La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO DUA

Domicio

1

En Baulo

Aŭtune, 28 pK

“Ha, la tri diinoj!” Praonklo Tiberio etendis siajn lipojn per rideto, kiu malkaŝis mankantan denton ĉe unu flanko. Tiberio laŭŝajne neniam perfektigis la arton rideti; li ĉiam aspektis, kvazaŭ iu ĵus instruis al li kiel fari tion. Instigite de siaj avinoj, Pina kaj ŝiaj fratinoj alproksimiĝis por loki siajn devigajn kisojn sur lian vangon. Lia haŭto aspektis tubera kaj malsana, kaj sur lia vizaĝo estis makuloj de sekiĝinta pasto, fendiĝintaj por malkaŝi aĉajn ulcerojn.

Por la tri knabinoj, onklo Tiberio ĉiam estis distanca figuro, kiu alrigardis ilin dealte: al tiuj alteco kaj distanco kontribuis ne nur lia impona staturo sed ankaŭ la konscio, ke li estas la imperiestro. De la lastaj tri jaroj tiu distanco pligrandiĝis en ĉiuj sencoj de la vorto, de kiam ilia praonklo retiriĝis al insulo laŭ la Kampania bordo, rezistante ĉiajn sugestojn, ke finfine li revenu al la ĉefurbo. Neniu sciis, kial li forrestis tiel longatempe. Livia kaj Antonia neniam diskutis la demandon antaŭ siaj genepoj, sed Pina ja de tempo al tempo kaptis interŝanĝon de rigardoj, ĝenatan klaketon de la lango, aŭ malpaciencan elspiron, kiuj sugestis, ke ŝiaj du avinoj estas malkontentaj pro lia longedaŭra malĉeesto.

“Do jen ni, mia kara Agripina”, diris ŝia praonklo. “Jam plenkreska, kaj eĉ edziniĝonta! Kiom aĝa vi estas nun?”

“Preskaŭ dektri-jara, onklo”, Pina diris.

“Ĉu jam tiom granda! Kaj kio pri vi, Gajo?” Tiberio turnis sin al Boteto. “Kion vi studas nuntempe?”

“Mi okupiĝas pri la paroladoj de Cicerono”, Boteto diris. “Mia instruisto igas min legi ilin, kaj poste mi devas verki respondon.”

“Ĉu respondon al Cicerono? Se vi sukcesas fari tion, kara junulo, vi iam fariĝos granda oratoro. Kiujn paroladojn vi jam legis?”

Boteto komencis klarigi, dum lia praonklo kapjesis kaj aŭskultis, interrompante kelkafoje por starigi demandon. En lia mieno vidiĝis aŭtentika interesiĝo, kaj baldaŭ li direktis al la frato de Pina afablan rideton facile distingeblan de liaj pli fruaj provoj.

Kiam ajn Pina rigardis la manojn de sia praonklo, ŝi memoris ion, kion ŝi iam aŭdis de sia onklo Druso: ke Tiberio havas tiel fortegajn fingrojn, ke li povas enpuŝi ilin rekte en pomon – aŭ en la kranion de infano. Al onklo Druso ĉiam plaĉis tiaj sangaĉaj detaloj. Intertempe li jam mortis, sed li postlasis tiun imagon. Pina neniam povos vidi la longajn, rigidajn fingrojn de la imperiestro, kun hartufo hirtiĝanta ĉe ĉiu artiko, sen naŭza bildo de ili trapikantaj la kapon de bebo.

Plenuminte la riton de la familiaj salutoj, Tiberio disputis kun siaj parencinoj pri iliaj planoj por la geedziĝfesto. Ili planis, ke la festeno okazu ĉe ilia vilao en Baulo, kaj ke poste la tuta ĉeestantaro forveturu boate kaj pasu tra la centro de Bajo antaŭ ol atingi la domon de Domicio, iom pli for laŭ la marbordo.

“Kial ni bezonos iri tra Bajo?” Tiberio demandis. “Lia domo ja havas propran kajon, ĉu ne? Kial rondiri tute ekster nia vojo, kiam eblas iri rekte tien?”

“Kuzo, kion je la bona diino vi sugestas?” diris avinjo Antonia. “Edzinigi mian nepinon sen procesio! La homoj demandos sin, kial la knabino estas tiel kaŝinda!”

“La publiko atendas spektaklon”, Livia diris. “Aŭgusto estus doninta ĝin al ili. Li ĉiam komprenis la gravecon impresi la popolon.”

“Cedi al la popola gustaĉo, pli ĝuste”, Tiberio diris.

Livia frapis sian propran femuron per kolera gesto, je kio Tiberio diris: “En ordo, en ordo, ni faros ĝin laŭ la maniero, kiun Aŭgusto estus volinta. Geedziĝa procesio, rekte tra la centro de Bajo. Ĉu nun vi estas kontenta?”

Tre malverŝajne avinjo povas esti kontenta, Pina pensis, kiam la afero estis cedita tiel malvolonte. Sed efektive ĝi estis cedita, kaj ŝi kapjesis konsente kun mieno apenaŭ pli afabla ol tiu de ŝia filo.

Kiam mi estis dektri-jara, mia praavino Livia elektis por mi edzon: Gneon Domicion Ahenobarbon. Li estis fakte mia kuzo, posteulo de la fratino de Aŭgusto, Oktavia. Lia avo estis Marko Antonio, kiu donis al Oktavia du filinojn antaŭ ol li malaperis orienten. Kun Kleopatro li havis ankoraŭ tri gefilojn, kiuj estis edukitaj en Romo de lia sindona edzino Oktavia.

Nun mi devas reveni al pli frua okazo kaj mallonge rakonti pri la kverelo inter mia patrino kaj la imperiestro Tiberio. Kiam Aŭgusto mortis, lia plej aĝa ankoraŭ vivanta virposteulo estis mia frato Nerono

Kompreneble estis ankaŭ Postumo, sed ne havas sencon detaligi la tutan aferon nun.

sed tiutempe Nerono estis ankoraŭ tro juna por fariĝi reganto. Tial oni elektis la adoptitan filon de Aŭgusto, Tiberion, kvankam li jam ofte montris, ke li ne havas taŭgan karakteron por estri aliajn homojn.

Se Aŭgusto estus nur povinta travivi ankoraŭ dek jarojn! Kiomaĝa li estus, en tiu okazo? Ĉu okdek kvin, okdek ses? Supozeble ne tute ekster la eblecoj, se lia menso estus ankoraŭ en ordo. Kaj tiam oni estus elektinta Neronon anstataŭ Tiberion, ne okazus intrigoj kaj ekziloj, panjo estus povinta resti en Romo... La tuta historio de nia familio estus malsama.

Sed ĉu mi estus edziniĝinta kun Klaŭdio?

Li emis al deprimiĝo, kaj havis neniun komprenon pri la pensoj kaj sentoj de aliaj homoj. Li abomenis publikan elmontron de emocioj, kaj eĉ kiam lia propra filo mortis, li subpremis ĉian eksteran signon de malĝojo en siaj vizaĝo kaj konduto. En gajaj okazoj li restis egale distanca, kaj lia severa, senrideta mieno dum ĉarokonkursoj kaj gladiatoraj luktoj ŝajnis riproĉi la publikon pro ties senofendaj plezuroj. Li kritikis la popolanojn pro ilia troigita funebrado (laŭ lia vidpunkto) post la morto de mia patro Ĝermaniko. Videble li opiniis, ke mia patrino profitas de la situacio por kirlaĉi la popolajn emociojn kontraŭ li.

Kaj ĝuste tion ŝi ja faris: serĉis aliancanojn inter la senatanoj, kaj ŝi aliris tiun taskon kun la delikateco de virbovo en la Cirko. Tiberio sciis tute bone, kion ŝi faras. Tio ne pravigas la manieron, laŭ kiu li traktis ŝin poste, sed ŝi apenaŭ estus povinta pli klare elmontri siajn intencojn, se ŝi estus anoncinta ilin en la Forumo.

Kiam Tiberio unue akiris la imperiestran potencon, lia patrino Livia volis doni al li sugestojn surbaze de sia longa sperto pri ŝtataj aferoj. Li tamen klare montris, ke li ne aprobas enmiksiĝon de virino en tiajn aferojn. Se oni konsideras, ke eĉ la dio Aŭgusto rekonis la valoron de ŝiaj konsiloj, kial Tiberio permesis al si aserti, ke ili estas senutilaj?

Praavino Livia – ŝia menso estis ankoraŭ akra, eĉ je okdek jaroj. Ŝi komprenis multe pli bone ol Tiberio, kiel kunlabori kun la senato, kiel tre videble peti la konsilojn de la senatanoj, kiel atingi precize la deziratan rezulton dum oni ŝajnigas cedi al ilia supera juĝkapablo. Li estus devinta akcepti la gvidadon de Livia. Sed li ne volis aŭskulti la konsilojn de sia patrino. Precize kiel Lucio.

Mi timis ŝin, kiam mi estis malgranda. Nur kiam ni iris loĝi ĉe ŝi, post la forsendo de panjo, mi malkovris, ke ŝi ne estas tiel terura, kiel mi supozis. Ravis min ŝiaj rakontoj – precipe kiam ŝi priskribis al mi siajn fruajn jarojn kun Aŭgusto, kiam li ankoraŭ nomiĝis Oktaviano, antaŭ lia metamorfozo en la gigantan figuron, kiun li poste fariĝis. Ankaŭ ŝi kontribuis al tiu transformiĝo, sed ŝi nur ridis je miaj demandoj, kaj diris: “Kial vi interesiĝas pri tio? Mi ne faris ion ajn.”

Ŝi ĝuegis revivigi siajn memorojn pri la gloraj atingoj de sia amata Aŭgusto. Ŝi neniam parolis pri sia propra rolo en liaj triumfoj, kvankam ĉiuj scias, ke Aŭgusto estus nenio sen sia Livia. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi tute ne bezonas rekonon – sufiĉis por ŝi, ke ŝi helpis sian edzon, kaj ke li ricevis la honoregon de diigo. Ne venis al ŝia menso la ideo, ke li ŝuldis tiun honoron almenaŭ parte al ŝi.

“Mi apenaŭ kredas tion – mia fratineto jam edziniĝonta!” Druso brakumis Pinan kaj kisis ŝin. Pina fiksrigardis la lanugan barbon kiu donis ombran nuancon al liaj vangoj, ĉefe por eviti renkonti liajn okulojn. Druso estis ŝia preferata inter ŝiaj tri fratoj, sed nun kiam li estis plenkreska kaj edziĝinta, ŝi sentis sin nekutime hontema en lia ĉeesto. “Ĉu ni iru promeneti en la ĝardeno?” li diris.

La vilao de avinjo Antonia en Baulo estis fama pro siaj ĝardenoj, siaj fiŝejoj, kaj pro sia mirinda perspektivo super la Golfo de Napolo. Ĝia plej impona trajto estis la longa baseno, almenaŭ cent paŝojn de unu ekstremo al la alia, kie aroj da karpoj flirte aperadis-malaperadis sub la malluma surfaco de la akvo. La vilao iam apartenis, antaŭ multaj jardekoj, al la fama oratoro Hortensio, la patro de tiu Hortensia, kiu gvidis manifestacion de virinoj en la Forumon por protesti kontraŭ edikto, laŭ kiu virinoj devas finance kontribui al la milito. Hortensia prezentis ilian argumenton al la reganta virtriopo. Kial ni virinoj estu devigataj pagi por milito, tute ne partopreninte en la decido, kiu kondukis al ĝi? ŝi demandis. Kial ni pagu impostojn, kiam oni ne permesas al ni teni publikajn oficojn? Fronte al ŝia elokventeco, la triopanoj konsentis nuligi la edikton.

Pina kaj ŝia frato komencis promeni sub la kolonaro, kiu troviĝis laŭlonge de la baseno. “Kion vi pensas pri ĉi tiu geedziĝo?” Druso demandis.

Pina hezitis. Ŝi ne estis konfesinta al iu ajn siajn sentojn pri sia baldaŭa edziniĝo, fakte ŝi mem ne estis certa, kiaj estas ŝiaj sentoj. Sed se ŝi parolus pri tio kun iu ajn, ŝi parolus kun Druso. “Avinjo Livia diris al mi, ke estus pli bone por mi, se mi edziniĝus kun Domicio. Ŝi ja aĝas okdek kvin jarojn – ŝi ne restos ĉi tie ĉiam.”

“Jes, tion diris al vi avinjo. Sed kion vi mem pensas?”

“Mi esperas, ke li estas afabla. Vi renkontis lin, ĉu ne, Druso? Kia homo li estas?”

“Nelaborema. Senambicia. Tamen sufiĉe sprita, kvazaŭ nur hazarde.”

“Avinjo diris, ke onklo Tiberio igos lin konsulo”, Pina diris.

“Nu, se li fariĝos konsulo, tio ne okazos, ĉar li luktis por ricevi la postenon.”

Tio memorigis Pinan pri la moka komento de Boteto, ke ŝia estonta edzo pli interesiĝas pri sia nova banejo ol pri sia kariero. “Avinjo ne donis tian impreson, kiam ŝi parolis pri li. Mi pensis, ke li estos pli enplektita en la publikaj aferoj.”

“Ĉu tio zorgigas vin?” ŝia frato demandis. “Mi pensis, ke eble vi dezirus edzon pli junan.”

“Laŭ mi pli gravas, ke li estu la ĝusta homo.”

“Vi pravas”, Druso diris. “La fakto esti pli proksimaj laŭ la aĝo ne garantias, ke vi havos bonan rilaton.” Pina sciis, ke li pensas pri sia propra edzino Emilia. Ŝi estis nur du jarojn pli juna ol Druso, sed se juĝi laŭ iliaj konstantaj kvereletoj, ilia geedziĝo ne estas elstare sukcesa.

“Ho, rigardu!” diris Pina. “Jen la hipopotamo.” Tio estis plengranda statuo, kiu staris kun malfermita buŝego apud la rando kaj elŝprucigis akvon en la basenon. Ŝi tuj forlasis la ombron de la kolonaro por paŝi al ĝi sur la marmoraj kaheloj. Druso sekvis ŝin. “Ni kutimis meti niajn manojn en ĝian buŝon”, ŝi diris, “kiam ni estis malgrandaj. Iam Boteto grimpis tute internen, kaj ĝuste kiam ni preterpasis li muĝegis – mi ricevis tiel grandan ŝokon, ke mi preskaŭ falis en la akvon. Eklogo ofte levis nin, por ke ni rajdu sur ĝia dorso.” Ŝi karesis la ŝtonan flankon de la statuo. Ankaŭ Hortensia verŝajne ludis ĉi tie kiel infano, ŝi pensis – eble ankaŭ ŝi rajdis sur la hipopotamo.

“Ĉu vi antaŭĝojas la geedziĝon?” Druso diris.

Pina frotis per sia mano la malglatan ŝtonon, pensante pri lia demando. “Iom nerva. Sinjo amas la tutan aferon – ŝi konstante volas paroli pri miaj juveloj, kaj la procesio, kaj petas vidi la vualon kaj la robojn kaj tiel plu. Ĉu vi scias, ke onklo Tiberio ne volis havi procesion? Li volis, ke ni ĉiuj iru rekte al la domo de Domicio perboate.”

“Mi esperas, ke la avinjoj klarigis al li, kiel aferoj devus okazi.”

“Finfine ili konvinkis lin, sed li ne estis kontenta.”

“Vi scias, kio estas lia problemo – aperi antaŭ la publiko teruras lin. Li timas, ke iu saltos sur lin kun ponardo.”

“Ho, ĉu pro tio?” diris Pina. “Efektive, mi trovis la aferon stranga.” Ŝi donis al la hipopotamo lastan amikan frapeton kaj plumarŝis. “Mi tiom deziras, ke panjo povus esti ĉi tie – kaj kompreneble ankaŭ Nerono. Ne ŝajnas ĝuste, edziniĝi sen ili.”

“Ĉu panjo scias, ke oni edzinigos vin?”

“Mi skribis por sciigi ŝin, kaj ŝi reskribis, ke la novaĵo feliĉigas ŝin. Ŝi ĉiam skribas nur mallonge. Mi pensas, ke ŝi timas kaŭzi al mi problemojn. Ŝiaj leteroj ne estas sigelitaj – iu ajn povus legi ilin.”

“Kaj sendube iu ajn ja faras tion. Se ili estus sigelitaj, eble ili entute ne atingus vin.”

“Nun kiam onklo Tiberio alvenis, ĉu vi ne povus paroli al li pri panjo?”

“Ĉu al onklo Tiberio? Mi ne scias – mia ideo estas provi ĉe Sejano. Li ŝajnas pli alirebla homo. Pli preta aŭskulti.”

“Ĉu vi certas?” Pina rigardis trans la basenon. Ĉe la alia ekstremo tri-kvar sklavoj forigis verdan kreskaĵon de la surfaco per retoj. Ili babilis inter si dum ili laboris – sed por sekureco ŝi malaltigis sian voĉon. “Antaŭ ol panjo foriris, ŝi diris al mi, ke Sejano volas detrui nian familion.”

“Tipa ideo de panjo. Kompreneble ŝi ne ŝatas lin – li estas la plej fidata kunlaboranto de nia onklo, kaj vi scias, kion ŝi pensas pri tio.”

Pina rigidiĝis. Druso tute ne provis mallaŭtigi sian voĉon. Ĉu li ne konscias pri la sklavoj de ilia avino, kiuj facile povas aŭdi lin de la alia flanko de la baseno? “Ŝŝŝ!” ŝi siblis. “Ne tiel laŭte!”

“Kio estas? Sciu, Pina, vi fariĝis vere nerva de kiam vi iris loĝi ĉe avinjo... Ĉiuokaze, Sejano vere estas tre facile alparolebla. Se li konsentos helpi nin, mi estas certa, ke li povus konvinki onklon Tiberio.”

La sola ideo de Pina estis fini la konversacion kiel eble plej rapide. “Ho, rigardu – ĉu tio estis la fiŝo kun la ringo en sia vosto?”

“Kie?” Druso okule esploris la verdecan akvon. “Ni estus devintaj porti iom da paneroj. Ĝi ne montros sian nazon, se ni ne proponos al ĝi manĝaĵon.”

“Kio okazos morgaŭ?” Pina demandis. “Ĉu vi restos proksime al mi en la procesio?”

“Mi estos tuj flanke de via portolito”, Druso diris. “Ne maltrankviliĝu, fratineto, mi certas, ke vi aspektos belege.”

“Avinjo Antonia pruntos al mi sian smeraldan kolĉenon – tiun, kiun Marko Antonio reportis el Egiptujo.”

“Ne nur belege – reĝine!”

Pina provis respondi per senzorga rido, sed fakte ŝi ruĝiĝis. La plejmulto da homoj memoris Kleopatron kun suspekto. Ŝi pluvivis en la popolaj legendoj kiel sorĉistino kun pli da politika sagaco ol iu ajn virino rajtus posedi, kiu ebriigis la cerbojn de du Romaj generaloj, kaj eĉ aspiris la pinton de la potenco en Romo mem. Sed verdire, kvankam Pina neniam estus tiel malsaĝa por laŭte vortumi sian opinion, ŝi de ĉiam admiris Kleopatron.

Dum Tiberio rifuzis la konsilojn de sia patrino Livia, li senhezite akceptis sugestojn de multe pli dubinda fonto: de la kapitano de la gvardio, Sejano. Ĉar dum la konsiloj de Livia baziĝis en deziro, ke la imperio estu bone regata, tiuj de Sejano fontis el lia avido je persona potenco. Estas vere, ke li estis tre kapabla homo, kaj Tiberio emis pli kaj pli lasi ŝtatajn aferojn en liaj manoj. Ekzistas neniu dubo, ke dum tiu tempo li serpente enrampis en la fidon de Tiberio, verŝajne kun la celo iam anstataŭi lin kiel la ĉefan reganton. Li strebis aranĝi la edziniĝon de sia filino al ano de la Klaŭdia familio, al la filo de la estonta imperiestro Klaŭdio. En tiu celo malhelpis lin nur malbonŝanca akcidento, kiu rezultigis la morton de la knabo nelonge post lia fianĉigo.

Druĉjo ruliĝis sur la grundo, li tordiĝis kaj kvazaŭ vomis, lia buŝo malfermiĝis sed neniu sono eliris. Liaj okuloj gapis kiel tiuj de viro, kiun mi iam vidis pendumita en la Cirko. Boteto kuris el la ĝardeno por serĉi helpon. Kaj intertempe Druĉjo ruliĝis de unu flanko al la alia, faligante la etan piramidon de piroj konstruitan de ni infanoj sub la arbo. Dispremitaj piroj miksitaj kun semoj kaj pecetoj de flava ŝelo makulis lian blankan tunikon.

Li mem kulpis pri tio. Li diris aferon nepardoneblan – tamen estis la mokado de Boteto kiu incitis lin. “Tiu muknaza knabinaĉeto. Kaj rigardu, kiajn parencojn vi akiros: vendejestrojn kaj komercistojn...”

Restas amaso da tempo”, Druĉjo diris. “Pensu pri Varo. Li estis fianĉigita al Pomponila, kaj poste ŝia familio ŝanĝis sian ideon kaj fianĉinigis ŝin anstataŭe al Silio. Aŭ mi povus soldatiĝi kaj foriri por batali en Ĝermanujo kaj ne reveni dum dudek jaroj. Aŭ eble ŝi mortos.”

Eble ŝi mortos. Junila estis nur kvin-jara, kaj mi ja sciis, ke knabinetoj foje mortas, sed mi mem havis nur sep jarojn, kaj tio estis afero pri kiu mi ne volis pensi. Druĉjo verŝajne sciis, ke li ne estus devinta diri tion, ĉar li prenis du-tri pirojn de la piramido kaj provis ĵongli per ili, kiel la ĵonglisto, kiun ni vidis ĉe la domo de oĉjo Klaŭdio dum la gefianĉiga festo. La piroj estis etaj, apenaŭ pli grandaj ol dikaj prunoj, sed ili jam estis griziĝantaj kaj moliĝantaj ĉirkaŭ la kerno.

Li ĵetis unu el la piroj en la aeron, maltrafis ĝin, kaj lasis ĝin fali sur la herbon.

Mi faru!” Livila diris. Ŝi etendis sian manon al la piromonteto, sed mi kaptis ŝin antaŭ ol ŝi povis detrui ĝin, kaj svingis ŝin for de la grundo en forta brakumo.

Rigardu ĉi tion!” diris Boteto. “Mi vetas, ke vi ne povas kapti ĝin en via buŝo.” Li ĵetis piron supren, kaj staris sub ĝi kun larĝe malfermita buŝo. La piro trafis lian vangon, kaj li kaptis ĝin per la mano.

Ĵetu pli alten”, diris Druĉjo. Li sendis la piron enaeren, kaj staris sub ĝi kun gapanta buŝo kiel fiŝo. Li ĝuste celis. La piro falis rekte en lian buŝon, kaj en lian gorĝon.

Tio okazis en palpebrumo – en unu momento ni ridis kaj aplaŭdis, la postan ni staris ĉirkaŭ li rigardante senhelpe, dum nia kuzo tordis sin surgrunde kiel giganta raŭpo.

Boteto kuris por serĉi helpon, kaj fulme revenis kun Timoteo kaj du sklavoj. Timoteo tuj kaptis Druĉjon, kuŝigis lin sur la rando de la fontano, kaj komencis bategi lin ĉe la dorso. “Prenu liajn piedojn!” li kriis al la sklavoj. “Inversigu lin!”

La du viroj turnis Druson kaj levis lin per la kruroj, dum Timoteo skuis lin kaj pugnis lian dorson. Druĉjo jam ĉesis lukti kaj lia korpo pendis kvazaŭ senoste. Tiumomente onklino Urgulanila kuris en la ĝardenon. “Druĉjo! Druso, karulo! Provu eltusi ĝin!”

La plenkreskuloj tute ne rimarkis nin, kaj ni infanoj spektis kun teruro, dum ili okupis sin pri nia kuzo. Pli kaj pli da homoj venis en la ĝardenon: sklavoj kaj liberigitoj, kaj la kuracisto de nia onklo, kiu turnis Druĉjon surventren kaj premis lin ĉe la dorso. Tiam oĉjo Klaŭdio alvenis kaj onklino Urgulanila lanĉis sin kontraŭ li kriegante, dum oĉjo nur staris ŝrumpinte kaj konfuzite. Laŭŝajne nia onklino kulpigis lin pri la afero, kaj oĉjo Klaŭdio eĉ ne provis klarigi al ŝi, ke ŝi eraras. Mi timis, ke la plenkreskuloj malkovros, ke fakte ni estis la kulpuloj, ĉar ni ne estus devintaj ĵeti la pirojn. Tiam Livila komencis plori, kaj ili la unuan fojon rimarkis nian ĉeeston, kaj Eklogo kondukis nin for.

