La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO VOKAS

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II.

Iom post novjaro Johano laŭ propra peto ricevis laboron inter la transportlaboristoj anstataŭ en la forĝejo. En la hejmo li ne parolis pri tio antaŭe. Kiam Eriko eksciis pri la ŝanĝo, li fariĝis malkontenta.

– Vi devus pli bone pripensi tian aferon, li diris. Kiel forĝisto vi havus sekuran pozicion, kaj forĝado estas bona laboro. Se tio pli plaĉus al vi, vi povus daŭrigi kiel mekanikisto de iu speco. Estas bonaj metioj kaj bona pago. Kaj tiaj homoj estas solidaj homoj.

– Mi fariĝos nek forĝisto nek mekanikisto de iu speco, respondis Johano. Mi ankaŭ ne restos transportlaboristo. Sed en tiu laboro mi gajnas duoble pli multe ol en la forĝejo. Momente tio estas la ĉefa afero.

– Mi neniam rimarkis, ke vi havas grandan bezonon de mono. Kio vi volas fariĝi, cetere? Johano rigardis kvazaŭ al malproksimo. Li malmulte atentis pri la demando sed diris post kelkaj momentoj:

– Tion mi ankoraŭ ne eltrovis. Proksimume kiel Eriko parolis ankaŭ la patrino. Sed poste ŝi aldonis:

– Cetere la diablo scias, kio estas pli prudenta. Antaŭ nur unu jaro multaj mekanikistoj kaj forĝistoj estis same senvaloraj subtenlaboruloj kiel plej simpla taglaboristo. Estas saĝe perlabori monon, se oni komprenas ŝpari ĝin. Vi ankoraŭ havas tempon por elekti.

* * *

Johano kaj Alda iris sur la silenta vojo al nordokcidento. Neĝo kaj steloj donis sufiĉe da lumo por distingi la proksiman ĉirkaŭaĵon, kaj en la okcidento tritaga novluno pendis kvazaŭ ora ŝipeto glitanta tra la nigra spaco.

Ili ĝojis pro la luno. Ĝi estis por ili kvazaŭ bona amiko kaj membro de ilia rondo. Kiel fidela kamarado ĝi akompanis ilin dum vesperaj promenoj kaj skiekskursoj. Kiel fidela gardiranto ĝi paŝis sian vojon tra la alto, kiam ili tranoktis ĉe la lago, kaj silente ili sekvis ĝian moviĝon same kiel en tiu vespero, kiam ili unuafoje observis la moviĝon de la steloj.

Samtempe ĝi estis por ili dieca aperaĵo. Ĝi sentigis al ili senfinecon de spaco kaj tempo, la misteron de la universo. Kun ĝojo ili salutis ĝin ĉiun fojon, kiam ĝi renaskita aperis en la paliĝanta postlumo de la sunsubiro.

– Por tiuj sinjoroj, kiuj konsideras sin dioj sur la tero, estus utile studi astronomion kaj rigardi la stelojn, diris Johano rigardante la oran ŝipeton.

– Se ili tion komprenus, jes, diris Alda.

– Eble ili ne komprenus. Ni rigardas la stelojn kaj trovas nin tre malgrandaj. Ili rigardas sin mem kaj trovas la universon malgranda.

Liaj pensoj denove iris al la ora ŝipeto.

– Se oni nur pripensas, ke tiel la luno velis tra la spaco dum jarmiloj kaj centoj da jarmiloj, oni jam sentas sin tre malgranda Nun ĝi staras tie en okcidento, kaj estas ni, kiuj rigardas ĝin. Tute same ĝi staris tie en iu vespero antaŭ mil jaroj en la vikinga tempo, kaj estis homoj, kiuj rigardis ĝin kiel ni nun. Tute same ĝi naĝis tie, kiam ŝtonepoka homo rigardis la vesperan ĉielon. Tiu homo verŝajne havis tre kuriozajn pensojn pri ĝi, sed certe pensis same serioze kiel ni, certe ĝi estis por li pli granda miraklo ol por ni.

Same kiel nun ĝi naĝis inter la okcidentaj nubstrioj, kiam dezerto de glacio ankoraŭ kovris la tutan landon, kaj neniuj rigardis ĝin en tiu ĉi regiono. Same kiel nun ĝi brilis en sia ĉiama velado, kiam estis maro, kie nun estas tero, aŭ kiam kreskis la ŝtonkarbaj arbaroj kaj homoj ankoraŭ tute ne ekzistis. Kaj same ĝi staros tie kaj velos tra la spaco en la epokoj de la estonto, kiam la nuna mondo ne ekzistos plu.

Kaj en tiu ĉi momento estas ni, kiuj rigardas ĝin. Ĉiuj antaŭaj rigardantoj forpasis, ĉiuj estontaj ankoraŭ ne venis. Kie estas la pasintaj, kie la estontaj? Kaj de kie venis ni, de kie venis niaj imagoj, revoj, pensoj, ideoj pri la vivo? La miraklo estas same granda por ni kiel por la ŝtonepoka homo.

Kaj dume la homoj fervore dediĉas sin al siaj kuriozaj penadoj. Ĉiu devas fariĝi io grava, io eminenta. La krudlaboranta knabo fariĝas mekanikisto, la filo de la mekanikisto fariĝas inĝeniero. Membro de loka organizo fariĝas gvidanto en federacio, fariĝas parlamentano, ano de la registaro.

