La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VIVO VOKASAŭtoro: Stellan Engholm |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ajna havis propran ĉambron en la supra etaĝo de la nova domo. Estis tiu, kiu estis intencita por avino. Kiam ŝi venis hejmen en la vesperoj, ŝi tuj iris al si kaj havis preskaŭ neniun kontakton kun la siaj. Nek patrino nek patro postulis de ŝi laboron en la hejmo.
La gepatroj rimarkis la ŝanĝon de ŝiaj kutimoj post la foriro de Eriko. Antaŭe ŝi estis for el la hejmo la pli multajn vesperojn. Nun ŝi preskaŭ neniam eliris. La patro demandis ŝin kial – ne estas bone tiel izoli sin. Ŝi respondis, ke ŝi devas uzi la malmultan liberan tempon por siaj studoj.
Pri la studoj li sciis, tamen ŝajne ne trovis tiun kaŭzon plenvalida. Li sciis ankaŭ pri la leteroj de Eriko. Kiam la gepatroj demandis pri ŝiaj leteroj el Hispanujo, cetere ne tre oftaj, ŝi rakontis, ke ili estas de Eriko, kaj ŝi ankaŭ donis ilin al ili por legi. Neniu el la leteroj perfidis eĉ per plej eta nuanco la rilaton inter ili. Ili estis ĉiuj skribitaj al kunlaborantino en la klubo. Sed la patro ŝajne suspektis la veron.
– Vi almenaŭ devus partopreni la klubkunvenojn, li diris. Eriko ja petis vin fari ĉion, por ke la klubo bone funkciu.
– Jes. Sed mi ne volas por ĉiam resti servistino. Miaj studoj estas por mi pli gravaj ol la klublaboro.
– En tio vi pravas. Nu, Eriko estas brava knabo, tion mi devas konfesi, kvankam mi ne multe ŝatas lin. Imagu, ke li tiel foriras, kvankam li havas tiel grandan ŝancon esti mortpafata aŭ disŝirata de grenado! Strabe-kaŝe li rigardis ŝian vizaĝon, sed ne sukcesis registri tremeton en ŝia mieno.
Ankaŭ Jern ŝajnis diveni, sed li ne faris grandan aferon el tio.
– Estas tre bedaŭrinde, ke vi fariĝis tiel pasiva, li diris. Kaj via tempomanko tute koincidas kun la foresto de Eriko – li kvazaŭ demande rigardis ŝin – kaj tiel la klubo samtempe perdas du el siaj plej bonaj fortoj.
Post momenta silento li kun komprenoŝajniga mieno kapklinetis al ŝi kaj aldonis:
– Mi kredas, ke mi divenis. Vi estas pardoninda, knabino. Tamen mi esperas, ke vi denove laboros. Provu foje doni almenaŭ iomete da tempo al nia afero! Imagu, kiom oferas Eriko! Por esti solidaraj kun li, ni devus labori centoble pli multe ol ni nun faras.
* * *
Kiel freŝa, paca rifuĝejo estas ŝia malgranda ĉambro, hela kaj kiel eble plej simpla en la linioj, laŭ la moderna gusto, kun minimumo da mebloj. En la supra etaĝo Ajna estas ĝis nun sola. Bruo de malsupre estas ne multe aŭdebla. La sonon de la radio ŝi ne rimarkas, se ŝi atentas pri io alia, sed se ŝi atentas, ŝi tamen povas aŭskulti la vesperajn raportojn pri Hispanujo sen iri malsupren al la familio.
Estas bona loko por studo. Kaj ŝi vere studas sed pli malmulte, ol ŝi ŝajnigas.
Antaŭ unu jaro la inĝeniero preterpase demandis ŝin, ĉu ŝi ne ŝatus por plezuro iom praktiki sur skribmaŝino en la minutoj, kiam ŝi ne havas ion por fari. Ŝi konsentis, kaj li montris al ŝi kiel uzi la maŝinon. Kiam li post kelka tempo trovis, ke ŝi progresas, li alŝovis al ŝi jen kaj jen paperojn por netskribado.
– Vi jam skribas same bone kiel mi, li deklaris iun tagon. Sed bona skribistino devas uzi ĉiujn fingrojn metode kaj rutine. Ĉu vi ne ŝatus trapasi kurson en maŝinskribado? Koresponda kurso ne kostas multe.
– Mia nuna kapablo tute sufiĉas por mi, ŝi respondis kun rideto.
– Certe. Sed mi kredas, ke iun tagon vi ne plu volas resti servistino. Vi estas bona servistino, sed vi havas multe da aliaj interesoj kaj kapabloj. Iam vi pli ŝatos ekzerci ilin ol resti en kuirejo kaj infanĉambro.
Sinretene ŝi konsentis, ke eble jes.
– Mi ne scias, kiun vojon vi elektos. Sed ne malutilas ion lerni, kiam oni havas tempon kaj kapablon. Se vi lernos perfekte trakti maŝinon, tio povos esti utila por vi, ankaŭ kiam temas pri alia laboro. Se vi ne vivtenos vin per ĝi, ĝi tamen estos por vi valora aktivo, eĉ se vi edziĝos kaj ne laboros profesie. Aŭ ĉu vi havas pli definitivan planon por via estonto kaj preferas alian fakon? Neniujn planojn ŝi havis. Kvankam ŝi ne havis specialan intereson por maŝinskribado, ŝi faris laŭ lia propono. La patro estis tre kontenta pri ŝia nova libertempa okupo kaj transdonis al ŝi diversajn aktojn por netskribo.
Kiam ŝi estis fininta tiun kurson, la inĝeniero diris, ke perfekta skribistino devas regi ankaŭ stenografion. Se ŝi ne havos uzon por ĝi en eventuala metio, ĝi tamen estos utila ankaŭ en ĉiutaga praktika vivo, precipe por societa homo kiel ŝi. Ĉiuokaze ĝi estos valora aktivo.
Kiam li en la fino de la somero proponis kurson en komerca korespondo, ŝi tamen kontraŭdiris.
– Estas sensence! Neniun emon por kontora laboro mi havas.
– Bone. Sed tio kompletige al via nuna kapablo estus por vi tre valora aktivo, se vi eventuale bezonus vivteni vin per ĝi. Scio estas malpeza ŝarĝo.
Sen multaj vortoj ŝi cedis al lia propono ankaŭ tiun fojon. Kiam Eriko forveturis, la unuaj studleteroj kuŝis sur ŝia tablo, ĵus komencitaj.
* * *
Ŝiaj studoj ripozis dum multaj tagoj post la forveturo de Eriko. Kiam ŝi en la unua vespero venis hejmen post la disiĝo de Johano, ŝi timtremis pro la nokto antaŭ si. Sed kiam ŝi atingis sian ĉambron, atakis ŝin tia laco, ke ŝi ekdormis en la sama momento, kiam ŝi metis la kapon sur la kusenon.
Sed en la sekvantaj vesperoj venis nek laco nek dormo. Por forpeli la premajn sentojn ŝi iris al la tablo, kaj dum kelkaj minutoj ŝiaj rigardoj aŭtomate sekvis la liniojn en la kajero. Subite ŝi rimarkis, ke el la legita nenio restas en ŝia memoro. Ŝi sidigis sin duonkuŝe sur sian liton, kun la dorso kontraŭ la muro.
Senmova, kvazaŭ en letargio ŝi restas tie. Ŝiaj okuloj rigide rigardas antaŭ si, kaj ŝi ne konscias pri io vidata. Ŝi nek pensas, nek fantazias. Letargio regas ankaŭ en ŝia interno.
Jen ŝi vekigas el tiu stato. Imago kaj pensoj komencas lace funkcii, kaj larmoj glitas el ŝiaj okuloj. Sed same silenta kaj senmova ŝi sidas.
Denove venis tiu letargia stato. Kiam ŝi ree fariĝis konscia pri io ĉirkaŭ ŝi, ŝiaj okuloj kaptis sur la kontraŭa muro la bildon de la bona paŝtisto. Kiam ili forlasis la malnovan loĝejon, la patro volis bruligi la bildon.
– Tia malnovtempa naivaĵo efikus kurioze sur la muro de moderna ĉambro. Nu, nu, mi ne pensas pri la religia senco – li interŝovis, kiam la edzino protestis – nur pri la maniero, en kiu ĝi estas pentrita kaj reproduktita. Krome vitroŝirmita bildo estas abomenaĵo.
– Ankaŭ Branting estas vitroŝirmita, diris la edzino, kun ekrido.
– Nu jes, sed tio estas fotografaĵo, estas alia afero. Kiam ni nun havas novan domon, ni havigos ankaŭ kelkajn verajn pentraĵojn.
Sed Ajna savis la bonan paŝtiston al la nova hejmo. Branting trovis sian honorlokon malsupre en la salono, sed la paŝtiston Ajna kunprenis al sia ĉambro, kie ĝi estis la sola ornamajo krom malgranda desegno, kiun Arne faris. Ĝi iom frapis la envenanton. Tian bildon li ne atendus en tia ĉambro. Sed ridinda ĝi ne aspektis.
Ajna duonkonscie rigardis la bildon. Ankaŭ nun ŝi nek pensas nek fantazias, sole vidadas. Sed iel tiu vidado efikas al ŝi agrable, trankvilige, donante novan forton al ŝia elĉerpita animo.
