La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VIVO VOKASAŭtoro: Stellan Engholm |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Johano daŭrigas sian laboron en la forĝejo, Eriko estas en la gisejo kaj Ejnar inter la konstrulaboristoj.
Ilia labortago finiĝas je la kvina en la vesperoj, kaj ili venas hejmen proksimume samtempe. Ĉiuj tri demetas siajn laborvestojn, pendigas ilin en angulo de la kuirejo kaj estas pretaj por lavi sin.
En la komenco Ejnar faris grandan bruon dum tiuj minutoj. Pro manko de loko ili devis lavi sin laŭvice, kaj Ejnar ĉiam pretendis, ke estas lia vico lavi sin unua.
– Estis pli simple en mia junaĝo, diris la patrino dum tia lavdisputo. Tiam multaj laboristoj lavis sin nur sabate aŭ dimanĉe. Ili ne ŝanĝis vestojn vespere kaj la dentojn ne brosis dum la tuta vivo.
– Tamen almenaŭ Ejnar devas lavi sin kaj ŝanĝi vestojn, diris Johano. Nuntempaj knabinoj estas multe pli pretendaj, eĉ en labortagaj vesperoj.
– Jen, jen! replikis Ejnar moke. Ankaŭ malgrandaj potoj havas orelojn.
Tamen la tri fratoj kaj la patrino vivis relative komforte kaj pace en la kuirejo kaj la alia ĉambro. Estis pli da ĝeno, kiam Elsa ankoraŭ estis hejme kun sia knabineto. La knabineto ĉiam kriis en ne konvena tempo kaj havis diversajn kvalitojn, kiujn infaneto ne devus havi.
Ofte Elsa mem pli ol ŝia knabino detruis la trankvilon. La junuloj ĝenis ŝin jen en la kuirejo, jen en la ĉambro. Iliaj laborvestoj kaj laborŝuoj en la kuirejo malbonodoris kaj prenis tro multe da loko. Iliaj aliaj vestoj kaj ŝuoj ne lasis lokon al ŝiaj. Jen ili ĝenis la knabinon per babilo, jen ŝin per silento.
Sed en la komenco de septembro ŝi edziniĝis kun sia kavaliro kaj kune kun la knabino transloĝis al propra hejmo.
Post la vespermanĝo Ejnar ordinare malaperas. La patrino komencas siajn vesperajn okupojn en la kuirejo. Eriko kaj Johano iras en la ĉambron. Tiu estas preskaŭ aparta por ili. Nek Ejnar nek la patrino faras pretendojn pri ĝi. La patrino sentas sin plej hejme en la kuirejo. Ejnar estas hejme nur kiam li dormas, kaj tion li faras same volonte en la kuirejo kiel en la ĉambro.
La patrino sarkasme nomis la ĉambron studĉambro. Iun fojon Eriko grumbletis pro tuŝitaj paperoj. Post tio ŝi baptis ĝin sanktejo.
La tablon en la mezo de la ĉambro ili okupis por si. Tie kuŝas libroj, skribkajeroj, paperoj kaj skribiloj. Ankaŭ malgranda tablo apud la lito de Eriko estas simile ŝarĝita.
Inter la libroj sur tiu tablo estas dika notlibro en nigra vakstolo. Johano okaze rigardis ĝin kaj trovis, ke Eriko uzas ĝin ne por ordinaraj notaĵoj sed kiel taglibron. Sur la unua paĝo li skribis la vorton “Paŝoj”. La enhavo konsistas el seninterrompa sekvo de datoj kaj post ĉiu dato staras kelkaj vortoj pri tio, kion Eriko legis, skribis, pensis aŭ cetere faris dum la vespero.
– Kial vi notas tion? demandis Johano.
– Estas helpo por mia konscienco, respondis Eriko kun rideto kaj iom ĝenite. Mi volas, ke neniu tago forpasu sen iom da utilo farita de mi.
Veninte en la ĉambron Eriko unue legas tagan gazeton, foje kelkajn. Dume li tiam kaj tiam babilas kun Johano, serĉas fremdvortojn en malgranda vortaro, rigardas landkartojn. Je la sepa horo li lasas la legadon por aŭskulti la radiajn novaĵojn. La novaĵoj estas kvazaŭ ilustraĵoj al la seke formulitaj aferoj, kiujn li lernas en siaj ŝatataj libroj. Temas pri armado, pri paroladoj de popolgvidantoj, pri minacoj de ŝtato al ŝtato.
Ĉiun tagon oni mencias la batalon en Hispanujo. Pri tiu batalo ĉiuj homoj havas intereson, eĉ la patrino, kiu nenion scias pri tiu lando. Per gazetoj, radio, paroladoj kaj libroj eĉ simpluloj ricevis la senton, ke la tuta mondparto estas en danĝero de milito. Se ĝi ie komenciĝos, ĝi povos rapide etendi sin al ĉiuj partoj de la kontinento.
Tiuj novaĵoj forte efikas al Eriko. Li vivas pli multe en siaj pensoj kaj ideoj ol inter konkretaj, proksimaj aferoj. Ankaŭ tiu malproksima batalo estas kunligita kun liaj ideoj. Tial ĝi estas por li tiel grava, kvazaŭ ĝi okazus antaŭ liaj okuloj.
Sed nenion aŭ malmulton li diras. Li nur kunpremas la lipojn, kaj la vizaĝo heliĝas aŭ malheliĝas laŭ la sciigoj. Post la fino de la novaĵoj li tuj foriras kaj ĝis la lasta novaĵelsendo lasas la radion kaj la kurirejon por plena dispono al la patrino.
Foje Eriko kaj Johano studas kune, sed plej ofte Eriko laboras memstare. Li dediĉas sin al siaj taskoj kun tiaj energio kaj celkonscio, en kiuj Johano ne povas sekvi lin. Se li bezonas studkonsilojn, li nun turnas sin ne al Johano sed al Jern, la prezidanto en la esperanta klubo, kiu havas la saman postenon ankaŭ en la socialdemokrata junulara klubo kaj en la laborista klerigasocio.