2

En Bajo

Aŭtune, 28 pK

“Liberigu la vojon por la imperiestro kaj la sinjorino Agripina!” La geedziĝan procesion de Pina gvidis dek du liktoroj, kiuj havis la taskon forigi la homojn el la vojo antaŭ la portolito de la imperiestro. Ŝiaj avinoj Livia kaj Antonia kuŝis en dua portolito tuj malantaŭe, kaj trie venis la novedzino mem, kiu kvazaŭ enŝipe flosis sur la ŝultroj de siaj portistoj laŭ la ĉefa strato de Bajo. Vendejestroj kaj iliaj klientoj momente neglektis siajn komercojn por spekti ŝian preterpason, dum nekonatoj kriis gratulojn kaj bondezirojn por ŝia edziniĝa nokto. El la procesio malantaŭ ŝia portolito gajaj voĉoj hurais kaj ekkantis.

Familio sidis ĉirkaŭ la soklo de statuo por manĝi platpanojn el korbo. “Sinjorino Agripina!” vokis virino el la grupo. Ŝi estis vestita en makulita robo el maldelikata teksaĵo, kiu lasis ŝiajn brakojn nudaj. “La dioj benu vin kaj vian tutan familion!” Ŝiaj vortoj agrable pikis Pinan. Vian tutan familion – jam pasis pli ol unu jaro de kiam oni forsendis ŝian patrinon, sed multaj homoj deziris montri, ke ili ne forgesis ŝin. Ignorante la mallogan aspekton de la virino, ŝi ridetis kaj akceptis la komenton per afabla kapklino, same kiel ŝi vidis Livian fari en publikaj okazoj.

Ŝia frato Druso marŝis apud la portolito. Liaj okuloj renkontis tiujn de Pina, kaj ili interŝanĝis ridetojn. Ŝi sciis, ke ankaŭ li pensas pri ilia patrino.

Parfumo bloviĝis al ili, peza dolĉaĉa aromo, kiu pensigis Pinan pri nelavitaj akseloj. “Bela odoro”, Druso diris. “Ĝi venas de tiu butiko tie.” De sia altaĵo Pina rigardis malsupren super vicoj da kestetoj aranĝitaj ekster la vendejo, ĉiu plena ĝisrande je rabotaĵoj de ligno aŭ arboŝelo, brilkoloraj pulvoroj, aŭ sekigitaj floroj. “Incenso – por akrigi viajn sensojn por via geedziĝa nokto”, Druso diris. Pina provis montri anticipan rideton, same kiel farus ŝiaj fratoj. Verdire ŝi sentis antaŭtimon pli ol eksciton pro tio, kio okazos pli malfrue tiun vesperon, sed ŝi nepre ne intencis konduti kiel aliaj knabinoj, kiuj ruĝiĝas ĉiufoje kiam la gastoj ekkantas unu el siaj maldecaj kantoj.

Elegantaj virinoj paradis laŭ la vico de luksaj butikoj, paŭzante por saluti konatojn aŭ por admiri ekspoziciojn de enportitaj ŝtofoj kaj altkvalitaj servicoj. Ili turniĝis por rigardi dum la procesio preterpasis. Ne aŭdiĝis ĉi tie amikaj vokoj kaj bondeziroj. Pina kuŝis memkonscie sur siaj kusenoj, kaj ŝajnigis ne rimarki la murmurojn de la virinoj, iliajn etajn kapgestojn kaj ridetojn. Unu kunhavis siajn filinojn, du junulinojn ne multe pli aĝajn ol Pina mem. Pina levis sian mentonon kaj rigardis rekte antaŭen – kiom ili devas envii ŝin, pranevinon de la imperiestro kaj ĵus edziniĝintan al viro kun familia deveno apenaŭ malpli eminenta ol la ŝia! Kvankam ŝi ne turnis sian kapon, ŝi vidis unu flustri al la alia, kaj tiam ambaŭ rikanis. Pina sciis, same certe kvazaŭ ŝi estus aŭdinta la vortojn per siaj propraj oreloj, ke ili demandas unu la alian kiel tiel nebela knabino povus meriti tiel grandan bonŝancon. Momentete ŝia memfido ŝanceliĝis. Tiu eta rikano reduktis ŝin de la posteulino de imperiestroj al ne aparte alloga knabino absurde vestita en la plej pompa robo en Bajo. Ŝia lango fuĝis al la sekureco de ŝia duobla dento, sed ŝi haltigis ĝin. Nun ŝi estas edziniĝinta virino. Venis la momento por forlasi infanecajn kutimojn.

La vico de butikoj finiĝis, kaj la portistoj rapidiĝis dum ili kondukis ŝin ekster la urbocentron kaj laŭ pavimita vojo, kiu direktiĝis suden el Bajo. Laŭlonge de la vojo staris grandaj domoj; ĉiu kiu povis permesi al si tion, deziris perspektivon super la golfo. El la procesio ĉe sia dorso Pina ankoraŭ aŭdis de tempo al tempo ekkantadon, sed la plejmulto el la gastoj ŝparis sian spiron ĝis poste.

Ili forlasis la lastan domon kaj nun ili marŝis inter vinberejoj, kie rotoj da sklavoj rikoltis la maturajn vinberojn. Je ioma distanco de la urbo, ili atingis muron. Ĝi staris laŭ la vojrando, blokante ilian elrigardon al la maro: longa, blanka muro, interrompita nur de paro da verdaj pordoj sub tegolita arko. Normale tiuj estus ŝlositaj, sed hodiaŭ ili estis vaste malfermitaj por bonvenigi la novedzinan procesion.

La procesio haltis, kaj Druso ordonis al la portistoj demeti la portoliton. Li helpis Pinan elpaŝi.

“Ĉu vi estas preta?” Onklo Tiberio proksimiĝis, akompanate de du liktoroj. Ili estis pezaj viroj vestitaj en togoj, kaj ambaŭ portis faskon da vergoj ligitan per ruĝa leda rimeno. Hakiloklingo elstaris el la flanko de ambaŭ faskoj.

Tiberio rigardis malsupren al Pina kun sia senhumura rideto. “Apogu vin sur mia brako. Ni ekiru.”

Pina kaj ŝia praonklo malrapide alproksimiĝis al la domo, tirante post si la trenaĵon de gastoj, litoportistoj, kaj aliaj servistoj. Antaŭ ili marŝis la liktoroj kun siaj oficialaj faskoj, dum malantaŭ ĉiuj sekvis malgranda trupo da gardistoj, malfesta vosto, kiun Tiberio ŝajne sentis necesa.

La feria vilao de Domicio estis ĉarma: longa, malalta konstruaĵo kun muroj freŝe farbitaj per rozkolora farbo kaj kolonaro kovrita de ruĝaj tegoloj. Ĝi ne estis tiel impona kiel la domo de Antonia en Baulo, sed ĝi donis intiman impreson, kiu mankis en la pli grandioza loĝejo de ŝia avino. Pina permesis al si momenton de plezuro pro la konstato, ke ĉi tiu alloga domo estonte estos ŝia.

Laŭ la kutimo, Domicio estis jam forlasinta la geedziĝan bankedon pli frue ol sia estonta edzino. Lia tuta kunularo nun staris sub la portiko por spekti la alvenon de la procesio. La sola mankanta homo estis Domicio mem, sed Pina sciis, ke li atendas ŝin interne. La mallonga vojeto kondukanta al la domo estis kaŝita sub tapiŝo el rozpetaloj, kiujn Pina kaj ŝia onklo premis sub siaj piedoj je ĉiu paŝo. La peza parfumo de rozoj ŝvebis ĉirkaŭ ili, dum malantaŭ iliaj dorsoj leviĝis voĉoj, kiuj aŭdigis tradician geedziĝan kanton.

Kiam ili atingis la du ŝtupojn antaŭ la kolonaro, juna viro venis renkonti ilin. “Tiberio Cezaro, mi havas la grandan plezuron bonvenigi Julian Agripinan en ŝian novan hejmon.”

“Ha jes”, diris Tiberio. “Kaj vi estas...”

“Emilio Lepido.”

“Kompreneble... supozeble vi estas la filo de...”

“Ĝuste tiel”, diris la junulo. “Mi havas la honoron levi la sinjorinon Agripina trans la sojlon de ŝia edzo.” Li prenis Pinan en siaj brakoj, kaj ŝi trovis sin kun la vizaĝo premita kontraŭ lia ŝultro. La strio sur lia tuniko estis rigida kun fiŝeca odoro pro la purpura tinkturo, kaj ĝi gratis ŝian vangon. Pina sciis, ke jen la momento revata de ĉiu junulino, kiam ŝi imagas sian edziniĝan feston. Jen momento por konservi kiel trezoron en sia memoro – kaj tamen ŝi sentis sin malaplomba kaj ridinda, kaj ankaŭ iom zorgoplena, ĉu ŝi glitos akcidente el liaj brakoj. Ŝi volis kapti lian togon kaj tiri sin en pli sekuran pozicion; sed ŝi nepre devos konduti kun digno. Ŝi devigis sin resti malstreĉita kaj ridetanta, dum la junulo portis ŝin trans la linion de floroj, kiu markis la sojlon de ŝia nova hejmo.

“Jen ni”, diris Emilio Lepido, kaj starigis ŝin sur ŝiajn piedojn. Ŝi trovis sin en granda vestiblo elegante dekoraciita per rozkoloraj kaj verdaj marmoraj paneloj. Malgranda orkestro ekludis dum ŝi rigardis la scenon, kaj la notoj de la citro miksiĝis kun la plaŭdado de fontano en la centra baseno. Antaŭ la fontano estis du tronoj. Sur unu jam sidis ŝia edzo, Gneo Domicio Ahenobarbo, kronita per ringo de aŭtunaj floroj interplektitaj kun oraj folioj. Li ekstaris kaj venis por saluti ŝin, tiam kondukis ŝin al la honora loko ĉe sia flanko.

Ĉiuj anoj de ŝia procesio sekvis ŝin en la halon. Inter ili estis praavino Livia, kiu povis supreniri la du ŝtupojn nur helpe de Druso kaj oĉjo Klaŭdio. Avinjo Antonia venis por kisi ŝin. “Kiel bele vi aspektas!” ŝi diris.

“Avinjo”, Pina flustris, “mia vualo malfiksiĝis de la pingloj, kiam li levis min.”

“Mi sendos Eklogon por ĝustigi ĝin”, ŝia avino reflustris. “Neniu atentos, kiam ili ĉiuj estos plene okupataj pro babilado.”

La gastoj cirkulis en la halo, akceptante vinon kaj manĝaĵetojn de pluraj belaj knabetoj vestitaj kiel kupidoj, dum la bruo de konversaciado superbruis la muzikon. La tago proksimiĝis al krepusko, kaj poste nelonge envenis sklavoj por flamigi la oleolampojn, kiuj pendis kiel grapoloj en ornamaj teniloj. Pina rigardis nerve. Tiu ago signalas la komenciĝon de ŝia edziniĝa nokto.

De la orkestro aŭdiĝis laŭta kunfrapiĝo de cimbaloj, kaj la gastoj silentiĝis. Grupo de kvar-kvin junulinoj alproksimiĝis al la trono de Pina. Ili portis florkronojn el arbaraj ciklamenoj kaj surhavis vestojn tiel delikatajn, ke ili gluiĝis al iliaj korpoj kaj montris iliajn figurojn same malkaŝe, kvazaŭ ili estus nudaj. Pina ne intencis vidigi sian embarasiĝon. Ŝi aranĝis sian vizaĝon en mienon de ĝentila intereso, dum ili ekkantis la tradician kanton, kies celo estis pretigi la novedzinon por la plezuroj de la geedza lito. La gastoj premiĝis ĉirkaŭe por aŭskulti kaj por ĝui la sugestajn rikanojn kaj okulumojn, kiuj ornamis la prezenton de la junulinoj. Pina ne bedaŭris, kiam alproksimiĝis ŝia honora akompanantino, Emilia, la edzino de Druso. Emilia kondukis Pinan el la halo, kaj ĉe iliaj dorsoj releviĝis la bruo de konversacio.

Bonŝance, la dormoĉambro estis sufiĉe malproksima de la halo, kie festis la gastoj. Sklavo kondukis ŝin kaj Emilian eksteren en la ĝardenon kaj laŭ kovrita promenejo lumigata de torĉoj. Ĉe la maldekstra flanko de la promenejo estis tri pordoj, kaj estis nenia dubo, kiu el la tri estas la enirejo al la geedza ĉambro. La meza pordo estis festonita de florgirlandoj, kaj ĉe ambaŭ flankoj flamis torĉo. Kiam Pina kaj Emilia alproksimiĝis, oni ceremonie malfermis ĝin.

La unua impreso estis senspiriga. Dekoj da lampoj lumigis mirindajn dekoraciaĵojn ruĝajn kaj orajn, kaj la ĉambro estis tiel granda, ke ĝi ŝajnis pli taŭga por akcepto ol por la intimaĵoj de la geedziĝa nokto. Floroj troviĝis ĉie: bukedoj de rozoj, lavendo kaj hedero pendis el vazoj, dum la lito estis kaŝita sub amaso da malfrue florantaj rozoj. “Ĉu ne brile!” kriis Emilia. Memorante, ke ŝi estas nun la mastrino de ĉi tiu domo, Pina permesis al si la kontentan rideton, kiu ŝajnis al ŝi konvena por ŝia nova situacio. Sed sekrete ŝi demandis sin, ĉu ĉi tiel sinmontra ekspozicio de riĉeco estas vere laŭ la plej bona gusto.

Tri homoj antaŭenpaŝis el la ombraj anguloj de la ĉambro por gratuli la novedzinon kaj pretigi ŝin por ŝia edziniĝa nokto. Tiuj estis Eklogo kaj la du sklavinoj, kiuj estis geedziĝaj donacoj de la avinoj Livia kaj Antonia. Kaj tamen, kiom da homoj por okupi sin pri ŝi kaj helpi ŝin senvestiĝi! Ŝi estus preferinta havi nur Eklogon.

Emilia kondukis ŝin al la lito kaj komencis malpingli la vualon. Ŝi faris tion sufiĉe mallerte, tirante la harojn de Pina kaj faligante la plej grandan parton de la pingloj sur la plankon. Pina volis diri al ŝi, ke ŝi lasu tiun taskon al la sklavinoj, kiuj havas multe pli da sperto pri tiaj aferoj, sed Emilia estis ŝia honorakompanantino, do ŝi diris nenion.

“Ĉu mi rajtas, sinjorino?” diris Eklogo, kiam Pina estis liberigita de siaj vualo kaj juvelaro, kaj Emilia paŝis flanken. Eklogo levis la robon de Pina super ŝian kapon, kaj eĉ ŝian subtunikon, kiun ŝi transdonis al la servistinoj. Pina restis staranta, vestite nur de sia mambendo. Hodiaŭ la unuan fojon ŝi portis tian bendon – ankoraŭ ne atinginte dek tri jarojn, ŝi ne vere bezonis ĝin, sed ŝia edziniĝa tago ŝajnis la ĝusta okazo por ekporti tion.

Emilia levis la angulon de la littuko, tiel ke duona buŝelo da rozoj glitis surplanken, kaj invitis Pinan enlitiĝi. Ŝi tiris supren la kovrilon kaj kisis al Pina la vangon. “Bondezirojn”, ŝi diris. “Ne timu – vi ĝuos la aferon.” Ŝi turniĝis por eliri el la ĉambro, kunportante la sklavinojn.

Pina vidis ilian foriron kiel generalo, kiu rigardas dum liaj malmultaj restantaj soldatoj dizertas. “Eklogo!” ŝi vokis, apenaŭ ĝustatempe, kaj Eklogo returnis sin.

“Kio estas, karulino?”

“Atendu ĉi tie”, Pina diris. Ŝi provis diri la ordonon en maniero trankvile komanda, same kiel Livia estus farinta. Ŝi ne volis impresi kiel stulta, timema knabineto.

“Ĉu iom nerva, kara? Ne maltrankviliĝu. Mi staros ĉi tie, en la angulo.”

Aŭdiĝis la knaro de la pordo, kaj Domicio, ŝia edzo, venis en la ĉambron. Li estis sekvata de du sklavoj. Pina sidiĝis en la lito, apogante sin kontraŭ la kusenoj, dum la sklavoj malvindis lian togon. Ŝi ne estis certa, kien direkti siajn okulojn. Se ŝi rigardus, ŝi povus ŝajni malmodesta, sed se ŝi forturnus la okulojn, tio donus impreson, ke ŝi antaŭtimas. Sed la vero estis, ke ŝi ja antaŭtimis, kaj ŝi ne volis vidi Domicion sen protekta tavolo da vestoj. Ŝi rigardis malsupren al siaj genuoj, konscia el la angulo de sia okulo, ke ŝia edzo staras en sia tuniko, dum liaj sklavoj faldas la togon. “Tio estas en ordo”, li diris. “Estingu la lampojn – krom tiu sur la breto.” Tiam li tiris la tunikon super sian kapon.

Pina glitis malsupren sub la kovrilon, dum li levis la littukon ĉe la alia flanko. Ŝi forturnis sian kapon, sed ne antaŭ ol rimarki tufon da surprize ruĝecaj haroj kun io pala kaj mola enmeze. La aspekto de nuda viro ne estis novaĵo por ŝi. Ŝi ja estis vidinta malliberulojn en la amfiteatro, sed tiuj aspektis timigataj kaj senprotektaj. Nun kiam vira nudeco estis venonta en kontakton kun ŝia korpo, la impreso, kiun ĝi donis al ŝi, estis ne tiom senprotekta kiom malŝatinda.

Eklogo estis klariginta al ŝi, ke virino havas etan truon inter siaj kruroj, kaj ke la viro povos simple gliti internen. Boteto kun granda ĝuo estis dirinta al ŝi la saman aferon kun multaj krudaj detaloj. Laŭ li, tio kaŭzos grandan doloron kaj sangadon, sed Pina dubis, kiom li efektive scias pri la afero. Ĉiuokaze ŝi ne konsciis pri la ekzisto de iu ajn truo. Sed supozeble Gneo Domicio Ahenobarbo scios, kion fari.

“Kiu estas tiu?” Domicio demandis, kun unu genuo sur la lito.

“Mia vartistino restos kun mi”, Pina informis sian edzon per la trankvila voĉo konvena al la filino de Ĝermaniko en momento danĝera.

“Nu, en ordo, se vi nepre bezonas ŝin.” Al Eklogo li diris: “Estingu la lampon.”

La unuan fojon, Pina sentis la korpon de viro premata kontraŭ la ŝia. Sed troviĝis io inter ili, stango kuŝanta laŭ lia ventro. Ŝi estis konfuzita. Kiam ajn ŝi vidis nudan viron, estis io mola kaj eta pendanta inter liaj kruroj. Ĉi tio pli similis al la akcesoraĵo de Priapo. Ĝis nun, Pina ĉiam supozis, ke la grandega, rigida peniso de Priapo estas fantazia inventaĵo, kiel la flugiletoj ĉe la kalkanoj de Merkuro.

Nun ŝia edzo grimpis sur ŝin, kaj tiu malmola stango puŝiĝis kontraŭ ŝi. La eta truo vere ne ŝajnis troviĝi tie. Estis kvazaŭ li puŝus sin kontraŭ ŝlosita pordo.

“Senstreĉiĝu”, li diris. “Ne rezistu kontraŭ ĝi.” Li laŭtigis sian voĉon. “Vi, ino, ĉar vi estas ĉi tie, igu vin utila. Donu al mi tiun ujeton da oleo sur la meblo apud la lito.”

Estis paŭzo, fingroj masaĝis ŝin en loko, kiun neniu iam ajn antaŭe estis tuŝinta, tiam rekomenciĝis la puŝado. Estis kvazaŭ iu granda malakra objekto provus perforte malfermi ŝin. Pina memoris scenon, kiun ŝi iam vidis, pri sieĝata kastelo kaj giganta murrompilo, kiu svingiĝis antaŭen-malantaŭen, martelante kontraŭ la pordegoj. Je ĉiu bato, la pordegoj cedis iom plie...

“Senstreĉiĝu”, ŝia edzo diris denove.

Ŝi faris sian eblon, sed la martelado iĝis ĉiam pli insista, la premo pli intensa... baldaŭ la pordegoj krevos internen, ŝi fendiĝos kaj ŝiriĝos. Ŝi ne povis malhelpi sin, iel ŝi devas ĉesigi tion ĉi. Pina malfermis sian buŝon kaj kriegis.

Domicio blasfemis kaj ĉesis puŝi.

“Estas en ordo, karulino”, diris Eklogo, de la fino de la lito. “Tio nature doloras iomete la unuan fojon. Provi kuŝi tre malrigide kaj mole, tiel ke li pli facile eniru.” Estis stranga kvalito en la voĉo de Eklogo, kiun Pina neniam antaŭe aŭdis, raŭka kvazaŭ ŝi parolus en sia gorĝo.

“Ne gravas”, diris Domicio. “Ŝi estas tro malgranda kaj fermita. Vidu, mi havas neniun intereson perforti infanojn. Kial vi ne venu por anstataŭi ŝin?”

Figuro intermetis sin inter Pina kaj ŝia edzo. Pina moviĝis al la rando de la lito, kaj kuŝis nesekure sur ĝia malmola kadro, dum diversaj agoj okazis malantaŭ ŝia dorso. Ŝi sentis, ke oni levas la littukon, Domicio tiras la robon de Eklogo super ŝia kapo, la vesto estas ĵetita el la lito – estis senspiraj krietoj kaj kisetoj ĉe ŝia flanko, kaj Domicio murmuris vortojn per malalta tono tute malsama de la senpacienca voĉo, per kiu li antaŭe alparolis ŝin. Tiam movoj, unue malrapidaj, poste rapidiĝantaj, ĝis la lito komencis vibri, aŭdiĝis etaj krioj, ronkoj kaj elspiroj, laŭta spirado, profunda ĝemo... kaj poste, silento.

La murmuroj rekomenciĝis, distancaj murmuroj kiel tiuj, kiujn aŭdigis foje Sinjo, se Pina enlitiĝis post kiam ŝi jam endormiĝis. Ilia spirado fariĝis malrapida kaj regula, dum Pina, tute sendorma, restis sur la plej alta punkto de la litorando. Ŝi ne estis certa, ĉu ŝi estas kontenta aŭ bedaŭra, ke Eklogo intervenis por savi ŝin. Ne sciante kial, ŝi havis la senton, ke ŝia vartistino perfidis ŝin. Ŝi prudente movis sian pezon al la pli mola parto de la lito, ne dezirante tuŝi Eklogon. Sed la deklivo de la matraco ĝis la profundaĵo, kie ŝia edzo kaj ŝia vartistino dormis en la brakoj unu de la alia, estis tro akuta por ke ŝi longe restu tie en ekvilibro. Iom post iom ŝi permesis al si gliti malsupren, ĝis ŝia korpo kuŝis kontraŭ tiu de Eklogo. La kontakto inter iliaj nudaj haŭtoj estis malagrable ŝvita, kaj pli intima ol ŝi kutimis. Ŝi tiris faldon de la littuko inter iliaj korpoj, kaj strebis per sia tuta volforto endormiĝi.

Lulu, lulu mia bebo,
Lulu, lulu kokideto,
Mia eta kokfemuro
Lulu, lulu kokideto.

Tio estis la kanto, kiun Eklogo kutimis kanti al ili, al ŝi kaj Sinjo, kiam ili estis malgrandaj. Eklogo kuŝis apud ili sur la lito, kaj ili petis ŝin: “Kantu al ni Eta kokfemuro.” Tio estis antaŭ la alveno de Livila – ne, kiam Livila ankoraŭ havis sian propran nutristinon. Pina trovis tion amuza, ke Eklogo nomas ŝin eta kokfemuro. Iam ŝi demandis kial, kaj Eklogo respondis: “Ĉar vi estas tiel frandinda, ke oni deziras manĝi vin.”

Lulu, lulu mia bebo,
Bebo de la vartistino.
Ne plu ploru, kokfemuro,
Jen ĉeestas vartistino.

3

Sejano estis laŭaspekte alloga homo. Li havis, aŭ ŝajnis havi, agrablan personecon, tiel ke aliaj homoj nature alparolis lin respektoplene kaj deziris mem doni al li bonan impreson.

Sinjo adoris Sejanon. Kiam ajn ŝi revenis hejmen post ludado kun Junila, Boteto moketis ŝin kaj demandis: “Kiel fartis hodiaŭ la paĉjo de Junila? Ĉu li denove karesis la kapon de sia kara Sinjeto?” Sinjo ĉiam ruĝiĝis kaj konfuziĝis kaj neis la aferon.