Tiel ŝi sidas jen tute letargia, jen ploranta, jen rigide rigardanta la bonan paŝtiston, horon post horo ĝis noktomezo. Tiel ŝi sidis ĉiuvespere, ĝis ŝi vizitis Johanon. Sed kun Johano ŝi ne povis paroli, kiel ŝi volis, kaj la vundo ne trovis la sopiratan balzamon.
Sed iun vesperon ŝi kun surprizo trovis, ke ŝi iel kutimiĝis al tio, ke Eriko estas for, same kiel ŝi iam kutimiĝis al tio, ke avino estas for. Ŝi ne sentas plu la fakton tiel frakasa, tiel ĉiondetrua kiel unue. Ŝi sentas kvazaŭ en ŝia interno estus malplena loko post forpreno de grava organo, kaj kvazaŭ ŝi kun miro trovus, ke ŝi povas vivi ankaŭ post tiu operacio, sed tiu eltrovo ne ĝojigas ŝin.
En tiu vespero ŝi prenis la luitan skribmaŝinon el ĝia kesto, kaj ŝiaj fingroj en furiozo ludis sur la klavoj, dum la tipoj frapadis kontraŭ la cilindron kiel hajlograjnoj kontraŭ ladan tegmenton.
La mekanika laboro donis al ŝi forgeson por iom da tempo, kaj post tio ŝi sentis sin pli forta kaj vivoplena kvazaŭ post bonfartiga ripozo.
Ŝi komencis denove labori. Plej multe ŝi maŝinskribis kaj stenografiis – por konservi la akiritan lerton, ŝi diris al la patro, kiam li okaze vidis ŝian furiozan traktadon de la maŝino. Sed ŝi serioze atakis ankaŭ la komercan korespondadon. Kiam tiu finiĝis, ŝi el propra iniciato mendis kurson pri la germana lingvo.
Tiel ŝi suferis, sopiris kaj laboris. En la unua tempo ŝia ĉiama penso estis: eble li falos, eble li falos! Tiu penso revenadis, ĝis ŝi vole nevole vidis image antaŭ si en ĉiu vespero lian korpon mortinta, traborita de kugloj aŭ ŝirita de grenadaj splitoj. Kaj fine ŝi kredis, ke ŝi komencas kutimigi eĉ al tiu eventuala okazo.
Kiam li du, tri fojojn estis menciinta per kelkaj konstataj vortoj partoprenon en bataloj, ŝi ekhavis novan vizion. Ŝi image vidas lin mortpafi homojn, kies vizaĝoj terure aspektas en malamo kaj mortangoro. La vizaĝo de Eriko samtempe fariĝas nehomece kruda kaj plena de mortiĝemo, iel eĉ pli terura ol tiu de lia viktimo. Samtempe vekigas en ŝia memoro iu legita esprimo pri sango sur la manoj, kaj subite ŝi ne povas imagi lin sen vidi liajn manojn plenaj de sango. Terurite ŝi provas denove kaj denove imagi liajn manojn, kiel ŝi antaŭe vidis ilin, sed ŝi ne sukcesas. Ili restas tute ŝmiritaj de la sango de liaj viktimoj, kaj lia vizaĝo restas vizaĝo de murdanta homo.
Okazas ŝanĝiĝo en ŝia interno. Ŝi ne pensas plu pri Eriko kiel sia heroo kaj amato. Ŝi vidas antaŭ si vizaĝon de murdanto kaj manojn makulitajn de sango, kaj tio estas por ŝi turmente abomena. Tamen ŝi ne abomenas la personon, al kiu ili apartenas. Korpreman doloron kaj kompaton ŝi sentas por tiu homsimila sed monstra estaĵo, kiun ŝi imagas, kaj en kiu ŝi ne plu rekonas la trajton de sia heroo, kiu tiel arde batalis por feliĉo al la homoj. Nur tia ŝi povas imagi lin. Ŝi ne sukcesas eĉ por momento ŝanĝi la bildon.
Ŝi kuŝas. La korpo estas skuata de ploro kaj kuntiriĝas kvazaŭ pro tranĉa doloro, ardaj larmoj lavas ŝiajn vangojn. – “Ho Eriko, Eriko”, ŝi flustras en sia delirosimila stato, “kiel vi povis fariĝi tia, kio faris vin tia? Dio, Dio! Se mi nur povus helpi vin, se mi povus forlavi la sangon de viaj manoj kaj forkaresi la maskon de murdanto el via vizaĝo! Mi ne pretendus vin por mi, mi ne pretendus vin mia heroo. Se vi nur fariĝus denove homo, kiom ajn sensignifa, sed kun vizaĝo sen stampo de mortigo kaj kun puraj manoj!” Tiom ŝi konsciis en sia vespera mondo de imagoj, ke ŝi komprenis, ke ŝia deziro estas vana. Neniel ŝiaj deziroj kaj preĝoj ŝanĝos liajn jam faritajn agojn.
Sed eble li tamen ankoraŭ ne mortigis, ŝi subite pensis. Kaj en la sekvanta momento kaptis ŝin penso, kiu estis tia, ke ŝi sentis teruron pro si mem, sed tamen ŝi aprobis ĝin. – “Ho, Eriko, se vi mem falus, sed falus senkulpa, mi tamen povus elteni, ke mi perdus vin. Tiam vi restus por mi tio, kio vi antaŭe estis, kaj en mia memoro vi restus homo, homo.” Kaj jen alia penso: “Kial mi ne malhelpis lian foriron, kial ne diris, ke mi ne povas aprobi ĝin, ke milito estas murdo. Mi ne klare vidis, ne klare komprenis – tamen estas kulpa ankaŭ mi. Tiam mi eble estus povinta savi lian animon.” Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne plu amas Erikon kiel antaŭe, ke ŝi ne povas plu rigardi lin kiel amaton. Regas ŝin sole tiuj pensoj kaj sentoj, ke li estas homo, kiu perdis sian homecon, kaj tio estas por ŝi eĉ pli turmenta ol ŝia antaŭa timo kaj sopiro.
En iu vespero, kiam ŝi sidis sur sia lito en tia animstato kaj rigide rigardis la bonan paŝtiston, estiĝis en ŝi iu nova sento, kiu vibrigis animon kaj korpon kaj fine tute plenigis ŝin. Ŝi levis sin, faris du paŝojn al la kontraŭa muro kaj etendis siajn brakojn al la bona paŝtisto. Tiel ŝi staris senspire dum kelkaj momentoj. Kaj jen ŝi malrapide genufalas sub la bildo de la bona paŝtisto kaj interplektas siajn fingrojn, dum ŝiaj lipoj arde flustras vortojn, kiuj ne havas multe da interligo, kaj kiuj logike havas tre malmulte da senco, sed kiuj donas al ŝi fortan senton de liberiĝo kaj trankvilo. Ŝi ploras, kaj la larmoj estas amaraj, sed ili kvazaŭ purigas ŝin de ĉio malbona kaj malbela kaj forigas el ŝia animo ankaŭ la potencon de la teruraj imagoj, kiuj antaŭe regis ŝin.
* * *
La sabatajn posttagmezojn kaj la dimanĉojn Johano kaj Alda rezervis por si. Johano finis sabate sian laboron je la unua, kaj se ne estis tro urĝe en la gazetvendejo, Alda ricevis forpermeson de sia patro, kiam ŝi tion deziris.
Tiam ili jen vizitis Gustavon, jen skiis, jen ekskursis piede, jen pasigis la tempon en alia maniero laŭ sia propra plaĉo. Ili lasis malantaŭ si la ĉiutagan vivon kun laboro kaj vivado laŭ horloĝo, kun studoj, devoj kaj asocioj. Por kelkaj horoj ili vivis liberaj de tiuj ligoj, kiuj pli kaj pli katenis ilin al la mondo de la plenkreskuloj.
Estis sabata posttagmezo en la transiro de vintro al fruprintempo. Kun kelkaj buterpanoj kaj varmboteloj kun kafo en siaj dorsosakoj ili forlasis Torenton por marŝi kaj viziti kelkajn punktojn en la ĉirkaŭaĵoj.
Ili ne plu vagis kaprice kaj bonŝance kiel antaŭ jaroj. La kartfolion de la regiono ili detale konis en kadro de kelkaj dekoj da kilometroj. Al ĝi ili aldonis la pli detalan kaj pli grandskalan geologian karton kun apartena priskribo. Tio donis al ili centon da novaj ekskursoceloj, kie ili antaŭe nenion interesan vidis.
Oni povis jam bone iri en la arbaro. Malmulte da neĝo estis en tiu vintro, kaj nun ĝi jam preskaŭ malaperis. Nur en tute ombraj lokoj en la arbaro restis ankoraŭ maloftaj pecetoj.
En la vespero ili troviĝis en sabla tereno, kiun iam formis glacitempa rivero. La sablo ne estis multe videbla, ĉar preskaŭ ĉie kovris ĝin densa tapiŝo de vakcinioj kaj aliaj kreskaĵoj. Bela arbaro el altaj pinoj kaj piceoj okupis la pli grandan parton de la loko, jen kaj jen kun iom da libera spaco.
Estis agrable promeni tie kaj retrovi ĉiujn detalojn de la karto. Kontraŭe al ordinara arbara tereno tute mankis tie ĉi ŝtonoj kaj rokoj, kaj la altaĵetoj kaj platejoj estis invita tereno. Travaginte la lokon ili paŭzis sur la okcidenta deklivo de tia altaĵeto. Ili rompis iom da piceaj branĉoj por povi sidi sur la ankoraŭ malvarma, iom malseka tero kaj malfermis siajn dorsosakojn.