Tamen Johano pasigas multajn vesperojn kune kun la frato. Foje li ion legas, foje skribas kaj jen kaj jen babilas kelkajn vortojn kun li. Pli ofte li nenion faras, nur sidas aŭ kuŝas sur la sofo, ripozante post la taga laboro. Sed ĉiam la kunesto kun la frato estas agrabla.
– Ĉu vi povas klarigi, kiel vi fariĝis tia, kia vi nun estas? demandis Johano iun fojon, kiam li en plena ripozo rigardis la diligentan laboron de la frato.
Eriko skuis la kapon.
– La ŝanĝo ne estas granda, li diris. Mi ne estas pli inteligenta nun ol antaŭe, kaj malfacile mi lernas. La diferenco ŝajne estas en tio, ke antaŭe mi ne vidis ion por lerni kaj ne trovis ion por fari. Mi nur kvazaŭ ĉirkaŭvagis sen senco kaj celo. Li pripense rigardis Johanon kaj aldonis:
– Kial vi ne faras ion? Ne lasu la lacon tro regi vin! Vi povus fariĝi inerta.
– Diligenta mi ne estas, sed ankaŭ ne inerta. Mi volas havi iom da tempo ankaŭ por propraj pensoj kaj fantazioj.
Foje Johano forlasas Erikon, sidas en la kuirejo kaj aŭskultas radion, iom babilas kun patrino.
La horoj pasas. Patrino ordigas iliajn litojn por la nokto. Je la deka venas la lastaj novaĵoj. Poste oni fermas la pordon inter la du ĉambroj. Patrino kaj Ejnar, se li jam estas hejme, baldaŭ enlitiĝas. Ankaŭ Johano kaj Eriko iras en la litojn. Johano baldaŭ dormas, sed Eriko ne.
Jam silentas la radioaparatoj en najbaraj loĝejoj, silentiĝis bruo de interparoloj, silentas la akra voĉo de la bandokantisto, kiu loĝas super ili, kaj la ĝemoj de lia havaja gitaro.
Eriko faris el kartono dometsimilan ŝirmilon por sia tablolampo. Ĝi tralasas nur iom da lumo por li mem, cetere estas mallumo en la tuta ĉambro. Johano povas bone dormi malgraŭ la studemo de Eriko.
En la matenoj Eriko havas ruĝajn okulojn, kaj estas facile vidi, ke li tro malmulte dormis.
– Vi denove forgesis rigardi la horloĝon, diras Johano admone.
– Povas esti. Sed kie preni tempon kaj por lego kaj por dormo? Sed ne ĉiujn vesperojn li pasigas en tiu maniero. Post la konatiĝo kun Jern, li fariĝis membro de la junulara klubo. Eriko estas fervora, kaj oni provizas lin per diversaj taskoj. Kelkaj taskoj estas bonaj kaj interesaj, aliaj ne plaĉas al li. La amuzkunvenojn li ne ŝatas.
– Jen mi devas ĉirkaŭkuri por aĉeti kafon, sukeron, panon kaj diversajn aferojn, devas aranĝi amuzojn kvazaŭ por malgrandaj infanoj! li diris riproĉe al Jern. Pli bone mi povus uzi la tempon.
– Certe, respondis Jern. Sed tia ofero de propra intereso estas necesa kaj ne sensenca. Al miloj kaj miloj da silentaj plenumantoj de tiaj servoj la laboristoj ŝuldas pli da danko pro sia progreso, ol oni ordinare komprenas. Ili donis necesan oleon al la maŝino. Via tasko estas ja nenio! Kiam vi fariĝos membro de la estraro por la popola domo kaj la popola parko kaj devos aranĝi plezurprogramojn en granda skalo por ĉiuj sabatoj kaj dimanĉoj en la tuta somero kaj foje ankaŭ por aliaj vesperoj – jen vi spertos! Sed tio estas necesa por olei la maŝinon.
Se temas pri gazetvendado, pri monkolektado por ia celo, pri varbado de gazetabonantoj – jen tasko por Eriko. Tiel li ricevas ion por fari kaj por la kunvenoj kaj por la intertempoj.
Jern volas, ke li zorgu ankaŭ pri sia mensa evoluo. La laborista kleriga asocio havas multe da studgrupoj. Kunvenoj okazas en ĉiuj vesperoj krom sabate kaj dimanĉe. Neniu persono kapablas partopreni en ĉiuj, sed Jern diras, ke Eriko devas partopreni almenaŭ en du, eble tri.
Li apartenas ankaŭ al la esperanta klubo. Ĝi kunvenas dufoje monate. Eriko ne ĉiam partoprenas, tamen ofte. Hejme li konstante kaj sisteme dediĉas iom da tempo al lernado kaj korespondo.
Tiel Eriko pasigis sian liberan tempon, ĉiam okupita, ĉiam aktiva.
La patrino ne alte taksis la novajn interesojn de Eriko. Jen kaj jen ŝi esprimis sian opinion. Ŝi estis babilema, sed Eriko ne atentis pri ŝiaj oratoraĵoj.
– Pli bone paroli al muro ol al vi, ŝi diris malkontente. La silento de la muro ne estas incita.
– Mi ne povas helpi, ke mi ne estas tiel babilema kiel vi, respondis Eriko indiferente. Pri kio mi parolu?
– Tute egale, se vi jen kaj jen nur dirus kelkajn vortojn. Ŝajne vi fariĝis tro klera por paroli kun mi. Antaŭe vi almenaŭ povis insulti min.
– Ĉu tio estis pli bona? demandis Eriko same indiferente. – Jes. Tiam mi almenaŭ sentis, ke mi havas ian homan rilaton kun vi. Nun vi estas kvazaŭ pensionloĝanto ĉe neatentinda mastrino.
– Kiu tamen akurate pagas al vi. Tio ne ĉiam okazis antaŭe. – Estas vero. Tamen vi povus foje malfermi vian buŝon por kelkaj vortoj, ĉu bonaj ĉu malbonaj.