Iu fariĝas plej eminenta en kurado, alia en naĝado, tria en ŝakludo, kvara en preĝejvizitado, kvina en membeligo. Kaj ili estas kontentaj en sia eminenteco, kaj jen ĉio. Centoj kaj centoj da generacioj faris la samon, venis kaj forpasis, dum la luno trankvile iris sian vojon. – Subite Johano ŝanĝis temon.

– Mi havis strangan travivaĵon hodiaŭ. Kiam nia laborgrupo faris momentan paŭzon, ni subite ekvidis junulinon antaŭ ni. Estis en la mallarĝa loko inter la altforno, la ŝtalfarejo kaj la forĝejo. Muroj kaj tero kaj aero estas plenaj de fulgo kaj karbopolvo. Subite aperis dek metrojn antaŭ ni junulino, dek ok, dudekjara. Ŝajne ŝi sentis sin fremda en la medio. Ŝi hezite haltis kaj rigardis al diversaj direktoj. Ŝi estis bele vestita kaj freŝvizaĝa kaj cetere aspektis simpatia, kaj en tiu uzina medio ŝi por momento efikis kiel aperaĵo el alia mondo.

– Ĉu estas tiel strange, ke virino aperas en uzino?

– Certe ne. Sed mi antaŭe neniam vidis virinon tie, kaj kiam tiu neatendite aperis, la bildo tute frapis min.

– Kaj kio poste okazis?

– Nenio menciinda. Iu kriis al ŝi kaj demandis, kion ŝi serĉas – estis laborista knabino, kaj kelkaj konis ŝin, kvankam mi ne. Ŝi ricevis la informon, kiun ŝi deziris, kelkaj kriis al ŝi iujn ŝercojn, kaj ŝi pluiris kaj malaperis. Sed dum pluraj horoj mi pensis nur pri tiu afero.

– Pri tiu junulino?

– Ne pri ŝi. Sed jen kion mi pensis. Estas kurioza afero, mi komencis fantazii, ke ni, multaj centoj da laboristoj, pasigas niajn tagojn de frua mateno ĝis vespero en ekskluzive vira medio. Tio rilatas ne nur al kelkaj tagoj, sed al ĉiuj labortagoj de la tuta vivo. Virinoj kiel realaĵoj ne ekzistas en la labortempa vivo de la uzinanoj. Preskaŭ la tutan agotempon de sia vivo ili pasigas en aparta, ekskluzive vira mondo. Virinojn ili renkontas nur flanke de la ĉefokupo de sia vivo, kiel estaĵojn, kiuj kuiras, flikas, trikas, purigas kaj cetere kiel flirtulinojn, amatinojn, edzinojn.

– Ĉu vi volas, ke en la uzino laboru same multe da virinoj kiel da viroj?

– Mi nur konstatas, lasas la pensojn libere iri ... Kaj tiel formiĝas unu aparte vira kaj alia aparte virina medio, kaj vole aŭ senvole oni preskaŭ superstiĉe respektas la limojn kaj la proprecojn de tiuj du medioj.

Malgrandaj knaboj kaj knabinoj ordinare kondutas kiel egaluloj, se grandaj homoj ne instruis al ili ion alian. Sed kiam ili fariĝas ok, naŭjaraj, ili disiĝas kaj englitas en siajn specialajn mediojn. Plenkreskaj homoj diras al knabo: “Nun vi kondutas kiel knabino, kaj la knaboj ridos pri vi”, aŭ: “Vi ne devas simili al knabino sed fariĝi brava knabo kaj brava viro”. Al knabino oni diras: “Nun vi kondutas kiel knabo. Neniam vi fariĝos bona kaj taŭga knabino, se vi tiel daŭrigos.” Same mokas kaj diras pli aĝaj knaboj kaj knabinoj.

Knaboj komencas honti pri kunesto kun knabinoj, evitas ludon kun ili, evitas ilian societon, komencas taksi ilin kiel malsuperajn estaĵojn, kiuj ne valoras seriozan konsideron. Same estas rilate al la knabinoj, almenaŭ ili hontas esti kune kun knaboj.

La knaboj vivas en sia medio, kun siaj sentoj, pensoj, interparoloj kaj okupoj. Same la knabinoj vivas en sia. Nur supraĵe ili havas ion komunan. Esence ili estas tute fremdaj unu al alia.

Sed dum tio la knaboj inter si parolas pri la knabinoj, kaj de kamaradoj kaj viroj ili lernas pri knabinoj, sed nur tiom ili lernas, ke ili estas inoj. Pli multe tiuj ne povas instrui, ĉar pli multe ili ne scias.

Tiel la knaboj rigardas la knabinojn kiel malsuperajn estaĵojn, foje kun bonvolo sed pli ofte kun malestimo. Ili volas havi nenion komunan kun ili. Sed samtempe ili fantazias pri ilia kvalito de inoj.

La knaboj kreskas, kaj jen ili estas junuloj. Ili estas grandaj, devas konatiĝi kun la inoj. Ili fine proksimiĝas al tiuj estaĵoj, kiuj nun fariĝas tre gravaj kaj atentindaj. Ili estas atentindaj kiel inoj, kiel objektoj por seksaj deziroj. Cetere ili estas same malsuperaj kiel antaŭe. Ekster nia rondo mi ja estas ano de vira medio, kaj tial mi ne aŭdis junulinojn paroli pri tiaj aferoj, sed mi supozas, ke ili proksimume same proksimiĝas al la vira medio.

Tiel renkontiĝas tiuj du personoj, kiuj estas same fremdaj unu por la alia kiel fianĉo kaj fianĉino en malnova Ĉinujo. Eble ili iom post iom povas konatiĝi kaj rigardi unu la alian kiel egalulojn. Sed ŝajnas al mi, ke la viroj ordinare restas anoj de ekskluzive vira medio kaj la virinoj de virina.