Estis unu el tiuj fruprintempaj vesperoj, kiam la subiranta suno pentras la pinojn per ia purpura lumo, kiu vekas senton de korŝira sopiro. Ne estas la milda melankolio, kiun vekas la klara, kvazaŭ velkinta sunbrilo en silenta oktobra vespero, kiam la lasta vivo de la somero por momentoj ekbelas kiel infana rigardbrileto en maljunaj okuloj. Ne estas tiu altfluganta sopiro, kiun vekas la plensomera vespero, kiam la ĉielo estas kvazaŭ alta templo kaj la senspira silento estas majesta, dum la arda globo glitas malsupren malantaŭ la randon de la arbaro.
Tute alian senton vekas tiu purpura vesperlumo sur la pinoj, kiu estas la plej sopiroplena lumludo, kiu ekzistas en la nordo. Estas kvazaŭ ĝi esprimus la tutan sopiron de la dormanta-vekiĝanta vivo, de la ankoraŭ vintroligita naturo. Ankoraŭ kuŝas ĉiuj printempaj floroj kiel embrioj sub la frosta tero, ankoraŭ la folioj de la arboj kuŝas same embrie en siaj kaŝejoj de la burĝonoj. Katenita estas la vivo, kiu en milionoj da nevideblaj semoj kaj en milionoj da kaŝitaj insektoj atendas sunon kaj varmon.
Tiu tuta sopiro de la katenita vivo estas pentrata de la vespera suno, kaj rigardante ĝin oni sentas tiun korŝiran sopiron, kiun sentas granda kreanto, kiam li en sia interno perceptas la formiĝon de granda ideo, kiu atendas burĝoniĝon kaj floradon.
Ili sidis tie kaj manĝis siajn buterpanojn, trinkis sian kafon, rigardis la kartojn kaj iomete babilis. Ne estis varme, sed la varmo de la suno estis almenaŭ sentebla, kiam ĝi tuŝis la vizaĝon. Manĝinte ili restis ankoraŭ iom sidantaj por ĝui la sunon, sed jam ĝia forto malfortigis kaj la koloroj ŝanĝiĝis. Unue ĝi fariĝis ruĝeta, poste venis iom post iom tiu viola nuanco. Ili rigardis la lumludon sur brunaj trunkoj kaj verdaj kronoj, sur verdaj vakcinioj, grizaj branĉoj kaj brunaj arbopingloj sur la tero. Ili silentis, kiel silentis la arbaro, kie ankoraŭ vibris neniu turda trilo, kaj tiel kaptis ilin tiu sopirovibra lumo, ke ili por momento tute forgesis unu la alian.
Pli kaj pli intensiĝis la purpura ardo, ĝis ĝi vekis preskaŭ ŝiran doloron. Johano turnis sin al Alda, kvazaŭ duonkonscie, iliaj okuloj renkontiĝis, kaj ĉe ambaŭ ili estis plenaj de la sama sentovibro. Momente surprizitaj ili restis same silentaj kaj senmovaj. Kun rigardo en rigardon ili en sinforgeso kvazaŭ eniris unu en la animon de la alia.
La momentoj pasis. Ili fariĝas konsciaj pri si mem kaj unu pri la alia. Iliaj manoj renkontiĝis kvazaŭ en sankta kuniĝo, sed la korpoj restis senmovaj, kaj la okuloj restis katenitaj. Ili vidis kaj sentis unu en la alia respondon al la propra vivo, trema sopiro, ili sentis sin kiel unu. Ili vidis la vizaĝon unu de la alia, kiel ili neniam antaŭe vidis ĝin. Ili vidis la belon de vizaĝo kaj korpo, tra kiuj trabrilis la lumo de animo sopiranta al la perfekta vivo. Sed nenio estis direbla per vortoj, nenio kaptebla kiel klaraj komprenaĵoj. Kiel la korŝira sopiro de la dormanta-vekiĝanta naturo estis esprimata de la vespera purpura ardo, tiel tiu renkonto de iliaj animoj senvorte esprimis la sopiron de la spirito en ili. Kaj tamen ĉio estis klara, memkomprenebla.
Konscie ili rigardas unu la alian. Sen vortoj, gestoj aŭ mimiko ili pli klare ol per iuj vortoj perceptas, kion pensas kaj sentas la alia.
Ili pensas pri momentoj, kiam iliaj rigardoj renkontiĝis kiel nun, kaj tamen ne en la sama maniero. Ili ŝatis unu la alian kiel knabo kaj knabino, sed tiu sento kunfandiĝis kun tiu de amikeco sendependa de sekso, kaj tiel forta estis tiu amikeco, ke la alia sento estis kaŝita de ĝi.
Revenis en ilia memoro tiu malfrusomera vespero, kiam ili rikoltis ribojn en la ĝardeno de Alda kaj unue eksentis tiun sekretan interligon. Ili memoris iaman promenon sur la krustoneĝo en printempa frumateno, kun la aliaj rondanoj, kiam iliaj rigardoj tiel renkontiĝis kaj ili iel komprenis kaj iel ne komprenis unu la alian. Ili memoris tiun momenton, kiam ili kune kun la aliaj travagis la dezertan, silentan uzinon, kaj kiam iliaj rigardoj por la unua fojo tiel renkontiĝis kaj ili neklare sentis, ke ilin interligas io komuna, io sentata sed ne direbla.
Kaj jen ili nun sidas tie ĉi, kaj la nunaj momentoj klarigas ĉion, kion ili antaŭe ne klare komprenis. Tio pasinta estis subkonscia revado pli bela mondo, ne vidita. La nuno estas la momento de eniro en tiun mondon. Ili sentas sin kiel vivokamaradoj kaj kunlaborantoj kiel povas esti nur viro kaj virino, kompletigante unu la alian.
– Alda, diras Johano, ĉu ni ne konis unu la alian iam en la komenco de la mondo kaj tiam interkonsentis kune konstrui la vivon? Ŝi kapklinetis.
– Kaj dum milionoj kaj milionoj da jaroj ni trapasis vojon tre longan kaj forgesis unu la alian ĝis la nuna momento kaj forgesis ankaŭ nian interkonsenton.
– Eble tamen renkontiĝis kaj rekonis unu la alian, en aliaj vivaj kaj aliaj formoj, eble tamen kune konstruis la vivon, kvankam ni ne klare memoras plu, ŝi flustris reve.
– Povas esti. Kaj nun ni troviĝas tie ĉi, kaj almenaŭ nun ni tute klare memoras nian interkonsenton.
– Kaj tiel granda estas la vivo, tiel senfine granda, kaj tiel senfine granda estas nia tasko konstrui la vivon.
* * *
Ajna traluktis la vintrajn monatojn. Iom post iom forlasis ŝin la unuaj atakoj de anima doloro, kaj ŝi fariĝis pli trankvila. Sed premis ŝin granda malĝojo en la vesperoj. En la tagoj ŝi devis ĉion kaŝi kaj aspekti, se ne gaja, almenaŭ ne turmentita.
Ŝi ne havis multe da entuziasmo por siaj studoj, sed ŝi kutimiĝis al ili kiel aliaj homoj al diversaj manieroj por tempopasigo, kaj ŝi fartis pli bone, kiam ŝi sentis sin okupita.
La inĝeniero jen kaj jen demandis pri ŝiaj progresoj, foje helpis ŝin per klarigoj, donis al ŝi laboron por ekzerco.
Tempopasigo estis por ŝi la studoj, sed subite ili fariĝis serioza okupo.
La patro dum kelka tempo ne fartis bone. La stomako ne estas en ordo, li diris. Fine li konsultis kuraciston. Tiu konstatis kanceron. Li trapasis operacion, sed la rezulto ne estis esperiga.
Kiam la patrino venis hejmen el la malsanulejo kun tiu informo de la kuracisto, ŝi ŝajnis tute frakasita, parte maltrankvila pro la vivo de ŝia edzo, parte, kaj ŝajne pli multe, timanta pro la ekonomia stato de la familio, se mortos la edzo.
Ajna provis konsoli ŝin rilate al ekonomio.
– Mi povas zorgi por mi kaj iom helpi vin. Greta povos preskaŭ vivteni sin, se ŝi bone klopodos kaj ne tro multe postulos por si. Post kelkaj jaroj komencos ankaŭ la knabo.
Certe estis pli malfacile por vi, kiam vi kaj avino estis solaj kun mi kaj Greta.
La patrino konsentis, ke jes. Sed nun ili havas la domon, kaj ĝin ŝi ne volas forlasi. Restas ankoraŭ ŝuldo por ĝi. La vivasekuro de la edzo, se li mortos, kovros preskaŭ la reston de la ŝuldo. Sed tamen, tamen. Kaj eble li longe restos malsana, ankaŭ tio premos la ekonomion.
Kiam Ajna denove sidis en sia ĉambro, venis granda trankvilo en ŝian animon. La pensoj fariĝis klaraj, kaj ŝi sentis, kion ŝi vole nevole devas fari. Tio puŝis flanken ŝiajn antaŭajn ĉagrenojn kaj donis al ŝi senton de liberiĝo.
La sekvantan tagon ŝi parolis kun la inĝeniero. Iel ŝi devas helpi la siajn. Ĉu li povas doni al ŝi konsilon.