Reciproka insultado ofte okazis inter ŝi kaj Ejnar. Ŝajne la vortbataloj bone efikis al ŝi, ĉar post ili ŝi ĉiam estis en bona humoro. Al Ejnar ŝi estis eĉ dorlota.
Kiam li jen kaj jen venis hejmen ebria, ŝi unue riproĉis, sed poste la tono kaj vortoj ŝanĝiĝis. Eriko, kiu ankoraŭ kuŝis legante, aŭdis ŝian voĉon el la kuirejo:
– Ho, kompatinda knabo, en kia mizera stato vi troviĝas. Vi ja povus amuziĝi sen tiel malbonfartigi vin. Jen mi helpos vin, mizera etulo! Kaj en la sekvanta mateno ŝi montris al Ejnar mirindan indulgon, se li estis en malbona humoro, kaj se Eriko aŭ Johano kritikis la konduton de Ejnar, ŝi eĉ defendis lin.
Foje malpleniĝis la monujo de Ejnar. Tiam li sekreteme interflustris kun la patrino, kaj post kelkaj riproĉoj de ŝi li ordinare sukcesis elpremi la bezonatan sumon. En la salajrotago li ofte donis al la patrino nur parton de la pagota sumo, kaj la reston ŝi ricevis post ankoraŭ du semajnoj.
Eriko eksciis pri tiuj manipuloj kaj severe admonis la fraton kaj ankaŭ la patrinon.
– Vi ne bezonas insulti lin nek min, ŝi respondis. La mastrumado estas mia afero. Se mi konsentas prokraston de la pago, tio ne koncernas vin.
Kiam ŝi pro mankanta pago de Ejnar devis antaŭpeti monon de Eriko, ŝi ne povis nei, ke tio koncernas ankaŭ Erikon. Malgraŭ tio ŝi trovis defendon por Ejnar .
Tamen Ejnar estis al ŝi pli malĝentila ol afabla, kaj li eĉ ne parolis kun ŝi pli multe ol Eriko. Iun fojon, kiam Johano kaj ŝi estis solaj hejme, Johano sugestis, ke Eriko efektive kondutas al ŝi multe pli bone ol Ejnar.
– Ejnar havas mankojn, ŝi konsentis. Mi insultis kaj insultis lin pro liaj kvalitoj. Li tro amuzas sin, postkuras knabinojn,
ŝatas alkoholon, malbone zorgas pri mono, malbone kondutas al mi. Sed tiujn aferojn mi povas kompreni, mi povas pardoni lin kaj poste konduti al li kiel al homo simila al mi mem. Sed Eriko! Li estas bonkonduta, donas akurate la pagon, donas ankaŭ kroman monon, aĉetas donacojn, aĉetis la radion. Sed mi ne komprenas lin. Tiu ĉiama legado, tiuj fiksaj ideoj, tiu cerbumado kaj tiu silento! Li estas kvazaŭ homo el fremda lando, kiu ŝajnas al mi nur stranga estaĵo. En mia junaĝo ofte trapasis tie ĉi migrantaj eksterlandaj muzikistoj. Ili ne povis paroli kiel ni, ne aspektis kiel ni. Ili en multo similis al ni, tamen estis strangaj estaĵoj. Same estas rilate al Eriko.
Johano demandis, ĉu ŝi antaŭe pli bone komprenis Erikon. – Verdire ne, ŝi diris. Tiam li vivis proksimume kiel Ejnar. Tamen estis ĉe li io stranga kaj nekomprenebla.
– Mi komencas timi vin, ŝercis Johano. Eble ankaŭ mi ŝajnas al vi stranga kaj nekomprenebla?
– Estas granda diferenco. Sed ankaŭ vi havas ion specialan. Jen kaj jen viaj rigardoj fariĝas tiel esploraj kaj observaj. Vi povas maltrankviligi kaj timigi per viaj okuloj. Oni diris, ke mia avino povis sorĉi. Eble vi havas iom de ŝi.
Johano ekridis.
– Vi fantazias! Ĉu vi kredas, ke ekzistas homoj, kiuj povas sorĉi?
– Eble ankoraŭ troviĝas iuj povantoj, kvankam ili ne volas aŭ ne kuraĝas ion fari. Ĉiuokaze ekzistis. Sed mi ne ŝatas tiajn aferojn. Mi ne povas kompreni ilin, same kiel mi ne komprenas la konduton de Eriko kaj viajn rigardojn.
– Vi tamen ne opinias, ke mi povas sorĉi aŭ volas fari ion malbonan?
Nun ekridis la patrino.
– Vere ne. Bona knabo vi estas. Ankaŭ Eriko estas bona. Sed alispecaj ol mi.
Verdire la patrino kaj Johano estas bonaj amikoj. Kun Ejnar ŝi ofte malpaciĝas. Kun Eriko ŝi ofte provas malpaciĝi, kvankam ŝi nuntempe preskaŭ neniam sukcesas, sed inter ŝi kaj Johano vortbataloj neniam okazas. Se ŝia tono foje fariĝas incitita en parolo kun li, ŝi tuj bridas sin kaj fariĝas trankvila.
Pli facile ol la aliaj li trovas kontakton kun ŝi. Jen kaj jen en la vesperoj li molpaŝe kaj nerimarkata de Eriko elglitas el la studĉambro, senbrue fermas la pordon kaj sidigas sin sur la sofon. Li komencas babili pri io ajn, rakontas iun epizodon el la tago. Tio efikas al ŝi kvazaŭ turno de butono al elektra lampo. Ŝi komencas mem babili tiel fervore, ke li bezonas nenion plu diri. Se li foje interŝovas iujn jes aŭ ne, ŝi estas konvinkita, ke ili tre vigle interparolis. Ŝia babilo ofte estas interesa ŝi rakontas pri pasintaj tempoj, pri si mem, pri la patro de Johano kaj pri aliaj homoj. Se okaze ŝiaj temoj estas tedaj, li per iu aludo gvidas ŝin al pli interesa kampo.