Dum la mallonga tempo, kiun mi pasigis inter la transportlaboristoj mi vole nevole pensis pri tiuj aferoj. Tiajn interparolojn, kiuj okazas inter ili, kaj tian ĉiamecon de tiaj interparoloj mi antaŭe eĉ ne imagis. Dum la tuta tempo pasis neniu tago sen plej krudaj historioj pri seksaj aferoj. Hieraŭ diris unu el ili, kvindekjara, post iom da politika rezonado: “En tre stranga tempo ni vivas. Fakte ni parolas pri Hitler kaj Mussolini kaj Hispanujo preskaŭ same multe kiel pri virinoj, kiuj ja en ĉiuj tempoj estis ĉeftemo por babilado.” Ankoraŭ pli malagrablaj estas la junuloj. La necesejoj de la uzino estas plenaj de desegnoj de nudaj virinoj kaj viroj en diversaj pozoj, eĉ lerte faritaj. Skribitaj vortoj kaj frazoj estas same aĉaj. Multaj eĉ notas tre fiere, kiam ili havis seksan kuniĝon kun tiu aŭ tiu knabino. Kaj – tio kurioze aspektas –

miksite kun tiuj desegnoj kaj notaĵoj estas notitaj la rezultoj de preskaŭ ĉiuj piedpilkaj vetludoj ĉi tie dum la lastaj jaroj.

– Kaj tiaj homoj ekzistas en Torento en la jaro 1937, diris Alda, kiam ni havas tiom da studrondoj, kluboj, fakaj organizoj, abstinencaj grupoj, kristanaj kaj aliaj movadoj de diversaj specoj.

– Ĉu la cetera mondo estas pli bona? Ĉu tio ne estas la ĉeftemo por filmoj, por dancokantoj, por semajnaj gazetoj, por klaĉado de malriĉuloj kaj altuloj, por la plej multaj distraj prezentoj, tio ke la viro el sia virmondo kaj la virino el sia medio renkontiĝas?

– Estas ja. – Iam mi legis ion de iu, kiu pretendis, ke estas tiel granda diferenco inter viroj kaj virinoj, ke tiuj medioj estas nepra afero, kaj ke viroj kaj virinoj vole nevole restas membroj de siaj specialaj medioj. Kaj same determinita estas laŭ li la karaktero de ilia renkontiĝo kaj kunvivo. Tion mi ne rimarkis inter ni, sed tiel li skribis.

– Se tiel estas, la homoj ĉiuokaze multe pli aĉe plenumas siajn funkciojn ol faras la bestoj Kaj ĉu apartenas al la determinitaj aferoj ankaŭ tio, ke oni el la ineco de la virinoj kaj la rilato inter viroj kaj virinoj faras tutmondan temon por amuzoj, burleskaĵoj kaj komedioj, aludoj, ŝercoj, kaŝludoj? Kaj ĉu oni ne same aludas kaj ŝercas, kiam temas pri estiĝo de infanoj? Ne nur primitivaj homoj estas tiaj. Ankaŭ tiel nomataj kulturitaj kaj solidaj homoj foje faras ŝercetojn pri tiaj aferoj, kulturitajn ŝercetojn, mi supozas.

Mi fartas malbone, kiam mi vidas kaj aŭdas tian homvivon Ni kreis al ni aliajn imagojn pri la vivo. Sed niaj pensoj ŝajne ne estas konvenaj por ordinara homa kunvivo. Ni kreskis flanke de aliaj kaj fariĝis apartuloj. La ideoj kiuj estiĝis en la kunvivo en nia rondo, ne estas aplikeblaj ekster ĝi. Inter aliaj ni estas senhejmaj.

* * *

Ĝis Elsa komencis preparojn por edziĝo, Johano konis la kavaliron nur aspekte. Tiam li komencis jen kaj jen viziti la novan hejmon. La tuta afero neniel interesis Johanon, sed li trovis, ke Rudolfo, tio estas la kavaliro, estas almenaŭ ne malsimpatia homo.

Antaŭ la edziĝo Elsa fantaziis pri bela, moderna meblaro kaj pri multaj belaj objektoj. Ŝia propra nova hejmo ne estos kiel la mezepoka gepatra.

En tio ŝi similis al la pli multaj el siaj samaĝuloj. La junaj edziĝaj paroj aĉetis meblojn kaj aliajn objektojn pagante komencan sumon, sed kun resto pagota de milo aŭ eĉ miloj da kronoj, kaj tiuj ŝuldoj premis ilin dum jaroj.

Sed tiu moderna meblaro ne aperis en la nova hejmo. Tie troviĝis nur la plej necesaj mebloj. Ili estis de plej simpla speco, kaj kelkaj el ili estis eĉ malnovaj, kiujn Rudolfo akiris el sia kampara hejmo.

– Vidu, Rudo kaj mi rezonis pri meblado, klarigis Elsa en tono de spertulo. Konsiderante ĉion ni venis al la konkludo, ke estus ege malsaĝe komenci nian kunvivon kun granda ŝuldo. Pli simple sed pli senzorge, estas nia devizo.

Rudo nenion diris pri tiu ŝanĝo en la planoj de Elsa. Entute li nemulte parolis, kaj li kondutis kaj aspektis, kvazaŭ liaj konsideroj kaj opinioj estus neatentindaj.

En libera tempo li ĉiam estis okupita de diversaj laboretoj.

