoj opiniis, ke la posteno estus devinta iri al membro de la Julia familio – inkluzive de mia estonta edzino.”

“Ĉu mi iam ajn diris tian aferon?” Agripina faris sian eblon paroli per la sama ŝerca tono kiel li. “Espereble vi ne forgesas, ke mi tiutempe estis en Pontio.”

“Ne supozu, ke mi ne divenis viajn pensojn”, Klaŭdio diris. “Ĝuste kiel via kara panjo. Kaj tamen kontraste al ŝi, vi ĉiam havas sufiĉe da prudento por ne disbabili viajn opiniojn.”

“Mi neniam iam ajn esprimis la plej etan kontraŭstaron kontraŭ via elektiĝo kiel imperiestro”, Agripina diris.

“Kompreneble vi neniam faris, mia kara, kaj ne supozu, ke mi ne estas danka pro tio. Bedaŭrinde ne eblas diri same pri iuj subtenantoj de via familio inter la senatanoj. Nu, finfine ili estos kontentaj – la Klaŭdianoj kaj la Julianoj definitive unuigitaj.”

“Laŭ mi, tio kio plaĉos al la homoj estos la senmakula reputacio de la sinjorino Agripina.”

“Tiel malsama de mia antaŭa edzino – vi ne bezonas aldoni tion, Palaso.”

“Mi intencis diri: la filino de Ĝermaniko, la filino de ŝia admirinda patrino. Tutsimple troviĝas neniu virino kun pli alta rajto iĝi kunulino de la imperiestro.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.