La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO KVARA

Pontio

1

En Pontio

Printempe, 40 pK

La knaboj, palhaŭtaj kun malsekaj haroj, ambaŭ sen vestoj krom saketo ligita ĉirkaŭ la talio, laŭvice ekstaris en la pruo de ilia kaduka boateto kaj saltis en la akvon. Aŭdiĝis apenaŭa plaŭdeto kiam ĉiu knabo malaperis subakven, kaj poste ili restis sube dum nekredebla longa tempo. Agripina, rigardante de krutaĵo alte super la maro, foje entiris sian spiron kiam la akvo fermiĝis super iliaj kapoj, kaj provis reteni ĝin ĝis finfine ili revenos al la surfaco. Sed tio estis malebla. Eĉ se ŝi plenigis siajn pulmojn ĝis kreviĝo, kaj tenis la spiron ĝis ŝi sentis svenemon, ŝi tamen devis enspiri du aŭ tri fojojn, dum por ili sufiĉis unu sola enspiro. Kaj samtempe ŝi faris nenion krom stari senmove en unu loko; dume ili, kun la pulmoj streĉitaj kiel plenblovita veziko, naĝis subakve, rikoltante konkobestetojn de la fundo.

Agripina sciis, ke la buboj rimarkis, ke ŝi rigardas ilin. Kutime ili ignoris ŝin, sed hodiaŭ, tuj antaŭ ol li plonĝis en la maron, unu el ili direktis al ŝi impertinentan mansvingon. Agripina donis neniun signon, ke ŝi rimarkis tion, nek formoviĝis. Ŝi neniel intencis, ke ŝiajn agojn diktu paro da nudaj fiŝkaptistoj.

Post la kutima longa paŭzo, la kapo de la knabo reaperis super la surfaco. Li rapide rigardis ĉirkaŭen por sin orienti, tiam naĝis tra la milde ondiĝanta akvo al la boato. Lia kunulo tenis ĝin firma, dum li suprengrimpis laŭ la flanko. Tiam li malkroĉis la saketon de sia talio, kaj dum lia amiko elŝutis la enhavon, li vigle frotis sin per tuko antaŭ ol volvi sin en malpuraĉa ŝaffelo. Kvankam la maro gaje briletis sub la printempa suno, en la aero ankoraŭ sentiĝis spuro de la vintra frosto.

Agripina daŭrigis sian promenon. Ŝi ne rigardis malantaŭen por averti siajn sklavinojn, ke ŝi denove ekmarŝos, nek por vidi ĉu ili sekvas. Kompreneble ili sekvas. Ŝi ne riskis tro intimiĝi kun iu ajn el ili; estis neniu maniero por scii, kiuj estas informistoj. Sendube ĉiuj. Ŝiaj piedoj en eluzitaj ledaj ŝuoj repaŝis laŭ la mallarĝa vojeto tretita de ŝi mem laŭ la rando de la krutaĵo. Tagon post tago, de la pordo en la alta brika muro ĉirkaŭanta la vilaon, ĝis la elstaranta rokaro, kie ŝi normale returnis sin, ŝi jam fortretis la maldelikatan herbon, markinte ĝin per sia ĉeesto.

Post kvin monatoj sur la insulo, la sopirado de Agripina revidi sian filon sentiĝis kiel obtuza doloro. Tio ne plu estis la ĉefa penso en ŝia menso, kiel ĝi estis kiam oni unue portis ŝin al Pontio, sed restis kiel konstanta fono al ĉiu agado de ŝia tago. Li kreskas sen ŝi, kreskas kaj ŝanĝiĝas, kaj se iam en la fora estonteco oni permesos al ŝi revidi lin, ŝi estos perdinta jarojn el lia vivo. Li apenaŭ komencis paroleti, kiam oni forprenis ŝin de li; nun li verŝajne babiladas flue, sed al aliaj homoj, ne al ŝi. Ŝia sola konsolo estis la scio, ke li ankoraŭ vivas, ke li troviĝas kun sia patro kaj la vartistino Aleksandria, kiu amas lin kaj bone prizorgos lin. Sed kio okazos, kiam Domicio mortos? Kiam ŝi laste vidis lin, la ŝvelado en liaj kruroj estis disvastiĝanta al aliaj partoj de lia korpo. Ŝi sciis, eĉ antaŭ ol ŝi estis forsendita, ke ne restas al li multe da tempo.

Kiam ajn la menso de Agripina tuŝetis Domicion, ĝi tuj resaltis, kvazaŭ de penso tro malkomforta por pli longa restado. Kiel ĉiuj aliaj, li sendube englutis la akuzon de Gajo, ke Lepido estis ŝia amanto. Ŝi ne havis la ŝancon klarigi al li tion, kio vere okazis: ke ŝi renkontis Lepidon tri-kvar fojojn por diskuti estontajn planojn, sed ke ŝi firme montris ekde la komenco, ke ŝi tute ne intencas perfidi sian edzon.

Agripina puŝiĝis kun malfacilo inter la falintaj rokoj, kiuj indikis la finpunkton de ŝia promeno, kaj staris fiksrigardante trans la maro. De ĉi tie eblis ricevi nebulecan impreson de la plej proksima insulo. Tiu, laŭ ŝia scio, estas Pandaterio. Ŝi ekzamenis ĝin detale, same kiel ŝi faris ĉiutage. Krutaj rokmuroj ŝajnis leviĝi rekte el la akvo ĝis rondforma verda krono. Estis neniu signo, ke homoj loĝas tie, almenaŭ ĉe la flanko vidalvide al Pontio, krom blanka makuleto alkroĉita kiel muŝo al la rando de la verda krono. Plaĉis al ŝi imagi, ke tiu blanka makuleto povus esti la domo, kie loĝas Livila.

Agripina mezuris la distancon okule. Pandaterio ne ŝajnis troviĝi tro malproksime. Fiŝkaptista boato certe povus atingi ĝin dum unu mateno. Momente ŝia menso turnis sin al la du konkoserĉistoj – sed la ideo peti helpon de tiaj buboj estis tiel absurda, ke ŝi eĉ ne konsideris ĝin. Ĉu ŝi povus naĝi tien? Neniam ŝi naĝis pli grandan distancon ol kelkoblan longecon de la banejo. Memoro revenis al ŝi, afero pri kiu ŝi ne pensis de kiam ŝi estis knabino. Boteto iam rakontis al ŝi pri okazo, kiam li naĝis kun siaj amikoj en la maro. Tio estis pli facila ol naĝi en la baseno; laŭ li, la sala akvo ŝajnis preskaŭ subteni lin.

Agripina revenis al la domo kaj iris al la manĝosalono. Malgranda knabo portis al ŝi akvon por trinki, dum alia forprenis ŝiajn ŝuojn antaŭ ol ŝi ekkuŝis. Ili ne estis allogaj infanoj: unu havis solidan korpon kun kvadrata kapo kaj konstante mukanta nazo, la alia estis alta sed kurbiĝinta kiel maljunulo pro sia deziro premi sin en laŭeble malgrandan spacon. Ili aspektis kiel la postrestaĵoj de aŭkcio, kiujn la aŭkciisto volonte ofertos je favora prezo, kiam ĉiuj pli dezirindaj kunuloj jam estis venditaj.

La solida knabo alportis pleton kaj ŝovis ĝin surtablen per abrupta movo, kiu skuis ĉiujn telerojn, samtempe brue ronkante tra sia muka nazo. La manĝoj ĉe la vilao estis adekvataj sed ne rafinitaj. La kuiristo, laŭŝajne, apartenis al la sama vendoferto kiel la knaboj. Malgraŭ tio, Agripina estis konscia pri la danĝero gliti al troa indulgemo. Estus tiel facile manĝi pli ol ŝi bezonas, ne ĉar ŝia soleca tagmanĝo estas aparte ĝuinda, sed nur por forpuŝi la momenton, kiam ŝi devos leviĝi de sia divano kaj fronti la tro longan posttagmezon etendiĝantan antaŭ ŝi.

Kiam Agripina unue alvenis sur la insulo, ŝi estis preskaŭ detruita de ĉio, kion ŝi trapasis. Ŝi ne plu kapablis fari ion ajn krom kuŝi sur sia lito, de kie ŝi subite eksaltis de tempo al tempo por marŝi tien kaj reen, kiam ŝia agitiĝo fariĝis neretenebla. Ŝi ne volis pensi pri la okazintaĵoj de la ĵusa monato, sed ŝi ne povis malhelpi sin revivi ilin denove kaj denove en sia menso. Tiam, iun tagon ŝi konstatis, ke ŝi pasigas sian langon laŭ sia duobla dento. Ĝis tiam ŝi kredis, ke tiun kutimon ŝi jam delonge superis. En tiu momento ŝi ekkomprenis, ke se ŝi ne glitu en senesperon, necesas sekvi rigoran rutinon. Matene: studado, tiam promeno; posttagmeze: teksado, sinbanado, plia studado... kaj kiam ŝi enuis pri ĉio ĉi, ordigi la skribovolvaĵojn en la biblioteko, aŭ simple trarigardi ilin.

La tagmanĝo finiĝis, kiom ajn ŝi estus volinta longigi ĝin, kaj venis la horo por komenci la taskojn, kiujn ŝi asignis al la posttagmezo. Agripina iris sidi ĉe sia teksilo, kiu estis lokita en la plej luma parto de la halo apud la plafona luko. Post la nasko de Lucio, ŝi rezignis pri teksado, sed nun, kiam la malplena posttagmezo etendiĝis antaŭ ŝi, estis malmultaj aliaj aferoj por fari. Ŝia mano ŝvebis super la teksokorbo. Ŝi fingrumis lanfasketojn en diversaj kolornuancoj. Ĉu cejana bluo por la bordero, aŭ ĉu tio estus tro seninteresa? Kio okazus, se ŝi kombinus ĝin kun fadenoj helverdaj por nuancigi ĝin per alikoloraj punktetoj? Ŝi elektis bluan lanfaskon kaj komencis volvi la fadenon ĉirkaŭ la bobenon, tirante ĝin inter siaj fingroj. La bobeno ankoraŭ ne estis plena, kiam ŝi renkontis nodeton en la fadeno, malmolan punkteton inter siaj fingroj. Ŝi hezitis, ne volante tondi la fadenon, sed la nodo kaŭzos malglataĵon en la ŝtofo, eĉ se ĝi estos apenaŭ rimarkebla de la okulo. Ĝenate, ŝi prenis sian tondilon.

Dum Agripina teksis, du el la servistinoj sidis apud ŝi, ŝpinante. Kiam ŝi unue alvenis, ili estis silentaj en ŝia ĉeesto, sed post kelkaj tagoj ili komencis flustri inter si, kaj poste, kiam ili fariĝis pli memfidaj, babili kaj klaĉi. En sia malnova vivo, Agripina neniam estus permesinta tiel senrespektan konduton, sed ŝi estis tro apatia por doni al ili multan atenton. Cetere, ili parolis la dialekton de la insulo, kiu havis por ŝi same malmulte da signifo kiel la bleketado de simioj. Iom post iom, tamen, ŝiaj oreloj alkutimiĝis al ilia parolmaniero, kaj ŝi konstatis, ke ŝi rekonas kelkajn vortojn, aŭskultas ilian konversaciadon – eĉ ĝuas ĝin. Finfine, kiun alian ŝancon ŝi havas por aŭdi la sonon de homa voĉo?

La kurbadorsa servobubo trenpaŝis antaŭ ŝin. “Akvo varmas, sinjorino.”

Agripina forsendis lin per eta kapgesto, kaj plu glitigis sian bobenon inter la vico de varpoj. Necesas nur fini ĉi tiun strion, kaj tiam ŝi iros bani sin. Aŭ ĉu ŝi tuj rezignu por hodiaŭ, kaj finu ĝin morgaŭ? Sed ne, ŝi ne devas permesi al si fariĝi sendisciplina, eĉ pri malgrandaj aferoj. Se ŝi decidiĝis kompletigi la strion, ŝi nepre kompletigu ĝin. Ŝi ne difektu la desegnon per troa rapidemo, sed plu laboru atente kaj orde ĝis la fino.

Finfine la strio atingis la postulatan larĝon. Agripina puŝis malantaŭen sian tabureton, kaj observis sian laboron de distanco. Ŝi faris sufiĉe; por hodiaŭ ŝi rajtas formeti sian teksaĵon. Unue, tamen, ŝi dediĉis momenton por admiri la parte kompletigitan ŝtofon, kiu pendis en la teksokadro. En tiaj momentoj ŝi imagis praavinjon Livia, kiu rigardas super ŝian ŝultron kaj laŭdas la regulajn liniojn de fadenoj, same kiel ŝi faris, kiam Agripina estis knabino.

Agripina komencis revolvi la finojn de la fadenoj, por ke la lanfaskoj ne implikiĝu. Dum ŝi ordigis sian teksokorbon, la sklavestro envenis. Forbo estis stumpa, vila homo, kun tro granda kapo, kaj pro iama malsano aŭ inflamo li restis kun skvameca, vezika haŭto ĉe la vizaĝo kaj brakoj. Aldone al larĝa fendo kiel buŝo, tio donis al li la aspekton de giganta bufo. Nur post du-tri monatoj Agripina sukcesis vidi preter sia tuja impreso por malkovri, ke li estas inteligenta homo, tute kapabla mastrumi la grandan personaron laborantan ĉe la vilao.

“Pardonu min, mia sinjorino, ŝipo enhaveniĝis de Romo ĉi-matene. Venis mesaĝisto por vi.”

Mesaĝisto! Mesaĝisto povus signifi tiom da aferoj: leterojn, novaĵojn, pardonon... La unua reago de Agripina estis de ĝojo kaj delira antaŭplezuro, sed tuj sekvis pli zorgigaj konsideroj. Ŝi ne estus la unua ekzilito el Romo, kiu bonvenigus mesaĝiston portontan kondamnon al ekzekuto. Estis ekzemple ŝia onklo Postumo, la plej juna el la tri fratoj de ŝia patrino. Ankaŭ li estis ekzilita, ne al Pontio aŭ Pandaterio, sed al alia insulo pli norde. Neniu sciis, precize kio okazis al li, nur ke li ne travivis la transiron de Aŭgusto al Tiberio. “Mi ricevos la mesaĝiston sub la kolonaro”, ŝi diris.

Kion ajn portos la mesaĝisto, ĉu pardonon, ĉu leterojn, aŭ mortkondamnon, li nepre estu akceptata per la konvenaj formalaĵoj. Li estos la unua eksterulo, kiu parolos al Agripina de kiam ŝi alvenis sur la insulo, kaj ŝi nepre intencis, ke iu ajn raporto de li al ŝia frato montros, ke ŝi ne forgesis la dignon postulatan de ŝia rango. Kiam la mesaĝisto estis kondukita sub la kolonaron kun ties perspektivo super la maro kaj la najbaraj insuloj, li trovis la fratinon de la imperiestro sidanta sur altadorsa vimena seĝo, kun ŝiaj sklavinoj starantaj malantaŭe.

Agripina estis kontenta pro la konstato, ke ankaŭ la mesaĝisto traktas la okazon per la ĝusta grado de ceremonio. Li aspektis tre juna, verŝajne eĉ pli juna ol ŝi, sed li estis taŭge vestita per togo kaj akompanata de soldato kaj de sklavo, kiu portis malgrandan kesteton. La mallarĝa purpura strio sur lia tuniko, videbla ĉe lia dekstra ŝultro super la faldoj de lia togo, montris ke li apartenas al la terposeda klaso. Starante antaŭ ŝi, li alparolis ŝin per ŝia plena nomo kaj esprimis formalan saluton. Li tiam signis al la sklavo, kiu paŝis antaŭen kaj donis al li la kesteton. El tio li prenis papirusan volvaĵon kaj du pakaĵetojn da skribtabuletoj. Agripina tuj sciis, ke la volvaĵo, kun sigelo pendanta de purpura ŝnureto, povus veni nur de la imperiestro. La mesaĝisto aldiris: “Estas ankaŭ kesto”.

Vidi la volvaĵon perturbis Agripinan. Ŝi fiksis siajn okulojn firme al la mesaĝisto. “Kesto, ĉu?”