Per simplaj rimedoj kaj el ŝajne senvalora materialo li kunmetis diversajn utilajn kaj ne malbelajn objektojn por ilia bezono.

– Ĉu Rudo ne estas mirinda? ŝi demandis, kiam ŝi montris malgrandan tablon. Ĝi fakte kostas nenion krom kelkaj oeroj por farbo. Tamen ĝi same bone servas kiel tablo por kvindek kronoj. Se ĝi ne estas same brila kaj glata, oni rekompence havas la senton, ke ĝi estas vere propra havaĵo. Atendu, iun tagon li faros meblojn same belajn kiel estas tiuj milkronaj kompletoj.

En ŝia admiro por la edzo ŝi komencis eltrovi ankaŭ propran kapablon. Por ne postresti la edzon ŝi komencis fervore triki kaj mankudri. Malmulte ŝi okupis sin pri tiaj laboroj antaŭe, kaj la unuaj rezultoj ne estis tre sukcesaj. Sed Rudo admiris ŝiajn kreaĵojn. Iom post iom ŝiaj produktoj fariĝis pli bonaj, kaj ŝi jam parolis pri kudromaŝino. Per tia elspezo oni akirus ŝuldon, sed verŝajne tamen estus gajno. Kaj Rudo komplimentis ŝian prudenton kaj diris, ke kompreneble jes.

Johano malmulte atentis pri ŝiaj burĝonantaj sinjorinaj kvalitoj. Kiam la patrino laŭdis ŝin, Johano enŝovis preterpase:

– Sed kiel antaŭe ŝi tamen plej multe laboras per la lango. Por Rudo li havis pli da respekto. Li havis specialan manieron, kiu plaĉis al Johano. Lia kapo ordinare estis iom klinita, kaj li ŝajnis rigardi al la tero, kiel kelkaj homoj faras, kiam ili estas en pensoj. Sed jen kaj jen li neatendite levis la kapon kaj la palpebrojn kaj el liaj klarbluaj okuloj venis gaja, amikeca, eĉ petola rigardo. Lia vizaĝo similis al malriĉaspekta kabano, kiun oni senatente preteriras, sed kies malalta pordo subite malfermiĝas, kaj en ĝi aperas afabla kaj ridetanta homo.

En iu fruprintempa dimanĉo Elsa kaj Rudo vizitis la hejmon de Johano. Tia vizito ne estis malofta, sed nun troviĝis io certa en la esprimo kaj konduto de Elsa, kio diris, ke ili venas pro speciala kaŭzo. Ŝi preskaŭ tremis pro io, kion ŝi kiel eble plej baldaŭ volas rakonti, sed samtempe kiel eble plej longe kaŝi. Ŝi babilis kaj babilis pri diversaj aferoj, ĝis ŝi post momento de solena silento malkaŝis la sekreton.

– Rudo kaj mi intencas konstrui domon. Ŝi silentis dum ankoraŭ kelkaj momentoj por ĝui la efikon de siaj vortoj. Sed Rudo ludis kun la knabineto, kiu sidis sur liaj genuoj, kaj li eĉ ne levis la palpebrojn.

La surprizo estis nur en tio, ke Elsa jam troviĝas en tia stato, ke ŝi povas plani propran domon. Konstruo de propraj domoj estis en tiu tempo ĉiutaga afero. La industrio multe grandiĝis, kaj venis centoj da novaj laboristoj, por kiuj mankis loĝejoj. Anstataŭ konstrui laboristajn domojn en la malnova maniero, oni aranĝis tiel, ke la laboristoj povu mem konstrui domojn.

– Jes, ni faris tiun decidon, diris Elsa. Finfine ne estas agrable loĝi en laboristaj domoj. Estas malvarme, estas malmulte da loko, ĉiel malkomforte. Oni aŭdas tra la muroj, kio estas dirata en najbaraj loĝejoj, oni estas ĝenata, najbaroj malpaciĝas.

– Ĉu vi havas monon por tia entrepreno? demandis la patrino.

Elsa klarigis. La pli grandan parton de la elspezoj kovras la industria societo, kaj al ĝi oni poste pagos ĉiumonate tiom kaj tiom da mono. Post tiom kaj tiom da jaroj la domo vere apartenos al ili. Cetere Rudo sukcesis prunti iom da mono de parencoj.

– Nu jes, nu jes, diris la patrino. Tempoj ŝanĝiĝas. Kiam mi estis same juna kiel vi, mi ne estus kuraĝinta eĉ fantazii pri propra domo.

Kaj nun Elsa komencis paroli pri farotaj laboroj, kiujn Rudo kiom eble mem faros, eble eĉ ŝi povos iom helpi. Kaj eble Eriko kaj Johano povos foje helpi? Ejnar bedaŭrinde baldaŭ forveturos por militservi.

Rudo unuafoje dum la interparolo pri la konstruado levis la kapon, kaj li ridetis modeste.

– Tio estas ideo ekskluzive de Elsa. Mi devas tion diri, por ke vi ne kredu, ke mi volas profiti de mia boeco kun vi. Sed se vi povas kaj volas iom helpi, ni estos ege dankaj.

– Pri mi vi ne kalkulu, diris Eriko decide. Mi volonte helpus, sed mi havas proprajn okupojn, kiuj por mi estas pli gravaj. Sed se okaze konvenos, mi kun plezuro faros iom.

– Vi povus dediĉi al ni almenaŭ tiujn dimanĉajn horojn, kiujn vi oferas al tiu aĉa kaj sensenca pafado! diris Elsa.