Li diris, ke li povas havigi por ŝi oficon en la kontoro. Li jam antaŭe pensis pri tio kaj sugestis tion al la ĉefo. La salajro ne estos alta, almenaŭ ne en la komenco. Iom ŝi tamen povos kontribui al la hejmo. Iom da ekstra enspezo ŝi povos ricevi per hejma skriblaboro.
– Vi ĉiam diris, ke vi ne ŝatus tian laboron, sed vi ja povas provi. Eble vi eltenos ĝin por kelka tempo.
– Mi kredas, ke mi ne ŝatos, sed mi faros mian plej bonan por meriti mian salajron.
– Bone. Kaj via fratino povos anstataŭi vin ĉe ni. Ŝi ricevos la saman salajron kiel vi, kiu estas tro malalta por vi, sed certe sufiĉos por ŝi.
– Vi estas tre afabla, sed mi timas, ke mia fratino ne estas tre taŭga knabino, diris Ajna.
– Povas esti, multaj ne estas. Sed la pli multaj povas lerni. Ni provu! Unu semajnon poste ŝi komencis en la kontoro. Timo pro nova medio kaj nespertita laboro maltrankviligis ŝin en la tagoj antaŭ la komenco. Sed ŝi ricevis en la unuaj tagoj multe pli facilajn laborojn ol ŝi atendis, kaj sen granda peno ŝi sukcesis bone plenumi ilin. Ŝia ĉefo ŝajnis kontenta pri ŝi, ŝi ricevis pli malfacilajn taskojn, ŝia memfido kreskis, kaj kun surprizo ŝi trovis, ke la nova laboro interesas ŝin, kaj ke la horoj tre rapide forpasas.
Ankaŭ ŝia timo pro la novaj homoj malaperis. Pro okazaj rigardoj ŝi supozis, ke sinjoroj kaj fraŭlinoj trovas ŝin iom kurioza, ĉar al ŝi mankas la atributoj de moderntempaj knabinoj. Kelkaj konis ŝin laŭ aspekto kaj sciis, ke ŝi iam apartenis al tiu grupo de strangaj infanoj, pri kiu la homoj parolis antaŭ kelkaj jaroj. Sed ĉiuj estis ĝentilaj al ŝi, kaj cetere ili ne havis tempon okupi sin unu pri alia. Ŝi faris la sian, kaj ŝia preskaŭ sola kontakto kun ili estis tiu, kiun donis la laboro. La nova laboro estis agrabla por ŝi ankaŭ pro alia kaŭzo. Antaŭe ŝi ellitiĝis je la sesa matene kaj fariĝis libera nur malfrue vespere. La laboro ne estis tre laciga, kaj jen kaj jen la gemastroj donis al ŝi iom da libera tempo, sed ŝi tamen sentis sin tro ligita. Sed nun ŝi komencis nur je la naŭa matene kaj finis relative frue en la vesperoj kaj en sabatoj eĉ je la unua.
Pro malnova kutimo ŝi en la unua tempo vekiĝis same frue kiel antaŭe. La unuaj sunradioj pentris la kontraŭfenestran muron per varma, flava koloro, kaj la ĉambro ŝajnis pli pacoplena kaj freŝe hela ol dum aliaj tempoj de la tago.
Ŝi rigardas la horloĝon. Kiam ŝi trovas, ke ŝi povas dormi ankoraŭ du horojn, se ŝi volas, ŝi sentas sin tiel kontenta, ke ŝi perdas sian tutan dormemon. Ŝi pleniĝas de trankvila ĝojo: pro libero kaj laŭplaĉa ripozo, pro la printempa lumo kaj la pepado de la paruoj ekster la fenestro, pro la taga laboro, kiu atendas ŝin, pro certa sento de memfido kaj memstaro, kiu komencas naskiĝi en ŝi.
Duonreve ŝi sekvas la glitadon de la sunstrio sur la muro. Subite rompas la silenton la obtuza bruo de la matena trajno, kaj la tuta domo ekvibras, kiam ĝi preterpasas. Tio efikas al ŝi kiel vekopuŝo. Ŝi saltas el la lito, rapide lavas kaj vestas sin kaj poste atakas siajn studleterojn.
Meze en sia matena ĝojo ŝi foje subite pensas: “Baldaŭ aperos la unuaj sunradioj ankaŭ sur la militkampoj en Hispanujo.” Por momento ŝi vidas antaŭ si la vizaĝon de Eriko, sed ĝi baldaŭ malaperas. Eriko kaj ŝia rilato al li iel forglitis el la realo kaj fariĝis kvazaŭ revaĵo.
Proksimume same pasas la vesperoj. Sed nun ŝi ankaŭ faras promenojn. Por tio ŝi antaŭe havis nek tempon nek emon. Sola ŝi iras, kaj ŝi sentas sin feliĉa en sia soleco. Ŝi sentas, ke en ŝi estas naskiĝanta konscio pri la vivo kaj normo por ŝia propra vivo. Promenante ŝi meditadas, kaj la soleco kaj la silento estas kvazaŭ templo por ŝi.
Sola ŝi estas ankaŭ hejme. Malmulte da vortoj estas ŝanĝataj inter ŝi kaj la aliaj, kaj malmulte ili okupas sin unu pri la alia.
Antaŭe la patrino ne malofte traktis ŝin per admonoj kiel malgrandan edukatan knabinon. Nun tio ŝanĝiĝis. Patrino traktas ŝin respekte kvazaŭ Ajna estus eĉ supera al ŝi, kaj jen kaj jen ŝi rekte aŭ kaŝdemande petas ŝin pri konsilo en iu afero.
Ankaŭ Greta iom ŝanĝiĝis. Unue ŝi forte protestis, kiam Ajna proponis al ŝi la servistinan laboron ĉe la inĝeniero. Konsentinte ŝi multe lamentis dum la unuaj tagoj pro troa laboro kaj manko de libera tempo. Ajna atentigis ŝin pri tio, ke ŝi mem dum du jaroj estis en la sama situacio kaj tio sen nepra bezono. Nun ili bezonas la helpon de Greta. Kaj Greta iom post iom ŝajnis rezigni, tamen pli pro la nova pozicio de Ajna ol pro la racio de ŝiaj vortoj.
La patro restis en la hejmo. Sano ne revenis, kaj li pasigis preskaŭ la tutajn tagojn en brakseĝo aŭ kuŝante sur sofo. Lia antaŭa parolemo estis malaperinta. Kun Ajna li tute ne parolis dum multaj tagoj post sia reveno kaj per neniu vorto aludis pri la nova stato.
Sed iun vesperon li vokis ŝin. Ŝi iris en lian ĉambron kaj trovis lin sidanta en la brakseĝo. Nenion ŝi diris, sed ŝiaj rigardoj demandis, kion li deziras, kaj li rimarkis tion.
– Mi nenion deziras, li diris kvazaŭ ĝenite, sed se nenio vin urĝas, vi povus sidi tie ĉi dum kelkaj minutoj. La tagoj estas longaj.
Ŝi sidigis sin. Ankoraŭ foje ŝi rigardis lin kaj rimarkis, ke la esprimo en la vizaĝo kaj en la okuloj estas tute alia ol antaŭe. Ĝi parolas pri malĝojo ĝis malespero kaj pri venanta rezigno. Ŝi eksentis kompaton por li, sed ŝia kompato estis tia, kian oni sentas por sortotrafita konato, kun kiu oni havas nenion komunan.
– Ĉu vi ŝatas vian novan laboron? li post paŭzo demandis. – Jes, almenaŭ ĝis nun ĝi tre plaĉas al mi.
– Pli ol la hejma laboro?
– Certe.
Li faris ankoraŭ diversajn demandojn pri ŝia laboro, pri salajro kaj pri ebloj por avanci, pri ŝiaj studoj kaj intencoj por la estonto.
Post siaj demandoj li silentis kaj rigardis ŝin. Subite li prenis ŝian manon kaj premis ĝin.
– Mi dankas vin, Ajna. Ni estis iom fremdaj unu al la alia; kaj estas tra malfrue ripari tion nun. Sed vi estas brava knabino, kaj mi ĝojas, ke vi zorgos por ili. – Pli kaj pli frue venis la suno en ŝian ĉambron. La aero fariĝis milda. Kiam ŝi vekiĝis en la fruhora kvieto, ŝi malfermis la fenestron, kaj la matenfreŝa aero portis al ŝi la unuajn delikatajn odorojn de frua printempo.
La migrobirdoj revenas post sia vintra restado en malproksima sudo. En la lastaj tagoj de marto aperas la sturnoj, kaj iliaj flutotonoj vekas imagojn pri verdo kaj varmo. Iom poste eksonas la tonkaskadoj de la fringoj. Iun matenon promenas motacilo sur la korto, kaj post ankoraŭ iom da tempo salutas ŝin la modesta klara voĉo de la blankanigra muŝkaptulo.
Kaj dum la tuta tempo ŝi vivas sola, sola sed ne en soleco.
* * *
VIII.
Estis posttagmezo en la fino de julio. Malgraŭ la somera tempo estis nevarme, kaj pluvo falis abunde.
