La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Postparolo

Fontoj

La historia Agripina vere verkis siajn memoraĵojn. Ni scias tion, ĉar ili estas menciitaj de la historiisto Tacito (ĉ. 56 – ĉ. 120 pK). Li rakontas en siaj Analoj, ke Agripina verkis pri sia vivo kaj ties okazintaĵoj por la posteuloj*.


* Tacitus Annales libro IV, ĉap. 53.


Kelkaj informoj ĉerpitaj el ŝiaj memoraĵoj aperas ankaŭ en Natur-historio, eksterordinara enciklopedio de la antikva mondo verkita de la pli aĝa Plinio (23/24 – 79 pK). Li citas ŝian verkon rilate al la longa kaj malfacila nasko de ŝia filo Nerono, kun la piedoj unue. Alia persona informo en Natur-historio tre verŝajne venis el la memoraĵoj de Agripina: la kurioza fakto ke ŝi havis duoblan kojnodenton ĉe la dekstra supra makzelo.* Tio ŝajnas malebla, kaj mi supozas, ke ŝia dento pli verŝajne estis fendita aŭ alimaniere misformita, tiel ke ĝi donis impreson esti duopa.


* Plinius maior Naturalis Historia libro VII, ĉapitroj. 45 kaj 71.


Krom tiaj citaĵetoj la memoraĵoj mem ne travivis, kvankam oni povas supozi, ke iuj informoj en la Analoj, precipe rilate al la traŭma historio de ŝia patrino, venis el tiu fonto. Ilia malapero lasas nerezisteblan truon por verkisto de romanoj.

Aliaj gravaj historiaj fontoj por la okazaĵoj priskribitaj en ĉi tiu romano estas la biografioj de la fruaj romaj imperiestroj verkitaj de Suetonio (ĉ. 69 – post 122), kaj la historioj de Diono Kasio (ĉ. 155 – ĉ. 235).

Necesas mencii ankaŭ du interesajn fikciajn fontojn. Unu estas la tragedio Oktavia, en kiu aperas drama priskribo de la ŝippereo, kiu preskaŭ mortigis Agripinan. Laŭ tradicio, tiu teatraĵo estis verkita de Seneko (ĉ.aK – 65 pK), sed modernaj historiistoj opinias, ke ĝi pli probable estis verkita kelkajn jardekojn post lia morto. Tamen la alia verŝajne vere estis verkita de Seneko; tio estas satira verko kun la titolo Apokolokyntosis Claudii, kiun oni kutime tradukas kiel “La kukurbiĝo de la dio Klaŭdio”. Ambaŭ tiuj verkoj estis tradukitaj en Esperanton de Gerrit Berveling*.


* Seneca Oktavia kaj La apokolokintozo de l' Dia Klaŭdio, ambaŭ tradukitaj de G. Berveling. FEL, Antwerpen, 1988, kaj VoKo, Breda, 1990.


Krome en antikvaj fontoj aperas multaj aludetoj al la homoj kaj okazaĵoj de ĉi tiu romano, ekzemple en la leteroj kaj aliaj verkoj de Seneko, en la poemoj de Juvenalo kaj Marcialo, kaj aliaj.

Krom la antikvaj fontoj, mia prezento de Agripina ŝuldiĝas grandparte al la historiaj tekstoj de Anthony A. Barrett, precipe lia biografio Agrippina*. Krome mi abunde utiligis liajn biografiojn de Livia kaj Kaligulo (Boteto en ĉi tiu romano). Aliaj modernaj biografioj tre valoraj por mi estis Claudius de Barbara Levick kaj Nero: The End of a Dynasty de Miriam T. Griffin.


* Anthony A. Barrett Agrippina: Sex, Power, and Politics in the Early Empire. Yale, 1996.


Mi aparte dankas S.J.V. Malloch de la universitato de Nottingham, kiu sendis al mi la tekston de sia artikolo “Gaius’ Bridge at Baiae and Alexander-Imitatio” unue aperinta en The Classical Quarterly, New Series, Vol. 51, No. 1 (2001), pp. 206-217, eldonita de Cambridge UP.