Antaŭ unu monato Eriko aliĝis al la libervola pafmovado kaj partoprenis ĉiudimanĉe la ekzercojn. Al aliaj tio ŝajnis stranga. Sed Eriko diris, ke eble venos tempo, kiam pafilo estos instrumento ne evitebla. Kaj ĉar li pro subtendevo al patrino estis liberigita de militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon tiurilate.

– Ne, ne, li respondis, prefere mi oferos kelkajn legohorojn. Hejmojn oni konstruas, sed eble venos momento, kiam ni devos defendi tiujn kaj ceterajn akiraĵojn de nia laborista klaso.

– Kiel aĉe vi parolas! diris Elsa. Poste ŝi turnis sin al la patrino kaj denove komencis paroli pri la domo. En momento de emocio kaj bonvolo ŝi iom pale sugestis, ke ili eble havos lokon ankaŭ por la patrino en la nova hejmo, se la fratoj edziĝos kaj ne bezonos plu ŝian helpon.

– Mi dankas pro via bona penso, sed tio ne okazos, diris la patrino en decida tono. Maljuna kromhomo en juna familio estas malbona afero. Se mi vivos, ĝis neniu el la knaboj bezonos min plu, mi certe trovos iun ĉambreton aŭ mi transloĝos al la komunuma hejmo por la maljunaj.

* * *

En la fino de aprilo ili komencis. La tereno decidita por domkonstruado kuŝis sudokcidente de la centro, laŭ la ŝoseo al sudo. Tie estis antaŭe paŝta tereno por bovinoj kaj ĉevaloj de la grandbieno. Sur la iom neebena grundo kreskis betuloj, alnoj kaj arbetaj densejoj, kaj somere la tero estis kovrita de herbo kaj floroj. Al sudo kaj sudoriento estis libera vido al la vasta ebeno kun kampoj kaj domoj, norde kuŝis Torento kaj arbarkovritaj montoj.

Johano promesis helpi preskaŭ nur tial, ke li ne volis montri sin malafabla. Sed en la vespero, kiam li kune kun Rudo kaj la patro de Rudo komencis fosi en la netuŝita tero, plenigis lin la samaj sentoj, kiujn li havis, kiam li estis knabeto kaj konstruis en la sablejo.

Li fosas, elrompas ŝtonojn kaj hakas arboradikojn. La terodoro agrable tiklas lian nazon, kaj pli kaj pli profunden li penetras en la tavolo de sablo kaj ŝtonoj, kiun postlasis la granda glacio.

La ordinaraj laborhoraj pensoj kaj sentoj ne venas al li tie ĉi.

Agrabla estas la forta streĉo, agrabla la ŝvitado kaj la freŝa vespera aero kun odoro de frua printempo. Ĉirkaŭe staras la unuaj bluaj kaj blankaj anemonoj, el la tavolo de bruna, pasintjara herbo elŝovas sin novaj verdaj trunkoj, kaj sur la arboj trilas fringoj kaj flutas sturnoj.

Ili ne estas la solaj laborantoj. La tuta ĉirkaŭaĵo estas plena de homoj, kiuj laboras same fervore kiel Johano kaj Rudo. Estas dekoj da domoj kaj terpecoj en ĉiuj stadioj de evoluo. Kelkaj domoj estas el la antaŭkriza tempo. Ankaŭ tie oni laboras, sed en ĝardenoj aŭ pri io alia ekstera. Aliajn oni starigis en la pasinta aŭtuno, kaj nun oni plulaboras sur la eksteraĵo de la domoj aŭ preparas la teron por vojoj kaj bedoj. Aliloke oni sukcesis pasintjare pretigi nur la fundamenton kaj nun starigas la murojn. En multaj lokoj oni ĝuste nun komencas.

Ĉiuj estis tiel okupitaj, ke laborante ili donis neniom da atento al siaj najbaroj. Sed kiam ili foje faris paŭzeton, ili estis kvazaŭ unu sola, harmonia familio. Ili gaje salutis unu la alian kaj interbabilis en tono de gaja festo. Same okupitaj kaj gajaj estis la infanoj, kiuj ludis aŭ helpis aŭ venis kun kafo kaj buterpanoj al patroj aŭ parencoj. Ankaŭ multaj virinoj laboris ĉe la jam pretaj domoj aŭ alportis al la siaj ion por trinki kaj manĝi kaj sidis en ripozanta rondo aŭ staris babilante kun laborantoj Venis multaj tiaj vesperoj. Post taga laborfino Johano rapide kuris hejmen, glutis iom da manĝaĵo kaj poste per biciklo rapidis al la konstruo. Multajn kubmetrojn da tero ili forigis por la subdoma kelo. Neniam antaŭe Johano imagis, ke tiom enhavas unu kubmetro, kaj ke tiom da kubmetroj estas en tiel malgranda loko. Tamen tio ne tedis. Estis nur agrable venki la malfacilaĵojn.

La patro de Rudo laboris tie la tutajn tagojn kaj ankaŭ vespere. Li estis ĉarpentisto, kiu laboris jen tie, jen tie, kaj cetere li posedis bieneton ĉe la rando de la ebeno.

En iu vespero venis ankaŭ Ejnar por partopreni. Li estis gaja kaj vigle laboris. Johano miris pri tio.

