La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO TRIA

Gajo

1

En Romo

Printempe, 37 pK

“Kiu staros en la mezo?”

“Tiu devus esti Agripina. Ŝi estas la plej alta.”

“Ne, ni vicigu nin laŭaĝe.”

“Ĉu mi estos Fortuno? Ne diru, ke mi devos teni la rudron.”

“Kial vi ne volas la rudron? Kaj cetere, vi ricevos ankaŭ abundokornon.”

“Ĉu ĉi tiuj kornoj fakte estas malplenaj? Ĉu vi iam aŭdis pri malabundo en abundokorno?”

Ridante, la tri fratinoj aranĝis kaj rearanĝis sin sur la podio laŭ la instrukcioj de la artisto. Finfine ili sukcesis organiziĝi: Agripina maldekstre, Sinjo meze, kaj Livila dekstre. Agripina, kiu reprezentis Sekurecon, apogis sin sur malalta kolono, tenante abundokornon en sia mano. Sinjo, kiel Konkordo, havis abundokornon en unu mano kaj en la alia vazon por oferverŝado. Ankaŭ Livila tenis abundokornon, dum la rudro montris, ke ŝi reprezentas la diinon Fortuno, kiu post longa kaj danĝera vojaĝo pilotis la ŝipon de la ŝtato sekure al la bordo.

Sopolo, la artisto, dediĉis iom da tempo por ĝustigi la silkajn faldojn de iliaj drapoj. Tiam li paŝis malantaŭen kaj ekzamenis la grupon, ensuĉante sian spiron inter la dentoj. “Iom tro simetrie, laŭ mi. Ĉu mi rajtas sugesti, sinjorino Agripina, ke vi tenu la kornon en via alia mano? Apogu vian kubuton sur la kolonon. Ĝuste tiel... kaj nun vian liberan manon sur la ŝultron de sinjorino Drusila... Perfekte.”

Li laboris rapide, desegnante la fratinojn per senhezitaj strekoj sur lignan panelon. Antaŭ ol li finis, Boteto eniris. Sopolo duone leviĝis de sia tabureto, sed Boteto per gesto indikis, ke li restu sidanta. “Mi vidas, ke vi aldonis iom da karno”, li komentis, rigardante la skizon super la ŝultro de la artisto. “Mi ne konstatis, ke miaj fratinoj havas tiel belformajn krurojn.”

Trafis Agripinan sento de incitiĝo. Oni ĉiam povis fidi, ke Boteto detruos feliĉan momenton. La moka tono ne estis nova, sed li almenaŭ detenu sin de personaj komentoj en la ĉeesto de metiisto.

“Portu al mi tabureton”, Boteto diris al la malgranda knabo, kiu akompanis lin.

La tri fratinoj tenis sian pozon, tremante iomete pro malvarmo en siaj maldikaj roboj. La malplenaj abundokornoj ne estis pezaj, sed la brako de Agripina komencis laciĝi. Ŝi estis kontenta, ke eblas apogi ĝin sur la kolono. Finfine Sopolo kapjesis, indikante, ke ili povos paŝi malsupren de la podio. Livila tuj iris por rigardi la desegnaĵon. “Vidu, Pina, li vere kaptis vin. Tiun esprimon, kiun vi havas, kiam vi pensas pri io, kion vi ne volas diri.”

“Interese”, diris Boteto. “Mi scivolas, kion ŝi havas enkape?”

“Kompreneble, mia sinjoro, ĉi tio estas multe pli granda ol la fina rezulto”, Sopolo diris. “Multaj detaloj perdiĝas, kiam necesas redukti la tuton al la grandeco de monero.”

“Bedaŭrinde”, diris ilia frato. “Bonvolu doni al mi ĉi tiun skizon, kiam vi ne plu bezonos ĝin. Mi volas konservi ĝin.”

“Tio estus por mi honoro, Cezaro.”

“Eble mi invitos vin fari alian poste: miaj fratinoj kiel la tri diinoj. Mi estos Pariso.”

La sento de ĝeniĝo, kiu neniam plene estingiĝis, kiam Agripina estis kun sia frato, reekflamis. Oni ĉiam montris la tri diinojn nudaj.

La artisto hezitis, nur frakcion de momenteto. “Tio estus preskaŭ same granda honoro kiel desegni la tri diinojn mem.”

Lerta respondo, Agripina pensis aprobe. Estus malfacile reagi sen ofendi aŭ la imperiestron aŭ liajn tri fratinojn, sed la homo sukcesis. Sinjo, kompreneble, ridaĉis kiel stulta knabino.

“Ni ne estas sufiĉe belaj por esti la modeloj de la tri diinoj”, Livila diris, nekonscia kiel kutime kiam venis la momento por forlasi temon. “Vi devus uzi aliajn virinojn por la korpoj.”

“Por ne mencii la kapojn”, Agripina aldiris rapide, antaŭ ol ŝia frato havos tempon por moki ilin per plia komentaĉo. “Ĉu ni finis? Mi bezonegas tason da vino.”

“Bona ideo”, Boteto diris. “Ni iru en la ĝardenan ĉambron. Mi volas vidi la provaĵon de la monero antaŭ ol oni stampos ĝin”, li aldonis al la artisto. “Kaj ne forgesu doni al mi la skizon.”

“Kompreneble, Cezaro.”

La ĝardena ĉambro estis malgranda ejo kun tri divanoj aranĝitaj ĉirkaŭ malalta tablo. Kiel sugestis ĝia nomo, ĝiaj glitpordoj malfermiĝis al la ĝardenoj de la palaco. Frue en majo la vetero estis nun sufiĉe varma, por ke ili tenu la pordojn malfermitaj, kaj la ĝardeno aspektis aparte bele kun fruktarboj plene florantaj kaj laŭboj de ruĝaj rozoj baldaŭ malfermiĝontaj.

Sklavo alproksimiĝis por forigi iliajn ŝuojn antaŭ ol ili ekkuŝos sur la broditajn sofokovrilojn. “Boteto, kial vi surhavas tiujn eksterordinarajn pantoflojn?” Livila demandis. “Ili aspektas kiel tiuj kusenoj, kiujn ni iam havis – ĉu vi memoras ilin, Pina, tiujn purpurajn kun ametistoj aŭ simile alkudritaj? Mi ĉiam trovis ilin terure malkomfortaj.”

Boteto levis sian piedon kaj tordis ĝin por montri sian pantoflon de ĉiuj anguloj. “Mi ricevis la ideon de tiu amikino de praavinjo, la reĝino Berenico. Mi ĉiam admiris ŝian guston pri piedvestoj.”

“Jes, sed ŝi estis reĝino!” Livila diris. “Viro ne devus porti purpurajn pantoflojn.”

“Kaj mi estas imperiestro. Mi decidis inaŭguri novan modon.” Boteto sidis sur la randon de la divano, por ke la sklavo forprenu liajn pantoflojn, antaŭ ol li ekkuŝos apud Sinjo.

Li ĉiam havis kapricon pri fantaziaj ŝuoj, Agripina pensis, dum ŝi kaj Livila prenis siajn lokojn sur la dua divano. Ŝi memoris tiujn miniaturajn soldatajn botojn, kiujn li havis kiel malgranda knabo; li portadis ilin en la soldata tendaro, kiam li kaj panjo estis tie kun lia patro. La armea ŝufaristo faris ilin por amuzi lin, kaj li insiste surhavis ilin la tutan tempon. Eĉ post la reveno al Romo, li tenis ilin en niĉo en sia ĉambro, eĉ kiam ili delonge fariĝis tro malgrandaj.

La sklavoj alportis vinkruĉon, akvohejtilon, kaj la aliajn vazojn bezonatajn por miksi la vinon.

“Belegaj tasoj”, Sinjo diris. “El kio ili estas faritaj? Ĉu onikso?”

Agripina rigardis la tasojn, kiuj estis el riĉa, glima ŝtono palverda kun strioj rozkoloraj. “Iom tro valoraj, ĉu ne, por la ĉiutaga uzo?”

La sklavo elverŝis la vinon kaj diluis ĝin per varma akvo. Bele vestita knabeto servis ilin. Ŝia frato akceptis sian tason, kaj gustumetis la vinon. “Aŭskultu la Gruon, kiu grimacas per la nazo – pli ĝuste, per la beko – pro ĉiu malgranda sugesto pri elspezemo. Ili estas novaj, fraŭlino Avarulo. Hodiaŭ mi uzas ilin la unuan fojon.”

“Ni spertis mizeran periodon dum la lastaj jaroj”, Sinjo diris. “Kial ni ne ĝuu iom da plezuro, nun kiam Boteto fariĝis imperiestro?”

“Ne nur ni spertis mizeran periodon”, Boteto diris. “Estas tempo, ke ankaŭ aliaj homoj amuziĝu. Onklo Tiberio estis tute en ordo, kiam temis pri vespermanĝo kun filozofoj, sed li ne komprenis la dezirojn de la publiko.”

Agripina ne sentis emon daŭrigi la konversacion, sed Livila estis tute preta ensalti. “La dezirojn de la publiko! Ĉu vi parolas pri ordinaraj homoj – kiel butikestroj, kaj liberigitaj sklavoj?”

“Kial ne? Aŭgusto plene komprenis la gravecon teni la popolon kontenta. Tial onklo Tiberio estis tiel malpopulara. Li estis tre preciza pri ĝustaj proceduroj: li zorgis doni al la senatanoj la ŝancon esprimi siajn opiniojn, kaj aŭskultis ambaŭ flankojn kaj tiel plu, sed laŭ li la ludoj estis tutsimple malŝparo de mono.”

Agripina sciis, ke ŝia frato pravas, sed ŝi ankaŭ sciis, ke li nur diras tion por inciti Livilan. La postan tagon li verŝajne esprimos precize la malan opinion, se tio pli bone akordiĝos kun lia humoro.

“Sed ne tiel oni direktu ŝtaton!” Livila diris. “Reganto devus pensi pri tio, kio estas plej bona por la popolo, ne indulgi ties plej malaltajn kapricojn.”

“Dankon, Platono”, Boteto diris. “La venontan fojon, kiam mi bezonos lecionon pri filozofio, mi vokos vin.”

“Ĉu tiumaniere vi diskutis filozofion kun onklo Tiberio?” Livila diris. “Respondi al li malĝentile, kiam li prezentis argumenton?”

“La argumentoj de onklo Tiberio ne donis la impreson, kvazaŭ li ripetas ilin el la unua volumo de iu elementa traktaĵo pri filozofio. Kaj ĉiuokaze, la temo ne interesas min. La Ideala Reganto: ni diskutadis tion ĝisnaŭze en Kapreo.”

Tiu aludo pri la postmanĝa konversacio de ilia praonklo vekis la scivolon de Agripina. Cetere estis nekutima afero, ke Boteto faras eĉ proveton pravigi sin. Livila eliris el la disputo pli sukcese ol ŝi antaŭvidis; nun venis la momento por subteni sian fratinon.

“Mi ne kredas, ke Aŭgusto organizis ludojn nur por amuzi la publikon”, ŝi diris. “Li volis elmontri la potencon kaj grandiozecon de la imperio, kaj doni al la popolanoj la senton, ke ankaŭ ili partoprenas en tio. Sed en sia privata vivo, li vivis tre simple. Laŭ mi, li ne estus aprobinta grandan elspezon por oniksaj pokaloj aŭ simile, nur por sia propra plezuro. Li eventuale farus tion por imponi al la Parta ambasadisto.”

“Kial zorgi pri la opinio de Aŭgusto?” Boteto diris. “Li mortis antaŭ dudek jaroj – kaj eĉ tiam li jam delonge perdadis kontakton kun la aktuala mondo.”

“Estis vi, kiu unue menciis Aŭguston”, Livila memorigis lin. “Vi diris, ke li komprenis la gravecon teni la popolon kontenta.”

“Kaj estis vi, kiu diris, ke ne tiel oni direktu ŝtaton.”

Ili ambaŭ ekridegis. Sinjo streĉis siajn brakojn kaj ŝajnigis oscedi. “Kaj nun”, ŝi diris, “ĉu ni rajtas transiri al pli interesa temo?”

Tiberio mortis je la aĝo 77 post longa regado, kiu daŭris preskaŭ 23 jarojn. Li pasigis la lastajn dek unu jarojn de sia vivo kiel retiriĝinto sur la insulo Kapreo, kaj dum tiu tuta tempo li eĉ ne unu fojon reiris al Romo, eĉ ne por la funebra ceremonio de sia propra patrino.

Jam antaŭ la formala anonco en la senato, ne estis iu ajn dubo, ke mia frato Gajo estos la venonta imperiestro. Gajo estis en Kapreo kiam Tiberio mortis.

Mi saltis tri jarojn. Mi devus iel plenigi ilin... sed tiu periodo estas tiel nebula kaj malklara en mia menso. Boteto en Kapreo, ni fratinoj en Romo kun niaj edzoj, aŭ foje en Antio aŭ Bajo. Tiuj monatoj, kiujn mi pasigis ĉe la vilao de Domicio post la aborto – mi apenaŭ memoras ilin, la domon, la insulon. Kiam mi rerigardas al tiu tempo, mi vidas nur la maron, la brilan turkisan maron, kun la suno kiel miloj da etetaj fajreroj flagrantaj sur la ondoj. La sklavoj kutimis porti mian vimenan seĝon malsupren en la groton, kaj tie mi sidadis tagon post tago, kun la manoj senmovaj sur miaj genuoj, fiksrigardante la maron.

Gajo estis en Kapreo kiam Tiberio mortis, kaj li eskortis la kadavron reen al Romo en solena procesio, kiu daŭris preskaŭ duonan monaton. La popolo freneziĝis pro ĝojo en ĉiu urbo tra kiu li pasis; finfine la filo de Ĝermaniko prenos sian ĝustan lokon kiel estro de la senato kaj la imperio. La scenoj memorigis pri tiu pli frua okazo, kiam nia patrino reportis al Romo la cindrojn de lia patro Ĝermaniko. Densaj amasoj kolektiĝis laŭlonge de la tuta vojo por saluti lin per altaroj, oferoj kaj flamantaj torĉoj, kriante lian nomon, kaj promesante eternan lojalecon al la heredanto de Aŭgusto.

Gajo havis 24 jarojn, kiam li unuafoje aperis en la senato. Ĉiuj, kiuj ĉeestis en tiu okazo, rakontas, kiel la senatanoj estis impresitaj de liaj sagacaj respondoj al iliaj demandoj. Gajo estis elstara parolanto, eĉ kiam li ne havis jam preparitan tekston. Multaj el la senatanoj murmuris, ke li heredis la oratoran talenton de sia patro, dum lia respekta sinteno sugestis, ke li ankaŭ heredis ties modestan karakteron. Jen finfine la ŝanco kompensi la maljustaĵon faritan al Ĝermaniko; elektante lian filon kiel la novan imperiestron, ŝajnis kvazaŭ oni enpostenigas la homon mem. La senato senhezite asignis al Gajo la imperiestrajn povojn, kune kun la konvenaj titoloj.

Sklavo alproksimiĝis kaj murmuris en la orelon de Boteto. “Estas oĉjo Klaŭdio”, li diris. “Jes, li venu ĉi tien.”

La pordo malfermiĝis por enlasi ilian onklon, kiu ridetis pro plezuro, kiam li vidis ilin. “Ĉeestas la tuta familio. Miaj karaj nevinoj, mi ne atendis trovi vin.”

La tri junulinoj leviĝis de siaj divanoj kaj tuj ĉirkaŭis lin, ridante dum ili ricevis ĉiu laŭvice sian kison. Boteto atendis ĝis lia onklo liberiĝos, antaŭ ol li metis siajn piedojn surplanken kaj alproksimiĝis por saluti lin. “Bonvenon, kamarado konsulo.”

“Mi salutas vin, imperiestro kaj kunkonsulo!” Klaŭdio respondis, kun ŝerca Pretorana saluto. “Kiu estus kredinta tion antaŭ ses monatoj, ĉu ne?” Li frapis sian nevon ĉeŝultre, kaj prenis sian lokon sur la neokupata divano. Li iel ŝanĝiĝis, Agripina rimarkis – ŝi ne povis precize klarigi la diferencon, sed lia staturo ŝajnis notinde pli alta ol antaŭe.

Klaŭdio prenis buŝplenon da vino el la taso proponita al li de la sklavido, kaj kapgestis aprobe. “Mi ĝojas trovi ĉi tie la tutan familion.” Li rigardis ĉirkaŭen, observante siajn genevojn, kiuj intertempe reiris al siaj lokoj. “La fakto estas, ke mi deziras paroli pri afero, kiu tuŝas vin ĉiujn. Boteto, ni ne interparolis post la reenterigo de via patrino. Tiam ne estis la ĝusta momento, sed mi volas demandi vin, kiel vi trovis la situacion en Pandaterio.”

Ombro falis sur la ĉambron pro la trudiĝo de tiu pli serioza temo. Boteto tordis sin sur la divano, prenis sian tason, remetis ĝin sur la tablon, tiam gestis al la sklavo plenigi ĝin, kvankam ĝi estis ankoraŭ duone plena. Finfine li diris, “La domo ne estis tro malbona, sed la insulo etendiĝis ne pli ol unu mejlon de unu ekstremo al la alia. Mi ne scias, kiel panjo estus povinta elteni tion, resti tie tute izolite dum kvar jaroj. Tio sufiĉus por frenezigi iun ajn.”

“Ŝi ja rajtis eliri, ĉu ne?” Sinjo diris.

“Jes, se akompanis ŝin gardisto. Sed laŭ tio, kion mi sukcesis kompreni, ili ne estis tiaj gardistoj, kiajn nia patrino rajtus kunhavi. Ili estis maldelikataj, ili estis krudaj... Kaj kompreneble, vi scias, kia homo estis panjo. Ŝi klare montris al ili, ke ili ne estas de konvena nivelo por homo de ŝia socia rango.”

“Ĉu ili mistraktis ŝin?” Sinjo demandis.

Boteto kapjesis.

Kiel tipa konduto de panjo! Agripina pensis. Ŝi estus devinta varti siajn gardistojn kiel aliancanojn, ne kontraŭulojn. Ŝia sola atingo estis ĉiam nur krei pli malfacilan situacion por si mem kaj siaj gefiloj.

“Unu el ili bategis ŝin kaj ĵetis ŝin kontraŭ muron”, ilia frato diris. “Kaj poste li pugnobatis ŝin en la vizaĝon. Rompis ŝian nazon kaj eligis ŝian okulon.”

Liaj kvar aŭskultantoj rigardis lin, ŝokite. “Mi neniam imagis ion tian.” La voĉo de Sinjo tremis pro baldaŭaj larmoj. “Mi supozis, ke oni almenaŭ traktas ŝin kun digno.”

Agripina glutis. “Kion vi diras pri ŝia okulo? Ĉu ĝi efektive estis eligita el sia kavo?”

“Ne ĝuste tiel, bonŝance”, ŝia frato diris. “Laŭ tio, kion oni diris al mi, li nigrigis ŝian okulon kaj ĝi ŝvelis, sed ĝi estis tiel serioze vundita, ke poste ŝi neniam plu povis bone vidi el tiu flanko.”

“Kiam tio okazis?” Agripina diris. “Ĉu frue post ŝia alveno?”

“Mi ne scias precize. La domo estis fermita post ŝia morto, kaj mi ne sukcesis paroli kun iu ajn, kiu ĉeestis tiutempe.”

“Ĉu vi almenaŭ informiĝis, kiu faris tion?”

“La gardistoj estis resenditaj al siaj normalaj deĵoroj”, Boteto diris. “Mi provas sekvi la spurojn de tiu homo. Se mi ekscios, kiu li estis, mi krucumigos lin.”

“Tute prave”, Klaŭdio diris. “Kaj kio pri Nerono?”

“Ŝajnas, ke li estis pendumita, aŭ pendumis sin mem, sed ne estas klare, kio okazis. Mi lasis Palason en Pontio por esplori la aferon, dum mi daŭrigis la ŝipvojaĝon al Pandaterio por akiri la restaĵojn de panjo. Li diris al mi, ke li pridemandis diversajn homojn, sed ĉiuj estis tre malemaj paroli. Sed ili ja diris al li, kie trovi la cindrojn de Nerono. Ili estis metitaj en malnovan grasokovritan kuirejan poton, kaj tiam enterigitaj.”

Agripina fermis siajn okulojn kaj kliniĝis malantaŭen. Tuj post la novaĵo pri ilia patrino, tio estis pli ol ŝi povis asimili. Ŝi sentis vomemon.

Sekvis longa silento, kiun interrompis nur la plorspiroj de Sinjo. “Ĉu vi certas, ke tiuj cindroj estis vere de Nerono?” Livila finfine demandis.

“Ankaŭ mi demandis min pri tio, sed aŭskultinte la rakonton de Palaso, mi sciis, ke tiuj estas la ĝustaj. Laŭ li, ne estis facile trovi la restaĵojn de Nerono. Post forbruligo de lia kadavro, oni ordonis al la sklavoj fosi truon ie malproksime de la domo, enŝovi la vazon, kaj kovri ĝin per tero. Kaj tio okazis antaŭ ses jaroj. Bonŝance la lokuloj ankoraŭ sciis, kie troviĝas tiu loko, proksimume. Ili evitis ĝin, ĉar vagis tie fantomo.”

“Fantomo!” Livila diris. “Tiu devus esti Nerono.”

“Tio ŝajnas racia dedukto”, Boteto diris. “Nun kiam nia frato finfine ĝuas konvenan ripozon, ni kredeble rajtas supozi, ke la loĝantoj de Pontio – tiuj malmultaj, kiuj troviĝas tie – ne plu devas timi lian postmortan ĝenadon.”

“Ĉu efektive temis pri sinmortigo?” Agripina diris. “Ĉu Palaso ne povis informiĝi pri tio?”

“Li ne havis tempon por esplori detale. La vetero ne taŭgis por ŝipveturado, kaj post mia reveno de Pandaterio, ni devis rapide reveni al la ĉeftero. Ni ja kunportis ambaŭ vazojn da cindroj – tio estis la ĉefa celo de nia vizito.”

“Estas unu afero, kiun mi neniam komprenas”, Agripina diris. “Dum tiu tuta tempo, kiam vi estis en Kapreo kun praonklo Tiberio, kial vi ne kaptis la ŝancon paroli al li pri panjo kaj Nerono?”

“Ĉu vi vere opinias, ke mi neniam menciis ilin?”

“Nu, se vi ja faris, kion li diris? Onklo Tiberio estis justa homo – li sciis, ke panjo ne ŝatas lin, sed li ne estus konsiderinta tion sufiĉa kialo por ekzili ŝin.”

“Jes, li efektive estis justa – pli justa ol vi scias. Ĉu vi ne komprenas, kial li forsendis ilin ambaŭ? Ili vere komplotis kontraŭ li. Iu ajn alia homo estus ekzekutinta ilin.”

Subite, estis kvazaŭ ĉiuj pecoj de la enigmo trovas sian ĝustan lokon. Ĉio estis klarigita – tial Tiberio neniam liberigis ilian patrinon, eĉ post la morto de Sejano. Agripina restis silenta, ekzamenante enmense tiun novan aspekton de la situacio. Ŝi ne havis argumentojn. Nenio estis direbla.

Ŝia frato rigardis ŝin kun esprimo iom moka. “Li traktis min bone. Li sciis, ke miaj patrino kaj frato komplotis kontraŭ li, sed li neniam kulpigis min pro tio. Li sciis, ke mi estas lia heredonto, kaj li faris la ĝustan aferon. Li ne venĝis sin kontraŭ la aliaj membroj de nia familio.”

“Krom Nerono”, Livila diris. “Vi ne malkovris, ĉu li estis mortigita, aŭ ĉu li mortigis sin mem, sed ambaŭkaze tio estis sama kiel ekzekuto. Kio ajn okazis, praonklo Tiberio respondecis.”

“Tio okazis, kiam Sejano ankoraŭ superregis”, Boteto diris. “Kaj tial Tiberio alvokis min. Li sciis, ke mi ne estas sekura en Romo. Li diris al mi poste, ke ĝuste pro la morto de Nerono, li eksciis, ke necesas liberigi sin de Sejano.”

“Kio pri Druso?” Livila diris.

Ĉi-foje ŝajnis, ke ilia frato restas sen vortoj. Li prenis sian vinpokalon de la tablo kaj rigardis internen de ĝi, kvazaŭ tie li trovos la respondon al ŝia demando.

“Fermita en tiu kelo, manĝanta la pajlon el sia matraco”, Livila aldonis.

“Ne necesas memorigi nin, kio okazis al Druso”, Boteto diris. “Li ne estus devinta morti laŭ tia maniero, sed tio ne igas lin senkulpa.”

“Kiel vi fartis”, Livila daŭrigis, “dum vi ĝentile ridetis kaj diskutis filozofion kun la homo, kiu sidis senmove kaj neniel reagis, dum via frato mortaĉis pro malsato?”

“Sufiĉas. Nur silentiĝu, ĉu vi aŭdas min? Mi ne volas plu paroli pri tio.”

“Ĉu ĉi tiu estas la ĝusta momento?” Sinjo diris. “Ĝuste nun, kiam ni ĉiuj fartas tiel bone.”

“Ŝi pravas”, Klaŭdio diris. “Ne havas sencon elfosi tiujn aferojn nun.”

“Se nun ne estas la ĝusta momento, kiam estos?” Livila murmuris al Agripina, kiu kuŝis apud ŝi sur la divano.

Agripina respondis per eta kapjeso, ĉefe por trankviligi sian fratinon, ĉar ŝi mem tute ne deziris pluesplori tiun temon. “Ni revenos al tio”, ŝi diris subvoĉe.

Dum sia deviga restado en Kapreo sub la okulo de Tiberio, Gajo faris neniun provon moligi la venĝeman sintenon de la imperiestro kontraŭ niaj patrino kaj du fratoj. Nun fariĝis klare, ke tiu ŝajna indiferento estis fakte necesa maniero kaŝi liajn verajn pensojn. La unua ago de Gajo, kiam li imperiestriĝis, estis ŝipveturi al la Pontiaj insuloj por reporti la cindrojn de nia patrino kaj nia frato Nerono, kiujn oni poste lokis kun konvenaj honoroj en la Maŭzoleon de Aŭgusto. Montriĝis neeble retrovi la restaĵojn de nia frato Druso, sed ni starigis monumenton liamemore.

Boteto tusetis enkonduke al nova temo. “Nun kiam panjo finfine ricevis sian meritatan lokon en la familia maŭzoleo, laŭ mi estas tempo, ke ni faru ion ankaŭ memore al avinjo Julia. Ĉu vi ne konsentas, ke ankaŭ ŝi estu enterigita tie?”

Klaŭdio hezitis momenteton, tiam aŭdigis malkomfortan ridon. “Aŭgusto ne volis, ke ŝi estu enterigita tie, kaj mi vidas neniun kialon por ne respekti lian deziron.”

Sed Boteto jam rimarkis la heziton, kaj kaptis la okazon por pli vigle prezenti sian argumenton. “Ŝi faris nenion aparte teruran, ne pli ol multaj virinoj. Kaj tiuj tamen estas enterigitaj en siaj familiaj tomboj. La fakto estas, ke Aŭgusto ne pretis pardoni ŝian kontraŭstaron al liaj politikoj.”

“Kaj ĉu tio ne estas sufiĉe bona kialo?” Klaŭdio diris.

“Ĉu ŝi ne rajtis esprimi sian opinion?” Sinjo diris. “Multaj el la senatanoj ne konsentis pri liaj moralaj reformoj, laŭ tio kion mi aŭdis.”

“La problemo estas, kara Sinjo, ke ŝi ne kontraŭstaris lin nur per vortoj. Kaj estas ankaŭ la demando, ĉu liaj familianoj rajtus tiel publike defii lin. Kion pensus via frato, se li aprobus leĝon, kaj vi fratinoj tute videble kaj klare spitus ĝin?”

“Mi esperas, ke miaj leĝoj estos pli realismaj”, Boteto diris.

“Ne estis nur afero pri malpardonemo”, Klaŭdio diris. “Aŭgusto faris sian eblon restarigi decajn normojn en la familia vivo, kaj jen Julia, kiu kondutis, kvazaŭ ŝi estus super la leĝo – kvazaŭ kiel la filino de Aŭgusto, ŝi estus la sola virino, kiu ne devas obei ĝin. Ŝi lasis al li neniun elekton.”

Dum Agripina plenkreskis, ŝi komencis havi pli klaran bildon pri la skandaloj, kiuj rezultigis, ke je 37 jaroj Julia estis sendita pasigi kvin jarojn da izoliĝo sur la malgranda insuleto Pandaterio. Ilia avino estis ĉiam malpermesata temo en ilia familio. Panjo neniam pardonis ŝin pro ŝia nekonvena konduto, pro ŝia defio al Aŭgusto, pro la fakto ke ŝi ridindigis la familian nomon, kaj super ĉio, pro tio ke ŝi estis forprenita de siaj infanoj, kiam ŝi – la patrino de Agripina – havis nur dek du jarojn. Agripina ne kredis, ke Boteto serioze intencas meti la cindrojn de Julia en la maŭzoleon; tio estas nur unu el liaj ŝokaj sugestoj.