Johano iras al la forno kaj palpas la kafpoton.
– Ĉu iom restas? ŝi demandas vigle. Donu tason ankaŭ al mi! Kaj Johano elprenas tasojn el la ŝranko, varmigas la kafon, se ĝi malvarmiĝis, eĉ kuiras novan, se nenio restas en la poto. Kiam ili poste sidas apud siaj tasoj, ŝi estas brile kontenta. Ŝia lango laboras, kaj Johano povas kiom ajn rigardi ŝin, kaj ŝi eĉ ne rimarkas liajn rigardojn.
Ofte li observas ŝin, kiam li interesite aŭskultas ŝiajn rakontojn. Kiam ŝi rakontas pri sia junaĝo, li provas imagi, kiel tiam aspektis tiu vizaĝo kaj tiu figuro. Sed nur se li forturnas la okulojn kaj provas sole per sia fantazio krei la bildon, li sukcesas en tio. Se li konstante rigardas ŝin, la maljuniĝanta vizaĝo restas tia, kia ĝi estas, aŭ li komencas imagi, kiel ĝi iom post iom ankoraŭ pli maljuniĝos, ĝis la vivo fine malaperos el ĝiaj trajtoj.
Sed jen li ne vidas plu la vizaĝon, kaj li ne distingas plu, kion ŝi diras. Liaj pensoj disvagas. Fine li forgesas eĉ ŝajnigi, ke li aŭskultas.
– Vi estas laca, diras la patrino. Iru dormi! Foje ŝi pravas, foje ne. Kiam li forlasas la patrinon, li iam ankoraŭ prokrastas la enlitiĝon, sidante en medito. Tute trankvile li povus sidi tiel dum horoj. Eriko malofte rimarkas, kion faras Johano.
* * *
Ofte li vizitas Aldan. Li sentas sin hejme tie. La patrino estas afabla, kaj la patro kondutas al li kiel kamarado.
– Venu al ni, kiam vi volas, li diris. Estas agrable por mi, estas agrable por Alda, kaj espereble estas agrable ankaŭ por vi.
Plej ofte Johano kaj Alda ne longe restas hejme, sed faras promenon. Li pasigis la tutan tagon en la forĝejo, ŝi en la butiko kaj la kuirejo, kaj ambaŭ sopiras moviĝon kaj freŝan aeron.
Ekster la domo, en la stratangulo, staras la ĉiama grupo de junuloj kun la manoj en la pantalonpoŝoj. Krudaj ridoj kaj ŝlimaj ŝercoj ofte salutas ilin, kiam ili preterpasas la grupon. Ili forlasas Torenton kaj sekvas iun el la kamparaj ŝoseoj, jen norden al la arbaroj, jen suden al la preĝeja vilaĝo kaj la diversaj vilaĝetoj sur la ebeno, jen orienten laŭ la fervojo kaj la norda rando de la ebeno.
Elirante el Torento ili sentas sin kiel liberaj migrantoj, kun la vojoj de la tuta mondo antaŭ si. Foje la luno lumigas ilian vojon, foje nur pala lumo de la steloj. Alifoje la vespero estas nigra, nebula, pluveta. Sed ĉiam estas same agrable ekmarŝi, estas kvazaŭ printempo ĉirkaŭ ili, la dormanta naturo ŝajnas plena de vivo kaj atendo.
Sed dum la marŝado foje revenas pensoj kaj sentoj de la tago. Johano starigas bilancon de sia ĝisnuna laborista vivo:
– Mi vekiĝas duonhoron post la sesa, glutas tason da kafo kun buterpano kaj kuras al la uzino. Je la sepa mi staras preta kiel laboraparato kaj poste funkcias kiel tia ĝis la kvina vespere escepte la manĝopaŭzojn. Por kio? Por ke mi ricevu tiujn kelkajn kronojn, por kiuj mi aĉetas manĝaĵon, vestojn kaj ceterajn necesajn aferojn. Kaj mi manĝas kaj vestas min kaj cetere zorgas pri mia farto, por ke mi povu labori plu. Labori kaj ebligi al mi labori plu, jen la senco! Ses monatojn mi estis tie. Sed tiel pasas tago post tago, monato post monato. Somero, aŭtuno, vintro kaj printempo sin sekvas denove kaj denove, kaj mi estas kaj restas nur tia laboraparato. Kaj la eksterlabora vivo estas esence nur kiel oleado kaj zorgado al la aparato, por ke ĝi povu funkcii plu. La forĝistoj martelas de junaĝo ĝis kadukiĝo kaj aspektas, kvazaŭ ili estus venintaj en la mondon sole por tiu martelado. Ili malaperas, kaj la tuta rezulto kaj senco de ilia vivo estas kelkaj ferpecoj, kiuj disrustas en domoj, ĉaroj, pontoj kaj aliloke. Kaj eble kelkaj filoj, kiuj daŭrigas la marteladon, kelkaj filinoj, kiuj zorgos pri la hejmoj de aliaj forĝistoj kaj naskos novan forĝistmaterialon.
Tia vivo ne havas multe pli da senco ol tiu de laborĉevalo, kiu tagon post tago tiras sian ĉaron, ricevas iom da furaĝo kaj havas stalon por la nokto. Ĝi ne havas multe pli da senco ol la funkcio de rado sub la ĉaro, kiun tiras tiu ĉevalo ...
* * *
Dum la aŭtuno Ajna renkontis siajn amikojn nur en klubaj kunvenoj. Eĉ tiujn ŝi ne povis ĉiam partopreni. Post ŝia laboro en la inĝeniera familio restis nemulte da tempo por ŝi mem en la vesperoj. Du vesperojn en ĉiu semajno ŝi instruis esperanton al komencantoj.
Estis vespero en la fino de novembro, en tempo kun densaj nuboj kaj duonhelaj tagoj, kiam la okuloj laciĝas pro ĉiama lampolumo. Survoje al klubkunveno Ajna trovis akompanon kun Alda.
– Vi aspektas laca, diris Alda.
– Same observema vi restas. Iomete, jes.