“Jes, sinjorino Agripina, ĝi venas de via onklo Klaŭdio. Li petis min transdoni lian saluton kaj informi vin, ke via filo fartas bone. Morgaŭ la keston mi sendos per ĉarego supren al la domo.”

Do, Lucio vivas kaj sanas. Agripina sentis preskaŭ fizikan konscion pri senŝarĝiĝo. Dum momento ŝi ne kapablis respondi, tiam vidante ke la mesaĝisto ankoraŭ staras respektoplene antaŭ ŝi, ŝi demandis: “Ĉu vi havas aliajn mesaĝojn por mi?”

“Ne, mia sinjorino, jen ĉio.”

“Certe vi devas esti laca post via vojaĝo. La akvo estas ĵus varmigita, se vi deziras bani vin antaŭ ol reiri al via ŝipo.”

“Dankon, mia sinjorino, tio estus por mi honoro.”

Agripina estis tentata inviti lin ankaŭ al vespermanĝo. Li estis multe malsupera al ŝi laŭ socia rango, sed la purpura strio sur lia tuniko montris, ke li ne estas tiom malsupera, ke ŝi ne povus proponi al li lokon en sia manĝosalono. Tiam ŝi pensis pri sia kuiristo kaj la servobuboj, kaj rezignis pri la ideo.

Post retiriĝo de la mesaĝisto kaj lia eskorto, Agripina turnis sin al siaj sklavinoj. “Lasu min”, ŝi diris.

Kiam ŝi estis sola, Agripina leviĝis de la seĝo kaj paŝis al la ŝtona balustrado, kiu ĉirkaŭis la ĝardenon. Ĝi staris laŭ la rando de la krutaĵo, krom en la punkto, kie danĝere diseriĝema ŝtuparo kondukis malsupren al pli malalta nivelo. Sube estis iam ornama ĝardeno, nun neglektita de multaj jaroj. La densaj pintoj de nestucitaj taksusoj estis tiel alte kreskintaj, ke etendante sian brakon Agripina povis preskaŭ tuŝi ilin. Preter ili estis la bluverda maro, briletanta sub la malvarmeta printempa sunlumo. Ŝi eksidis sur marmoran benkon vidalvide al la akvo, kaj demetis siajn leterojn apude.

La papirusa rulaĵo kuŝis kiel serpento volvita sur la benko, kvieta sed tamen danĝera. Estis io pri ĝi, tiel orde aranĝita kun siaj purpuraj ŝnuretoj, preskaŭ mokema laŭ ŝia impreso, kio memorigis ŝin pri Gajo kun lia pinta nazo kaj trapikaj okuloj: akraj okuloj, kiuj traboris ŝin, serĉante ŝiajn malfortajn punktojn. Kio ajn estas skribita en la letero de ŝia frato, ĝi detruos ŝian trankvilon por la tago, tiel ke ŝi ne povos ĝui la enhavon de la aliaj du. Ŝi lasis ĝin volvita, dum ŝi ekzamenis la skribtabuletojn.

La pli granda pakaĵo, ŝajne, estis ia jura dokumento. Ĝi konsistis el almenaŭ deko da tabuletoj, sigelitaj kaj ligitaj per purpura ŝnuro. Bedaŭrinde ŝi forsendis siajn sklavinojn, ne pensante ke ŝi bezonos tranĉilon por malfermi la leterojn. La alia estis de ŝia onklo Klaŭdio: tri tabuletoj, ŝi rimarkis kun plezuro. Ne estis facile fortiri la sigelon kaj ŝiri la linajn ŝnuretojn, kiuj kuntenis la tabuletojn.

Ŝi malfermis la unuajn du kaj trovis, ke la supra flanko de la dekstra tabulo estas trastrekita de linioj, kvazaŭ infano tenis grifelon en sia pugno kaj tiris ĝin tra la vakso. Sub la skribaĉo ŝi legis la vortojn:

Jen la marko de via filo Lucio, farita per lia propra mano.

Dum momento Agripina ne povis daŭrigi la legadon. Ŝi palpis la krudajn grataĵojn per sia fingro kaj rigardis blinde al la maro. Ŝi devis forte enspiri por forigi pikan sensaĵon en sia nazo. Kiam ŝi sufiĉe retrankviliĝis, ŝi turnis sin al la unua tabuleto.

Klaŭdio Ĝermaniko salutas sian karan nevinon Julia Agripina.

La unua novaĵo, kiun mi sendas al vi, estas tiu, kiun vi pleje deziros aŭdi. Via filo Lucio estas bonfarta kaj sana. Lia vartistino Aleksandria ame prizorgas lin, kaj petas min diri al vi, ke nun li babilas kaj kuretas.

Bedaŭrinde mi ne povas doni al vi same bonan novaĵon pri via edzo Domicio. Lia hidropsa malsano konstante malboniĝas, kaj estas eble, ke kiam vi ricevos ĉi tiun leteron, li estos jam mortinta. Li faris sian testamenton kaj aranĝis, ke lia fratino Lepida transprenu la edukadon de Lucio, se tio fariĝos necesa. Mi kredas, ke Lucio estos kontenta kun ŝi, kaj mi havos oftajn okazojn por vidi lin dum familiaj vizitoj. Mi promesas certigi, ke li ne forgesu sian patrinon, kaj mi daŭre sciigos vin, kiel li progresas.

Lepida! Estis kvazaŭ Agripina estus ponardita. Dum ŝi enuados sur ĉi tiu insulo, povante nur imagi kiel ŝia filo kreskas kaj evoluas, Lepida vidos lin ĉiutage, planos lian edukon, kunportos lin al familiaj festoj; kaj ĉar Lucio estas tro juna por memori sian veran patrinon, sendube lia maljuneta onklino baldaŭ anstataŭigos ŝin en lia menso. Agripina bildigis al si Lucion kun propra ĉambro en la domego de Lepida sur Kvirinalo, la karuleton de onjo nun kiam ŝiaj propraj gefiloj plenkreskis kaj ne plu loĝas ĉe ŝi. Sub normalaj cirkonstancoj Agripina ne malŝatis sian diligentan, kapablan bofratinon, fakte ŝi admiris la efikan manieron laŭ kiu ŝi direktas la grandajn bienojn, kiujn ŝi heredis de sia riĉega patro. Ŝi neniam imagis, ke iam Lepida direktos ankaŭ ŝian filon.

Kaj kion Lepida rakontos al Lucio pri lia patrino? Lucio certe volos scii. Eĉ je du jaroj li estas inteligenta, scivolema infano – ĉiuj diras tion. Kiam li estos sufiĉe aĝa, li nature demandos sian onklinon, kio okazis al ŝi. Ĉu Lepida mensogos, ke ŝi mortis? Aŭ ĉu ŝi diros al li, ke lia patrino malhonoris sian familian nomon, perfidis lian patron, kaj nun loĝas en ekzilo? Plej verŝajne ŝian nomon oni nur flustros, neniam priparolos plenvoĉe, same kiel oni ĉiam silentis pri avinjo Julia, kiam Agripina estis infano. Nuntempe Agripina ofte demandis sin, precize kio estis la krimo de Julia – eble ŝiaj motivoj estis misreprezentitaj, same kiel tiuj de Agripina.

Ŝi rapide trasaltis la restantan parton de la letero, sen granda kompreno pri la enhavo. Post tiu ponardo ĉe la koro pri la planoj por ŝia propra filo, ne povas plezurigi ŝin la informo, ke Mesalina, la nova juna edzino de Klaŭdio, kiu hazarde estas ankaŭ la filino de Lepida, atendas ilian unuan infanon. Gajo kaj Cezonia intertempe naskis filinon... almenaŭ ĝi ne estis filo, Agripina diris al si mem. La penso pri Cezonia kiel patrino de la estonta imperiestro estis io, kion ŝi eĉ ne volis imagi. Sed kiel gravas al ŝi, ĉu ili naskis filon aŭ filinon? Ŝi neniam plu revidos Romon, kaj tio ne faros al ŝi diferencon, kiu estas imperiestro. Ŝi ekstaris de la malvarma marmora benko kaj marŝis rigidpaŝe al la domo, kie ŝi ordonis al la kurbadorsa sklavo porti al ŝi letertranĉilon.

La imperiestro Gajo salutas sian sendankan fratinon.

Unue, mia kara fratino, vi certe ĝojos same kiel la aliaj membroj de la familio pro la novaĵo, ke Cezonia naskis knabinon. Mi konsideris, ĉu nomi ŝin Ingrata* honore al miaj du fratinoj, sed mia edzino konvinkis min, ke pli taŭga nomo estus Julia Drusila. Sendube Drusila ĝuos ludi kun sia kuzo Lucio kiam ŝi estos iom pli aĝa, kaj tio donos al ŝi la ŝancon renkonti liajn multenombrajn vicgefratojn. Bedaŭrinde ilia patrino Eklogo ne devenas de tiu altranga sango, kiun mia fratino povus konsideri pli taŭga por la kunludantoj de sia filo.


* Ingrata (latine): nedankema.


Mi rigardis lastatempe la aktojn de la domo, kie vi nun gastas, kaj emociiĝis ĝislarme pro mia propra malavareco. Ĝardenoj, banejoj, fiŝbasenoj... mi vidas, ke ĝi eĉ havas propran teatron. Nun kiam mi malkovris tion, mi sendos al vi kelkajn komikajn aktorojn el Romo. Sendube amuzos vin la informo, ke ĉiuj en Romo paroladas pri nova teatraĵo pri du fratinoj, kiuj provas mortigi sian fraton helpe de ĉarma junulo, kiu ŝajnigas esti amiko de la frato, dum li fariĝas amanto de ambaŭ fratinoj samtempe. Laŭdire ĝi estas la furoraĵo de la sezono.

Ĉar vi pasigos la venontajn dudek aŭ tridek jarojn en la impona domego, kiun mi tiel malavare disponigis al vi el la imperiaj enspezoj, bone provizita de sklavoj, abundaj fiŝriĉaj vespermanĝoj, portolito kun portistoj, kaj ĉio alia bezonata por eleganta vivado, mi permesis al mi rekompenci la koston el viaj propraj posedaĵoj. Mi vendis viajn bienojn, sklavojn kaj meblojn kontraŭ sumo, kiu espereble almenaŭ parte kompensos min pro la elspezoj, kiujn mi elportos por vivteni vin senpage dum la venontaj jardekoj. La plejmulto el la objektoj estis aŭkciitaj en Gaŭlujo, kie la tribanoj ĝojis pro la ŝanco akiri divanojn, tablojn, litojn, montroŝrankojn, juvelojn kaj aliajn valoraĵojn iam posedatajn de la fratinoj mem de la imperiestro.

Por ke ĉio estu farita laŭ la ĝustaj proceduroj, mi instrukciis al mia sekretario sendi kun ĉi tiu letero kompletan liston de ĉiuj bienoj, meblaroj, juveloj, sklavoj kaj aliaj eroj venditaj, kaj la sumoj realigitaj per tiu vendo. Simila letero estas sendita al via fratino Livila.

Konklude mi memorigas vin, mia kara fratino, pri via bonŝanco havi fraton tiel bonkoran, ke post via eksterordinare perfida konduto, anstataŭ sendi al vi glavon kaj instrukciojn kiel utiligi ĝin, li nur ekzilis vin al floranta kaj plaĉa insulo, en granda domo, kun viaj propraj banejo, biblioteko, teatro kaj aliaj amuzaĵoj. La venontan fojon mi ne estos tiel indulgema. Ne forgesu, ke mi posedas ne nur insulojn, sed ankaŭ glavojn.

Agripina abrupte ekstaris kaj marŝis al la balustrado. Ŝiaj fingroj kroĉis sin al la ŝtona apogrelo, dum ŝia brusto ŝvelis kaj malŝvelis kvazaŭ ŝi ĵus kuregis. Kiel li aŭdacas! Kiel li aŭdacas! Ho, kiom ŝi deziras krii kaj kriegi, elkraĉi insultojn kontraŭ sia frato kaj la dioj! Ŝi scias tute bone, kial li vendas ŝiajn propraĵojn. Pro sia senbrida elspezemo, la oftegaj ludoj por la publiko, siaj frenezaj konstruplanoj, la imperia barko, tiu ridinda marŝejo, li malplenigis la trezorejon. En nur du jaroj li fordiboĉis ne nur la rezervojn pene kolektitajn de Tiberio dum la daŭro de du jardekoj, sed ankaŭ la bonvolon de la senatanoj, kiuj elektis lin kun tiom da ĝojo.

Nun ŝi sciis, kio estas en ŝia tria letero, tiu fasko da skribtabuletoj ligitaj kaj sigelitaj per purpura ŝnuro. Agripina paŝegis al sia sidloko, kaptis la tabuletojn, kaj tiregis la letertranĉilon tra la ŝnuro tiel sovaĝe ke ŝi preskaŭ tranĉis sin. Tabuleto post tabuleto falis sur ŝiajn genuojn, vaksitaj ambaŭflanke: ordaj listoj de domoj, meblaroj, statuoj, juveloj, vestoj, libroj, speguloj, parfumvazetoj, servicoj, ĉevaloj, portolitoj, eĉ agrokulturaj iloj kaj kuirejaj potoj, la tuta riĉaĵo, kiun ŝi heredis de siaj gepatroj. Se ŝi mem ne rajtas profiti de ĝi, oni devus almenaŭ kuratori ĝin por ŝia filo.

Dum ŝi turnis en siaj manoj la tabuletojn, hazardaj vortoj trafis ŝian okulon. 14 roboj el pura silko, 20 roboj el miksitaj silko kaj lano, 22 roboj el delikata lano, 10 linaj subtunikoj, 12 lanaj subtunikoj, 12 el miksitaj lino kaj lano... Ĉiuj el ŝiaj plej intimaj posedaĵoj forskuiĝis en senfina vico da ĉaregoj sur la pavimŝtonoj al Gaŭlujo, kaj eble en ĉi tiu momento fiere montras ilin iu tribestra edzino, kiu sciigas al ĉiuj, ke ŝi portas la subtunikon de Julia Agripina.

8 rubenaj kolĉenoj, el kiuj 6 kun samstilaj orelringoj – en sia menso ŝi klare revidis la kolĉenon, kiun Domicio aĉetis por ŝi, kiam li fariĝis konsulo, por ke ŝi portu ĝin okaze de lia formala enposteniĝo. 46 eburaj statuetoj... Ŝi ne kredas tion! Eburaj statuetoj – tiuj devas esti ŝiaj familiaj dioj... kaj inter ili estus tiu dancistino, kiun Ĝermaniko reportis el la oriento. Stranga aĵo laŭ Romaj okuloj, pro ties rondaj, malmolaj mamoj kaj tute mallarĝa talio, sed por Agripina ĝi estis la objekto, kiun ŝi plej forte ligis kun sia patro.

Unu el la tabuletoj havis liston da nomoj. Kiuj estas tiuj? Ĉu sklavoj? Estis tiom da sklavoj en ŝiaj diversaj bienoj, ke ŝi ne konis ĉiujn persone. Ŝi turnis la tabuleton al la alia flanko, kaj jen grupo da nomoj, kiujn ŝi rekonis. Januaria, Alkasta, Cipro... ĉu li ne estas la filo de Alkasta? Ŝi portis lin tiel fiere al Agripina por montri lin, kiam li naskiĝis... Moniko... sed kiel eblas, ke Moniko troviĝas en la listo? Li estas liberigito. Kompreneble, povus esti alia Moniko inter ŝiaj sklavoj... sed ne, tio estas tiel neofta nomo. Ŝi estis certa, ke tiu devas esti la sama Moniko, kiu estis ŝia sekretario ekde la jaro, kiam Domicio estis konsulo. Rekone al liaj servoj dum tiu jaro, ŝi liberigis lin je lia kvardeka naskiĝtago. Ne nur ŝiaj gesklavoj estis venditaj, sed spite al ĉia jura normo, eĉ tiuj, kiuj jam estis liberigitaj.