“Se ni ne rajtas honori la memoron de nia avino”, Boteto diris, “mi povas almenaŭ fari ion por miaj fratinoj. Laŭ mia opinio, kiel fratinoj de la imperiestro ili estu akompanataj de liktoroj en publikaj okazoj. Ĉu vi konsentas, mia kunkonsulo?”

“Liktoroj!” Sinjo diris entuziasme.

Klaŭdio kapjesis. “Absolute konvene, kunkonsulo, absolute konvene.” Agripina demandis sin, ĉu li parolas sincere, aŭ ĉu li nur provas reglatigi la etoson post la disputeto pri la familia tombo. Kaj tamen, liktoro estus la ĝusta afero, ŝi pensis. Tio signifus, ke en publikaj okazoj marŝus antaŭ ŝia portolito viro portanta oficbastonon, por forigi la publikon el la vojo, kaj atentigi pri alveno de grava homo.

“Pri kiom da liktoroj vi pensas?” Klaŭdio demandis.

“Ĉar la imperiestro havas dek du, laŭ mi ni asignu ankoraŭ dek du al liaj tri fratinoj. Kaj se tiu kalkulo prezentas al vi malfacilaĵojn, mia kunkonsulo, tio signifas po kvar.”

Kiel kutime, Agripina pensis, Boteto ne scias, kien meti la limon. Kvar liktoroj sugestas iluziojn pri sia propra graveco. Aŭ ĉu, kiel kutime, temas pri ŝerco?

Onklo Klaŭdio malsekigis siajn lipojn per la lango. Agripina rimarkis, ke lia kapo komencas iomete skuiĝi, kiel okazas, kiam li estas nervema.

“Mi opinias, ke tio ne taŭgus”, Livila diris.

“Vi opinias, ke tio ne taŭgus?” Boteto levis siajn brovojn, ŝajnigante miron.

“Ni ne estas princinoj”, Livila diris. “Kion ni faris por meriti liktorojn? Estas kvazaŭ vi provas starigi reĝan dinastion.”

Klaŭdio, duone levinta sin al sida pozo, senstreĉiĝis kaj refalis sur sian divanon. Evidente li estis kontenta, ke iu alia transprenis la diskuton. Ankaŭ Agripina volonte estus lasinta al sia fratino la argumentadon, sed ŝi opiniis, ke Livila aliras la aferon laŭ la malĝusta vidpunkto. “Se oni asignos al ni liktorojn, tio ne estos nur por ni mem”, ŝi diris. “Tio estus maniero honori la familion. Tio kompensus ĉiujn mistraktojn, kiujn oni faris al ni – al panjo kaj niaj fratoj.”

“La familio, la familio...”, Boteto ripetis per moksolena tono. “Tio meritas almenaŭ kvar liktorojn, ĉu vi ne konsentas, fraŭlino Gruo? Aŭ ĉu ni decidu pri ses?”

Kiel tro ofte okazis, kiam Agripina faris la eraron respondi al sia frato, ŝi bedaŭris, ke ŝi entute parolis. Ĉu la ideo pri la liktoroj estis nura ŝerco, same kiel avinjo Julia en la familia tombo?

“Ne diru stultaĵojn, Boteto”, Sinjo diris. “Eĉ la pastrinoj de Vesta havas nur po unu liktoro.”

“Se la imperiestro diras, ke vi ricevos po kvar liktoroj, vi ricevos po kvar liktoroj. Kaj jen alia afero. Mi ne povas regi kun la digno, kiu konvenas al imperiestro kaj al nia glora familia nomo” – Boteto direktis ironian kapgeston al Agripina – “se vi insistas nomi min Boteto. Ekde nun mi estos Gajo.”

“Sed ĉiuj scias, ke vi estas Boteto!” Livila diris. “La homoj eĉ kriis ĝin antaŭ kelkaj tagoj en la Cirko.”

“Ĝuste tio konvinkis min. Finfine estas tempo, ke Boteto malaperu – kune kun siaj etaj botoj. Mi elĵetis tiujn antaŭ jaroj.”

Boteto ne komprenas la situacion, laŭ la opinio de Agripina. La publiko adoras lin, kaj kiam ili uzas tiun infanecan nomon, tio estas signo ne de malrespekto, sed de amo. La nomo memorigas pri ilia patro kaj pri la tempo, kiun Boteto pasigis en la soldata tendaro. Estus eraro forĵeti tion.

“Tre bone, ho moŝta Gajo, nia nobla imperiestro”, Sinjo diris. “Viaj fratinoj obeas.”

“Kaj rilate al la pastrinoj de Vesta, mi havas alian proponon por miaj karaj fratinoj. Kiel plaĉus al vi sidi en la unua vico ĉe la Cirko, apud la Vestulinoj? Tiu sugesto estas nur por Sinjo kaj Pina, kompreneble. Pina rajtas sidi sur reĝa trono ĉe mia flanko, kiel konvenas al ano de nia eminenta sango. Sinjo povos sidi sur miaj genuoj, kaj Livila, kiu ne konsideras sin princino, povos resti en la plej supraj vicoj inter la aliaj virinoj.”

Agripina ridetis al li. “La perfekta solvo”, ŝi diris per malserioza tono, provante imiti la manieron de sia frato. “Evidente mi atendas, ke mia trono estu el solida oro. Kaj cetere, se vi estos Gajo, venis la momento por eknomi min Agripina.”

“Oho, moŝtulino Agripina”, ŝia frato diris. “Vi ja postulas dignan traktadon hodiaŭ. Nu bone, konsentite. Mi estas Gajo, vi estas Agripina, vi ricevos sidlokojn en la unua vico, kaj por instrui al vi tri trakti la imperiestron respektoplene kiel li meritas, mi malpliigos la nombron de viaj liktoroj al po unu.”

2

La unuaj jaroj de Gajo estis modelaj.

Ne, tio ne taŭgas. Ĝi estas agnosko, ke la vorto modela estas apenaŭ aplikebla al liaj postaj jaroj – kiuj cetere estis tre malmultaj. Mi ne volas silenti pri tio, kio okazis, kaj mi ne provos senkulpigi lin. Sed mi nepre restarigu la dignon de nia familia nomo, kiun li preskaŭ detruis. Boteto estis membro de la Julia familio, oni elektis lin kiel Julianon, sed lia konduto sendube konvinkis multajn senatanojn, ke ili malsaĝe permesis al si fidi anon de nia familio. Li tamen komencis bone, kaj mi emfazos tion.

Gajo rapide plenumis plurajn decidojn, kiuj plaĉis kaj al la senato kaj al la popolo. Li revokis ĉiujn homojn, kiuj estis senditaj en ekzilon de lia antaŭulo; nuligis akuzojn kontraŭ tiuj, kiujn oni maljuste akuzis pri ŝtatperfido; reeldonigis multajn verkojn, kiuj antaŭe estis malpermesitaj; ĵetis sin en ampleksan programon de publika konstruado

dediĉante eĉ ne penseton al la demando, kiel li financos tion

kaj realigis iujn necesajn reformojn de la juĝsistemo. Tiberio malatentis la testamenton de sia patrino Livia, sed Gajo finfine respektis ŝiajn dezirojn kaj certigis, ke ŝiaj heredaĵoj estu transdonitaj. Li ankaŭ asignis premion al la Pretora Gvardio, kiu subtenis lian elektiĝon.

Subaĉeto” estus pli ĝusta termino ol “premio”, se mi skribus tute honeste. La simpla fakto estas, ke nun ili atendas tion – sen tiu pago, neniu nova imperiestro daŭrus pli ol du tagojn.

Post la morto kaj diiĝo de Aŭgusto, la senato dekretis, ke estu konstruota templo por lia adorado. Ĉar Tiberio tute ne interesiĝis pri tiu projekto, la 23 jaroj de lia regado ne sufiĉis por kompletigi ĝin. Restis al Gajo la tasko finkonstrui la templon kaj dediĉi ĝin per grandioza ceremonio, kiu daŭris du tagojn.

En Romo

Somere, 37 .css({display: 'block'})

La procesio jam komencis formiĝi antaŭ la palaco. Grupoj de senatanoj staris jen kaj jen tra la placo, ignorante la provojn de la organizantoj sendi ilin al iliaj ĝustaj pozicioj. Muzikistoj agordis siajn instrumentojn, dancistoj etendis siajn krurojn, dum la direktoro de la ĥoro kriis respektoplenajn sed ĉiam pli senpaciencajn instrukciojn al neobeema aro da junuloj el la ĉefaj familioj de Romo. La maltrankvilaj organizantoj trotis de unu grupo al alia por certigi, ke ĉiu staras en sia ĝusta loko, dum ili ĵetis nervajn rigardetojn al la triumfa ĉaro, kiu ankoraŭ atendis siajn pasaĝerojn: la imperiestron kaj liajn fratinojn.

La pordoj de la palaco subite malfermiĝis por montri la imperiestron, vestitan laŭ heroa stilo per tuniko kaj kiraso sub mantelo purpura kaj ora. Solene li marŝis malsupren laŭ la ŝtupoj, sekvate de siaj fratinoj, kaj prenis sian lokon en la triumfa ĉaro. Tio estis impona veturilo kies grandaj radoj levis ĝin alte super la grundon, dum ĝiaj flankoj estis riĉe ornamitaj de girlandoj el oro kaj eburo. Tiros ĝin kvar blankaj ĉevaloj, kondukataj de akompanantoj en brilruĝaj tunikoj. Agripina estis kontenta konstati, ke kvankam Gajo tenas la bridojn, li ne intencas stiri mem. Kiel la plejmulto da junaj viroj, li ŝatis imagi sin kiel ĉarkonkuristo, sed ŝi ne fidis lian kapablon regi kvar ĉevalojn samtempe.

Kvankam ŝi ne voĉe esprimis tiun penson, Agripina ne aprobis la decidon de sia frato porti triumfan veston. Kontraste al la plejmulto da junaj viroj de simila rango, li havis neniun armean sperton, kaj certe neniam ricevis ovacion. Ŝi kaj ŝiaj fratinoj devos stari malantaŭ li, memore al la fama okazo, kiam ili veturis en la ĉaro de sia patro dum lia triumfo. Estis konsentite, ke ankaŭ ili portu vestojn purpurajn kaj orajn. Tio ŝajnis bona ideo, kiam ili planis la eventon, tamen Agripina nun konstatis, ke ilia triopo aspektas kiel kompleto de kariatidoj.

La muzikistoj ekludis solenan muzikon, kaj de sia pinta pozicio sur la alta ĉaro, Agripina vidis moviĝi la antaŭan parton de la procesio. La ekmovo etendiĝis kiel ondo tra la vico de senatanoj en siaj togoj, tirante ilin antaŭen kiel globetojn en kolĉeno, ĝis ĝi atingis la dek du liktorojn de la imperiestro tuj antaŭ la ĉaro. La kondukisto tiris la ĉevalojn, kaj la ĉaro faris etan salton tiel ke Agripina alkroĉis sin al la apogrelo dum ĝi ruliĝis antaŭen.

La procesio marŝis malsupren de Palatino inter la ĝojkrioj de la amasoj, kiuj staris laŭ ambaŭ flankoj de la kruta Strato de la Etruskoj. “Bo-te-to! Bo-te-to! Bo-te-to!” ili vokis. Agripina sentis frapeton sur la ŝultro, kaj turniĝis por kapti okulumon de Livila. La du fratinoj ridetis unu al la alia malantaŭ la dorso de sia frato. Kiom ajn li insistas, ke oni nomu lin Gajo, la publiko ne estas preta forlasi lian infanan nomon.

Laŭplane la ceremonio okazis frue en la mateno, antaŭ ol la aŭgusta suno fariĝos neelteneble varmega. La procesio moviĝis je solena rapideco kun oftaj haltoj, kaj estis jam la dua horo post la sunleviĝo kiam ili alvenis ĉe la templo. Sur la alta podio super ili leviĝis ses gigantaj kolonoj, kiuj subtenis la templan portikon. Por atingi la podion estis sep ŝtupoj, kiuj etendiĝis laŭ la plena larĝo de la fasado, kaj tie ambaŭflanke viciĝis la membroj de la senato en siaj blankaj togoj borderitaj per dika purpura strio. La ĉaro haltis sube de la ŝtupoj, kaj la imperiestro eliris, sekvate de siaj tri fratinoj. La ĥoro ekkantis himnon por laŭdi la dion Aŭgusto, dum liaj posteuloj, Gajo, Agripina, Drusila kaj Livila, majeste paŝis supren laŭ la ŝtuparo inter la vicoj de senatanoj ĝis la portiko. Atinginte la pinton, ili turniĝis por fronti la publikon.

Agripina kaj ŝiaj fratinoj staris ĉe la flanko de la imperiestro, rigardante desupre la milojn da vizaĝoj, ĉiuj turnitaj al ili, kiuj radiis ĝojon kaj bonvolemon. “Ce-za-ro! Ce-za-ro! Ce-za-ro!” kriis la homamaso. Agripina konstatis, kun momenta malaprobo, ke Livila mansvingas – kaj ankaŭ Gajo, ankaŭ Sinjo. Ili estis instruitaj de sia patrino, kiam ili estis infanoj, ke ili ridetu ĝentile, kiam la homoj elvokas la nomon de ilia patro, sed ke ili ne mansvingu. Agripina de ĉiam opiniis, ke mansvingi estas sub ilia digno, sed dum ŝi elrigardis super tiun vastegan amason, ŝi subite komprenis, ke si tamen ne kondutu tiel distance. Ĉi tiuj homoj amas ŝin kaj ŝian familion; kial ŝi ne akceptu ilian adoradon? Ŝi levis sian brakon reage al la omaĝo de la publiko: omaĝo al ŝia frato Gajo, omaĝo al liaj tri fratinoj, omaĝo al iliaj gepatroj kaj ilia familio. La ĥoro kantis, la suno brilis, purpuraj standardoj pendis de ĉiu tegmento, la homamaso ŝvelis kiel ŝaŭmondo kaj superfluis el la placo.

Larmoj fluis laŭ ŝiaj vangoj. Jen tio, kion ĉiam deziris ŝia patrino; jen tio, kion ili meritas.

La senatanoj grimpis supren laŭ la ŝtupoj, kaj aranĝis sin sur la podio kiel respektoplenan fonon al la imperiestro kaj lia familio. “Ĉu vi estas en ordo?” onklo Klaŭdio diris en la orelon de Agripina. “Ne necesas plori, ino! Se nur via patrino estus povinta vidi ĉi tion.”

“Ĝuste tion mi pensis”, Agripina diris.

De post la morto de ŝia patrino antaŭ kvar jaroj, iun ajn momenton de plezuro ĉiam difektis grajneto da kulposento. Ŝi mem ĉeestas por ĝui la okazon, male al ŝiaj patrino kaj fratoj. Kiel ŝi rajtas feliĉi, sciante ke tiu momento estis forrabita de ili?

“Ĉi tio estu ŝia tributo”, diris Klaŭdio. “Jen tio, kion ŝi ĉiam deziris.”

Agripina denove mansvingis al la publiko kaj ridetis. Ŝi kaj ŝiaj fratinoj ĉeestas, ŝia familio rericevis sian ĝustan lokon, kaj en ŝia utero kreskas la semo plantita tie de Domicio en la sama tago, en kiu ŝia frato estis deklarita imperiestro. Nenio povos malfari la pasintajn okazintaĵojn, sed antaŭ ŝi estas nova estonteco, kun finfine la perspektivo de feliĉo.

La du tagoj dediĉitaj al la inaŭguro de la templo de Aŭgusto pasis en delira sinsekvo de festado kaj amuziĝo. Estis procesioj, ĥoroj, koncertoj, bankedoj, ĉasado de sovaĝaj bestoj en aparte konstruita amfiteatro, ĉarkonkursoj... Gajo insistis, ke liaj fratinoj kundividu kun li la honorajn sidlokojn, tial en ĉiuj okazoj Agripina trovis sin en la unua vico apud la imperiestro, kun ŝiaj edzo kaj onklo tuj malantaŭe.

Jam fine de la unua tago ŝi sentis sin supersata de tromulta festado. Agripina neniam havis apartan intereson pri vestoj aŭ manĝoj, sed ŝi estis devigata ŝanĝi sian robon tri fojojn, kaj tramanĝi bankedon, en kiu plado sekvis pladon, unu malofta vino cedis lokon al alia, ĝis la nura penso pri pli da manĝoj kaj plia pokalo da vino preskaŭ vomigis ŝin. Ŝi estis konscia, ke ŝia frato faras al ŝi grandan honoron per la permeso sidi en la unua vico, sed tio tamen havas la sekvon, ke ŝi estas ĉiam elmontrata. Ŝia vizaĝo rigidiĝis pro la strebo teni viglan, entuziasman mienon dum horoj da ĉarkonkursoj kaj aliaj spektakloj. Krome, ŝia mambendo iĝis nekomforte streĉita. Ŝi deziregis glitigi siajn fingrojn sub la bendon por larĝigi ĝin – sed kompreneble tio ne konvenus. Ŝi nepre forturnu sian menson de sia fizika malkomforto kaj koncentriĝu pri la konkursoj.

Boteto – aŭ Gajo, kiel ŝi nun devis nomi lin – ĝojigis la publikon per sia decido duobligi la nombron de konkursoj, kiuj okazos ĉiutage. Ĉarkonkursoj estis unu el la plej popularaj distraĵoj, kaj ili neniam sufiĉis, kiam Tiberio estis imperiestro. Sed verdire, la konkursoj estis vira obsedo pli ol virina. Tiuj, kiuj pasigis horojn per brua diskutado pri la taktikoj de la stiristoj kaj la meritoj de iliaj ĉevaloj, estis viroj, ne virinoj; kaj neniam oni aŭdis pri virino, kiu minacis per ponardo la fervorulojn de rivala teamo. Unu aŭ du konkursoj estis ekscita spektaklo, sed post la tria kaj la kvara, Agripina jam vidis sufiĉe. Je la konstato, ke ŝi devas resti en sia sidloko kaj spekti la lastan konkurson kun egala entuziasmo kiel la unuan, ŝi apenaŭ sciis, kiel ŝi eltenos la posttagmezon. Ŝi komencis havi pli afablajn pensojn pri Tiberio, kiu malvolonte permesis al la publiko ĝui ne pli ol dek konkursojn tage.

La dua tago de la festado, kiu estis ankaŭ la naskiĝtago de Gajo, finiĝis per surrivera bankedo lumigata de torĉoj. La kunularo de la imperiestro estis portata al la kajo en procesio de portolitoj: Gajo kaj Sinjo en la unua, Agripina kaj Livila en la dua, dum aliaj membroj de la familio sekvis.

La servistoj helpis Agripinan kaj Livilan eniri sian portoliton, kaj aranĝis la kusenojn ĉirkaŭ ili. “Ĉu mi tiru la kurtenojn, mia sinjorino?” unu el la servistoj demandis.

“Lasu ilin malfermitaj”, Agripina diris. Ŝi estus preferinta mallonge eskapi de la adorado de la publiko, sed en tia okazo estis grave resti videbla. La portistoj levis la stangojn de la portolito, kaj ili komencis moviĝi.

Post du tagoj da festado, spektantoj ne plu staris laŭlonge de la trotuaroj. Sendube la plejmulto jam iris al la rivero por rigardi la boatojn. Kaj tamen, homoj estis ankoraŭ okupataj en la butikoj kaj trinkejoj laŭ la vojo. “Vivu la fratinoj de la imperiestro!” iu vokis, dum ili preteriris je rapida takto. Livila klinis sin ekster la portoliton por gaje mansvingi. Pluraj homoj mansvingis responde, kaj la klientoj hastis el la plej proksima trinkejo por vidi, kio okazas.

Livila retiris sin internen kaj apogis sin kontraŭ la pufaj purpuraj kusenoj. “Boteto – mi volas diri, Gajo – starigis al mi strangan demandon antaŭ kelkaj tagoj. Mi volas peti vian opinion pri tio. Li demandis min, ĉu mi volas eksedzigi Vinicion kaj edziniĝi kun iu alia.”

“Tio havus sencon”, Agripina diris. “Vinicio neniam estis taŭga parulo por vi.”

“Vinicio estas en ordo”, Livila diris. “Mi havas nenion kontraŭ li.”

“Evidente Gajo kontraŭas lin, aŭ li ne estus sugestinta eksedziniĝon. Ĉu li jam pretigas anstataŭanton?” Ne mirigis Agripinan la informo, ke Gajo faris tian proponon al Livila. Tiberio estis la homo, kiu svatis la edzojn al ŝiaj pli junaj fratinoj tuj post la morto de ilia patrino: banalajn sendanĝerajn parulojn el la mezaj rangoj de la senato, rimarkindajn nur pro la certeco, ke oni neniam konsideros iliajn idojn kiel pretendantojn al la ĉefpotenco. La edzo de Livila estis sufiĉe aĝa por esti ŝia patro, senofenda viro kun maldensa kapra barbo. Li sukcesis travivi la epokon de Sejano, restante kiel eble plej nerimarkata kaj neniam esprimante ian ajn opinion. La edzo de Sinjo estis egale senkaraktera, kaj ŝia unua ago post la imperiestriĝo de ilia frato estis peti lian permeson eksedziniĝi. Gajo eksedziĝis samtempe, sed ĝis nun Livila montris neniun signon, ke ankaŭ ŝi deziras liberiĝi de sia edzo.

“Li demandis min, ĉu estas iu, kiun mi deziras kiel edzon”, Livila diris. “Mi diris, ke mi pripensos la aferon. La problemo estas, ke la speco de viro, kiu vere allogas min, ne taŭgas.”

Agripina apenaŭ kredis al siaj oreloj. Aliaj virinoj freneze enamiĝas je aktoroj aŭ gladiatoroj, sed ŝi neniam estus suspektinta, ke Livila havas tian guston. “Ne taŭgas?” ŝi demandis.

“Nu, vi scias, homoj kiel Lucilio”, Livila diris kun ioma ruĝiĝo. Agripina ne povis malhelpi sin ridi pro la hontema konfeso de sia fratino. Lucilio estis studento de filozofio, kiu venis prezenti sian traktaĵon dum unu el la vesperaj festenoj de Domicio: alloga kaj inteligenta junulo, sed de senranga familio, li certe ne estus taŭga parulo por la fratino de la imperiesto. “Kio pri vi, Agripina? Kiel vi respondos, se Gajo demandos vin, ĉu vi volas edziniĝi kun iu alia?”

Agripina konsideris tiun ideon. Ŝi estis konscia, kiom ŝi bonŝancis, ke ŝia edzo estis elektita por ŝi de Livia. Domicio estis homo de elstara familia deveno, kaj unu el la ĉefaj civitanoj de Romo. Verdire iom tro mankis al li ambicio, sed tamen li restis konsulo dum plena jaro. Lia ĉefa malvirto estis lia emo malaperi de tempo al tempo al sia kampara vilao. Agripina sciis tute bone, ke Eklogo loĝas tie, kaj ke ŝi nun havas plurajn infanojn – tri, aŭ eble kvar. Agripina preferis ne tro esplori.

Sed estis io plia. Agripina travivis la monatojn post la mortoj de Druso kaj ŝia patrino en nigra nebulo de hororo kaj senespero, kies kulmino estis la perdo de ŝia naskota infano. Vidante, ke ŝi estas tro ŝokita eĉ por leviĝi el sia lito, Domicio aranĝis, ke ŝi estu movita al la pli sana aero de lia vilao en malgranda insulo malproksime de la miasmo de Romo. Dum ŝi estis ankoraŭ tro apatia por fari ion ajn krom sidi en groto fiksrigardante la marondojn, li sendis muzikistojn por ludi al ŝi kaj sklavojn por legi al ŝi; li dungis kuraciston por prizorgi ŝin, kaj kuiriston por pretigi specialajn manĝojn por stimuli ŝian apetiton. Dum Agripina pene palpis sian vojon el la mallumo ĉirkaŭanta ŝin, ŝi ekkonsciiĝis pri la zorgoj de ŝia edzo por ŝia bonfarto. Ŝi neniam antaŭe rimarkis, ke li estas bonkora homo, kaj krome ŝi nekonscie malestimis bonkorecon kiel malforton. Nur tiam, kiam ŝi mem bezonis ĝin, ŝi ekkomprenis, ke bonkoreco estas kvalito admirinda.

Ĉu ŝi vere volus forlasi Domicion? Se iu el egale prestiĝa familio estus trovebla por ŝi? Ŝi memoris difinitan junulon, kiu iam kundividis ŝian divanon dum festeno, viron kun mallongaj buklaj haroj kaj kaŝtankoloraj okuloj... Ŝi evitis paroli al Lepido, kiam li ĉeestis dum familiaj renkontiĝoj kaj similaj aranĝoj. Bedaŭrinde tio nun okazis pli ofte ol ŝi estus dezirinta, ĉar li estis amiko de Gajo, kiu ofte invitis lin kuŝi sur lia divano dum vesperaj festenoj. Estus tute en ordo, se ŝi babilus kun li laŭ societema maniero, sed ŝi ne fidis sian kapablon trovi la ĝustan tonon. Timante malkaŝi per voĉo aŭ mieno sian allogon al viro, kiu ne estas ŝia edzo, ŝi atentis ne ĵeti rigardon liadirekten, kaj limigi sian konversacion al ĝentilaj salutoj kaj adiaŭoj.

“Mi ne vere dezirus forlasi Domicion”, ŝi diris. “Ni estas geedzoj nun de naŭ jaroj. Kaj estas alia afero. Mi ankoraŭ ne diris tion al iu ajn... sciu, post tio, kio okazis la pasintan fojon...”

Livila aŭdigis etan ridon. “Ĉu vere vi supozis, ke ni ne scias? Sinjo rimarkis tion antaŭ almenaŭ unu monato. Sed ni konstatis, ke vi ne deziras paroli pri tio.”

Agripina estis iom embarasata, ke por ŝiaj fratinoj ŝi estis tiel facile travidebla. “Mi ne volis tenti misfortunon. Sed mi esperas, ke ĉi-foje estos en ordo. Ĝi datiĝas de la sama tago, kiam oni konfirmis Gajon kiel imperiestron.”

“Tio estas bona aŭguro”, Livila diris. “Certe ĉi-foje ĉio funkcios glate.”

Gajo enpostenigis plurajn tre kompetentajn homojn dum la mallonga periodo de sia regado.

...certe pro konsilo de Makro. Kion Boteto sciis pri tiaj aferoj? Nu, almenaŭ li havis sufiĉe da prudento por aŭskulti ties bonajn konsilojn.

Elstaraj homoj estis elektitaj kiel generaloj kaj provincaj guberniestroj. Du tiaj eminentuloj estas apartaj menciindaj. Unu estis Sulpicio Galbo, kiu atingis brilajn venkojn en siaj ĝermanaj kampanjoj; kaj la alia estis Publio Petronio, kiu solvis streĉan situacion en Judujo per sia takta diplomateco.

Mi ne mencios, ke tiu streĉa situacio estis rekta sekvo de la konduto de Boteto. Iu ajn kun minimuma sperto pri traktado kun la judoj estus povinta diri al li, kio okazos. Petronio estis bone informita pri la juda filozofio, li avertis lin ke tio kaŭzos tumulton, sed Boteto tutsimple rifuzis aŭskulti. Altaro dediĉita al la imperiestro! Ne nur en Jerusalemo, sed en la ĉefa templo! Kaj en la sanktejo, giganta statuo de Jupitero – kun la vizaĝo de Boteto.

La aranĝoj de Gajo por la orientaj provincoj ankoraŭ nun validas; kaj la reĝoj, kiuj tiutempe ricevis siajn tronojn, plu servas atente la interesojn de Romo.

Herodo Agripo – evidenta enpostenigo de persona amiko. Boteto admiris lian senbridan malprudenton, lian manieron fajfi pri ĉio, kion oni instruis al ni konsideri grava. Li ne estis tro supereca por ludi kun ni knabinetoj en okazoj, kiam ni hazarde renkontis lin ĉe avinjo, kaj kompreneble ni ĉiuj adoris lin. Li mankis al ni, kiam li foriris. Avinjo Antonia klarigis al ni, ke li reiris al Judujo – ŝi ne diris, ke li ŝuldas monon al duono de la homoj en Romo. Jes, li estis amuza kunulo, sed mi neniam estus rekomendinta lin, se oni estus demandinta min – kaj tamen oni ne demandis min, kaj kiam ni aŭdis ke oni nomumis lin reĝo, mi kaj miaj fratinoj eksplodis per ridoj. Ni ne povis preni ion ajn tro serioze dum tiuj fruaj monatoj. Ni tri ŝaŭmis pro bonvolo kaj ridemo, kaj mi... kompreneble mi sciis, ke la tasko de imperiestro ne estas nur fari komplezojn por siaj amikoj, sed tiutempe tio ne ŝajnis grava afero.