– Tro da laboro? Laboro ne agrabla?
– Mi kuiras, bakas, aranĝas manĝotablojn, lavas, flegas malgrandajn infanojn. Ne troa laboro kaj ne sen intereso.
– Sed via kurso estas troa.
– Tio estas miaj plej agrablaj horoj dum la tuta semajno. Tiam mi denove sentas min kvazaŭ en nia rondo ... Ŝi interrompis sin. Dum kelkaj momentoj ili iris silentaj. Subite ŝi kaptis la manon de Alda kaj forte prenis ĝin.
– Ĉu vi ne foje sentas vin tiel ... tiel sola? La homoj estas kiel fremduloj, ĉio estas korprema?
– Mi havas alian temperamenton ol vi, kaj mi ne estas tiel sola. Sed se mi estus en via situacio, mi certe sentus kiel vi.
Ŝi forte respondis la manpremon de Ajna.
Ili alvenis kaj kune kun la aliaj sidigis sin ĉirkaŭ la longa tablo. Multaj membroj forestis, kelkaj okaze, aliaj laŭ kutimo. Jern kun la sekretario apud si prezidis ĉe unu ekstremo de la tablo. Antaŭ li kuŝis kelkaj cirkuleroj, longaj kaj ne interesaj. Li legis kaj legis kaj foje mem parolis. Jern ĉiam atentis, ke ĉiuj aferoj estu zorge konsiderataj, ankaŭ malgravaj.
Post duonhora cirkulertraktado sekvis kelkaj prokrastitaj demandoj. Tiuj estis same negravaj kaj seninteresaj, sed Jern zorge ripetis ilin, kaj ili okupis pluan duonhoron.
La gejunuloj fariĝis malviglaj. Tiu kaj tiu oscedis. La influo de la forestantoj estis pli granda ol la reciproka vigligo de la ĉeestantoj. Multaj pensis, ke estus bone, se la kunveno baldaŭ finiĝus.
Fine la traktado estis preta. La sekvanta punkto estis mallonga parolado de Eriko. Por ekzerco ili laŭvice faris tiajn paroladojn dum la kunvenoj.
Eriko levis sin, kvazaŭ vekiĝante el propraj pensoj, kaj starigis sin malantaŭ sian seĝon. Eĉ li estis malmulte atentinta pri cirkuleroj kaj prokrastitaj demandoj.
Li komencis paroli. Lia temo estis la homara batalo por libero kaj frateco. Malrapide li parolis, kvazaŭ tirante la vortojn el la profundo de sia interno. La vortoj kaj la frazoj estis senornamaj kaj senarte aranĝitaj, sed ili estis liaj propraj, kaj ili estis plenaj de la sama retenita energio, kiu vivigis lian vizaĝon, kaj ili bone esprimis tion, kion li volis komuniki al siaj aŭskultantoj.
Liaj okuloj estis direktitaj al ili. Sed nur kvazaŭ tra vualo li vidis ilin, ĉar li vidis antaŭ si la homaron klopodantan tra jarcentoj kaj jarmiloj, pionirojn en peniga kaj sinofera laboro, multmilionajn amasojn, kiuj devas vekiĝi el inerto al konscio pri sia propra vivo. Tion li klare kaj animkaptite vidis, kaj lia voĉo fariĝis kiel voĉo de vokanto.
La inerto malaperis el la mienoj, estis silente ĉirkaŭ la parolanto, kaj oni havis senton de solena festo. Liaj vortoj montris al ili ion subliman kaj grandiozan en malproksimo. De la nealta sed fortika figuro antaŭ ili ŝajnis elradii viviga, kreopova forto, kiu transiris al la aŭskultantoj.
Li finis per tio, ke ĉiu unuopa homo en sia ĉiutaga vivo devas realigi la grandan taskon, kaj ĉiu el ili sentis, ke ĝuste ŝi kaj li estas respondaj.
Kiam li finis kaj residigis sin, fariĝis silento, antaŭ ol ili komencis aplaŭdi. Jern estis emociita, kiam li dankis pro la parolado.
Regis alia atmosfero ol antaŭ duonhoro. Kaptitaj de la sama sento ili komencis foliumi la kantlibrojn, kaj la kanto sonis pli forta kaj gaja, ol dum longa tempo.
La tri rondanoj kaj Eriko kune iris hejmen. La tri parolis inter si. Eriko kiel kutime silentis.
Ajna forturnis sin de la kamaradoj kaj vokis lian atenton. – Eriko! ŝi diris mole, per la tono kvazaŭ petante pardonon pro altrudo.
– Kion vi volas?
– Ĉu vi kredas, ke mi povus ion utilan fari en via junulara klubo?
– Kompreneble. Ĉu vi ŝatus aliĝi.
– Jes.
– Antaŭ nelonge Jern demandis vin, sed tiam vi ne volis.
– Jes. Sed post via parolado mi pli bone komprenas, kaj ankaŭ mi volas kunhelpi, se mi povos.
– Ĉiu povas, ĉiu devus. Vi estas bonvena!
Lia vizaĝo heliĝis, kaj per sentinspirita movo li etendis al ŝi la manon. Ŝi donis la sian, kaj li forte premis ĝin.
Sed subite lia vizaĝo serioziĝis, peziĝis, iom ruĝiĝis. Lia mano perdis sian forton kaj elglitis el ŝia. Post momento renkontis ŝin pardonpeta rigardo el liaj okuloj. Kun malĝoja rideto li diris:
– Pardonu! Mi ekpensis, ke vi rajtas diri: “Kiu estas vi, ke vi tiel kondutas kiel majstro?” Mi subite memoris, kiel vi iam diris al mi: “Ĉu plaĉas al vi tie ĉi?” Ĉu tion vi memoras? Ŝi pripensis dum kelkaj momentoj.
– Verŝajne estis ĉe Perkolago, dum nia unua kunesto?