– Vi librulo kaj cerbumulo eble kredas, ke mi taŭgas por nenio, diris Ejnar iom moke. Jes, viaj libraj subtilaĵoj ne interesas min kaj la politikaj subtilaĵoj ankaŭ ne. Ankaŭ estas indiferente al mi, ĉu Petro kuras pli rapide ol Paŭlo, aŭ Paŭlo saltas pli alte ol Petro. Sed tie ĉi estas tasko kun celo, kiun mi klare komprenas kaj aprobas. Sed kio ordinare restas por fari post la laborhoroj? Nenio, kion mi komprenas kaj aprobas. Kaj tial mi preferas pasigi la tempon per io gaja.

Post malmultaj tagoj la foslaboro estis preta. La patro de Rudo ĝojis, ke li povas forlasi la “talpan” laboron kaj transiri al sia propra metio.

Johano kun la sama intereso partoprenis, kiam ili faris la konstruaĵon por la cementgisado kaj la gisadon, same, kiam ili komencis starigi kaj kunmeti la domon el la fabrike pretigita dommaterialo.

En la vesperoj de majo venis foje ankaŭ patrino kaj Elsa. Ili faris fajreton inter kelkaj ŝtonoj kaj kuiris kafon. Poste ili ĉiuj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro kaj trinkis la fortan, fumodoran trinkaĵon.

Same estis sur aliaj grundoj. Ili ĉiuj estis kvazaŭ koloniistoj, kiuj posedprenas novan landon. Tian ĝojon kaj kontenton, pensis Johano, sentis ankaŭ tiuj homoj, kiuj unue kulturis la ebenon kaj la disajn arbarajn bienojn, de nebula pasinto ĝis la pasinta jarcento.

Jen kaj jen vizitis ilin iu najbaro. La fervore laborantaj novuloj venis por kelkminuta paŭzo, sed la malnovaj kun jam pretaj domoj ne tiom avaris pri la tempo.

En iu vespero, kiam oni sidis ĉirkaŭ la kafofajro, venis al ili iu el tiuj, kiu havis domon jam antaŭ la krizo, metallaboristo kun grizaj tempioj kaj kun trankvila, inteligenta vizaĝo. Oni invitis lin preni lokon en la rondo kaj donis al li tason da kafo. Kiel ĉiam oni parolis pri konstruado.

– Opinioj rapide ŝanĝiĝas, diris la gasto. Mi memoras iun vesperon en 1918, en la fino de la vintro. Estis publika kunveno, flama socialista parolado. Post la parolado iu rakontis, ke ĵus venis al la stacio tuta vagono kun terpomoj. Iu ekstaze proponis, ke ni tuj iru al la stacio por preni la terpomojn kaj dividi ilin inter la laboristaj familioj. Ni ankaŭ iris al la stacio kaj faris grandan bruon, sed iu sukcesis trankviligi nin, kaj ni ne faris revolucion.

En tiu printempo oni pli ol iam antaŭe propagandis por kulturado de legomoj kaj terpomoj, kaj en la ĉirkaŭaĵoj de la urboj la koloniĝardena movado fariĝis tre granda. Sed multaj radikalaj opiniis, ankaŭ gazetoj, ke la legomkulturantoj perfidas la laboristan klason. Anstataŭ kiel honestaj proletoj agadi por revolucio kaj ŝanĝo de la tuta sistemo, la sola vojo por klaskonscia laboristo, ili lasas sin trompi de la burĝa propagando, kulturas terpomojn kaj legomojn kaj tiel mem fariĝas malgrandaj burĝoj. La tutan someron ili laboras kiel idiotoj por potpleno da manĝaĵo kaj ne havas tempon por viziti eĉ ordinarajn kunvenojn. Peklataj estu la klasmalamikaj legomidiotoj! Laboristo kiu konstruis al si domon estis por la klaskonsciaj honorperdinta transkurulo. Kaj se li havis flagstangon kaj hisis la svedan flagon, li jam apartenis al tiuj, super kiuj oni triumfos en la granda tago. Tiam la flago estis ankoraŭ “tiu bluflava ĉifono, insigno de profesiaj murdistoj, tiranoj kaj sangosuĉantoj”.

Tamen legomkulturantoj kaj domposedantoj plimultiĝis. Paliĝis la idealoj de la ekstaza periodo de malsato kaj alilandaj revolucioj, plifortiĝis la sento por realo. Multajn sociajn renversantojn mi konis, kiuj transformiĝis en bonajn, trankvilajn domposedantojn, por kiuj la bluflava flago, kaj precipe ĉe la propra domo, estas pli sankta kaj kortuŝa afero ol iam la ruĝa.

La metallaboristo silentiĝis, kaj la aliaj diris kelkajn komentojn pri liaj vortoj. Sed jen liaj pensoj denove iris sian propran vojon.

– Vere la homoj multe ŝanĝiĝas, kiam ili ricevas domon kaj kelkajn kvadratmetrojn da tero, li daŭrigis. Mi estis la unua en Paŝtejo, miaj pomarboj jam estas grandaj, miaj aceroj donas ombron kaj al ni kaj al niaj gastoj. Post mi venis multaj aliaj. Kelkaj havis en si bonan kernon jam de komenco. Aliaj apartenis al speco de homoj, kiun oni ofte renkontas inter barakloĝantoj: ili ne sentas respondecon por si mem, ili ne respektas aliajn homojn kaj iliajn posedaĵojn. Iliaj infanoj ne komprenas, ke ili ĉagrenas homon, se ili kuras en liaj ĝardenbedoj, prenas pomojn de liaj arboj aŭ difektas lian boaton ĉe la bordo.