Kaj tamen finfine li tute ne estis malbona elekto. Herodo montris sin pli kapabla administranto ol iu ajn supozus, kiu memoris lin kiel junulon, kiam li elverŝadis monon por ĉevaloj kaj juveloj, kaj invitis siajn geamikojn al festoj tro luksaj por sia monujo. Kaj ankaŭ lerta diplomato. Li estis la homo, kiu persvadis Boteton rezigni pri siaj planoj por la templo.

Ilia lojala konduto atestis la sagacon de Gajo, kiu enpostenigis ilin, kaj multaj el ili longe restis kiel solida remparo por Romo ankaŭ sub Klaŭdio.

“Tio ĉi estas vere miriga!” Sinjo diris. “Mi ne kredas tion: ĝardeno sur boato!” La gastoj de la imperiestro staris en malgranda enmura ĝardeno, kun kvar bedoj geometrie lokitaj ĉirkaŭ centra fontano. Junaj vinberujoj, ankoraŭ tro novaj por plene kaŝi la brikojn, estis fiksitaj laŭ la muroj, kaj fruktarboj kreskis en grandaj potoj. Nur milda lulado malkaŝis la fakton, ke tiu perfekta ĝardeneto troviĝis ne surtere, sed surŝipe. “Boteto, kial je la bona diino vi ne sciigis al ni, kion vi planas? Vi tenis la aferon sekreta la tutan tempon!”

Gajo montris memkontentan rideton. “Naskiĝtaga donaco devus esti surprizo, ĉu ne? Ĉi tio estas mia naskiĝtaga donaco al mi mem.”

“Kaj vi realigis tion en... kiom da monatoj?” Domicio demandis.

“Tri-kvar”, Gajo diris. “Mi havis la ideon, dum mi revenis de Pandaterio. Ŝajne ekzistas ĝenerala opinio, ke kiam li vojaĝas ŝipe, imperiestro devas elteni la samajn mizerajn kondiĉojn kiel iu ajn vojaĝanto. Mi decidis, ke estonte mi postulos miajn komfortojn, negrave ĉu surŝipe aŭ kie ajn.”

Agripina vagis tra la ŝipo kun sia edzo, admirante ĉiujn detalojn. Estis du manĝosalonoj, ambaŭ riĉe ornamitaj. En unu la pentritaj muroj montris fantaziajn perspektivojn de kolonoj, pordoj, balkonoj kaj tegmentoj, dum en la alia birdoj netigis siajn plumojn inter plengrandaj arboj kaj floroj. Estis eĉ malgranda banejo, kiun elegante kompletigis mozaikaj pavimoj, kaj bronzaj kaj marmoraj akcesoraĵoj. “Estas bonŝance, ke Tiberio ne vidis ĉi tion”, Domicio murmuris al Agripina. “Banejo! Li demandus sin, kial li penis la tutan vivon por ŝpari monon.”

La ŝipo subite skuiĝis, tiel ke Agripina stumblis flanken en la brakojn de la marmora nimfo, kiu ornamis la randon de la varmakva kuvo. “Atentu!” Domicio diris, kaj tiris ŝin surpieden. “Ĉu vi vundis vin?”

Agripina frotis sian flankon, kiu estis kontuzita de la ŝtonaj fingroj de la nimfo. “Mi estas en ordo.”

“Ni iru sidi trankvile en la ĝardeno. Mi ne volas riski.”

“Mi fartas bone”, Agripina diris, sed Domicio prenis ŝian brakon kaj stiris ŝin en la direkto de la pordo.

Kiam ili revenis en la ĝardenon, alproksimiĝis knabo dek- aŭ dekdu-jara en mallonga blanka tuniko. Pro liaj grandaj bluaj okuloj kaj blondaj bukloj, lia plaĉe ŝvelronda karno, kaj lakte blanka haŭto de marmora glateco, la unua impreso de Agripina estis, ke unu el la statuoj el la banejo ĵus paŝis malsupren de sia soklo por saluti ilin. “Sinjorino Agripina, sinjoro Gneo Domicio, la bankedo post nelonge komenciĝos. Estos honoro por mi konduki vin al via divano.” Agripina kaj Domicio sekvis la knabon al laŭbo, kie tri divanoj estis aranĝitaj ĉirkaŭ malalta tablo. Laŭ lia invito, ili ekkuŝis sur la dua divano. Alia knabo, same bela kiel la unua, kronis ilin per floroj, dum tria forprenis iliajn sandalojn. “Kiel vi fartas?” Domicio demandis ŝin, dum oni lavis iliajn piedojn per parfumita akvo. “Mi esperas, ke ankoraŭ unu abunda manĝego ne estos tro por vi.”

Agripina estis dankema al Domicio pro lia zorgado pri ŝi, tamen de post ŝia malsano li fariĝis tro protektema. “Mi estos en ordo”, ŝi diris.

En la ĝardeno ili estis fortranĉitaj de la sonoj de la rivero kaj la urbo, kaj ankaŭ de la aro da malpli grandaj boatoj, kiuj sekvis malantaŭ ilia ŝipo. La atmosfero estis peza pro la parfumo de ekzotikaj floroj, la ŝprucado de la fontano freŝigis la aeron, kaj eŭnuko kantis laŭ la akompano de citro. Se ŝi ne sentus la mildan luladon de la divanoj, Agripina estus povinta imagi, ke ŝi troviĝas malproksime de la urbo en iu eleganta kampara vilao. Kaj tamen, kiel ŝi sciis, la tuta Romo ĉi-vespere ĝuas bankedojn kaj koncertojn koste de la imperiestra trezorejo.

Sur la ĉefa divano, Gajo kuŝis kun Sinjo ĉe sia flanko. Ŝi apogis sin kontraŭ li laŭ maniero, kiun oni povus konsideri iom tro intima inter geedzoj, almenaŭ en publika situacio, sed inter frato kaj fratino eblus vidi tion kiel kortuŝan bildon de gefrata kuneco. Ĉar neniu el la du jam trovis novan geedzon post siaj hastaj eksgeedziĝoj, ili emis kundividi divanon. La trian lokon ĉi-okaze okupis, kiel Agripina konstatis kun tremeto en sia brusto, tiu alloga junulo Emilio Lepido.

“Kiel agrable revidi vin, Emilio Lepido. Kiel mirinda festo!” Agripina provis laŭeble paroli nature, sed same kiel ĉiam, ŝi ne sukcesis trafi la punkton, kie ordinara amikeco staris en ekvilibro inter troa intimeco unuflanke, kaj formaleco ĉe la alia.

Ŝia propra kunulo sur la divano, krom Domicio, estis ŝia kuzo Ĝemelo, la filo de kompatinda nemenciebla onklino Livila kaj ŝia ĉikanema edzo Druso. Li estis stranga knabo, nur tri aŭ kvar jarojn pli juna ol Agripina, sed estis io pri lia konduto, kiu instigis la homojn trakti lin, eĉ je dek sep jaroj, kvazaŭ li estus ankoraŭ infano. Li senkaŝe gapis al la aliaj gastoj, dum ili prenis siajn lokojn ĉirkaŭ la tabloj, kaj li kantis al si mem subvoĉe, ŝajne nekonscia, ke li troviĝas en publika situacio. Por montri, ke tio estas por ŝi afero de absoluta indiferento, ĉu ŝi parolas al Lepido, ĉu al iu ajn alia gasto, Agripina turnis sin al sia kuzo. “Ĉu vi vidis la oferadon, Ĝemelo?”

Ĝemelo ĉesis kanti kaj rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ li ne estas certa, kiu alparolis lin. Finfine liaj okuloj haltis ĉe Agripina. “Mi ne ŝatas oferojn”, li diris.

“Ĉu vere? Kial ne?”

“Mi ne ŝatas rigardi la virbovon, kiu staras tie tiel trankvila kaj senkulpa, kun neniu ideo ke post momento la pastro bategos ĝian kapon per martelo kaj tranĉos ĝian gorĝon.”

“Mi ne kredas, ke la bovo zorgas pri tio, ĉu ne? Ĝi estas nura besto.”

“Ankaŭ bestoj sentas doloron”, Ĝemelo diris. “Pensu, kiel ili blekegas, kiam la ĉasistoj pafas ilin per sagoj en la cirko.”

“Jes, sed ili ne estas gravaj”, Agripina pacience klarigis al li. “Finfine, se oni zorgus pri la sentoj de bestoj, oni ne povus manĝi ilin, kaj tiam kio okazus?”

“Mi ne manĝas bestojn”, Ĝemelo diris. “Krom fiŝoj. Mi ŝatas fiŝaĵojn.”

“Ĝemelo, ĉu ĝenus vin interŝanĝi kun mi lokojn?” Livila diris de la kontraŭa divano. “Mi volas paroli kun mia fratino.”

Ĝemelo leviĝis, kaj prenis la lokon de Livila inter ŝia edzo Vinicio kaj oĉjo Klaŭdio. “Dankon pro tio”, Agripina diris. “La konversacio ne precize brilis ĉe ĉi tiu flanko de la tablo.”

“Kaj tamen”, Livila diris. “Li havas kelkajn interesajn ideojn, Ĝemelo. Li kapablas diri aferojn, kiuj foje surprizas – aferojn, kiuj vere pensigas.”

“Li certe scias, kiel surprizi sian kunparolanton”, Agripina diris. “Mi estas malpli certa, ĉu li pensigas.”

La knabetoj reaperis kiel aro da Kupidoj portantaj pletojn kaj telerojn, kaj metis la unuan pladon sur la tablon. Estis dikaj gliroj ŝmiritaj de mielo kaj papavosemoj, diversaj fromaĝoj, kaj kolbasoj aranĝitaj sur malgranda arĝenta krado, kun tranĉaĵetoj da ruĝaj prunoj sube por reprezenti flamojn. Pli kamparan etoson kreis vimena korbo plena je pajlo, en kiu kaŝiĝis pasteĉetoj en la formo de ovoj. Ĉiu ovo entenis paseridon kovritan de piprita ovoflavo.

“Ni ĝuas belegajn tagojn, ĉu ne”, Livila diris, rompante sian ovon per kulero. “Mi daŭre pensas pri panjo, kiom ŝi estus feliĉa, se ŝi estus povinta scii pri ĉio ĉi.”

“Jes, ankaŭ mi pensis pri panjo”, Agripina diris.

“Vi ofte pensas pri panjo, ĉu ne. Vi ĉiam estis al ŝi la plej proksima, tiu al kiu ŝi povis rakonti aferojn. Ŝi sciis, ke vi estas tiu, kiu kundividas ŝiajn ambiciojn por la familio.”

Agripina estis kontenta, ke Livila rekonas ŝian specialan rilaton kun ilia patrino. “Laŭ mi, ni povas konsenti, ke ŝiaj ambicioj estas realigitaj. Gajo estas imperiestro, kaj nia familio ricevas la agnoskon, kiun ni meritas. Nun finfine ni povas esti feliĉaj.”

Gajo parolis de la ĉefa divano: “Mi deziras fari ĝojan anoncon.” Unu post alia la gastoj ĉirkaŭ la tabloj fortiris sian atenton de siaj manĝaĵoj kaj de siaj kunuloj. Gajo atendis, ĝis ĉiuj sonoj de konversaciado silentiĝis, antaŭ ol daŭrigi. “Mia fratino Drusila baldaŭ reedziniĝos. La viro elektita por ŝi estas homo kun familia deveno same eminenta kiel la ŝia, talenta kaj kapabla junulo, kiu laŭ mi grimpos alten en sia kariero. Mi volas anonci la gefianĉiĝon de mia fratino Drusila kaj Emilio Lepido.”

“Mi ne atendis tion!” Livila diris, turnante sin al Agripina kun rideto. Ŝia gaja vizaĝo tuj alprenis zorgoplenan esprimon. “Pina, ĉu vi estas en ordo? Vi aspektas terure pale.”

Per kolosa peno, Agripina regis sian mienon. Ŝi jam instruis al si resti ĉe la sama tablo kun Lepido sen tremeto, aŭ tiel ŝi permesis al si kredi, sed la anonco estis tiel subita kaj tiel neatendita, ke ŝi ne povis kaŝi sian ŝokon. Iel ŝi sukcesis aperigi rideton. “Ne zorgu. Mi nur... mi nur sentis momentan kapturniĝon, nenion pli gravan.”

“Ĉu vi certas?” Livila observis ŝin maltrankvile, fiksrigardante en ŝian vizaĝon. “Eble ni devus alvoki saĝulinon aŭ simile.”

“Ne! Ne faru bruon pri la afero. La homoj ankoraŭ ne scias.”

“En ordo, se tio estas via prefero. Sed sciigu min, se vi fartos malbone.”

“Kial vi du flustras inter vi?” Gajo diris. Ĉiuj homoj ĉirkaŭ la tablo turniĝis por rigardi ilin. “Ni atendas, por ke vi venu doni kison al via nova bofrato.”

“Bofrato!” Agripina diris kvazaŭ senĝene, leviĝante de sia loko. “Plaĉas al mi tiu vorto.” Ŝi kaj Livila iris sidi sur la apuda divano, kie Sinjo kaj Lepido kuŝis flanke de la imperiestro. “Gratulon!” Agripina diris al sia fratino. “Tio estas bonega parulo, perfekta.” Tiam ŝi turnis sin al la ridanta junulo, kiun ŝi tiom estus dezirinta preni por si mem. “Emilio Lepido, estas plezuro bonvenigi vin en la Julian familion. Vartu bone nian fratinon.” Ŝi aŭdis sian propran voĉon: amikeman, ludeman, ne tro intiman. Finfine, ŝi pensis, ŝi lernas trafi la ĝustan tonon.

Gajo asignis elstarajn honorojn al mi kaj miaj du fratinoj. Ni ricevis la samajn privilegiojn kiel la pastrinoj de Vesta, kiuj ĝuas liberecon kaj jurajn rajtojn ne kutime permesatajn al virinoj. Ni ne plu estis devigataj cedi al la konsiloj de vira kuratoro, sed rajtis mem fari niajn decidojn kaj mem administri niajn propraĵojn. Kiel la pastrinoj, ni rajtis alveni en kovrita ĉaro ĉe publikaj ceremonioj, kaj kien ajn ni iris, liktoro marŝis antaŭe por forigi la homamasojn el la vojo. Kaj ne nur tio: mi kaj miaj fratinoj rajtis spekti la ludojn el la sidlokoj rezervitaj por la imperiestro kaj liaj familianoj, kaj krome niaj nomoj estis inkluzivitaj en la ĉiujaraj ĵuroj pri lojaleco, kiujn oni faras tra la tuta imperio. Postulante tion, Gajo ne nur honoris min kaj miajn fratinojn: pli ĝuste, per tio li memorigis la Roman popolon pri la sanktaj rajtoj de la tuta Julia familio.

Estas bedaŭrinde, ke li ne memorigis la homojn pri tio per siaj propraj agoj. Se li volis montri respekton al nia familio, la plej bona maniero por atingi tion estus konduti laŭ maniero, kiu pruvus nian rajton regi.

Gajo ne preteratentis la aliajn membrojn de sia familio. Nia avino Antonia estis nomumita pastrino de Aŭgusto, kaj same kiel Livia pli frue, ricevis la titolon Aŭgusta. Ŝi estis nur la dua virino honorita de tiu titolo

Kaj mi estas la tria.

sed bedaŭrinde ŝi mortis ne longe post la imperiestriĝo de mia frato. Tial ŝi ĝuis nur dum mallonga tempo tiujn signojn de alta respekto.

Ĉi tiu estus la ĝusta punkto por mencii, ke Boteto aranĝis la eksedziniĝon de Sinjo de tiu neniulo, per kiu Tiberio ŝarĝis ŝin, kaj anstataŭe edzinigis ŝin al... Mi partoprenis en la geedziĝfesto kaj konversaciis kaj ridis... Kiom tio doloris, konduti kvazaŭ mi estus kontentega pro ilia kuniĝo, kvazaŭ ĵaluzo ne tramordus min. Boteto tamen sciis. Li havis talenton elflari tiajn aferojn. Li rigardis min, dum mi kuŝis sur la divano apud mia edzo, kaj montris malican rikaneton. Li sciis, ke vidi Sinjon kaj Lepidon unu apud la alia sur iliaj ceremoniaj tronoj estis kiel ponardo tra mia koro.

Mi ne mencios tion. Kial mi elfosu tiujn dolorajn memorojn? Mi verkas miajn propran historion, ne tiun de Sinjo.

3

Nur duonan jaron post sia imperiestriĝo, Gajo serioze malsaniĝis. Tio estis maltrankviliga periodo, ne nur por mi kaj la aliaj anoj de mia familio, sed por la tuta popolo de Romo kaj la imperio.

La homamasoj kirliĝis en la stratoj, premante sin ĉirkaŭ mia portolito, dum mi pasis tra la placo al la palaco. Vizaĝoj fiksrigardis internen – malgrasa virino kun aknoplenaj vangoj kaj haroj kiel ratovostoj, kaj ŝiaj muknazaj infanoj kiuj levis al mi grandajn okulojn, kaj estis vireto kun pinta mentono kaj brakoj kiel maldikaj bastonetoj, kiuj provis tordiĝi antaŭen sub ŝia akselo, dum malantaŭ ili svarmis centoj da aliaj kiel aro da nigraj blatoj. La liktoro puŝis ilin flanken. “Malantaŭen! Malantaŭen! Faru spacon por la fratino de la imperiestro!” Ili trenis sin el la vojo, sufiĉe respektoplene, kaj kiam mi preterpasis ili vokis: “Kia novaĵo, mia sinjorino? Kiel li fartas?” Ilia adorado estis kortuŝa, sed senbrida kaj eĉ iom timiga. Mi tiris flanken la kurtenon por diri: “Senŝanĝe, bedaŭrinde” aŭ “La kuracistoj diras, ke eble la situacio pliboniĝas”, kaj mi aŭdis, kiel mia informo estas transdonata de unu homo al alia.

Kelkaj membroj de la publiko, senesperaj pro la timo tiel rapide perdi sian novan imperiestron, ĵuris oferi la propran vivon interŝanĝe kontraŭ lia. Tiuj ĵuroj estis efikaj, sed kiam Gajo resaniĝis, ili bedaŭris la promesojn kiujn ili faris en momento de ekstrema emocio, kaj deziris retiri ilin. Tio ne estis permesebla, ĉar estus tro granda defio al la sorto lasi tiujn ĵurojn neplenumitaj. Oni devigis la ĵurintojn realigi tion, kion ili estis anoncintaj.

Ĉiuj senatanoj estis entuziasme aprobintaj la elekton de Gajo kiel imperiestro, sed almenaŭ kelkaj el ili verŝajne kredis, ke pro liaj juneco kaj manko de sperto estos facile manipuli lin. Kiam tiuj ambiciaj senatanoj komprenis, ke li ne estas influebla kiel ili esperis, ili ĉesis subteni lin kaj komencis serĉi novan, pli muldeblan kandidaton. Tiu estis la nepo de Tiberio, Ĝemelo, kiu estis mense nekapabla. La malsano de Gajo prezentis la perfektan okazon por antaŭenpuŝi lin. Inter liaj apogantoj estis Makro, la kapitano de la Pretoranoj, kiu ludis gravan rolon en la falo de Sejano. Kvankam Gajo konsciis pri sia ŝuldo al Makro, kiu certigis lian glatan enposteniĝon post la morto de Tiberio, li nun rimarkis, ke tiu homo estas danĝera. Li havis neniun elekton: li nepre devis ekzekutigi Makron, kaj samtempe, Ĝemelon.

Kompatinda Ĝemelo, li neniam misfaris al iu ajn. Li havis tiun kolekton de ŝildoj – li tenis ilin pendantaj de la muro, Gaŭlajn kaj Trakajn kaj Bitinajn kaj mi ne scias kion alian, por ĉiuj malsamaj triboj, kaj se oni donis al li nur etan kuraĝigon, li estis preta paroladi pri ili dum horoj. Li ne ĝenis iun ajn, oni estus povinta lasi lin trankvila kun lia ŝildokolekto. Sed li reprezentis tro grandan minacon. Lia nura ekzisto estis invito al la ambicioj de aliaj homoj.

En Antio

Vintre, 37 pK

Agripina kuŝis sur sia lito kun la jupo levita, dum Metrodora masaĝis ŝian grandegan streĉitan ventron per aroma oleo. En agrabla stato de duondormo, ŝi enspiris la intensan odoron de mirto, dum Metrodora frotis ĉiujn partojn de ŝia ventro, komencante supre, tiam daŭrigante ĉirkaŭ la flankoj kaj suben. Agripina preskaŭ ensonĝiĝis, kvazaŭ en rezina nubo, kiam Metrodora diris: “Hmm... hmm... ĉu povas esti... Forviŝu la oleon, Fila.”

La filino de Metrodora, junulino proksimume dekkvin-jara, malfermis ilian kunportitan kesteton kaj elprenis tukon, kiun ŝi uzis por purigi la ventron de Agripina.

“Mi volas nur aŭskulteti nun”, Metrodora diris.

Agripina rigardis malsupren al la kapo klinita kontraŭ ŝia ŝvelronda ventro, senpripense rimarkante jen kaj jen arĝentan haron inter la nigraj. Metrodora moviĝis de unu punkto al alia, ĝis ŝajne ŝi trovis tion, kion ŝi serĉis. Ŝi restis en tiu pozicio kun sia orelo premata kontraŭ la ventro de Agripina dum iom da tempo. Finfine ŝi rigardis supren, kun la maldekstra vango iom ruĝiĝinta. “La bebo ankoraŭ ne turniĝis. Ni devos provi turni lin mane.”

Ĉu eblas, ke io ankoraŭ povos misfunkcii je ĉi tiu malfrua stadio? Agripina estis zorgoplena dum la unuaj monatoj, sed pasinte la punkton kiam ŝi perdis sian unuan infanon, ŝi ĉesis timi. Kaj finfine, la aŭguroj apenaŭ povus esti pli bonaj: la bebo estis koncipita en tiu sama tago, kiam oni deklaris Gajon imperiestro. Ĝis la hodiaŭa tago Agripina estis absolute certa, ke ŝia bebo kreskos sekure en ŝia ventro, ke ĝi estos forta kaj sana, kaj ke ĉio estos en ordo. Sed ŝi ne intencis aŭdigi siajn timojn: tio signifus, tenti la Sorton. “Vi kredas, do, ke ĝi estos li”, ŝi diris.

“Neniam eblas certi”, Metrodora respondis. “La homoj ŝatas amuzi sin per la demando, kio elventriĝos. Sed laŭ mia sperto, foje aperas knabo kaj foje knabino.”

Agripina unue renkontis Metrodoran, kiam ŝi kaj ŝiaj gefratoj loĝis en la domo de Livia. Ŝi sciis, ke laŭ multaj homoj kuracistino ne povas esti same bona kiel viro, sed tio neniam ĝenis Livian kaj avinjon Antonia, kiuj fidis ŝin solvi ĉiajn problemojn, ne nur la kutimajn inajn malsanojn. Kaj efektive estis malfacile ne kredi je la kapablo de Metrodora. Ŝi elspiris sciojn kaj memfidon.

“Vi tenu la ŝultrojn de sinjorino Agripina”, Metrodora diris al sia filino. “Certigu, ke ŝi ne glitu malsupren en la lito. Restu senmova, mia sinjorino. Tio povus esti iomete malkomforta.”

Agripina rekonis iomete malkomforta kiel esprimon, kiu verŝajne antaŭanoncas ian malagrablan proceduron, kaj ŝi kaptis la flankojn de la lito, dum Metrodora komencis puŝi kaj premi ĉe ŝia ventro. La afero ne estis tiel terura kiel ŝi timis, malkomforta pli ol dolora, sed ĝi ŝajnis daŭradi tre longe. Finfine Metrodora paŝis malantaŭen. “Tio ne helpas. Ĉi tiu bebo tutsimple ne deziras turniĝi.” Ŝi prenis la tukon kaj viŝis siajn oleajn manojn. “Prefere ni ne persistu tro longe. Li povus havi siajn bonajn kialojn por resti kun la kapo supre.”

“Sed ĉio estos en ordo, ĉu ne?” Agripina aŭdis sian propran voĉon, kiu petegas konsolon kiel timema knabineto. Ŝi profunde enspiris por kvietigi sin mem, kaj intence malaltigis sian tonon. “Ĉu tio gravos, se la bebo ne turniĝos?”

“Ĝi povus ankoraŭ inversigiĝi de si mem. Kaj se ĝi ne faros, ĝi ne estos la unua bebo, kiu venas en la mondon kun la piedoj unue. Ĉu ne ekzistis fama kazo en via propra familio?”

Agripina estus povinta ridi pro subita senstreĉiĝo. “Jes kompreneble, mia avo Agripo. Oni nomis min laŭ lia nomo.”

“Jen, eventuale, ni havas la klarigon. Via bebo estos la vera posteulo de via fama avo. Ĝi montras sian firman intencon simili al Agripo, eĉ en la utero.”

Agripina atendis, dum Fila ĝustigis ŝian jupon, tiam svingis siajn piedojn de la lito. El ŝiaj kvar geavoj, Agripo estis la malplej eminenta rilate al deveno kaj familio, sed li grimpis el relative ordinara fono por fariĝi unu el la plej gloraj generaloj de Romo kaj persona amiko de Aŭgusto. Ŝi estis vidinta plurajn el liaj libroj en la bibliotekaj ŝrankoj de Domicio, sed ili ne sufiĉe vekis ŝian scivolon por ke ŝi legu ilin: seninteresaj, praktikaj verkoj pri tiaj temoj kiel vojoj, akveduktoj kaj urba administrado. Sed nun ŝi memoris, ke estis ankaŭ membiografio. La biblioteko en Antio estis malpli ampleksa ol tiu, kiun Domicio posedis en Romo, sed ŝi estis sufiĉe certa, ke ŝi rimarkis la memoraĵojn de Agripo en iu okazo, kiam ŝi serĉis ion alian. Tuj post foriro de la kuracistino, ŝi intencas iri en la bibliotekon por serĉi ĝin.

Mia filo Lucio naskiĝis la 15an de decembro.

Eĉ nun en mia menso li restas Lucio. Tiu nomo reportas min al liaj infanaj jaroj, kiam li estis dikronda knabeto, kiu altrotis por montri al mi skarabon aŭ ĵus trovitan koloran plumon, aŭ por peti helpon pri sia lernotasko. Mi estis la homo, al kiu li turnis sin tiutempe – li ne konstante serĉis la aprobon de sia instruisto.

Kiam Domicio prenis lin enbrake, kaj rulis sur sia lango tiun sonoran nomon, Lucion Domicion Ahenobarbon, mi vidis lian fieron: jen lia unua laŭleĝa filo, kaj la unua, kiu portas lian familian nomon. Mi ne diris al li, ke la Domicia familia nomo estas neniel fanfaroninda, almenaŭ por knabo, kiu apartenas al la Julianoj ĉe la patrina flanko. Mi bedaŭris, ke li ne rajtas preni mian nomon anstataŭ tiu de sia patro.

Nerono estas multe pli impona nomo – ĝi ofte reaperas inter la Klaŭdianoj. Nerono Klaŭdio Ĝermaniko: ankoraŭ ne precize la nomo, kiun mi mem elektus por li, kaj eĉ tio devis atendi, ĝis adoptis lin Klaŭdio. Klaŭdio estis same entuziasma kiel mi aldoni Ĝermanikon: mia patro, lia frato. Mi efektive tiam komencis nomi lin Nerono – almenaŭ publike. Sed en miaj pensoj li ĉiam restis mia eta Lucio.

Mia filo Nerono naskiĝis la 15an de decembro, en la konsula jaro de Aceronio Prokulo kaj Petronio Pontio Nigrino. Prizorgis min la fama kuracistino Metrodora. Ŝi estis la filino de alia bone konata kuracisto, Metrodoro, ĉe kiu ŝi studis kiel junulino. Sed la filino poste superis la famon kaj saĝecon de la patro. Ŝi estas la aŭtoro de pluraj gravaj traktaĵoj ne nur pri malsanoj specifaj de virinoj, sed pri la medicino ĝenerale. Multaj el tiuj verkoj estas dediĉitaj al mi.

La doloro estis kiel giganta pugno kaptinta ŝiajn intestojn. Ĝi premis pli kaj pli forte, ankoraŭ pli forte... “Ne luktu kontraŭ ĝi”, Metrodora diris. “Akompanu ĝin.”

Agripina, sidanta sur la alta naskoseĝo, faris sian eblon senstreĉiĝi kaj lasi la aferon okazi. La doloro kreskis kaj kreskis, survoje al iu neimagebla pinto. Ŝi ellasis profundan ĝemon. Tiam, peze spirante, ŝi troviĝis ĉe la alia flanko, kaj la doloro komencis retiriĝi. “Mi volas eliri el la seĝo”, ŝi diris.