Dankoj

Mi dankas tri gravajn provlegantojn. La unua kompreneble estis mia edzo Renato Corsetti, kiu legis ĉiun ĉapitron post la tradukado kaj komentis precipe pri neklaraĵoj. Poste venis la detala kontrolado de Lenio Marobin el Brazilo, kiu atentigis pri anglismoj, gramatikaj eraretoj, mistajpoj, kaj informis pri neoficialaj vortoj. Laste venis la relego de Jorge Rafael Nogueras el Portoriko, kiu kaptis la malmultajn detalojn maltrafitajn de Renato kaj Lenio, kaj ankaŭ helpis per pli ĝeneralaj komentoj pri la enhavo.

Notoj pri la traduko

Same kiel miaj aliaj romanoj, ĉi tiu libro estis verkita unue en la angla kaj poste tradukita en Esperanton. Mi ne intencas aldoni ĉi tie detalajn klarigojn pri la traduko kaj pri la Esperantigo de romaj nomoj, ĉar tiuj temoj jam estis abunde traktitaj en la notoj al miaj unuaj du romanoj.

Eble mi tamen devus mencii unu detalon: la oftan transiron al la as-tempo en romano verkita plejparte en la preterito. Ĉar la libro estas verkita tute laŭ la vidpunkto de Agripina kaj multe eniras ŝiajn pensojn, mi ofte trovis la neceson priskribi okazaĵojn pere de ŝiaj okuloj; fakte temis pri speco de neanoncita nerekta parolado. Kvankam ne aperis la enkondukaj vortoj ŝi pensis, ŝi opiniis, ŝi konstatis, ŝi vidis, ŝi konsideris, ŝi esperis kaj simile, mi sentis la bezonon transiri al la as-tempo.

Same kiel en miaj aliaj romanoj, mi uzis laŭeble nur Fundamentan kaj oficialigitan vortoprovizon. Jen listo de naŭdeko da neoficialaj vortoj, kiuj aperas en la romano. Kelkaj estas tute ordinaraj kaj ofte uzataj vortoj, kiel ekzemple deprimi, fekunda, investi, koncipi, promocii, stufi kaj simile, kiuj certe meritus oficialigon de la Akademio. Aliaj estas teknikaj vortoj rilate al la roma vivo, partoj de ŝipoj, kaj krome nomoj de bestoj kaj kreskaĵoj.

  1. abako
  2. adoleski
  3. agnoski
  4. akvedukto
  5. alianco
  6. antrisko
  7. arogi
  8. ateliero
  9. Bakĥo
  10. blago
  11. brankardo
  12. centaŭro
  13. ciklameno
  14. deprimi
  15. dilui
  16. dreliko
  17. ekzotika
  18. fatraso
  19. fekunda
  20. fortuno
  21. fuli
  22. furzi
  23. galimatio
  24. gapi
  25. gliro
  26. graki
  27. grapolo
  28. handikapo
  29. hasti
  30. hermo
  31. hidropso
  32. hororo
  33. hui
  34. humuro
  35. Iduoj
  36. incesto
  37. inici
  38. inkrusti
  39. investi
  40. kalmaro
  41. kaneli
  42. kapriolo
  43. kariatido
  44. koaguli
  45. komato
  46. koncipi
  47. kremacio
  48. kriĉi
  49. kulmino
  50. Kupido
  51. liki
  52. liktoro
  53. mecenato
  54. Meduzo
  55. obsedi
  56. oho
  57. orlo
  58. padelo
  59. Pajno
  60. partnero
  61. pekteno
  62. perturbi
  63. platformo
  64. pobo
  65. poneo
  66. predo
  67. Pretora
  68. promocii
  69. pruo
  70. pugo
  71. putino
  72. rivalo/i
  73. rudro
  74. satiruso
  75. sesterco
  76. skroto
  77. snufi
  78. staki
  79. stuci
  80. stufi
  81. stumbli
  82. sturmi
  83. ŝakto
  84. ŝminki
  85. taŭzi
  86. tenajlo
  87. tetraklino
  88. tiko
  89. tinuso
  90. tribordo
  91. tribunuso
  92. triktrako
  93. varpo
  94. vilao
  95. vimeno

<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.