Sed jen tiaj homoj komencas konstrui domon, kulturi pecon da tero. Ili havas ion propran por gardi kaj prizorgi. Ili ion amas, kio donas sencon kaj ĝojon al ilia vivo. Ili komencas kompreni, kion signifas respekto por posedaĵo de aliaj, por sentoj de aliaj, respekto de homo al homo. Ili komprenas, ke estas devo por honesta homo ion fari por ion ricevi, ke oni devas mem respekti por esti respektata. Iliaj infanoj ne tiel facile kuras en legombedoj de alia homo aŭ disbatas la seruron de lia boato.

Kaj ili estas multe, multe pli kontentaj kaj ĝojaj ol antaŭe, kvankam ili ne povas permesi al si diversajn amuzojn, kiuj antaŭe estis la ĉefa ĝojo por ili. Sed pli bonefika kaj daŭra ĝojo ili trovas en sia propra laborado kaj elpensado. Kiam virino teksas tapiŝojn por siaj plankoj kaj viro faras barilon por sia ĝardeno aŭ tablon por sia ĉambro, ili jam sentas, ke ili estas ne nuraj pansklavoj ... Okaze Eriko ĉeestis en tiu vespero. Nur malofte li permesis al si tian uzon de libera tempo, sed kiam li foje venis, li laboris por du. Kiam la metallaboristo finis sian parolon, replikis Eriko:

– Estas bone, ke laboristo nun povas posedi propran domon kaj povas vivi, en diversaj rilatoj, duoble pli bone ol antaŭ kelkaj jardekoj. Sed ĉu tio ne estas merito de la laborista movado? Ĉu ne estas la senĉesaj klopodoj, kiuj tiom altigis la salajron, ke laboristo nun povas konstrui domon? Ĉu ne estas la komuna klopodado, kiu havigis al li tiom da libera tempo, ke li povas konstrui kaj povas kulturi sian ĝardenon? Ĉu ne estas longjaraj bataloj, kiuj akiris por li tiom da respekto, ke la superuloj ne plu kuraĝas malpermesi al li vivi en hominda maniero?

– Vi pravas, respondis la metallaboristo kun amika kapklino. Sed tio ne estas la tuto. Mia tempo en la mondo ne estas longa, kompare al epokoj, sed jam mi ofte spertis, ke preskaŭ neniam nur unu flanko estas prava kaj meritoplena, dum la alia estas ekskluzive malbona kaj malprava.

Ne estis radikalaj homoj, kiuj fondis la movadon por propraj hejmoj al laboristoj. Estis tiel nomataj burĝuloj, kiuj volis, ke la gejunuloj restu en la patrolando anstataŭ en miloj kaj centmiloj veturi al Ameriko. Sed la laboristoj insultis la movadon kaj same la patrolandon, ĝis ili post multaj jaroj lernis pli bone kompreni.

Ĉu ne estas industriaj gvidantoj, kiuj en multaj grandaj industrilokoj faris grandiozajn aranĝojn, por ke la laboristoj povu facile akiri proprajn hejmojn, kunvenejojn, sportlokojn kaj tiel plu? Kion diris la laboristoj? Jen novaj manieroj por trompi nin, elsuĉi nin, kateni nin al la entrepreno, fari el ni sencerbajn servantojn al tiranoj kaj militpotenco? La samon ni trovas en multaj aliaj kazoj, se ni ne studas unuflankan priskribon de la faktoj.

Troviĝas mankoj ĉe superuloj, troviĝas mankoj ĉe laboristoj. Ni komencas kompreni tion. Tial malaperas la klasdiferencoj. En kunveno, en sportloko, en amuzejo, en grupo de delegitoj aŭ deputitoj estas ofte malfacile diri, ĉu iu estas laboristo aŭ tiel nomata altklasulo. Kaj ankoraŭ pli: oni respektas unu la alian. Kaj tio estas bona. Tio efektive estas realigo de niaj ideoj, kvankam sen tia bruo, kiu iam estis por ni la ĉefa afero ...

– Ĉu vi estas tute certa pri tio? demandis Eriko.

– Mi estas tute certa pri tio, ke tiu evoluo estas bona. Sed profeto mi ne estas. Tiom ŝanĝiĝis la opinioj en ĉiuj sociaj tavoloj dum nur dudek, tridek jaroj. Neniu povas garantii, ke ili ne plu ŝanĝiĝos ... Per tio finiĝis la diskuto, ĉar la patro de Rudo levis sin. Li senkulpigis sin pro sia foriro el la rondo:

– Estas interese aŭskulti vin. Sed la plej saĝaj kaj interesaj vortoj ne kreskigas la domon eĉ per unu colo, kaj tial mi devas reiri al mia okupo.

* * *

Johano bone kaj persiste helpis dum la konstruado. Li sekvis la laboron de komenco ĝis fino, kaj pri ĉiu detalo li lernis almenaŭ iom.

– Vi estas kreita por tiu ĉi metio, diris al li la patro de Rudo. Sekvu min kaj lasu tiun senkvalitan laboron, kiun vi nun havas! La propono ne malplaĉis al Johano, sed tamen li ne konsentis.

En la komenco de junio li aranĝis kelkajn bedojn por floroj antaŭ la pordo. Iun vesperon li post laborfino iris rekte al la ĝardeno por aĉeti florplantojn kaj kelkajn rozarbustojn.

Kiam li trairis la barilpordon sub la maljunaj arbegoj, li subite sentis, kiel lia mano de si mem faras ĝuste tiun specialan movon, kiu en plej facila maniero malfermas ĝuste tiun pordon. Kaj li memoris kiom da fojoj lia mano faris tiun saman movon.