Agripina fiksrigardis el blindaj okuloj super la arbopintoj de la suba ĝardeno. Ŝi vidis tiun vicon da ĉaregoj sur la longa vojo al Gaŭlujo, kaj apud la vagonoj la centojn da viroj, virinoj kaj infanoj poseditaj de ŝi, peze paŝantaj unu post la alia en katenoj. Ĉiuj membroj de ŝia domanaro, de la bienestroj kaj sekretarioj ĝis la kuirejaj servistoj kaj litoportistoj, estas disigitaj tra tiu fora lando, kie pluvas la tutan tempon kaj neĝas vintre, kie barbaroj kun vilaj kruroj kreskigas longajn lipharojn kaj drapiris Romajn togojn ĉirkaŭ siajn kolosajn korpojn.

Januaria kaj Alkasta. Ne sufiĉis, ke ili estis torturitaj. Ili estis ankaŭ venditaj – sendube aparte de siaj infanoj. Ili restis kun ŝi de pli ol dek jaroj, de kiam ŝi edziniĝis kun Domicio. Nun, same kiel ŝi, ili estis ekzilitaj de sia hejmo, kaj oni forprenis de ili iliajn infanojn. Estas vere, ke ili estas nuraj sklavoj – kaj tamen Agripina estis vidinta Alkastan kun ŝia bebo. Ŝi povis imagi ŝian kordoloron. Dum ŝi malfermis siajn leterojn, la kolerego de Agripina donis al ŝi forton, sed nun, kvazaŭ ŝi spektus tragedion en teatro, finfine ŝiaj larmoj superfluis.

2

La juna sklavo, tiel alta kaj senkarna, ĉiam pensigis Agripinan pri Pajno. Super la talio li estis homo, tamen multe tro osteca por ke oni supozu lin dio, sed liaj kruroj sub la tuniko estis harkovritaj kiel tiuj de kapro. Li gratis sian postaĵon per unu mano, dum per la alia li puŝis flanken la fenestroklapojn por enlasi la posttagmezan lumon. “Ĉu vi bezonas ion ankoraŭ, mia sinjorino?”

“Ne, tio estas ĉio ĉi-momente.”

Kaprokruroj retiriĝis al la alia fino de la biblioteko, dum Agripina malfermis la altan libroŝrankon, kiu staris en la plej proksima el kvar alkovoj. Ĉi tiu ŝranko enhavis biografiojn, kaj ŝi kontente rigardis la vicojn da volvaĵoj orde aranĝitaj unu apud la alia. Admirante siajn bone organizitajn librobretojn, ŝi spertis preskaŭ fizikan sensaĵon de trankviliĝo. Ŝi sentis, ke la agitiĝo kaŭzita de la letero de Gajo solviĝas dum ŝi staras tie.

Kiam ŝi unue transloĝiĝis en la domon, ŝi trovis la bibliotekon en hontiga stato de konfuzo. La librojn oni senpolvigis prepare al ŝia alveno, sed oni tiam reŝovis ilin sur la bretojn tute senorde: biografiojn, poezion, filozofion, historion, fantaziojn, juron, studojn pri aliaj landoj, ĉiujn miksitajn kune. Agripina donis al si mem la taskon ordigi la volvaĵojn, kunmeti ĉiujn volumojn de la sama verko, kaj aranĝi ilin laŭteme en la ŝrankoj kaj librujoj. La laboro estis nur duone kompletigita; centoj da volumoj ankoraŭ atendis ekzamenadon kaj klasadon.

Dum ŝi laboris en la biblioteko, la pensoj de Agripina ofte vagis al ŝia frato Nerono. Ankaŭ li restis plurajn jarojn en ĉi tiu domo, kaj same kiel ŝi li sendube pasigis multajn horojn esplorante tiujn samajn volvaĵojn. Ŝi imagis lin sidanta en ĉi tiu ĉambro, kiel ankaŭ ŝi nun faras, rigardante eksteren super la maro tra la malfermitaj fenestroklapoj. Ŝi demandis sin, kiujn el la centoj da skribovolvaĵoj li tenis en siaj manoj, enspirante la rezinan odoron de cedra oleo, kiu estis ligita en la menso de Agripina kun bibliotekoj kaj malnovaj libroj. Sed verdire ŝi ne sufiĉe bone estis koninta Neronon por povi diveni liajn gustojn rilate al legaĵoj.

El siaj tri fratoj, Agripina de ĉiam sentis malplej da fratina amo al Nerono. Neniam dum ŝiaj infanaj jaroj li loĝis kun sia familio. En ŝiaj plej fruaj memoroj li jam gastis ĉe onklo Druso, kaj sekvis lian ekzemplon pri mokado kaj ĉikanado de kompatinda onklino Livila. Kiam ŝi renkontis lin en familiaj okazoj, li ĉiam ŝajnis al ŝi alta kaj distanca, ne pli parenca al ŝi ol iu ajn el ŝiaj multenombraj kuzoj – li ja havis naŭ jarojn pli ol ŝi. Malkiel ŝia dua frato, Druso, li neniam montris ian ajn intereson pri siaj pli junaj fratinoj.

Loĝante nun en la sama domo, kien ankaŭ li estis ekzilita de Tiberio, Agripina la unuan fojon sentis sin pli proksima al sia frato. Dum ŝi estis en la biblioteko, ŝi emis ekpensi pri li, se ne precize kun ŝato, almenaŭ kun komprenemo. La alia okazo, kiam ŝi ofte pensis pri Nerono, kvankam tute kontraŭvole, estis dum la nokto. Laŭ tio kion ŝi aŭdis, mortis ŝia frato ie en ĉi tiu domo perforte, eble propramane. Ŝia timo estis, ke tio estus povinta okazi en la ĉambro, kie ŝi mem dormas, kaj por eviti tiun eblecon, ŝi rifuzis la ĉambron, kiun oni jam pretigis por ŝi antaŭ ŝia alveno. Ŝi insistis pri alia ĉambro, malpli granda, kiun malpli verŝajne, laŭ ŝia supozo, Nerono estus elektinta por si mem. Ŝi neniam kuraĝis enketi pri tio inter la gesklavoj. Voĉe esprimi siajn timojn signifus agnoski ilin, kaj eble ankaŭ inviti ilin realiĝi. Racie ŝi sciis, ke la cindroj de Nerono jam estis trovitaj kaj ke ili nun ripozas en la familia maŭzoleo en Romo, do estas neniu risko, ke lia fantomo ankoraŭ vagas tra ĉi tiu domo. Sed kiam ŝi kuŝis en sia malluma litoĉambro, ŝian racian menson venkis pli primitivaj timoj. Ŝi ĉiam igis unu el la sklavinoj dormi sur pajlomatraco en la angulo, kvankam ŝi sciis, ke se Nerono decidos viziti sian fratinon, li ne rezignos pri tio pro la ĉeesto de unu terurita servistino.

Kion ŝi devus fari, ŝi pensis, estus dediĉi sian restadon en ĉi tiu domo por informiĝi precize kiel Nerono mortis. Tio ŝajnis bona ideo dum la suno briladis, sed kiam ombroj komencis ŝteliĝi tra la ĉambroj, la morto de ŝia frato estas evento, pri kiu ŝi ne deziris detale mediti. Kiam krepuskiĝis, ŝi neniam restis en la biblioteko, kie altaj librobretoj staris silente en senlumaj alkovoj, sed preferis elekti unu-du librovolvaĵojn kaj sidi en la studoĉambro, kie lampoj brilis sur kolorriĉajn murpentraĵojn, kaj deĵoris du sklavoj. Kiu scias, kiaj minacaj potencoj povus vekiĝi, se ŝi rekirlos la pasintecon?

La keston de onklo Klaŭdio oni sendis supren de la ŝipo la postan matenon. Agripina permesis al si unu fojon rezigni pri sia kutima rutino. Matene je ĉi tiu horo ŝi normale devus studi – sed kiu povus koncentriĝi pri teksto de Livio, kiam tuta skatolo da regalaĵoj atendas ŝian esploradon? Ŝi ordonis, ke oni portu la keston en la larĝan enirhalon, mendis tason da vino, kaj rifuzinte helpoproponon de la sklavestro, ŝi turnis la sesdentan ŝlosilon. La ŝlosilo turniĝis glate en la seruro tri fojojn, kvar fojojn, kaj sen eĉa grincado leviĝis la kovrilo.

Ŝi forprenis la supran tavolon de pajlo, kaj la unua afero, kiu trafis ŝiajn okulojn, estis almenaŭ deko da bonkvalitaj roboj, kelkaj el lano, kelkaj el lino, unu el silko. La roboj ne estis novaj, fakte ŝi rekonis ilin kiel la proprajn. Klaŭdio evidente elektis ilin por ŝi antaŭ ol ŝiaj ceteraj posedaĵoj estis forportitaj al Gaŭlujo – aŭ, pli verŝajne, ne Klaŭdio mem, sed lia nova juna edzino, Mesalina. Agripina estis certa, ke ŝi rekonas la manon de Mesalina. Interalie estis robo el safrankolora lino, kiun Mesalina admiris, kiam Agripina faris al ŝi formalan viziton nelonge post ŝia edziniĝo al Klaŭdio.

Varmigis ŝian koron ne nur la donaco, sed la atento, kiun ŝia onklo dediĉis al ĝia preparado. La kesto estis plena ĝisrande de luksaĵoj, kiuj por Agripina estis normalaj en ŝia antaŭa vivo, sed kiuj nun promesis al ŝi tagojn da plezuro. Krom vestoj, vino, konservaĵoj kaj ornamaĵoj, la plej granda parto de la enhavo konsistis el libroj, kaj tiujn certe elektis Klaŭdio mem. Ŝiajn gustojn li konis: estis kelkaj grekaj romanoj kaj iom da poezio, sed ĝenerale ŝi ĉiam preferis historiojn kaj biografiojn. Interalie, li skribis al ŝi iom pardonpete en sia letero, li sendas al ŝi sian historion de la Intercivitana Milito, kiun li verkis dum la jaroj, kiam Tiberio estis imperiestro. Tiutempe li ne havis multon por fari krom fermi sin en sia kampara vilao, studante kaj verkante. Ĝuste kiel ankaŭ Agripina nun faras.

Eble pro la vestoj kaj la plezuro vidi sin memorata de Klaŭdio, Agripina ricevis la impulson kiun ŝi bezonis, por entrepreni aŭdacan, novan paŝon. Ŝi alvokis la sklavestron, Forbon. “Mi ricevis leteron hieraŭ de mia frato, la imperiestro. Li informas min, ke mi disponas pri portolito. Ĉu tio estas ĝusta?”

La sklavestro jesis per sia granda kapo, kiel peza bufo. “Jes, tio estas ĝusta, mia sinjorino.”

“Ĉu vi ricevis ordonojn rilate al la uzo de la portolito?” Agripina ne volis rekte demandi la homon, ĉu ŝi rajtas eliri el la bieno.

“Ne, mia sinjorino”, Forbo diris, kun nuanco de ioma surprizo en sia voĉo. “Vi neniam petis ĝin ĝis nun.”

“Se estas tiel, venis la tempo, ke mi ekkonatiĝu kun miaj najbaroj. Diru al mi: kiu estas la ĉefa familio en Pontio?”

“Tiu estas Marko Pontio. Li estas la loka juĝisto, kaj li servas kiel pastro ĉe la templo de Jupitero. Lia edzino ne venas de ĉi tie – ŝi devenas el la ĉeftero. Ŝi servas kiel pastrino, kiam estas ceremonioj al Minervo kaj Junono.”

“Mi komprenas. Mi vizitos ilin ĉi-posttagmeze.”

“Tre bone, mia sinjorino. Mi aranĝos, ke oni sendu al vi la portoliton post la tagmanĝo.”

Klare Forbo vidas neniun malhelpon, ke Agripina iros viziti siajn najbarojn. Ŝi tamen ne sentis sin tute sekura. Ŝi ne mirus, se Gajo provizus ŝin per portolito kaj portistoj, dum li samtempe malpermesus, ke ŝi foriru el la bieno – li povus trovi tion amuza. “Sciigu la gardistojn, ke mi eliros.”

“Tre bone, mia sinjorino.” Forbo forlasis la ĉambron.

Agripina devis klini sian kapon por eniri la portoliton. Estis malfreŝa odoro de la matraco, kaj la kusenoj estis malmolaj kaj malkomfortaj. La kurtenoj estis malhelverdaj interne, sed paliĝintaj ĝis verdece flava koloro ekstere. Ĝi aspektis kiel iu ajn el la malgrandaj portolitoj, kiajn oni vidus ĉiutage troteti tra la stratoj de Romo, tute malsimilaj al la imponaj veturiloj, en kiuj ŝi kutimis vojaĝi. La kvar portistoj ne surhavis uniformon, sed almenaŭ oni elektis kvar homojn de la sama alteco, ŝi rimarkis, kiam ili levis la portoliton sur siajn ŝultrojn.

De kiam ŝi parolis kun Forbo pli frue tiumatene, ŝian plezuron pro malpakado de la kesto anstataŭis sento de maltrankvilo. Kvankam ŝi singarde sendis lin por averti la gardistojn, ke ŝi eliros, ŝi tamen ne povis liberigi sin de la timo, ke kiam ŝi atingos la pordegon, oni resendos ŝin antaŭ la okuloj de la tuta domanaro. Ŝi ne deziris ŝajni nerva aŭ tro humila, aliflanke estis grave ne malamikigi siajn gardistojn per aroganta sinteno. Ŝi devos rideti al ili afable, kiel sinjorino eliranta al sia posttagmeza promeno, kun nenia sugesto ke ili havas la povon malhelpi ŝin.

Post momento Agripina trovis sin ekster la pordego, rigardante kun ĝuo la printempajn florojn, kiuj kreskis ĉe ambaŭ flankoj de la pavimita vojo. Finfine ŝi rajtis anstataŭigi sian artefaritan rideton per vera rideto de plezuro pro la neatendita ŝanĝo en sia situacio. Unue la desegnaĵo de Lucio, tiam la kesto de oĉjo Klaŭdio, kaj nun ĉi tio, ŝia unua ekskurso ekster la pordego de kiam ŝi alvenis. Ŝi glatigis sian robon sur siaj genuoj, sian preferatan robon el marverda lano. Ĝi estis travivinto el ŝia antaŭa vivo, inter la unuaj aferoj kiujn ŝi trovis, kiam ŝi forprenis la pajlon el la kesto tiumatene.

La vojaĝo ne daŭris longe, kaj baldaŭ la portistoj veturigis la liton tra la stratoj de malgranda urbo. Ĝi aspektis sufiĉe vigla kaj homplena, kaj iom pli granda ol Agripina atendis. Laŭ la flankoj de la ĉefa placo staris la samaj publikaj konstruaĵoj, kiujn oni trovus ie ajn en Italujo: la baziliko, du temploj, kovrita bazaro. Ekster la baziliko estis statuo de Tiberio. Agripina ricevis ŝoketon malagrablan pro tiu subita renkontiĝo kun sia praonklo, pie vestita kun la kapo vualita, eble iom pli dika ol li estis, kiam ŝi laste vidis lin, sed tamen kun pli-malpli la sama aspekto, kiun ŝi memoris. Tiberio: la homo kiu ekzilis kaj malliberigis ŝian patrinon, ŝian avinon, kaj ŝiajn du fratojn. Ankaŭ ŝia frato Nerono certe vidis tiun statuon, Agripina pensis. Devis esti frenezige por li retrovi la homon, kiu respondecis pri lia ekzilo, ĉiufoje kiam li venis en la urbon.

Ideo venis en la kapon de Agripina: ideo, kiun ŝi jam pripensis plurajn fojojn, sed neniam havis sufiĉan kuraĝon por realigi. Estus tro timige esplori la neresponditajn demandojn pri la morto de Nerono, dum ŝi troviĝas en tiu preciza loko, kie la afero okazis. Sed ekstere, malproksime de la domo, estus eble enketi pri la afero sen konscio pri la fantomo de Nerono ŝvebanta en la ombroj. En ĉi tiu urbo certe loĝas homoj, kiuj antaŭe konis ŝian fraton, kaj kiuj povos diri al ŝi, precize kiel lia vivo venis al fino. Kaj tiam ŝi skribos al Gajo leteron amikan, tute ne aludante al ĉiuj malagrablaj aferoj kiuj pasis inter ili, por informi lin pri sia malkovro, kiel Nerono mortis. Ŝi ne petegos lian pardonon, nek permeson reveni al Romo. Nur mallongan amikeman leteron, por doni la simplajn faktojn, kiujn Gajo certe deziras scii.