Ankoraŭ nun mi ne komprenas, kial panjo permesis al Sinjo viziti la domon de Sejano. Eble ŝi pensis, ke estus saĝe resti en bonaj rilatoj – tio tamen montrus nekutiman prudenton ŝiaflanke. Aŭ eble Sinjo faris unu el siaj dramoj. Ŝi ĉiam sciis, kiel fluigi la larmojn.

Ni la unuan fojon renkontis Junilan ĉe la festo, kiam oni fianĉinigis ŝin al kuzo Druĉjo. La plenkreskuloj sendis nin ludi kune, admonante, ke ni ne malpurigi niajn robojn. Fakte, neniam necesis memorigi Sinjon pri tio. Ŝi ĉiam estis konscia pri siaj vestoj, ne kiel mi kaj Livila.

Junila aspektis kiel malgranda statueto en sia rigida nova robo. Statueto kun muka nazo. Ŝi havis nur kvin jarojn, eventuale unu-du jarojn malpli ol mi. Sinjo ne atentis pri la muka nazo – ŝi palpis scivole la robon, dum Junila okulumis ŝian pupon. Tiam Junila moliĝis, kvazaŭ ebura statueto ekviviĝus, kaj diris al ni, ke ankaŭ ŝi havas multajn pupojn hejme.

Vi devos dediĉi ilin al viaj dioj, kiam vi edziniĝos”, Sinjo diris.

Mi ne faros”, ŝi protestis. “Mi ĉiam konservos ilin ĉe mi.”

Vi devos”, mi diris. “Ĉu vi iam ajn aŭdis pri plenkreska sinjorino, kiu ludas kun pupoj?”

Ŝi ekploris, kaj niaj vartistinoj alkuris por malkovri, kio misas. Eklogo koleris kontraŭ mi, ĉar mi plorigis ŝin en tiel grava okazo.

Tiu stulta knabineto kun siaj pupoj. Ŝi ne meritis tion, kion oni faris al ŝi. Ne estis ŝia kulpo, ke ŝia patro estas Sejano.

Kiun punkton mi atingis? Ho jes, Sejano.

Krome, li estis elstare kapabla kaj diligenta. Eĉ antaŭ la morto de Aŭgusto, li jam atingis la rangon de kapitano de la Pretora Gvardio. Tiutempe estis du kapitanoj, same kiel estas du konsuloj. Ili kontrolis unu la alian, ĉar la potenco de ambaŭ estis limigita pro la ĉeesto de la alia. Inter la unuaj agoj de Sejano estis konvinki Tiberion, ke unuopa kapitano povos agi pli decide sen tiu maloportuno. Li fortigis la gvardion diversmaniere, kaj unuigis la apartajn taĉmentojn interne de la sama kazerno tuj ekster la urbaj muregoj. Li kredigis al Tiberio, ke la tuta gvardio staras je dispono de la imperiestro; la vero estis, ke la imperiestro nun estis dependa de la Pretoranoj sub ties unusola kapitano, Sejano.

Mi kritikas Tiberion, sed kompreneble mi mem faris precize la saman aferon – mi persvadis Klaŭdion konfidi la tutan Pretoran Gvardion al la komando de unu homo. Sed estas diferenco: ĉar tiu homo ne estis Sejano, sed Buro. Kaj kio okazus, se montriĝus, ke mi malpravis pri Buro, same kiel Tiberio malpravis pri Sejano? Tio tamen ŝajnas apenaŭ ebla – Buro neniam en sia vivo donis ian ajn signon, ke li laboras por sia propra profito. Li estas honestulo. Livia fidis lin, Tiberio fidis lin, lia konduto kiel guberniestro – ĉio en lia kariero montras lian absolutan meriton, kion ajn li faras. Eĉ tiu predikema tedulo Seneko bone rilatas kun li – ili estas similspecaj homoj, krom la fakto, ke Buro ne konstante elbuŝigas nepetitajn sentencojn. Li simple kaj senbrue faras tion, kio estas farenda, sen la bezono anonci tion al la tuta mondo.

Tiberio havis nur unu filon, al kiu li donis la nomon de sia amata frato Druso (mia avo), kiu mortis en Ĝermanujo. Kvankam li havis propran filon, Aŭgusto ordonis al Tiberio adopti sian nevon, mian patron Ĝermaniko, kiel sian filon kaj heredonton. Evidente Aŭgusto intencis, ke la imperiestreco revenu al liaj rektaj posteuloj, sed post la morto de Ĝermaniko, Tiberio komencis pretigi sian propran filon Druso kiel sian heredonton, kvankam Druso havis agreseman kaj senpaciencan karakteron, kio igis lin netaŭga mastrumanto de la plej alta potenco.

Estis tiu okazo, kiam ni iris kun panjo por viziti ilin, kaj onklo Druso devigis onklinon Livila kaŭri sur la manoj kaj genuoj por rigardi sub ŝranko.

Ĉu vi vidas tion? Ĉu vi vidas?” li ripetadis, kaj onklino Livila aspektis eĉ pli pale kaj malsekure ol kutime. Ŝi provis paroli per racia tono, kvazaŭ la situacio estus tute ordinara. “Ne, mi bedaŭras, Druso, mi ne vidas, pri kio vi parolas.”

Metu vian manon sub tiun ŝrankon. Palpu, palpu! Ne tiel – palpu pli serioze!”

Ŝi esploris per la mano, kaj panjo diris: “Efektive, Druso, mi ne vidas bezonon je tio ĉi. Se vi perdis ion, voku sklavon por serĉi ĝin.”

Ne, ne”, diris Druso. “Ŝi mem serĉu.”

Finfine onklino Livila eltiris sian manon, tute kovritan de polvo. Ŝi tenis ĵetkubon.

Druso parolis triumfe: “Vidu! Ĉu mi ne diris tion! Unu monaton mi serĉas tiun ĵetkubon, kaj ŝi insistis, ke ŝi ne scias, kie ĝi troviĝas!”

Panjo provis denove: “Druso, tio tute ne rilatas al via edzino. Se necesas kulpigi iun, kulpigu la sklavojn – evidente ili ne bone balaas la plankon.”

Druso muĝis: “Kaj se la sklavoj malbone laboras, kiu respondecas pri tio?”

La kompatinda eta Ĝemelo ekploris. Onklino Livila prenis lin enbrake kaj kaŝis sian vizaĝon en lia hararo.

“Tipe”, diris Druso. “Konsolu vin per via idiota filo. Li estas same senutila kiel vi.” Li neniam pardonis ŝin pro Ĝemelo – kvazaŭ ŝi mem kulpis, ke ilia sola travivinta filo havas menson malfortan.

Mi ne komprenas, kial panjo ne forprenis miajn fratojn el tiu malfeliĉa familio – aŭ, pli ĝuste, mi ja komprenas. Praonklo Tiberio sciis, kion panjo opinias pri li, kaj li volis teni ŝiajn filojn malproksime de ŝia influo. Mi scivolas, ĉu panjo iam protestis kaj diris al li, ke ŝi volas teni ilin hejme? Se ŝi faris tion, Tiberio rifuzis aŭskulti. Tiel malvarma, pedanta homo – mi ne kredas, ke li aprobis la konduton de sia filo, same kiel ni ĉiuj.

Druso malamis loĝi tie. Li kaj onklo Druso havis la saman nomon, sed tio estis ilia sola komuna trajto. Kaj tamen, ne Nerono – Nerono kaj onklo Druso interrilatis tute bone. Ĉu li sekvis la ekzemplon de nia onklo, ĉikanante onklinon Livila? Mi dezirus pensi ke ne, sed bedaŭrinde mi timas, ke jes.

Pro lia reputacio pri troa drinkado, neniu miris, kiam Druso malsaniĝis pro degeneriga malsano, kiu mortigis lin je 36 jaroj.

Laŭ panjo, estis kvazaŭ oni spektus duan fojon la morton de paĉjo. Li komencis perdi pezon, kaj bluaj makuloj aperis sur lia haŭto. Sed dum Druso cedis al marasmo kaj lia voĉo malŝrumpis ĝis raŭka bleko, onklino Livila ekgajnis belecon kaj memfidon. Ŝiaj vangoj roziĝis, ŝiaj okuloj ekbrilis, ŝia paŝo vigliĝis. Dum ŝi sindediĉe prizorgis sian edzon dum lia lasta malsano, foje ŝajnis, kvazaŭ ŝi elsuĉas el li la vivon kaj prenas liajn fortojn por si mem.

Neniel ni imagis tiam, ke onklino Livila kaj Sejano... Tiel ĉarma homo estis Sejano, kiam tio konvenis al li! Kaj kia oportuno! – la nepo de la imperiestro, ankoraŭ tro malgranda por regi mem, se io okazus al lia maljuna avo. Kaj onklino Livila, tiel pala kaj komplezema – sendube li vidis, kiel li povos muldi ŝin kiel vakson.

En Romo

Printempe, 29 pK

“Kaj kiel plaĉas al vi la edzina vivo?”

Flagris ĉe Pina momenta agaciĝo. Pasis jam ok monatoj de ŝia edziniĝo, kaj la plenkreskuloj ankoraŭ demandadas tion al ŝi. Ĉu ili atendas aŭdi de ŝi detalojn pri la geedza lito – ŝia geedza lito, kie neniam okazas io ajn?

“La ĉefa ĝisnuna avantaĝo estas, ke mi rajtas kuŝi dum manĝoj”, Pina respondis. La gastoj de ŝia edzo ridis.

“Mi memoras la unuan fojon, kiam mi edziniĝis”, diris unu el la virinoj. Ŝi estis solida, patrineca homo, kies unua edziniĝo certe jam apartenis al la fora pasinteco. “Mi havis dek ses jarojn – kelkajn jarojn pli ol vi, supozeble, Agripina. Mia bopatrino ekloĝis ĉe ni, kiam ŝia edzo mortis, kaj ŝi tutsimple transprenis ĉion. Ŝi donis ordonojn al la sklavestro kvazaŭ ŝi estus la mastrino, kaj kompreneble mi estis multe tro juna por kontraŭstari ŝin. Kaj krome, se mi volis eliri por viziti miajn amikinojn, ŝi insiste postulis scii, kien mi iras...”

“Tiel estis en la bonaj malnovaj tempoj”, Domicio diris. “Ĉi tie regas Agripina – oni aŭdas ŝin klakigi la vipon ĉiumatene.”

Pina ridetis, ŝajnigante amuziĝon. Konsiderante kiel malgrandan potencon ŝi havas en la domo de sia edzo, ŝi sentis incitiĝon, aŭdi lin paroli kvazaŭ estus ŝi kiu regus. “Kia mensogulo!” ŝi informis la gastojn, per tono de malserioza ŝercemo. “Mi neniam eĉ imagus mistrakti la gesklavojn. Tian aferon mi lasas al Gneo Domicio.”

“Oho!” diris unu el la gastoj. “Same lerta kiel ŝia patrino. Vi devos paŝi atente, Domicio.”

Je la mencio pri sia patrino, Pina sentis pikon en sia brusto, pikon de plezuro. Plaĉis al ŝi, ke la viro laŭdas ŝian inteligenton, kaj plaĉis al ŝi, ke li parolis pri ŝia patrino. La plejmulto da homoj ŝajnis timi, ke la nura mencio de ŝia nomo infektos ilin per ŝia malbona sorto. Krome li estis homo, kies bona opinio estis havinda – kvankam li estis neformale vestita en brodita tuniko, ŝi sciis, ke tiu estas Fufio Ĝemino, unu el la du konsuloj de la unua jarduono.

La sklavoj komencis forbalai la pektenajn konkojn kaj aliajn restaĵojn disĵetitajn sur la planko. Unu el la gastoj, juna virino, venis sidiĝi apud Pina surrande de ŝia divano. “Ĉu mi rajtas aliĝi? Mi estas Valeria Flaka.” Pina estis kontenta – ŝi jam esperis havi okazon paroli kun ŝi. Kvankam Valeria estis jam en siaj dudekaj jaroj, ŝi estis la sola homo en la ĉambro, kies aĝo eĉ alproksimiĝis al tiu de Pina. Cetere, male kiel pluraj el la gastinoj, ŝi ne donis la impreson, ke ŝiaj sklavinoj dediĉis la tutan matenon al ŝiaj ŝminkado kaj frizado. Ŝi estis senpretende vestita en robo de mola griza lano, kun simplaj perlaj orelringoj.

“Jes, kompreneble.” Pina moviĝis pli proksimen al sia edzo. Ŝi memoris la ĝentilajn frazojn, kiujn Livia direktis al siaj gastoj dum festenoj. “Ĉu vi volas kliniĝi?”

“Ne, ne, dankon, mi fartas tute bone. Ĉi tiu okazo devas esti mortige teda por vi, ĉirkaŭata de mezaĝaj viroj.”

“Ĝi ne estas tiel malbona. Mi ŝatas aŭdi pri la aferoj, kiuj okazadas en la senato.” Tio ne estis absolute vera, sed Pina esperis, ke iam ĝi ja fariĝos vera, kiam ŝi estos sufiĉe aĝa por komenci helpi sian edzon.

“Ĉu vere vi ŝatas tion? Mi devas elteni tion la tutan tempon. Mi estas la edzino de Ĝemino.”

Pina miris. “Ĉu de la konsulo?”

“Ĝuste. Ni gastigas homojn ĉe festenoj preskaŭ ĉiuvespere. Estas agrabla ŝanĝo por mi hodiaŭ mem eliri. Kiel plaĉas al vi loĝi ĉi tie laŭ la Sankta Vojo?”

Laŭ la opinio de Pina, la grandega familia hejmo de Domicio montras troan pretendemon, sed ne estus la ĝusta afero kritiki sian edzon antaŭ liaj gastoj. “La domo estas tre komforta – kaj mi ŝategas la bibliotekon.”

“Jes, mi aŭdis pri la biblioteko. Laŭdire, ĝi estas tre granda.”

“Domicio diris al mi, ke estas preskaŭ du mil volumoj. Kelkaj el ili estas tre malnovaj – necesas malvolvi ilin tre zorge, alie la papiruso povus diseriĝi. Estas sklavo, kies sola tasko estas prizorgi la volvaĵojn kaj tabuletojn.”

“Ĉu tiel vi pasigas vian tempon – esplorante la bibliotekon de Domicio?”

“Matene mi plej ofte veturas en la portolito al la domo de mia avino. Ĝi ne estas malproksima – tuj apude sur Palatino. Mi ankoraŭ faras lecionojn kun la instruisto de mia frato. Retorikon kaj historion.”

“Ĉu retorikon? Ĉu laŭ vi tio utilas por knabino?”

Iam, eventuale jes, Pina pensis en si mem. Eble ŝi povos verki paroladojn, kiujn ŝia edzo deklamos antaŭ la senato. “Tio estas mia preferata studobjekto. Mi tralaboras la ekzercojn en la manlibro, kaj mi aŭskultas mian fraton, dum li laŭtlegas siajn oratoraĵojn. Antaŭ ol nia praavino mortis, nia instruisto permesis al ni deklami ilin al ŝi.”

“Mi aŭdis pri la kortuŝa parolado, kiun via frato faris ĉe la funebraĵoj de via praavino. Certe vi ĉiuj tre amis ŝin.”

Pina kapjesis. “Komence mi timis ŝin, sed tio estis antaŭ ol mi pli bone konis ŝin. Ŝi traktis nin tre afable.”

“Mi miris, ke ŝia funebra ceremonio estis tiel simpla. Mi atendis aranĝon multe pli imponan, pli similan al tiu post la morto de Aŭgusto.”

Ne la unuan fojon Pina aŭdis tian komenton. Ŝia avino Antonia koleregis pro la ŝparema adiaŭo, kiun Tiberio donis al sia patrino. Sed ne konvenus diskuti familiajn streĉojn kun eksterulo. “Mi pensas, ke eble la imperiestro ne volis fari tro da bruo pri la afero. Li ne ŝatas grandajn publikajn spektaklojn.”

“Jes, kaj kompreneble Livia mem estis tre modesta homo, ĉu ne? Estas bedaŭrinde, ke la imperiestro ne povis ĉeesti dum la funebra ceremonio.”

“Li esperis veni, sed finfine ni devis fari ĝin sen li.”

“Jes, tion mi aŭdis.” Aŭdiĝis nuanco de seniluziiĝo en la voĉo de Valeria. Evidente ŝi esperis ekscii de Pina pli ol oni malkaŝis en la oficialaj dokumentoj. Sendube ŝi estis aŭdinta pri la mesaĝisto, kiu alvenis el Kapreo por diri, ke imperiestro survojas, tiam la dua mesaĝisto, kaj finfine la mesaĝisto kun la informo, ke imperiestro tamen ne aperos. La kortuŝa oratoraĵo de Boteto ĉe la funebra ceremonio estis lastminuta improvizaĵo. “Ĉu li malsanis?” Valeria demandis.

Pina kapjesis. Neniu sciis la kialon, sed estis kvazaŭ starus nevidebla barilo ĉirkaŭ la muregoj de Romo, kiu malhelpas onklon Tiberio proksimiĝi al la urbo. Unu fojon li eĉ veturis laŭ Tibero, sed dum la senatanoj kolektiĝis por bonvenigi lin, lia ŝipo turniĝis meze de la rivero kaj remiĝis reen al la loko, de kie ĝi venis. “Jes, malsanis”, ŝi diris.

“Bedaŭrinde vi ne aŭdis, kiel mia edzo laŭdegis la paroladon de via frato. Ĝemino opinias, ke li heredis la talentojn de sia patro. Klare li estas tre inteligenta junulo. Kiom li aĝas?”

“Dek ses jarojn. Li antaŭprovis la paroladon kun mi kaj miaj fratinoj.” Ĝuste kiel Aŭgusto, kiu provis siajn paroladojn kun Livia, antaŭ ol deklami ilin en la senato, Pina pensis.

“Do, ankaŭ vi havas talenton pri retoriko. Eble iam vi povos fari paroladon favore al ni virinoj, same kiel faris Hortensia. Tiel ofte mi deziras prezentiĝi ĉe la senato por sciigi al tiuj viroj, ke ni kapablas tute bone prizorgi niajn proprajn aferojn.”

“Jes, mia patrino ĉiam prizorgis siajn proprajn interesojn, kaj ŝi sukcesis tute bone.” Pina menciis sian patrinon kun vibro de defio, kvazaŭ ŝi tuŝus temon malpermesatan.

Valeria hezitis momentete. “Nu, kompreneble, ŝi havis multajn infanojn, ĉu ne? Sed mi ĉiam pensas, ke se virino oficiale rajtas prizorgi siajn proprajn aferojn nur post nasko de tri infanoj, kial oni konsideru ŝin malpli kapabla, se ŝi naskis nur du – aŭ unu?”

“Aŭ neniun”, Pina aldiris, kaj ili ambaŭ ridis.

“Kiel vi rilatas kun la servistaro? Mi ĉiam pensas, ke estas pli facile havi la ĉeeston de bopatrino, kiam oni unue edziniĝas – tiel almenaŭ ne necesas tuj transpreni la taskon direkti la domanaron tute sola.”

“Mia praavino donis al mi multajn utilajn sugestojn. Ŝi diris al mi, ke la plej bona maniero por ricevi kunlaboron de la gesklavoj, estas peti iliajn konsilojn.”

“Tio sonas iom riske. Se oni tro multe cedas al la sklavoj, poste ili tute ne obeas la ordonojn.”

“Avinjo diris, ke se mi ne komprenas, kion mi faras, ili ĉiuokaze rekonos tion, kaj ke tiam ili ne respektos miajn ordonojn. Ŝi diris al mi, ke mi ne ŝanceliĝu pri la aferoj, pri kiuj mi certas, kaj ke mi ne diru stultaĵojn pri la cetero. Tio ŝajnas funkcii, ĝis nun.” Pina povis diri tion tute sincere. Ŝi estis rimarkinta, kiel Livia parolas al la membroj de sia domanaro. Ŝi neniam kriis senpacience, kiel foje faris la patrino de Pina, sed asertis kion ŝi volas per kvieta tono, kiun neniu, inkluzive de ŝiaj pragenepoj, eĉ imagis malobei. Pina iam provis la saman voĉon al la sklavestro de Domicio, viro kvardek jarojn pli aĝa ol ŝi. La ruzaĵo, ŝi konstatis, estas subpremi eĉ la plej etan sugeston de necerteco en siaj tono kaj mieno. Kiam ŝi faris tion la unuan fojon, ŝi sentis sin kiel aktoron ludantan rolon. Ŝi kredis, ke la homo rimarkos tion, sed li nur respondis: “Laŭ via deziro, mia sinjorino”, kaj plenumis ŝian komandon kun perfekta efikeco.

“Mi neniel kuraĝus malkonsenti kun la patrino de la imperiestro”, Valeria diris. “Kvankam mi ja iam konis virinon, kiu estis tute regata de sia sklavino. Kiam ŝi ordonis al la sklavino frizi ŝin, la ino kutimis respondi...”

Pina kapjesis, nur duone aŭskultante. La aliaj gastoj diskutis ion, ŝi ne certis kion, sed ŝi kredis aŭdi la nomon Druso. Ĉu ili parolas pri ŝia frato? Ŝi respondis distrate al Valeria, murmurante konsente de tempo al tempo, dum ŝi streĉis siajn orelojn por sekvi la konversacion ĉe la alia flanko de la tablo. Ŝi aŭdis mencion pri Ĝermanujo kaj ion pri batalo. Eble ili ne parolas pri ŝia frato; li ne estas la sola Druso en la familio.

Pina konstatis, ke Valeria silentiĝis kaj atendas ŝian reagon. Ŝi forŝiris sian atenton de la konversacio de la viroj. “Jes, jes”, ŝi diris. Bonŝance ĝuste tiam la sklavoj aperis kun korboj da abrikotoj kaj piroj, kaj Valeria reiris al sia propra divano.

Estis paŭzo dum la gastoj elektis siajn fruktojn, kaj Pina konstatis kun seniluziiĝo, ke kion ajn ili diris pri Druso ŝi maltrafis. Kelkaj minutoj pasis antaŭ ol unu el la gastoj reprenis la konversacion. “Naŭcent viroj estis buĉitaj en tiu arbaro”, li diris, formordante la pinton de abrikoto kaj elpremante la kernon, “kaj kvarcent mortigis sin por eviti kaptiĝon – pli ol mil mortoj, kiuj ne estus devintaj okazi. Se iliaj oficiroj estus agintaj pli modere...” La homo aspektis iom konata. Pina fiksrigardis lin, provante memori, kie ŝi jam vidis lin.

“Kaj finfine la imposto ne estis nova afero”, diris la edzo de Valeria. “Ĝi validas de almenaŭ dudek jaroj.”

“De la tuta provinco oni elsuĉis la sukon! La barbaroj estis perdintaj ĉion. Ili estis devigataj vendi siajn brutojn...” Subite Pina rekonis la viron; ŝi vidis lin ĉe sia hejmo, antaŭ ol oni sendis ŝin kaj ŝiajn fratinojn loĝi ĉe Livia. Junio Rustiko estis lia nomo. Li antaŭe estis regula gasto ĉe la festenoj de ŝia patrino.

“Ĉu do, Junio Rustiko, vi volas diri, ke se la barbaroj kontraŭstaras iun imposton, ili rajtas venĝi sin kontraŭ niaj trupoj?”

“Vidu, se homo prenas bastonon kaj atakas krabroneston”, respondis Rustiko, “kiam ĉiuj krabroj zumas eksteren kaj pikas lin ĝismorte, oni ne kulpigas la krabrojn. Oni diras: kia malsaĝulo, kiu incitis ilin.”

“Eble jes”, la konsulo rebatis, “kaj tamen la postan tagon oni sendas aron da sklavoj por flamigi la neston.”

“Restas la fakto”, Rustiko diris, “ke Druso sciis, kiel aranĝi la aferon sen la neceso inciti la neston. Li kolektis la imposton, kvin mil felojn – sed li faris tion laŭ sagaca maniero. Li petis bovofelojn, ne bubalajn. Li ne postulis de la barbaroj pli ol ili povis doni, kaj reage al tio ankaŭ ili pretis konduti racie.” Leviĝis en Pina sento de fiero. Kompare kun la aliaj homoj en la ĉambro ŝi estis nura infano, sed nur ŝi havis Druson kiel avon. Por kelkaj el ili li estis malproksima parenco, por la plejmulto eĉ ne tio. Kaj krome Druso sciis, kiel trakti kun la barbaroj kaj kiel agi diplomatie. Li ne estis la malsaĝulo, kiu ĵetis sin kontraŭ la krabroneston kaj bategis ĝin per bastono.