Ajna rapide iris hejmen post la fino de sia laboro, ekipita per galoŝoj kaj pluvmantelo kaj eĉ per la pluvombrelo de la patrino Kiam ŝi preterpasis la vojon al la stacio, ŝi okaze rigardis laŭ ĝi kaj ekvidis vagabondsimilan figuron kun valizo en la mano. Malgraŭ la pluvo li iris malrapide, kun klinita kapo kaj kvazaŭ en pensoj. Ŝajnis al ŝi, ke estas Eriko.
Ŝi haltis, kaj post momento ŝi vidis, ke estas li. Evidente li venis per la vespera trajno, kiu ĝuste venis el la sudo.
Kiam li estis dek metrojn de ŝi, li levis la kapon kaj ekvidis ŝin. Ŝi faris kelkajn paŝojn renkonte al li kaj etendis al li sian manon.
– Bonvenon! ŝi diris nelaŭte.
– Dankon! li diris same nelaŭte. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.
– Kurioze, ke vi venas ĝuste nun, kvazaŭ vi atendus min.
– Ĉiutage mi preterpasas tie ĉi, kiam venas la vespera trajno. Mi tiam iras hejmen de mia laboro. – Sed kiel stulta mi estas! Vi fariĝas tute malseka, kvankam mi staras apud vi kun ombrelo! Ŝi faris paŝon pli proksimen al li kaj metis duonon de la ombrelo super lian kapon.
Sed li paŝis flanken. Eta rideto por la unua fojo montris sin en lia vizaĝo, sed la rigardo el liaj okuloj venis kvazaŭ el fora malproksimo.
– Malmulte ĝenas kelkaj akvogutoj, kiam oni venas el milito. Kaj mi tuj iros hejmen. Ĉu ĉio bona hejme?
– Laŭ mia scio jes.
– Bone. Do ĝis revido! Li salute etendis la manon, sed ŝi ne prenis ĝin. Anstataŭe ŝi denove faris paŝon al li kaj ree metis la ombrelon super lian kapon.
– Mi tamen akompanu vin. Li surprizite rigardis ŝin, dum momento decide rifuze. – Tio ne ... Li ne finis la frazon, ŝajnis ŝanceliĝi.
Sed poste li aldonis:
– Tio tamen ne havus sencon. Mi estas tiel laca, ke mi apenaŭ scias, ĉu mi estas maldormanta aŭ sonĝas. Sence paroli mi ne povas, cetere la vojo ne sufiĉus por multaj vortoj. Iru hejmen! Ni ja baldaŭ revidos nin.
Denove li faris movon por etendi al ŝi la manon, sed renkontis lin serena kaj trankvile firma rigardo, kiu retenis la movon. Kaj subite li rimarkis, kiel rektstatura ŝi estas, kiel liberaj kaj belaj estas ŝiaj movoj kaj teniĝo.
– Mi kuniros ne por interparoli. Mi volas tute simple akompani vin.
– Pasis longa tempo, de kiam iu min akompanis nur por iri kune kun mi. Ĉu ne ĝenos vin homaj rigardoj kaj diroj?
– Ili ne ĝenos. Ni iru! Li cedis al ŝia propono, kaj ili ekiris. Ili silentis, sed la silento ĝenis nek lin nek ŝin. En sia laca, nebuleca mensostato Eriko ekmiris pri ŝi. Ŝi ne premas sin al li kiel iam por serĉi rifuĝejon, kaj ŝi ankaŭ ne estas kiel junulino plena de arda amsopiro. Ŝi eĉ ne multe atentas pri li, ŝajnas nur amike iri kune kun li. Ŝi estas tre trankvila kaj kvazaŭ plena de silenta ĝojo, kaj iel ŝi donas impreson de memstara kaj libera homo.
– Vi ŝanĝiĝis dum mia foresto, li diris. Ŝi ne respondis, sed denove renkontis lin tiu milda sed samtempe firma esprimo en ŝiaj okuloj.
– Vi aspektas pli vera homo ol homoj ordinare, li aldonis post ioma silento. Vi kreskis kaj perfektiĝis, dum mi praktikis la metion de neniigo.
Estis akra nuanco en la lasta frazo, kaj en lia vizaĝo estis ridetsimila esprimo de moko kaj amaro.
Ankaŭ nun ŝi ne respondis, nur rigardis lin kiel antaŭe kaj preskaŭ nerimarkeble kapklinis.
– Nu jes, estas sensence nun paroli, li diris post nova paŭzo. La vagonradoj ankoraŭ bruas en miaj oreloj, eĉ pli forte ol antaŭe, kaj la kapo estas kvazaŭ ne la mia. Cetere estas pli bone prokrasti interbabilon ĝis tempo kaj trankvilo ... Post ankoraŭ unu paŭzo li diris flustre sed preskaŭ eksplode:
– Sed mi ĝojas, ke vi akompanis min nun. Ĉu vi aŭdas, Ajna, mi ĝojas, ke vi tion faris.
Kiam ili trapasis Torenton, Eriko rigardis al la konataj lokoj, al uzinoj, stratoj kaj domoj, kaj la lacaj trajtoj iom viviĝis kvazaŭ pro miro kaj scivolo. Pro la pluvo la stratoj estis preskaŭ senhomaj, sed tie kaj tie duonkuris laboristoj, kiuj ĵus finis la laboron kaj ankoraŭ ne atingis la hejmon. Sed neniu atentis pri la reveninto.
Kiam ili estis proksime al lia hejmo, ŝi diris, ke nun ŝi tamen reiros hejmen.
– Se vi tiel longe kuniris, vi ankaŭ eniru, diris Eriko. Patrino eble havas kafon, kaj vi povos trinki tason kun mi. Venu!
– Ne pro la kafo, sed se vi volas, mi eniros por kelkaj minutoj.
– Nu bone, sed min taso da bona kafo tre interesas. Eriko senbrue malfermis la hejman pordon. La patrino staris ĉe la forno kun la dorso al la pordo. Nur kiam li estis transpasinta la sojlon, ŝi ion rimarkis kaj turnis sin. Li metis sian valizon sur la plankon kaj restis staranta antaŭ la patrino. Dume ankaŭ Ajna enpaŝis post li kaj same senbrue fermis la pordon.
La patrino por kelkaj momentoj rigidiĝis kaj fikse rigardis lin kun preskaŭ senesprima vizaĝo. Ŝi faris unu paŝon pli proksimen al li, kaj ŝia kapo kaj la okuloj komencis malrapide moviĝi. Ŝiaj rigardoj malrapide kaj kvazaŭ esplore mallevis sin de lia kapo al la ŝultroj, sekvis la brakojn kaj la manojn, restis por momento ĉe lia trunko kaj sekvis poste la koksojn, la femurojn kaj la krurojn ĝis la pinto de la piedoj. Poste ŝi denove levis la kapon, kaj ŝiaj okuloj rigardis en la liajn, unue same esplore, poste kvazaŭ en sinforgeso, kaj dume la rigida esprimo malaperis el ŝia vizaĝo.
Per ambaŭ manoj ŝi kaptis la manojn de Eriko kaj forte premis ilin.
– Estu bonvena! ŝi diris nelaŭte Poste ŝi turnis sin al Ajna, kun iom da surprizo en la trajtoj.
– Ĉu vi lin atendis, ĉu vi sciis, ke li venos?
– Mi ne sciis. Mi renkontis lin, kiam mi iris hejmen de la kontoro, kaj tiam mi akompanis lin.
– Tiel. Kaj tamen verŝajne atendis, longe atendis. Nu, nu, knabino.
Ŝi patrine rigardis Ajnan kaj karesfrapetis ŝian ŝultron. Poste ŝi turnis sin al Eriko.
– Vi tuj ricevos manĝaĵon.
– Se vi havas, mi deziras unue tason da kafo, kaj unu tason ankaŭ por Ajna, kiu akompanis min tra la pluvo. Sed plej unue mi ŝatus lavi min.
– Certe, kafon vi havos, post kvin minutoj. La renkonto estis pasinta tute senbrue. Ĉiuokaze la radioaparatoj en la najbaraj loĝejoj faris pli da bruo ol Eriko kaj lia patrino. Nun ŝi kun petoltrema esprimo iom malfermis la pordon al la ĉambro kaj kriis kun ŝajnigita malpacienco:
– Nu, knaboj, ĉu vi ankoraŭ lavis vin? Ankaŭ Eriko volas lokon ĉe la pelvo.
Johano kaj Ejnar aperis.
– Kaj hispaninon vi kunportas! diris Ejnar post la unua surprizo kaj la salutoj. Mi ĝis nun ne imagis, ke ili estas tiel blondaj kaj bluokulaj.
– Ajna okaze renkontis min sur la vojo kaj akompanis min, diris Eriko.
– Kaj relative frue vi revenas. La afero estas ja ankoraŭ ne finita!
– Ĝi estas finita tie, kie mi estis.
– Ho jes, vi pravas. Kaj estu certa, ke baldaŭ ĝi estos finita ankaŭ en la alia parto. Per tio mi ne deziras malbonon al vi. Mi ĝojas, ke vi revenis viva kaj sana. Kaj brave vi agis, kiam vi foriris. Sed vi ne komprenis la sencon de la afero. Alian fojon vi aliĝos al la ĝusta flanko! Eriko rigardis lin, kvazaŭ li pro laco ne povus klare kompreni la sencon de la vorto.