“Kaj tamen, ne”, Metrodora diris. “Vi fartas tute bone, kie vi estas. Fila, rektigu tiujn kusenojn.”

La filino de Metrodora ĝustigis la kusenojn malantaŭ la dorso de Agripina, dum unu el ŝiaj helpantoj paŝis antaŭen kun fasketo da sekigitaj herboj, kiujn ŝi tenis sub la nazo de Agripina. Agripina puŝis la virinon flanken. “Venas alia, alia...!” ŝi diris konvulsie.

“Ne timu, mia sinjorino”, Metrodora diris. “Ni ĉiuj estas apud vi. Nun, enspiru profunde.”

Agripina palpis sian vojon tra blanka nubo, trapikate jen kaj jen de doloraj lancoj. La sola afero al kiu ŝi povis teni sin estis la voĉo de Metrodora, kiu trankvile ripetis instrukciojn, dum dolorondoj leviĝis kaj falis, leviĝis kaj falis. De tempo al tempo iu tenis al ŝiaj lipoj tason, kaj ŝi englutis buŝplenon da akvo, mirigita de la banala sperto senti malvarman likvaĵon guteti laŭ ŝia gorĝo. Tiam ŝi eksentis alproksimiĝon de nova dolorondo, kaj ŝi kaptegis la flankojn de la seĝo, esperante per sia tuta animo ke la venonta pinto ne estos tro alta por ke ŝi algrimpu ĝin.

La nubo ĉirkaŭ ŝi pli kaj pli densiĝis, la voĉo de Metrodora distanciĝis, sed la dolorondoj ne ĉesis alvenadi. La virinoj parolis inter si, sed ili estis tre for. Ŝi ne plu havis konscion pri ilia ĉeesto, neniun konscion pri io ajn krom la dolorlancoj kiuj proksimiĝis kaj foriris, proksimiĝis kaj foriris, ĝis venos la lanco, kiu fendos ŝin en du partojn kaj tiam la tuta afero finiĝos. Agripina ne plu sciis, kie ŝi troviĝas. Nenio plu ekzistis por ŝi krom la doloregoj, kiuj plenigis ŝian korpon kaj ŝian menson.

La vizaĝo de Metrodora aperis antaŭ ŝi. Ŝi estis parolanta. Agripina bezonis momenton por kompreni, ke Metrodora provas diri al ŝi ion. Ion pri la kruro faldita en la malĝusta direkto. Tiam ŝia vizaĝo denove malaperis.

Subite Agripina trovis sin meze de zumanta abelujo. Estis virinoj ĉe ĉiuj flankoj, murmurante en ŝian orelon, masaĝante ŝin per oleo, provante levi ŝin de malantaŭe... Kial ili ne povas simple lasi ŝin en paco? Agripina forbatis iliajn manojn. La virinoj disiĝis kiel svarmo de muŝoj.

Metrodora diras ion. “Ni nepre devas fari, mia sinjorino. Ni nepre provu tiri malsupren la alian kruron.” Dum la paŭzoj inter doloroj Agripina konsciis pri diversaj palpadoj kaj manipuladoj okazantaj malsupre. La afero ne ĝenis en si mem, aŭ ĉiuokaze la ĝenado estis ensorbita de la pli fortaj doloroj, kiuj plu regule anoncadis sin.

Ŝi tute ne plu komprenis, ĉu estas tago aŭ nokto, de kiom da tempo daŭras ĉi tiu situacio, aŭ ĉu ĝi iam ajn ĉesos. Ŝi senespere deziris ke ĝi finiĝu, sed ŝi estis kaptita. Estis neniu eliro krom sekvi la vojon ĝis la fino. La eliro povus esti nasko, ĝi povus esti ŝia propra morto. Tio ne plu gravis al ŝi, kondiĉe ke ĝi venu.

Malklare ŝi aŭdis la voĉon de Metrodora. “Ni rektigis la kruron! Estas tempo puŝi! Puŝu, mia sinjorino, puŝu!”

Kvazaŭ en premsonĝo Agripina sentis, ke ŝiaj muskoloj ne plu kapablas reagi al ŝia volo. Apenaŭ restis al ŝi sufiĉa forto por murmuri: “Ne povas.”

“Vi ja povas”, Metrodora diris. “Tio estas la sola maniero por elirigi la bebon. Kaj ni prenos ĝiajn piedojn. Ankoraŭ ne, ankoraŭ ne... Nun, puŝu!”

Estis kvazaŭ mano tordas sin en ŝiajn intestojn kaj tiras ilin el ŝia korpo. Sed io okazas. Eligante spasman spiron pro la ŝoko, Agripina sentis la bebon moviĝi malsupren, kvazaŭ de la plej alta ŝtupo al la posta.

Ŝi apenaŭ superis tiun momenton, kiam Metrodora diris: “Kaj denove!” Agripina pretigis sin. Denove venis la kreskanta doloro, la tordado en ŝiaj intestoj, sed ĉi-foje ŝi bonvenigis la doloron: tio estas doloro, kiu portas ŝin pli proksimen al la fino. La bebo moviĝis malsupren ankoraŭ unu ŝtupon.

“Ni preskaŭ alvenis!” Metrodora diris. “Nur unu plian!” Iel Agripina sciis, ke jen la momento. La fortostreĉo mortigos ŝin, sed tio estas la sola maniero por liberiĝi. La virinoj premegis ŝian ventron, ŝi tiris supren siajn genuojn, kaj traskuis ŝin kriego, kiu eksplodis el ĉiu aperturo de ŝia korpo.

Kaj tiam ĉio estis for. Agripina estis tro disbatita kaj elĉerpita por havi iun ajn senton krom kontento, ke venis la fino. De longa distanco ŝi aŭdis krion de bebo, kaj la voĉon de Metrodora diri: “Via filo, mia sinjorino.”

“Ĉu ”n ordo?” Agripina sukcesis demandi.

“Sana knabo. Mi sendos iun por voki vian edzon.” Metrodora malfermis la pordon, kaj lumo verŝiĝis en la ĉambron.

“Mateno?” Agripina diris.

“Tagiĝas, mia sinjorino. La suno ĝuste nun leviĝas.”

La nasko de mia filo estis longa kaj malfacila. Ĝi komenciĝis je tagmezo, kaj atingis kontentigan rezulton nur la postan matenon en la horo antaŭ la sunleviĝo. Nerono naskiĝis kun la piedoj unue. Multaj homoj konsideras tion aŭguro de malfeliĉa sorto, ĉar ĝi montras misan komencon en la plej frua tago de la vivo. Sed tio ne estas vera, kiel pruvas la ekzemplo de mia patrinflanka avo, Marko Vipsanio Agripo. Ankaŭ li naskiĝis kun la piedoj unue, kaj certe neniu volus sugesti, ke Agripo estis malsukcesa viro. Li estis unu el la plej gloraj generaloj de Romo, venkinto de Marko Antonio ĉe la Batalo de Aktio, kaj persona amiko de mia praavo, Aŭgusto Cezaro, kiu donis al li kiel edzinon sian solan filinon.

La naskon de Nerono akompanis tre favora aŭguro. Tuj kiam li naskiĝis, Metrodora viŝpurigis lin kaj portis lin al la pordo por meti lin en kontakton kun la tero. Ŝi malfermis la pordon precize en tiu momento, kiam la suno leviĝis super la pinto de la tegmento, tiel ke eĉ antaŭ ol Nerono kuŝis sur la tero, la radioj de la leviĝanta suno ornamis lian korpon. Tiu feliĉa aŭguro klare indikis, ke mia filo estas destinita alporti lumon kaj varmon al la tuta imperio, kiel pruvis la postaj okazaĵoj.

Pere de mi, mia filo Nerono estas rekta posteulo de la du plej eminentaj familioj de Romo, la Julia ĉe mia patrina flanko, kaj la Klaŭdia flanke de mia patro. Pri la Julianoj mi jam skribis. La origino de la Klaŭdia familio estas preskaŭ same notinda. Laŭdevene ĝi estis Sabina familio, kiu unue venis al Romo, kiam ekestis paco inter Romulo kaj la Sabina reĝo Tatio. De post tiuj plej fruaj tempoj, ĝi donis al Romo multajn el ĝiaj plej admirataj konsuloj kaj generaloj, kaj rilate al inoj, plurajn pastrinojn de Vesta.

4

Dum la unua jaro de la regado de Gajo, ŝajnis ke la Julia familio finfine estas benata de Fortuno. La postan jaron, tamen, nia feliĉo renversiĝis. Dum varmega, malsana somero, mia fratino Drusila mortis pro febro. Tio estas tragedio por ni ĉiuj, sed aparte por Gajo, kiu estis profunde ŝokita de ŝia morto – fakte li neniam plene regajnis sian ekvilibron.

Ŝi aspektis kiel dormanto, se ŝi ne estus tiel vakse blanka. Mi ne atendis la ŝokon, kiun mi ricevis, vidi mian propran fratinon en ŝia plej bela silka robo kaj smeraldoj, kuŝanta sur mortostablo. Mi ne povas diri, ke mi aparte amis ŝin – verŝajne ni estis tro proksimaj laŭ aĝo, kaj ni pasigis tro da tempo kune. Sed ĝuste tio estas la afero: ŝi ludas rolon en ĉiuj miaj plej fruaj memoroj, kaj estis momentoj... kiam ni sidis sur la planko de nia ĉambro, plene ensorbitaj dum ni kune esploris ŝian skatolon de trezoretoj, aŭ dividis inter ni bovlon da ĉerizoj kaj kverelis, kiu ricevos la unuopan, kiu restas je la fino.

Kiam Boteto imperiestriĝis, ni ĉiuj kredis, ke ne plu okazos malbonaj aferoj. Ŝi tiom ĝuis tiun jaron, la rekonon, la atenton, sed tiam ŝi estis forportita ĝuste kiam ĉio ŝajnis en ordo. Nur unu jaron, kaj jen la fino.

Tiu smeralda kolĉeno – kia malŝparego! Sed kun Boteto duone freneziĝinta, mi ne aŭdacis sugesti, ke oni forprenu ĝin antaŭ ol meti ŝian kadavron sur la funebran ŝtiparon. Tio estis tipa konduto liaflanke: tiuj senbridaj elmontroj de afliktiĝo.

Li ne povis koncentriĝi pri io ajn dum kelkaj monatoj post ŝia morto, li ne povis pensi pri siaj devoj, ne povis eĉ sidi kviete. Kiam li estis en la sama ĉambro kun alia homo, li daŭre paŝis tien kaj reen. Li nepre devis moviĝi, unue kelkajn tagojn en Albo, tiam li pensis, ke li estos pli kontenta en Baulo, tiam li ŝanĝis sian ideon kaj pluveladis ĝis Sicilio. Ne estas mirige, ke la senatanoj senpacienciĝis – ili neniam sciis, kie trovi lin, kaj eĉ se ili sukcesis alparoli lin, li ne aŭskultis. La homoj estas komprenemaj dum la unua monato, sed ne se la afero daŭras kaj pludaŭras.

Tiu teatraĵo, kiun mi iam spektis: Oresto ĉasata de la Furioj. Tiu verso, kiel ĝi tekstis – “Estu pelataj la memoroj...” Ne, ne memoroj, kio ĝi estis... Pensoj! Jen ĝi: “Estu pelataj la pensoj el mia animo.” Tia estis Boteto, li similis al Oresto, kiu fuĝas de unu loko al alia.

Jen ni, ĉiuj pretaj kaj atendantaj, Drusila eleganta sur la mortostablo en sia verda robo kaj smeraldoj, ni ceteraj kun niaj malhelaj vestoj kaj nekombitaj haroj.

Boteto eksidis, preskaŭ falante, sur tabureton. “Mi ne povos.”

Vi devas!” mi diris. “La procesio jam alvenis.” Nun kiam ne plu estis Sinjo, eble estis mia tasko konsoli lin, sed... Li estis ido de Ĝermaniko same kiel mi, estas momentoj kiam necesas subpremi siajn larmojn kaj memori, kiu oni estas. Dum la muzikistoj agordas siajn instrumentojn en la strato, la antaŭuloj staras atende en siaj maskoj – tio ne estas la momento por cedi al siaj emocioj.

Mi ne eltenos”, li diris. “Vi devos fari la aferon sen mi.”

Kio pri via oratoraĵo?” Oĉjo Klaŭdio demandis.

Legu ĝin Lepido.”

Lepido. Ĉiam eblis fidi je li – li estis prudenta homo, ne homo kiu permesus al siaj emocioj regi lin, kiam la funebra procesio staras jam ĉe la pordo. Ne, ne, prefere mi ne pensu pri li. Sinjo ne meritis lin... li ne mem elektis ŝin, kompreneble, estis Boteto, kiu donis ŝin al li. Interesis ŝin nur festoj kaj juveloj, kaj malica klaĉado pri homoj, kiuj kredis ŝin amikino. Mi estis certa, ke Lepido vidos, kia homo ŝi estas, post ilia geedziĝo, sed li ne ŝajnis rimarki ŝiajn mankojn. Estis tiu okazo, kiam ni estis en Baulo, kaj li prenis ŝin en siaj brakoj kaj ŝajnigis, ke li ĵetos ŝin en la naĝbasenon, kaj ŝi krietis kaj alkroĉis sin al li. Li levis ŝin tiel facile, la muskoloj de liaj brakoj ŝvelis iomete, kaj ŝi kroĉiĝis al lia brusto, li rigardis malsupren al ŝi protekteme, kaj ili ambaŭ ridis iomete kune, kaj li donis al ŝi tiun rideton... Ne, ne, mi pensu pri io alia. Estu pelataj la pensoj el mia animo.

5

En Bajo

Somere, 39 pK

“Pardonu min, mia sinjorino, ĉeestas virino, kiu petas paroli kun vi. Ŝi diras, ke ŝi memoras vian patrinon – kaj ŝia edzo servis sub via patro en Ĝermanujo.”

Ne la unuan fojon Agripina aŭdis tian sinprezenton, precipe dum la konsula jaro de Domicio. Kutime ĝi estis la enkonduko al iu malfeliĉa historio, aŭ peto pri rekomendo. Ŝi ĉiam estis kontenta ricevi tiajn petojn, kiuj donis al ŝi la eblon iomete aktivi en la publika vivo, same kiel faris Livia, kiam ŝi uzis sian influon ĉe Aŭgusto. “Direktu ŝin en mian salonon”, ŝi diris. Ŝi estus povinta ordoni, ke la sklavo gvidu la virinon en la ĝardenon, sed Agripina preferis aldoni formalecon al la renkontiĝo, akceptante ŝin en la ĉambro, kie ŝi mem faras siajn laborojn. Malkiel ŝia edzo, Agripina ne havis studejon kie akcepti klientojn, sed ŝia propra ĉambro estis sufiĉe digna kaj donis ian indikon pri ŝia rango. En unu angulo staris teksokadro, sed estis ankaŭ librobretaro, tiel montrante, ke ŝi dediĉas sian menson al seriozaj okupiĝoj, krom al la inaj artoj subtenataj de Aŭgusto.

Ŝi lasis Lucion ludanta en la ĝardeno kun sia vartistino, kaj eniris la domon, kie ŝi sidiĝis por atendi, ke oni prezentu ŝian vizitantinon. Tiu estis maturaĝa virino, verŝajne en siaj kvardekaj jaroj, vestita konvene sed ne lukse en senornama lina robo kaj kolĉeno el plataj oraj rondaĵoj. Agripina taksis, ke ŝi estas sufiĉe bonfarta sed ne riĉa: ne tia virino, kian oni invitus sidiĝi en ĉeesto de la fratino de la imperiestro. “Dankon, ke vi konsentis vidi min, mia sinjorino”, ŝi diris. “Mia nomo estas Hedilo, kaj mi estas la edzino de Nicero de Puteolo. Ni estas en tre granda malfacilaĵo. Estas tiel, ke mia edzo estas... oni arestis lin.” Ŝi diris tiujn lastajn vortojn per tremanta voĉo, tiel ke Agripina devis peti ŝin ripeti ilin.

La unua impreso de Agripina estis favora, sed ŝi memoris, ke ŝi ne devas tuj salti al konkludo. Ŝi devas konduti kiel juĝisto, unue aŭskultante la tutan rakonton, kaj zorge pripensante ĝin antaŭ ol fari decidojn aŭ promesojn. Intertempe tamen Hedilo estis ploranta. Agripina sentis sin iomete perdita, sed ŝi provis montri kunsentan mienon, kaj atendis, ĝis ŝia vizitantino sukcesos regi sin.

“Kio okazis?” ŝi demandis, tiel milde kiel ŝi povis. “Kial via edzo estis arestita?”

Hedilo viŝis sian nazon per la mano. “Ĉar lia ŝipo estis konfiskita, kaj li ne volis cedi ĝin. Vidu, estis tiel: li havis ŝipplenon da vino por liveri en Krotono, kaj la ŝipo jam estis ŝarĝita, sed la homoj diris, ke ili ĉiuokaze prenos la ŝipon, kaj ke restas al li la mateno por malŝarĝi la vinon. Do, mia edzo diris, ke li ne intencas malŝarĝi la ŝipon por iu ajn, kaj ke li intencas veladi suden dum la tajdo fluas laŭe. Do tiam ili diris, ke aŭ li kunlaboros, aŭ li estos arestita, kaj li diris... Nu, ĉiuokaze ili arestis lin kaj metis lin en malliberejon, kaj prenis la ŝipon kun ĉiuj varoj.”

“Kiuj estis tiuj homoj, kiuj volis forpreni lian ŝipon?” Agripina demandis, kvankam ŝi havis malagrablan senton, ke ŝi jam scias.

“Nu, ĝuste tio estas la afero, mia sinjorino, ĝi estas por tiu vojo, kiun oni konstruas super la golfo. Oni konfiskis ĉiujn ŝipojn, kiuj staras en la havenoj, laŭlonge de la tuta bordo. Ĉiuj ŝipposedantoj plendas, sed post kiam kelkaj estis arestitaj – mia Nicero ne estis la sola – neniu plu aŭdacis diri ion ajn.”

Agripina demandis sin, kion la virino atendas de ŝi. Ĉu ŝi kredas, ke Agripina povos elirigi ŝian edzon el la malliberejo, aŭ aranĝi, ke oni redonu la ŝipon? “Mi komprenas”, ŝi diris, esperante ke ŝi donas impreson de pli granda memfido ol ŝi sentas interne. “Do vi venis al mi por peti helpon...”

“Jes, mia sinjorino. Mia edzo ne rompis iun ajn leĝon – li nur deziris porti siajn varojn al Krotono, laŭkontrakte. Temas pri kruĉoj da Vezuvia vino – mi timas, ke oni ŝtelos ilin, se ili restos en la ŝipo sen gardisto.”

“Mi esploros, kio estas farebla”, Agripina diris. “Mi enketos por malkovri, ĉu eblas aranĝi ion.” Ŝi volis aldoni: “... sed mi ne povas promesi rezultojn”, sed tio impresos tro malforte. Anstataŭe ŝi demandis: “Kie via edzo troviĝas nun?”

“Li estas en malliberejo, mia sinjorino, en Puteolo. Li neniam antaŭe troviĝis en tia situacio, li ne estas tia homo, kia partoprenas en kvereloj kaj disputoj, li nur trankvile faras sian laboron, komercante per varoj suden kaj reen, li aĉetis malnovan ŝipon per siaj propraj ŝparaĵoj kaj riparis ĝin mem... Li ne povos daŭrigi sian negocon sen la ŝipo – li ŝparis dum jaroj por aĉeti ĝin, kaj nun oni forprenis ĝin de li.”

“Kiel vi elturniĝas nun sen via edzo?” Agripina demandis.

La virino lanĉis sin en novan rakonton, per kiu Agripina komprenis, ke ŝi havas du sklavojn hejme, kaj ŝiaj filo kaj bofilino loĝas kun siaj infanoj en najbara apartamento. Ankaŭ la filo, same kiel duono de la viroj en Puteolo, atendas ĝis oni liberigos lian ŝipon, sed ili estos en ordo ankoraŭ dum ioma tempo.

Konsentinte reveni post du tagoj, Hedilo foriris kun multaj dankoj. Agripina konsideris, kion ŝi faru. Ŝi povus iri rekte al Gajo, sed ŝi konis sian fraton sufiĉe bone por esti certa, ke tio estus malprudenta aliro. Pro sia ironia humuro, se ŝi petos indulgon por Nicero, eble li decidos turmenti lin eĉ plie. Kaj krome povus esti aliaj aspektoj de la kazo, pri kiuj ŝi ne konscias. La plej bona afero, ŝi pensis, estos atendi ĝis Domicio revenos hejmen. Li iris paroli kun Gajo kaj por inspekti precize tiujn laborojn, kiuj kaŭzis tioman aflikton al Hedilo kaj ŝia edzo.

“Jen unu eta fingreto, jen dua eta fingreto...” Agripina tiklis la piedfingrojn de Lucio kaj amuzis lin per unu el la sensencaj versaĵoj, kiujn ŝi lernis de Eklogo, kiam ankaŭ ŝi mem estis nura bebo. “Jen tria eta fingreto, jen...”

“Paĉjo!” kriis Lucio kaj saltis de la divano.

Agripina aŭdis la voĉon de sia edzo en la vestiblo. “Ni estas ĉi tie”, ŝi vokis. “En la salono.” Ŝi ekstaris kaj prenis Lucion enbrake.

La pordo malfermiĝis, kaj Domicio lamis internen, apogante sin sur bastono. “Kie estas mia knabo?”

Lucio tordiĝis en la brakoj de Agripina, kaj lanĉis sin al sia patro. “Paĉjo!”

“Atentu!” Ridante, Agripina kaptis Lucion pli firme. Ŝi estis forprenonta la bastonon de sia edzo, kiam neatendite alia viro sekvis lin en la ĉambron. Eĉ antaŭ ol ŝi plene komprenis, kiu li estas, Agripina sentis spasmon interne.

“Estas agrable revidi vin, Julia Agripina”, Lepido diris.

Momente Agripina ne kapablis respondi. Dum Lepido estis edzo de ŝia fratino, ŝi instruis al si kaŝi sian agitiĝon en lia ĉeesto, sed ĉi-okaze li aperis tiel subite, ke ŝi ne havis tempon por pretigi sin. Ŝi staris rigida kiel ligna statuo dum li kisis ŝian vangon. Ŝia vizaĝo estas varmega; ĉu ŝi ruĝiĝas? Agripina estis kolera kontraŭ si mem, ke ŝi permesas al siaj emocioj videbliĝi.

“Paĉjo! Paĉjo!” Lucio ridis ĝojplene dum lia patro taŭzis liajn harojn kaj ĵetis lin en la aeron.

“Mi esperas, ke ne kaŭzos al vi problemon neatendita gasto por la vespermanĝo”, Lepido diris. “Mi renkontis vian edzon, dum ni admiris la marŝejon super la golfo, kaj li absolute insistis, ke mi akceptu lian inviton.”

Intertempe Agripina jam rekaptis sian sinregon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al Lepido, malkaŝis nenion krom fratinecan plezuron. “Ni estos ĝojplenaj. Vi aspektas tre bonfarte.”

Tio estis vera. Kiam ajn Agripina hazarde devis kunesti kun Lepido dum la antaŭaj monatoj, trafis ŝin lia malvigla mieno kaj lia apatia voĉo. Nun finfine, unu jaron post la morto de Drusila, liaj okuloj estis pli brilaj, lia haŭto pli elasta. Ŝajnis, kvazaŭ eĉ lia densa bruna hararo regajnis sian bukliĝemon.

Domicio pene paŝis al la divano, kaj fingroklakis al la sklavo, kiu staris apud la muro, ĉiam preta okaze ke la mastrino bezonos ion. La sklavo rapidis al li por zorge forpreni liajn sandalojn. Domicio lastatempe havis multajn problemojn pro siaj piedoj. Ili estis serioze ŝvelintaj, kaj malbeligis ilin pluraj cikatroj, kie la kuracisto faris tranĉojn por forigi troan likvaĵon. Agripina forturnis siajn okulojn.

“Diru al la homoj en la kuirejo, ke oni pretigu plian lokon en la malgranda manĝosalono”, ŝi murmuris al la sklavo, kiam li preterpasis ŝin. “Estos unu plia persono ĉi-vespere. Kaj sendu ĉi tien la vartistinon de Lucio.”

Kisinte Lucion kaj dezirinte al li bonan nokton, la tri plenkreskuloj forsendis lin kun lia vartistino, dum ili mem iris al sia vespermanĝo.

“Kiel progresas la marŝejo?” Agripina demandis, ekkuŝante apud sian edzon. Lepido kliniĝis sur la divanon fronte al ili. La sklavoj alportis bovlon da akvo por lavi iliajn piedojn, por ke ili ne makulu la multekostajn kovrilojn.

“Tre impone”, Lepido diris. “Estas vico da ŝipoj de unu flanko de la golfo al la alia, kun ligna marŝejo, kiu etendiĝas de unu ŝipo al la posta. Ĝi estas preskaŭ kompleta, kaj la ĉarpentistoj jam komencis okupiĝi pri la balustrado.”

“Ĉu eĉ balustrado?” Agripina diris.

“Tio ŝajnas al mi nenecesa plia elspezo”, Domicio diris, “konsiderante, ke la tuto estas nur provizora. Sed ŝajne oni opinias, ke la ĉevaloj povus timi, vidante akvon ĉe ambaŭ flankoj. La marŝejo ne estas tre larĝa.” Li kapsignis al la ĉefsklavo. “Alportu la antaŭmanĝojn.”

“Kaj poste la marŝejo devos esti kovrita per tero”, Lepido diris, “kaj oni faras konstrulaborojn interne de kelkaj el la ŝipoj. La ideo estas, ke vizitantoj povos pasi malsupren de la marŝejo en la ŝipojn, kaj trovi trinkejojn kaj manĝejojn kaj butikojn, same kvazaŭ ili estus surtere. Unu ŝipo eĉ enhavos banejon, laŭ tio kion mi aŭdis.

La sklavoj servis ilin, proponante pladon da tinuso garnita per tranĉaĵoj da malmole kuiritaj ovoj.

“Pri tiuj ŝipoj”, Agripina diris. “Hodiaŭ venis al mi petvizitanto.”

“Ĉu pri la ŝipoj?” Domicio diris. Li signis al la sklavo, ke tiu donu al li porcion da laktuko. “Tio tute ne surprizas min. Kiu estis?”

“Ŝi estis virino, kies edzo perdis sian ŝipon. Li ne estas riĉulo, laŭ tio kion ŝi diris al mi. Li ŝparis dum jaroj por aĉeti tiun solan ŝipon, kaj nun oni konfiskis ĝin por la marŝejo.”

La du viroj elspiris kaj mienis unu al la alia. “Ŝipoj estas konfiskataj tra la tuta suda Italujo”, Domicio diris. “La posedantoj ja rericevos ilin finfine, sed intertempe vi povas imagi la malbonajn sekvojn por la komercado – kaj por la ŝipposedantoj mem, kaj por ĉiu alia, kiu iel okupiĝas pri ŝipvojaĝado. Kaj krome necesas pensi pri la portado de greno el Egiptujo – estas sufiĉe en la grenejoj ĉi-momente, sed kiam tio elĉerpiĝos, estos tumultoj.”

Agripina akceptis porcion da rostita brasiko de la sklavo. “Ĉu neniu avertis Gajon pri tio?”

Domicio aŭdigis mallongan ridon. “Vi konas vian fraton. Paroli al li ne estas facile.”

“Ne, sendube vi pravas.” Penseme, Agripina viŝis siajn fingrojn per sia buŝtuko. Evidente estas neniu espero rericevi la ŝipon, almenaŭ ne baldaŭ. “Kiel longe daŭros ĉi tiu situacio, laŭ via supozo? La ceremonio okazos en la Iduoj, ĉu ne? Tio estos post ankoraŭ kvin tagoj.”

“Malkonstrui la marŝejon estos pli rapida afero ol konstrui ĝin”, Domicio diris. “Precipe pro la plendegoj de ĉiuj ŝipposedantoj, kiuj ne pretas atendi por rericevi siajn propraĵojn. Laŭ la plano, la ceremonio daŭros du tagojn, kaj tiam supozeble necesos ankoraŭ unu-du tagojn por detrui la marŝejon kaj eltiri la ŝipojn.”

La sklavoj alportis la postan pladon, hejmecan stufaĵon el fazeoloj kaj lardo. Se Agripina estus sciinta, ke venos Lepido, ŝi estus mendinta pli elegantan manĝon. Almenaŭ pri la kvalito de la vino neniu povos plendi, ĉar ĝi estas produkto de la bieno de Domicio en Bajo. Dum la sklavo plenigis ŝian tason, Agripina memoris, ke ŝia petvizitanto estis zorgoplena ankaŭ pro alia kaŭzo. “Tiu virino, kiu venis paroli kun mi hodiaŭ – ŝi estis maltrankvila pri la varoj. Ŝajnas, ke estas kruĉoj da vino interne de la ŝipo.”