“Tio sonas kiel interesa retorika ekzerco”, Domicio diris. “Ĉu barbara tribo meritas punon, se ĝi atakas Roman legion responde al maljusta impostopostulo?

“Se temas pri retoriko, Gneo Domicio, mi aŭdis, ke okazos interesa deklamado ĉe la domo de Pomponio”, Ĝemino diris. “Vi nepre petu de li inviton.”

“Dankon, oni jam aldonis min al la gastolisto.”

“Kial vi mem neniam organizas deklamovesperon?” Rustiko demandis Domicion. “Vi estas tiel talenta oratoro – kiam vi permesos al viaj amikoj ĝui vian arton?”

Domicio etendis sin senenergie. “Mi ne volas ĝeni min per tia afero – organizi ĉion, kaj la tutan nervan streĉon, nur por distri kelkajn amikojn.”

Pina esperis aŭdi pli pri sia avo kaj la krabronesto en Ĝermanujo, sed estis klare, ke la konversacio moviĝis al novaj temoj. Ĝenerale, tamen, ŝi estis kontenta pri la vespero. Kiam la gastoj estis for kaj ŝia edzo demandis: “Ne tro enuige, espereble?”, ŝi povis respondi kun sincero: “Ne, mi ĝuis la okazon.” Tiam, memorante ke praavinjo konsilis ŝin aŭskulti la invititojn de sia edzo, ŝi pensis, ke ŝi devus fari ian inteligentan komenton pri la konversacio. “Mi aŭdis Junion Rustikon diri, ke vi aranĝu deklamadon por viaj amikoj.”

Domicio aŭdigis etan ridon. “Efektive. Fakte tio ne estas malbona ideo... sed tro da laboro. Mi ne scias, ĉu mi volas tiom da ĝeno.”

“Li diris, ke vi estas talenta oratoro.”

“Jes, li agas amikeme en ĉi tiu periodo. Li esperas, ke mi subtenos iun junan parencon lian, kiu bezonas helpon por progresi en sia kariero.”

“Sed vi ja interesiĝas pri retoriko. Mi ŝatus iam aŭdi vin deklami.”

Domicio rigardis ŝin scivole. “Ĉu vere tio interesus vin? Tio ŝajnas stranga gusto por kna... por junulino kiel vi.”

“Nu, vi ja estas mia edzo. Mi ŝatus scii, kion mia edzo faras.”

Nun Domicio ne subpremis sian ridon. “Ne multe, laŭ mia onklinjo. Ĉiuokaze, vi prefere enlitiĝu. Ĉu vi ne devas leviĝi frue por viaj lecionoj morgaŭ matene?”

Pina etendis siajn krurojn. Post sia edziniĝo antaŭ ok monatoj, ŝi alkutimiĝis dormi sola. Komence mankis al ŝi Sinjo. Kvankam ili emis kvereli dum la tago, post mallumiĝo la varma proksimeco de ŝia fratino donis al ŝi senton de sekureco. Ŝi rulis sin surdorsen, kaj poste surflanken. La vespero estis stimulinta ŝin, kaj nun estis al ŝi malfacile silentigi siajn pensojn kaj perdiĝi en dormado. Ŝi ripetis enmense la plej notindajn momentojn de la vespero. Ŝi ĝuis renkonti Valerian, kaj eble ŝi entreprenis la unuajn paŝojn por fariĝi helpantino de sia edzo. La afero kiu tamen pleje plaĉis al ŝi estis la laŭdado de ŝia avo Druso. Tio estis aŭtentika laŭdo, ne intencita kiel komplimento al ŝi; la parolantoj eĉ ne konsciis, ke ŝi aŭskultas. Druso estis sagaca kaj diplomata, kaj li persvadis la sovaĝajn ĝermanojn pagi sian tributon sen inciti ilin al ribelo. Verŝajne li similis al avinjo Livia, Pina pensis. Li sciis, kiel igi la homojn plenumi liajn dezirojn ne vekante en ili indignon.

Pina ŝanĝadis sian pozicion. Ĉu ŝi voku sklavinon por flamigi la lampon? Ŝi eksidis en la lito kun duona intenco voki sian servistinon Alkasta, kiu dormis en la malgranda vestoĉambro apude. Tiam ŝi ŝanĝis sian ideon kaj rekuŝiĝis. La luno brilis internen tra la lamenoj de la fenestroklapoj, ĵetante lumradiojn sur la murpentraĵojn. Domicio estis doninta al ŝi ĉi tiun ĉambron kun perspektivo al la ĝardeno, kaj li komisiis unu el la plej famaj pentristoj en Romo por beligi la murojn laŭ ŝiaj instrukcioj. Ŝi unue havis la ideon mendi bildon de Hortensia, kiu alparolas la tri regantojn, sed ne volante tiel videble malkaŝi siajn plej intimajn dezirojn, anstataŭe ŝi elektis la scenon, kiam Araĥno kaj Minervo konkurencas por montri, kiu estas la pli lerta teksisto. Tio estis unu el ŝiaj plej amataj rakontoj el Metamorfozoj de Ovidio. Pina ŝategis la priskribon de la mortemulino kaj la diino, kiuj kuntiras siajn jupojn kaj ĵetas sin en batalon kiel du ĉaristoj: la delikatajn nuancojn de la fadenoj, la perfektajn miniaturajn scenojn. Pina dankis sian edzon pro lia malavara donaco, sed verdire la fina rezulto seniluziigis ŝin. La pentristo tre zorge desegnis Araĥnon kaj Minervon, sed li ne donis sufiĉan atenton al la detalo, kiu pleje plaĉis al Pina: la teksaĵoj. Iu ajn virino tuj vidus, ke malkiel Ovidio li neniam atente rigardis teksokadron.

Pina havis neniun dubon, kial Domicio faris ĉion por plenumi ŝiajn dezirojn pri la ĉambro. Li sentis kulpon, ke anstataŭ dividi sian liton kun sia edzino, tiu honoro estas rezervita por ŝia servistino. Eklogo laŭ ŝia scio nun estas graveda. Ŝi ne menciis tiun fakton al Pina, sed Pina ja kaptis la ŝercajn aludetojn de la aliaj sklavinoj, komentojn kiujn laŭ ilia supozo ŝi estas tro naiva por kompreni. Eklogo ankoraŭ venis en la ĉambron de Pina ĉiumatene por mastrinece direkti la sklavinojn dum ili ligis ŝian robon kaj tordis ŝiajn harojn en la buklilo, kaj Pina rimarkis la pezan manieron laŭ kiu Eklogo apogis sin kontraŭ la lito, senkonscie karesante la propran ventron, kvazaŭ ŝi karesus hundidon. Ŝiaj vestoj estis multe pli bonkvalitaj ol tiuj de la aliaj sklavinoj. Pina sciis, ke ŝi estus devinta peti konsilojn de Livia pri la afero, sed ŝi sentis sin tro humiligita por mencii ĝin. Nun estis tro malfrue.

Post la morto de sia filo, Tiberio malaperis el Romo dum longaj periodoj, preferante loĝi en sia kampara bieno en Kampanio. Tiuj forrestadoj fariĝis ĉiam pli longaj, ĝis finfine, dek du jarojn post sia elektiĝo kiel imperiestro, li entute retiriĝis al la insulo Kapreo. Pri tiu decido kuraĝigis lin Sejano, kiu profitis de liaj longaj malĉeestoj por akiri ĉiam pli grandan potencon. Laŭŝajne Tiberio ankoraŭ regis. Li ricevis raportojn pri ĉiuj laboroj de la senato, kaj li skribis regule al la senato por sciigi siajn decidojn pri diversaj aferoj. En la realeco, ĉiuj korespondaĵoj kun la imperiestro pasis tra la manoj de Sejano.

Plurfoje oni anoncis, ke Tiberio revenos al Romo. Du fojojn li efektive alproksimiĝis al la urbo, sed kiam lia ŝipo jam estis videbla de la muregoj, li ŝajne perdis kuraĝon kaj retiriĝis. Kaj tiel okazis, ke Romo restis sub la rego de Sejano.

La remiloj moviĝis ĉiuj samtempe, elegante kiel linio de dancistinoj, la remiloj moviĝis malantaŭen kaj la ŝipo saltis antaŭen. Kiel bluega estis la maro ĉirkaŭ Pontio, turkise blua, kun la lumo trembrilanta laŭ la surfaco. Tio memorigis min pri tiuj longegaj tagoj, kiam mi marŝis laŭ la roka krutaĵo, tagon post tago post tago. Eĉ tiam, kiam mi rigardis malsupren al la blu-verda maro, estis momentoj, kiam mi estus povinta senti min preskaŭ trankvila – se ne estus tiu nodo en mia ventro, tiu konstanta teruro ŝvebanta super mi. Teruro pro tio okazinta al mia patrino, teruro pro tio okazinta al miaj fratoj, teruro pro tio eble okazonta al mi.

Mi staris kun Klaŭdio mia edzo apude, la remiloj moviĝis laŭtakte, la ŝipo saltis antaŭen trans tiujn glimantajn ondojn. Super ni estis brile blua ĉielo, kaj tie en la distanco estis Pontio, mia hejmo, mia malliberejo, kie mi pasigis kvarcent kvardek ses tagojn de mia vivo. Mi vidis la domon kun ĝiaj blanke farbitaj muroj kaj ruĝaj tegmentoj. “Jen ĝi”, Klaŭdio diris. “Baldaŭ ni albordiĝos.”

La nodo revenis al mia ventro, la sama nodo kiun mi sentis, kiam mi marŝis laŭ la alta krutaĵo dum tiuj kvarcent kvardek ses tagoj en Pontio. Mi supozis, ke la nodo estas for, dissolviĝinta, sed kiam mi revidis la domon, ĝi reaperis.

Ne! Ne!” mi volis krii. “Turnu la ŝipon! Ni reiru hejmen!” Sed la muzikistoj plu ludis, la mevoj plonĝis tra la aero, kaj mi diris nenion.

Malpli granda insulo ekaperis, ĝuste kiel mi kutimis vidi ĝin de la pinto de la krutaĵo: Pandaterio. Klaŭdio ne komentis. La insulo havis por li neniun signifon – li ne sciis, ke mi fiksrigardis ĝin ĉiutage, imagante mian fratinon promenanta laŭ la krutaĵo, same kiel mi faras, kaj pensanta pri mi same kiel mi pensas pri ŝi. Kompatinda Livila, kreskinta tiel dika kaj senforma. Kiam mi revidis Pandaterion, mi sentis naŭzon. Sklavo proponis al mi teleron da mielkovritaj figoj. Mi rifuzis kun rideto.

Tiberio neniam reiris al Romo. Kelkfoje li alproksimiĝis preskaŭ ĝis la muregoj, sed tiam li returnis sin. Li ne povis fronti la memorojn, kiuj atendis lin tie embuske. Kio ili estis? Kiaj estis la pensoj, la memoroj, kiuj kaŭzis al li tiom da teruro?

Tiberio estis kuraĝa homo. Li povis sidi surĉevale meze de batalo dum ĵetlancoj flugis ĉirkaŭ lia kapo. Kaj tamen li ne povis konvinki sin reiri al Romo.

Mi estis pli kuraĝa ol Tiberio. Mi paŝis laŭ la trabo malsupren al la bordo, kaj sen videbla agitiĝo salutis la homojn, kiuj staris sur la kajo por renkonti sian imperiestron kaj lian edzinon. Ni spektis la konkursojn, kiujn oni organizis niahonore, kaj aŭskultis la ĥoron, kaj estis portataj enbarke ĉirkaŭ la insulo por vidi la fiŝbredejojn. Klaŭdio demandis, ĉu mi volas viziti la domon, kie mi loĝis dum mia ekzilo, sed mi respondis, ke malfruiĝas. La ĉefaj familioj estis invititaj al festeno sur nia ŝipo, kaj mi ridetis kaj komplezeme babilis kun ili kaj aŭskultis la muzikistojn. Neniu krom mi sciis pri la nodo en mia ventro. Ĝi ne dissolviĝis ĝis ni forlasis Pontion kaj reatingis nian propran vilaon en Antio.

Dum Tiberio restis en sia memelektita ekzilo de la ĉefurbo, Sejano iom post iom ricevis ĉiujn povojn de la imperiestro krom la titolo mem. Senatanoj ariĝis ĉirkaŭ li, ĉar necesis peti lian aprobon por ĉiuj ajn projektoj, kiujn ili deziris entrepreni. Unu el la plej hontindaj vidaĵoj de tiuj jaroj estis la amaso da senatanoj, kiuj atendadis ĉe lia pordo kiel ordinaraj popolanoj, humile petante de liaj liberigitaj sklavoj la rajton eniri.

Ne eblas dubi, ke kiam la filo de la imperiestro estis forigita el la sceno (ĉar lia morto ne estis natura, kiel ĉiuj nun scias)

Ĉu mi memorigu la homojn pri tio? Temas pri delikata ekvilibro – kiel kulpigi Sejanon sen samtempe enplekti onklinon Livila? Kompatinda onjo – ŝi traktis nin tri knabinojn tre dolĉe. Ŝi donis al mi tiun belegan eburan kesteton – mi ne memoras kiam mi laste vidis ĝin, ĝi devas esti unu el la aĵoj venditaj de Boteto. Dum ŝi parolis, oni ĉiam ricevis la impreson, ke ŝi samtempe kontrolas la ĉirkaŭaĵon, ŝi parolis rapide per subpremata murmuro, kaj se onklo Druso eniris la ĉambron ŝi ŝajnis ŝrumpi. Tiam li alproksimiĝis kaj envolvis ŝin en ursa brakumo, dirante: “Mia kara edzineto – ĉiam tiel babilema”, kaj ŝi ridetis laŭ streĉita maniero kaj klopodis mieni kontente.

Ne eblas dubi, ke post la morto de la filo de la imperiestro

Ne havas sencon eviti la veron. Ĉiuj scias, ke Druso estis venenita.

Ne eblas dubi, ke kiam la filo de la imperiestro estis forigita el la sceno (ĉar lia morto ne estis natura, kiel ĉiuj nun scias), Sejano esperis fariĝi la heredonto de Tiberio. Estis tamen du gravaj malhelpoj al tiu plano. Unu estis la ĉeesto de la patrino de la imperiestro, Livia; la alia estis la ekzisto de multe pli taŭgaj heredontoj, en la formo de miaj tri fratoj.

Rilate al Livia, Sejano devis nur atendi. Ŝi estis ekstreme longeviva, sed finfine ŝi mortis en la aĝo de 86 jaroj. Post ŝia morto, troviĝis neniu plia malhelpo kontraŭ realigo de la dua stadio de lia plano. Tio estis forigo de ĉiuj anoj de la familioj Julia kaj Klaŭdia, kiuj povus esti konsiderataj eventualaj sekvontoj de Tiberio.

Mi jam klarigis, kiel mia plej aĝa frato Nerono estis ekzilita al la insulo Pontio. Foriginte lin, Sejano komencis plani sian kampanjon kontraŭ mia dua frato Druso, kiu tiam havis 23 jarojn. La nesuspektema karaktero de Druso faciligis por li la aferon.

Konsiderante la etoson de niaj infanaj jaroj, oni nature supozus, ke li estus pli prudenta pri malkaŝado de siaj pensoj kaj emocioj, sed tamen ne. Druso elverŝis la tuton, ne sur ondo de pasio kiel farus Livila, sed tutsimple ĉar li ne povis malhelpi sin paroli tute senkaŝe pri ĉio, kio pasis tra lia menso. Kun panjo li estis mishumora kaj senpacienca – kompreneble, ŝi riproĉadis lin kaj konstante admonis lin imiti la konduton de nia plej aĝa frato Nerono. Kompatinda Druso, li estis la plej bonkora el ni ĉiuj.

Kiel majstra aktoro, Sejano sciis, kiel transformi sin, kiel adapti siajn karakteron kaj parolstilon por misgvidi iun ajn homon, kiun li deziris tiri sub sian influon. Tiel li sorĉis Tiberion, tiel li logis en sian serpentan brakumon multajn el la senatanoj, ĝis liaj krimoj fariĝis tiel senhontaj, ke eĉ la imperiestro ne povis ignori ilin. Druso estis por li facila predo.

Sejano invitis lin al vespermanĝo, dirante ke li volas diskuti la ekzilojn de nia patrino kaj Nerono, kaj murmurante esperojn, ke baldaŭ eblos liberigi ilin. Li esprimis al Druso sian bedaŭron pro la malenviinda situacio de nia familio, kaj kulpigis la imperiestron, kiel tro pretan aŭskulti senbazajn akuzojn. Li ŝajnigis aŭskulti Druson kun simpatio, sed la vero estis, ke li kondukis lin antaŭen, instigante lin paroli ĉiam pli malprudente. Mia frato malfermis al Sejano sian koron, montrante al li la malamon de mia patrino kontraŭ Tiberio, kaj ŝiajn esperojn – naturajn ĉe iu ajn patrino – por la estonteco de la propraj filoj. Fine de la vespero, Sejano adiaŭis lin laŭ amika maniero, kaj deziris al li sekuran hejman veturadon, same kiel faras ĉiu bona gastiganto.

Nun mi inventas. Mi tute ne scias, kiuj estis la lastaj vortoj de Sejano al Druso. Sed mi bildigas al mi la scenon: la ĉarman rideton, eventuale brakumon, kaj sendube ripetitan promeson peti de la imperiestro permeson revenigi panjon kaj Neronon al Romo. Mi imagas kiel kontente Druso reiris hejmen, verŝajne gratulante sin mem pro siaj lerto kaj takto dum la konversacio kun Sejano.

Ne eblas scii, kiaj estis la emocioj de mia frato, kiam li forlasis la domon de Sejano, sed mi ne havas dubojn, ke li hejmeniris tre kontenta pro la vespero kaj konvinkita, ke post kelkaj tagoj mia patrino kaj Nerono estos liberigitaj el sia ekzilo. Tute male, ankaŭ por li tio estos lia lasta nokto de libereco. Frue la postan matenon li ricevis alvokon, ke li prezentu sin ĉe la palaco. Li tuj rapidis tien, senpacienca por ricevi la novaĵon pri la restarigo de nia familio al la favoro de la imperiestro. Li kredis, ke li iras paroli kun Sejano, kaj sendube li estis surprizita, kiam oni kondukis lin malsupren al senfenestra ĉambro subtera. En tiu loko li pasigos la malmultajn restantajn jarojn de sia vivo.

4

En Romo

Aŭtune, 31 pK

“Mi devas iri morgaŭ al la senato. La konsuloj anoncis specialan kunsidon.”

Pina levis siajn okulojn al sia edzo, etendante sian skribovolvaĵojn sur siajn genuojn, por ke ĝi ne kunruliĝu kaj perdigu al ŝi la lokon. Lia voĉo sonis nekutime formale, kvazaŭ li pretigis siajn vortojn anticipe – efektive, estis strange, ke li entute menciis al ŝi la kunsidon. Malgraŭ la sugesto de ŝia praavino, ke ŝi povos influi sian edzon kaj helpi lian karieron, Pina jam venis al la konkludo, ke la sola helpo, kiun dekkvin-jarulino povas proponi al viro de duoble ŝia aĝo, estas ĝeni lin kiel eble plej malmulte. Sed ŝajne li havas ian kialon por supozi, ke tiu senata kunsido povus interesi ŝin. “Pri kio ĝi temos?” ŝi demandis.

“La konsulo diris al mi hodiaŭ, ke li ricevis leteron de la imperiestro, kiun li devos laŭtlegi al la senato. Pri via patrino.”

Kion ajn ŝi faris, ĉu ŝi studis aŭ manĝis aŭ babilis kun siaj fratinoj, Pina ĉiam konsciis pri obtuza sento de maltrankvilo. Estis kvazaŭ iu katastrofo ŝvebas super ŝi, foje pli proksime, foje retiriĝante dum kelkaj horoj. Je la mencio pri ŝia patrino, la angora sento akiris formon kaj substancon, ĝi malmoliĝis kaj fariĝis nodo en ŝia brusto. “Ĉu la konsulo sciigis vin, kio estas en la letero?”

“Ne, mi malkovros tion morgaŭ samtempe kiel la aliaj senatanoj. Sed supozeble li opinias, ke tio tuŝas min, aŭ vin iumaniere, alie li ne estus menciinta ĝin.” Domicio prenis ŝian skribovolvaĵon. “Herodoto. Ĉu pri tio vi okupiĝas nuntempe?”

“Timoteo diris, ke mi legu la enkondukon de la tria libro por morgaŭ.” Pina mem havis sufiĉe da ambicio por rekoni la mankon de tiu trajto en sia edzo – sed la avantaĝo de lia indulgema karaktero estis, ke li tute ne kontraŭis ŝian deziron daŭrigi siajn studojn kun la instruisto de Boteto.

“Ĉu do vi iros al la domo de via avino morgaŭ matene? Tio povus esti bona ideo. Verdire mi timas, ke povus temi pri malbona novaĵo.”

La lango de Pina ekserĉis la sekurecon de ŝia fendita dento. Apenaŭ ĝustatempe ŝi rimarkis, kaj malhelpis tion. “Kia malbona novaĵo?”

“Mi ne scias precize. Sed prefere vi pretigu vin.”

“Oĉjo Klaŭdio! Mi kredis, ke vi jam reiris al Kampanio.” Alveninte ĉe la domo de Livia – por ŝi, ĝi ĉiam restos la domo de ŝia praavino – Pina malkovris, kun nepriskribebla senso de plitrankviliĝo, ke Klaŭdio ankoraŭ ĉeestas. La antaŭan tagon li diris al ŝi kaj ŝiaj fratinoj, ke li reiros al sia kampara bieno.

“Jes, mi ŝanĝis miajn planojn”, li diris. “Cirkulas onidiroj – mi decidis atendeti por aŭdi, kio okazos hodiaŭ en la senato.”

“Oĉjo, kio estas ĉi tiu afero pri la letero de onklo Tiberio? Domicio diris ion pri tio.”

“Zorgiga situacio. Mi sendis Buron por sekvi la debaton, se tio eblos. Li tuj revenos, kiam li havos ion por raporti.”

La plezuro de Pina, ke ŝi trovis sian onklon ankoraŭ en Romo, forvaporiĝis. “Ĉu vi kredas, ke la afero povus esti serioza – mi volas diri, por panjo?”

“Estas senutile cerbumi pri tio. Sufiĉe baldaŭ ni scios kun certeco. Ĉu vi venas por via leciono kun Timoteo? Prefere vi komencu – tio okupos vian menson.”

“Sed vi ja sciigos min, tuj kiam Buro alvenos, ĉu ne?”

Pina iris trovi siajn gefratojn en la studejo, kie ili faradis siajn lecionojn: ĉambro kies muroj estis kaŝitaj malantaŭ altaj ŝrankoj plenplenaj je skribovolvaĵoj kaj tabuletoj. Timoteo estis sufiĉe sagaca por kompreni, ke estas senutile esperi ĉi-matene, ke liaj lernantoj povos koncentriĝi pri siaj retorikekzercoj. Li profitis la ĉeeston de ilia onklo por inviti ilin deklami laŭvice siajn lastajn verkaĵojn antaŭ li.

Boteto kiel unua laŭtlegis sian tekston. Ĝi estis prezento de jura kazo, kiun Timoteo elektis el la oratora manlibro. Boteto havis talenton por oratorado, kaj estis jam evidente, ke iam li fariĝos bonega parolanto, kondiĉe ke li sukcesos superi sian emon eknerviĝi, kiam ajn oni invitos lin paroli publike. Tial Timoteo kaptis ĉian okazon por igi lin deklami antaŭ aŭskultantoj. Tamen la tuta ekzerco estis nur teoria. Je dek naŭ jaroj Boteto nature estus devinta ricevi ian publikan oficon, kiel malaltranga pastro aŭ simile. Kaj tamen, oni ne jam proponis lin por iu ajn el tiuj postenoj, kiujn oni normale donus al junulo kun tia familia deveno – efektive, ĉar ilia patrino estis forsendita antaŭ lia dekkvina datreveno, li eĉ ne povis festi sian plenaĝiĝon.

Livila, nun dektri-jara, atente aŭskultis la paroladon de sia frato. Ŝi volis envolvi ilin en diskuton pri la moralaj aspektoj de la kazo, kiu koncernis riĉulon, kiu neintence forbruligis la domon de sia malpli riĉa najbaro. Timoteo provis klarigi, ke la jura koncepto de pravo kaj malpravo tute ne rilatas al moralaj principoj, sed Livila rifuzis akcepti tion. Ŝi estis sufiĉe lerta por prezenti konvinkan argumenton, kaj dum ili disputis, Pina vidis la pordon malfermiĝi.

“Estas Buro”, ŝi diris. “Li revenis de la senato.”