– Jes. Mi ŝuldas tre multe al vi, al vi ĉiuj en la rondo. Vi akceptis min kiel kamaradon, unue Johano, poste vi ĉiuj. Sen vi mi eble estus irinta alian vojon. Sed mi esperas, ke mi neniam plu faros ion, pro kio mi devos honti antaŭ vi ... Ajna per rapida movo rekaptis lian manon kaj preme skuis ĝin.
– Ne parolu tiel! Nun ni kune laboru!
* * *
La duonpatro de Arne ne tro grumblis, kiam oni decidis, ke Arne forveturu por viziti artan lernejon. La afero estis subtenata de tiaj personoj, kontraŭ kiuj li ne kuraĝis kontraŭstari, kaj oni ne postulis monon de li. Sed en la hejmo li deklaris, ke la afero estas stulta.
Jam en sia unua letero frue en la aŭtuno la patrino parolis pri revido dum kristnasko. Tion ŝi ripetis en ĉiuj leteroj. Pasis nun la pli granda parto de la aŭtuno, kaj ŝiaj simplaj frazoj vibris de la sama atendo, kiun en la antaŭkristnaska tempo sentas la infanoj.
Arne por la unua fojo estis for el la hejmo. Malgraŭ ĝojo pro laboro kaj lernado ankaŭ li sopiris al kristnasko kaj hejmiro. Ili loĝis en nova urboparto ĉe la rando de la urbo. Estis grandaj, libere starantaj domoj en helaj koloroj kun la muroj kovritaj de balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Inter la domvicoj estis vastaj lokoj kun arboj, herbotapiŝoj, florbedoj, ludlokoj en sablo kaj akvo, fontanoj. Tie infanoj en banvestoj kaj tute nudaj etuloj vivis paradizan vivon, kiam tion ankoraŭ permesis la varmo.
Ilia loĝejo havis tri ĉambrojn kaj kuirejon. Ankaŭ tie ĉio estis same bela, hela, komforta kaj racie farita kiel ĉio ekstera en tiu nova urboparto. Sed la mebloj kaj aliaj objektoj grandparte devenis el iama altklasa medio, kaj en la komenco Arne sentis, kvazaŭ li ŝtelirus en medio malpermesita al li. Tiuj malnovaj objektoj estis tre belaj, kaj li ĝojis, kiam li rigardis ilin, sed ili samtempe kvazaŭ riproĉis lin: “Kial vi enŝtelis vin en nian regnon? Vi ne apartenas al nia medio. Estus por vi pli bone reiri tien, de kie vi venis.” Ofte li pensis: “La homoj, kiuj apartenas al tia medio, ne povas kompreni la krudkondutajn kaj simplanimajn homojn en laborista loĝejo en Torento.” Iom post iom malaperis tiu sento de fremdeco. Li kontentige konatiĝis kun antaŭe nekonataj aferoj, kiuj komence ĝenis lin. Sed restis kaj plifortiĝis la impreso, kiun lasis en li la medio de lia infanaĝo.
Sidante en la bela, moderna apartamento, li ofte ekvidis image sian hejmon. Rigardante la modernajn domojn kun belaj, vastaj interspacoj, kie ludis gajaj, belvestitaj infanoj – ĉio kvazaŭ bildo de estonta, feliĉa socio – li subite ankoraŭ pli klare vidis en sia imago la laboristajn domojn en Torento sub la betuloj kaj la blasfemantajn kaj kverelantajn bubojn sur la malgrandaj kortoj. En la lernejo, kie liaj novaj kamaradoj bruis kaj petolis en la laborpaŭzoj, li ekpensis pri siaj laborkamaradoj en la uzino kaj sia penado kune kun ili.
En tiaj momentoj travibris lin forta sento de kunligo kun la hejma loko, kaj la memorbildoj revokis lin tien.
En la posttagmezo de la antaŭkristnaska tago li denove staras sur la perono de la stacio en Torento, kune kun Brita kaj ŝia patrino. Ili kiel kutime pasigos la libertempon en la pensiono.
Kiam ili eniris en la aŭton, li prenis sian valizon kaj diris al ili ĝisrevidon. Li volas iri hejmen piede, li diris. Ili rigardis lin ne komprenante.
– Mi volas iri malrapide kaj rigardi, kiel ĉio aspektas. Ĉu vi ne permesas tion al mi? li diris kun peta voĉo.
– Se estas tiel, ni ne devigos vin veturi, diris la patrino. La aŭto ekmoviĝis kaj malaperis. Arne malrapide sekvis la saman vojon. Liaj rigardoj ĉirkaŭvagis kaj ĉion atentis.
En la nokto kaj la antaŭtagmezo falis neĝo, kaj la pejzaĝo havis decan kristnaskan aspekton. Ĉiun detalon en la bildo li rekonis, kaj li miris, ke ĉio aspektas, kvazaŭ li estus reveninta post unutaga foresto. Tamen la loko ne estis tute sama por li. Iel ĝi aspektis malpli granda, malpli signifa. Li tremis pro ĝojo, kiam li ĉion revidis, sed samtempe li iel sentis sin fremdulo en la hejma loko.
En la mola krepusko li iris sur sia hejma strato. Venis kelkaj knaboj kun kristnaskaj arbetoj. Kelkaj infanoj ludis en la nova neĝo, sed la plej multaj estis interne. Tra la fenestroj li vidis la lastajn preparojn por la festo. Iuj rekonis lin, salutis, faris iun demandon kaj deziris feliĉan feston.
Post kvarmonata foresto li denove malfermis la pordon de la hejmo. Patrino staris ĉe la forno kun ladplato kun novbakitaj bulkoj, kiun ŝi ĝuste elprenis. Kiam ŝi ekvidis lin, ŝi formetis la platon, ĉirkaŭbrakis lin kaj silente ploris.
El la ĉambro venis Eta. Ŝi estis ornamanta la kristnaskan arbon, kaj ŝi gaje kaj bubmaniere salutis. Elvenis ankaŭ la patro, kun sapita vizaĝo kaj razaparato en la mano. Li scivole rigardis Arnen, diris bonvenon kaj poste reiris.