“Vino!” Lepido diris. “Kun tiom da soifaj laboristoj en la ĉirkaŭaĵo? Tion ŝi ne plu retrovos.”

“Ĉu estas nenio, kion mi povos fari por helpi ŝin?” Agripina petis Domicion. “Kio pri ŝia edzo? Li estas en malliberejo, ĉar li rifuzis transdoni sian ŝipon.”

“Kaj ne nur li”, Domicio diris. “Kaj tamen, eble pri tio mi povos helpi vin. Donu al mi lian nomon, kaj mi esploros lian kazon morgaŭ.”

La sklavoj alportis korbojn da freŝaj fruktoj. “Kio precize estas la celo de tiu marŝejo?” Agripina demandis, prenante prunon.

“Mi dubas, ĉu iu ajn scias, kio estas la celo”, ŝia edzo informis ŝin, “inkluzive de via frato, bedaŭrinde.”

“La ĉefa celo estas malvalidigi la profetaĵon”, Lepido diris. “Tion mi aŭdis de Gajo. Ŝajne, dum li ensorbis la gastamon de Tiberio en Kapreo, iu longbarbulo informis lin, ke lia ŝanco fariĝi imperiestro estas same granda kiel lia ŝanco marŝi de unu flanko de la golfo al la alia sen malsekigi al si la piedojn.”

Agripina pripensis. “Ĉu tio ne estas iom riska? Ĉar finfine jam eblas vidi, ke tio estis falsa profetaĵo. Kio okazos, se la marŝejo disfalos meze de lia transiro?”

“Estas neniu danĝero pri tio”, Domicio diris. “Ĝi estas tre solida konstruaĵo.”

“Ĝi estos imponega, kiam ĝi estos finkonstruita”, Lepido diris. “Ĝi impresos la Partojn, kaj la Ĝermanojn, kaj ĉiujn aliajn, kiujn li deziras impresi.”

“La fakto estas”, Domicio diris al Agripina, “ke Tiberio bedaŭrinde ne bone pretigis vian fraton por lia estonta rolo. Li ricevis perfektan edukon por malfermi lernejon de filozofio, sed ne por direkti la financojn de ŝtato. Li tute ne komprenas, kiel plani buĝeton.”

Agripina estis ŝokita. Ŝi estis tiel konvinkita pri la rajto de sia frato regi, ke neniam estis veninta en ŝian kapon la penso, ke li ne kapablus plenumi la taskon.

“Ankaŭ Tiberio ne estis aparte lerta pri planado de buĝetoj, laŭ mi”, diris Lepido. “Lia sola politiko estis ne elspezi eĉ unu bronzan monereton, se tio estus entute evitebla.”

“Tia estis Tiberio”, Domicio diris. “Li retenis la monon, kaj tute ne faris konstrulaborojn. Kaj nun Gajo iras al la alia ekstremo. Tiu marŝejo, la inaŭguro de la templo, la ludoj, la nova akvedukto, la rebonigo de la teatro, la vojoj...”

Agripina havis la senton, ke iel ŝi devas defendi sian fraton. “Sed ĉu entrepreni novajn konstruprojektojn ne estas konvena okupiĝo de imperiestro? Same kiel faris Aŭgusto. Kaj la akveduktoj... Ĉu la homoj ne ĉiam diras, ke la akvoprovizo estas apenaŭ sufiĉa?”

“Mi vidas, ke interesas vin la ŝtataj aferoj, Julia Agripina”, Lepido diris.

Agripina permesis al si momentete senton de plezuro. Ŝi estis certa, ke Lepido neniam ĝuis seriozan diskuton kun... Sed tiam ŝi ekhontis pro la penso, kiu spontanee leviĝis en ŝia menso. Kiel ŝi povus ĵaluzi kontraŭ sia mortinta fratino? “Gajo estas mia frato”, ŝi diris. “Liaj agoj ja gravas al liaj familianoj.”

“Neniu volas diri, ke ni ne bezonas akvon kaj vojojn”, Domicio diris. “Sed por ĉiuj tiuj aferoj necesas iel pagi. Gajo ĉerpegas el la trezorejo, kvazaŭ ĝi estus senlima. Li ne ŝajnas kompreni, ke iam la mono finiĝos.”

Tio estis nova penso por Agripina. De ĉiam ŝi aŭdis pri la riĉeco de la imperiestro, pri la grandiozaj sumoj ŝparitaj de Tiberio. Neniam ŝi estis imaginta, ke povus manki mono por esencaj projektoj. “Sed ĉu Gajo ne scias pri ĉio ĉi? Ĉu vi parolis al li pri tio?”

“Ne rekte. De tempo al tempo estas aludoj, sed neniu aŭdacas esprimi pli klarajn avertojn.”

“Li ne havas sufiĉan sperton”, ŝi diris.

“Ĝuste tio estas la problemo”, Domicio diris. “Tiberio kulpas pri tio: teni lin en Kapreo dum kvar jaroj, kiam li estus devinta esti tie ĉi, en Romo. Li estus devinta lerni pri financoj kaj publikaj aferoj, iom post iom progresi en sia kariero...”

“Same kiel ni aliaj kompatinduloj”, Lepido diris. “Mi komencis kiel asistanto ĉe Terencio; mi devis pretigi notojn pri liaj juĝaferoj. Mi bezonis dek du jarojn por fariĝi supera juĝisto – kaj mi ne estus atinginta tiun rangon tiel rapide sen suprenpuŝo de Gajo.”

“Ĉu li ne havas konsilistojn?” Agripina diris. “Kio pri Apronio?”

“Apronio volas teni sian postenon”, Domicio diris.

“Same kiel ni ĉiuj, ĉu ne?” Lepido aldonis. “La fakto estas, ke neniu kuraĝas diri ion ajn.”

“Kial vi mem ne parolas al li?” Agripina demandis sian edzon.

Li ridis, kaj pinĉetis ŝian vangon. “Mia kara edzineto, kortuŝas min via fido pri mi. Mi tute ne planas enplekti min en ŝtatajn aferojn.”

“Jes, sed tio estis la antaŭa situacio”, ŝi diris. “Kiam Tiberio regis... kaj Sejano.”

“Dankon, mi preferas trankvilan vivon.”

Lepido fiksrigardis Agripinan, kvazaŭ li neniam vidis ŝin antaŭe. Ŝi forturnis siajn okulojn, kaj ordonis al unu el la sklavoj doni al ŝi pomon. “Estas nur du homoj, kiuj povus paroli al Gajo sen timo pri la sekvoj.” Lepido elbuŝigis la vortojn malrapide, kvazaŭ li ankoraŭ pripensas ideon, kiu ĵus venis en lian kapon. “Vi kaj via fratino.”

Domicio, kiu tiumomente rompis nukson, paŭzis por reagi zorgoplene. “Ne diru tion, Lepido! Prefere vi ne donu al ŝi tian ideon.”

Estas la sorto de ĉiu imperiestro esti la celo de murdintrigoj. Dum Gajo ankoraŭ suferis egan aflikton post la morto de nia fratino, oni malkovris kaj tuj subpremis komploton kontraŭ li.

Verdire, estis la troaĵoj de Boteto mem, kiuj naskis tiujn komplotojn. Kiom da mono li elspezis! – aŭ pli ĝuste malŝparis, por spektakloj kies sola funkcio estis plaĉi al la plej malaltaj instinktoj de la publiko. Ĉu mi menciu tion? Ĉiuj jam scias pri ĝi – se mi preterlasos tion, iu ajn leganto de ĉi tiuj memoraĵoj tuj konstatos, ke mi beligas la veran situacion.

Aliaj intrigoj sekvis, nutritaj, bedaŭrinde, de la senbrida konduto de Gajo. Ne necesas listigi liajn frenezaĵojn, el kiuj la plej ŝoka estis la provizora ponto etendita super la Golfo de Puteolo kun la celo plenumi la diraĵon, ke li transformis la maron en teron kaj la nokton en tagon.

Ĉi tio ne evoluas laŭ la maniero, kiun mi intencis. Mi esperis senkulpigi Boteton per ĉi tiuj memoraĵoj, sed ju pli mi progresas, des pli mi trovas la aferon malfacila. Ĉu mi ellasu tiun parton pri lia senbrida konduto? Sed se mi faros tion, kio pri mi kaj Livila? Kiel mi klarigu nian ekzilon? Cetere ĉiuj memoras tiun ponton – la homoj parolas pri ĝi ankoraŭ nun. Se mi ellasos ĝin, ili demandos sin, kiujn aliajn malagrablajn faktojn mi prisilentas. Prefere mi daŭrigu.

“Ponto! Ponto!” diris Lucio.

Agripina kisis sian fileton kaj starigis lin sur la balustradon de la ŝipo. “Jes, karulo, rigardu la ponton. Ĝi iras la tutan vojon ĝis la alia flanko de la golfo – ĉu vi vidas?”

Ŝi kunpremis siajn okulojn kontraŭ la junia sunlumo, kaj ŝirmis ilin per la mano. “Rigardu, jen unu fino de la ponto...” ŝi turnis lin por ke li vidu Puteolon. “Kaj kie estas la alia fino?”

Sed la atenton de Lucio kaptis afero multe pli interesa. “Ŝipo?” En lia voĉo aŭdiĝis demando. Por malgranda infano devus esti malfacile rekoni ŝipon de kiu oni forprenis la maston.

“Ĝuste tiel, karuleto. Amaso da ŝipoj.” La duobla vico da ŝipoj subtenantaj la marŝejon estis malkomforta memorigo pri la ĵusa vizito de Hedilo. Domicio almenaŭ sukcesis elirigi ŝian edzon el la malliberejo, sed la varoj estis perditaj. “Vidu, jen ŝipo, kaj jen ŝipo, kaj jen ŝipo. Kaj rigardu, la ponto sidas sur la ŝipoj, kaj ĝi iras la tutan vojon trans la akvon.”

La imperiestra barko, kie Agripina nun staris, estis unu el la malmultaj ŝipoj ne konfiskitaj por subteni la marŝejon. Ĝi estis ankrita je oportuna distanco por ke la gastoj de la imperiestro ĝuu la tutan perspektivon: brile blua ĉielo estis reflektata en la brile bluaj akvoj de la golfo, ĉirkaŭataj de fekundaj montodeklivoj kovritaj de vinberejoj. Sur unu bordo sterniĝis la ĝardenoj kaj luksaj feriaj vilaoj de Bajo, dum fronte al ili ĉe la kontraŭa flanko estis la pli sobraj apartamentoj, vendejoj kaj vartenejoj de Puteolo. Inter la du urboj etendiĝis longa, longa ligna balustrado. Ĝi ŝajnis ŝvebi super la akvo, apenaŭ tuŝetante la ferdekojn de la senmastaj ŝipoj, kiuj subtenis ĝin jen kaj jen.

Lucio levis sian dikrondan brakon kaj indikis la plej proksimajn ŝipojn, unu post alia. “Jen ŝipo. Jen ŝipo. Jen ŝipo.”

“Vi estas lerta knabo, ĉu ne, Lucio!” diris Cezonia, aliĝante al Agripina kaj Lucio ĉe la relo de la ŝipo. “Amaso da ŝipoj. Fortikaj ŝipoj peliĝis trans la golfon. Kia karuleto!” ŝi aldonis al Agripina.

Agripina interne grimacis, dum samtempe ŝi turnis sin al Cezonia kun ĝentila rideto. Ŝi sciis, ke la ino faras sian eblon amikiĝi kun ŝi, sed ŝi havis absolute neniajn varmajn sentojn al sia nova bofratino. Cezonia estis inteligenta, vaste leginta (kaj ŝi certigis, ke ĉiuj sciu tion, per siaj konstantaj citaĵoj el la klasikaĵoj), ŝi evidente adoris Gajon, sed ŝia deveno tute ne estis de konvena rango, por ke ŝi fariĝu edzino de la imperiestro. Sendube li ĝuis havi ŝin kiel amatinon, sed tio ne signifis, ke li estus devinta edzinigi la virinon, tuj kiam ŝi gravediĝis. Ŝia ĉefa atributo ŝajnis esti senlima preteco kuraĝigi Gajon pri ĉiuj liaj plej frenezaj ideoj – kiel ekzemple konstrui marŝejon de unu flanko de la golfo al la alia.

Livila aperis el la ferdeka kajuto. “Ĉu jam estas signo de Gajo?”

“Ankoraŭ ne”, Cezonia diris. “Evidente oni preterdormis.” Ŝi ridetis kvazaŭ ŝi elbuŝigis spritan komenton, kaj la du fratinoj ĝentile reagis per ioma ridado. “Li ja diris, ke li estos ĉi tie je tagmezo.”

Lucio etendis siajn brakojn al Livila. “Onjo!”

Livila karesis lian kapon. “Ĉu onjo Livila prenu vin enbrake, karulo? Ne, ne la kolĉenon”, ŝi aldiris, forigante sian rubenan pendaĵon el la maneto de la bebo.

Agripina estis kontenta vidi, ke Livila tiom entuziasmas teni Lucion. La unua gravediĝo de Livila, la antaŭan jaron, estis katastrofa. Ŝi misnaskis ne longe post la morto de Sinjo kun granda elfluo de sango, kaj dum kelkaj teruraj tagoj Agripina timis, ke ŝi perdos ne unu sed ambaŭ fratinojn. Sed Livila resaniĝis, kvankam ŝi aspektis malgrase kaj misfarte dum monatoj. Nun finfine ŝia vizaĝo reakiris sian karnon, ŝiaj vangoj estis rozaj – sed io mankis, la entuziasma brilo kiun neniam estingis eĉ la konsternegaj ŝokoj, kiujn la fratinoj suferadis plurfoje dum siaj junaj jaroj. Eble se Livila sukcesos daŭrigi novan gravediĝon ĝis la fino, ŝia vivoĝojo revenos. Malgraŭ siaj timoj pri la sekureco de sia fratino, Agripina ne povis tute subpreni la esperon, ke iam ŝi naskos gekuzon por Lucio.

Malgranda knabino venis al Cezonia laŭte plorante. “Vibia diris, ke mia brakringo estas farita el vitro, kaj mi diris, ke ĝi estas el veraj safiroj, kaj tiam ŝi pinĉis min kaj ŝi provis forpreni de mi la brakringon kaj rompis la agrafon.”

“Mi vidu tion.” Cezonia levis la manartikon de la knabino, kroĉante kaj malkroĉante la agrafon de ŝia brakringo. “Ĉu Vibia faris tion? Kial vi tri ne povas pasigi unu horon kune sen kvereli? Ĉu laŭ vi tio estas la ĝusta maniero konduti, kiam vi estas sur la ŝipo de la imperiestro? Mi hontas pri vi, mi vere hontas.” Ŝi forlasis la flankon de Agripina, kaj marŝis al du pli aĝaj knabinoj, kiuj staris pli for laŭ la ŝipbalustrado, kun esprimoj de ioma antaŭtimo. Kvankam estis pli granda diferenco inter iliaj aĝoj, la tri filinoj de Cezonia memorigis Agripinan pri ŝi kaj ŝiaj fratinoj, kiam ili estis junaj. Ŝi tamen ne permesis al si sentimentalecon pro tio. Ili estis ĝena aro da infanoj, kiuj neniam estus devintaj ligiĝi kun ŝia familio, krom kiel klientoj aŭ petvizitantoj. Bonŝance ili restis en la hejmo de sia patro, post kiam Cezonia forlasis lin por fariĝi amatino de Gajo. Tamen Agripina estis devigata akcepti ilian ĉeeston, kiam ili ricevis inviton al la palaco en festaj okazoj.

“La procesio estas alvenanta”, Livila diris. Malproksimaj figuroj ekpaŝis sur la marŝejon de la Puteola flanko. “Ni moviĝu pli proksimen.”

Oni donis la ordonon, kaj la ŝipo remis malrapide laŭ la flanko de la marŝejo, ĝis ĝi trafis la komencon de la procesio.

“Boj!” diris Lucio, kiam la unuaj ĉevaloj aperis.

“Boj boj!” Livila ripetis, kaj saltetigis lin sur la relo. Tio estis lia vorto por ĉiuj bestoj, ĉu hundoj, ĉevaloj, ŝafoj, elefantoj, aŭ ĉio ajn alia.

“Kiel aminde!” diris Cezonia, kiu post sibla admonado al siaj filinoj jam revenis al siaj senentuziasmaj bofratinoj.

“Jen onklo Gajo”, Livila diris al Lucio. “Rigardu, li veturigas batalĉaron.”

Sed Lucio interesiĝas ĉefe pri la ĉevaloj. “Boj!” li diris.

“Pro la bona diino, kian veston li surhavas?” Agripina demandis. Ŝia frato estis pompe sed originale vestita en orbrodita tuniko kaj grekstila mantelo el imperia purpuro, kiu brilis en la sunlumo.

“La mantelo estas ornamita per juveloj el Hindujo”, Cezonia diris. “Kaj ĉu vi vidas lian kirason? Ĝi apartenis al Aleksandro.”

“Aleksandro?” Livila diris. “Ĉu la Granda?”

“Sed kiel li akiris la kirason de Aleksandro?” Agripina diris. “Ĉu ĝi ne estas en Egiptujo?”

“Ĝi estis en Egiptujo”, Cezonia diris. “Oni portis ĝin al Romo la pasintan monaton.”

Agripina estis konsternita. Kion ŝia frato intencas per ĉi tiu eksterordinara maniero prezenti sin? Ilia praavo Aŭgusto neniam hezitis sugesti sian propran parencecon al Aleksandro, sed aliflanke Aŭgusto jam estris armeon je dek naŭ jaroj. Gajo, dudekkvin-jara, malkiel la plejmulto de siaj samaĝaj konatoj, neniam eĉ faris sian militservon.

La batalĉaron sekvis longa vico de ĉaregoj ŝarĝitaj de armiloj. Aliaj enhavis valorajn pokalojn kaj juvelojn. La tuto aspektis kiel rabaĵo postbatala – kaj tamen neniu batalo estis okazinta. Agripina sciis, ke ŝia frato kaj la armeo rajdis trans la marŝejon de Bajo ĝis Puteolo antaŭ du tagoj, kaj ke nun ili rajdas reen. Kion ajn ili faris en Puteolo, ili certe ne batalis.

Post la vico de ĉaregoj sekvis anoj de la kortego kaj senato, kelkaj surĉevale, aliaj en ĉaroj. Ili ne estis formale vestitaj en togoj; anstataŭe ĉiuj surhavis broditajn tunikojn, kiajn ili normale portus ĉe festeno. Agripina apenaŭ sciis, kion pensi. Ĉi tiu tuta aranĝo estas sencela kaj malŝpara, sed krome ĝi estas triviala, malkonvena... estas neniuj vortoj por priskribi ĝin. Se ŝi estus sola kun Livila, ŝi eventuale esprimus sian opinion, sed ŝi ne intencis komenti antaŭ Cezonia.

Agripina estis distrata de tiuj pensoj, kiam ŝi ekvidis Lepidon, kiu kundividis batalĉaron kun amiko. Certe ankaŭ li devas esti konscia pri la nekonveneco de la situacio, sed same kiel la aliaj senatanoj li estis vestita kvazaŭ por festo en senzona tuniko kun gaja desegno flava kaj verda. Kompreneble, Agripina diris al si mem, se tio estas la deziro de la imperiestro, lia bofrato certe ne rajtus kontraŭstari lin, drapirante sin per togo. Dum kelkaj minutoj ŝi permesis al si forgesi sian senton de ĝeniĝo, dum ŝi ĝuis la maloftan plezuron libere admiri Lepidon.

“Rigardu”, ŝi diris al Lucio. “Jen paĉjo sur tiu granda blanka ĉevalo.”

“Boj!” Lucio diris.

Post la kortego sekvis la armeo. Agripina blinde alrigardis dum la soldatoj pretermarŝis duope sur la mallarĝa ponto. Kvankam ŝiaj okuloj estis direktataj al la spektaklo, ŝia menso esti aliloke okupata. En sia imago ŝi ankoraŭ vidis la manieron laŭ kiu Lepido amike frapetis sian kunulon surŝultre, kaj turnis sin al li kun gaja rideto... Verdire ŝi ne estis sufiĉe proksima por vidi la rideton, tamen la sceno estis same klara en ŝia memoro, kvazaŭ ŝi mem starus en la ĉaro apud la du viroj.

“Ni bezonas atingi la komencon de la procesio”, Cezonia diris. “Ni ne volas maltrafi la paroladon de Gajo.”

Malvolonte Agripina retiris sian atenton al la ĉirkaŭa realeco. Ŝi tute ne sciis, ke Gajo planas fari paroladon.

Ĉe la centra punkto de la marŝejo, kvar ŝipoj estis aranĝitaj por formi kvadraton sufiĉe grandan por subteni larĝan kajon kun levita tribuno ĉe unu flanko. Kiam la imperia barko haltis apude, la senatanoj jam malsuprenpaŝis de siaj ĉevaloj kaj ĉaroj por amasiĝi sur la kajo. La fratinoj kaj edzino de la imperiestro spektis de sia propra ŝipo, dum Gajo supreniris la ŝtupojn al la tribuno. Lia voĉo facile atingis ilin trans la akvo.

“Amikoj, senatanoj, soldatoj! Ni venas ĉi tien hodiaŭ por honori eksterordinaran atingon. Neniu estus kredinta, ke estas eble marŝi trans la maron piede, sed ĝuste tion ni faris. Kserkso konstruis ponton super Helesponto, Aleksandro konstruis ponton super Induso, kaj ni konstruis ponton super pli larĝa akvosurfaco ol ambaŭ. Ni montris, ke la Roma armeo kapablas realigi pli grandajn heroaĵojn ol la Persa armeo aŭ la Greka. Ne nur tio, sed marŝante super la akvo ni trarompis la barilon levitan de la dioj kontraŭ la homoj, kaj defiis Neptunon mem. Vi vidis per viaj propraj okuloj, ke de kiam ni komencis la laborojn pri la marŝejo, la maro restas serena. Eĉ Neptuno tremas antaŭ la forto de la imperiestro kaj lia armeo.”

La aroganteco de ŝia frato preskaŭ senspirigis Agripinan. Kiel li aŭdacas spiti la dion Neptuno en la koro de ties propra regno? Ŝi ne mirus vidi gigantan ondon leviĝi, frakasi la marŝejon, kaj forporti Gajon en la ŝaŭmantan maron. Kaj se tio okazos, ankaŭ la imperiestra barko fariĝos viktimo de la justa kolero de Neptuno. Kio donas al Gajo la rajton moki la dion, endanĝerigante ne nur sin mem kaj sian armeon, sed ankaŭ siajn fratinojn kaj la malgrandan filon de Agripina?

“Ĉu li ne estas brila parolanto?” Cezonia diris. “Mi neniam laciĝas aŭskulti lin.”

“Eksterordinara”, Agripina diris.

Gajo ankoraŭ parolis, kaj ŝajnis ke almenaŭ ĉi-momente, la dio indulgos lin. Nun li turnis sin rekte al la soldatoj, kiuj pro manko de spaco sur la kajo staris en kunpremitaj vicoj sur la marŝejo. “La venontan jaron estos aliaj kampanjoj, al pli malproksimaj lokoj ol ĉi tiu, kaj denove estos bezonata la lerteco, kiun nia armeo klare vidigis en ĉi tiu afero. Soldatoj, vi pruvis vin indaj je la fido, kiun mi havas pri vi, kaj vi montris vian pretecon por pli postula ekspedicio en la venonta jaro.

“Intertempe, soldatoj, por danki vin pro via atingo, kaj pro la malfacilaĵoj kaj danĝeroj, kiujn vi eltenis, dum vi konstruis vojon super la akvo, mi nun asignos al vi premion. Post via reiro al via kazerno vi ricevos krompagon: kvincent sestercojn al ĉiu homo.”

Aŭdinte tion la armeo ekhurais, kaj pasis iom da tempo antaŭ ol Gajo povis daŭrigi sian paroladon. Hodiaŭ, li informis la soldatojn, estos distraĵoj: unue festeno, kaj dum la posttagmezo, marbatalo. Post tio sekvos publikaj bankedoj en la vespero.

“Vi vidas, kiel ili amas lin”, Cezonia diris. “Li estas elstara gvidanto de homoj, ĝuste kiel lia patro. Ili farus ion ajn por li.”

Tio ne estas miriga, Agripina pensis, kiam Gajo disĵetas premiojn kvazaŭ la armeo ĵus marŝis hejmen de milita kampanjo. Kaj tamen la sola atingo de la soldatoj estis konstrui ponton super marareo, pro neniu aparta kialo krom, ŝajne, por pruvi ke la afero estas farebla. Kaj de kie venos la mono? Post la konversacio kun sia edzo antaŭ kelkaj tagoj, Agripina nun komprenis, ke la trezorejo estas en serioza situacio. La komercado lamas, la grenprovizoj malabundas, la konfido de la ŝipposedantoj estas detruita, kaj Gajo forverŝas sian bonhavon por nenio. Iu nepre devos paroli kun li.

Domicio kaj Lepido scias, ke la imperiestro malbone prizorgas siajn financojn, sed ili nepre ne riskos perdi lian amikecon, dirante al li malagrablajn faktojn, kiujn li ne deziras aŭdi. Cezonia estus povinta helpi, sed estas klare, ke ŝi tute ne intencas bridi Gajon. Tute male, ŝi kuraĝigas lin pri siaj plej frenezaj projektoj, konvinkita ke li estas nur unu ŝtupon malpli alta ol la dioj. Estas nur du homoj, kiuj povos paroli kun Gajo sen timo pri danĝeraj sekvoj: liaj fratinoj. Kaj se neniu alia pretas fari tion, alvenis la tempo, kiam ili devos akcepti tiun respondecon.

6

En Romo

Somere, 39 pK

La unua afero, kiu trafis la okulojn de Agripina, kiam ŝi alvenis en la placo antaŭ la palaco, estis la portolito de Livila, malgranda sed eleganta kun kadro el malhela ligno, gajaj flavaj kurtenoj, kaj la kvar Afrikaj portistoj flave vestitaj por harmonii kun la kurtenoj. La portistoj de Agripina metis ŝian portoliton apuden por ke ŝi salutu sian fratinon.

“Ĉu pretaj?” Livila demandis.

“Tiom pretaj, kiom ni iam ajn povos esti”, Agripina diris. Ŝi ne havis dubojn, ke ŝi faris ĉion eblan por prepari sin por ilia interparolo kun Gajo, kaj tamen, nun kiam la momento preskaŭ alvenis, ŝi sentis malagrablan kirliĝon interne de sia stomako. Ŝi signis al siaj portistoj, la gardistoj senprobleme lasis ilin trairi, kaj ŝia portolito sekvis tiun de Livila en la enirhalon de la palaco.

Dum ili elpaŝis el siaj portolitoj, alproksimiĝis Helikono, unu el la servistoj de Gajo. “Ni venas paroli kun nia frato”, Livila diris.

Agripina estus preferinta, ke Livila diru la imperiestro anstataŭ nia frato. Ŝi deziris, ke ilia vizito anonciĝu kiel formala okazo ekde la komenco. “Private”, ŝi aldiris.

“Mi informiĝos, ĉu li estas libera, sinjorino Agripina, sinjorino Livila”, Helikono diris. “Ĉu vi deziras aldoni ion pri la celo de via vizito?”

Kion ili diru, Agripina demandis sin. Ĉu la imperiaj financoj? “Ne”, ŝi diris.

“Intertempe, sinjorinoj, bonvolu sekvi, kaj permesu al mi mendi por vi iom da vino, dum mi sciigos Cezaron pri via ĉeesto.”

Sklavo gvidis la du virinojn en malgrandan akceptosalonon, kaj invitis ilin kuŝi. “Kion diris Domicio pri ĉi tiu vizito?” Livila demandis. “Ĉi tiu kuseno estas malkomforta”, ŝi aldonis al la sklavo. “Pufigu ĝin.”

“Li konsilis min certigi, ke mi estas bone preparita”, Agripina diris. Verdire, la reago de ŝia edzo ne estis kuraĝiga. Kiam ŝi petis liajn sugestojn, la respondo de Domicio estis: “Se vi provos paroli kun Gajo, bonan ŝancon, sed ne enplektu min.”

“Bone preparita”, Livila diris. “Kaj ĉu vi faris tion?”

Agripina gustumetis sian vinon. “Mi informiĝis kiel eble plej multe pri la sekvoj de la konstruo de la marŝejo. Mi malkovris, ke la grenprovizoj komencas malsufiĉi.”

Livila rigardis ŝin kun surprizo. “La grenprovizoj? Sed temas pri la marŝejo. Kiel tio rilatas al greno?”