Tuj ĉiuj en la malgranda studejo silentiĝis. Buro eniris: fortika viro, kiu ĉiam pensigis Pinan pri amikema urso. Oĉjo Klaŭdio turnis sin al li. “Ha, jen vi, Buro. Ni estis atendantaj vin.”

La togo de Buro estis ĉifita kaj ŝvitmakulita, kaj la faldoj glitis malsupren de lia maldekstra ŝultro. Kiam Livia vivis, ŝi emis grumbli pro lia indiferento pri sia aspekto, sed ŝi trovis lin tro valora por ke ŝi eksigu lin pro malbone drapirita togo. Buro ŝajne intencis paroli, tiam li ŝanĝis sian ideon kaj klakfermis sian buŝon kun grimaco. Li reŝovis la faldojn de sia togo surŝultren.

“Ĉu vi havas novaĵon por ni?” demandis Klaŭdio.

“Bedaŭrinde jes, mia sinjoro”, Buro respondis.

Pina kunpremis siajn manojn pro antaŭtimo.

“Estas en ordo”, Buro rapidis trankviligi ŝin. “Ili estas en ordo. La konsulo laŭtlegis leteron de la imperiestro. Ĝi enhavis... kritikojn kontraŭ la sinjorino Agripina. La imperiestro akuzis ŝin, ke ŝi kondutas, ne, ke ŝi kredas, ke ŝi estas super la leĝo, ke ŝi esprimas ideojn, kiujn el la buŝo de iu ajn alia oni konsiderus perfido kontraŭ la imperio. Kaj krome, ke ŝi... sed prefere tion mi ne menciu tie ĉi...”

“Daŭrigu”, diris Klaŭdio.

Buro rigardis malkomforte al la tri knabinoj, kiuj ĉiuj gapis al li kun grandaj okuloj. “... pri malkonvena konduto en ŝia rilato kun Azinio Galo.”

Klaŭdio ellasis ŝokitan ridon. “Malkonvena konduto! Agripina! Kaj cetere, ŝi estas sur insulo – kion, pro ĉiuj dioj, ŝi povas fari tie?”

“Kaj poste estis aludoj ankaŭ al Nerono. Ankaŭ li estis akuzita pri nekonvena konduto, pri maldecaĵoj. Kun virsklavo.”

Tio ne povas esti vera, Pina pensis. Ŝi estis malpli naiva nun ol dum sia edziniĝa nokto – kvankam ŝia sperto restis pli teoria ol praktika. Ŝia edzo ankoraŭ neniam revenis al ilia komuna lito, preferante la kunestadon kun Eklogo, kiu jam donis al li du infanojn. Rilate al maldeca konduto inter viroj, ŝi ja estis aŭdinta pri la maniero, laŭ kiu viroj el ŝia propra klaso foje utiligas siajn virsklavojn. Tio en si mem ne estis kaŭzo de honto. La vera hontaĵo okazis, nur kiam la sklavo reciprokis.

Oĉjo Klaŭdio aŭdigis senpaciencan elspiron. “Tio estas...” Li kapneis senvorte, kvazaŭ li ĵus memoris, laŭ la ekzemplo de la patrino de Pina, ke tro libera sinesprimado estas evitinda. “Kaj ĉu vi sukcesis kapti parton de la debato? Kion diris la senatanoj?”

“Nenion ekster la atendoj. Argumentojn por kaj kontraŭ. Mi devas diri al vi, ke Aŭrelio Koto parolis favore al ekstrema solvo.”

Pina apenaŭ kuraĝis spiri. Kia ekstrema solvo? Buro uzis la esprimon senĝene, kvazaŭ ĝi estus sensignifa afero, laŭ la normala rutino.

“Tio ne mirigas min”, Klaŭdio diris. “Mi supozas, ke lia propono ne sukcesis.”

“Ne, la vera surprizo estis Junio Rustiko. Li diris, ke la imperiestro lasis siajn intencojn neklaraj. Li konsilis la senatanojn fari nenion, kion ili povus bedaŭri poste – aŭ kion la imperiestro povus bedaŭri. Tiu konkludo kontentigis la plejmulton.”

Ili silentiĝis, sed tiun silenton interrompis krioj el la strato. “Menciindas ankoraŭ unu afero”, Buro diris malrapide. “La plej interesa aspekto ne tiom estas la opiniesprimoj de la senatanoj, kiom la reago de la publiko. Laŭ mia impreso, la popolanoj aŭdis pri la letero anticipe – vi ja scias, ke onidiroj cirkulis tra la tuta urbo jam hieraŭ posttagmeze. Se Gneo Domicio ne estus rezervinta por mi lokon apud la pordo, mi ne estus povinta eĉ alproksimiĝi al la konstruaĵo. Kiam mi foriris, jam komenciĝis amasaj manifestacioj.”

“Ĉu manifestacioj?” diris Klaŭdio. “Kiaj manifestacioj? Favore al kio?”

“Centoj da homoj, homoj kiuj memoras Ĝermanikon, kaj ĉion kion li faris por Romo. Manifestacioj subtene al edzino kaj gefiloj liaj.”

Boteto saltis surpieden. “Kie ili okazas? Mi nepre vidu ĉi tion.”

Timoteo metis sian manon sur la ŝultron de Boteto. “Mi konsilus kontraŭ tio. Se la popolanoj rekonos, kiu vi estas... Ili supozos, ke vi venas por gvidi la manifestacion. Vi nepre ne donu la impreson, ke vi agitas la emociojn de la publiko.”

“Li pravas”, Klaŭdio diris. “Pensu pri viaj du fratoj.” Iliaj du fratoj: Nerono, ekzilita al insulo, kaj akuzata pri ĉiaj abomenaj krimoj – kaj Druso, malliberigita de pli ol unu jaro en la palaco. “La plej konsilinda ago por vi”, Klaŭdio diris, “estas laŭeble distancigi vin de iu ajn publika esprimo de subteno al via familio.”

“Imagu, se ili venos ĉi tien!” Sinjo diris. “Oĉjo Klaŭdio, kion ni faru? Ni devos malproksimiĝi de ĉi tie.” Ŝi rigardis freneze de unu flanko al alia.

“Estas tro malfrue nun”, Buro diris. “Mi proponas, ke ni baru la pordojn.”

“Lerta sugesto”, diris Klaŭdio. “Iru doni la ordonojn al la sklavoj. Pina, laŭ mi vi prefere restu ĉi tie ĉi-nokte.”

La kriado mallaŭtiĝis dum la vespero, kaj nokte la urbo jam estis trankvila. Pina reiris al sia malnova ĉambro, kiun ŝi antaŭe dividis kun siaj du fratinoj. Sinjo intertempe alkutimiĝis havi la liton nur por si mem, sed neatendite ŝi estis tre preta moviĝi flanken kaj lasi spacon por sia edziniĝinta fratino. Livila dividis liton kun Hilara, ilia nova vartistino, kiu anstataŭis Eklogon.

“Pina, kio okazos al panjo, laŭ via supozo?” Livila demandis, dum ili kuŝis kvarope en la mallumo.

Jen la demando, kiu turmentis Pinan, sed ŝi ne povis paroli tro senkaŝe, dum Hilara aŭskultis de la alia lito. Hilara estis veninta origine el la domanaro de Livia, kaj ne eblis scii, al kiu ŝi ŝuldas lojalecon. “Vi aŭdis, kion diris Buro. La senatanoj decidis ne agi.”

“Kaj tamen, kio pri tiu letero?” Sinjo diris. “Onklo Tiberio sendis ĝin.”

“Esprimi opiniojn ne estas krimo”, Pina diris kun certeco, kiun ŝi ne sentis interne. “Sed tiuj aliaj aferoj...” Ŝi ne volis diri la akuzoj pri panjo kaj Azinio Galo. Eĉ ripeti tion estus tro hontige.

“Kiuj aliaj aferoj?” Livila diris.

“La aferoj, kiujn li diris en la letero.”

Silentiĝis. Pina kuŝis agrable kontraŭ la dorso de Sinjo, same kiel ŝi faris, kiam ili estis pli junaj. Post iom da tempo ŝi aŭdis per la regula spirado de Livila, ke ŝi endormiĝis. Estis malpli certe, ĉu ankaŭ Hilara dormas.

“Pina”, Sinjo flustris. “Ĉu vi ŝatas esti edzino?”

“Domicio ne ĝenas min – mi rajtas fari, kion ajn mi volas. Li kuraĝigas min eliri posttagmeze en la portolito por butikumi kun miaj sklavinoj. Kaj kiam alvenas gastoj, li invitas min vesti min bele kaj kuŝi apud li sur la divano.” Pina hezitis. Ŝi volis aldoni: Li diris al mi, ke mi jam bone komprenas la arton konversacii. Ŝi fieris pri tiu komplimento kaj memoris ĝin kun plezuro, de kiam ŝia edzo senzorge elbuŝigis ĝin kelkajn monatojn pli frue. Sed estus malsaĝe mencii tion al Sinjo. Sinjo certe transdonus ĝin al Boteto, kies ĉefa amuzo estas malkovri tion, kio pleje gravas al la homoj, kaj tiam moki ĝin.

“Kio pri... nu, pri la seksa flanko?”

Kio ajn okazos, ŝi nepre ne devos sciigi al sia fratino la veran situacion. “Ĝi estas en ordo”, Pina diris. “Vi malkovros mem, kiam vi edziniĝos.”

“Ŝi”, la voĉo de Sinjo mallaŭtiĝis eĉ plie, “ŝi tie en la alia lito, diris al mi, ke Domicio dormas kun Eklogo.”

Pina preskaŭ ĉesis spiri. Ŝi ĉiam preferis kredi, ke neniu ano de la propra familio scias pri ŝia humiliĝo. “Vi scias, kiaj estas la viroj”, ŝi diris. “Eĉ Aŭgusto havis amatinojn. Lerta edzino ŝajnigas ne rimarki tion – ĝuste kiel faris avinjo Livia.”

La kvar gefratoj sidis en la vestiblo la postan matenon, malplenigante korbon da freŝaj bulkoj kaj kruĉon da tre diluita vino, antaŭ ol eniri la studoĉambron por komenci siajn lecionojn de la tago. Oĉjo Klaŭdio aperis, frotante siajn okulojn kaj ankoraŭ nerazite antaŭ sia bano. “Ĉio trankvila ekstere, laŭ informo de Buro. Tamen, mi decidis resti kelkajn pliajn tagojn, antaŭ ol reiri al la kamparo. Prefere mi atendu, ĝis estos certe, ke ĉio renormaliĝis.” Renormaliĝo, kompreneble, ne estus enviinda stato, dum kelkaj anoj de la familio restas en ekzilo aŭ malliberejo. Sed almenaŭ ili ankoraŭ vivas.

Pasis jam duono de la mateno, kiam oĉjo Klaŭdio venis en la ĉambron, kie ili studis kun Timoteo. Domicio akompanis lin. “Mi devas interrompi la lecionon”, Klaŭdio diris. “Gneo Domicio portas novaĵon de la senato.” Lia voĉo tremis.

La brusto de Pina streĉiĝis. Interne ŝi sentis sin tre malvarma kaj kvieta, dum ŝi atendis la ŝokon, kiun ŝi jam vidis alproksimiĝi.

“Via frato”, Domicio diris.

Ĉu Druso? ŝi pensis.

“Nerono. La senato estis informita ĉi-matene. Ŝajnas, ke li mortigis sin.”

La unua emocio de Pina estis senŝarĝiĝo. Druso estas en ordo. Senŝarĝiĝo tuj cedis al sento de kulpo. Kiel ŝi estus povinta permesi al si tiun ondon de ĝojo, kiam ŝia frato ĵus mortigis sin?

Sinjo jam ploris. Boteto klinis sian kapon, tiam li subite eklamentis per akuta vekriado, kiu sonis kvazaŭ perforte elpremita. Tio perturbis Pinan pli ol ĉio alia. Boteto estis homo, kiu normale neniam ploris. “Kio pri panjo?” ŝi demandis.

“Via patrino estas en ordo”, Domicio diris. “Tio estas... ne estas novaĵo pri iu ajn misaĵo al ŝi. Mi supozas, ke oni informis ŝin pri la morto de via frato.”

Panjo. Pina neniam sciis tion antaŭe, sed nun ŝi subite ekkomprenis, ke el la ses gefiloj de ŝia patrino, Nerono estis la plej amata. Kiu sciigos tion al ŝi? Kiel ŝi eltenos la novaĵon? Ĉu oni informos ŝin kun kompato aŭ kun plezuro, ĝuante ŝian senesperon?

Larmoj ŝvelis en ŝiaj okuloj. Pina estis kontenta, ke finfine ili venas. Tian emocion ŝi devus senti, tio estas la ĝusta afero por fari. Ŝi palpebrumis. La larmoj superfluis kaj gutis laŭ ŝiaj vangoj.

Ankoraŭ ne estas certe, kio okazis al mia frato Nerono. Kiam mi mem estis ekzilita al Pontio (kiel mi baldaŭ rakontos), mi provis informiĝi, precize kiel lia vivo finiĝis. Sekreteco vualis liajn lastajn tagojn, sed miaj esploroj kondukis min al la malkovro, ke dum tiu periodo neniu rajtis eniri la domon, nek eliri el ĝi. Disvastiĝis la informo, ke li pendumis sin. Tio eventuale estis vera, sed kiel eblas imagi, kiaj minacoj aŭ mizeregoj kondukis sanan junulon al tiel senespera ago?

Kia malinda vivofino por juna viro, kiu estis la rekta posteulo de Ĝermaniko kaj Aŭgusto, kaj estus devinta ĝui la plej altajn honorojn! Oni ne nur mortigis lin, sed oni traktis liajn cindrojn laŭ maniero pli taŭga por krimulo ol por ano de la plej eminenta familio en Romo. La unua ago de mia frato Gajo, kiam li imperiestriĝis, estis vojaĝi al Pontio por akiri liajn restaĵojn.

Mallonge post la informo pri la morto de Nerono, venis plia bato al tiuj membroj de mia familio, kiuj estis ankoraŭ liberaj. Mia restanta frato, Gajo, ricevis ordonon aliĝi al nia praonklo Tiberio en ties memelektita ekzilo en Kapreo. Kun kia teruro mi kaj miaj fratinoj aŭdis tiun novaĵon! Nun kiam Nerono mortis kaj Druso estis en malliberejo, ni estis konvinkitaj, ke Tiberio intencas detrui la solan restantan viran posteulon de Aŭgusto.

Boteto kaj Sinjo sidis sur unu el la divanoj sub la ĝardena kolonaro. Sinjo apogis sin kontraŭ li, kaj lia brako estis ĉirkaŭ ŝiaj ŝultroj. La gesto ŝajnis al mi nekonvene intima: tro intima inter frato kaj fratino. Ĝi memorigis min pri okazo, kiam mi hazarde trovis Domicion sidanta kun Eklogo dum ili kune rigardis sian fileton, kiu ludis sur la planko.

Boteto kaj Sinjo ne rimarkis min eniri la ĝardenon. Mi marŝis al ili malrapide, provante brui per miaj piedoj, por ke ili aŭdu min alveni. Mi ne volis surprizi ilin – mi timis, ke ili salte disiĝos kiel du kulpuloj. Sed tute alia afero okupis iliajn mensojn. Kiam mi alproksimiĝis, ili ambaŭ rigardis min, ne ŝanĝante sian pozicion. La okuloj de Sinjo estis ruĝaj kaj ŝvelintaj.

Kio estas?” mi demandis. “Kio okazis?”

Alvenis mesaĝisto ĉi-matene”, ŝi diris. “Boteto devas iri al Kapreo.”

Li enmanigis al mi paron da skribtabuletoj, kiuj kuŝis malfermitaj sur liaj genuoj. Temis pri persona letero de onklo Tiberio – ĝi enhavas ion pri filozofoj kaj “daŭrigi vian edukadon”. La tono estis sufiĉe amikema, sed tio ne trompis min. “Ne iru! Ne iru! Devas esti iu maniero por iel malakcepti lian inviton.”

Vidu!” Sinjo diris al Boteto. “Ankaŭ mi diras al li ĝuste la samon”, ŝi turnis sin al mi.

Li kapneis kun senhumura rido. “Dankon pro la konsilo, fraŭlino Gruo. Kaj nun klarigu al mi, kiel mi povos ne iri, kiam deko da gardistoj atendas tuj ekster la pordo kun preta portolito.”

Devas ekzisti iu maniero. Vi povus skribi al li. Diru al li, ke vi malsanas.”

Li eĉ ne ĝenis sin komenti – nur laŭte elspiris kaj levis siajn okulojn al la ĉielo. “La sola afero, kiun mi povas fari, estas ŝajnigi konsenti. Fari precize tion, kion li volas; diri tion, kion li volas aŭdi; flati lin...”

Ne flati lin”, mi diris. “Li tuj rekonus vian nesincerecon.”

Mmm.” Boteto neniam pretis rekte konfesi, ke oni pravas. Li kunpremis siajn lipojn, kaj blinde rigardis eksteren al la ĝardeno, serĉante inspiron en la ornamaj arboj. “Mi devos simple... konsenti kun li. Ne tuj. Lasi lin konvinki min. Per la forto de siaj argumentoj.”

Kaj atentu, kion vi diros”, mi aldonis.

Dankon, mi jam konstatis tion mem.”

Kiam ni adiaŭis nian fraton je la komenco de lia vojaĝo, ni kredis, ke ni neniam vidos lin plu.

5

La blinda fido de Tiberio al Sejano nun atingis tian gradon, ke li eĉ pretis igi la homon vicpatro de la propra orfiĝinta nepo. Kiam Sejano unue petis permeson edziĝi kun mia onklino Livila, la vidvino de Druso (la filo de Tiberio), la imperiestro reagis kun konvena prudento; sed kiam Sejano ripetis la saman peton kelkajn jarojn poste, en tiu dua okazo la imperiestro konsentis.

Mi ne povis eviti ĝentilan viziton al onklino Livila tuj post ŝia edziniĝo... Kaj tamen: “Mia edzo diras...” “Laŭ mia edzo...” Kiom ŝi fieris pri tiuj du vortoj: mia edzo. Oni estus povinta supozi, ke ŝi estus junulino apenaŭ malkovranta la plezurojn de la geedza lito. Kaj tiam ŝi komencis rakonti al mi ĉiaspecajn aferojn, kiel unu edzino al alia... ŝi ne suspektis, ke Domicio kaj mi neniam... mi apenaŭ sciis, kiel kaŝi mian embarason. Mi ne volis aŭdi ŝiajn sekretojn, mi ne volis scii, ke ŝi esperas doni al Ĝemelo malgrandan fraton aŭ fratineton.

Tiberio estis preta anigi Sejanon en sian propran familion, kaj li ankaŭ premiis sian ontan parencon, levante lin al la ofico de konsulo. Kiel eksterordinaraj honoroj estis atribuitaj al tiu homo de sensignifa familia deveno: honoroj, kiujn viroj el multe pli noblaj familioj neniam atingas!

Dum Tiberio, same kiel Aŭgusto antaŭe, vivis relative simple, Sejano ĝuis pompan vivostilon. En grandioza domego plena je luksaj mebloj kaj ornamaĵoj, li regis kiel princo. Vidante tion la unuan fojon, iu ajn vizitanto nature povus supozi , ke oni staras en la ĉeesto ne de nura funkciulo sed de la imperiestro mem.

Kvankam ni tiutempe ne konsciis pri tio, Tiberio malrapide komencis kompreni, ke li jam transdonis al Sejano tiom da potenco, ke li nun estas en danĝero pro la homo, kiun li mem altigis. Li estis kiel homo, kiu vartas danĝeran hundidon, nutrante ĝin per la plej bonkvalita viando, blinde imagante ke ĝi gardos liajn domon kaj propraĵojn – ĝis iun tagon li konstatas, ke lia eta hundido nun kreskis tiel fortika kaj agresa, ke ĝi estas plene ekster lia rego. En iu momento Tiberio ekkonsciis, ke kiam Sejano sentos sin sufiĉe forta, precipe se li eksuspektos, ke li riskas perdi sian influon ĉe la imperiestro, li ne hezitos forigi sian patronon kaj senkaŝe regi anstataŭ li.

Sejano havis sennombrajn aliancanojn en la senato, kaj pli grave, la Pretoranoj estis tute sub lia rego. Kvankam ili faris ĵuron de lojaleco al la imperiestro, se ili estus devigataj rekte elekti, tute ne estis certe, kiu el iliaj du mastroj ricevos ilian subtenon. Tiberio nun mankis en Romo de kvin jaroj, kaj dum tiu tuta tempo Sejano senbrue laboris kun la oficiroj kaj soldatoj por certigi, ke ili estas ligitaj al li ne nur per formala promeso, sed pro personaj rilatoj de amikeco kaj dankemo.

Jen la leciono, kiun mi lernis de Sejano: kiu regas la Pretoranojn regas Romon. Necesas varti ilin, ne nur la homojn ĉe la pinto, sed ankaŭ tiujn ĉe la malpinto – necesas certigi, ke ili estas kontentaj pri sia pago, kaj ke iliaj oficiroj traktas ilin bone. Kaj pleje gravas, ke ili ofte vidu sian afablan patronon kaj sciu, ke tiu estas la homo, al kiu ili ŝuldas dankemon pro siaj komfortaj kondiĉoj. Mi kuraĝigis Klaŭdion regule inspekti la gvardion, sed mi ne faris la eraron akompani ilin – nenio igas la senatanojn pli nervaj ol virino volvita en armea mantelo, kiu inspektas la trupojn kvazaŭ ŝi estus viro. Ne, mi okupis min pri pli persona aliro – mi vizitis la kazernon de tempo al tempo, tagmanĝis kun la komandanto, promenis tra la kortoj, babilis laŭ amika maniero kun la soldatoj, kiujn mi hazarde renkontis, dum ili poluris siajn kirasojn aŭ stufis ian naŭzan kaĉon super la fajro. “Kiel bongusta odoro! Vi estas lerta kuiristo, ĉu ne?” Mi pretus veti, ke dudek jarojn poste ili ankoraŭ rakontos al siaj genepoj, kiel la edzino de la imperiestro gustumis ilian stufaĵon.

Tiberio traktis la situacion tre ruze. La danĝero estis, ke kiam Sejano konstatos, ke la imperiestro celas forigi lin, li povus reagi per ŝtatrenverso, kaj kun la subteno de la Pretoranoj li certe sukcesos. Tial, por ne antaŭaverti Sejanon pri sia plano, Tiberio private informis lin, ke li asignos al li la titolon Tribunuso de la Plebo. Tio praktike egalis al promeso nomumi Sejanon kiel sian heredonton. Tial Sejano memfide eniris la senatejon sen apartaj aranĝoj por la propra sekureco. Li tute ne imagis, ke en tiu tago Tiberio intencas detrui lin por ĉiam.

Intertempe Tiberio jam sekrete enoficigis la kapitanon de la urba gvardio, Nevion Sutorion Makronon, por anstataŭigi Sejanon kiel komandanto de la Pretoranoj. Kiam Sejano sidis sekure interne de la senatejo, Makrono montris al la Gvardianoj la leteron de Tiberio, laŭ kiu li mem estas la posteulo de Sejano, kaj promesis al ili financan premion. Tiam li senbrue resendis la Pretoranojn al la kazerno kaj starigis la membrojn de la urba gvardio kiel gardistojn ĉirkaŭ la konstruaĵo.

Oni komencis laŭtlegi leteron al la senatanoj, sed anstataŭ laŭdi Sejanon, ĝi enhavis longan liston de akuzoj kontraŭ li. La unuaj estis nur malseriozaj kritikoj, do kvankam Sejano sendube estis iom surprizita, li restis en sia loko atendante la momenton, kiam la imperiestro nomumos lin tribunuso. Sed dum la listo de kritikoj fariĝis pli longa kaj pli serioza, li komencis rigardi ĉirkaŭ si en konfuzo, ne sciante, ĉu eliri el la salono, ĉu resti kaj pluaŭskulti la leteron ĝis la fino.

La senatanoj estis same konfuzataj. Multaj el ili estis elektintaj sidlokojn apud li, kun la ideo partopreni en lia bonŝanco kaj esti unuaj en la vico, kiam li premios siajn plej fidelajn apogantojn. Sed nun ili komencis suspekti, ke ili eraris. Ili vidis, ke anstataŭ suprenlevi ilin kun si mem, li povus frakasi ankaŭ ilin per sia falo. Kelkaj forlasis siajn sidlokojn por murmuri inter si kaj diskuti la situacion, sed anstataŭ reveni al siaj lokoj ĉe lia flanko, ili eksidis je ioma distanco.