La domo de la familio Pontio estis post angulo de la ĉefa placo. Se estus iu ajn demando, kiu estas la unua familio sur tiu ĉi insulo, ilia enirpordo inter paro da kvadratformaj kolonoj kun luksaj kapiteloj lasis la aferon ekster ĉia dubo. Kaj tamen, kvankam ĝi estis tre impona, la enirejo ne estis sufiĉe larĝa por enlasi portoliton, do la portistoj mallevis la stangojn ĝisteren por ke Agripina elpaŝu. Farante tion, ŝi estis ŝokita pro la konstato, ke du el ŝiaj gardistoj estis akompanintaj ŝin, sekvinte la portoliton piede. Bonŝance ili ne indikis, ke ili intencas eniri la domon kun ŝi; ŝajne ili atendos en la strato. Sed kion pensos ŝiaj gastigontoj, ke gardistoj deĵoras ekster ilia domo, kie ĉiuj urbanoj vidos ilin?

La pordon malfermis pordisto, kiu direktis Agripinan en la enirhalon. Ĝi estis elegante pentrita laŭ malnova stilo kvazaŭ marmoraj paneloj, kaj gracia loĝio ĉirkaŭis la murojn ĉe la nivelo de la unua etaĝo, kiu supozeble kondukis al la supraj ĉambroj. La impreso estis digna kaj solena, kaj indikis al malnova riĉeco. Kiu ajn estas Marko Pontio, Agripina vidis, ke ŝi ne malhonoras sin per ĉi tiu vizito. Tute male: ŝi estus devinta veni pli frue.

Marko Pontio ne tuj aperis, kaj dum ŝi atendis Agripina ekzamenis liajn familiajn diojn, kiuj estis ekspoziciataj malantaŭ la malfermitaj pordoj de inkrustita montroŝranko en la formo de miniatura sanktejo kun kanelitaj lignaj kolonoj. Finfine li hastis en la halon, mezaĝa viro ankoraŭ ĝustiganta la faldojn ĉe la ŝultro de sia togo. Agripina rimarkis la larĝan purpuran strion, kiu montris, ke li apartenas al la senatana klaso. “Julia Agripina, mi estas honorata ricevi vian viziton. Permesu al mi gvidi vin al la manĝosalono.” Li direktis ŝin tra unu el la pordoj, kiuj kondukis ekster la halon, klarigante: “Mia edzino baldaŭ estos kun ni. Ŝi tute konfuziĝis pro la informo, ke ni ricevas viziton de la fratino de la imperiestro, kaj ŝi promesis aperi tuj, kiam ŝi igis sin prezentebla.” Li parolis kun la memfido de homo, kiu kutimas teni la unuan lokon en sia propra malgranda mondo.

Agripina sekvis sian gastiganton en la manĝosalonon kaj akceptis lokon sur unu el la divanoj, dum li ordonis al la sklavoj alporti vinon. Ne longe poste, lia edzino envenis kun sia filino, knabino ĉirkaŭ dekkvar-jara. Ambaŭ estis vestitaj per roboj el delikata lano kun glimeto de silko. La edzino portis pezan kolĉenon el ametistoj, dum tiu de la filino estis el perloj. Kaj la patrino kaj la filino estis iom tro lukse vestitaj por ordinara posttagmezo, kiun ili certe intencis pasigi hejme. Tio estis agrabla por Agripina. Ĝi montris, ke eĉ se ŝi estas ekzilito, por ili ŝi tamen estas grava gasto, kiun ili deziras impresi.

La paro ne estis homoj, kiuj vekis iun ajn intereson en Agripina, des pli ĉar ili aĝis almenaŭ dek kvin jarojn pli ol ŝi. Sed ili ŝajnis sufiĉe amikemaj, kaj ĉar ili verŝajne estis la solaj homoj en Pontio, kiuj eĉ alproksimiĝis al ŝia rango, estus saĝa afero starigi kun ili bonan rilaton. Vidinte kiel Livia kutimis trankviligi nervemajn vizitantojn, kvankam Agripina ĉi-okaze estis mem la vizitanto, ŝi ludis la rolon de afabla gastiganto. Ŝi malkovris, ke la patrino nomiĝas Celia, kaj ke ŝi ne naskiĝis en Pontio. Ili havas tri infanojn: du filinojn kaj pli aĝan filon, kiu, laŭ ilia fiera informo, estas oficiro kun la legio Aŭgusta II en Ĝermanujo.

Agripina volis profiti de tiu promesplena enkonduko por mencii la rilaton de sia propra familio kun la legioj en Ĝermanujo, kiam la pordo subite malfermiĝis kaj knabino proksimume dek-jara ĵetis sin en la ĉambron. “Panjo, kio okazas? Kion faras tiuj soldatoj ekster la ĉefpordo?”

“Tinila!” diris ŝia patro. “Ĉu vi ne vidas, ke ni havas gaston?”

Sed Tinila jam abrupte haltis pro la lastminuta konstato, ke ŝiaj gepatroj ne estas solaj.

Celia komencis pardonpeti, sed Agripina ridetis al la knabino. “La soldatoj estas kun mi”, ŝi diris. “Ĉu ili konsternis vin?” Eble la afero ne estas tiel malbona kiel ŝi timis. Al la familio Pontio, la soldatoj eble ŝajnas ne eskorto de malliberulo, sed pli ĝuste la gardistoj konvenaj por la fratino de la imperiestro.

Antaŭ ol Agripina povis repreni la temon, kiu estis interrompita pro la subita erupcio de Tinila en la ĉambron, Pontio kaptis la konversacian iniciaton. “Kaj kiel vi ĝuas la vivon ĉie tie en Pontio?”

Seniluziigis Agripinan la ŝanĝo de temo, sed ŝi nepre devos sekvi, kien ŝia gastiganto kondukas. “Ĝi estas tre bela loko. La perspektivoj estas mirindaj.”

“Estas amaso por vidi”, Celia diris. “Kiam mi unue alvenis ĉi tien, mi pensis: Ho, kiel eteta loko – mi ne scias, kiel mi sukcesos plenigi miajn tagojn. Sed nun mi ĝuegas loĝi ĉi tie. Estas festivalo aŭ simile preskaŭ ĉiumonate, kaj komikaj aktoroj venas de la ĉeftero.”

La pli aĝa filino ĝis nun restis silenta, sed pro la mencio pri aktoroj ŝia vizaĝo ekbrilis. “Ni vidis vere bonegan teatraĵon la pasintan jaron. Ĝi estis pri Circo, kiam ŝi transformis la maristojn de Uliso en porkojn.”

“Pontina!” diris ŝia patro. “Ne estas permesinde, ke vi knabinoj ĝenu nian vizitantinon. Se vi parolos denove, mi devos sendi vin al via ĉambro.”

Kompatinda knabino, Agripina pensis, ŝi aspektas sufiĉe inteligente. Ne povas esti ekscita vivo por ŝi, kaptita en malgranda urbo en malgranda insulo. “Ho ne, estas tute en ordo”, ŝi trankviligis la gepatrojn. “Kiom aĝa vi estas?” ŝi demandis Pontinan. “Mi supozas, ke vi baldaŭ edziniĝos, ĉu ne?”

Celia ridetis fiere. “Jes, ni jam aranĝis la fianĉiniĝon, kun la filo de mia kuzo, Manio Celio, en mia devenurbo Sinueso.”

“Kaj jam delonge ili devus geedziĝi”, Pontio aldiris. “Tuj kiam ŝia patrino sukcesos konvinki sin disiĝi de ŝi.”

Celia ridetis, sed Agripina sensis la streĉan etoson. Ŝi serĉis alian ĝentilan demandon, kiam Pontio diris: “Nun kiam venis la printempo, mia edzino certe estos tre kontenta ekskursigi vin tra la insulo. Ĉu vi jam vizitis la grotojn?”

“Ankoraŭ ne”, Agripina respondis, kvazaŭ ŝi estus veninta al Pontio nur por ferii kaj ĝui la vidindaĵojn. “Mi tre ŝatus vidi ilin.”

Estis paŭzo. Ĉu Nerono renkontis ĉi tiujn homojn, kiam li estis sur la insulo, Agripina demandis sin. Ŝi apenaŭ povis imagi lin kuŝi surdivane por interŝanĝi ĝentilaĵojn. “Ĉu vi iam renkontis mian fraton, kiam li loĝis ĉi tie?” ŝi demandis. “Neronon Julion?”

Dum Agripina okupis la paron per konversacitemoj banalaj kaj sendanĝeraj, ili senstreĉiĝis, sed je tiu demando ili ambaŭ rigidiĝis. Regis silento. Celia direktis timeman rigardon al sia edzo, kiu forturnis sin kaj kriis al la sklavo, ke li verŝu pli da vino. Tiam li returnis sin por alfronti Agripinan. “Ĉu via frato? Ĉu li estis en Pontio? Ne, mi ne kredas, ke ni iam ajn renkontis lin.”

“Tio estis antaŭ pluraj jaroj – antaŭ ok, aŭ naŭ. Mi ŝatus malkovri, precize kio okazis al li.”

“Kial, ĉu trafis lin akcidento?” Pontina demandis.

“Pontina! Iru al via ĉambro. Kaj ankaŭ vi, Tinila.”

La du knabinoj ekstaris, kaj ankaŭ Agripina, sekvante ilian ekzemplon, leviĝis. “Mi tre ĝuis renkonti vin. Mi volonte reciprokos vian gastamon en mia vilao.”

“Dankon. Ni nepre profitos de via afabla propono”, Pontio diris, per tono kiu sugestis, ke li havas nenian intencon akcepti la inviton. Kaj efektive, kiu sanmensa homo vizitus la hejmon de ekzilito?

Agripina reveturis en sia portolito kun la koro batanta pli vigle ol ĝi faris de monatoj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝiaj okuloj brilas, ŝiaj vangoj ruĝas, kvazaŭ ŝi pasigis la posttagmezon spektante iun ekscitegan spektaklon ĉe la amfiteatro anstataŭ interŝanĝi ĝentilaĵojn kun ordinara, mezaĝa paro. Kvankam finiĝis iom abrupte ŝia vizito al Pontio kaj lia edzino, la nura fakto iri ekster la vilaon kaj renkonti novajn homojn skuis ŝin el la nebulo de apatio, kiu envolvis ŝin de kiam ŝi alvenis sur la insulon. Nun, ŝi decidis, venis la tempo por organizi sian vivon.

Tuj kiam ŝi revenis, ŝi alvokis Forbon. “De kiam vi laboras ĉi tie en la vilao?” ŝi demandis.

“Ne longe, mia sinjorino. Oni sendis min ĉi tien nur naŭ tagojn antaŭ via alveno.”

Naŭ tagojn, Agripina pensis. Tio devas signifi, ke Gajo komencis plani ŝian ekzilon eĉ antaŭ la alfronto en Mevanio. “Ĉu nur tiom?” ŝi demandis. “Kiu estis ĉi tie antaŭe?”

“Neniu. La domo estis fermita de jaroj. Mi pardonpetas, se vi ne trovas ĝin en kontentiga stato, mia sinjorino, sed vi ne povas imagi, en kia malordo ĝi estis, kiam oni remalfermis ĝin. Estis birdoj, kiuj konstruis siajn nestojn en la halo – ni havis nur kelkajn tagojn por redekoracii ĝin, kaj la ĝardeno estis tute superkreskinta...”

“Kiel longe la domo restis sen loĝantoj, ĉu vi scias?”

“Oni diris al mi, ok jarojn.”

“Ĉu vi scias, kiu loĝis ĉi tie antaŭe?”

“Ne, mia sinjorino.”

Li ne sciis, sed Agripina jes. Antaŭ ok jaroj ŝia frato mortis, aŭ estis mortigita, aŭ ĉiuokaze lia vivo iel finiĝis.

“Do la sklavoj estas ĉiuj novaj, ĉu? Ĉu ne estas iu ajn, kiu memoras la homon, kiu loĝis ĉi tie pli frue?”

“Ne inter la domsklavoj, mia sinjorino. Sed la bieno funkcias la tutan tempon, la olivarbejoj, la vinberejoj. La bienestro estas ĉi tie de longe – eble li scias.”

“Sendu lin ĉi tien al mi.”

La bienestro envenis, ĵetante singardajn okulumojn al la tablo kaj taburetoj kvazaŭ ili povus kunbandiĝi por ataki lin. Li portis kun si la odoraĉon de la bovinejoj kaj kokinejo. La haladzo ŝajnis fonti el lia pelerino, kiu estis preskaŭ kungluita de graso kaj malpuraĵoj.

“Demetu vian mantelon, kaj donu ĝin al la sklavo”, Agripina instrukciis. “Estonte vi surmetos puran tunikon antaŭ ol vi venos paroli kun mi.”

“Jes, mia sinjorino”, li murmuris malvolonte.

“Vi rajtas preni la necesan sumon el la kontolibroj por aĉeti novan.”

Tiam li rektigis sin. “Dankon, mia sinjorino.”

“Ĉu vi estas liberulo aŭ sklavo?”

“Mi estas libera, mia sinjorino. Mi ŝparis por tio, sed tiam, antaŭ ol mi kolektis sufiĉe por aĉeti mian liberecon, oni diris al mi, ke mi fariĝos la nova bienestro. Kaj tiam post kelkaj jaroj mi havis sufiĉe por elaĉeti min.”

“Kaj kiam tio okazis?”

“Antaŭ dek kvin jaroj, mia sinjorino.”

Dek kvin jaroj! Tio estis longe antaŭ ol Nerono estis sendita ĉi tien.

“Ĉu vi memoras la lastan homon, kiu loĝis en ĉi tiu domo?”

“Tiun junulon. Mi vidis lin foje marŝi laŭlonge de la krutaĵo. Laŭ tiu sama vojeto, kie ankaŭ vi promenas, mia sinjorino.”

Tio estis malagrabla surprizo por Agripina. Kompreneble estas neeble kaŝi ion ajn de siaj gesklavoj, kaj ŝi sciis, ke la ĉefa tasko de ŝiaj virinoj, dum ili vestas ŝin kaj aranĝas ŝian hararon, estas kontroli ŝiajn movojn. Sed ial neniam venis al ŝi la penso, ke ankaŭ la bienaj sklavoj, la plugistoj kaj la ĉevalejaj buboj, rigardas ŝin dum ŝi ekzercas sin ĉiumatene.

“Ĉu vi povas klarigi al mi, kio okazis al tiu junulo? Ĉu li foriris aŭ...”

“Li mortis, mia sinjorino.”

“Ĉu vi iam aŭdis, kiel li mortis?”

Li mallevis siajn okulojn. “Mi ne scias, mia sinjorino.”

“Ĉu oni avertis vin ne paroli pri tio?”

La viro paŝis malantaŭen kun timigita esprimo. “Mi estas nur la bienestro. Mi ne scias ion ajn pri aferoj, kiuj okazas ĉe la domo.”

Agripina vidis, ke ŝi devas paŝi prudente. Oni avertis tiun viron, ke li tenu la buŝon fermita, kaj por sia propra sekureco, tion li intencas fari. Kian diferencon tio signifas por li, ĉu la imperiestro estas Tiberio, aŭ Gajo, aŭ iu ajn alia? Iel ŝi devas konvinki lin, ke neniu punos lin, se li respondos al ŝiaj demandoj. “Ĉu vi scias, kiu mi estas?” ŝi demandis.

“Vi estas la fratino de la imperiestro.”

“Ĝuste. Mi estas fratino de la imperiestro, kaj tiu junulo, kiu mortis ĉi tie, estis nia frato.” Inspirite de subita ideo, ŝi iris al la ŝranko kaj prenis la leteron de Gajo. Kiel bonŝance, ke ŝi ne ĵetis ĝin en la karbujon, kiel ŝi preskaŭ volis fari. “Ĉu vi vidas ĉi tiun sigelon? Ĉi tiu letero venis de mia frato, la imperiestro. Li petis min informiĝi, kio okazis al nia frato Nerono, kiam li loĝis en ĉi tiu domo.”