La patrino petis lin eksidi ĉe la tablo kaj donis al li kafon kaj freŝajn bulkojn. Ŝi ŝajnis kontenta.
– Vi multe kreskis, ŝi diris, kaj vi ne estas malgrasa. Certe vi havas bonan mastrinon.
Li lavas sin kaj iom okupas sin pri sia pakaĵo. Kaj jen restas nenio por fari. Li iras el la kuirejo en la ĉambron kaj denove en la kuirejon, sidas jen sur la sofo, jen sur iu seĝo, rigardas la okupiĝon de Eta kaj kiel la patrino komencas prepari la manĝaĵon por la vespero. Patrino multe demandas, kaj ankaŭ Eta faras kelkajn demandojn, sed li trovas malmultajn vortojn por respondi.
Denove li iras al sia valizo kaj elprenas longan kaj larĝan sed maldikan paketon.
– Patrino, mi forkuros por duonhoro, li diris.
– Kial? ŝi demandis konsternite. Apenaŭ vi venis hejmen, kaj estas kristnaska vespero. Tamen vi volas forkuri.
– Nur por duonhoro. Estas donaco al Alekso. Mi tre volas transdoni ĝin nun.
– Certe vi povos tion fari same bone en alia tago.
– Eble, sed mi tamen volas. Mi rapide revenos.
Kiam li denove estis sur la strato, li duonkuris sur la senhoma vojo, ĝoja pro baldaŭa renkonto kun Alekso kaj samtempe kun sento de malĝojo.
Alekso kaj lia edzino estis ambaŭ hejme. Ĉiuj preparoj por la festo estis finitaj. Ambaŭ sidis en la libroĉambro apud la fajro kaj aŭskultis la radion, kiu senbrue kaj intimvoĉe faris sian servon.
Ili kun ĝojo salutis lin kaj donis lokon al li apud si. Li transdonis sian donacon. Estis akvarelo, kaj ili tuj metis ĝin sur la muron.
Ili sidis kune apud la fajro, kaj Alekso kaj la edzino faris multajn demandojn. Nun li facile respondis kaj mem multe demandis. Li vidis la trankvilan, firman rigardon de Alekso kaj la bonkoran brilon en la okuloj de la sinjorino. Subite li rimarkis, ke li sentas sin tiel hejme inter ili, ke li ŝatus resti ĉe ili la tutan vesperon. Sed pasis pli ol duonhoro post lia foriro el la hejmo. Li diras ĝisrevidon kaj promesas reveni alian tagon.
Post ankoraŭ unu horo la gepatroj, Eta kaj li sidis en la ĉambro ĉirkaŭ tablo kun la tradiciaj manĝaĵoj. La elektra lumo estis estingita. Sur la tablo brulis du blankaj kandeloj, kiuj donis kontentige da lumo por la tablo, sed lasis la ceteran parton de la ĉambro en solenimpresa krepusko.
Ili malmulte parolis. La tradicia manĝaĵo estas grava afero, kaj oni ne ĝenas la festan atmosferon per banala babilo. La patro plenigis sian glaseton per brando kaj levis ĝin al la buŝo, sed subite remetis ĝin kaj turnis sin al Arne.
– Eble ankaŭ vi ŝatus glaseton? li demandis. Arne ĝentile rifuzis. La patro ne trudis sed eltrinkis sian glason. Post kelka tempo li trinkas ankoraŭ unu glaseton, sed poste ne pli.
La du glasoj tamen efikis. Li volas paroli kaj turnas sin al Arne.
– Nu, knabo, ĉu vi havas sukceson en via lernejo? li demandis preskaŭ afable.
– Mi kredas ke jes, respondis Arne, mirante pri la demando.
– Tio tre ĝojigas min, diris la patro. Antaŭe mi eble tro malestimis vian strekadon kaj ŝmiradon, sed povas esti, ke tio estas la plej bona vojo por vi, jes, jes.
– Kiel vi ricevis tiun opinion, demandis Arne ankoraŭ pli mire.
– Okazis antaŭ kelkaj semajnoj, eble monato, ke inĝeniero Brink trairis la rostfornon, vi scias, estas tiu, ĉe kiu servas tiu via kamaradino Ajna, kaj li komencis demandi min, kiel fartas vi, kaj ĉu vi venos hejmen dum kristnasko, kaj ke li havas grandan intereson por vi, ĉar vi estas talenta. Sed ĉu vi kredas, sinjoro inĝeniero, demandis mi, ke li vere povos vivteni sin per tia sinjoreca metio? Certe, certe, diris la inĝeniero kaj ridis al mi, kvazaŭ mi estus tre naiva. Li povas gajni multe da mono, kaj li fariĝos fama, diris la inĝeniero. La famo malmulte gravas, diris mi, sed estas bone, ke li povos vivteni sin. Sed ĉu ne estus pli honeste, ke li restus laboristo? Laboristo devas resti laboristo, fari sian taskon kaj pri nenio alia okupi sin, tio estas plej honesta, diris mi. La inĝeniero denove ridis kaj diris, ke tio estas ja simpla kaj honesta vidpunkto, sed povas esti, ke ankaŭ laboristaj infanoj foje konvenas pli bone por tia sinjoreca metio ol por krudlaboro, kaj rilate al vi tio estas tute certa, li diris. Kaj mi supozas, ke li estas homo, kiu scias, pri kio li parolas.
Li eksilentis kaj palpebrumis al Arne, kvazaŭ li volas montri, ke nun li komprenas la sekreton.
Patrino kaj Eta forportis ĉion de la tablo. Eta bruligis la kandelojn sur la arbo, kaj ili malfermis la ricevitajn donacojn. Post reciproka dankado kaj iom da babilo venis denove silento.
La patro prenis grandan glason, plenigis ĝin per varma akvo kaj enmiksis iom da konjako kaj sukero. Li trinkis gluton, metis la glason sur malgrandan tablon, sur kiu staris cindrujo kaj skatolo kun cigaroj. Li sidigis sin en brakseĝon apud la tablo, prenis cigaron en la skatolo, zorge bruligis ĝin kaj faris kelkajn dikajn fumnubojn. Poste li klinis sin malantaŭen en la seĝo kaj ŝajnis tute kontenta.