De tiu momento, aferoj evoluis rapide. Antaŭ unu horo Sejano atendis ricevi specialajn potencojn de la imperiestro; nun anstataŭe la konsulo abrupte ordonis lin paŝi antaŭen. Unue, Sejano ne komprenis, kio estas okazanta. Li rigardis ĉirkaŭ si en konfuzo, ŝajne pensante, ke la konsulo alparolas alian homon. Finfine li leviĝis, kaj iris stari apud la seĝo de la konsulo. Tie li aŭskultis kun ŝokita mieno, dum liaj iamaj kolegoj kondamnis lin al malliberejo. Apenaŭ komprenante, kion li faras, li prezentis siajn tremantajn manojn, por ke la kapitano de la urba gvardio ligu liajn artikojn, kaj de tie oni kondukis lin tra la stratoj kiel ordinaran krimulon al malliberejo.

La onidiroj komenciĝis eĉ antaŭ ol Domicio revenis hejmen: “Ĉu vi aŭdis, mia sinjorino...?” “Ĉu vi scias...?” La gesklavoj ŝajnis supozi, ke kiel edzino de senatano, mi iel devus scii, kio okazas en la senato. Mi estis ĝenata – mi pensis, ke mi efektive devus scii pli ol la aliaj membroj de mia domanaro, dum fakte iu ajn sklavo laboranta en vinvendejo apud la senato certe estus aŭdinta pli ol mi. Sed mi ne malkaŝis mian malcertecon al la servistoj. Mi sendis Monikon por informiĝi pli precize – li estis bona homo, iom pedanta, kiun mi fidis redoni al mi la novaĵon, ĝuste kiel li ricevis ĝin, ne spicante ĝin per propraj aldonaĵoj.

Moniko rekuris spasme spirante – li provis paroli, sed devis interrompi sin pro doloro en sia flanko. Finfine li sukcesis eligi la vortojn: “Mia sinjorino, Sejano estas arestita.” Ĉiuj gesklavoj premiĝis ĉirkaŭ li; kelkaj homoj eĉ sugestis, ke tio ne povas esti vera, eble ĝi estas ŝerco. Kaj kia senso de senŝarĝiĝo, tiu konstato pri pezo subite forprenita, kaj mia unua penso: nun finfine panjo kaj Druso estos liberigitaj! Estis ankaŭ timo – kiam la mondo tiel subite renversiĝas, kiu scias, kio okazos poste? Kio pri la Pretora Gvardio? – li estis ilia komandanto, ili restos lojalaj al li. Eble okazos popolribelo, eble batalado en la stratoj, malamikaj homamasoj povus ĉirkaŭi la domon, enrompi... Mi ordonis al la sklavoj bari la pordojn.

Dum Sejano marŝis inter siaj gardistoj, pli kaj pli da homoj alkuris por mem spekti la vidaĵon. Baldaŭ la publiko viciĝis ĉe ambaŭ flankoj de la vojo, kvazaŭ ili rigardus procesion. Dum Sejano pasis, ili insultis lin, mokis kaj alkraĉis lin. Nur tiam li montris ian emocion. Li provis tiri la faldon de sia togo super sian kapon por kaŝi sian vizaĝon, sed liaj gardistoj ne permesis tion kaj devigis lin marŝi kun la kapo nekovrita. En iu momento viro alkuris kun disbatita objekto el bronzo kaj levis ĝin por ke Sejano ĝin vidu. Tio estis lia propra kapo, forhakita de unu el liaj statuoj.

Tio estis nur la antaŭgusto, por tiel diri, prepare al la ĉefa plado ankoraŭ venonta. Tiun saman posttagmezon la senatanoj denove renkontiĝis, kaj vidante, ke iliaj agoj vekis neniun kontraŭstaron de la popolo, nek, pli grave, de la Pretoranoj, ĉi-foje ili sen iu ajn hezito kondamnis Sejanon kaj liajn gefilojn al la morto.

Junila – kiom da jaroj ŝi havis? ĉu dek kvar? Ŝi estus povinta jam esti edzino de kuzo Druĉjo, se li ne estus sufokinta sin per tiu piro. Almenaŭ tiel ŝi estus povinta eviti... mi provas ne pensi pri tio – la ŝnuro jam tordita ĉirkaŭ ŝia kolo, sed ankoraŭ ne streĉita, kaj la ekzekutisto, iu liberigita sklavo, kiu rikanaĉas al ŝi, sciante ke li rajtas uzi ŝin laŭ iu ajn fimaniero, kiu sugestas sin al lia fantazio... Kvazaŭ perforti virgulinon ial malpli ofendos la diojn ol simpla ekzekuto.

Ekzistas neniu pravigo por la ekzekuto de liaj infanoj, kiuj tute ne partoprenis en la krimoj de sia patro. La celo de tiu fiago estis kontentigi la deziron de la publiko venĝi sin kontraŭ la homo, kiu superregis ilin de la lastaj ses jaroj, kaj samtempe certigi la absolutan neniigon de lia sango.

Mi kaj la restantaj anoj de mia familio estis ĝojplenaj pro la falo de Sejano. Nun kiam Tiberio malkateniĝis de lia influo, ni kredis, ke li baldaŭ liberigos mian patrinon kaj mian fraton Druso – Nerono, kompreneble jam estis morta. Niaj antaŭvidoj baldaŭ transformiĝis en malesperon, des pli drastan kontraste kun nia antaŭa ĝojego. Kiel ni baldaŭ malkovris, la veneno de Sejano pluaktivis longe post la malapero de la homo mem.

Pina oscedis kaj rigardis eksteren tra la malfermitaj fenestroklapoj. Juna sklavo forbalais la falintajn foliojn, kaj ŝi rigardis lin, distrate, dum ŝi turnis kaj returnis enmense malfacilan frazon en la greka. Li ridetis al si mem dum li laboris, kaj de tempo al tempo li apogis sin sur sia balailo, fiksrigardante malproksimen, kvazaŭ liaj pensoj direktiĝas al iu plezuriga sceno tre malproksima de la penado de lia ĉiutaga vivo. Liaj brakoj, ĉizitaj de jaroj da fizika laborego, estis alloge muskolecaj. Subite liaj okuloj hazarde trafis tiujn de Pina. Ŝi saltetis kulpe, tiam, kolera kontraŭ si mem, ŝi tiris sian atenton for de la fenestro kaj reen al sia papirusaĵo.

“Pina! Kie vi estas?” Senatende ŝi aŭdis la voĉon de Livila de la vestiblo.

“En la biblioteko”, ŝi revokis.

La glitpordo estis puŝita flanken kaj ŝiaj du fratinoj eniris. Livila tuj direktiĝis al la libroŝrankoj, dum Sinjo prenis la volvaĵon de Pina etenditan sur la pupitro. “Ĉu Herodoto? Kial vi legas tion?”

“Mi decidis daŭrigi kaj finlegi ĝin. Nun kiam Timoteo foriris, la sola solvo estas studi sen li.”

“Mi petis avinjon, ĉu ni povas ricevi novan instruiston”, Livila diris, tirante volvaĵon el unu el la bretoj. “Ŝi diris, ke tio ne necesas.”

“Timoteo baldaŭ revenos ĉiuokaze”, Sinjo diris. “Tuj kiam Boteto revenos el Kapreo. Intertempe, ni ĝuu nian ferion.”

Pina lasis sian papirusaĵon revolviĝi sur la pupitro. Verdire ŝi ne bedaŭris pro la interrompo. Sen la stimulo de regulaj lecionoj, Herodoto estis sufiĉe peza legaĵo.

“Ni venas gasti ĉe vi”, Livila diris. “Avinjo diris al ni, ke ni restu ĉi tie.”

“Ŝi volis, ke ni foriru”, Sinjo diris. “Onklino Livila fartas sufiĉe malbone.”

“Mi supozas, ke ŝi tre malbone reagas al la okazintaĵoj”, Pina diris. “Mi memoras, kiam mi iris viziti ŝin tuj post la geedziĝo...” Ŝi ne povis konvinki sin fini la frazon. Pensante pri tiu vizito, ŝi cedis al konfuza galimatio de emocioj, kaj ŝi konstatis, ke ŝi ne sentas sin preta priskribi la okazon al siaj fratinoj. Ŝi faris tiun viziton malvolonte, sciante ke tio estus la ĝusta afero, sed ŝi prudente elektis horon, kiam ŝi sciis ke la malaprobinda edzo de ŝia onklino ne estos hejme. Tio, kion ŝi ne atendis, estis trovi sian onklinon tiel adoleske enamiĝinta, pli kiel dekkvinjarulino ol matura virino. Pina apenaŭ volis konfesi tion eĉ al si mem, sed Livila estis multege pli feliĉa dum tiuj kelkaj monatoj kun Sejano ol ŝi iam ajn estis kun Druso.

“Tio tute ne surprizas min”, Sinjo diris. “Iun belan matenon ŝi atendas aŭdi, ke ŝia edzo ricevos specialajn honorojn de la imperiestro, kaj la postan minuton ŝi aŭdas, ke lia kadavro kuŝas nuda en la strato, por ke la homoj piedbatu ĝin kaj kraĉu kontraŭ ĝi. Kaj plie, kia teruro! Sendube ŝi timis, ke oni venos preni ankaŭ ŝin.”

Pina sciis, ke ili alproksimiĝas al la temo, kiu vere okupas la menson de Sinjo, kaj ke baldaŭ necesos paroli pri tio. Esperante provizore forpuŝi tiun momenton, ŝi diris, “Oni ne estus arestinta ankaŭ lian edzinon.”

“La gardistoj venis al ilia domo. Ili forkondukis liajn gefilojn.”

“Sinjo, mi tiom bedaŭras pro tio, kio okazis. Mi tiom bedaŭras pro Junila.”

“Tute ne necesis trakti ŝin tiel! Kiam la gardistoj venis por preni ŝin, ŝi demandadis: Kion mi faris? Mi ne intencis miskonduti! kvazaŭ ŝi ricevos batpunon pro malobeemo. Ŝi alkroĉis sin al la mebloj, kaj oni perforte malkroĉis ŝiajn manojn kaj fortiris ŝin.”

“Imagu se onklo Tiberio estus puninta ankaŭ nin, kiam ili sendis panjon en ekzilon”, Livila diris.

“Bonŝance, li ne faris.” Pina estis kontenta, ke la temo ŝanĝiĝis. “Kaj nun panjo kaj Druso povos reveni hejmen, kaj ĉio estos denove en ordo.”

“Krom por Junila”, Sinjo diris. “Estas tro malfrue por ŝi.”

“Jes”, Pina konsentis. Ŝi restis respekte silenta dum momento antaŭ ol demandi: “Ĉu vi kunportis viajn aĵojn? Ĉu ni iru meti ilin en vian ĉambron?”

“Tute ne necesis fari al ŝi tion, kion oni faris!” Sinjo kriis. “Eĉ se oni ekzekutus ŝin, ne necesus ankaŭ perforti ŝin.”

“Estas ofendo kontraŭ la dioj ekzekuti virgulinon”, Pina diris. “Tion klarigis al mi Domicio.”

Sinjo aŭdigis furiozan vespiron.

“Kia bonŝanco, ke ni povas veni ĉi tien”, Livila diris. “Vi ne povas imagi, kiom estas malagrable, kun onklino Livila en la ĉirkaŭaĵo. Ŝi rifuzas manĝi, ŝi ne prizorgas sin... Avinjo estis kontenta, kiam ŝi aŭdis, ke oni mortigis Sejanon, sed nun ŝi estas konstante malserena pro onklino Livila.”

“Ĉu ni iru formeti viajn aĵojn?” Pina diris. “Vi povus ricevi unu el la ĉambroj kun pordo al la ĝardeno.” Ŝia propra ĉambro, kiel tiu de ŝia edzo, estis en la pli supra etaĝo. Tiel, ŝi pensis, ŝiaj fratinoj ne vidos, ke ŝi pasigas ĉiun nokton sola, kaj ili ne hazarde renkontos Eklogon, dum ŝi eliras el la litoĉambro de Domicio. Ŝi sciis, ke la rilato de Domicio kun Eklogo ne estas sekreto, almenaŭ por Sinjo, sed ŝi deziris laŭeble kaŝi de siaj fratinoj la humiligan realecon de la situacio. La plej hontiga parto eĉ ne estis Eklogo. Ĝi estis la fakto, ke post tri-jara edziniĝo, ŝi estis ankoraŭ virga.

6

Kiel la plej aĝa fratino kaj edziniĝinta virino, Pino sentis respondecon pri Sinjo kaj Livila. Post kiam Timoteo foriris al Kapreo kun Boteto, mankis rutino en ŝiaj tagoj. Ŝi provis elpensi aktivaĵojn por plenigi la tempon: ŝi proponis vizitojn al amikinoj kaj ekskursetojn en la portolito al temploj aŭ aliaj vidindaĵoj en la urbo. Sinjo normale estus ĝuinta tiajn distraĵojn, sed Pina konstatis, ke ŝia fratino estas ankoraŭ profunde ŝokita pro la terura morto de Junila. Ŝi kaj Junila antaŭe estis intimaj amikinoj, kaj malgraŭ la duboj de siaj familianoj pri la patro de Junila, Sinjo pasigis multajn posttagmezojn ĉe lia domo. Krome, mankis al ŝi Boteto, kiu de ĉiam estis ŝia preferata aliancano inter ŝiaj gefratoj.

Dum ŝiaj fratinoj gastis ĉe ŝi, Pina laŭeble zorgis, ke almenaŭ Livila ĉiutage faru siajn ekzercojn de la greka. Ŝi ne povis devigi Sinjon fari same, sed Sinjo ja senentuziasme akceptis ŝian proponon, ke ili starigu kadron por iomete teksi. Iliaj patrino kaj avinoj ĉiam insistis, ke la knabinoj pasigu iom da tempo ĉiutage ĉe siaj teksiloj. Tion postulis la familia tradicio, ĉar Aŭgusto ĉiam proklamis al la mondo, ke liaj vestoj estas teksitaj de liaj propraj edzino kaj filino. “Ĉu ni nepre devas?” Livila grumblis. “Mi preferus fari tradukon.” Livila havis mallertajn fingrojn, kaj ŝi de ĉiam konsideris la ĉiutagan teksosesion same granda ĝenaĵo kiel la plej teda gramatika ekzerco trudita al ili de Timoteo.

Verdire ankaŭ Pina tute ne plu teksis de kiam ŝi edziniĝis. Ŝi ne plu estis infano, kaj ŝi rajtis mem decidi, kiel pasigi siajn tagojn. Tamen, ŝi nepre donu ekzemplon al siaj fratinoj, do ŝi sendis unu el la sklavinoj supren por reporti la pecojn de ŝia teksokadro, kiuj kuŝis netuŝitaj de la lastaj tri jaroj en la fundo de ŝia kesto. Dum la sklavinoj kunfiksis la lignajn latojn, Pina fosis tra sia korbo de koloraj lanbuloj, kaj elektis unu el la pli firmaj fadenoj por uzi kiel varpon. Kiam la teksilo estis preta, ŝi komencis pendigi la varpojn ĉirkaŭ la kadro, dum Sinjo tiris la ekstremojn en faskojn kaj alligis la pezaĵojn. La monotona tasko okupis la manojn kaj la menson de Pina, lulante ŝin en staton de trankvila meditado. De tempo al tempo ŝi vekiĝis el sia revado por admiri la vicon de egale interspacigitaj fadenoj, kiuj iom post iom vastiĝis laŭlonge de la supra stango. Jam pasis longa tempo, de kiam ŝi ĝuis la perspektivon de nova manlaboraĵo. Ŝi ĵetis rigardon al sia fratino, kaj vidis ke ankaŭ Sinjo estas plene absorbita, kaj ke ŝia vizaĝo aspektas malpli streĉite ol antaŭe.

La plej luma ĉambro en la domo de Domicio estis la vestiblo kun ties plafona luko super centra baseno. Tie la junulinoj estis laborantaj, kiam la enirpordoj malfermiĝis por enlasi portoliton kun fermitaj kurtenoj. Pina kaj Sinjo levis siajn okulojn de la teksokadro, Livila de sia skribtabuleto, kaj ili rigardis scivole dum la kvar portistoj antaŭenpaŝis ĝis la mezo de la salono kaj starigis la portoliton surplanken. La kurtenoj estis tiritaj flanken, kaj eliris Valeria. Pina estis kontentega vidi ŝin. “Kia surprizo! Ĉu vi konas miajn fratinojn...?”

“Kie estas Gneo Domicio?” ŝin interrompis Valeria. “Mi nepre devas paroli kun li. Ĉu vi povas diri al mi, kie li troviĝas?”

Pina turnis sin al la du sklavoj, kiuj staris je diskreta distanco apudmure, ĉiam pretaj se oni bezonos iliajn servojn. Tuj unu el ili paŝis antaŭen por ricevi ŝiajn instrukciojn. “Iru trovi Gneon Domicion. Diru al li, ke Valeria Flaka urĝe bezonas paroli kun li.”

Valeria rigardis ĉirkaŭen kun senkomprena esprimo. Ŝi ŝajne ne rimarkis la du pli junajn knabinojn. Pina konstatis, ke ambaŭ ŝiaj fratinoj gape observas la vizitantinon. “Ĉu ni iru en la studejon?” ŝi diris. Valeria ne reagis, do ŝi tuŝis ŝian brakon, kaj direktis ŝin al la pordo.

Estis divano en la studejo, kie Pina eksidis kaj invite frapetis la randon. “Venu sidiĝi apud min.” Ŝi memoris sian devon kiel gastiganto. “Ĉu vi volas trinkaĵon?”

Valeria preskaŭ falis sur la divanon apud ŝi. Pina demandis sin, kial ŝi volas paroli kun Domicio, sed ŝi subpremis sian scivolon. Nur infanoj petas informojn pri aferoj, kiuj ne koncernas ilin. Ŝi serĉis alian temon por plenigi la silenton. “La sklavo iris serĉi Domicion. Sendube li alvenos post momento.”

Valeria ne respondis. Pina alrigardis ŝin kaj konstatis, ke ŝiaj ŝultroj skuiĝas. “Valeria! Kio estas? Kio okazis?”

Estis silento, dum Valeria luktis por respondi. Finfine, kvazaŭ subita akvofluo elpuŝis ian baraĵon el mallarĝa kanalo, ŝi ekploregis.

Konsternite, Pina rigardis ŝin. Ŝi estis necerta, kion fari. Ŝi sciis, ke impulsiĝema Livila brakumus ŝin, sed Pina ne ŝatis tuŝi aliajn homojn. Krome, Valeria ne estis vera amikino, kaj tio ŝajnis nekonvena gesto al virino almenaŭ dek jarojn pli aĝa ol ŝi.

Sed ŝi nepre faru ion. Valeria plorĝemis kun spasmaj elspiroj, kaj tordis sian robon inter siaj manoj, ĝis la ŝtofo baldaŭ ŝiriĝos. Ŝi mem, Pina, iel devis trovi la ĝustan komenton por kvietigi ĉi tiun torenton de senbrida emocio. “Domicio alvenos post momento. Mi certas, ke li povos helpi vin.”

Valeria ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ Pinan, sufoke premegante ŝin. “Li ne... nenio estas farebla.” Ŝi metis sian kapon sur la ŝultron de Pina, kaj ploregis eĉ pli forte ol antaŭe. La tuja instinkto de Pina estis fortiriĝi. Ŝi estis malkomforte konscia pri la korpo de Valeria premanta la ŝian, pri larmoj kaj eble eĉ muko makulanta ŝian ŝultron – sed estus malĝuste konduti tiel distance fronte al tiel evidenta suferado. Ŝi penis senstreĉiĝi. Malvolonte, sed sciante ke tiel farus Livila en tia situacio, ŝi devigis sin karesi la kapon de Valeria. “Li ne povos fari ion ajn”, Valeria diris. “Mia edzo... mia edzo... mortigis sin ĉi-matene!”

“Kion!” Pina rektigis sin, forpuŝante Valerian.

“Li tranĉis siajn vejnojn.”

“Ĝemino! Sed kial?”

“Mi provis malhelpi lin, mi petegis lin ne fari. Kaj nun mi timas, ke oni venos preni ankaŭ min.”

Momente Pina apenaŭ sukcesis spiri. Sed samtempe dum ŝi luktis por superi la doloregan kramfon en sia brusto, ŝia menso furioze laboris. La edzo de Valeria ĵus mortigis sin. Kion li faris por ofendi la imperiestron, kion estis farinta Valeria, tiel ke ŝi kredas sin en danĝero? Ŝi estis kontenta, kiam aŭdiĝis frapo ĉe la pordo, kaj sklavo eniris la ĉambron. “Gneo Domicio iris viziti la sinjorinon Antonia”, li diris.

“Kion mi faru, kion mi faru?” Valeria tordis siajn manojn. Ŝi rekomencis plori, ne pasie kiel antaŭe, sed mallaŭte kaj rezignacie.

Jen finfine io, kion Pina povos fari. “Valeria, ne senesperiĝu. Mi certas, ke li povos helpi vin.” Ŝi tute ne havis kialon por promesi tion, sed ŝi deziris transdoni la situacion en la multe pli kapablajn manojn de sia edzo. “Li estas ĉe mia avino. Ŝia domo estas tre proksima, ĝuste sur Palatino. Mi povas sendi iun por voki lin... aŭ ĉu vi volas iri mem?”

Valeria kapjesis.

“Ĉu vi estos en ordo – aŭ ĉu mi akompanu vin?” Pina aldiris tion hezite. Kian helpon ŝi povos proponi al Valeria, kiu nepre estas multe pli aĝa kaj pli kapabla ol ŝi?

“Ho jes, ho jes, dankon, Pina. Mi petas vin veni kun mi.”

Pina ekstaris, kaj strebis doni impreson pri certeco, kian ŝi tute ne sentis interne. “Via portolito atendas. Ni povas ekiri tuj.”

“Atendu ĉi tie”, Pina diris al Valeria, kiam la portistoj demetis la portoliton en la impona vestiblo de ŝia avino. “Mi iros serĉi mian edzon.” Alkondukinte Valerian, verdire ŝi estis malcerta, kiel Domicio reagos. Jen la vidvino de Ĝemino, homo kiu estis devigita sin mortigi. Ĉu Domicio koleros kontraŭ ŝi, ke ŝi implikas lin en aferon, kiu povus havi danĝerajn sekvojn por ĉiuj enplektitoj? Ŝi preferis eniri unue, timante ke li diros ion nekonvenan antaŭ ŝia amikino.

Ŝi lasis Valerian en la vestiblo dum ŝi iris supren al la apartamento de sia avino. Ŝi trovis siajn avinon kaj edzon, kiuj kuŝis sur divanoj ĉe kontraŭaj flankoj de malalta tablo. Inter ili estis pleto da farĉitaj daktiloj. Ili rigardis ŝin kun surprizo, kiam ŝi envenis. “Mi akompanis ĉi tien Valerian Flakan”, ŝi diris rapide. “Gneo Domicio, ŝi venis serĉi vin. Ŝia edzo mortigis sin hodiaŭ.”

Li kaŝis sian vizaĝon en siaj manoj, kaj eligis ĝemon. Pina rigardis lin maltrankvile. Pasis momento antaŭ ol li malkovris sian vizaĝon. “Mi timis, ke okazos io tia. Tio ne estas la unua sinmortigo de post la malapero de Sejano, kaj ĝi ne estos la lasta.”

“Valeria atendas en la enirhalo, en sia portolito. Ŝi esperas, ke vi helpos ŝin.”

Domicio aŭdigis etan ridon, kaj neis per la kapo. “Kion mi povos fari, laŭ ŝia supozo: ĉu revivigi Ĝeminon? Kompreneble, oni konfiskos liajn bienojn.”

“Ŝi timas, ke oni venos preni ankaŭ ŝin.”

Domicio vespiris. “Mi ne vidas, kion mi povos fari. Mi iros paroli kun ŝi. Ĉu vi diris, ke ŝi estas en la enirhalo?”

Li eliris, kaj Pina danke sekvis lin per siaj okuloj. Li estas afabla homo, ŝi konstatis, mallaborema kaj senambicia, sed li ne puŝas flanken la homojn, kiuj venas peti lian helpon. Kaj, dum en la pasinteco ŝi bedaŭris lian mankon de ambicio, ŝi komprenis nun, ke li prave evitis implikiĝi en la politikajn intrigojn de la senato. Li ne faris la eraron de viroj kiel Ĝemino, kiuj pro sia deziro suprengrimpi, permesis al si danĝere ligiĝi kun Sejano.

“En kiaj tempoj ni vivas”, avinjo Antonia diris. “Eksidu, Pina, kaj prenu kelkajn daktilojn. Estas agrable vidi vin, kara.”