La viro rigardis la sigelon kun mieno perturbata.

“Kaj kompreneble, estos rekompenco por iu ajn informo, kiun vi povos doni al ni.” Kio povus esti en la kesto de onklo Klaŭdio, kiu estus taŭga rekompenco al ĉi tiu viro kun lia bovineja odoraĉo? Sed liaj ŝultroj senstreĉiĝis – evidente tiu promeso de Agripina estis pli persvada ol vaksobulo pendanta de ŝnureto. “Nu, aŭskultu min”, ŝi diris. “Kiam mia frato fariĝis imperiestro, li sendis unu el siaj funkciuloj al Pontio por trovi la cindrojn de Nerono. Antaŭ proksimume du jaroj.”

“Jes, mia sinjorino. Oficialulo venis ĉi tien kun kelkaj soldatoj, printempe antaŭ du jaroj – ne, antaŭ tri – kaj ili volis scii, kie estas la cindroj. Mi montris al ili la lokon, kie ili estis enterigitaj.”

“Do, vi ja scias ion pri la afero. Atentu, mi estas la fratino de Nerono. Mi volas scii, kio okazis al li – kaj ankaŭ la imperiestro volas scii.”

“Estis stranga afero, mia sinjorino... oni fermis la domon kaj forsendis ĉiujn sklavojn. Sed ni sciis, ke li ankoraŭ troviĝas tie – neniu vidis lin foriri, kaj restis la soldatoj. Ili kutime deĵoris ekster la elirejo de la bieno, same kiel ili faras nuntempe. Sed kiam la domo estis fermita, ili venis tien, kaj restis por gardostari ekster la pordo. Tio ŝajnis sensenca afero, gardi malplenan domon.”

“Mi komprenas. Daŭrigu.”

“Tiam, post kelkaj tagoj venis la kapitano por diri al mi, ke en iu trankvila angulo de la bieno mi pretigu la lignon por funebra ŝtiparo. Li diris, ke mi ne disanoncu la aferon. Mi igis la sklavojn aranĝi ĝin en la senarbejo.”

“Ĉu vi vidis la kadavron?”

“Oni ordonis al ni ĉiuj foriri, post kiam ni konstruis la ŝtiparon. Mi vidis fumon leviĝi inter la arboj, sed mi restis je distanco. Kaj tiam la postan tagon oni donis al mi vazon – ordinaran malnovan vazaĉon el la kuirejo. Eĉ hundon mi ne enterigus en tia aĵo, kaj oni diris al mi, ke mi enterigu ĝin ie for de la bieno. Mi pensis tion malĝojiga fino por tia belaspekta junulo. Li havis ankaŭ amatinon.”

“Ĉu? Amatinon?”

“Post kiam oni ŝlosis la domon, ŝi ŝvebis la tutan tempon en la proksimeco plorante, ĝis la gardistoj forsendis ŝin. Li kutimis iri en la urbon por viziti ŝin.”

“Ĉu vi konas ŝian nomon? Ĉu ŝi ankoraŭ troviĝas ĉi tie sur la insulo?”

“Kompreneble jes, mia sinjorino. Neniu naskiĝinta sur la insulo foriras. Ŝi estas Aceronia Pola.”

3

“Kio okazas? Kial vi haltis?” Agripina tiris flanken la kurtenojn de la portolito kaj vokis al la ĉefportisto.

Kiam la homoj mallevis la liton surgrunden, fulme trafis Agripinan momento de pura paniko. Kial ili haltis ĉi tie, tute senkiale, en la plej dubinda parto de la urbo? Ĉu ili ricevis ordonojn? En ĉi tia loko, la oportuna malapero de maloportuna ekzilito lasus eĉ ne spureton.

La ĉefportisto aperis ĉe la flanko de la portolito. “Mi bedaŭras, mia sinjorino, ni devos atendi. Estas ĉarego antaŭ ni, kiu blokas la vojon.” Li devis ripeti siajn vortojn tri fojojn, antaŭ ol Agripina sukcesis deĉifri ilian signifon el lia apenaŭ komprenebla dialekto. Ŝi kliniĝis eksteren, kaj vidis du virojn, kiuj malŝarĝis amforojn kaj stakigis ilin sur la trotuaro ekster vinvendejo. En sia antaŭa vivo ŝi havis liktoron por liberigi la vojon – sed en sia antaŭa vivo ŝi ne estus veturinta tra stratoj tiel mallarĝaj, ke apenaŭ estas spaco eĉ por unusola ĉarego. Ŝi kapjesis, fermis la senkolorajn kurtenojn, kaj rekuŝiĝis por kapti sian spiron post sia momenta timego. Iom post iom ŝi ekkonsciis pri malagrabla odoro, akra kaj truda fiodoro, la odoraĉo de urino. Ŝi rigardis ĉirkaŭen, serĉante la fonton, eĉ flaris siajn ŝimajn kusenojn, antaŭ ol ŝi ekkomprenis, ke ie proksime devas esti fulista laborejo.

Finfine ŝi sentis, ke la portistoj denove levas la liton sur siajn ŝultrojn. Ili veturigis ŝin tra mizera kvartalo de butiketoj kaj metiejoj, kie resonadis la frapfrapa tintado de marteloj kontraŭ metalo. La portistoj devis halti du-tri fojojn por demandi pri la ĝusta vojo, antaŭ ol ili atingis homplenan straton inter du vicoj da vendejoj. Ĉi tie troviĝis la kanaboteksistoj, la ŝnuristoj, la matracofaristoj, kaj aliaj similaj metioj. Tra malfermitaj pordoj Agripina vidis virojn laborantaj ĉe teksiloj, dum ekstere sakoj da kanabo aŭ lino blokis la mallarĝajn trotuarojn. Klientoj promenis laŭ la vojo, grupoj de viroj sidis sur malaltaj taburetoj ekster la vendejaj pordoj por trinki vinon kaj klaĉi, virinoj kaŭris laŭ la trotuara rando por pretigi legomojn, kaj infanoj kaŭris por malpli higiena celo.

Ĉiuj el ili, ĉu viroj, virinoj aŭ infanoj, rigardis kun scivolo la portoliton alproksimiĝantan. En ĉi tiaj stratoj ne ofte vidiĝis portolito, eĉ ne tiel eluzita ekzemplero kiel tiu, kiun nun posedis Agripina. Aperis ŝanĝo en iliaj vizaĝoj dum ili konsideris ŝin. Iliaj mienoj akiris malafablan esprimon, kaj ili fiksrigardis ŝin silente dum ŝi preterpasis. Ilia malamikeco, laŭ ŝia supozo, direktiĝas ne tiom kontraŭ ŝi kaj la portolito, kiom kontraŭ la du soldatoj, kiuj sekvas ĝin.

“Kie loĝas Aceronia Pola?” la ĉefa portisto vokis al grupo de viroj, kiuj sidis ĉirkaŭ ludtabulo ekster vendejo. Tuj la tuta grupo senstreĉiĝis, kvazaŭ tiu banala demando iel nuligas la minacon sugestitan pro la invado de portolito kaj soldatoj en ilian straton. “Post ankoraŭ du pordoj”, unu el ili revokis. “Ĉu vi vidas tiun pordon kun la herboj pendantaj ekstere por sekiĝi?”

Ankaŭ Agripina resereniĝis kaj permesis al si ripozi sur la kusenoj. Ŝi sciis, ke ŝi estus devinta alvoki Aceronian Polan, ke ŝi venu al la vilao. Tute ne konvenas, ke sinjorino de ŝia rango vagu en ĉi tiaj strataĉoj kun rubomonto ĉe ĉiu angulo kaj la risko, ke iu verŝos la enhavon de ĉambrovazo el unu el la supraj fenestroj. Sed verdire ŝi estis tiom entuziasmigita de sia ekskurseto antaŭ kelkaj tagoj, ke ŝi kaptis la unuan pretekston por nova vizito en la urbon. Post la tedaj tagoj, kiun ŝi travivadis dum la pasintaj kvin monatoj, ege ekscitis ŝin la vigleco, la koloroj, kaj la vario de la butikoj.

Kiam ili atingis la vendejon de Aceronia, la portistoj apogis la portoliton sur la grundon. Agripina vidis malfermitan pordon kun la tabulo por sekiĝantaj herboj ĉe unu flanko, dum ĉe la alia lignan bretaron plenigis ruloj da netinkturitaj drapoj. Inter ili ŝi vidis la ombran internon de la vendejo. Ŝia unua impreso estis de arboj starantaj en malluma arbaro, sed dua rigardo montris aron da kusenoj pendantaj de la plafono, dum sub ili du viroj en malhelaj tunikoj remburis matracokovrilon per pajlo. Sammomente virino hastis el la butiko por bonvenigi ŝin. Ŝi estis malgranda, gracia homo, verŝajne en siaj fruaj tridekaj jaroj, orde vestita en flava lanrobo kun simpla kolĉeno el plataj ruĝaj gemoj. Evidente la komerco bone fartas. “Kion ni povas fari por vi hodiaŭ, mia sinjorino? Ĉu matracojn, litkusenojn, sofokusenojn...?”

“Ĉu vi estas Aceronia Pola?”

“Ĝuste, mia sinjorino. La plej molajn matracojn en la urbo: anserplumoj, anserlanugo, lano...”

“Se vi kuŝos sur matraco de Pola, vi malaperos internen”, vokis gaje viro de la najbara pordo.

Agripina ridetis por agnoski la ŝercon, kaj paŝis internen de la butiko. Ŝia afero kun Aceronia Pola ne estas io por diskuti en la strato, kie ĉiuj najbaroj sentos sin liberaj aldiri sian opinion.

“Bonvolu sidi ĉi tie, mia sinjorino”, Pola diris, tirante antaŭen tabureton. “Ĉu trinkaĵon?” Ne atendante respondon ŝi malaperis en la postan ĉambron, kie Agripina aŭdis ŝin mendi vinon. Agripina rigardis ĉirkaŭen scivole. En la malmultaj okazoj, kiam ŝi vizitis metiejon de skulptisto aŭ bronzaĵisto, oni bonvenigis ŝin kaj Domicion en eleganta ateliero kiel honorajn klientojn. Tra malfermita pordo ŝi foje ekvidetis korton, kie staris gigantaj blokoj da senforma marmoro, kaj viroj kun ledaj antaŭtukoj martelis aŭ pistis, aŭ hejtis kaldronojn. Sed neniam antaŭe ŝi trovis sin en ĉi tia loko kun sakegoj da fojno kaj pajlo, lano kaj plumoj, kuŝantaj sur terplanko. Laŭ la muroj estis bretoj, kiuj enhavis rulojn da kolora ŝtofo, kaj ĉe unu flanko, vico de timindaj hokoj, kudrilegoj kaj aliaj iloj de la matracfarista metio.

Kiam Pola reaperis, Agripina ekstaris kaj alproksimiĝis al ŝi. “Mi kredas, ke vi konis mian fraton”, ŝi diris per malalta voĉo. Ŝi rigardis la du virojn, kiuj firmigis la matracan remburaĵon per laŭtaj frapegoj de lignaj padeloj. “Neronon Julion”, ŝi aldonis, iom pli laŭte.

“Ho!” Pola diris, kaj faris paŝon malantaŭen kontraŭ la vendotablon. Tiumomente envenis knabo kun pleto sur kiu estis du tasoj da vino. “Ni trinkos la vinon en la oficejo”, ŝi diris al li. “Iru vi por diri al Polina, ke ŝi venu prizorgi la butikon. Ĉi tien, mia sinjorino.”

Ŝi malfermis flankan pordon por montri tute malgrandan senluman ĉambreton, kiu unuavide ŝajnis esti ŝtopita de mebloj. La spacon preskaŭ tute plenigis kvadrata ligna tablo kaj altadorsa vimena seĝo premita kontraŭ la muro. “Mi petas vin sidiĝi, mia sinjorino”, Pola diris, luktante por tiri la seĝon kun malfacilo el la malproksima flanko de la tablo. “Mi iros preni lampon.” Ŝi revenis post momento kun faldebla tabureto en unu mano, kaj en la alia oleolampo, kiun ŝi metis en niĉon. Ĝia lumo malkaŝis du bretojn laŭ la muro, kie troviĝis vicoj de skribtabuletoj, ĉiuj orde etikeditaj kaj ligitaj per ŝnureto. Sur la tablo estis freŝaj tabuletoj kaj bronza skatoleto, kiu entenis grifelojn kaj aliajn skribilojn.

Pola forigis la skribmaterialojn de la tablo kaj malaperis por preni la vinon. Ŝi revenis tenante la pleton per ambaŭ manoj, kaj piede puŝfermis la pordon malantaŭ si, “Pardonu, mia sinjorino, sed prefere ni ne diskutu tian aferon en la butiko. Precipe se ni ne deziras, ke ĉiuj en la strato sciu pri ĝi.”

“Mi plene konsentas. Mi estas Julia Agripina, la fratino de Nerono. Mi provas malkovri, kio okazis al li.”

“Mi ja esperis, ke mi havos la ŝancon paroli kun vi, mia sinjorino”, Pola diris, verŝante la vinon. Ŝi proponis tason al Agripina; ĝi estis el bonkvalita ruĝa argilo. Sendube ŝi honorigas la okazon per sia plej bona servico. “Kiam mi aŭdis, ke vi restas ĉe la vilao, mi demandis min, ĉu mi ne iru prezenti min. Sed pro la soldatoj ĉe la pordego kaj tiel plu...”

“Ne mirige, ke vi havis dubojn, ĉu veni por vizito. Mi ĵus eksciis, ke vi konis mian fraton, kiam li loĝis ĉe la vilao.”

“Ĝuste tiel, mia sinjorino. Mi ekkonis lin, kiam mi ĵus vidviniĝis. Okazis ĉi tiel: Nerono marŝis preter la butiko iun tagon, kaj li vidis min sidanta malantaŭ la vendotablo por kontroli la kontojn, do li envenis kaj petis tason da akvo. Li estis tiel amikema homo, tute ne distanca.”

“Ĉu vere?” Agripina diris, iom surprizite. Tio ne sonis kiel la Nerono, kiun ŝi memoris, tiu kiu subtenis onklon Druso en lia mokado de onklino Livila.

“Kaj do tiam, nu, estis tiel, ke ni ambaŭ estis solaj. Mi perdis mian edzon kelkajn jarojn post nia geedziĝo kaj ankaŭ mian fileton, kaj Nerono loĝis tute sola en tiu grandega domo. Li diris al mi, ke li havas edzinon, sed laŭ lia priskribo de la situacio, oni geedzigis ilin kiam ili estis nuraj infanoj, kaj en liaj pensoj ŝi pli similis al fratino ol edzino.”

“Efektive li loĝis ĉe ŝia familio, kiam li estis knabo”, Agripina diris. La edzino de Nerono estis Julia, la filino de Druso kaj Livila, sed tio ne estis sukcesa rilato. Julia neniam pardonis Neronon, pro la maniero laŭ kiu li turmentis ŝian patrinon. Sendube tio estis afero, kiun li ne rakontis al Pola.

“Nu, ĉiuokaze, mi esperas, ke vi ne ricevos pri mi malbonan impreson, se mi diros al vi, ke mi ofte iris tien por pasigi la nokton kun Nerono en la domego. Mi estas libera virino, mi respektas min mem, sed kompreneble ne eblus pensi pri pli serioza rilato inter virino kia mi kaj viro kia li, eĉ se li estis ekzilito. Ne imagu, ke mi faris tion pro mono, ĉar mono ne estis. Li ĉiam traktis min bone, sed kompreneble en sia situacio li ne povis regali min aŭ simile. Estis nur tiel ke... ni feliĉigis unu la alian, por tiel diri. Ĉiuj najbaroj sciis – ne eblas kaŝi ion ajn en ĉi tia loko, sed ĉiuj sciis, kiu li estas, kaj do... eĉ se ili ne precize aprobis, ni diru, ke ili ne tiom forte malaprobis, kiel normale okazus.”

“Kiel longe vi konis lin?” Agripina demandis.