En tiu momento Agripina konstatis, ke krom la morala apogo ŝia fratino apenaŭ povos helpi ŝin. Ŝi scias tro malmulte pri aktualaj aferoj. Sendube ŝi kontribuos per ia morala aŭ filozofia banalaĵo, kiun Gajo nur mokos. Agripina malplenigis sian pokalon, apenaŭ konscia pri la altkvalita vino, per kiu oni regalis ilin.

Helikono revenis en la ĉambron. “La imperiestro invitas siajn fratinojn veni por ĉeesti kun li”, li diris. “Mi devas averti vin, ke li ne estas sola”, li aldonis haste, dum la du virinoj sekvis lin laŭ la koridoro. “Sinjorino Cezonia estas kun li. Mi ja diris, ke vi volas paroli kun li private, sed...”

“En ordo”, Agripina diris. Estis jam klare, ke ĉi tiu renkontiĝo estos katastrofa.

“Li kontrolas la novajn dekoraciajn laborojn. Vi povos paroli kun li, post kiam li finkonsultiĝis kun la metiistoj.”

Li gvidis la fratinojn en grandan senmeblan ĉambron kun odoro de freŝe ŝmirita gipso. Estis tabuloj etenditaj inter masonistaj ŝtupetaroj, tolaĵoj por protekti la pavimojn, ledaj siteloj de koaguliĝanta farbo, kaj meze de tiu konfuzo Gajo kaj Cezonia, kiuj rigardis supren al duone pentrita friso tuj sub la plafono. Gajo turnis sin por saluti ilin per kapgesto. “Nu, vidu kiuj alvenas!”

“Miaj karaj fratinoj!” Cezonia rapidis al ili kun la brakoj larĝe etenditaj kvazaŭ por bonvenigi ilin ambaŭ – aŭ eble por montri sian ŝvelantan talion. Dum Agripina interŝanĝis kun ŝi ĝentilajn kisojn, ŝokis ŝin aŭdi Livilan demandi, “Kiom da tempo ankoraŭ?” kvazaŭ la trudiĝo de ĉi tiu ino en ilian familion estas akceptata kaj nerimarkinda fakto. Ĉu Livila ne konscias, ke se Cezonia naskos filon, li estos la heredonto de la imperiestro?

“Ankoraŭ kelkaj monatoj”, Cezonia diris. “Proksimume ĉirkaŭ la jarfino. Li povus eĉ havi la saman naskiĝtagon kiel lia kuzo”, ŝi aldonis kun rideto en la direkton de Agripina. Agripina ne povis konvinki sin respondi. Cezonia paŭzis, ŝajne atendante ian reagon, sed konstatante ke neniu reago aŭdiĝas, ŝi daŭrigis: “Ni ĉi-momente admiras la novajn pentraĵojn. Vidu, estos vico da centaŭroj ĉirkaŭ la plej supra parto de la ĉambro...”

La situacio estas neeltenebla. Agripina jam rezignis pri la ideo paroli kun sia frato sub tiaj kondiĉoj. Aŭ ĉu ŝi nur kaptas la plej facilan pretekston por eviti malagrablan taskon? Ĉu estas probable, ke estontaj okazoj estos pli oportunaj?

“Mi certas, ke miaj karaj fratinoj ne venis ĉi tien nur por admiri niajn centaŭrojn”, Gajo diris. “Nu? Pri kio temas?”

“Ĉi tiu apenaŭ estas taŭga loko por serioza diskuto”, Agripina diris. “Ĉu ni ne povas sidiĝi ie?”

“Oho, serioza diskuto”, Gajo diris. “Kaj eĉ necesas, ke mi estu sidanta. Kio estas? Ĉu vi tamen deziras liberiĝi de via edzo?

“Tute ne temas pri personaj aferoj”, Agripina diris.

“Nun vi vere tiklas mian scivolon. Nu, klarigu! Ek!... He, vi, ulo!” Gajo subite kriis al unu el la sklavoj. “Mi volas paroli al la arĥitekto. Ordonu al li veni ĉi tien.”

“Estas io, kion ni volas diri al vi”, Livila diris.

“Ne ĉi tie!” Agripina interrompis.

Sed estis tro malfrue por reteni Livilan. “Ĉu vi opinias, ke vi kondutas en maniero konvena por imperiestro?”

Gajo levis siajn brovojn. “Kio? Do vi volas paroli al mi pri mia konduto, ĉu? Nu, fratineto, ni aŭdu vin. Kiel imperiestro devus konduti, laŭ vi?”

Estis eraro veni kun Livila, Agripina pensis. Ŝi estus povinta aranĝi la aferon pli bone sola.

“La tasko de la reganto estas doni moralan gvidadon al la tuta ŝtato”, Livila diris.

“Denove Platono!” Gajo diris. “Mi ĝojas konstati, ke vi tiom vaste legas.”

“Mi adoras La respublikon”, Cezonia diris. “Ĝi estas tiel pensiga, ĉu vi ne konsentas? Sed ĝi ne celas priskribi realan ŝtaton. Ĝi estas nur analogaĵo por la morala vivo de la individuo.” Ŝi sonis kiel instruisto, kiu penas konvinki inteligentan sed misrezonantan lernanton. “Laŭ mia opinio, ni ne konfuzu filozofian idealon kun la reala vivo. Same kiel vi, mi havis brilan instruiston de filozofio. Atalo ĉiam diradis al mi, ke filozofio prezentas la idealon, sed ke la plej alta atingo de ordinara homo estas nura ombro sur la muro.”

“La imperiestro ne estas ordinara homo”, Livila diris. “Ĉu vi ne konsentas, ke li devus almenaŭ strebi atingi la idealon?”

Agripina volis ĝemi pro senespero. “Ni ne venis ĉi tien por diskuti filozofion.”

Barbulo staris en la pordo; li estis volvita en mantelo laŭ la Greka stilo, kun makuletoj de blanka gipso ĉe la brako. “Ha, venu internen, Kurio”, diris Gajo. “Ĉi tiujn fenestrokadrojn necesos anstataŭigi.”

Kurio rigardis la fenestron, kiu aspektis tute nova. Tiam, kvazaŭ por kompensi sian apenaŭan heziteton, li rapide respondis: “Kompreneble, Cezaro. Ĉu mi rajtas demandi, kian ideon vi havas?”

“Laŭ ni, marmoro”, Cezonia diris. “Por harmonii kun la paneloj.”

“Ĉu vi jam decidis pri la marmoro, mia sinjorino? Mi povus alportigi kelkajn specimenojn.”

“Kion ni faru?” Livila murmuris al Agripina. “Li tute ne intencas aŭskulti nin. Ĉu ni foriru?”

Agripina ja starigis al si la saman demandon, sed aŭdante Livilan esprimi ŝiajn proprajn pensojn, ŝi ŝanĝis sian ideon. “Ni jam komencis. Ni finu la aferon.”

“Mi ne havas multajn esperojn”, ŝia fratino diris.

“Nek mi. Sed ni devas almenaŭ provi.”

“Kio pri tiu marmora tablo en la koncertejo?” Cezonia diris al sia edzo. “Mi pensas, ke tiu povus havi la koloron, kiun ni serĉas.”

“Bona ideo”, diris Gajo. “Ni iru.” Li prenis la brakon de la arĥitekto, kaj kondukis lin el la ĉambro.

Cezonia sekvis. La du fratinoj hezitis, sed ŝi turnis sin al ili. “Venu doni ankaŭ vian opinion.”

Ili sekvis Cezonian kaj Gajon laŭ la koridoro kaj en grandan ĉambron, kie tri aŭ kvar vicoj da benkoj estis aranĝitaj kvadrate ĉirkaŭ inkrustita marmora tablo. Cezonia rapidis por stari apud sia edzo kaj la arĥitekto. “Mi kredas, ke ĉi tiu povus esti de la ĝusta koloro.”

“Respektoplene, mia sinjorino, tio estas belega marmoro kiel tablo, sed mi suspektas, ke vi trovos la vejnadon tro okulfrapa por fenestrokadro. Mi sugestus ion malpli trudan.”

Agripina kaj ŝia fratino sidiĝis sur unu el la benkoj kaj atendis. Finfine la arĥitekto estis forsendita. Cezonia turniĝis al siaj bofratinoj. “Vi vidis la fenestrojn en la alia ĉambro – oni enmetis ilin sufiĉe lastatempe, ne longe antaŭ ol ni geedziĝis, ĉu ne, karulo?” ŝi aldonis al sia edzo. “Lignaj kadroj. Do mi diris al Gajo, ke ni bezonas ion pli taŭgan, ion kio kontribuos al la majesto de la palaco. Apronio sugestis la Parosan marmoron. Mi ja rigardis, ni havas tion en la biblioteko, sed ĝi estas iom pala laŭ mi. Plaĉus al mi io pli kolora.”

Agripina ekstaris. “Por reveni al la motivo de nia vizito... Venis al mi lastatempe virino, kies edzo havas malgrandan ŝipkomercon. Li havas nur unu ŝipon, kiun li mem riparis...”

“Do finfine ni venas al la temo”, Gajo diris. “Kaj mi ne havas dubojn, ke ŝi plendaĉis ĉar oni invitis lin prunti sian ŝipon por la marŝejo. Mi povas certigi al vi, mia kara fratino, ke ĉiuj ŝipoj estas jam redonitaj senprobleme al siaj posedantoj, kun ĉiuj akcesoraĵoj en bona stato – eventuale eĉ plibeligitaj. Se iu ne estas kontenta, tiu kontaktu la respondecan inĝenieron, kiu okupiĝas pri la projekto. Tio ne estas afero por la imperiestro – nek por la fratino de la imperiestro, cetere.”

Agripina estis tentata rebati Ĉu vi ne komprenas, kiom tiu projekto malutilis al la komerco – kaj al via propra reputacio? Sed ŝi regis sin. “Mi venis ĉi tien – Livila kaj mi venis ĉi tien – ĉar ni estas maltrankvilaj pri la kosto konstrui la marŝejon. Parte pro la financa kosto, sed krome pro la kosto rilate al la bonvolo de la publiko.” Ŝi estis kontenta vidi, ke finfine ŝi sukcesis kapti la atenton de Gajo. “Konstrui tiun marŝejon nepre devis kosti gigantan sumon – sed por kio? Vi faris ĝin, vi pruvis ke tio estas farebla, vi rajdis tien-reen dum du tagoj, kaj tiam vi malkonstruis ĝin. Sed kial malŝpari tiom da mono? Por kiu celo?”

“La celo. La celo. La celo!” Gajo permesis al sia voĉo altiĝi ĝis kulmino, kaj etendis siajn brakojn kiel oratoro alparolanta imagatan aŭskultantaron. “Jen la celo – se ni parolas pri celoj. Por via informo, mi dirus, ke la celo estis... la celo estis... Jes. Tio estas amuzaĵo! Ĝi estis brila spektaklo. Grandioza distraĵo. La publiko ŝategis ĝin.” Li parolis nun pli rapide, ĝuante sian propran elokventecon. “Brila spektaklo: la ŝipbatalo, la montetoj lumigataj, senpagaj bankedoj por la amasoj, por ne mencii la ebriulojn, kiuj falis en la akvon... Mi dirus, ke la celo estos pura, simpla distrado.”

Cezonia estis ridanta, turnante sin al la du fratinoj kvazaŭ por inviti ilin admiri ŝian spritan edzon. “Kaj tamen, pli serioze”, ŝi aldonis, “mi dirus, ke ĝi klare montris la potencon de la imperiestro. Se li diras Konstruu ponton super la golfo de unu flanko al la alia – tio ŝajnis nefarebla tasko, kaj tamen oni plenumis ĝin. Ĉio ajn, kion la imperiestro komandas, kiom ajn malfacila, kiom ajn malebla, estos farita.”

Agripina havis neniun intencon diskuti la aferon kun la edzino de Gajo. Ŝi returnis sian atenton al sia frato. “Gajo, ni ĉiuj memoras, kiom avara estis onklo Tiberio, kaj kompreneble vi pravas, ke vi ne prenu lin kiel modelon. Tio ne signifas, ke vi iru al la mala ekstremo. Li postlasis al vi trezorejojn plenajn je oro, sed tio ne daŭros eterne, precipe pro la maniero laŭ kiu vi forverŝas ĝin. Vi forĵetas la monon, kiun onklo Tiberio heredigis al vi, por atingi nenion. Ĉu vi volas resti en la memoro de la publiko kiel la homo, kiu malplenigis la trezorejon, kaj lasis la popolon de Romo sen manĝaĵoj, ĉar ĉiuj grenŝipoj estis konfiskitaj?”

Gajo kaptis ŝiajn ŝultrojn. “Vi tro fidas je viaj privilegioj kiel fratino de la imperiestro. Eĉ se mi permesas al vi paroli al mi kvazaŭ mi estus ordinara homo, tio ne signifas, ke vi rajtas veni ĉi tien por diri kion ajn vi volas. Se mi decidus fari tion, mi povus ordoni, ke oni tratranĉu vian aĉan, dikan kolon.”

Li staris rekte antaŭ ŝi, pinĉante ŝiajn brakojn preskaŭ tenajle. Timigate, Agripina levis sian vizaĝon al lia. Ŝi estis pli alta ol la plejmulto da virinoj, sed li estis eĉ pli alta ol ŝi, kaj lia mieno moviĝis konvulsie. Bonŝance Livila intervenis.

“Kia argumento estas tio? Minaci perforton!” Furioze ŝi puŝis sin inter Agripinan kaj ŝian fraton. “Ĉu tiel vi debatis, kiam vi estis en Kapreo? Tiom da jaroj studi filozofion, kaj vi eĉ ne kapablas diskuti argumenton sen cedi al minacoj. Ĉiuj scias, ke vi forverŝas monon kvazaŭ akvon, vi profitas de via pozicio por apelacii al la plej malaltaj instinktoj de la popolaĉo, kaj kiam ni venas ĉi tien por serioza diskuto vi forpuŝas nin per... stultaj ŝercoj.”

Gajo faligis la brakojn de Agripina, kaj turniĝis por alfronti Livilan. Agripina timis, ke ŝia fratino iris preter la limon. Same kiel panjo, ŝi ne scias, kiam silenti. “Ne havas sencon stari ĉi tie”, Gajo diris. “Vi, ulo”, li vokis al la sklavo. “Portu al ni vinon – en la Blua Ĉambro.”

Li kondukis ilin el la ĉambro kaj en malgrandan manĝosalonon, kies muroj estis dekoraciitaj per desegno de cejanoj kaj alcionoj. Ĉi tie li kliniĝis sur unu el la divanoj kun Cezonia ĉe sia flanko, dum liaj fratinoj ekkuŝis sur la aliajn du divanojn. La sklavoj alpaŝis por demeti al ili la ŝuojn. “Nun, aŭskultu”, Gajo diris, parolante pli mallaŭte ol antaŭe. “Estas neniu kialo, kial mi entute ĝenu min respondi al vi, sed ĉar vi tiom deziras scii, permesu al mi klarigi, ke oni faras seriozajn laborojn per la mono el la trezorejo. Ĉu vi iam demandis vin, kiu gardas la limojn de la imperio kaj protektas vin kontraŭ la barbaroj? Kaj krome estas la programo de konstruado: temploj, akveduktoj, vojoj... Estas vere ke praonklo Tiberio ŝparis monon, sed li faris tion koste de la servoj, kiujn la homoj bezonas, kaj kiujn ili rajtas atendi de la imperiestro. Jen tio, kion mi faras per la orbrikoj stakigitaj en la trezorejo. La marŝejo estas nur aldona garnaĵo. Ĉu nun vi estas kontentaj?”

Mankis al Agripina respondo. Ŝi ja estis farinta sian eblon, kaj nun ŝia sola deziro estis rapide fini la konversacion. Ŝi sciis, ke ŝia frato ne diras la tutan veron, ke li malŝparas siajn rimedojn kaj kolerigas la publikon, sed tutsimple, eĉ se li pretus aŭskulti, ŝi ne estas sufiĉe bone informita por rebati liajn argumentojn.

“Eble mi devus sendi mian respondeculon pri financoj por doni al vi ambaŭ kelkajn bazajn lecionojn pri ekonomiaj aferoj. Aŭ eble vi deziras inviton ĉeesti kunsidojn de la imperiestra konsilantaro. Ĉu tio estas via celo?” Li rigardis rekte al Agripina. Kaj tiam, subite, liaj okuloj mallarĝiĝis. “Aŭ – momenton – nun mi komprenas. Vi provas imiti Livian. La eta virino malantaŭ la kulisoj, kiu influas la politikon de la imperiestro per kelkaj trafaj vortoj. Dankon, sed mi jam havas miajn proprajn konsilistojn – mi ne bezonas helpon de vi. Mi bedaŭras sciigi tion al vi, sed vi tute ne estas Livia, mia kara.”

Iel Agripina devos eliri el ĉi tiu situacio kun ankoraŭ iom da digno. Ŝi kaj Livila jam liveris sian averton, pli-malpli, kaj nun ŝi povas nur esperi, ke li pripensos kion ili diris. Neniam eblas certi pri Gajo – eĉ se li mokas aŭ rikanas, tio ne nepre signifas, ke li ne aŭskultas. Nun venis la momento por komplezi al li. “Gajo, kompreneble ni ne komprenas ĉiujn detalojn de la imperiaj financoj. Ni ne povas taksi, kiom da mono vi havas, aŭ kiel saĝe vi elspezas ĝin. Mi ĝojas aŭdi, ke vi uzas la monon por konstrulaboroj kaj defendado. Mi certas, ke nia avo Agripo estus aprobinta.”

“Multajn dankojn. Mi estas ĝojplena pro la informo, ke mi ĝuas la aprobon de miaj fratinoj – por ne paroli pri avĉjo Agripo.” Gajo karesis sian verton per nekonscia gesto, kiu iom post iom fariĝis kutimo. Kvankam li havis nur dudek ses jarojn, li jam komencis kalviĝi. “Supozante, kompreneble, ke li efektive estis nia avo.”

“Ĉu? Kion vi volas diri?” Agripina tute ne havis ideon, pri kio ŝia frato parolas, sed ŝi estis kontenta, ke la konversacio ŝajne moviĝas al nova temo.

“Nu, estas evidente, ke ni ne povas esti posteuloj de Agripo. Ĉar finfine, kiu li estis? Ne malbona generalo, tamen ano de la Vipsania familio. Tio klarigas lian entuziasmon pri la pli banalaj aspektoj de lia laboro. Konstrui vojojn. Kloakoj. Publikaj necesejoj. Apenaŭ eblas konsideri lin konvena antaŭulo de la imperiestro. Mi preferas pensi, ke ni estas puraj kaj absolutaj Julianoj – almenaŭ ĉe nia patrina flanko.”

Gajo paŭzis, atendante ilian reagon, kaj Livila komplezis per la demando: “Puraj kaj absolutaj Julianoj – kiel vi atingas tiun konkludon?”

“Ĉu tio ne estas klara? Julia kaj Aŭgusto. Mi estas sufiĉe certa, ke Julia faris tion. Ĉar finfine estas evidente, ke ni ne povas esti posteuloj de Agripo. Laŭ mi, Aŭgusto ĉe ambaŭ flankoj.”

Ŝokite, la du fratinoj gapis al sia frato. Cezonia ridis – ne kontraŭ ili, sed pro la eksterordinara sprito de sia edzo. “Kaj rilate al seksumado kun anoj de la propra familio, la Egiptoj havas la ĝustan ideon. Laŭ ilia vidpunkto, ekzistas nur unu homo de sufiĉe alta rango por esti kunulino de la reĝo, kaj tiu estas lia propra fratino. Bona ideo, ĉu vi ne konsentas? Laŭ mi, ni enkonduku tiun saman kutimon ĉi tie en Romo. Estas nur du homoj, kiuj taŭgus kiel kunulinoj de la imperiestro, kaj tiuj estas liaj propraj fratinoj. Same kiel en Egiptujo.” Agripina sentis, ke ŝiaj oreloj brulas, dum Gajo estis inspirita al eĉ pli fantaziaj proponoj. “Mi faros leĝon, laŭ kiu la imperiestro devas edziĝi kun sia fratino... kaj se li havas du fratinojn, li devas edziĝi kun ambaŭ kaj dormi kun ili en alternaj noktoj. La tria nokto estos por vi”, li aldonis al Cezonia.

Agripina neniam povis gajni en diskuto kun sia frato – li tordiĝis el ŝiaj manoj kiel glita fiŝo. Denove Livila estis la homo, kiu ĵetis sin en la batalon. “Ni venis ĉi tien ĉar ni kredis, ke vi povos serioze paroli kun ni pri seriozaj aferoj. Se vi kapablas respondi nur per stultaj ŝercoj, ni malprave supozis, ke vi kompetentas diskuti financajn aferojn. Mi demandas min, kial la senatanoj deklaris vin imperiestro – se ili povus aŭdi vin nun, ili konstatus, ke ili eraris.”

Gajo aŭdigis ronkan ridon. “Ili rajtas konstati, kion ajn ili deziras – ili neniel povos ŝanĝi la situacion.”

Agripina svingis siajn piedojn al la pavimo. “Ni ne restos ĉi tie por aŭskulti viajn insultojn. Venu, Livila.”

“Ĉu vere vi jam foriras?” Gajo diris. “Mi apenaŭ komencis ĝui vian viziton. Ĉu vi ne volas eĉ remeti viajn ŝuojn?” Li fingroklakis al la servisto kun ordono, ke oni alportu la ŝuojn de liaj fratinoj. Li kaj Cezonia rigardis senkomente, dum la sklavoj ligis iliajn sandalojn.

Kiam ŝi atingis la pordon, Agripina turniĝis por pafi unu lastan sagon: “Estas tute evidente, ke vi ne povas esti posteulo de Aŭgusto ĉe iu ajn flanko. Mi povas nur supozi, ke via vartistino interŝanĝis bebojn, dum vi estis tie en Ĝermanujo. Tio klarigus, kial vi estas tiel pala.”

La fratinoj haste foriris, ŝajnigante ne aŭdi Boteton, kiu vokis malantaŭ iliaj dorsoj: “Rilate al interŝanĝo de beboj, estas rimarkinde, ke ĉiuj idoj de Eklogo havas ruĝajn harojn kaj lentugojn.”

7

Agripina neniam sukcesis kompreni, kial Livila ne jam profitis de la ofta propono de ilia frato, ke ŝi eksedzigu Vinicion por edziniĝi kun iu pli proksima al ŝi laŭ aĝo kaj interesoj. Vinicio ĉiam pensigis Agripinan pri kapro, pro sia maldensa barbo kaj bleka rido. Li vidis sin kiel oratoron, kaj regule turmentis siajn geamikojn kaj parencojn per invitoj al deklamoj. Kiam ajn Agripina estis devigata ĉeesti unu el tiuj okazoj, ŝi apenaŭ povis konvinki sin rigardi sian gastiganton, dum li muĝis kaj flustris kaj gestis kiel aktoro en tragedio. Komence ŝi sentis embarason por sia fratino, ĝis ŝi konstatis, ke dum ties edzo elbuŝigas sonorajn frazojn laŭ la stilo de Cicerono, la menso de Livila vagas aliloke. La sola avantaĝo de Vinicio estis lia elstara riĉeco, sed Agripina ne kredis, ke ŝia fratino estus influata de tiel materia konsidero.

Vinicio posedis domegon sur la laŭmoda Celia Monteto, kiu troviĝis ne malproksime de la hejmo de Domicio. La fratinoj interŝanĝis vizitojn preskaŭ ĉiun duan aŭ trian tagon per portolito. Ofte eta Lucio partoprenis en tiuj ekskursetoj. Li ĝuegis iri ĉe sian onklinon, kiu ĉiam regalis lin per sekigitaj fruktoj kaj aliaj gluecaj frandaĵoj, kaj tenis ludil-ĉevalon kaj ĉareton por plezurigi lin.

Du tagojn post ilia katastrofa renkontiĝo kun Gajo, Agripina iris viziti Livilan, kunportante sian malgrandan filon. “Li estas plendema hodiaŭ, mia sinjorino”, diris lia vartistino, Aleksandria, dum ŝi transdonis lin en la portoliton al Agripina. “Atentu, ke li ne ŝmiru salivon sur vian robon.” La servistino de Agripina sternis tukon por protekti la valorajn kusenkovrilojn, kaj aranĝis la kurtenojn por ŝirmi la bebon kontraŭ la brilega posttagmeza suno. Tiam ŝi retiriĝis, lasante Agripinan sola kun Lucio. La du sklavinoj piediris malantaŭ la portolito kune kun la virsklavo, kiu laŭkutime akompanis ilian mastrinon.

Lucio ploretis malkviete, tordante sin kaj puŝante per la piedetoj, ĝis finfine, lulate de la movado de la portolito li endormiĝis en la fleksita brako de sia patrino, kun sia varma pezo premata kontraŭ ŝia flanko. Agripina rigardis malsupren al sia dormanta filo, nun tiel trankvila kun sia diketa vizaĝo kaj la blondaj haroj kun ruĝeta nuanco heredita de lia patro. Nur ruĝa makulo ĉe unu vango atestis lian suferadon pro elpuŝiĝo de nova dento. Agripina sciis, ke estas malsaĝe permesi al si tro forte ligiĝi al juna infano, kiu povus en iu ajn momento esti forrabita de somera febro aŭ alia malsano, sed tio estis preter ŝia sinrego. Ŝi amis lin tiomege, ke tio preskaŭ doloris ŝin.

Agrabla malvarmo bonvenigis ŝin, kiam la portistoj enpaŝis en la ombroplenan vestiblon de Livila, kun ties marmora pavimo. Alproksimiĝis unu el la liberigitoj de Vinicio. “Bonan tagon, sinjorino Agripina. La mastrino estas en la ĝardeno. Ĉu mi voku ŝin?”

“En la ĝardeno? Ne, ne ĝenu ŝin. Mi trovos ŝin mem.” Agripina elpaŝis el la portolito, zorgante ne veki la dormantan infanon.

Agripina konis la domon de Livila same bone kiel la propran. Ŝi marŝis tra unu ĉambro post alia, sub la kolonaro kaj tra malgranda korto, ĝis ŝi atingis la pordon, kiu kondukis eksteren al la teraso. Ŝi eliris en la plenan ardon de somera posttagmezo, kaj rigardis ĉirkaŭen.

Ĉar la domo estis konstruita sur deklivo, la ĝardeno havis tri nivelojn, kun marmoraj ŝtuparoj kondukantaj supren de ĉiu nivelo al la posta. La plej malalta etaĝo konsistis el formala ĝardeno ĉirkaŭata de kolonaro ĉe ambaŭ flankoj. Geometriaj florbedoj estis borderitaj de perfekte tonditaj malaltaj heĝetoj, kaj la tuto estis dividita laŭ la mezo per longa lageto, kiu etendiĝis tra la ĝardeno de la punkto plej proksima al la domo ĝis la ŝtupoj ĉe la alia ekstremo. Konvena loko por bonvenigi gastojn, sed ne tia loko, al kiu Livila retiriĝus, se ŝi dezirus resti sola kun siaj pensoj.

Restante ĉe la ombra flanko de la lageto, Agripina piediris al la alia ekstremo, kie necesis fronti la plenan atakon de la posttagmeza suno por paŝi supren laŭ la marmoraj ŝtupoj al la dua nivelo. Ĉi tie troviĝis tuta statuaro. Ŝtona junulino apud fontano ŝajnis ĉerpi akvon, nekonscia pri la satiruso, kiu rikanas al ŝi de malantaŭ arbusto. Estis neniu spuro de Livila. Anstataŭ iri laŭ la ŝtupoj supren al la tria nivelo, Agripina direktiĝis al arko en la alta taksusa heĝo, kiu indikis la eksteran limon de la ĝardeno. La suno bruligis ŝiajn ŝultrojn tra ŝia delikata silka robo dum ŝi rapidis trans la gruzon.

La areo ekster la heĝo restis en sia natura stato. Inter la longaj herboj plektiĝis sovaĝaj mentoj, kiuj liberigis sian parfumon sub la paŝoj de Agripina. Aliaj piedoj antaŭ la ŝiaj jam dispremis vojon tra la herbo, kondukante al arbareto iom pli malsupre laŭ la monteto. Kaŝita inter tiuj arboj estis antikva nimfejo, kiun Agripina konis kiel unu el la preferataj ripozejoj de sia fratino.

La senĉesa grincado de cikadoj ŝpinis ĉirkaŭ ŝi sonmuron, dum ŝi sekvis la vojeton malsupren laŭ la monteto sub la ardanta suno ĝis la hermo, kiu gardis la groton de la nimfoj. Ĝi estis same alta kiel ŝi, kaj konsistis el la kapo kaj ŝultroj de barbulo, kies ŝultroj formis la pinton de kolono kun kvadrataj flankoj. La kolono mem estis senornama, krom sia staranta peniso sub festono da bukletaj haroj. Agripina marŝis preter la hermon en la arbareton.