Pina iris kisi sian avinon, tiam kuŝis sur la divano ĵus forlasita de ŝia edzo.

“Ĉu viaj fratinoj estas en ordo?” avinjo demandis. “Ŝajnis al mi preferinde, ke ili foriru de ĉi tie dum kelkaj tagoj.”

“Mi provas trovi aktivaĵojn por ili. Sed, avinjo, ĉu ni ne devus serĉi alian instruiston?”

“Ĉu vi vere opinias tion necesa, kara Pina? Vi estas preskaŭ dekses-jara. Mi esperas, ke vi baldaŭ patriniĝos. Vi estis juna, kiam vi edziniĝis, sed nun vi estas plenkreska virino...”

Ĉu ŝia avino scias pri Eklogo? Eble ĉi tiu estus la momento por peti ŝian helpon. Sed ĝuste tiam la pordo malfermiĝis, kaj fantomo enŝteliĝis en la ĉambron.

Pina estis ŝokita. Kiam ŝi laste vidis sian onklinon Livila, tiu estis ridetema kun rozkoloraj vangoj, elegante vestita en robo el pura silko kun smeraldaj ĉenoj ĉe la kolo kaj oreloj. Tiu homo havis neniun rilaton kun ĉi tiu ombro volvita en malpura negliĝo kun nudaj piedoj kaj nekombitaj haroj. La nazo de Pina spasmetis, kaj ŝi devis malhelpi sin fortiriĝi, kiam ŝia onklino alproksimiĝis por kisi ŝin. Ĉefe perturbis Pinan la odoraĉo: tiu akra odoro, kiu ŝvebis ĉirkaŭ ŝi. La neglektitaj vestoj kaj haroj povus esti rigardataj kiel konvenciaj signoj de funebrado, sed estis klare, ke la indiferento de ŝia onklino al sia korpo estas multe pli ekstrema ol tio, kion oni atendas de iu ajn vidvino.

Avinjo Antonia vespiris, kaj kapneis senpacience. “Kian malbelan vidaĵon vi prezentas, Livila, kaj rigardu, kiu venis viziti nin! Kion ŝi devas pensi, laŭ vi, kiam ŝi vidas sian onklinon en tia stato?”

“Pardonu”, diris onklino Livila apatie. “Mi ne sciis, ke vi ĉeestas, Pina.”

“Ĉar vi ja estas ĉi tie, sidiĝu kaj manĝu kelkajn figojn”, Antonia diris.

Livila sidiĝis. “Nur iom da akvo”, ŝi murmuris.

“Livila, se vi intencas sidi ĉi tie, vi tamen manĝu ion. Alie, vi prefere reiru al via ĉambro. Vi jam sufiĉe konsternis Pinan.” Antonia turnis sin al sia nepino. “Vi vidas, kia ŝi estas. Ŝi kondutas, kvazaŭ neniu iam ajn vidviniĝis antaŭe.” Ŝi returnis sin al Livila. “Memoru la patrinon de Pina. Ŝi estis multrilate kritikinda, sed neniu povas aserti, ke ŝi ne amis sian edzon, same multe kiel vi amis vian. Kaj kiam Ĝermaniko mortis, laŭ mia memoro ŝi ne pasigis sian tutan tagon lamentante. Ŝi tuj enŝipiĝis kaj iris rekte al Romo kun liaj cindroj.”

“Cindroj!” Livila ploretis. Ŝia nazo likis, sed ŝi ne viŝis ĝin. Pina pensis, ke avinjo diris la malĝustan aferon. Ŝi jam tiom da fojoj aŭdis tiun rakonton, kiel ŝia patrino reportis la cindrojn de sia edzo reen al Romo. Ŝi portis la cindrournon la tutan vojon de la haveno en suda Italujo ĝis Romo, kaj en ĉiu urbo bonvenigis ŝin amasegoj da funebrantaj civitanoj. La plej frua memoro de Pina estis, kiam ŝi iris kvar-jara por aliĝi al la funebra procesio. Tiam ŝi la unuan fojon renkontis sian patrinon – aŭ, pli precize, la unuan fojon pri kiu ŝi konsciis: altan virinon en malhelkolora robo, tenante urnon en siaj brakoj. Kvankam ŝia patrino estis emocie detruita pro la antaŭtempa morto de sia edzo, ŝi almenaŭ povis rerigardi al tiu lasta vojaĝo de Ĝermaniko kiel okazo de pompo kaj triumfo. Tio, kion Livila ricevis, post nur malmultaj feliĉaj monatoj, estis la strangolado de ŝia edzo en la malliberejo, kaj lia kadavro ĵetita nuda en la straton por ke la homamasoj insultu kaj la hundoj disŝiru ĝin. Ne estis mirige, ke ŝi falis en staton de ekstrema deprimiĝo.

“Kion Valeria faros?” Pina kaj ŝia edzo marŝis hejmen de la domo de Antonia. Kelkajn paŝojn antaŭ ili, du servistoj de Domicio puŝiĝis senhezite antaŭen, liberigante la vojon por sia mastro tra la homplenaj stratoj.

“Mi ne kredas, ke multo estas farebla. Ŝi pensas forlasi Romon, iri al la kamparo dum kelkaj monatoj – sed, kiel mi diris al ŝi, tio ŝanĝos nenion. Se iu planas akuzi ŝin, oni trovos ŝin, ĉu en Romo, ĉu ekster Romo.”

“Sed kial iu volus akuzi Valerian? Kion ŝi faris?”

“Tutsimple, ŝi subtenis sian edzon. Ĝemino estis multe tro preta helpi Sejanon realigi siajn... siajn pli dubindajn politikojn.”

“Sed Ĝemino ne ŝajnis tia homo. Kiam li venis al viaj vesperaj festenoj, li ŝajnis tiel amikema kaj afabla.”

Domicio ridis. “Efektive, li estis tre amikema. Sed vi estas filino de via patrino jam sufiĉe longe por scii, ke ne eblas juĝi laŭ la aspekto.”

Pina ne respondis. Domicio pravis – ŝi estus devinta scii, ke neniu povus fariĝi konsulo, kiu ne estus preta tro proksimiĝi al Sejano. Kaj kion tio sugestas pri Valeria?

Kvazaŭ li divenis ŝian penson, Domicio diris, “Ne kulpigu vian amikinon. Mi ne kredas, ke Valeria havis iun ajn intereson aŭ komprenon pri la pli malhela flanko de la senata politika vivo.”

Pina danke aŭskultis lian aserton. Ŝi ja mistaksis Ĝeminon, sed ŝi ne volis pensi, ke ŝi malpravis ankaŭ pri Valeria.

Domicio diris, “Vi atendas senpacience la revenon de via patrino, ĉu ne?”

Pina tuj haltis kaj ekrigardis sian edzon. “Kial vi diras tion? Kio okazis?”

“Nenio okazis al via patrino, nek al via frato. Li restas ankoraŭ tie, en la palaco. Sed la fakto estas, ke eĉ nun kiam Sejano estas for, oni tre malprobable liberigos ilin.”

Tiu informo estus devinta ŝoki Pinan, sed ial, ĝi ne surprizis ŝin. Ŝi diris nenion kaj plumarŝis, konsiderante la vortojn de Domicio. Ili ŝajnis konfirmi ion, kion ŝi suspektis de almenaŭ kvin-ses tagoj, kvankam ŝi ne permesis al si vidi tion. Se la imperiestro estus pardoninta ŝian patrinon, ŝi devus jam esti hejme. “Kial onklo Tiberio ne volas liberigi ilin?”

“Via patrino volis, ke la senato eloficigu Tiberion favore al viaj fratoj. Vi ja scias tion, ĉu ne? Ŝi serĉis apogantojn inter la senatanoj, kaj kiam ŝi ne trovis sufiĉajn, ŝi tamen decidiĝis nepre forigi lin per iu ajn metodo. Ekzistas la pruvoj pri tio. Sejano ne simple inventis la aferon – eĉ se li troigis ĝin. Kaj kompreneble, li certigis, ke la imperiestro interpretu ĝin kiel eble plej negative.”

Pina ne sciis, kiel reagi. En la profundo de sia koro, ĝis tiu momento ŝi ĉiam kredis, ke iam oni permesos al ŝia patrino reveni al Romo.

“Eble tio estis nura babilado fare de via patrino”, Domicio diris. “Eble nenio estus rezultinta el tio. Ni ne scias, kian rakonton Sejano donis al la imperiestro, sed evidente ĝi estis tre konvinka.”

Kiel ni baldaŭ malkovris, la veneno de Sejano pluaktivis longe post la malapero de la homo mem. Mi kaj miaj fratinoj rigardis kun teruro, dum oni sisteme arestis ĉiujn senatanojn, kiuj iam ajn esprimis simpation por niaj patrino kaj familio, kaj kondamnis ilin al ekzilo aŭ morto.

Panjo praktike donacis al Sejano la avantaĝon, kiun li deziris. Tiel stulte!... se ŝi estus nur iom pli pacienca – onklo Tiberio jam nomumis Neronon kaj Druson kiel siajn heredontojn. Ŝi bezonis nur atendi.

Krome mia patrino, ekzilita kaj izolita, estis tiel sovaĝe batita de unu el la gardistoj, ke ŝi perdis okulon. En sia malespero ŝi konkludis, ke la morto estus preferinda al ŝia nuna situacio. Sed eĉ tiu konsolo ne estis permesata al ŝi, ĉar kiam ŝi rifuzis manĝi, la imperiestro ordonis, ke oni nutru ŝin perforte.

Dum la periodo, kiam Sejano supreniris, multaj senatanoj deziris esti rekonataj kiel liaj amikoj kaj ricevi lian patronecon. Farante tion ili sekvis la ekzemplon de la imperiestro, kiu publike nomumis Sejanon sia ĉefa konsilanto. Nun tiu sama amikeco, kiu ĝis tiam estis dezirinda kaj necesa, fariĝis danĝera malavantaĝo. Sekvis sennombraj procesoj, kaj multaj senatanoj estis ekzekutitaj aŭ devigataj mortigi sin, kvankam fakte ilia sola kulpo estis tro proksimiĝi al la homo, kiun la imperiestro mem elektis konsulo kaj bonvenigis en sian familion.

“Ĉu mi rajtas enveni?” Domicio hezitis ĉe la sojlo de la ĉambro, kie Pina sidis ĉe sia teksilo kun Sinjo kaj du servistinoj. Li aspektis komike necerta en ĉi tiu centro de ina aktiveco, preskaŭ same kiel li aspektus, se li plenumus komision en la virina banejo. Pina sentis fieron, ke li trovis ŝin ĉe tiel admirinda okupo, ĝuste kiel Lukrecia malkovrita de sia edzo. Samtempe ŝi bedaŭris, ke en tiu momento ŝi ne donis sian atenton al pli intelekta tasko kiel studado aŭ skribado.

Funde de tiuj pensoj estis sento de streĉo, konstanta zorgo, kiun ŝi povis ignori dum kelkaj tagoj, sed kiu neniam plene dissolviĝis: ŝia patrino, ŝia frato. Ŝia edzo ne estus serĉinta ŝin, se li ne volus doni al ŝi ian gravan novaĵon.

“Mi devas rakonti al vi ion”, li diris. “Tio koncernas vin, ĉiujn tri. Kie estas Livila?”

Liaj serioza sinteno kaj senrida mieno lasis al ŝi neniun dubon, ke la novaĵo, kiun li portas al ili, ne estos bona. Ŝi sentis doloran kuntiriĝon en sia brusto. Ŝi devis regi sian voĉon por ke ĝi ne tremu. “Mi kredas, ke ŝi estas en la biblioteko. Ŝi legas.”

Domicio kapsignis al unu el la servistinoj, kiu ekstaris kaj iris serĉi ilian fratinon. Pina rimarkis, ke Sinjo volvas la lanfadenojn kaj formetas la bulojn en la teksoskatolon. Ŝi komencis fari same. Tio estis maniero por plenigi la tempon dum ili atendas la alvenon de Livila, kaj ŝi suspektis, ke aŭdinte la informojn de Domicio, ili ne volos daŭrigi sian laboron.

Finfine Livila aperis en la pordo.

“Sidiĝu”, Domicio diris. “Mi havas informon por vi. Temas pri via onklino Livila.”

Onklino Livila. Kondiĉe ke la novaĵo ne rilatos al ŝia patrino, Pina povos fronti kion ajn li diros. Ĉu ŝia onklino mortis? Konsiderante la staton, en kiu Pina vidis ŝin kelkajn tagojn pli frue, tio ne mirigus. Ŝi tamen ne atendis la postajn vortojn de sia edzo.

“Ĉu vi memoras, kiam via onklo Druso malsaniĝis?”

“Jes. Kio pri tio?”

“Oni informis nin hodiaŭ en la senato, ke Livila aranĝis la venenadon de Druso, je instigo de Sejano.”

Pina abrupte enspiris. Sinjo, ĉe ŝia flanko, kovris sian buŝon per la mano. Kaj tamen... ial tiu novaĵo ne estis al Pina tiel eksterordinara, kiel oni povus atendi. Tiuj makuloj sur la haŭto de Druso, la maniero laŭ kiu onklino Livila akiris novan vivon, dum ŝia edzo perdadis sian: ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi jam sciis la aferon la tutan tempon, kaj ke mankis nur la konfirmo de Domicio. La ĉefa strangaĵo, ŝi konstatis nun, estis ke neniu el ili suspektis tion pli frue.

“Kio okazos al ŝi?” Sinjo demandis.

“Kion vi supozas? Ŝi murdis sian edzon, la filon de la imperiestro...”

Pina ankoraŭ luktis por plene kompreni la novaĵon, kiam Domicio aldiris, “Kaj estas alia afero. Ĉia memoraĵo pri ŝi estos ekstermita.”

Ekstermita. Tro ŝokite por eĉ plori, Pina konsideris, kion tio signifos. Ŝi havas onklinon, sed baldaŭ estos, kvazaŭ tiu onklino neniam ekzistis. Ŝiaj portretoj kaj statuoj estos detruitaj – aŭ, pli precize, oni forigos iliajn kapojn kaj anstataŭigos ilin per la kapoj de aliaj virinoj, kiuj eltenis la ĉikanadon de siaj edzoj anstataŭ rezisti ĝin. Ŝia koro kuntiriĝis pro kompato – onklino Livila, tiel malbonŝanca pri sia edzo kaj siaj infanoj, la periodo de ŝia feliĉo tiel mallongedaŭra. Sed kiel ŝi povis agi tiel stulte, tiel stultege? Ĉu ŝi ne antaŭvidis la riskojn? Kio okazos al ŝi nun? Certe oni konsideros ekzilon tro milda puno. Plej verŝajne oni devigos ŝin mortigi sin, per minacoj pri multe pli terura sekvo, se ŝi ne obeos. Kaj tio ne sufiĉos. Post ŝia morto, ĉiuj registroj de ŝia malfeliĉa vivo estos forviŝitaj. Onklino Livila ŝajnis tro malgranda, tro sensignifa homo por meriti tian epopean venĝon.

7

En Romo

Vintre, frue en 32 pK

“Kiel belega kolĉeno, mia sinjorino. Tio montras, ke via edzo alte taksas vin.” Alkasta, la servistino de Pina, ligis la pezan ĉenon ĉirkaŭ la kolon de sia mastrino, kaj ĝustigis la pozicion de la centra pendaĵo, dum dua servistino tenis la spegulon, por ke ŝi admiru sin. “Kaj nun la orelringoj”, Alkasta aldiris, dum ŝi ame elprenis ilin el ilia saketo. Ili konsistis el rubenoj muntitaj en oraj cilindretoj, samstilaj kiel la kolĉeno. Pina spektis en la spegulo, dum ŝiaj sklavinoj aranĝis ilin. La longaj gutformaj juveloj maldikigis ŝian tro larĝan vizaĝon, kaj espereble ili ankaŭ distros la atenton de la gastoj for de ŝia nazo.

“Belege”, spiris Januaria de malantaŭ la spegulo.

Pina ekstaris kaj atendis, dum la du sklavinoj paŝetis ĉirkaŭ ŝi, ĝustigante ŝian hararon per malpezaj tuŝoj kaj aranĝante la faldojn de ŝia safrankolora robo. Ĝi estis farita el la plej delikata lano kun glimeto de silko.

“Se mi rajtas komenti, mia sinjorino, vi aspektas kiel perfekta konsuledzino.”

Pina estis kontenta pro la plenkoraj admiresprimoj de siaj servistinoj. Ŝi ridetis al ili, kaj konscia pri la frapetado de la orelringoj kontraŭ ŝia kolo, marŝis per dignaj paŝoj el la ĉambro.

La filo de Tiberio estis morta, kaj lia sola travivinta nepo estis mense malkapabla. Malgraŭ lia mistraktado de mia familio, restis al la imperiestro neniu elekto; li nepre devis akcepti unu el miaj fratoj kiel sian posteulon. Dum li tenis la patrinon kiel malliberulon en Pandaterio, li kultivis ŝian filon, pretigante lin por la neevitebla momento, kiam necesos transdoni la imperiestran potencon. Li tamen intencis teni Gajon sub sia okulo, sciante ke la senatanoj kaj popolo de Romo entuziasme atendas la momenton, kiam tiu transdono okazos.

La postan jaron mia edzo, Gneo Domicio Ahenobarbo, fariĝis konsulo, kaj ricevis la rimarkindan honoron reteni tiun oficon dum la plena daŭro de unu jaro.

Kompreneble li faris preskaŭ nenion la tutan jaron. Li koncentriĝis pri sendanĝeraj aferoj: organizi ludojn, aperi en sia ceremonia togo dum publikaj okazoj. Li estis bona prezidanto dum debatoj en la senato, laŭ tio kion mi aŭdis, verŝajne ĉar li ne aparte interesiĝis pri la konkludo kaj do ne favoris unu flankon super la alia. Dum vesperaj festenoj mi ofte vidis lin kun lia frunto apogita sur la mano kaj la vizaĝo duone kaŝita, tiel ke ne eblis legi lian esprimon. Foje oni povus supozi, ke li endormiĝis, ĝis li faris iun komenton, kiu montris, ke li aŭskultis ĉiun vorton. Sed se oni demandis lin pri tio, li ŝajnis tute indiferenta – “Ho jes, tiu Pomponio, tro parolema ulo.” Kiam senatanoj koleriĝis kaj kriis unu kontraŭ la alia, li ne intervenis – nur atendis ĝis ili finkriis, tiam diris: “Ĉu ni transiru al la posta punkto?”

Mian plezuron pro la atingoj de mia edzo tamen detruis zorgoj pro mia patrino kaj miaj du fratoj: unu kiel malliberulo en la palaco, la alia malliberigita, praktike se ne laŭnome, ĉe la domo de la imperiestro en Kapreo.

Pina paŭzis ĉe la sojlo de la manĝosalono. Iuj el la gastoj estis jam alvenintaj, kaj ŝi aŭdis la blekadon de viraj voĉoj. Ŝi pensis kun subita ekbedaŭro pri Valeria, kiu verŝajne en tiu sama momento kuŝas por preni sian solecan vespermanĝon en sia malproksima kampara bieno. Ĝis tiu momento ŝi neniam plene konstatis, kiom gravas al ŝi la kunestado de Valeria en ĉi tiaj okazoj.

Unu el la sklavoj malfermis por ŝi la pordon kaj ŝi eniris, konscia ke ĉiuj okuloj atentas ŝin, dum ŝi direktiĝas al la divano de sia edzo. Domicio ĵetis al ŝi aproban rigardon kaj donis etan kapjeson. Fortika maljuneta viro kun granda kalva kapo kuŝis orte al li sur la najbara divano. Tiu certe estis la honora gasto, Marko Emilio Lepido, kiu laŭ la scio de Pina iam estis konsulo en la fora epoko de Aŭgusto. Ĉiuj aliaj gastoj estis mezaĝaj viroj, amikoj de ŝia edzo. Neniu el ili estis akompanata de sia edzino.

“Mi ĝojas vidi vin tiel bonfarta, Julia Agripina”, unu el ili diris, dum Pina ekkliniĝis apud sia edzo. Ŝi rekonis lin kiel Kvinton Terencion, unu el la urbaj juĝistoj. “Edzino de la konsulo... certe vi estas kontentega!”

Pina estis ĝenata. Kompreneble ŝi estas kontenta, sed ŝi preferas doni la impreson, ke la nomumo de ŝia edzo estas nur tio, kion ŝi nature atendas. Ŝi favoris lin per bonvola rideto. “Mi neniam dubis, ke iun tagon oni elektos Gneon Domicion – la sola demando estis kiam.”

La viroj ridis ĝentile kaj reprenis la temon de sia konversacio. “Li petis tranĉilon”, diris Terencio. “Diris, ke li devas pintigi sian skribilon. Do la sklavo enmanigis ĝin al li, kaj li tratranĉis sian artikon. Simple tiel.”

“Ĉu neniu provis malhelpi lin – ligi liajn artikojn?” Emilio Lepido demandis.

“Nu kompreneble ĉiuj sklavoj estis teruritaj, kaj lia edzino alvenis kurante, sed li nur diris Lasu min en trankvilo, sufiĉas al mi ĉi tia vivo.”

Tiaj konversacioj estis bedaŭrinde tro oftaj ĉe la manĝotablo de Domicio dum la lastaj monatoj. Pina ne sciis pri kiu parolas la gastoj de ŝia edzo, sed ne estis malfacile diveni, ke temas pri ankoraŭ unu senatano, kiu permesis al si tro amikiĝi kun Sejano.

“La proceso treniĝis pli kaj pli”, Terencio diris. “Oni jam prokrastis ĝin du fojojn. Li diris, ke li ne plu povas elteni la streĉon.”

“Preferinde esti streĉata ol morta”, Emilio diris.

“Oni supozus tion. Sed evidente Vitelio ne havis multajn esperojn pri la konkludo. Li jam diris tro multe al la malĝustaj homoj.”

“Mi memoras unu el la lastaj debatoj en la senato, kiam Aŭgusto ankoraŭ vivis”, diris Emilio Lepido. “Li predikis al la homoj pri sia amata ĉevaleto: malmorala konduto, kiel ĉio estis pli bona en la malnovaj tempoj... Nu, unu maljuna senatano tute ne estis impresita. Li ekstaris kaj komencis kontraŭkrii, kaj kiam Aŭgusto provis kontraŭargumenti, li diris: Ankaŭ ni rajtas havi niajn opiniojn!

“Kiel bele, se ni ankoraŭ povus aserti tion”, Terencio murmuris.

“Jes, ĉio estis pli bona en la malnovaj tempoj”, aŭdiĝis voĉo ĉe la pordo. “Tio estis la opinio de Aŭgusto, kaj ankaŭ mia patro opinias tion.”

La gastoj turniĝis por vidi la novalveninton.

“Ĝuste”, diris Emilio Lepido. “Kaj en la malnovaj tempoj, junuloj ne parolis senrespekte al sia maljuna patro antaŭ aliaj homoj. Ili ankaŭ ne alvenis malfrue ĉe vespera akcepto.”

“Pardonu min, Gneo Domicio”, diris la junulo. “Ĉu mi malfruas?”

“Ne tro terure”, Domicio diris. “Vi ankoraŭ ne maltrafis la ĉefan pladon.”

La juna viro iris al sia patro, la honora gasto, kaj ameme kisis lin. Tiam li paŝis malantaŭen kaj rigardis la tri divanojn. La sola libera loko estis apud Pina. Li hezitis. “Ĉu mi rajtas kuŝi ĉi tie?”

Per abrupta movo Pina ŝovis sin pli proksimen al sia edzo. Momentete ŝi sentis sin neordinare konfuzata. Subpremante sian agitiĝon ŝi respondis per serena voĉo: “Jes, bonvolu.”

“Kiel tipe!” diris Emilio Lepido. “Oni ĉiam povas fidi, ke mia filo rekte celos la plej belan virinon en la ĉambro.”

“Bedaŭrinde por li”, Pina diris, “ne estas granda konkurenco.”

“Nu, ne subvalorigu vin”, Emilio diris. “Gravas sango, ne beleco.”

Pina etendis sian brakon por servi sin de la plej proksima plado – hazarde ĝi estis telero da farĉitaj ovoj – dum la junulo prenis sian lokon apud ŝi sur la divano. El la angulo de sia okulo ŝi notis, ke li estas de fortika staturo kaj ne tre alta: malpli alta ol ŝi. Ŝi sentis neklarigeblan seniluziiĝon.

Knabeto alportis bovlon da akvo por ke li lavu siajn manojn, kaj intertempe Pina, kiu ne deziris montri tro grandan interesiĝon pri la junulo kuŝanta ĉe ŝia flanko, turnis sian atenton al la ĝenerala konversacio. Ŝajne la gastoj diskutis ian esploradon aktuale okazantan en la senato, sed estis malfacile rekapti la fadenon.