“Iom malpli ol du jarojn. Sed tiam... unu el miaj najbaroj diris al mi, ke ŝipo enhaveniĝis, oficiala ŝipo el Romo. Li sciis, ke tio interesos min, ĉar kiam alvenis ŝipo el Romo, Nerono ricevis leterojn, kaj oni portis provizojn por la vilao. Do mi atendis, ke Nerono alvokos min, sed mi ne aŭdis ion ajn, kaj post kelkaj tagoj mi komencis maltrankviliĝi. Unue mi provis ignori tion, kaj mi diris al mi mem, ke certe baldaŭ venos de li mesaĝo, sed tiam iun matenon mi vekiĝis, kaj mi sciis, ke mi nepre devas iri al la vilao por informiĝi, kio estas okazanta. Mi ne normale iris tien matene, sed mi lasis unu el miaj viroj por prizorgi la butikon, kaj mi marŝis al la domego.

“La gardistoj ĉe la pordego kutimis enlasi min, sed kiam mi alvenis, estis novaj gardistoj, kiuj ne konis min, kaj ili diris, ke mi foriru. Mi petis ilin porti mesaĝon al Nerono, sed ili diris, ke tio ne eblas. Do tiam mi demandis, ĉu mi povos paroli kun la sklavestro, ĉar li scias, kiu mi estas, kaj ili diris, ke ne plu estas sklavestro, kaj ke la tutan domanaron oni forsendis. Do, mi demandis, Kie estas Nerono? Ĉu li foriris? ĉar mi pensis, ke li ne povas esti sola en la domo sen sklavoj por prizorgi lin. Kaj unu el ili respondis: Vi ne volas scii, kio okazas ĉe la domo ĝuste nun. Simple malaperu kaj ĉesu pensi pri la afero.

“Nu, kompreneble, mi ne intencis, ke ili tiel facile liberiĝu de mi. Mi konis lokon pli malproksime laŭ la krutaĵo, kie mi povos grimpi malsupren, kaj estas vojeto laŭ la rando de la krutaĵo ĝis la ĝardeno, kaj tie troviĝas ŝtuparo ĝis la malantaŭa flanko de la domo. Mi ne grimpis ĝis la pinto – kiam mi alproksimiĝis al la supro, mi vidis, ke kelkaj gardistoj sidas sub la kolonaro, do mi reiris iomete pli malsupren. Sed mi ja vidis, ke ĉiuj fenestroklapoj estas fermitaj, kvazaŭ la domo estas neloĝata. Restis nur unu fenestro kun malfermitaj klapoj, kaj mi sciis, ke tio estas la ĉambro de Nerono. Kaj mi pensis: Kial restas tie gardistoj, se estas neniu en la domo?

“Finfine mi reiris al la gardistoj ĉe la enirejo. Mi diris al ili, ke mi estas la koramikino de Nerono, kaj mi petis ilin klarigi al mi, kio estas okazanta. Unu el ili diris, ke li rakontos tion al mi, se mi iros kuŝi kun li en la herbo, sed mi rifuzis. Kaj tiam li rakontis al mi ĉiuokaze. Li diris, ke Nerono estas en la domo, enŝlosita en sia ĉambro. Mi ne scias, kio donis al mi la ideon demandi – eble ĉar ĉiuj servistoj estis for – sed mi diris: Ĉu li ricevas manĝaĵojn? kaj unu el ili diris: Sufiĉajn por vivteni muson.

“Mi ne sciis kion fari – nenio estis farebla. Finfine mi reiris al mia vendejo. Sed mi ne povis labori, mi ne povis fari ion ajn aŭ pensi pri io ajn, krom Nerono enŝlosita en tiu domego, fermita en unu malgranda ĉambro, kaj ricevanta nur kelkajn grajnetojn por manĝi. Mi reiris post kelkaj tagoj, kaj la gardistoj estis ankoraŭ tie. La postan fojon, kiam mi iris, ili estis forirontaj – ili estis ŝarĝantaj ĉaregon per siaj aĵoj por porti ilin malsupren al la haveno. Unu el ili diris al mi, ke Nerono estas morta – pendumita. Mi ne demandis pli – mi ne volis aŭdi la detalojn. Iugrade estis preferinde pensi, ke li mortis rapide per pendumado anstataŭ etendi la situacion dum monatoj.”

Regis silento dum la du virinoj pripensis la lastajn tagojn de Nerono. Post iom da tempo Agripina diris: “Ĝis nun ne estas klare al mi, ĉu li mortigis sin mem aŭ estis mortigita.”

“Ankaŭ mi ne scias. Eble la soldatoj estus povintaj diri tion al mi, sed mi ne volis scii. Kaj fakte estis la sama afero, ĉu li mem faris, ĉu iu alia faris tion al li. Ambaŭkaze la afero estis trudita al li. 25-jaraĝa. Li estus povinta ankoraŭ ĝui jarojn da vivo.”

“Tio ŝajnas esti la sorto de nia familio”, Agripina diris. “Ni estis ses, ne kalkulante tiujn, kiuj mortis je la nasko. Restas nun nur duono de tiu nombro, kaj neniu el ni jam atingis tridek jarojn.”

“Unu konsolo estas, ke li sciis pri la knabino”, Pola diris.

“Kiu knabino?”

“Lia filino. De Nerono kaj mi. Tiu estas Polina, kiu estas en la vendejo.”

“Ĉu Nerono havis filinon?” Jen afero, kiun Agripina eĉ ne imagis.

“Almenaŭ tion li povis postlasi post sia morto.”

“Lasu min vidi ŝin.”

Sen alia vorto, Pola leviĝis kaj iris al la pordo. “Polina!” ŝi vokis. Envenis knabino ok- aŭ naŭ-jara. Agripina ne emis cedi al emociaj scenoj, sed ĉi-foje ŝiaj sentoj estis preskaŭ tro fortaj. Ĉi tiu knabino estas ŝia nevino: ĝis nun ŝia sola nevino, ĉar ŝi ne kalkulas la idaĉon de Cezonia. Ŝi rekonis en la knabino ioman similecon al Nerono: ŝi havis liajn samajn larĝan frunton kaj pintan mentonon, kaj de la patrino la gracian figuron kaj brunan haŭton. Eble la bruna haŭto ŝuldiĝas nur al tro da tempo sub la suno, ŝi pensis. Sendube ĉi tiu knabino, la posteulino de Aŭgusto kaj Ĝermaniko, de Agripo kaj Marko Antonio, pasigas siajn tagojn kurante tra la stratoj kun siaj geamikoj kiel iu ajn infano de vendisto. Kompreneble, multaj malaltrangaj infanoj povus fanfaroni pri aristokrata antaŭulo ĉe unu flanko, sed renkontinte ĉi tiun knabinon kaj konstatinte, ke ŝi estas la sola ido de Nerono, Agripina ne povis pensi pri ŝi nur kiel filino de komercisto.

“Do, vi estas Polina”, ŝi diris. “Ĉu vi lernas legi kaj skribi?”

Polina levis al ŝi memfide la vizaĝon. “Ho jes, mi iras al la lernejo ĉiutage. Albio skribas poeziaĵojn sur niajn skribtabuletojn, kaj ni devas kopii ilin. Sed mi plej ŝatas la abakon.” Ŝi desegnis cirklojn sur la grundo per sia piedfingro antaŭ ol aldiri memkonscie: “Albio diris, ke mi estas la plej lerta en la klaso.”

Ŝia patrino ridetis indulgeme. “Albio estas unu el la grandaj knaboj. Polina adoras lin, ĉu ne?”

“Tio ne veras!” Polina diris indigne.

La du virinoj ridis, kaj Polina diris kun la tono de homo konscia pri sia propra graveco: “Nu, mi nepre reiru al la butiko. Kiu scias, kion faraĉos tiuj sklavoj, se mi ne ĉeestos por kontroli ilin.”

Ŝi paŝis el la ĉambro kun siaj manoj sur la koksoj laŭ la stilo de ĉiorega mastrino, kaj Pola vokis post ŝi: “Tamen, ne komencu ĝeni la virojn. Lasu ilin trankvilaj por fari sian laboron.”

Agripina sentis neracian feliĉon. Ĉagrenis ŝin paroli pri la morto de Nerono, sed tio nur konfirmis okazintaĵon, pri kiu ŝi jam sciis. La novaĵo estis la ekzisto de ĉi tiu nevino, laŭŝajne inteligenta, kapabla knabino, kun sufiĉe da memfido por memorigi Agripinan pri ŝi mem kaj ŝiaj fratinoj, kiam ili estis pli junaj. “Ĉu ŝi scias, kiu estis ŝia patro?” ŝi demandis.

“Mi ne volas, ke ŝi diru al ĉiuj, ke ŝia patro estis la frato de la imperiestro – kiu scias, kiel tio povus finiĝi. Sed ne eblas silentigi la homojn. Kompreneble ŝi aŭdis pri tio de siaj amikinoj, kaj tiuj aŭdis de siaj gepatroj. Mi diris al ŝi, ke ŝi ne parolu pri tio, ĉar soldatoj povus veni por forkonduki ŝin. Mi sukcesis ŝin sufiĉe timigi por konvinki ŝin, ke tio ne estas afero menciinda.”

Impresis Agripinan la klarvido de Pola. Estis bonŝance, ke ŝi naskis knabinon, ne knabon. Eblus imagi malkontentajn senatanojn formi partiojn por antaŭenpuŝi la filon de Nerono kontraŭ Gajon, malgraŭ la malalta rango de lia patrino. Almenaŭ pri la knabineto ne ekzistas tia risko.

“Rakontu al mi pri vi mem”, ŝi diris al Pola. “Ĉu viaj gepatroj ankoraŭ vivas?”

“Mia patrino jes, sed ŝi restas kun mia pli juna fratino. Ŝi ne volas tro multe rilati kun mi de kiam mi gravediĝis kun neniu edzo en la ĉirkaŭaĵo. Prefere mi tuj diru al vi la veron, mia sinjorino – mi estas liberigita sklavino. Nia mastro estis Aceronio Prokulo.”

“Aceronio – sed li estis konsulo antaŭ nemulte da tempo. En la sama jaro, kiam mi frato iĝis imperiestro.”

“Jes, ĝuste – lia familio posedas ĉi tie vilaon. Sed ne temas pri tiu Aceronio, sed lia patro – li estas tiu, kiu testamentis al mia patro la liberecon. Mia patro jam ŝparis sufiĉe grandan sumon por elaĉeti mian patrinon, kaj iom poste ili povis aĉeti ankaŭ min. Mi havis tiam nur tri jarojn, do mi kreskis kvazaŭ libera, por tiel diri, kvankam mi naskiĝis sklavino.”

“Kaj supozeble vi heredis la vendejon de via patro.”

“Ne, de mia edzo. Mia patrino daŭre ĝenas min, ke mi reedziniĝu, sed post kiam Nerono mortis – verdire, estis neniu alia kiu povus interesi min post li. Ne mankas viroj, kiuj okulumas ĉi tiun belan etan komercon, sed mi preferus pensi, ke min ili deziras kaj ne mian vendejon. La situacio estas, ke mi havas bonan administranton, ni bone rilatas, kaj mi ne bezonas edzon, kiu arogos al si la rajton konsili min, kiel direkti miajn proprajn aferojn.”

Dum Pola parolis, formiĝis ideo en la menso de Agripina. Ŝi ĝuas sian viziton al ĉi tiu butiketo multe pli ol la penan konversacion kun Pontio kaj lia familio. Kaj finfine ŝi ne plu estas princino, nur ekzilito kun malmulto proponinda al gasto. Sed Polan ne ĝenos ŝiaj malgraciaj servobuboj kaj la triaranga kuiristo. Se Pola konvenis al ŝia frato, ŝi povos konveni ankaŭ al Agripina.

“Vi diris al mi, ke vi kutimis viziti Neronon ĉe la vilao, kiam li loĝis tie”, ŝi diris.

“Normale mi ne havis tempon por tio dumtage – mi preferas ne forlasi tro longe la vendejon, kvankam, kiel mi diris, mi ja havas bonan administranton. Sed mi ofte iris tien vespere. Nerono kutimis sendi por mi la portoliton, por ke mi ne devu marŝi tien en la mallumo. Kaj tiam mi remarŝis al la urbo frue la postan matenon.”

“Ĉu plaĉus al vi denove tion fari? Mi sendos por vi la portoliton morgaŭ vespere. Prenu kun vi Polinan.”

“Ho, mia sinjorino, mi ŝatus fari tion. Sed vi jam vidis Polinan – ŝi ne scias konduti laŭ la ĝusta maniero.”

“Do estas tempo, ke ŝi komencu lerni. Kaj mi ankaŭ serĉos por ŝi kelkajn librojn. Eble vi volus sendi ŝin al mi posttagmeze por lecionoj. Historio kaj literaturo. Mi certas, ke mia frato estus dezirinta, ke lia sola filino estu taŭge edukata.”

4

En Pandaterio

Vintre, frue en 41 pK

“Jen ni alvenis”, diris la ŝipkapitano. “Ĉu vi tuj eniros, mia sinjorino, aŭ ĉu vi preferus, ke mi unue pretigu ŝin por la novaĵo?”

Agripina ankoraŭ ne pripensis tion. Ĉu la ŝoko por ŝia fratino estos tro granda, se ŝi aperos senaverte? Tamen, estas neniu kialo, kial Livila ne ricevu surprizon. “Kie estas nun via mastrino?” ŝi demandis la portiston.

La portisto similis al sulkoplena simieto sidanta sur malalta tabureto, kiu rompadas pinsemojn per ŝtono. La planko ĉirkaŭ liaj piedoj estis kovrita de forĵetitaj ŝeloj. Li paŭzis por konsideri ŝian demandon. “En la studoĉambro”, li respondis finfine. “Mia sinjorino.” Li kapgestis en la direkton de pordo ĉe la kontraŭa flanko de la enirhalo.

Agripina devis subpremi sian deziron kuri. Ŝi rapidas tra la halo kaj puŝis malfermita la pordon. La ĉambro estis ne tre luma kun fermitaj fenestroklapoj, sed du lampoj, kiuj pendis de tenilo, ĵetis lumpunkton sur divanon. Kuŝanta sur la divano, tenante skribovolvaĵon tre proksime al siaj okuloj, estis Livila.

Livila levis sian kapon, kaj dum momente la du fratinoj nur fiksrigardis unu la alian. La unua reago de Agripina estis ŝoko. Kio estis okazinta? Ŝia fratino aspektis tiel ŝanĝite, tiel senforme, kvazaŭ duonmalplena sako da grio, kiun iu faligis sur la divanon.

Kun ĝojkrio Livila saltis sur siajn piedojn. “Kio estas? Kio okazis? Ĉu oni portis ankaŭ vin ĉi tien?” Ŝia vizaĝo havis la malsanan palecon de homo, kiu ne vidis la sunlumon de multaj monatoj.

“Ne, ne, estas en ordo Livila, ni estas liberaj!”

Sekvis paŭzo dum Livila ensorbis tiun novaĵon, kaj Agripina ekzamenis sian fratinon. Ŝiaj haroj aspektis kvazaŭ ili estis apenaŭ kombitaj de tagoj, kaj ŝia robo estis tirita tra ŝia zono tiel alten, ke ĝi formis kusenon sub ŝiaj mamoj, dum la orlo pendis pli en unu flanko ol la alia.

“Ho, kiel grandioze revidi vin!” Livila kriis, ĵetante sin en la brakojn de Agripina.

“Estas belege vidi ankaŭ vin”, Agripina respondis, ne tute sincere. Ŝia unua ĝojo retrovi Livilan estis nuligita pro la neprizorgata aspekto de ŝia fratino, kaj precipe pro perturba odoro ŝvebanta ĉirkaŭ ŝi, naztikla sugesto de nelavitaj vestoj sur nelavita korpo.

Livila metis siajn manojn sur la ŝultrojn de Agripina kaj, tenante ŝin iom pli for, rigardis ŝin kritike. “Vi malgrasiĝis. Ĉu oni ne donis al vi sufiĉe por manĝi?”

“Livila, mi nepre diru al vi la novaĵon. Ĉu ni sidiĝu?”