– Hm, vi komencis interesi vin pri aferoj? li diris. Sed mi devas lavi min, kaj poste Ajna kaj mi kaj certe ankaŭ panjo trinkos kafon. Vi du verŝajne manĝos, kiel kutime. – Kiam la patrino demandis, kiel ili volas dividi inter si la litojn, neniu tuj respondis. Kiam ŝi post iom da atendo ripetis la demandon, Ejnar diris:
– Mia lito apartenis ja antaŭe al Johano, tiu de Johano al Eriko, kaj mi kuŝis en la kuirejo. Ĉar Eriko revenis, estas verŝajne plej bone, ke ĉiu reprenos sian antaŭan lokon.
– Kiel vi volas, diris la patrino. Sed jen fiksu tion en via kapo, Ejnar, ke vi ne fumos post enlitiĝo. Multe mi toleris de vi, sed tion mi ne tolerus kuŝante en la sama ĉambro.
Post la aranĝo de la litoj Eriko kaj Johano kiel iam antaŭe eniris en sian ĉambron kaj fermis la pordon. Ejnar ĉirkaŭrigardis en la kuirejo, surmetis sian ĉapelon kaj diris:
– Mi eliros por unu horo aŭ du. Kaj se mi venos pli malfrue ne atendu. Mi ja retrovos mian liton.
La patrino haltigis lin.
– Tio aspektas, kvazaŭ la reveno de Eriko forpelus vin el la hejmo, diris la patrino. Ne iru! Johano certe interŝanĝos kun vi. Atendu, mi diros al li!
– Ne faru! diris Ejnar decide. Ili bone interkompreniĝas, mi ne interkompreniĝas bone kun iu el ili. Cetere mi ne malŝatas la kuirejon. Sed por la momento estas enue sidi tie ĉi, kaj tial mi eliras.
– Kaj denove komencos ...
– Estu trankvila! asertis Ejnar. Nun mi havas pli gravajn aferojn por prizorgi. – Eriko ĉirkaŭpromenis en la ĉambro kun la manoj en la pantalonpoŝoj, rigardante ĉirkaŭ si kiel scivola infano veninta al nova loko. Jen li haltis antaŭ Johano kaj longe rigardis lin.
– Vi kreskis, kaj vi aspektas pli homeca, vi same kiel Ajna. Vi pliperfektiĝis, dum mi praktikis la metion de neniigo.
Johano ne respondis al la rimarkigo sed diris:
– Vi certe estas terure laca. Ĉu ne plej bone por vi tuj enlitiĝi?
– Terure laca mi estas, sed dormemo forpasis.
Li komencis denove promeni, sed baldaŭ haltis antaŭ la librobreto. Li rigardis ĝian enhavon, sed subite la breto mem kaptis lian intereson.
– Vi havigis novan librobreton?
– Mi faris tiun pasintan aŭtunon. Sed mi konservis la malnovan, se vi volas havi ĝin.
– Vi faris mem? Ne malbone. Do ni uzu ĝin. Sed jam mi komprenas, ke neniu librobreto, aŭ ŝranko estas tiel kara kiel la unua, la plej simpla, el nepentritaj kestotabuloj.
Li turnis sin, kaj nun li rimarkis ankaŭ la aliajn produktojn el la lignaĵa periodo de Johano. Johano per kelkaj vortoj informis lin pri ili. Li atente rigardis la meblojn kaj enpensiĝis.
– Vi estas lerta, li diris. Ĉu vi kredas, ke mi povus fari ion similan?
– Certe vi povus. Ne estas malfacile, se oni havas intereson. Li returnis sin al la librobreto, elprenis iun notlibron, foliumis kaj ridetis, kiel ridetas maljuna homo retrovanta sian unuan lernolibron.
Li lasis la librobreton kaj ekvidis, ke apud lia lito same kiel iam staras la malgranda tablo, kaj sur ĝi kuŝas paperoj kun notaĵoj, iuj libroj, kelkaj gazetoj. Kaj sur la tablo same kiel iam staras la lampo kun la simpla ŝirmilo, kiun li iam faris.
– Hm, aspektas tie ĉi, kvazaŭ nur tagnokto estus pasinta de mia foriro.
Li montris al la ŝirmilo.
– Ĉu estas vi, kiu uzis ĝin?
Johano kapklinis.
Subite li tamen forturnis sin de tiuj aferoj kaj komencis devesti sin. Antaŭ ol enlitiĝi li iris al sia valizo kaj alportis al sia tablo du dikajn notlibrojn en vakstolaj kovriloj. Johano tuj rekonis unu el ili. Estis la malnova taglibro, liaj “Paŝoj”. La dua similis al la unua. Enlitiĝinte li skribis en ĝi dum kelkaj minutoj, antaŭ ol li definitive sin kuŝigis.
* * *
Malgraŭ sia laco Eriko vekiĝis en la sekvanta mateno jam je la naŭa. Li tuj ellitiĝis, lavis kaj razis sin kaj surmetis tiajn vestojn, kiajn li dum preskaŭ unu jaro ne portis. La patrino vokis lin al matenmanĝo, kaj li iris en la kuirejon. Ŝi renkontis lin kun afabla mieno kaj babilemo.
– Vi estus devinta dormi multe pli longe post tia vojaĝo. Sed ĉar vi vekiĝis, vi certe same multe bezonas ion por via stomako. Certe vi pli ol unu fojon sopiris iom da solida hejma manĝaĵo, ĉu ne?
– Foje, jes.
Li respondis kiel pensoabsorbita plenkreskulo respondas al demando de infano. Ŝi rigardis lin kaj tuj komprenis, ke babili kun li estas sensenca afero. La trajtoj denove malmoliĝis kiel iam, kaj la lipoj estas kunpremitaj.
Tamen ŝi ankoraŭ foje provis.
– Estas bela vetero hodiaŭ. Tiel klaran sunbrilon kaj tiel bluan ĉielon ni malofte havis en tiu ĉi somero.
Li rimarkis la amikecan tonon kaj levis la okulojn kaj eĉ ridetis pro ŝia afablo.
– Vi devus eliri kaj ĝui la belan veteron, li diris.
– Jes, mi devus sarki la legombedojn, sed verŝajne la tero estas tro malseka post la pluvo. Sed mi povas sidi ekstere kaj fliki ŝtrumpojn. Tamen ankaŭ vi devas eliri, promeni, renkonti konatojn, povos viziti Elsan. Estas tro enue por vi sidi hejme. Al tiu propono li ne respondis, kaj li ne eliris. Post la manĝo li restis en la kuirejo sidante apud la fenestro kaj rigardis la straton kun ludantaj infanoj kaj preterpasantaj virinoj kaj knabinoj. Sed lia mieno estis same malgaja kiel antaŭe.
Unu horon li restis tie. Poste li subite levis sin kaj foriris. Post duonhoro li revenis kaj rakontis per deko da vortoj, ke li vizitis la kontoron, denove ricevis laboron kaj komencos la sekvantan matenon.
La patrino surpriziĝis kaj ŝajnis ne kontenta.
– Estas bone, ke vi volas labori, sed certe semajno da ripozo estus utila por vi.
– Estas pli bone tuj komenci. Unu horon post tagmanĝo venis Elsa kun sia knabino.
– Kiam Rudo venis hejmen por tagmanĝi, li rakontis, ke vi revenis, ŝi diris ankoraŭ ne malferminte la pordon malantaŭ si. Kia feliĉo kaj bonŝanco, ke vi revenas viva kaj sana! Ŝi iris al li kaj salutis per manpremo, kaj ankaŭ Violan ŝi igis saluti per manpremo kaj genuflekso.
– Rigardu lin, Viola! ŝi diris. Tre rimarkindan onklon vi havas. En la milito li estis.
Kaj ŝi faris multajn demandojn pri la milito kaj pri Hispanujo, sed Eriko tiel mallonge respondis, ke ŝi fine devis lasi tion.
– Nu, mi komprenas, ke estas malfacile rakonti pri memoroj el milito, ŝi diris. Mi legis, ke partoprenintoj de milito ne povas facile rakonti pri la teruraj aferoj, precipe ne tuj. Sed nun vi povas danki Dion, ke vi revenis, kaj alian fojon vi estos pli saĝa. Faru kiel Rudo kaj mi: aĉetu pecon da tero, konstruu domon, edziĝu kun bona kaj taŭga knabino! Tiam vi havos ion por fari en la liberaj horoj, kaj ne bezonos okupi vin pri strangaj ideoj. Tiam vi havos kontenton kaj ĝojon en via hejmo kaj ne bezonos iri al eksterlando kaj milito por trovi ion travivindan. – En la vespero venis Jern. Kore kaj kun ĝojobrilo en la okuloj li salutis Erikon.
– Kaj tiel ŝtele vi forkuris, ruzulo, ke mi estis tute kolera pro tio, ke vi senaverte forlasis nian laboron, li diris kaj ridis. Kaj nun vi ree estas ĉe ni. Bedaŭrinde la rezulto de la batalo estas alia ol ni atendis. Sed iun tagon Anglujo pentos sian sintenon en tiu afero.
Poste li rakontis, ke la klubo venontan dimanĉon havos ekskurson al iu loko kaj renkontos la klubojn el Grandtorento kaj el alia loko, granda kamaradrenkonto. Kaj nun estas ege bona ŝanco, ke Eriko povos partopreni kaj fari paroladon pri siaj travivaĵoj en Hispanujo.
Sed Eriko respondis, ke ne, en ĉiuj okazoj ne nun. Jern miris pri tio kaj aspektis ĉagrenita sed diris, ke Eriko pardonu, se li estis tro fervora.