Ŝi trovis sin en sunplena maldensejo ĉirkaŭata de arboj. La pepado de la cikadoj estis pli malproksima ĉi tie, dormiga fono al la plaŭdeto de akvo en la nimfejo. Estis malfacile imagi, ke je distanco de nur kelkaj paŝoj estas la bruo kaj agitiĝo de Romo. La arko de la nimfejo estis ornamita de koloraj mozaikoj, sed tiuj plejparte estis kaŝitaj malantaŭ kurtenoj de brilverda musko, kiuj ondiĝis pro la fluo de akvo en diseriĝantan ŝtonan basenon makulitan de flavaj likenoj. Proksime al la groto staris la restaĵoj de marmora statuo, nun kadukiĝinta ĝis senforma amaso kovrita de vegetaĵoj kun pendantaj kroĉaĵoj de hedero. Sub ĝia ombro, flosante meze de ŝaŭmanta maro de blanka antrisko, kuŝis Livila. Pina rigardis denove kaj konstatis, ke ŝia fratino kuŝas sur ŝtona benko, kiu estas kaŝita de la grandaj plataj kapoj de la floroj. Ŝi komencis piediri al ŝi kun jupo svingiĝanta dum ŝi vadis tra la plumeca blanka maro, kaj Livila levis sian kapon el la volvaĵo, kiun ŝi estis leganta, kun entuziasma rideto.

Agripina intencis rideti responde, kiam la ĝoja esprimo de Livila ŝanĝiĝis. “Ho, estas vi, Pina. Vi donis al mi ŝokon.”

Ŝi levis sin al sidanta pozicio por fari spacon por sia fratino sur la benko. Iom seniluziigite, Agripina sidiĝis apud ŝin kaj fortiris cejanan tigon kroĉiĝintan al la orlo de ŝia jupo. “Ĉu vi atendis iun?”

“Ne, ne, tute ne.”

Agripina komencis mallaĉi sian sandalon. Pro la paŝado tra la floroj ŝi restis kun gruzeto sub la piedfingroj. “Kion vi legas?”

La respubliko.” Livila etendis sian volvaĵon kun la skribo malsupre sur la makulita marmora benko por malhelpi, ke ĝi revolviĝu. “Tiom frustras min, legi kiel la aferoj devus esti, kaj samtempe trovi min en situacio tiom senhelpa kaj sen kapablo realigi la idealon.”

Agripina memoris Cezonian, laŭ kiu la priskribo en La respubliko ne celas reprezenti vere ekzistantan ŝtaton. Ŝi skuis sian kapon por forigi la malagrablan memoron. Ĝenate, ŝi respondis al Livila: “Ĉu vere vi volus loĝi en tia loko kiel en La respubliko? Neniu muziko, neniuj rakontoj, krom tiuj aprobitaj de la filozofoj...” Ŝi frapis sian sandalon kontraŭ la rando de la benko por elskui la malpuraĵojn.

“Kion?” Livila diris. Ŝi fiksrigardis preter Agripinan en la ĉirkaŭan arbaron. Ŝia rigardado estis tiel intensa, ke Agripina preskaŭ turniĝis por vidi, kio tenas ŝian atenton, sed en tiu momento Livila reprenis la fadenon de la konversacio. “Ho, vi parolas pri La respubliko. Nu, kompreneble, ni ne devas preni la aferon laŭvorte. Tio, kio ja ŝajnas al mi imitinda, estas la rolo de la reganto. Boteto havas la ŝancon tie en siaj manoj, kaj li aktive rifuzas realigi ĝin.”

Agripina religis sian sandalon kaj rektigis sin. “Mi vidas, ke viaj prunoj estas maturaj. Kial vi ne sendas iun por rikolti ilin?”

“Tio estas mia sekreta arbo. Mi ne permesas al la gesklavoj veni ĉi tien.”

La fratino surtretis la abundajn antriskojn, altajn ĝis iliaj genuoj, por atingi la arbon. La grundo ĉirkaŭ ĝi estis kovrita de tromaturaj prunoj, kiuj rompiĝis sub iliaj piedoj, elverŝante sian gluecan flavan karnon. Pluraj jam ekĝermis kaj fariĝis miniaturaj arboj, altaj ĝis la talio, kun delikataj branĉetoj. Starante sub la patrina arbo, la fratinoj komencis rikolti la prunojn, manĝante ilin tuj surloke. La kernojn ili faligis surteren.

“Estis eraro provi paroli kun Boteto”, Livila diris. “Ĉu vi supozas, ke li traktas la senatanojn sammaniere kiel li traktis nin?”

“Efektive tion li faras”, Agripina diris. “Mi aŭdis tion de Domicio. Li kritikaĉas ilin en la senato, alparoladas ilin tute senrespekte, mokas kaj humiligas ilin, virojn sufiĉe aĝajn por esti lia avo. Kaj neniu kuraĝas rebati. Ĉiuj estas teruritaj pro tio, kio povus okazi, se ili elstarus el la amaso.”

“Efektive tio povus esti danĝera”, Livila diris. “Li eĉ minacis vin.”

“Tio ne estis serioza.”

“Ne, kompreneble li ne vere farus tion. Almenaŭ li ĉiam favoras siajn familianojn.” Livila ĵetis prunkernon ioman distancon for de la arbo. “Mi ĉiam dissendas la kernojn. Mi celas kreskigi mian propran fruktoĝardenon.”

“Julia Agripina!” Viro aperis en la senarbejo. La senĝena marŝomaniero, la gaja voĉo: Agripina tuj rekonis, pri kiu temas. Senzorge, kvazaŭ la alveno de vizitanto estus tro malgrava afereto por meriti atenton, ŝi etendis sian manon en la arbon kaj deŝiris plian prunon.

“Estas Lepido!” Livila diris.

Vibris tra Agripina sento de ĝoja antaŭplezuro, dum li promenis en ilian direkton. Ŝi permesis al si saluti lin per retenema rideto.

“Do ĉi tie vi du amuziĝas, kiam neniu rigardas vin!” Lepido diris. “Mi vidas, ke vi regalas vin ĉi tie per vera festeneto.”

“Ĉu vi volas partopreni kun ni?” Livila diris. “Servu vin mem per prunoj.”

“Ne diru, ke vi sinjorinoj rikoltas mem viajn prunojn! Kie estas viaj gesklavoj?”

“Ho, la gesklavoj ne rajtas veni ĉi tien”, Agripina diris. Ŝi faris sian eblon paroli per la sama malserioza tono kiel li, sed ŝi neniam sukcesis trafi la ĝustan noton. Sinjo estis sciinta, kiel fari tion. “Livila ne volas, ke servutuloj detruu la sanktecon de la groto.”

“Kaj kio pri viroj? Ĉu ni rajtas paŝi en ĉi tiun sanktan lokon? Mi ne volas esti disŝirita de deliraj bakĥantinoj.”

“Ne timu”, diris Livila. “Tion ni faras nur septembre, kiam oni rikoltas la vinberojn.”

“Do mi estos sekura dum la venontaj unu-du monatoj. Venas al mi ideo – mi proponas, ke vi sinjorinoj sidu sur tiun benkon, dum via fidela sklavo alportos al vi pli da prunoj.”

“Nia fidela sklavo!” Agripina diris, ŝajnigante miron. “Laŭ mi, ni povus konsenti je tio, ĉu ne, Livila?”

“Mi serĉis vin, Julia Agripina”, Lepido diris, tirante malsupren branĉon de la arbo. Li komencis deŝiri la prunojn. “Mi venis al via domo, kaj oni diris al mi, ke vi iris viziti vian fratinon.”

“Vi serĉis min?” Agripina demandis.

Lepido revenis al la benko kun la jupo de sia tuniko plena je prunoj. “Ne, ne moviĝu, Julia Livila. Mi sidos sur la herbon.” Li elŝutis la prunojn kiel etan monton sur la benkon. “Mi venas demandi vin, ĉu vi provis paroli kun via frato.”

“Ni ja provis, bedaŭrinde”, Agripina diris. “Kiel vi mem iam menciis, ne estas facile paroli al li.”

“Tio estis humiliga sperto”, Livila diris. “Li mokis nin. Li eĉ diris al Agripina, ke li povus fortranĉi ŝian kapon, se li dezirus.”

“Ĉu!” Lepido mienis ŝokite.

“Tio estis nur ŝerco.” Agripina rapidis trankviligi lin. “Vi scias, kia homo li estas.”

“Kaj tamen, tute ne konvenas diri tian aferon al sia fratino.” Lapido kraĉis kernon en la herbon. “Mi ja esperis, ke vi sukcesos iel tuŝi lin. Mi estas maltrankvila pri la sekureco de via frato.”

“Lia sekureco!” Agripina diris, konsternite. “Espereble ne okazis denove atenco kontraŭ li, ĉu ne?”

“Ankoraŭ ne. Sed tio estas neevitebla. Ĉiuj konspiroj ĝis nun malsukcesis – sed nepre okazos aliaj. Iun tagon, iu trapikos Gajon per ponardo.”

“Lepido, vi timigas min!” Livila diris. “Mi scias, ke ofte li freneze incitegas, sed li estas la sola frato, kiu restas al ni.”

“Mi bedaŭras, se tio perturbas vin, Julia Livila. Sed ne helpos forturni viajn okulojn kaj esperi, ke ĉio estos en ordo.”

“Ĉu vi aŭdis onidirojn?” Agripina demandis. “Vi devus averti Gajon, ne nin.”

“Li ne bezonas avertojn de mi. Li kontroligas ĉiujn, kiuj venas alparoli lin, timante, ke ili portas kaŝitajn armilojn – eĉ homojn, kiujn li antaŭe fidis, kiel min kaj ambaŭ viajn edzojn.”

“Kion pli li povas fari?” Agripina diris. “Estas evidente, ke li konscias pri la danĝero, kaj li ja antaŭzorgas pri tio.”

“Sed liaj antaŭzorgoj ne estas direktitaj en la ĝustan lokon”, Lepido diris. “Jes, li priserĉas siajn vizitantojn, li havas gustumiston por kontroli liajn manĝaĵojn, sed tio kion li devus fari, estas certigi bonajn rilatojn kun la senatanoj. Dum li nur kapablas malamikigi ilin, li estas en danĝero.”

“Li havas siajn Ĝermanajn korpogardistojn”, Livila diris. “Kaj tiuj estas al li absolute lojalaj.”

“Jes – bonŝance”, Lepido diris. “Ili ĉi-momente estas la solaj homoj, kiuj malhelpas lian murdiĝon.” La korpogardistaro, laŭ la scio de Agripina, senĉese elsuĉas la rimedojn de la trezorejo. Ŝia frato aĉetas ilian lojalecon, donante al ili altajn krompagojn je ĉiu preteksto.

Lepido, sidante sur la herbo, kliniĝis antaŭen al ŝi kaj Livila, rigardante rekte en iliajn vizaĝojn. Li parolis malrapide, zorge elektante siajn vortojn: “Dum Gajo ne forlasos la vojon, kiun li nun sekvas, okazos pli kaj pli da konspiroj, ĝis iun tagon unu el ili sukcesos.”

Agripina forŝiris siajn okulojn for de liaj. Ĉu vere ŝi povas fidi ĉi tiun homon? Ŝi rigardis malsupren al sia jupo, senkonscie viŝante sur ĝin siajn sukomakulitajn manojn. Ŝi memoris Druson trompita de Sejano, kiu konvinkis lin rakonti multe pli ol li intencis. Lepido estas amiko de ilia frato. Ĉu eble li estis sendita por tiri ilin en kaptilon?

Tia antaŭzorgo estis tute fremda al Livila. “Mi ne povas kredi, ke la situacio estas tiel serioza. Mi scias, ke Gajo ne havas grandan ideon pri ĝentileco, kaj estas facile imagi, ke lia humuro povus ofendi kelkajn homojn, sed certe eĉ ili kapablas rekoni, ke temas nur pri ŝercemo.”

“Mi timas, ke Lepido pravas”, Agripina malvolonte konstatis. Ŝi sciis, ke esprimi siajn pensojn tiel malkaŝe estas riska afero, sed finfine neniu el ili diras ion, kiu povus esti konsiderata perfido. Ili nur esprimas sian timon, ke io povus okazi al Gajo. Ŝi turnis sin al Lepido. “Sed mi ne komprenas, kial vi venas al ni pri tiu afero. Ni jam provis paroli kun Gajo pri la mono, kiun li elspezadas, kaj li rifuzis aŭskulti. Se vi volas proponi, ke ni iru al la palaco por klarigi al li, ke necesas trakti la senatanojn pli respektoplene, li nur ridos.”

“Laŭ mi ni devas rekoni, ke Gajo ne ŝanĝiĝos. Tio, kio nun zorgigas min, estas kio okazos, se, aŭ kiam, li estos murdita.”

“Ĉu vere necesas diskuti tion ĉi?” Livila diris. “Ne okazas komplotoj laŭ via scio, lia gardistaro estas lojala... Vi nur imagas, kio okazus se... kaj temas pri imago aparte malbela, laŭ mi.”

“Mi scias, ke tiu ideo timigas, sed ni nepre devas fronti ĝin”, Agripina diris. “Se iu mortigos Gajon, ĉu laŭ via supozo oni lasos nin netuŝitaj? Memoru, kio okazis al la gefiloj de Sejano.”

Livila rigardis ŝin kun hororo. “Sed ekzistas neniu kialo por supozi, ke okazos io tia!”

“Gajo faris ĉion fareblan por ligi niajn nomojn kun sia. Pensu pri ĉiuj privilegioj, kiujn li donis al ni – ilin ni ne petis, sed ni ankaŭ ne rifuzis. Sidi en la unua vico apud li en ĉiuj publikaj okazoj. Niaj nomoj inkluzivitaj en la ĵuroj. Gajo kaj liaj fratinoj. Iu ajn, kiu deziros forigi Gajon, deziros ankaŭ forigi nin.”

“Liajn fratinojn... kaj liajn amikojn”, Lepido diris. “Ni ĉiuj vidis, kio okazis al la homoj, kiuj estis tro intime ligitaj kun Sejano. Kredu min, ankaŭ mi nepre havas intereson certigi, ke via frato restu sekura, malgraŭ liaj plej diligentaj provoj malamikigi kaj kolerigi la senaton.”

“Kion ni povas fari?” Agripina diris. “La afero ŝajnas senespera.”

“La situacio tamen ne estas tiel nigra, kiel vi imagas, almenaŭ por vi sinjorinoj”, Lepido diris. “Ekzistas risko, ke la posteulo de Gajo dezirus forigi vin el sia vojo, sed li povus ankaŭ vidi vin kiel utilan akiraĵon.”

Agripina tuj sciis, pri kio li parolas. “Vi volas diri, ke li povus deziri edziĝi kun unu el ni.”

“Vi havas rapidan komprenon, Julia Agripina.”

“Ĉu vi ne vidas la aferon?” Agripina diris al Livila. “Ni reprezentas la ligon kun Aŭgusto. Edziĝi al unu el la fratinoj de Gajo rajtigus tiun, kiu venus poste.”

Livila subite ekstaris. “Laŭ mia opinio, ni ne devus diskuti tion. Pardonu min.” Ŝi distancigis sin de ili kaj malaperis inter la arboj.

Agripina vidis, ke Lepido mienas konsternite. Kaj prave. Li jam diris multe tro. Agripina ja demandis sin, ĉu ŝi fidu lin, kaj nun li demandas sin, ĉu li fidu Livilan. “Ne timu”, ŝi diris. “Nature tio ĉagrenas ŝin, ekkonstati, ke Gajo estas je risko de murdo. Ŝi verŝajne bezonas tempon por pripensi tion sola.”

“Aŭ eble ŝi nur manĝis tro da prunoj”, Lepido diris. Agripina estis kontenta, ke li kapablas ŝerci pri la afero, kaj ankaŭ ŝi ridis, tamen kun iom kulpa sento. “Diru al mi, Julia Agripina”, li demandis. “Kiel fartas via edzo? Mi scias, ke li estas malsana.”

“Jes”, ŝi diris. “Liaj piedoj malboniĝas, kaj la ŝvelado komencas ataki ankaŭ aliajn partojn de lia korpo. La kuracistoj diris al li, ke li devas kuŝi kun la piedoj levitaj por ke la likvaĵo elfluu.”

“Kaj tamen li ne estis hejme, kiam mi vizitis hodiaŭ.”

“Li iris al sia kampara bieno.” Fakte Domicio estis ĉe la vilao, kiun li donis al Eklogo kaj ŝiaj infanoj, sed Agripina ne intencis mencii tion al Lepido.

“Do, li ne estas tro malsana por vojaĝi, ĉu?” Lepido ekstaris kaj venis sidi apud ŝin sur la benko. Li kunportis la odoron de freŝa herbo kaj spureto de parfumita oleo, kvazaŭ li ĵus venis de la banejo. Agripina sentis la varmon de lia femuro kontraŭ sia. Tiu sensaĵo perturbis ŝin, kaj ŝi formoviĝetis. “Pardonu, ke mi mencias tion, Julia Agripina, sed ĉu iam venas al vi la penso, ke eble vi baldaŭ vidviniĝos?”

“Jes, la penso ja venis al mi. Sed tio ne estas afero, kiun mi diskutis kun iu ajn.”

“Ĉu vi havas ian ideon, kion vi faros tiam?”

Verdire, Agripina sufiĉe multe pripensis tion. “Mi ne jam estas vidvino”, ŝi diris. “Ŝajnas... antaŭtempe diskuti la morton de mia edzo, dum li ankoraŭ kapablas vojaĝi. Li estas bona patro al nia filo Lucio.”

“Mi nepre ne deziras rapidigi vian edzon sur la funebran ŝtiparon. Sed se okazus sukcesa konspiro kontraŭ via frato, necesus, ke vi estu preta por ĉio ajn, kio sekvus.”

“Vi celas diri, ke oni eble devigus min edziniĝi kun la viro, kiu estus elektita por anstataŭi Gajon.”

“Ĝuste. Sed laŭ mia impreso pri via karaktero, mi suspektas, ke vi dezirus mem esti la homo, kiu farus tiun decidon.”

“Kompreneble mi preferus elekti mian propran edzon. Same kiel ĉiu ajn virino, ĉu ne? Sed se la senato estus jam nomuminta la postan imperiestron, oni tute ne atentus pri mia opinio.”

“Ne nepre. Se via frato ĉesus esti la imperiestro, kaj vi jam estus edziniĝinta al taŭga kandidato, tiun bonŝanculon oni vidus kiel la evidentan posteulon de Gajo. Via nuna edzo estus ideala, kompreneble, se lia sano estus pli bona: pranevo de Aŭgusto kaj edzo de ties pranepino. Sed sub la cirkonstancoj...”

“Li ĉiuokaze ne interesiĝus. Li deziras nur trankvilan vivon.”

“Li ja volas trankvilan vivon, sed kio pri vi, Julia Agripina? Ĉu vi iam havas la ideon, ke vi povus deziri alispecan edzon? Edzon kun pli vigla ambicio?”

Ekscito vibris tra la sino de Agripina. Ŝi jam bildigis al ŝi ĉi tiun scenon multajn fojojn en sia imago, sopiris je ĝi... kaj tamen, nun kiam ĝi efektive realiĝis, ŝia ĝojo estis miksita kun neatendita kulposento. Ne estis, ke ŝi forte amis Domicion, kiu en tiu sama momento sendube amuzis sin kun ŝia iama vartistino, kaj se li estus plene sana, ŝi tute ne hezitus peti la permeson de sia frato pri eksedziniĝo. Sed ŝi ne povis konvinki sin forlasi Domicion ĝuste nun, kiam li mortadas antaŭ ŝiaj okuloj. Li ja ne rezignis pri ŝi, kiam ŝi bezonis lin post sia misnasko.

“Mi preferus ne diskuti tion nun. Ĉu ni ne povas atendi ĝis... ĝis la malsano atingas sian naturan konkludon?”

“Bedaŭrinde mi ne certas, ke ni havas tiom da tempo. Ĉiutage dum ni atendas, estas risko, ke via frato povus esti mortigita. Kaj se vi ne estos preta, vi trovos vin en malavantaĝa situacio. Vi estos ilo, kie vi estus povinta esti aganto.”

“Kion vi sugestas?”

Lepido levis siajn ŝultrojn senzorge. “Nur rapida eksgeedziĝo, kiu permesos al via edzo ĝui siajn lastajn monatojn en la trankvilo de sia kampara bieno.”

“Kaj tiam...?”

“Kaj tiam... ne mankos kandidatoj aspirantaj edziĝi kun la posteulino de Aŭgusto. Sed mi volas peti vin konsideri min kiel unuan en la listo.”

Agripina ekstaris kaj paŝis al la arbo. La fruktoj sur la pli proksimaj branĉoj estis ĉiuj rikoltitaj, sed ŝi vidis malhelan ruĝbrunan prunon pli alte, iom preter siaj fingropintoj. Kun la dorso al Lepido, ŝi streĉis sian brakon tra la folioj, kaj tiris malsupren la branĉon, por ke ŝi pli facile atingu la prunon. Ŝi sukcesis kapti ĝin, sed ĝi estis mola kaj putra. La ŝelo rompiĝis, kaj ĝia karno ŝmiris ŝian manon. Ŝi sentis la okulojn de Lepido, kiuj rigardis dum ŝi iris al la nimfejo kaj plaŭdetis per siaj fingroj en la akvo. Finfine ŝi sentis sin preta turniĝi kaj rekte rigardi lin. Per la plej serena voĉo, kiun ŝi sukcesis eligi, ŝi respondis: “Tion mi povas promesi al vi, Emilio Lepido. Kiam mi fariĝos libera preni novan edzon, vi estos la unua en la listo.”

Lepido ekstaris kaj proksimiĝis al ŝi. Tuj Agripina formoviĝis. “Mi ne scias, kien malaperis Livila. Eble mi devus iri por vidi, ĉu ŝi estas en ordo.”

“Ne necesas zorgi pri via fratino ĝuste nun”, Lepido diris.

“Ne, kompreneble ne”, Agripina diris, konfuzite, kaj revenis al sia loko sur la benko. Provante restiri la konversacion al pli sekura grundo, ŝi diris: “Estas afero pri kiu mi scivolas.”

“Kaj kio estas tio, Julia Agripina?” Lepido denove sidiĝis apud ŝin.

“La senato estis la instanco, kiu voĉdonis imperiestrigi Gajon.”

“La senato!” Lepido ripetis, ridante. “Perspektive al nia estonta gefianĉiĝo, mi pensis, ke eble vi volus sigeli la okazon per modesta kiso.”

Kiso! La sugesto preskaŭ forsuĉis ĉian volforton de Agripina. Neniam ŝi estus permesinta al iu ajn scii pri la fantazio pri kiu ŝi indulgis sin, kiam ŝi estis je la rando de endormiĝo. Kaj tamen en la momento, kiam ŝia fantazio estis fariĝonta realeco, ŝi aŭdis sin diri vortojn tute malsamajn de tiuj en la sceno, kiun ŝi tiel ofte ludis en sia imago. “Emilio Lepido, mi ankoraŭ estas edziniĝinta virino. Tio ne estus konvena...”

Li ridetis al ŝi, ĝuste kiel ŝi ĉiam bildigis tion en sia fantazio, per tiu ĉarmega rideto, kiun ŝi tiel ofte vidis direktata al Sinjo. Kiom ŝi ĉiam deziris vidi tiun saman rideton turnita al ŝi mem! Ŝi ŝanceliĝis.

“Kiel povas esti nekonvene, ke mi kisu mian estontan edzinon?” Li tenis ŝiajn ŝultrojn kaj ŝi vidis lian vizaĝon, kiu alproksimiĝis al ŝia. Preskaŭ svenante pro volupto, ŝi cedis sin al ĉio ajn, kio povus okazi, ne rezistis, kiam liaj lipoj tuŝis ŝin delikate surbuŝe, denove kaj denove, tiam moviĝis al ŝia kolo. Tio estis pli ol ŝi povis elteni. Ne povante reteni ĝemon, ŝi etendis malantaŭen sian kapon. Lepido ridis kaj kisis ŝin denove surbuŝe, tiam tiris ŝin al si, por ke ŝi kliniĝu kontraŭ lia brusto. Ŝi sentis liajn brakojn ĉirkaŭplektantajn ŝin, lian koron kiu batis kontraŭ ŝia. Ŝi apenaŭ povis kredi, ke tio vere okazas, kaj kuŝis tiel, absolute senrezista dum li karesis ŝian nukon. En iu profunda angulo de sia menso ŝi sciis, ke ŝi faras tion, kion neniu edziniĝinta virino iam ajn rajtas fari, kaj ke se oni iam malkovros tion, la sekvoj estos hororaj. Sed almenaŭ nun, tiuj sekvoj estas malproksimaj. Ŝi deziras nenion alian krom kuŝi sur la brusto de Lepido kaj ĝui la nunan momenton.

Nur timo pri la subita reveno de Livila donis al ŝi sufiĉan forton por forŝiri sin de li. Agripina luktis por rektigi sin, kaj ordigis sian hararon per la manoj. Ŝi ne kuraĝis rigardi en la vizaĝon de Lepido. Ŝi sciis, ke ŝi ĵus malkaŝis al li sian plej intiman memon, kaj penante regajni regon de la situacio, ŝi ekkaptis la demandon, kiu okupis ŝian menson antaŭ la neatendita interrompo. “Kion mi volis demandi vin... mi volas diri...” ŝi balbutis. “Mi provis demandi vin pri la senato.”

Lepido ekridegis. Finfine li diris: “Mi vidas, ke via pasio pri politiko estas eĉ pli granda ol via pasio pri via estonta edzo.”

Agripina sentis sin iom ĉagrenita. Kial li moku ŝin, ke ŝi haltigis la aferon antaŭ ol ĝi tro multe progresis – ĉu ŝi ne agis, kiel virta edzino devus agi? Ŝi tute ne deziris aliĝi al la vicoj de tiuj virinoj, kiuj perfidis sian edzon, kaj ŝi havis la ekzemplon de sia avino Julia por memorigi ŝin, kio okazas, al tiuj kiuj ja perfidas. Per tono de vundita digno ŝi klarigis: “Mi pardonpetas, se mi seniluziigis vin, Emilio Lepido. Estas tutsimple tiel, ke laŭ mi ni devus atendi, ĝis ni formale gefianĉiĝos.”

“Mi komprenas. Nu bone, sendube mi devus esti kontenta pro ĉi tiu pruvo, ke mia estonta edzino estos super ĉia tento.”

Agripina tute ne estis certa, ke ŝi pruvis sin netentebla, sed ŝi volonte akceptis lian takson pri ŝia konduto. “Mi dankas vin, Emilio Lepido.”

“Kaj do, pri la senato. Kion vi volas scii?”

“Konsiderante, ke Gajo ricevis siajn povojn de la senato, kio malhelpas, ke la senato ankaŭ forprenu ilin?”

“Plejparte timo, supozeble. Se iu ajn estus tiel malsaĝa, ke li ekstarus en la senato kaj proponus tion, li estus akuzita pri korupto aŭ adulto aŭ iu simila krimo eĉ antaŭ ol li forlasis la ĉambron. Tio havus ŝancon de sukceso nur se la senatanoj ĉiuj interkonsentus anticipe – sufiĉe multaj el ili por esti certaj, ke la voĉdono estos akceptita kun klara plimulto. Sed intertempe unu el ili verŝajne avertus Gajon...”

“Praonklo Tiberio sukcesis fari tion pri Sejano”, ŝi diris. “Li pretigis la tutan planon – li aranĝis, kion fari, se Sejano komencus suspekti ion, aŭ se montriĝus, ke Tiberio ne havas la apogon de la senatanoj. Sed en la praktiko, tio ne estis problemo. Tuj kiam ili vidis, ke Sejano estas atakebla, ili estis pretaj ŝanĝi al la alia flanko. Ne nur pretaj – ili estis entuziasmaj.”

“Tio estis malsama situacio. Tiberio estis la imperiestro. Se Sejano estus malkovrinta la planon, li ne estus povinta akuzi la imperiestron pri ŝtatperfido. Sed se mi komencus serĉi apogantojn en la senato, kaj iu sciigus Gajon pri mia sekreta traktado...”

“Vi ne intrigas por mortigi lin”, ŝi diris. “Nur por persvadi lin kviete eksiĝi.”

“Ĝuste tiel”, li diris. “Sed ĉu Gajo kredus min?”

Ne, Agripina pensis, Gajo ne kredus lin. Kaj ĉiuokaze, la ideo estas tute nerealigebla. Gajo kiel eksimperiestro estus evidenta danĝero por sia posteulo, fokuso de novaj komplotoj, same kiel estis la kompatinda Ĝemelo. “Ne, li ne kredus”, ŝi diris. “Mi estus kontenta, se eblus senbrue elirigi Gajon el tiu ofico, sed mi vidas, ke tio ne estas farebla.”