“Kio estas? Ĉu ni ricevis pardonon?”

“Unue ni sidiĝu.”

Livila gestis al la divano. Ŝi deziris, ke ŝia fratino kuŝu apud ŝi, sed Agripina prudente eksidis sur proksima tabureto. Vere necesos, ke Livila banu sin kaj surmetu purajn vestojn, antaŭ ol ili iros al la ŝipo, sed estus malbele tuj mencii tion.

“Mi ricevis ĉi-matene leteron de oĉjo Klaŭdio”, Agripina ekklarigis.

Livila rigardis ŝin kun konfuzita mieno. “Kaj do?”

“Livila... li estas la imperiestro nun.”

“Oĉjo Klaŭdio estas la imperiestro? Sed kiel tio eblas? Kio okazis al Boteto?”

“Okazis ĝuste tio, kion ni timas de ĉiam.” Senatende, Agripina konstatis, ke ŝia voĉo raŭkiĝas. “Ho Livila, oni mortigis lin!”

Nun mi devas mallonge rakonti pri la murdo de mia frato Gajo. Pluraj senatanoj estis nekontentaj pro lia regado

Ne, mi ne diru tion. Mi ne volas doni la impreson, ke ano de la Julia familio ne taŭgis kiel imperiestro. La problemo estas, ke mi mem havas tiel miksitajn sentojn pri lia mortigo – kiel mi povas skribi pri ĝi por aliaj homoj? Se li ne estus murdita, verŝajne mi ankoraŭ nun oscedus tra longaj horoj en Pontio, do laŭ tiu vidpunkto mi ne povas absolute bedaŭri la aferon. Sed malgraŭ ĉio li ne mortigis min kaj Livilan, kaj li ne misfaris al Lucio. Estis Mesalina, kiu provis fari tion.

La plej malbona parto de Boteto estis lia lango... tiuj leteroj, kiujn li sendis al mi en Pontio. Ili sufiĉis por ke mi malamu lin, sed ĉu mi estus dezirinta, ke li mortu? Mi havas ankaŭ feliĉajn memorojn, ekzemple kiam ni loĝis ĉe avinjo, kaj mi aŭskultis lin deklami siajn retorikekzercojn. Mi estis tiel fiera, kiam li serioze akceptis miajn komentojn. Eĉ kiam li mokis min – ĝuste tiam mi sciis, ke iu mia kritiko vere trafis la celon. Mi deziris lian bonan opinion pli ol ĉion.

Nun mi devas mallonge rakonti pri la murdo de mia frato Gajo. Pluraj senatanoj partoprenis en la lasta konspiro kontraŭ li. Kelkaj el ili verŝajne ne celis propran avantaĝon, sed pli ol unu esperis esti nomumita imperiestro anstataŭ li. Aliaj deziris venĝi parencojn ekzekutitajn, dum kelkaj havis personajn kialojn por malami lin. Tio certe veris rilate al li murdinto, Kasio Ĥereo, kies motivoj estis pure personaj. Gajo bedaŭrinde havis akran kaj ironian humuron, kiun la homoj ĉirkaŭ li ofte miskomprenis.

Miskomprenis... tio estas bela vorto. Se mi skribus tute sincere, mi dirus, ke li mem invitis la aferon. Estis momentoj, kiam ankaŭ mi estus volinta... ne precize mortigi lin, sed almenaŭ trafi lin per forta piedbato ĉe la skroto. Kaj plie, kiam homo tenas alian sub sia absoluta potenco, kiam li faras malicajn ŝercojn kontraŭ sia subulo, kiu estas devigata reagi per humila rido... ne estas mirige, ke Ĥereo ne povis plu akcepti la situacion.

Ĥereo estis alta viro kun larĝaj ŝultroj, kiu servis kun mia patro Ĝermaniko en Ĝermanujo. Li ĝuis eminentan karieron antaŭ ol li estis elektita al la persona gvardio de la imperiestro. Tamen li estis sentema pri sia akuta voĉo,

Boteto ĉiam sciis, kiel trafi ies malfortan punkton.

kiu donis impreson virinecan. Gajo senkompate mokis lin, faris sugestajn komentojn kaj gestojn, kaj humiligis lin en ĉiu ebla okazo. Estas menciinde, ke tio estis sufiĉe tipa konduto de mia frato

Ĉu mi menciu tion? Prefere ne.

... kaj humiligis lin en ĉiu ebla okazo. Ĥereo trovis tian traktadon tiel neeltenebla, ke forgesante sian sanktan ĵuron je lojaleco, li pretigis sin por murdi la homon, kiun li estis ĵurinta protekti.

La mortigo okazis, kiam Gajo prezidis ĉe la Palatinaj Ludoj. Spektinte prezenton en la teatro, li foriris tra kovrita pasejo. Tie li trovis trupon de junaj dancistoj, kiuj atendis sian momenton por aperi sur la scenejo. Gajo ekbabilis kun ili, kaj spektis improvizatan prezenton en la pasejo, kiu tiom impresis lin, ke li preskaŭ decidis reiri al sia sidloko. Kasio Ĥereo, kiel oficiro en la gvardio de Gajo, staris proksime al li. Vidante, ke li riskas perdi sian ŝancon, li tuj trafis mian fraton per sia glavo, kaj forte trapikis lin ĉe la flanko de la kolo. Gajo ne estis mortigita, sed ŝanceliĝis malantaŭen kaj falis teren. Dua oficiro, Kornelio Sabino, kuris antaŭen kaj ponardis lin tra la brusto.

Kelkaj el la gardistoj estis inter la konspirantoj, sed ne ĉiuj. Tiuj, kiuj partoprenis en la komploto, aldonis pli da vundoj al tiuj de Ĥereo kaj Sabino, dum aliaj strebis defendi lin, inkluzive de la litoportistoj de Gajo, kiuj kuraĝe forpelis la atakantojn per la stangoj de la portolito. Dum la sekvaj luktado kaj konfuzo, pluraj homoj estis mortigitaj ambaŭflanke. La murdistoj ne indulgis la edzinon de Gajo, Cezonian, nek eĉ ilian malgrandan filineton Drusila, kies kapo estis frakasita kontraŭ muro.

“Finfine la afero estis neevitebla”, Livila diris, mallevante sin en la varmegan akvon. Ŝia korpo aspektis mole kaj pale, kaj pensigis Agripinan, kvankam ŝi provis subpremi la imagon, pri granda dika vermego. Laŭŝajne pasis multaj monatoj de kiam Livila laste eliris en la taglumon.

Agripina sidis sur la ŝlima rando kaj kontrolis la temperaturon per siaj piedfingroj. La marmora bankuvo, sufiĉe granda por teni kvar-kvin homojn, iam estis eleganta, sed nun havis mallogan amasiĝon de griza feĉo en la anguloj. “Ni nur celis protekti lin”, ŝi diris. Ŝi sentis piketon de dubo pro la propraj vortoj. Ĉu estas vere, ke Lepido volis protekti Gajon? Sed tiun penson ŝi tute ne intencis esplori pli detale. “... protekti nin”, ŝi korektis sin. “Necesas nur pensi, kion oni faris al Cezonia.” Ŝi paŝis en la kuvon, kaj permesis al si sidiĝi kun prudento sur ĝian ne tre puran fundon. La akvo duone kovris ŝian bruston. Ŝi rimarkis kun malŝato grasan makulon sur la surfaco.

“Kion oni faris al vi, Pina? Mi estis terurita, kiam mi aŭdis, ke Lepido estis ekzekutita. Mi timis, ke oni mortigos ankaŭ vin.”

“Mi supozas, ke vi aŭdis, kio okazis.”

“Kio – ĉu vi volas diri pri Lepido?”

“Ne, ne tio. Ĉu vi ne aŭdis pri la urno?

“Kiu urno?”

De la lasta jaro kaj duono, Agripina sopiris vidi sian fratinon kaj diskuti kun ŝi ĉion, kio okazis post tiu angorega alfrontiĝo kontraŭ Gajon en Mevanio. Kaj tamen, nun kiam venis la ŝanco, ŝi konstatis, ke ŝi ne povas konvinki sin dividi sian humiliĝon eĉ kun Livila. Ŝi neniel deziris revoki al sia memoro la emociojn, kiujn ŝi spertis paŝante laŭ la grandaj, plataj pavimeroj de Vojo Flaminia, kun la restaĵoj de Lepido premataj kontraŭ ŝia brusto kaj la malgranda eskorto, kiu marŝis senkompate post ŝi.

Ŝi sukcesis elteni la situacion nur ŝajnigante al si mem, ke ŝi estas ŝia propra patrino dum tiu fama vojaĝo, kiam panjo reportis la cindrojn de Ĝermaniko al Romo. Ĉe ĉiu halto ŝian patrinon renkontis delegitaro de la ĉefcivitanoj, kaj la tuta loĝantaro prezentiĝis por partopreni kun ŝi en funebrado pro la morto de ŝia edzo. Nur per tia imago Agripina trovis la forton por levi sian kapon kaj paŝi fiere inter la homamasoj, kiuj viciĝis laŭ ambaŭ flankoj de la vojo kondukanta al la pordego de ĉiu vizitota urbo. En la plejmulto da lokoj, la homoj observis ŝin silente. Kelkfoje iliaj mienoj sugestis simpation, kaj en unu tia okazo ŝi fiksis siajn okulojn al juna virino kaj provis rideti al ŝi. Sed la virino ruĝiĝis, kaj kaŝis sin inter la homamaso. En aliaj okazoj trafis ŝin ondoj de malamikeco tiel intensaj, ke ŝi malfacile sukcesis ne ekkuri. Ŝi devigis sin plu meti unu piedon antaŭ la alian je la sama regula ritmo, dum la homoj malbenis kaj kriegis, eĉ kraĉis kontraŭ ŝin. Teruris ŝin senti tiom da malamo direktita kontraŭ ŝi mem, kaj scii ke ŝia sola protekto konsistas el la kvar senridaj soldatoj, kiuj akompanas ŝin.

La urno iĝis peza en ŝiaj brakoj, kaj dum tio estas malgranda afero komence, dum la horoj pasis ĝi kaŭzis konsiderindan suferadon. Ŝia patrino, verŝajne, portis la urnon de Ĝermaniko nur dum sia solena eniro en ĉiun urbon. Kiam ŝi ne plu estis observata, sendube ŝia unua ago estis demeti ĝin kaj etendi siajn dolorantajn brakojn. Tia senstreĉiĝo ne estis permesata al Agripina. La strebo kaŝi sian turmentiĝon de la rigardantoj almenaŭ distris ŝian atenton for de ŝiaj timo kaj honto.

Agripina puŝis sian kapon subakven, kaj kolere frotpurigis siajn harojn. Ŝi revenis al la surfaco, eltordante la akvon el sia hararo per sovaĝa movo de la manartikoj. Finfine ŝi diris per senĝena voĉo: “Li igis min porti la urnon kun la cindroj de Lepido de Mevanio la tutan vojon reen al Romo.”

“Ne el Mevanio!”

“Tio daŭris ok tagojn.”

Livila lanĉis sin antaŭen inter laŭta plaŭdado de la akvo kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ Agripinan. Agripina eltenis dum momento la neplaĉan kontakton, tiam delikate malplektis sin. “Ne parolu pri tio. Mi volas nur forgesi ĝin.”

Livila, tamen furioze indignis. “Kiel li povis fari tian aferon! Ĝuste kiel panjo reportis la cindrojn de paĉjo reen al Romo. Kion li volis fari – ĉu parodion aŭ simile?”

“Kiu scias, kion li havis en sia menso? Ĉiuokaze nun li estas morta. Ĉu ni iru por la malvarma plonĝo?”

Livila sisteme tramanĝis pladon da kradrostitaj fiŝetoj garnitaj de spicherboj. “Do, nun oĉjo Klaŭdio estas la imperiestro”, ŝi diris, englutante la lastan buŝplenon dum ŝi purigis sian teleron per panpeco. Ŝi gestis al la sklavo, ke li donu al ŝi plian porcion. “Kiu ajn estus imaginta tion?”

“Mi konsentas, tio estas eksterordinara”, Agripina diris. Ŝi estis mirigita, kaj iom naŭzita, kiel rapide ŝia fratino malplenigis sian teleron. Aliflanke la manĝaĵoj ja estis pli bongustaj kaj pli elegante prezentitaj ol io ajn, kion ŝi mem manĝis dum la lastaj monatoj. “Mi devas diri, Livila, ke vi havas pli bonan kuiriston ol mi havis en Pontio.”

“Se vi opinias ĉi tion bona, la via devis esti terura. Tio tamen ne malhelpas min manĝi – estas nenio alia por fari. Mi aldonis iom da pezo.” Livila fingrumis sencele sian robon. “Mi devos regajni mian figuron, kiam ni estos denove en Romo.”

“Mi provis ne sidi tro longe ĉe la manĝoj”, Agripina diris. “Mi estis tentata, sed –”

“Kiam ni estos denove en Romo!” Livila ripetis. “Ĉu tio ne sonas belege!”

Agripina ridetis, kvazaŭ konsente. De kiam ŝi faris sian unuan paŝon sur Pontion, ŝi revis reveni al Romo – kaj tamen, nun kiam ŝia revo estis realigota, ŝi estis plena je antaŭtimoj. Ŝi havis neniun esperon, ke Lucio memoros ŝin. Li estas jam tri-jara, kaj ŝi maltrafis duonon de lia vivo. Al li, ŝi ŝajnos maldezirinda fremdulo, veninta por forporti lin de lia hejmo kaj de la homoj, al kiuj li alkutimiĝis.

Kaj kie ŝi loĝos? Kiam ajn ŝi imagis reveni al Romo, tio estis al la Romo, kiun ŝi forlasis, kie ŝi havis filon, kiu adoris ŝin, hejmon kaj edzon, kaj kie ŝi estis la fratino de la imperiestro. Nun Domicio estas morta, ŝiaj gesklavoj kaj posedaĵoj estas disigitaj, kaj la edzino de la imperiestro havos antaŭrajton super liaj nevinoj.

“La demando estas, ĉu mi rericevos mian domon”, ŝi diris.

“Mi preskaŭ mortis pro enuo”, Livila diris. “Kiel vi pasigis la tempon?”

“Mi starigis por mi mem rutinon –”

“Mi faris nenion krom legi. Filozofion, poezion, historiojn, biografiojn... Ĉu vi ricevis leterojn?”

“Kion?”

“Leterojn. De Boteto.”

Jes, Agripina memoris tiujn leterojn. Nur vidi novan papirusan volvaĵon kun ties purpura ŝnureto kaj la sigelo pendanta de la rando vekis emociojn konsternajn. Ŝi ne povis permesi al si la indulgon ne malfermi ilin. Ŝia konstanta teruro estis, ke ili povus enhavi ian minacon kontraŭ Lucion.

“Jes”, ŝi diris. “Li sendis malicajn leterojn. Mi nur legetis ilin kaj poste forĵetis.”

“Tio estis saĝa decido”, Livila diris. “Mi ne sukcesis ignori ilin. Mi sciis, ke li trovos precize la manieron por agaci min, sed mi ne povis rezisti legi ilin.”

Efektive Boteto ĉiam sciis, kiel raspi la plej senteman lokon. Agripina kutimis nur rigardeti tiujn leterojn, kvazaŭ ŝi fingrumus doloran cikatron, apenaŭ frotante la surfacon per rapidaj, delikataj tuŝetoj. Sed eĉ ŝi ĵetis nur hastan rigardon, ĉiam elsaltis iu frazo, kiu gluiĝos en ŝia menso kaj putros dum tagoj post kiam ŝi ĵetis la volvaĵon en la fajron. Vi kredis, ke vi estos la potenco malantaŭ la trono, sed mi bedaŭras sciigi al vi, mia kara fratino, ke vi ne estas komparebla kun Livia. Livia estis multe pli lerta ol vi – interalie ŝi trovis edzon, kiu vere amis ŝin kaj ne nur uzis ŝin por grimpi ĝis la pinto. Vi kredis, ke vi povos regi pere de Lepido, sed estis li, kiu utiligis vin, ne inverse.