– Kompreneble vi bezonas ripozon. Sed ĉiuokaze vi iom poste parolos en la klubo kaj en la esperanta klubo, kaj ni aranĝos ankaŭ publikan paroladon! Poste ankaŭ li faris multajn demandojn, sed Eriko respondis same mallonge al li kiel al Elsa.
* * *
En la unua sabata vespero post la reveno Eriko renkontis Ajnan. Denove ili iris la saman vojon kiel en la somermeza vespero antaŭ unu jaro.
Ili renkontis kiel tiam gejunulojn survoje al la popola parko, aŭdis la saman tonbruon de aktuala dancmuziko, venis denove al la senhoma kaj trankvila arbaro kaj haltis en la sama loko ĉe la lago.
Jen kaj jen ili interŝanĝis kelkajn vortojn, sed Eriko estis silentema.
– Vi estas en alia humoro nun, ol kiam vi revenis, diris Ajna parolinvite.
– Eble la diferenco ne estas granda, li diris. Kiam oni estas tiel laca, oni fariĝas kvazaŭ ebria kaj aŭtomate babilas. Efikis ankaŭ via akompano kaj eĉ la reveno al tiel nomata hejmloko. Estas kurioze. Dum mia foresto mi trovis, ke mi havas certajn sentojn por la hejma regiono, foje preskaŭ sentis hejmsopiron. Tiom ni dependas de la kutimo.
Li denove silentis, forturnis la vizaĝon kaj en sin forgesa meditado rigardis la lagon kaj la sunsubiron.
Fine li returnis sin al ŝi. Li longe rigardis ŝin kaj poste demandis:
– Ĉu vi multe laboris en la klubo dum mia foresto? Malproksima estis por ŝi tiu tempo, kiam ŝi kune kun li batalis por liberigo kaj nova socio. Ŝia vizaĝo spegulis surprizon pro la demando, sed la surprizo ne rompis tiun belan trankvilon, kiu ankaŭ nun elradiis de ŝi.
– Mi devas konfesi, ke mi tute ne laboris en la klubo, ŝi diris simple kaj neĝenite.
– Ĉu vi multe legis kaj lernis en tiuj libroj, kiujn mi rekomendis al vi?
– Neniom mi legis en tiuj libroj, neniom mi lernis pri sociaj aferoj.
Li silentis por kelkaj momentoj kaj pripense rigardis ŝin.
– Kial vi tion ne faris? Ne estis riproĉo en la demando. La lasta same kiel la unuaj venis preterpase kaj babiltone.
– Certe ĉagrenas vin, ke mi nenion faris, eble vi eĉ koleras. Sed fakte mi ne povis.
– Kial vi ne povis?
– Kiel inkvizitoro vi eldemandas min. Komence via foriro havis tian efikon al mi, ke mi ne povis labori, mi ne volis eĉ viziti la kunvenojn. Certe vi povas kompreni, ke tiel okazis.
– Eble. Sed ĉu vi ne iom post iom kutimiĝis al mia foresto? Kial vi tiam ne komencis labori? Cetere, vera intereso por ideo helpas al oni pli facile porti malfacilaĵojn kaj dolorojn.
– Certe vi nun opinias, ke mi ne meritis viajn zorgojn pri mi, ŝi diris en preskaŭ pardonpeta tono, sed tamen ŝi restis same trankvila. Verdire mi ne meritis. Post via foriro mi komencis kompreni, ke mia intereso por viaj ideoj estis nur preteksto por proksimiĝo al vi.
Li rigardis ŝin pli atente, kaj lia rigardo havis kuriozan esprimon, sed ŝi ne povis diri, ĉu pro surprizo aŭ ne, ĉu pro malkontento aŭ kontento.
– Ĉu tiel. Pri tio mi ne havis eĉ ombreton da suspekto.
– Mi kredas vin. Mi mem ne komprenis, nur foje sentis, ke mia intereso por tiuj aferoj tre dependas de via intereso por ili.
– Vi do pensis nur pri mi, la tutan tempon. Mi timas, ke vi malbone uzis tiun tempon.
– Ĉar vi tion demandas, mi volas rakonti ankaŭ iom pli. Ŝi rakontis, kiel ŝi timis, ke li falos, en la milito, rakontis pri la terurbildoj de sia imago, kiuj montris lin kripligita aŭ disŝirita kaj senviva.
Post tio ŝi iom paŭzis, sed baldaŭ daŭrigis kun voĉo pli mallaŭta ol antaŭe ŝi rakontis pri siaj terurvizioj de liaj sangomakulitaj manoj kaj lia vizaĝo de mortiganto, pri la turmento kaj teruro de siaj solecaj vesperoj.
Ankaŭ pri la bildo de la bona paŝtisto ŝi rakontis, kaj kiel la paŝtisto ŝin savis, kiam ŝi estis en plej profunda doloro kaj sentis sin tute perdita. En tiu momento komencis kreski en ŝi iu nova sento, iu nova vido, kiu iom post iom donis al ŝi trankvilon kaj novan vivon. Poste ŝi per kelkaj vortoj rakontis ankaŭ pri siaj studoj kaj sia nova laboro.
Kiam ŝi finis, li unue iom silentis, poste demandis nelaŭte.
– Ĉu vi do estas religia nun, aliĝis al iu kreda unuiĝo?
– Ĉu religia aŭ ne, pri tio mi eĉ ne pensis. Eble oni povus diri tiel pri mi, sed tio estas por mi tute egala. Kaj pri kredaj unuiĝoj mi ankaŭ eĉ ne pensis, cetere kun neniu parolis pri tio. Mi nur ekhavis iun novan senton, ke mi vivu juste, kiel instruis Kristo, laŭ mia konscienco. Tiam mia vivo havos plenan sencon, kaj ĉio alia estos negrava, trankvile mi povos iri mian vojon, okazu kio ajn. Kaj tiu sento ne forlasis min plu.
– Ĉu vi legas la biblion?
– Kiam mi estis infano, mi ofte legis. Ĝi ĉiam kuŝis sur la tablo de avinjo, kaj ŝi ĉiutage legis en ĝi. Post la fino de la lernejo mi preskaŭ neniam legis. Nun mi denove foje legas, jen ofte, jen malofte.
– Ĉu vi kredas ĉiujn miraklojn?
– Por mi ili aspektas neverŝajnaj. Cetere estas al mi tute egale, ĉu la mirakloj okazis aŭ ne. Por mi estas grava la senco, kiun mi trovas en paroloj kaj rakontoj. Tio donas al mi forton.
Estas belaj kaj saĝaj aferoj en la biblio. Tiuj, kiuj skribis la biblion, ofte rigardis kaj kredis kiel malgrandaj infanoj, kaj foje ili havis kuriozajn pensojn, sed tamen ili estis saĝaj kaj vidis la sencon de la vivo pli bone ol ni ordinare faras. – Sed ĉu vi ne volas nun rakonti?
– Vi rajtas demandi tion. Sed mi apenaŭ scias, kiel rakonti.
Kiam mi estis en malliberejo, mi unuafoje komencis pensi. Mi supozas, ke en mi troviĝis iu emo, iu eblo por evoluo, kiu ĝis tiam ne montris sin, sed kiun aktivigis la izoleco. Kiam mi venis hejmen, mia pensado min sekvis, kaj ĝi estis por mi kiel peza kaj dolora ŝarĝo. Poste mi aktiviĝis. Mi lernis kaj lernis, tiom ke mi preskaŭ ne vidis la mondon ĉirkaŭ mi. Kaj mi opiniis, ke mi ankoraŭ pensas.
Kiam mi venis al Hispanujo, mi denove izoliĝis. Librojn mi ne kunportis krom mia notlibro. Fremda estis la medio, fremda la lingvo, fremdaj la homoj. La homoj estis ja miaj fratoj en la batalo, kamaradoj, sed tamen ili restis pli malpli fremdaj, eĉ la nordanoj. Mi antaŭe kreis al mi bildon pri diversaj aferoj, sed la realo ne tute respondis al la bildo.
Antaŭe mi kredis, ke aliĝo al grandega amaso da homoj vivantaj kaj batalantaj por la sama ideo, la sama celo, estos kulmino de la vivo. Eble estas tiel por multaj, mi ne scias. Sed mi sentis inter tiuj miloj kaj dekmiloj kaj centmiloj da homoj, ke mi estas sola, kaj ke la granda amaso estas io stranga, preskaŭ nehomeca, kion mi ne povas kompreni. Kompreneble troviĝis ankaŭ ĉe mi entuziasmo kaj batalardo, en la komenco. Sed iom post iom mi fariĝis simpla sola homo, kiu de sia simpla vidpunkto rigardas la mondon ĉirkaŭ si.
Mi kvazaŭ vekiĝis el sonĝo kaj rigardis la mondon per miaj propraj okuloj, kaj ŝajnis al mi, ke mia lernado kaj agado estis grandparte nur imitado kaj manko de pensoj. Mi komencis denove pensi kiel en la malliberejo, sole per helpo de propraj spertoj kaj propra pensopovo.