Ŝi ankoraŭ ensorbis la praktikajn sekvojn de siaj propraj vortoj, kiam la mieno de Lepido ŝanĝiĝis, kaj li subite ekstaris. “Mi pensas, ke iu aŭskultas.”

Konsternite, Agripina rigardis ĉirkaŭen. Livila elpaŝis de la arboj, glatigante sian jupon per la manoj. Ŝi aspektis ruĝvizaĝa kaj agitiĝanta. “Ho, jen vi!” ŝi diris, kvazaŭ ŝi ial miras trovi ilin ankoraŭ en la sama loko kie ŝi lasis ilin antaŭ ne multe da tempo. Agripina ricevis duonan impreson pri alia figuro, blanka tuniko flirtanta inter la arboj. Konfuzaj pensoj interbatiĝis en ŝia menso. Ĉu Livila estis parolanta kun iu? Kion ili aŭdis?

Livila sidiĝis sur la benkon apud ŝin. “Pina, ĉu vi ne kunportis Lucion hodiaŭ?”

Apenaŭ sciante kion ŝi diras, Agripina respondis: “Jes, li estas en la domo kun sia vartistino. Sendube li intertempe vekiĝis.”

“Ĉu ni iru vidi lin? Mi certas, ke mi povos trovi por li kelkajn mielbuletojn.”

Malgraŭ sia konsterniĝo, Agripina sukcesis aŭdigi etan ridon. “Vi komencas paroli kiel avinjo Antonia. Ŝi ĉiam regaladis nin per frandaĵoj, kiam ni estis malgrandaj”, ŝi klarigis al Lepido. Ŝiaj vortoj sonis en ŝiaj oreloj vitre nenaturaj. “Ni ĝuegis iri viziti ŝin.”

“Mi ne dubas.” Kiel sinrege li parolas! Eble li ne rimarkis la blankan flagron inter la arboj. “Ĉu ni reiru al la domo?” li demandis. “Manke de sklavo, Julia Livila, permesu al mi porti vian legovolvaĵon.”

“Ne revolvu ĝin”, Livila diris. “Mi ne volas perdi mian lokon.”

“Laŭ via ordono, unu nevolvita volvaĵo.” Lepido prenis ĝin de la benko per eleganta gesto. Dum ili remarŝis tra la ĝardenoj, li diris al Agripina: “Pasis longa tempo de kiam mi vidis vian filon. Supozeble li sufiĉe grandiĝis intertempe.”

“Nun li havas dek naŭ monatojn. Du jarojn en decembro.” Plaĉis al ŝi la demando de Lepido. Kompreneble, se ili geedziĝos, li fariĝos vicpatro de Lucio. Kaj se Gajo estus forigita el sia ofico, kaj ŝi estus edzino de la venonta imperiestro, Lucio estos... Sed estas tro frue por pensi pri tio.

Estas la sorto de iu ajn imperiestro esti la celo de murdoprovoj. Dum Gajo ankoraŭ funebris la morton de nia fratino, komploto estis malkovrita kaj tuj subpremita. Aliaj komplotoj sekvis, nutritaj, bedaŭrinde, de la senbrida konduto de Gajo. Ne necesas detale priskribi ĉi tie liajn pli malsaĝajn agojn, el kiuj la plej serioza estis la provizora ponto etendita tra la Golfo de Puteolo kun la celo plenumi la profetaĵon, ke la maron li igos tero kaj la nokton tago.

La konspiroj kondukis al multenombraj ekzekutoj inter la vicoj de la senatanoj kaj riĉaj terposedantoj. Tio pliigis la indignon de la ĉefaj civitanoj, kiuj vidis siajn parencojn mortigitaj kaj siajn familiajn bienojn konfiskitaj. Dum ankoraŭ pliaj konspiroj estis malkovritaj, mi kaj mia restanta fratino Livila pli kaj pli ektimis. Ni vidis, ke ne povos daŭri longe, ĝis unu el la komplotoj sukcesos, kaj ni estis serioze zorgoplenaj ne nur pri la sekureco de Gajo, sed ankaŭ pri ni mem. Niaj nomoj estis ligitaj en la menso de la publiko kun tiu de nia frato – efektive, pro la honoroj, kiujn li faris al ni, li mem certigis, ke ni estu tiel ligitaj – kaj ni timis, ke se li fariĝos viktimo de atenco, ankaŭ ni estos mortigitaj samtempe kun nia frato.

Kiel mi nun daŭrigu? Mi neniam antaŭvidis, ke verki miajn memoraĵojn estos tiel malfacile. Mi imagis la grifelon, kiu kuras tra la vakso, kaj iel la tuta rakonto estos preta, tabuleton post tabuleto, kiel la volumoj de la historio verkita de oĉjo Klaŭdio, ĉiuj vicigitaj orde sur la breto. Kiel mi povos klarigi, kion Livila kaj mi provis fari? Mi ne skribos, ke ni havis la ideon detronigi imperiestron. Sed kion mi diru? Ĉu mi menciu Lepidon? Mi bezonas tason da vino...

Faŭsta, mia preferata. La unua gustumeto estas kvazaŭ oni paŝus en kampon de floroj dum printempa mateno. Ĝi havas la saman koloron kiel tiuj sukcenaj orelringoj, kiujn mi iam posedis, tiuj donacitaj al mi de tiu juna Ĝermano, kiun mi helpis starigi piedon sur la unuan ŝtupon de publika kariero... Kelkaj homoj trovas ĝin tro dolĉa, sed plaĉas al mi nuanco dolĉeta en mia vino.

Ha, jen mi havas la solvon. Ni ne deziris detronigi lin, ni volis nur...

Emilio Lepido, la edzo de nia kompatinda fratino Drusila, estis same maltrankvila kiel ni. Li restis intima amiko de Gajo, sed ankaŭ li konstatis, ke se nia frato ne konvinkiĝos moderigi sian konduton, liaj malamikoj venkos. La problemo estis, kiel persvadi Gajon aŭskulti niajn argumentojn. Livila kaj mi renkontis Lepidon en pluraj okazoj, kaj diskutis kun li la plej bonan manieron por alparoli nian fraton kaj klarigi al li la neceson, ke li reformu sian konduton.

Tiutempe Gajo mem estis obsedita pro la timo esti murdita. Li neniun fidis, kaj li estis preta rigardi kun suspekto eĉ la anojn de sia propra familio.

8

En Mevanio

Aŭtune, 39 pK

“Mia sinjorino! Mia sinjorino!”

Agripina luktis por malfermi per granda peno siajn okulojn. “Kio ”stas? Kio okazas?”

“Oni sendis min por veki vin.”

Eĉ en sia dormebria stato, Agripina sciis, ke io ne estas en ordo. Kiu havas la aŭtoritaton veki ŝin en ŝia propra domo? “Lucio?” ŝi demandis.

“Ne, Lucio estas en ordo, mia sinjorino. Estas Cezaro.”

Agripina rigardis en konfuzo sian sklavinon, kiu staris apud la lito tenante oleolampon, kun haroj taŭzitaj pro dormo. Ekster la lumringo ĵetata de la lampa flameto, regis en la ĉambro nigra mallumo.

“Cezaro, mia sinjorino. Via frato. Li ĵus alvenis, kiam jam mallumiĝis, kun ĉiuj siaj soldatoj. Unu el la soldatoj venis por diri al mi, ke vi devos veni paroli kun Cezaro.”

Agripina pene levis sin al sidanta pozicio. “Portu al mi mian mantelon.”

Kelkajn minutojn poste, kun mantelo drapirita super ŝia subtuniko kaj molaj domŝuoj sur la piedoj, Agripina staris en la studoĉambro, kiun ŝajne transprenis Gajo. Ŝi fermis sian menson al la demandoj levitaj de lia neanoncita alveno, la abrupta ordono ke ŝi venu paroli kun li je ĉi tia eksterordinara horo. Per unu parto de sia menso ŝi sciis, ke io terura estas okazonta, per alia ŝi jam firme decidiĝis ne fronti tiun scion, ĝis ĝi estos perforte trudita al ŝi.

Gajo mem ŝajnis iom perdita. Li estis sidanta en la granda seĝo, kiu iam apartenis al Ĝermaniko, lumigata de pluraj oleolampoj pendantaj de lampotenilo. Per ilia malforta flagrado li aspektis pale kaj maltrankvile. Dum iom da tempo li fiksis siajn okulojn al la vizaĝo de Agripina, kvazaŭ li ion serĉas. Ŝajne li ne povis konvinki sin ekparoli. Finfine li diris: “Post ĉio, kion mi faris por vi!”

“Gajo, kio estas? Kion vi faras ĉi tie je ĉi tia horo de la nokto? Ĉu vi vojaĝis en la mallumo?”

“Post ĉio, kion mi faris por vi. La honoroj. La privilegioj. Mi aldonis viajn nomojn apud mian en la publikaj ĵuroj. Gajo kaj liaj fratinoj. Ĉio, kion mi faris, mi faris por vi kaj Livila. Por la honoro de nia familio. Ĉu tio ne estas la afero, kiun vi deziras de ĉiam? Kaj jen kiel vi dankas min.”

Kion ŝi povos diri? Ekzistas neniu defendo, neniu preteksto. Iu ajn provo klarigi nur malbonigos la situacion. Agripina restis silenta.

“Do, neniu provo senkulpigi vin? Vi scias, pri kio mi parolas – mi vidas tion. Restis al mi ankoraŭ espereto, ke la afero ne estas vera. Mi pensis, ke eble tio estas nur provo de Lepido kulpigi vin kaj Livilan. Kaj Lepido estas same malbona – mi faris preskaŭ same multe por li kiom mi faris por vi. Mi progresigis lian karieron, donis al li mian plej amatan fratinon. Kaj la tutan tempon li estis plananta kiel forigi min. Kun la helpo de miaj propraj fratinoj. Se ekzistis iu ajn, kiun mi kredis ankoraŭ fidinda, temis pri vi du.” Li komencis plori.

Malgraŭ sia teruro, Agripina luktis inter kompato kaj kulposento, samtempe kun deziro, eĉ nun, ke li ne havu pri ŝi malbonan opinion. “Gajo, vi ne komprenas. Ne temis pri tio.”

“Sinjo neniam estus farinta al mi tian aferon. Mi nur dezirus, ke unu el vi du estus mortinta anstataŭ ŝi.”

Trapikis Agripinan kvazaŭ lance la kutima ĵaluzo. Ŝi ne provu pravigi sin; per tio ŝi nur sonus malforte, kvazaŭ ŝi serĉus indulgon.

La mencio pri Sinjo ŝajne firmigis la decidemon de Gajo. Li ĉesis plori kaj rigardis rekte al ŝi. “Do, se ne temis pri tio, pri kio temis? Ĉu vi intrigis por forigi min aŭ ĉu ne?”

“Ne, ni ne faris tion.”

“Do, vi ne intrigis kontraŭ mi. Se mi nur povus kredi tion. Konvinku min. Mi atendas.”

“Ni timis, mi kaj Livila. Kaj ankaŭ Lepido. Ni pensis, ke iu provos mortigi vin. Ni volis protekti vin.”

“Provos mortigi min! Jes, efektive estis provo. Do, por certigi, ke iu alia ne mortigos min, vi decidis fari tion mem.”

“Ni ne volis mortigi vin. Livila kaj mi provis paroli al vi, sed vi rifuzis aŭskulti.”

“Kaj kio pri Lepido? Ŝteliris al la senatanoj, faligis sugestojn en iliajn orelojn. Sufiĉe da homoj rakontis al mi, el kio konsistis tiuj sugestoj. Kaj kiam li ne faligis sugestojn en la orelojn de la senatanoj, li flustris belajn proponojn en viajn.”

Kvazaŭ per subita fulmo, Agripina vidis la tutan planon de Lepido. Ŝi estis permesinta al si kredi, ke li provas persvadi la senatanojn forigi Gajon el lia ofico per simpla voĉdono. Sed kompreneble ne! Eĉ provi tian aferon egalus al sinmortigo. Ŝi ja sciis la tutan tempon, kvankam ŝi preferis ne vidi tion, ke ekzistas nur unu maniero por forpreni de Gajo liajn povojn.

Rekonante la veron en la akuzo de sia frato, dum momenteto Agripina ŝanceliĝis. Tiam ŝi rekaptis sian sinregon. “Emilio Lepido estas mia bofrato. Li venis tute senkaŝe por viziti min kaj Livilan ĉe ŝia domo.”

“Pli ĝuste, en la arbaro. Ne supozu, ke mi ne scias. Vi kaj Lepido apud la nimfejo, kaj Livila kun sia komplezema studento de filozofio ie malantaŭ arbo.”

Dum momento Agripina forgesis la neceson defendi sin. “Ĉu studento de filozofio?”

“Vi scias, kion diris nia praulo Julio: la edzino de Cezaro devas esti super ĉia suspekto. La samo validas pri la fratinoj de Cezaro. Kion ajn vi kvar faraĉis, eĉ se vi vere nur legis Platonon en la arbaro, neniam eblos diri, ke miaj fratinoj estas super ĉia suspekto.”

“Mi havas neniun ideon, pri kio vi parolas. Mi ne scias ion ajn pri iu studento de filozofio, kaj kiam temas pri Lepido, mia rilato kun li de ĉiam estas perfekte aprobinda.”

“Se estas tiel, vi ne estos ŝokita pro tio, kion mi nun montros al vi.” Gajo iris al la pordo kaj kriege vokis la sklavon. Li diris kelkajn vortojn al iu ekster la ĉambro – kaj dum tiu mallonga momento, Agripina hardis sin kontraŭ ĉia ajn okazontaĵo. Kian ajn nepriskribeblan aferon li intencas montri al ŝi, ŝi nepre malkaŝu nenian emocion.

Gajo revenis internen, kaj ĵetis sin sur la seĝon kun sia mentono apogita sur la mano. Li ne invitis Agripinan sidiĝi, sed ŝi tute ne intencis stari antaŭ li kvazaŭ petvizitanto. Ne estis alia seĝo, sed ornamita tabureto estis klinita kontraŭ la muro. Propramane Agripina malfaldis ĝin, kaj lokis ĝin je ioma distanco de Gajo, ne rekte antaŭ li, sed iom flanke. Ŝi timis, ke li malpermesos al ŝi sidi en lia ĉeesto, kaj ŝi ne estis certa, kiel ŝi reagu, se li faros tion, sed bonŝance la problemo ne aperis. Gajo ne komentis, kiam ŝi sidiĝis, kaj ili ambaŭ restis en silento ĝis la sklavo venis en la ĉambron. Li portis ian objekton kovritan de tuko, kiun li transdonis al Gajo.

“Lasu nin”, Gajo ordonis. La sklavo eliris. Tiam Gajo fortiris la tukon de la objekto. Ĝi estis funebra urno. Agripina ja atendis ion de tiu speco – efektive ŝi estis duone preta por eĉ pli terura vidaĵo. Ĝi estus povinta esti kapo. “Sendube vi povas diveni, kies cindroj estas ĉi tie interne.”

Agripina jam sciis, ke li diros tion, sed kiam ŝi efektive aŭdis tiujn vortojn, la ŝoko estis tiel intensa, ke ĝi pelis la aeron el ŝia brusto. Ŝi preskaŭ aŭdeble elspiris, sed eĉ dum la ŝoko trafis ŝin, ŝi memoris, ke estas esence subpremi ĉian eksteran signon de sia turmento. Ŝi koncentriĝis regi sian spiradon, kaj la strebo stabiligis ŝin, deturnante ŝian atenton for de ŝiaj timego kaj angoro.

Gajo parolis, longe paroladis, sed Agripina ne komprenis, kion li diras. Lia voĉo ondiĝadis super ŝi, ŝi aŭdis la vortojn, sed ili portis neniun signifon al ŝiaj oreloj. Li marŝis tien kaj reen gestante, kaj ŝi rigardis dum li paŝis tien-reen antaŭ la malplena seĝo de ilia patro. Estis kaveto en la kuseno, kie li antaŭe sidis. Verŝajne Gajo koleriĝis pro ŝia silento, ĉar meze de sia riproĉado, li minace alproksimiĝis al ŝi. Ŝi time sin retiris, sed li tordis siajn manojn en ŝiajn harojn kaj trenis ŝin surpieden. “Kion vi supozas faraĉi, hundino? Sidi tie antaŭ mi, kvazaŭ nenio okazis!”

Ŝi algapis lin per ia milda scivolo, notante lian nazon kun ties bulba pinto kaj la iom elstaranta supra lipo, tiel simila al ŝia, sed nun distordita pro furiozo. Li proksimigis sian vizaĝon ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la ŝian. “Mi diros ion, kio aŭskultigos vin, vipurino! Unue vi portos tiun urnon reen al Romo, paŝon post paŝo, ĉiun paŝon de la vojo – kaj mi certigos, ke la tuta loĝantaro ĉeestos por spekti. Kaj tiam, kiam vi alvenos, mi igos vin suferi pro tio, kion vi planis fari. Vin kaj Livilan. Kaj Lucion.”

“Lucio!” Aŭdinte la nomon de sia filo, Agripina tute ne plu havis ian ajn ideon ŝajnigi indiferenton. “Sed li estas nura bebo! Kiel Lucio rilatas al ĉio ĉi?”

Gajo montris malican rideton. “Nura bebo. Kaj vi jam pensis, kiel bele li aspektos, kiam li sidos sur tiu trono anstataŭ mi. Kaj vi regos ĉion, vi kaj Lepido, regos pere de via filo. Ĉu tio ne estas la afero, kiun vi deziras de ĉiam? Mi certigos, ke ekzistas neniu eblo, ke tio iam ajn okazos.” Dum ŝi staris antaŭ li, paralizite, li aldiris: “Bone, nun mi enlitiĝos. Vi rajtas fari kion vi volas: dormi se vi povas, aŭ ĵeti vin el la fenestro. Morgaŭ vi ekmarŝos reen al Romo – kun la cindroj de via amanto en viaj brakoj.”

Ne longe poste, ne memorante kiel ŝi alvenis tien, Agripina trovis sin en sia dormoĉambro. Kie estas ŝiaj sklavinoj? Ŝi atendis trovi Alkastan leviĝanta dormeme de sia matraco, preta por porti al ŝi tason da diluita vino kaj por helpi ŝin enlitiĝi. La matraco ja estis tie en la angulo, sed per la pala lunlumo ŝi vidis pajlotigojn disĵetitaj sur la planko, kaj la litokovrilon ŝovita flanken. Nek ŝi estis rimarkinta Januarian en ties kutima loko en la ekstera ĉambreto. Tro elĉerpite, fizike kaj emocie, por voki ilin, Agripina malvolvis sian mantelon kaj faligis ĝin surplanken. Ŝi havis unu genuon sur la lito, pretan por surgrimpi, kiam kun sento de glacia hororo ŝi ekkomprenis, kial ŝiaj du servistinoj mankas. Certe oni forkondukis ilin por pridemandado – kaj ĉar ili estas sklavinoj, la pridemandadon oni faros per torturo.

Ŝi kuŝis en la lito. Kvankam la nokto ne estis malvarma, ŝi frostotremis. Kio okazos al ili? Unue oni vipos ilin, ĝis la haŭto estos forŝirita de iliaj dorsoj, kaj se tio ne sufiĉos por paroligi ilin, oni forpinĉos buletojn da karno per ardantaj tenajloj. Ŝi estis supozinta, ke ne restas al ŝi emocioj por suferi pli, sed la penso pri la verŝajna sorto de ŝiaj servistinoj naŭzigis ŝin tiel ke ŝi preskaŭ svenis pro teruro.

Alkasta kaj Januaria estis donacoj de ŝiaj avino kaj praavino, kiam ŝi edziniĝis kun Domicio. Ŝi sciis, ke iuj virinoj havas konfidan rilaton kun siaj sklavinoj, sed post la perfido de Eklogo, Agripina ĉiam preferis teni la siajn je ioma distanco. Ŝi estis certa, ke ili neniam aŭdis ion ajn, kio povus esti uzata kiel akuzo kontraŭ ŝi; maksimume ili povus raporti, ke ŝi kaj Livila pasigis iom da tempo solaj kun Lepido. Sed kiajn rakontojn ili kriegos, kiam oni elĉizos striojn da karno el iliaj dorsoj, kaj puŝos la tenajlon, ruĝe ardan, tiel proksimen al iliaj vizaĝoj, ke ili flaros la polvecan varmegon de la karbo?

Ŝi ĝemis kaj ĵetis sin de unu flanko al alia sur la lito, provante forskui tiun imagon el sia kapo. Kaj tiam, kun krio, ŝi subite eksidis. Lucio! Kion Gajo planas fari al li? Bildoj ŝutiĝis en ŝian menson, ĉiuj rakontoj, kiuj venenis ŝian pasintecon: Julia malsatigita ĝismorte, onklino Livila forviŝita kvazaŭ ŝi neniam ekzistis, Nerono pendumita sub nekonataj cirkonstancoj, Druso forlasita por morti kiel rato en ŝlosita ĉambro. Ĝis nun ŝi travivis, spurante sian vojon paŝon post prudenta paŝo tra la glueca reto de suspektemo, kiu ĉirkaŭis ŝin ekde ŝiaj infanaj jaroj. Sed nun finfine la familia destino ekkaptis ŝin, minacante ne nur ŝin, sed ankaŭ ŝian malgrandan filon. Ŝi devas iri al li tuj.

Ŝi svingis siajn piedojn el la lito. Ŝi ne estis tute certa, kie dormas lia vartistino Aleksandria, sed unu el la sklavoj informos ŝin. Ŝi reprenis sian mantelon de la planko, tirante ĝin ĉirkaŭ siajn ŝultrojn dum ŝi celis la pordon. Unu el la soldatoj de Gajo atendis ekstere, duone starante, duone apogante sin kontraŭ la muro. Li rektigis sin, kiam ŝi venis en la koridoron, kaj venis renkonte al ŝi. “Mi bedaŭras, mia sinjorino, mi ricevis ordonojn, ke vi ne rajtas eliri el via ĉambro.”

“Mi volas vidi mian filon”, ŝi diris. Estis humilige trovi sin en situacio, pro kiu necesas klarigi siajn agojn al soldato, sed la plej grava afero nun estis resti kun Lucio. Kaj tamen, ŝi ne intencis tiom kliniĝi, ke ŝi eĉ petos lian permeson. “Diru al la vartistino, ke ŝi portu lin al mi.”

“Mi bedaŭras, mia sinjorino”, li diris denove. “Mi ne ricevis ordonojn pri tio.”

“Demandu vian superulon! Kie estas via oficiro?”

“Mi ne povas demandi nun. Neniu alia estas ĉi tie. Nun, bonvolu reiri en vian ĉambron.” Ŝi ignoris lin, kaj komencis marŝi laŭ la koridoro. La soldato kaptis ŝin per la brako. “Kion vi supozas fari? Mia sinjorino, aŭ vi reiros al via ĉambro sen lukto, aŭ mi ŝovos vin internen, kaj eble rompos vian brakon samtempe. Vi mem decidu.”

Ŝi memoris sian patrinon, kiu estis batita de siaj gardistoj tiom sovaĝe, ke ŝi perdis la vidkapablon de unu okulo. La prudento diris al ŝi, ke ŝi ne povas gajni kontraŭ ĉi tiu homo, kaj ke se ŝi provos, ŝi nur malbonigos la situacion por si mem. Ŝi ne faru la eraron de panjo, kiu malamikigis tiujn virojn, kiuj havis la taskon gardi ŝin. Tio, kion necesas fari, kiom ajn estas malfacile submetiĝi al tio, estas veki ilian kunsenton. “Mi reiros al mia ĉambro. Sed mi vere bezonas vidi mian filon. Tio povus esti...” La ekkompreno pri tio, kion ŝi estis dironta, trafis ŝin kiel frapego kontraŭ la brusto. Ne temas nur pri vortoj. Vere estas eble, ke ŝi neniam plu vidos Lucion. Sen ŝia intenco, ŝia voĉo ŝanceliĝis. “Tio povus esti la lasta fojo.”

La viro kaptis ŝian kubuton, kaj stiris ŝin en la direkton de ŝia ĉambro. Ne plu gravis al ŝi la digno. Por Lucio, ŝi estis preta petegi. “Se vi ne povas paroli nun kun via oficiro, ĉu vi povos fari tion, kiam ŝanĝiĝos la gardistoj? Demandu, ĉu eblas porti al mi mian filon. Tio povus esti mia lasta ŝanco.”

La viro kapjesis. “Mi demandos, mia sinjorino.” Lia voĉo estis milda. Laŭ la tono, li sentas kompaton pro ŝia situacio – aŭ ĉu li nur celas trankviligi ŝin, dirante ĉion ajn necesan, por ke ŝi reiru al sia ĉambro? “Mi demandos. Sed tio ne dependos de mi. Mi ne povas promesi ion ajn.”

Tiutempe Gajo mem estis obsedita pro la timo esti murdita. Li neniun fidis, kaj li estis preta rigardi kun suspekto eĉ la anojn de sia propra familio. Kiam li konstatis, ke mi kaj Livila sekrete renkontiĝis kun Lepido, li facile konvinkiĝis ke ni, same kiel multaj aliaj, komplotas kontraŭ li. Lepido estis ekzekutita

Miaj brakoj rigidiĝis pro la pezo de la urno, miaj ŝuoj frotis la haŭtvezikojn sur miaj piedoj. En mia brusto kia plumba ŝarĝo de afliktiĝo kaj timo – afliktiĝo pro Lepido, timo por Lucio, timo por mi mem. Vicoj da vizaĝoj algapis min de la flankoj de la vojo. Estis sufiĉe malbone, kiam ili nur gapis, sed kiam ili blekadis kaj minacis kiel hundoj apenaŭ retenataj, pretaj ĵeti sin sur min kaj disŝiri min en pecojn – ne, ne, mi ne permesu al mia menso vagi en tiun direkton. Kraĉaĵo trafis mian robon, kaj mi aŭdis krudajn ridojn. Mi ne povis demeti la urnon por forviŝi la salivon, kaj mi evitis rigardi ĝin, buleton sur mia vesto. Eĉ kiam ĝi sekiĝis, mi rekonis la punkton. Kaj mi devis denove tiri tiun saman robon super mian kapon la postan matenon kaj la postan kaj la postan, kun tiu blanka makuleto, kie viro kraĉis kontraŭ min.

Mevanio ĝis Romo, oktaga marŝado kun dolorantaj brakoj kaj tiu plumba antaŭtimo, kiu pendis super mi ĉiun paŝon de la vojo. Mi kredis, ke mi estos ekzekutita, kiam mi atingos Romon – Boteto ja intencis, ke mi supozu tion. Nur kiam mi alvenis, oni informis min, ke la puno estos ekziliĝo. Lucio restos kun sia patro. Oni ne permesis al mi adiaŭi lin.

Lepido estis ekzekutita, kaj mia fratino kaj mi estis ekzilitaj. Livilan oni sendis al Pandaterio: la insulo, kie nia patrino estis malliberigita de Tiberio.

Ĉu mi diru ion ankaŭ pri avinjo Julia? Mi ĉiam dubas, ĉu mencii ŝin, sed eble ĉi tiu povus esti la ĝusta punkto.

Alia ekzilito, kies nomon oni ligas kun Pandaterio, estis nia avino Julia, kiu loĝis sur tiu tute malgranda insuleto dum kvin jaroj, antaŭ ol oni permesis al ŝi reveni al la ĉeftero. Ŝi pasigis la restantajn jarojn de sia ekzilo en Regio, ĝis ŝia iama edzo, la imperiestro Tiberio, limigis ŝiajn movojn al unusola ĉambro kaj poste lasis ŝin enfermita tie sen manĝoj. Tiel li mortigis ŝin.

Dum mia fratino pasigis sian tempon sur Pandaterio, min oni sendis al la najbara insulo, Pontio. Mi loĝis en tiu sama domo, kie mia frato Nerono estis enŝlosita de Tiberio laŭ instigo de Sejano, ĝis finfine li estis mortigita. Dum la longaj tagoj de mia ekzilo, mi ofte rigardis trans la akvon al Pandaterio, kiun mi povis vidi en la malproksimeco. Kiom mi estus feliĉa dividi mian ekzilon kun mia fratino! Sed tiun malgrandan komplezon oni ne permesis al ni.

La plej dolora aspekto de mia ekzilo estis mia disigo de mia filo, kiu tiam havis nur du jarojn. Mi sciis, ke li estas tro juna por reteni iun ajn memoron pri sia patrino, kaj mi havis malmultajn esperojn iam ajn revidi lin.

Nia ekzilo finiĝis, kiam Klaŭdio revokis nin post la mortigo de Gajo. Ĝi daŭris relative mallonge: malpli ol du jarojn. Kaj tamen ni ne povis antaŭvidi tion, kiam ni estis forsenditaj. Kiam mi la unuan fojon eniris la domon, kiun oni asignis al mi sur Pontio, mi estis konvinkita, ke jen la loko, kie mi pasigos ĉiujn restontajn jarojn de mia vivo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.