– Jen, jen, li diris al Arne post kelka silento, certe vi sukcesos. Eble mi foje estis severa al vi, sed estis nur bona volo, vi scias mian opinion pri laboristo. Mi esperas, ke vi ne tro atentis pri tio, se tiel estis, kaj ke vi ne forturnos vin de viaj gepatroj, kiam vi fariĝos riĉa kaj fama. Mi estas ja verdire nur via duonpatro, kiel vi scias, sed tamen, tamen, verŝajne la diferenco inter patro kaj duonpatro ne estas tre granda.
– Jes, certe mi ne forturnos min de vi, asertis Arne. La patro kontente murmuris kaj poste definitive silentis. Silentis ankaŭ la patrino. Ŝi sidis senmova kun la fingroj interplektitaj kvazaŭ por preĝo. Ŝi rigardis per lacaj okuloj jen la brilantajn kandelojn sur la arbo, jen Arnen, kiu sidis en angulo de la sofo. Silentis ankaŭ Eta. Kiam ŝi ĝis kontento rigardis la kristnaskan arbon, ŝi komencis legi en siaj kristnaskaj gazetoj kaj ne plu atentis pri io alia.
Ankaŭ Arne rigardis la brilon de la arbeto, kaj foje liaj rigardoj iris al la patrino, al la patro kaj la fratino. Sed dume liaj pensoj vagis en aliaj lokoj. Jen ili iris al Alekso kaj lia edzino. Estis agrable ĉe ili. Prema sento kaptas lin. Patrino estas bona, kaj ŝi volas ĉion fari por li. Tamen li nun ne sentas sin proksima al ŝi.
Li ekpensas pri siaj kamaradoj en la rondo, kiujn li ankoraŭ ne renkontis, pri Brita, kiu nun havas kristnaskofeston en la pensiono. Volonte li estus kune kun ŝi.
Jen liaj pensoj estas en la urbo, inter la kamaradoj en la lernejo, ĉe lia laboro kaj liaj aspiroj, jen en la hejmo de la moderna domo, jen en la ĉefurbaj stratoj, kiuj nun estas bele ornamitaj kaj iluminitaj por la festo.
Liaj pensoj revenas al la ĉambro, kie li sidas. Li memoras antaŭajn kristnaskojn, kiam li sidis tie en la sama maniero, memoras tiun kristnaskon antaŭ longe, kiam la patro timigis lin kaj li elkuris. Preskaŭ indiferente li memoras tion, sed tamen sentas sufokan premon en sia interno.
La patro levis sin kaj rigardis la horloĝon sur la muro. Li ekmemoris pri la vesperaj novaĵoj kaj volis funkciigi la radion. En la sekvanta momento li memoris, ke oni ne sendas novaĵojn en la kristnaska vespero.
– Kaj tio povas esti egala, li diras. Ili havu pacon en Hispanujo almenaŭ en tiu ĉi nokto. Sed nun ni enlitiĝu, ĉar en la rostforno estos labortago ankaŭ morgaŭ.
La patrino levis sin, lumigis la elektran lampon kaj komencis aranĝi por la nokto.
– Panjo, mi eliros promeni iomete, diris Arne duonlaŭte al la patrino.
– Iri promeni nun en la kristnaska nokto? Kiel stranga vi estas! Ĉu vi ne povos sufiĉe promeni dum la tuta libertempo? – Certe. Tamen mi volas. Mi volas havi iom da freŝa aero. – Nu, faru kiel vi volas, sed fakte mi ne komprenas tiajn kapricojn, diris la patrino.
La strato estis tute senhoma kaj netuŝite blanka en la lumo de la lanternoj kaj de la duonluno, kiu brilis en sudokcidento inter senmovaj nubstrioj. Arne rigardis al la okcidenta ekstremo de la strato. Strieto da lumo elŝtelis sin ĉe la fenestrorando en la hejmo de Johano. Se li povus eniri kaj saluti! Johano ne malŝatus sed eble la aliaj.
Li iom staras, poste pluiras. Elglitas lumstrio ankaŭ el la hejmo de Ajna. Li ankoraŭ pli malrapide iras, kiam li preterpasas, kaj preskaŭ en atendo li rigardas al la korto.
Li venas al la gazetvendejo. Ankaŭ tie estas neniuj homoj. El la du montrofenestroj de la vendejo brilas lumo super diversaj ekspozataj objektoj, kaj li vidas lumon ankaŭ de la porda lampo en la ĝardeno.
Li haltas antaŭ la montrofenestroj kaj senatente rigardas. Eble ankaŭ la kaprica Alda ekhavus la ideon fari promenon. Li povus eniri. La gepatroj certe ne malaprobus. Sed io retenas lin. Soleco premas lin, kaj li krius pro ĝojo, se Alda venus, sed samtempe li sentas deziron resti sola.
Post kvin minutoj li forlasis la fenestrojn kaj iris norden. Finiĝis la vicoj de lanternoj, finiĝis ankaŭ ilia lumo. Nemiksita kaj pura kuŝis la lunlumo sur neĝokovrita tero kaj neĝokovritaj arboj.
Malrapide kaj aŭtomate li iras sur la strio de forte premita neĝo, kiun postlasis la larĝaj radoj de ŝarĝaŭtoj, kaj rigide liaj okuloj rigardas antaŭen.
Li haltis kaj kvazaŭ vekiĝis. Jam li estis en profunda arbaro, almenaŭ kvar kilometrojn de Torento. Nenio estis videbla krom neĝo kaj arboj kaj steloj. Neniu sono estis aŭdebla krom la susuro de la sango en liaj oreloj, kaj tiu sonis, kvazaŭ ĝi venus de ekstere, kvazaŭ la silento mem kantus kaj plenigus per sia kanto la tutan mondspacon.
Li longe restis staranta kaj poste same malrapide reiris.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.