Tiam komencis ŝajni al mi, ke tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon por la homoj, ofte forgesas la esencan aferon, la homojn mem, kaj tio okazas precipe dum militoj. Kiel simpla sola homo mi rigardis ĉirkaŭ mi kaj vidis, kiel homoj sekvas siajn imagojn kaj pro siaj imagoj suferas kaj suferigas, mortigas kaj mortas. Mi vidis soldatojn kaj mi vidis civilulojn brave kaj eĉ fiere elteni suferojn, terurojn kaj eĉ morton. Ili vidis nur siajn imagojn, kaj ili apartenis al la granda amaso.
Sed mi estis sola, kaj mi vidis nur malsatajn homojn, vunditajn kaj disŝiritajn homojn, senhejmajn homojn, skeletosimilajn infanojn, senfine da homoj en mizero. “Tio estas la ofero por la feliĉo de la estonto, de la estontaj homoj,” diris mia lernitaĵo. “Tio estas viktimoj por imago,” respondis miaj pensoj, pensoj de simpla, sola homo.
Oni diris pri la mortigitoj en la mondmilito, ke ili malgraŭ ĉio ne vane falis: post ili venos eterna paco. Pasis de tiu tumulto nur dudek jaroj, sed jam la nuna situacio pli promesas eternan mortigon ol eternan pacon.
Cetere – se mi estus homo estonta, mi hontus akcepti feliĉon, kiu baziĝus sur mortigo de centmiloj kaj milionoj da homoj dum longa ĉeno de ĉiam militoplenaj jarcentoj. Kelkaj malmultaj el ili certe libervole oferis sin por kontraŭstari invadantojn, sed ĉiuj ceteraj estis oferataj kontraŭ propra volo. Kaj sur tio staras la feliĉo kaj la bonstato de nia generacio. Estas hontinde esti homo en tiaj cirkonstancoj. Kaj estas pli ol hontinde prezenti al niaj infanoj feliĉon, kiun ni kreis per mortigado.
Sed estas mensogo, kaj ni ne kreas feliĉon per mortigado. Ne estas ni, kiuj postulis, ke niaj prapatroj estu kripligataj kaj mortigataj por nia feliĉo, ke ili malsatu ĝis morto kaj la militimpostoj forpelu ilin de iliaj propraj bienoj. Tion faris monavidaj kaj potencavidaj homoj, tiam kiel nun.
Kiel simpla, sola homo mi rigardis ĉirkaŭ mi. Kion mi vidis, tion mi pripensis kaj notis en mia libro, kaj pli kaj pli sola mi fariĝis, ĝis miaj pensoj fariĝis ŝarĝo ne plu portebla. Tage kaj nokte kriis iu voĉo en mia interno: “Doktrinojn oni defendas, ŝtatojn oni defendas, ideojn oni defendas, potencinteresojn kaj moninteresojn, kredojn kaj imagojn de mil specoj, sed kiu defendas la homojn, la simplajn, unuopajn homojn, kiuj finfine estas la ĉefa afero, kiu defendos ilin kontraŭ malsato kaj kripligo, mortigo kaj sklavigo sub tiranoj de unu speco aŭ alia?” Ĉion oni defendas krom la homoj. Ili estas sen bedaŭro oferataj en la granda ludo. Kaj ŝajne la homoj mem konsentas ĉion defendi, sed ne venas al ili la penso, ke ili defendu sin mem.
Ĉu homoj? Ho ne! En milito ili estas nur amaso de viando vivanta kaj moviĝanta kaj viandoĉifonoj forŝiritaj el la ankoraŭ vivanta amaso. –
Li silentis por kelkaj momentoj, rigardis al la tero kaj ŝajnis mediti.
– Sed plej terura en tiu afero estas, ke ĝi ŝajnas preskaŭ neevitebla. Post la fino en Hispanujo venos certe aliaj aferoj, multe pli grandiozaj. Malmultaj homoj sufiĉas por krei malpacon, kiu povas detrui tutan mondparton, precipe se ili havas potencon. Tiel estis, tiel estas, kaj eble tiel estos. Ŝajne estas vero en tio, kion ni lernis en la kristana instruo en la lernejo: ke en la homoj estas malbono, kaj pro la malbono estiĝas grandaj malfeliĉoj.
Terura estas tiu mortigado. Kaj tamen, kion fari, se venos potencaviduloj por subpremi nin? Kiam danaj kaj germanaj grandsinjoroj en la fino de la mezepoko provis servutigi la liberajn malgrandbienulojn en nia lando, tiuj forpelis batale la sinjorojn kaj iliajn soldatojn, kaj mi komprenas tion, eĉ devas diri, ke ni ŝuldas dankon al ili. Kaj se venos novaj sinjoroj por servutigi nin korpe kaj anime – kion fari, se ne provi malhelpi la aferon? Estas afero senespera. Kion mi povas fari? Nur repreni mian lokon inter laborantaj homoj kaj kiel ili akiri mian ĉiutagan panon, eble fari ian sensignifan laboron por la komuna bono, iom pensadi en miaj liberaj horoj. Por grandaj vortoj kaj idolaj imagoj mi apenaŭ havos uzon plu. Ne estas facile adapti sin al la mondo, kia ĝi estas, sed ŝajne tio estas la sola vojo, se oni ne volas kapitulaci.
Li levis la kapon kaj rigardis ŝin, kvazaŭ li atendus de ŝi ian komenton. Ŝi estis serioza ĝis malgajo, sed la serena trankvilo same kiel antaŭe estis la plej grava trajto en ŝia vizaĝo kaj en ŝia tuta teniĝo.
– La mondo estas malbona kaj malbela rilate al granda parto de la homaj faroj. Kaj tamen la vivo estas bela kaj plena de ĝojo. Estas kvazaŭ mi interne aŭdus mirindan kanton, kiu donus ĝojon kaj agordon al mia vivo. Sekvi la voĉon en sia interno kaj la grandan instruon, tio sufiĉas por doni sencon al nia vivo, tio estas la senco de nia vivo.
– Vi aspektas kiel Kristo, diris Eriko. Sonas strange, ke mi parolas pri Kristo, sed mi trovas nenion, kun kio kompari vian aspekton krom ian imagon pri Kristo, kiun mi havas. Kaj estas ja strange, ke mi, kiu estas sendiulo, havas tiel belan imagon pri Kristo.
Se Kristo ekzistus, li povus rigardi min kiel vi. Ho jes, vi vidas miajn manojn kaj mian vizaĝon, vi vidas, ke estas sango sur la manoj, kaj la vizaĝo portas la stampon de mortiginto. Mi volus penti, se pento havus sencon, sed kia senco en pento, se la vivo estas tia? Sed peze mi sentas, ke mi apartenas al tiuj estaĵoj, kiuj mortigas unu la alian.
Li kvazaŭ time rigardis ŝin, sed tuj denove mallevis la kapon. Lia korpo ektremis, kaj li forte kunmordis la makzelojn.
– Antaŭ vi mi estas bruto, nun centoble pli ol kiam ni unue estis kune.
Ŝi ŝovis sin pli proksimen al li kaj per facila tuŝo karesis liajn manojn kaj poste preĝe-solene kisis ilin. Ŝi karesis lian vizaĝon, kaj ŝiaj okuloj, serenaj kiel la vespera ĉielo, rigardis en liajn. El ŝiaj okuloj kaj el ŝiaj manoj la trankvilo kvazaŭ transfluis al li. La streĉita, malmola esprimo en lia vizaĝo malstreĉiĝis, la makzeloj ĉesis mordi, kaj la sulkoj sur la frunto kaj ĉirkaŭ la okuloj glatiĝis. Lia vizaĝo kiel iam antaŭe fariĝis knabeca kaj ŝajnis netuŝita de turmento kaj volstreĉo.
– Vi estas bona, li flustris kun eta rideto sur la lipoj. Mi ne opinias, ke via bono povos, por tiel diri, pardoni mian brutecon. Se mi pekon faris, mi devas ankaŭ porti ĝin, kaj se la mondo estas malbona, ĝi tia restos malgraŭ via sinteno al mi. Sed vi helpas min elteni. Ĉu vi tiel kondutas nur pro tio, ke vi similas al Kristo, aŭ ĉu vi ankoraŭ volas resti kune kun mi? – Antaŭ unu jaro, ŝi diris, mi amis ne vin, sed la batalanton kaj la heroon, kiun mi vidis en vi, kaj mi amis, eble tio estis la ĉefa afero, la kuneston kun viro.
En tiu ĉi momento vi aspektas kiel infano, kiel knabo netuŝita de malbono. Ĉu vi memoras, kiel la bona paŝtisto diris al la homoj: “Se vi ne fariĝos kiel infanoj, vi ne eniros la regnon ĉielan.” Nun mi vidas infanon en via vizaĝo, infanohomon, vidas vin, kia vi plej interne estas, kaj tiun knabon mi amas, kun tiu knabo mi volas vivi kune. Se mi nur povus por ĉiam ellogi tiun knabon al la lumo por forigi el via vizaĝo tiun maskon de malmola forto kaj pezaj pensoj.
– Mi apenaŭ povas promesi. Sed ŝi rigardis lin, kaj en ŝiaj okuloj aperis vibra brilo, delikata kaj plena de junaj revoj kiel la violkoloraj vesperoj de printempiĝo, hela kiel la lumvibro en la blua ĉielo de somera tago.
– Sed foje vi montros vin al mi kiel nun. Kaj kiam via vizaĝo estos malmola kaj malhela, mi tamen scios, ke alie aspektas vi mem, mi povos vin vidi, kvankam aliaj okuloj ne vidos.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.