“Mi ne estus leginta ilin, se mi estus povinta eviti tion”, ŝi diris. “Sed ĉiam estis la espero, ke lia koro iam moliĝos. Mi ne volis ĵeti leteron sur la fajron, ne sciante, ke ĝi fakte entenas pardonon.”

“Kaj tamen, tio estis ĉiam la danĝero pri leteroj de Boteto”, Livila diris. “Eĉ se li estus promesinta indulgon, oni ne scius, ĉu tio estas serioza, aŭ ĉu li nur ludas.”

“Jes, tio estus tipa konduto liaflanke”, Agripina konsentis. “Veki niajn esperojn sen intenco realigi ilin. Ĝuste tial mi ne legis la leterojn tro atente.” Ŝi kliniĝis antaŭen por preni sian vintason de la tablo.

“Mi ja legis ilin”, Livila diris. “Mi ofte skribis al li kvintabuletan respondon, traktante ĉiun punkton, argumentante kontraŭ li...”

Agripina mire rigardis sian fratinon. Apenaŭ eblis kredi, ke Livila estus farinta aferon tiel eksterordinare malprudentan. Danĝeran ankaŭ por Agripina – ĉar se Boteto estus decidinta, ke li ne plu povas toleri unu el siaj fratinoj, facile povus okazi, ke lia kondamno trafus ilin ambaŭ.

“Mi ne sendis ilin.” Evidente Livila rimarkis ŝian mienon. “Mi pasigis tagojn verkante ilin, murmurante al mi mem, ripetante kaj reripetante la argumentojn. Sed mi efektive neniam sendis ilin al li. Verdire mi foje estis tentata, sed panjo diris al mi, ke estus malsaĝe fari tion.”

Momente Agripina pensis, ke ŝi misaŭdis. “Ĉu panjo diris al vi...?”

“Pli ĝuste, ŝia fantomo. Vi scias, ke ĉi tiu estas la domo, kie ŝi mortis.”

Ŝokite kvazaŭ ŝi estus trafita de la okulo de Meduzo, Agripina restis senmova kun sia vintaso duonvoje al siaj lipoj. Ŝia granda timo en Pontio ĉiam estis, ke iun nokton ŝi vekiĝos, kaj trovos Neronon staranta apud ŝia lito. “Ĉu vi timis?” ŝi demandis.

“Ne, ne vere. Finfine tiu estis panjo.”

Agripina remetis la tason sur la tablon. “Kiel ŝi aspektis?”

“Ĝuste kiel panjo ĉiam aspektis – vi scias, en tiu blua robo, kiun ŝi kutimis porti, sed terure maldika. Ŝia vizaĝo estis krete blanka, kvazaŭ ĝi estus kovrita de blanka ŝminko.”

“Ĉu ŝi parolis al vi?”

“Ne precize – nun mi ne certas. Mi ne kredas, ke ŝi voĉparolis, sed mi sciis, kion ŝi volas diri al mi. Kaj foje mi ricevis vizitojn de avinjo Julia.”

“Sed avinjo Julia ne mortis en Pandaterio.”

“Ŝi aspektis kiel oni povus atendi, kiam ŝi jam estis morta de dudek jaroj. Ŝi estis duone skeleta, kun pecetoj da karno pendantaj kaj jen kaj jen hartufo...”

“Sed Livila, mi ne komprenas, kiel entute tio povus esti nia avino. Julia reiris al la ĉeftero, kaj ŝi estas enterigita tie, laŭ mia scio. Kiel vi povas esti certa, ke tiu estis ŝi?

“Estis ŝi, kiu daŭre diris al mi, ke mi verku tiujn leterojn al Boteto. Ŝi siblis kontraŭ mi kaj ŝi konstante flustris al mi argumentojn, ĉiujn aferojn, kiujn mi diru al li. Se ne ĉeestus ankaŭ panjo, mi eble estus sendinta ilin.”

La malklara konscio pri io ne en ordo, kiu maltrankviligis Agripinan de kiam ŝi unue ekvidis Livilan kuŝantan apatie sur la divano, firmiĝis al pli akra sento de malkvieto. Ĝis tiam ŝi provis forklarigi la malkoherajn komentojn de sia fratino, dirante al si mem, ke ili verŝajne ŝuldiĝas al ŝia longa izoliĝo kaj ŝia ekscito pro ilia neatendita liberiĝo. Sed eĉ nun, kiam Livila banis sin kaj surmetis purajn vestojn, Agripina ne retrovis la viglan, entuziasman junan virinon, kiun ŝi sopiregis revidi de la pasinta jaro. Livila pasigis sian ekzilon legante, legante, legante, sed kiel ŝia menso povas resti sana, kiam ŝi permesis al la korpo, kiu entenas ĝin, subengliti en kadukiĝon?

Por ŝanĝi la temon, Agripina komencis rakonti al Livila tion, kion ŝi sukcesis malkovri, rilate al la morto de ilia frato en Pontio. Livila aŭskultis senkomente, apogante sian mentonon sur la mano, kaj de tempo al tempo kapjesante. Agripina demandis sin, ĉu ŝi vere ensorbas tion, kion ŝi aŭdas. “Estas alia afero, kiun mi devas diri al vi”, ŝi diris. “Nerono havis amatinon en Pontio. Ili havis filinon kune.”

“Filinon...” Livilo diris mire. “Mi ĉiam supozis, ke li mortis sen posteuloj.” Eble tamen la komprenkapablo de Livila estas same rapida kiel ĉiam. Agripina eksentis sin iomete kuraĝigita.

“Ŝia patrino estas liberigita sklavino”, ŝi klarigis. “Tio ne faros diferencon rilate al la politika situacio.”

“Ne, evidente ne. Ĉu ili estis feliĉaj kune, laŭ via supozo?” Nun finfine Agripina rekonis sian amatan fratinon interne de la senforma, malsana korpo.

“Jes, mi certas, ke jes. Mi renkontis la amatinon – ŝi estas tre kapabla virino. Ŝi mastrumas la propran komercon, tre sukcese, sen la helpo de viro. Kaj la filino estas lerta, inteligenta knabino – precize kiel oni atendus pri la filino de nia frato. Ŝi venis al mi por lecionoj dum la tuta pasinta jaro. Ŝia nomo estas Polina.”

“Kiom aĝa ŝi estas? Vi ne venigis ŝin kun vi, ĉu?”

“Ŝi estas dek-jara. Ŝi naskiĝis ne longe antaŭ la morto de Nerono. Mi bedaŭras, ke mi ne kunportis ŝin, sed la tuta afero okazis tro rapide. La letero de oĉjo Klaŭdio alvenis ĉi-matene, kaj la kapitano diris al mi, ke ni devos tuj ekveli, dum la vetero restas bona. Mi apenaŭ havis tempon por sendi mesaĝon al ŝia patrino, por sciigi ŝin, ke mi foriros.” Ĉu vere nur en tiu mateno ŝi ricevis la leteron de Klaŭdio? Tiom da aferoj estis okazintaj en unusola tago, ke ŝajnis al ŝi, ke tio estis antaŭ monatoj.

“Eble vi povus alvoki ŝin, kiam ni denove estos hejme”, Livila diris.

Agripina dubis, ĉu Pola konsentus perdi sian solan filinon – aŭ ĉu ŝi mem, reveninte al sia normala vivo en Romo, dezirus reteni tiun konstantan memorigon pri sia restado en Pontio. “Eble doton”, ŝi diris.

“Pina, mi faris malkovron, dum mi estis ĉi tie en Pandaterio. Pri la maniero laŭ kiu panjo mortis.”

“Mi ne certas, ĉu mi volas aŭdi ĝin”, Agripina diris. Sed ŝi tuj sciis, ke tio ne estas vera.

“Estis tro por ŝi, la maniero laŭ kiu oni traktis ŝin, kaj tiam aŭdi, ke Nerono estis malsatigita ĝismorte.”

“Ĉu Nerono? Pli ĝuste, Druso.”

“Ŝi ne plu volis vivi. Ŝi ĉesis manĝi. Kaj tiam oni provis perforte manĝigi ŝin. Oni fikstenis ŝin kaj verŝis malvarman supon en ŝian gorĝon, tiel ke ŝi estis devigata engluti ĝin aŭ sufokiĝi.”

“Kiu rakontis tion al vi?”

“Oni perforte ŝovis kruĉon en ŝian buŝon, kaj rompis ŝiajn dentojn.”

Ĉu tio povus esti vera, aŭ ĉu ĝi estas nur unu el la malsanaj imagoj de Livila? Agripina puŝe rektigis sin, kaj svingis siajn krurojn laŭ la flanko de la divano. “Mi esperas, ke morgaŭ ni povos foriri de ĉi tie. Kie mi dormu?”

“Vi povos dormi kun mi – kiel ni kutimis fari, kiam ni estis infanoj.”

“Vi dormis kun Eklogo”, Agripina memorigis ŝin. “Kaj mi dormis kun Sinjo.” Sed ŝi estis kontenta pro la propono dividi liton. Se estas risko pri iu terura nokta vizitanto, putranta skeleto aŭ ilia patrino kun rompitaj dentoj, ŝi sentos sin pli sekura kun Livila kuŝanta apude.

Pasis du tagoj antaŭ ol la kapitano taksis la veteron sufiĉe trankvila por ke li risku la mallongan transiron al la ĉeftero. La suno brilis el sennuba ĉielo, la maro dolĉe ondetis helblue kvazaŭ en mezsomero, sed la aero estis morde malvarma. La du fratinoj, komforte volvitaj en manteloj, staris ĉe la manrelo de la ŝipo, rigardante dum Pandaterio malaperis en la distanco. La insulo estis pli granda ol ĝi ŝajnis al Agripina, kiam ŝi observis ĝin dum sia ĉiutaga promeno laŭ la pinto de la krutaĵo – kaj tamen, ŝi estis kontenta, ke ilia frato ial decidis sendi ŝin al Pontio anstataŭ al Pandaterio. Ŝi sciis, ke troviĝas urbeto sur la insulo, sed Livila respondis konfuze, kiam ŝi demandis pri tio. Ŝajne ŝi neniam paŝis ekster la vilaon dum sia tuta restado.

“Mi neniam supozis, ke mi denove trovos min sur ŝipo”, Livila diris. “Kiam mi alvenis, la sklavoj foje venis kurante: Mia sinjorino! Mia sinjorino! Estas ŝipo el Romo! Mi nur diris al ili, ke ili foriru kaj lasu min en paco. Mia sola penso estis, ke eble venos soldato kun glavo, aŭ ordono mortigi min mem. Mi reprenis la leterojn de Seneko...”

“Ĉu vi ricevis leterojn de Seneko?” Agripina diris. “Ĉu vi parolas pri la filozofo?”

“Jes, li estis la instruisto de Lucilio. Mi nur renkontis lin unu fojon, kiam Lucilio venigis lin al vespera festeno ĉe nia domo, sed post kiam mi estis sendita al Pandaterio, mi ricevis de li leteron. Li diris al mi, ke Lucilio petis lin sciigi min, ke li resaniĝas post la pridemandado, sed ke li ne plu skribos al mi. Do, post tio mi komencis korespondi kun Seneko. Li skribis al mi, ke la morto povas alveni iam ajn, tial mi estu kontenta pro la tuta ĝojo, kiun mi jam spertis en mia vivo, kaj traktu ĉiun tagon kiel nemeritatan donacon. Kiam ajn mi vidis ŝipon, mi provis pretigi min kiel filozofo, por la okazo ke, la okazo ke – vi scias – sed mia koro bategis kaj mi komencis tremi...”

“Ankaŭ mi timis, komence”, Agripina diris, “sed tiam mi vidis, ke miaj plej grandaj timoj ne realiĝos, kaj finfine mi atendis senpacience ĝis alvenos la posta ŝipo. Ĉu vi ne ricevis leterojn de oĉjo Klaŭdio? Li sendis librojn kaj novaĵojn...”

“Ĉu vi opinias, ke li estos bona imperiestro?” Livila demandis.

“Li ne estas tre sperta”, Agripina respondis. “Li estus devinta ĉeesti sesiojn de la senato kaj progresi laŭ la normala sinsekvo de postenoj por fari karieron. Sed kompreneble praonklo Tiberio neniam prenis lin serioze.”

“Sperto ne estas la ĉefa afero. Ĉu vi ne pensas, ke virto estas pli grava?” Livila paŝis malantaŭen de la ligna relo kaj turnis sin al Agripina. Ŝiaj haroj estis taŭzitaj kaj implikitaj de la forta vento, kaj ŝia nazo mukis, sed ŝia vizaĝo brilis pro entuziasmo. “Mi korespondas kun Seneko pri la kvalitoj de la ideala reganto.”

Agripina tiris sian pelerinon pli firme ĉirkaŭ siaj ŝultroj. “Estas froste malvarme. Ni iru internen.”

Ili eniris la mallarĝan kajuton, kiu estis tro eta por enteni ion ajn krom ligna breto laŭ unu muro, kun apenaŭ sufiĉe da spaco por du homoj, aŭ eble tri kunpremitaj, kaj malalta kesto kiu servis ankaŭ kiel tablo. La solaj sugestoj pri lukso estis amaso da kusenoj sur la breto kaj karbujo por hejtado. La fratinoj reiris nun al Romo sen eĉ unu sklavino aŭ servisto, sed ilia amema onklo estis sendinta du sklavojn por certigi ilian komforton dum la vojaĝo. Unu el tiuj nun portis al ili tasojn da vino diluita per varma akvo. Livila gustumetis la sian kaj elspiris kontente. “Nun mi fartas pli bone.” Ŝi viŝis sian nazon per la mandorso. “Jes, mi diris al vi, ke mi korespondis kun Seneko. Li estis tiel afabla. Li donis al mi konsilojn, sendis al mi librojn... Mi estas konvinkita, ke la sola homo, kiu taŭgus kiel reganto de la imperio, la sola viro sufiĉe neprofitema por pensi pri la bono de la tuto, estus filozofo.”

Agripina eligis mallaŭtan ridon koleretan. “Livila, vi ne plu estas infano – vi estas virino dudektri-jara! Vi estas sufiĉe aĝa por kompreni la diferencon inter leciono de filozofio kaj la reala vivo. Ĉiuokaze, oĉjo Klaŭdio estas klerulo kaj historiisto. Ĉu tio ne sufiĉas por vi?”

“Filozofio ne estas ia lerneja ekzerco. Ĝi sciigas nin, kiel vivi. Kiel iu ajn homo povas regi ĝuste kaj juste, ne sciante, kiel rekoni la bonon?”

“Iu ajn homo kun normala prudento scias, kio estas bona kaj kio estas malbona – ne necesas esti filozofo por tio. Pensu pri Aŭgusto. Li ne havis tempon por lecionoj de filozofio – li estis tro okupata pro regado de la imperio.”

“Mi scivolis, kiam vi mencios Aŭguston”, Livila diris. “Supozeble vi ankoraŭ alkroĉiĝas al tiu ideo de panjo, ke la dioj aparte rajtigis nin Julianojn regi. Laŭ mi, Boteto pruvis ekster ĉia dubo, ke posedi unu guton de la dia Julia sango ne igas homon taŭga kandidato.”

“Li ankaŭ perfekte ilustris la fakton, ke la studado de filozofio ne instruas ion ajn pri regado de imperio. Praonklo Tiberio aŭskultadis filozofiajn debatojn kaj invitis filozofojn al vespermanĝoj, kaj tamen pensu pri la maniero, laŭ kiu li traktis sian familion.”

“Onklo Tiberio ne estis filozofo; li simple ŝatis ĵongli per ideoj. Ne sufiĉas, ke reganto vaste legu – necesas ankaŭ, ke li estu virta en sia propra vivo.”

Agripina hezitis, serĉante rebaton. Livila ĉiam estis lerta debatanto; antaŭe ŝi estis la sola familiano, kiu foje sukcesis peli ilian fraton en angulon. Sed antaŭ ol ŝi sukcesis kunmeti trafan argumenton, Livila klinis sin antaŭen kaj kaptis ŝian manon. “Ni ne kverelu, Pina. Ni devas subteni unu la alian. Restas nun nur ni. Ĉu tio ne estas konsterna penso? Restas nur ni du el ses.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.