Antaŭ li staris la fruktarboj en plej bela florado, kaj floroj kaj legomoj estis netuŝite freŝaj en sia juna verdo. Neniam dum lia laboro tie la ĝardeno ŝajnis al li tiel bela.

Li ĉirkaŭiris la angulon de la ejo por laboriloj kaj trovis la ĝardeniston ĉe la varmbedoj. Tiu salutis lin kun rekona rideto kaj babilis kun li, dum li prizorgis lian mendon. Johano duonatente aŭskultis kaj foje respondis, dum li ĉirkaŭrigardis en la ĝardeno.

Ĉiun malgrandan parton de ĝi li rekonis en tute speciala maniero, en ĉiu parto li iam faris iun laboron, fosis, rastis, sarkis, rikoltis. Ŝajnis al li, ke li povas klare reaperigi en sia memoro ĉiun apartan laboron dum la kvin monatoj, kiam li laboris tie. Kaj li sentis certan ĝojon pro tio, ke li faris tiujn laborojn kaj bone faris ilin, kaj ŝajnis al li, ke la ĝardeno nun eble estus pli agrabla laborloko ol tiam.

Sed kiam la ĝardenisto diris tion, Johano denove sentis la enuon de longaj tagoj en soleco, la rigidon de la korpo kaj la doloron en la dorso. Kaj kiam li foriris, regis lin du kontraŭaj sentoj. Li ne volis reiri al la ĝardeno, sed li sentis dolĉan kontenton pro tio, ke li faris tiujn laborojn tie kaj trapasis tiujn longajn horojn ...

* * *

Tre malofte Johano renkontis Aldan en tiu printempo. Dum la tuta tempo ili kune kun Alekso faris unu solan ekskurson al Perkolago por fiŝi. Cetere li dediĉis sian tutan tempon al laboro kaj forgesis siajn malnovajn kutimojn.

En la vesperoj de aprilo kaj majo li foje eksentis sopiron foriri de sia okupo kaj iri al la granda arbaro, kie la kantoturdoj senlace flutis siajn tonĉenojn sur la suproj de altaj piceoj en la ardo de la subiranta suno. Sed tuj li denove pensis pri sia laboro. Ankaŭ hodiaŭ li povos lerni ion novan, kion li ne devas preterlasi.

Krom tio li sentis sekretan devon fari kiel eble plej multe da utilo, ĉar kun Alda, Arne kaj Brita li faris interkonsenton, kiun la patrino kaj Eriko ne ŝatos.

Kunlige kun la somermeza festo la laboristoj havis kelktagan libertempon, kune kun la festotagoj unu semajnon. Jam oni parolis pri laŭleĝa, pli longa libertempo por ĉiuj laboristoj en la lando, sed tio ankoraŭ ne estis decidita Unu semajnon antaŭ la festo Johano diris al la patrino kaj Eriko, ke li intencas peti pri trisemajna libertempo post tiu libera semajno. Kune kun la kamaradoj li faros biciklan vojaĝon.

Tiel strange ŝajnis tio al la patrino, ke ŝi unue nur silentis kaj rigardis lin kun mieno de plena nekompreno. Iom post iom la vizaĝo fariĝis malgaja, sed ankoraŭ ŝi nenion diris.

– Vi ne bezonas timi, panjo. Mi ŝparis monon, kaj mi donos al vi ankaŭ por mia foresto, tio estas, por viaj bezonoj.

– Sed kial veturi tiamaniere?

– Mi volas rigardi la mondon kaj havi ĝojon de la somero.

– Ĉu la nuntempa junularo estas tia? Kaj ĉu ili tion povas? Tamen estas strange. Cetere vi ja bone kaj fidele laboras.

– Jes, ĉu ne vere! Dum du monatoj kaj duona mi tiom laboris por Rudo kaj lia sinjorineto. Ĉu mi ne bezonas iom da rekompenco pro tio?

– Nu jes, sed ĉu tiom? Kion diras via laborestro?

– Li fariĝis same konsternita kiel vi kaj kredis, ke mi ne estas tute normala. Fine li tamen permesis kaj ankaŭ permesis laboron post la reveno. Sed estas la sola escepto li diris, kvazaŭ li komencis timi, ke ankaŭ aliaj volas havi tian libertempon. Ne timu, mi konsolis lin, ili ne forkuros de vi! Ankaŭ Eriko fariĝis malkontenta.

– Se vi estus preninta du semajnojn, mi ne kontraŭdirus. Tuta monato estas tro ...

– Mi forlasis la forĝejon, diris Johano, por ke mi gajnu pli da mono, kaj por ke mi tiel posedu en tiu ĉi jaro almenaŭ unu monaton de mia propra vivo.

Eriko skuis la kapon. Poste li demandis pri vojaĝoplano. Kiam Johano efektive prezentis al li planon kaj eĉ bonan, li mildiĝis.

– Nu jes, li diris, vi povas multe lerni, vastigi vian menson. Mi fakte ŝatus akompani vin, sed mi ne povas tion fari. – De kie vi ricevos biciklon?

– Mi intencis lui de riparisto, sed la patro de Alda proponis al mi prunti lian.

– Prenu mian! Ĝi estas en bona stato.

– Sed vi?

– Mi laboros dum la liberaj tagoj. Oni ja faros diversajn riparojn dum tiuj tagoj, kaj oni bezonas kelkajn homojn por tio.

– Ĉu vi devas tion fari?

– Ne devas, neniu postulas. Sed ankaŭ mi volas gajni monon, same kiel vi. Eble estos bone havi ĝin iun tagon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.