“Julia Agripina!” diris la junulo “Ĉu vi ne scias, kiu mi estas? Ni renkontiĝis ĉe via geedziĝfesto.”

Surprizite, Pina turnis sin al li kaj rekte rigardis lin la unuan fojon. Li havis bonhumoran esprimon, sed certe li ne estis bela – same kiel ŝi, li havis larĝan vizaĝon, kaj kontraŭmode lia hararo estis tondita mallonge.

“Ho jes”, ŝi diris kun embarasata rido. Ilia antaŭa renkontiĝo estis pli intima ol ŝi deziris memori, kun ŝia vizaĝo premata kontraŭ lia ŝultro, dum li portis ŝin trans la sojlon de ŝia nova hejmo. “Vi estas la frato de Emilia, ĉu ne? Ĉu vi estas Emilio?”

“Tiu estas mi, sed la homoj normale nomas min Lepido. Estas sufiĉe da Emilioj en la familio.”

“Do via fratino estas edzino de mia frato. Tio igas nin boparencoj.”

“Aŭ boboparencoj”, Lepido diris. “Kaj krom tio, sendube ni estas kvararangaj gekuzoj aŭ simile. Mi neniam sukcesis interesiĝi pri tiaj detaloj. Mia onklino adoras tion: prapraonkloj, kaj triarangaj kuzinoj.”

“Ĉu vi ne havis buklajn harojn, kiam mi laste renkontis vin? Tial mi ne tuj rekonis vin.”

“Jes, bedaŭrinde mia hararo ne kondutas laŭ la digna maniero, kiun oni postulas en Roma tribunalo. La sola solvo estis fortondi ĝin.”

“Ĉu vi estas advokato?”

“Nu... aspiranta advokato. Mi laboras por Terencio.”

“Kian laboron faras aspiranta advokato?” Pina demandis.

“Terencio transdonas al mi kelkajn el siaj kazoj. Ekzemple, lastatempe mi devis reprezenti klienton, kiu pruntis grandan monsumon al najbaro, kaj ankoraŭ ne rericevis ĝin.”

“Kaj ĉu via parolado konvinkis la juĝistojn?”

“Mi gajnis la kazon – kvankam, verdire, mi apenaŭ estus povinta malgajni.”

Pina aŭskultis kun intereso. Kiam ŝi estis pli juna, ŝi ofte trovis tion maljusta, ke ŝi neniam ricevos la ŝancon, kiun ŝiaj fratoj nature atendas, montri sian lerton kiel retorikisto. Dum la lastaj jaroj ŝi ĉesis pensi pri tio. Ŝi sciis, ke tio estas nerealigebla, kaj krome, la plejmulto el la oratoroj, kiujn ŝi renkontis, estis mezaĝaj viroj. Sed Lepido ne estis tiom pli aĝa ol ŝi mem, kaj aŭdinte, ke li sukcese pledis en kortumo, ŝi sentis tiun eblecon pli proksima, pli atingebla. Prezenti la kazon de homo, kiu estis viktimo de trompanto, ne povus esti tiel malfacile. Se Lepido povis fari tion, ŝi ne kredis, ke ĝi estus ekster ŝiaj kapabloj.

La pordoj de la manĝosalono malfermiĝis, kaj la sklavoj enportis arĝentan pletegon sur kiu staris granda pasteĉo. Ili metis ĝin sur la tablon, kaj la tranĉisto alproksimiĝis. Per drama gesto li svingis sian tranĉilon. Tiam, kiam ĉiuj okuloj estis direktitaj al li, li ponardis per ĝi la pasteĉon, kaj forlevis la tutan kruston. Estis momento de agitiĝo, de konfuzo, tiam amaso da vivaj sturnoj kvazaŭ eksplodis el la pasteĉo kaj flugis ĉirkaŭ la ĉambro. La gastoj ekridegis pro surprizo, kaj spontanee aplaŭdis. Ankaŭ Pina devis ridi. Normale ŝi malaprobus tian distraĵon kiel trivialan elmontron de lukso – tiun vidpunkton ŝi heredis de sia patrino – sed nur etmensulo kritikus, kiam ĉiuj ĉeestantoj tiom ĝuis la spektaklon.

Ankaŭ Lepido, ĉe ŝia flanko, ridis. La teruritaj birdoj flugis freneze de unua flanko al alia, frapiĝante kontraŭ la muroj pro paniko, kaj la gastoj rigardis kun amuzo, dum du sklavoj provis ĉasi ilin el la pordo. “Tio estis brila! Ĉu ĝi estis via ideo?”

Pina ridetis. “Ne, mi mem neniam estus pensinta fari ion tian. Sugestis ĝin la kuiristo. Realigi tion estas sufiĉe tikla afero, ŝajne – vi ne povas imagi, kiel estas malfacilege kaŝi vivantan birdon interne de pasteĉo.”

“Jes, mi supozas, ke surmeti la kovrilon prezentus ioman defion.”

La sklavoj servis ilin, kaj dum iom da tempo la gastoj koncentris sian atenton al la manĝo. La vivantaj sturnoj montriĝis esti nur, por tiel diri, garnaĵo. Sube estis tavolo de bakitaj birdoj, ĉiuj senplumigitaj kaj aranĝitaj surdorse kun la piedoj supre. La gastoj murmuris sian admiron antaŭ ol iom post iom reveni al sia preferata temo, la lastaj procesoj en la senato. “Kial mi hontu agnoski, ke mi estis amiko de Sejano?” Terencio diris. “Li estis lerta, li estis diligenta, li estis elstara administranto. Ekzistis bonaj kialoj, kial Cezaro komencis dependi de li. Ni ne povis scii, ke li malaperigas ĉiun, kiu staras inter li kaj liaj ambicioj.”

“Estis indikoj”, diris Domicio. “Se ni nur estus rigardintaj iom pli atente.”

Pina aŭskultis per duona orelo. Ŝi ege deziris plu babili kun Lepido, sed kompreneble ne estus konvene, ke ŝi rilatu tro intime kun junulo relative proksima al ŝi laŭ aĝo.

“Ĉu vi iam aŭdas novaĵojn pri via frato?” Lepido diris en ŝian orelon.

Pina haste englutis buŝplenon da pasteĉo. Ŝi ja intencis eviti plian konversaciadon, sed ŝi ne povis rifuzi respondi al rekta demando. Kaj krome, ĉi tiu demando aparte trafis ŝin. La plejmulto da homoj preferis entute ne mencii Druson, eble pro timo, ke lia malbona ŝanco povus resalti kontraŭ ili, se ili esprimos scivolon pri lia sorto. “Mi petis Domicion serĉi informojn, sed li diris, ke povus esti danĝere montri tro da intereso. Mi scias nur, ke li estas en ordo – almenaŭ tion oni diras al mi. Mi provas foje sendi al li librojn, sed mi ne scias, ĉu ili atingas lin.”

“Tio devas esti por vi tre maltrankviliga, Julia Agripina...” La voĉo de Lepido silentiĝis.

Pina sciis, ke li intencis aldiri, “...precipe post tio, kio okazis al via frato Nerono.” Ŝi konsideris, ĉu diri tion mem, sed ĉi tiu ne estis la momento por aludi tiel doloran temon. “Ni certe renkontiĝis en pli frua okazo”, ŝi diris, “kiam Druso edziĝis kun via fratino.”

“Jes, mi memoras vin ĉe la geedziĝfesto kun viaj du fratinoj.”

“Bedaŭrinde mi ne povas diri same pri vi. Estis tiel granda amaso da parencoj – kaj kompreneble mi mem havis nur naŭ jarojn, pli-malpli. Sendube vi ŝajnis al mi tre alta kaj plenkreska.”

“Kaj nun vi trovas, ke mi estas nek alta nek aparte plenkreska. Mi esperas, ke tio ne perdigas al mi vian estimon.”

“Tute ne”, Pina diris ĝentile. Fakte ŝin perturbis lia komento, certe tro intima dum interparolo kun edziniĝinta virino. Ŝi mem kulpis, ke ŝi kuraĝigis lin – ŝi tiom ĝuis la konversacion, ke ŝi permesis al si paroli pli libere ol estis saĝe. Estonte ŝi nepre evitu personajn temojn. Krome ŝi devas memori, ke ŝi estas edzino de la konsulo. Estas ŝia devo doni atenton al ĉiuj gastoj de sia edzo, kaj certe oni ne vidu ŝin babili kaj rideti kun juna viro, eĉ se tiu viro ja hazarde estas ŝia bobofrato.

Pina kuŝis enlite. Ŝiaj okuloj estis fermitaj, sed ŝi tute ne sentis dormemon. Ŝia menso estis plena je malripozigaj pensoj. Ŝi estis konscia pri tiklado en sia brusto, agrabla sensaĵo, kiun ŝi volis plu esplori. Okazis hodiaŭ ekscita afero. Ŝi sciis, kio tio estis: ŝi ĝuis la interparolon kun Lepido. Ŝi ripetadis enmense ilian konversacion, redirante al si ĉiun vorton, kiun ili interŝanĝis. Kaj ankaŭ li ĝuis paroli kun ŝi. Estus facile por li partopreni en la ĝenerala konversacio, sed li preferis demandi ŝin pri ŝia familio. Gravis al li ŝia opinio pri li; tial li timis, ke ŝi povus trovi lin ne sufiĉe alta.

Dum ioma tempo ŝi permesis al si sperti la agrablan varmon, kiun tiuj pensoj vekis en ŝi. Sed sub tiu plezuriga varmo estis perturbo, sugesteto de malkomforto. Ŝi provis ignori ĝin, sed iom post iom la perturbo fortiĝis, trudante sin en ŝian malvolontan menson. Lepido allogis ŝin, sed kiel tio utilas al ŝi, edziniĝinta virino? Ĉu aliaj homoj rimarkis? Ŝi estas la edzino de la konsulo; ŝia konduto, same kiel tiu de Livia, devas esti super ĉia riproĉo. De tiom da jaroj ŝi deziras repreni parton de la gloro ŝuldata al ŝia familio. Nun, finfine metinte piedon sur la unuan ŝtupon de la ŝtuparo, ŝi ne detruu ĉion per malkonvena konduto.

Estis sufiĉe da ekzemploj en ŝia familio por averti Pinan, kio okazas al virinoj, kiuj permesas al siaj emocioj superregi la prudenton. La lasta estis onklino Livila... sed ne, Pina ne volis pensi pri ŝi. Kaj plue, ĉe la alia flanko, estis onklino Julia, la fratino de panjo. Panjo neniam parolis pri ŝi, sed Pina sciis, ke ŝia onklino Julia estis frivola virino, kiu profitis de la fakto esti nepino de Aŭgusto, dum ŝia konduto ne akordis kun la prestiĝo de ŝia pozicio. Ŝi ŝatis multekostajn vestojn, multekostajn meblojn kaj grandan domegon. Kaj tiam io okazis... oni sendis ŝin al tute malgranda insuleto, kie ŝi pasigis la restantajn dudek jarojn de sia vivo.

Ne, kvankam ŝi estas logata de Lepido, Pina devas laŭeble eviti renkonti lin, kaj nepre ŝi fermu sian menson al tiuj plaĉaj pensoj, kiuj venas tuj antaŭ la endormiĝo. Fakte ŝi jam scias, kion ŝi devas fari, kaj kiel ŝi povos forviŝi tiujn pensojn el sia menso. Ŝi svingis siajn piedojn el la lito, kaj iris malfermi la pordon de sia vestoĉambro. Pala blanka formo en la mallumo montris, kie ŝia sklavino kuŝas sur pajlolito, preta se Pina bezonos ion dum la nokto. “Alkasta!” ŝi vokis mallaŭte. “Alkasta, vekiĝu!”

Alkasta saltis pro ŝoko kaj ellasis etan krion. “Kio ”stas?” ŝi diris malklare. Ŝi sidiĝis. “Mia sinjorino, kio okazas?”

“Portu al mi miajn vestojn”, Pina diris. “La samajn, kiujn mi surhavis hodiaŭ por la festeno.”

“Ĉu ĉio estas en ordo?”

“Tute en ordo. Iru alporti miajn vestojn. Ne necesas veki Januarian.”

“Mi iros serĉi lampon, mia sinjorino.”

Pina regrimpis en sian varman liton kaj atendis, ĝis ŝia sklavino revenis, tenante oleolampon. La piedoj de Alkasta estis senŝuaj sur la malvarmaj kaheloj, kaj ŝi estis volvita en malhela mantelo super sia subtuniko. “Mi alportos al vi vian robon”, ŝi diris.

“Aranĝu ankaŭ mian hararon. Kaj iom da parfumo.”

En silento Alkasta helpis Pinan surmeti sian safrankoloran robon, tiam kombis ŝiajn harojn kaj tenis alte la spegulon, por ke ŝi vidu sin. Kompreneble ŝi supozas, ke Pina iras viziti amanton. Nu, ne gravas ŝiaj supozoj. Ŝi baldaŭ malkovros, ke ŝi malpravis.

Pina prenis la lampon kaj marŝis laŭ la koridoro al la ĉambro de sia edzo. Ĉu ŝi frapu? Ne, estas neniu kialo, ke ŝi frapu je la pordo de la propra edzo. Malrapide ŝi puŝe malfermis la pordon.

Interne, la ĉambro ne estis absolute malluma. Malgranda oleolampo staris sur la apudlita tableto, ĵetante sian lumon sur la scenon. Domicio sidis en la lito, apogante sin kontraŭ la kusenoj. La supra parto de lia korpo estis nuda. Pina forturnis siajn okulojn de lia palaĉa haŭto kaj liaj cicoj ĉirkaŭataj de ringo de ruĝecaj haroj. La kapo de Eklogo kuŝis sur la kuseno apud li, kun la haroj neligitaj kaj sen pingloj.

Du paroj da okuloj rigardis ŝin, konsternitaj. “Pina”, diris Domicio. “Kio okazas? Ĉu ĉio estas en ordo?”

Ŝi havis ilin en malavantaĝa situacio; nun necesas kapti la iniciaton, antaŭ ol li reagos. Agripina, filino de Ĝermaniko kaj rekta posteulo de Aŭgusto, per firmaj paŝoj marŝis al la lito. Ŝi rigardis la duopon: sian edzon enlite kun ŝia sklavino. Ŝi forŝiris la kovrilon.

“Eklogo”, Agripina diris. “Eliru el la ĉambro. Mi intencas dormi kun mia edzo.”

8

En Romo

Aŭtune, 33 pK

Agripina sterniĝis, duone dormante, en la varmega banujo, dum du flutistinoj ludis voluptajn Lidajn melodiojn. Ĉi tien ne penetris la sonoj de la domo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus en profunda kaverno, fortranĉita de la okupateco de la ekstera mondo. La baneja konstruaĵo estis aldonita al la domo de Domicio antaŭ ol ili geedziĝis, kaj kvankam en unu parto de sia menso ŝi malaprobis tion, estis tamen malfacile ne ĝui la lukson de ĉi tiu miniatura banejo nur por sia persona uzo, kun ties elegantaj mozaikaj plankoj kaj muroj tegitaj per valoraj marmoroj.

Apenaŭ perceptebla ŝanĝo en la ĉirkaŭaĵo – ĉu la duone aŭdita grinco de pordo, ĉu delikata alspiro de pli malvarmeta aero – vekis Agripinan el ŝia stato de dormema meditado. Ŝi malfermis siajn okulojn kaj rigardis ĉirkaŭen. Vira figuro staris ĉe la pordo. Konsternite, ŝi eksidis en la akvo inter laŭta plaŭdado. La flutoj silentiĝis. Ŝia edzo staris antaŭ ŝi, okulumante ŝin kun intereso – eĉ nun, kiam li regule vizitis ŝian litoĉambron, ŝi ne permesis al li vidi ŝin nuda. Neniam ŝi estis elmontrita tiel malkaŝe, tiom sendefende, kiel en ĉi tiu momento.

Agripina subpremis sian deziron turni la kapon por serĉi tukon. Ŝi ne intencis vidigi al Domicio sian embarasiĝon, nek iel ajn aperi en malavantaĝa situacio. Ŝi rigardis lin rekte en la okulojn, parolante same malvarme kiel la diino Diano fronte al Akteono, kiam li trude interrompis ŝian banadon. “Estas nekutima afero vidi vin en ĉi tiu ĉambro, Gneo Domicio.” Se tio estus ebla, ŝi estus transforminta lin en cervon.

Momente la mieno de Domicio montris konfuzon. Ŝajne la spektaklo de lia edzino en la bankuvo estis forpelinta ĉiujn aliajn pensojn el lia menso. Tiam, kiam li revenis al si mem, lia esprimo iĝis serioza. “Io okazis. En la senato hodiaŭ...”

Estis kvazaŭ Agripina sentas obtuzan kadencon, kiel akordo de citro tuj antaŭ la pinta momento de tragedio. “Ĉu panjo?”

“Ne, ne, tute ne rilatas al via patrino. Nu, surmetu bantukon aŭ simile – mi atendos vin en la alia ĉambro.”

Tuj kiam la pordo fermiĝis malantaŭ ŝia edzo, Agripina grimpis el la varma kuvo. Ŝia sklavino proponis al ŝi bantukon. “Ankoraŭ ne”, diris Agripina. “Unue mi devas iom malvarmiĝi.” Ŝi ne estis maltrafinta la vizaĝesprimon de Domicio. Kion ajn li intencas diri al ŝi, tio kaŭzos al ŝi doloron. Ŝi sentis neniun senpaciencon por renkonti tiun doloron; tute male, dum ŝi sekvos sian normalan rutinon, ŝi povos dum mallonga tempo resti pendanta, kun la novaĵo de Domicio ankoraŭ en la estonteco. Ŝi transiris al la malvarma ĉambro kaj saltis en la glacian naĝejon.

Kutime ŝi celis naĝi almenaŭ dek du fojojn la longecon de la baseno, kaj ŝi ekiris kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, kvazaŭ ŝia edzo ne estus veninta por sciigi al ŝi novaĵon, kiun ŝi ne volas aŭdi. Ŝi naĝis tri fojojn de unu flanko al la alia, sed jam ŝia menso laboregis. Ne panjo. Sed ĉu eble unu el ŝiaj gefratoj? Ŝi konstatis, ke ŝi ne deziras forpuŝi la momenton. Ŝi devas tuj rapidi eksteren al Domicio, kaj malkovri, kion li volas diri al ŝi. Kelkajn minutojn poste, kun sia korpo volvita en unu tuko, la hararo en alia, Agripina sidis antaŭ sia edzo en la vestoŝanĝejo.

“Temas pri via frato”, li diris.

Agripina kaptis sian spiron. “Kiu frato?”

“Druso.”

Timo malfermiĝis kiel granda pugno, disvastiĝante tra ŝia brusto. Ŝi provis teni sian voĉon firma, sian mienon senesprima, dum ŝi demandis: “Kio okazis al li?” Sed kiam ŝi parolis, ŝia buŝo tordiĝis kaj ŝia voĉo aŭdiĝis kiel pepo, kvazaŭ de malgranda infano.

“Mi bedaŭras”, Domicio diris. Li venis por ĉirkaŭbraki ŝin, kaj tenis ŝin proksime. Tio estis nekutima sensaĵo por Agripina, kiu neniam antaŭe estis brakumita de iu ajn, krom eventuale de Eklogo en la malnovaj tempoj, antaŭ ol ŝi fariĝis amatino de Domicio. Ŝi estis danka al sia edzo pro lia deziro konsoli ŝin, kaj dum momento ŝi permesis al si kliniĝi kontraŭ li.

Finfine ŝi paŝis malantaŭen, malplektante sin delikate el la brakoj de Domicio. Ŝi sidiĝis sur la marmoran benkon de la vestoŝanĝejo. “Kio okazis?” ŝi demandis.

Domicio hezitis.

“Diru al mi!”

“Li estis mortigita de malsato.”

Frosto trafis Agripinan, kvazaŭ malfermiĝis pordo al malvarma, malluma kelo. Kaj tamen ŝi ne kriis aŭ ekploris. Ŝi estis konscia, ke se ŝi estus povinta plori, tio eble helpus malŝarĝi ŝiajn emociojn. Sed tiu malŝarĝiĝo ne venis. La hororo estis tro granda; ne sufiĉis por malpliigi ĝin kelkaj larmoj.

Post nur kelkaj tagoj Domicio denove venis paroli kun ŝi.

“Via patrino”, li diris.

Fine de la konsula jaro de mia edzo falis tiu bato, kiun mi kaj miaj fratinoj atendadis kaj timis de longa tempo. Kvankam tremigas min la memoro, kaŭzante al mi nepriskribeblan doloron, mi rakontos la okazaĵon. Kvankam Tiberio tenis mian fraton Druso kiel malliberulon dum tri jaroj, li almenaŭ ne aktive mistraktis lin. Nun eĉ tiu malgranda komplezo ne plu validis. Oni lasis Druson sola en lia malluma ĉelo, kvazaŭ li jam estus morta. Dum preskaŭ unu monato, li forpuŝis la morton manĝante pajlotigojn, kiujn li tiris el sia matraco. Finfine rekonante, ke ekzistas neniu espero, ke la imperiestro moliĝos, li malbenis Tiberion per solena kaj terura malbeno, kies precizaj vortoj estis notitaj de liaj gardistoj. Tiberio ordonis, ke la malbeno de mia mortanta frato estu laŭtlegata en la senato kiel pruvo de liaj malicaj intencoj, kaj kvankam tio ŝajnas eksterordinara, ke ĝia teksto estu registrita en la protokoloj de la senato.

Druso – mi provas subpremi tiun penson, sed foje mi ne povas malhelpi min. Mi imagas lin en tiu nigra, odoraĉa, senfenestra ĉambreto, forlasita kvazaŭ mortinto antaŭ ol la morto efektive alvenis por liberigi lin de lia suferado. Li havis nur 26 jarojn, li ne estis preta por morti. Ĝis la lasta minuto li verŝajne neniam rezignis pri la espero, ke iel oni nuligos la kondamnon. Pli forta karaktero eventuale bonvenigus pli rapidan finon, sed mia frato ne havis tiuspecan sinregon. Mi imagas lin, kiu eltiras malmolajn, sekajn pajlerojn tra truo en la matracokovrilo, ronĝas ilin kiel rato. Druso – la memoro ne forlasas min, la putranta stumpo de arbo, kiu neniam ricevis la ŝancon plenkreskiĝi.

Oni portis informon pri la morto de Druso al mia patrino, ankoraŭ en ekzilo en Pandaterio. En ŝia malfortiĝinta stato, tiu dua bato, sekvanta post la perdo de ŝia plej aĝa filo, estis tro. Kelkajn tagojn poste, oni sciigis min kaj miajn fratinojn, ke ankaŭ nia patrino estas mortinta.

Mi kuŝis enlite dum homoj alvenis kaj foriris ĉirkaŭ mi. Iu sidis sur la rando de la lito kaj rigardis esplore en miajn okulojn, tiam aperis la sklavino, kiu levis mian kapon kaj tenis tason al miaj lipoj. Oni eltiris de sub mi la malmolan randon de ĉambrovazo. Estis sango en la vazo, kaj inter la sango kaj ruĝaj koagulaĵoj estis eteta duone formita estaĵo, ne pli granda ol fleksita dikfingro. Mi sentis neniun bedaŭron, neniun scivolon. Mia patrino estis morta, miaj fratoj estis mortaj – kiom da emocio restis al mi por dediĉi al tiu malgranda ulo, kiu eĉ ne komencis vivi?

Dum la restantaj anoj de mia familio ankoraŭ tremis post tiu duobla tragedio, Tiberio haste aranĝis iliajn geedziĝojn. Miajn fratinojn li donis al sendistingaj edzoj el subnivelaj fonoj: Drusila al Lucio Kasio Longino, kaj Livila al Marko Vinicio. Nur mia frato Gajo ricevis edzinon de taŭga rango: tiu estis Junia Klaŭdia, filino de la ekskonsulo Marko Junio Silano.

Mi ne volas pensi, kiel Druso mortis, mi ne volas. Mi vidis ĝardeniston kapti herbaĉon kaj tiregi ĝin el la grundo kune kun la radikoj. Kiom mi deziras, ke tiu memoro estus herbaĉo, por ke mi kaptu ĝin kaj eltiru ĝin! Sed ĝi estas kreskinta profunde en mian bruston, ĝiaj torditaj radikoj serĉintaj truetojn kaj fendetojn kaj ankrinte sin tiel neforigeble, ke neniam mi povos eltranĉi ĝin. Mi devos vivi mian tutan vivon kun la memoro de mia frato, ŝlosita en sia ĉelo, kies morto daŭris plenan monaton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.