La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO VOKAS

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV.

Tute frue en la dimanĉo antaŭ somermezo la rondanoj forveturis el Torento. En Paŝtejo Elsa kaj Rudo jam estis ekstere. Ili mansvingis kaj deziris agrablan vojaĝon. Kun ripozantaj kruroj ili poste ruliĝis malsupren sur la longa nekruta deklivo al la ebeno.

Por Johano kaj Alda estis ilia unua pli longa vojaĝo. Arne dum la tuta vintro loĝis en la ĉefurbo, sed cetere estis same por li.

Ili forlasis la ĉirkaŭaĵon de Torento kaj subite troviĝis en tute alia pejzaĝo. Ĉirkaŭ ili estas herbejoj en somermeza abundo, kaj herboj kaj floroj staras densaj kaj altaj ĝis la rando de la vojo. Ĉirkaŭondas ilin bonodoroj de floroj kaj zumado de burdoj kaj abeloj.

Jen kuŝas kampoj kun greno, kun terpomoj, rapoj, napoj. La ruĝaj negrandaj lignodomoj kuŝas kvazaŭ ripozantaj en verdaĵo de kampoj kaj arboj. Koko krias, bovino blekas, kato sidas kaj lavas sin en sunlumo sur perono.

Preskaŭ nova estis tiu mondo por ili, kvankam tiel proksima al ilia propra. La aspekton de la ebeno ili konis, kaj foje ili vizitis la nordan parton de ĝi, kiam ili promenis aŭ havis ion por fari en la preĝeja vilaĝo. Sed ĉiam ili rigardis ĝin kiel flankregionon de Torento, ne gravan kaj ne interesan.

Sed nun aperas tiu regiono kiel granda kaj grava landparto, kiu vivas sian propran, trankvilan vivon sendepende de Torento, kiu jam malaperis malantaŭ la migrantoj. Nur eta fumnubaĵo en la nordo ankoraŭ atestas pri ĝia ekzisto.

Jen staras lernejo en verdaĵo de fruktarboj kaj bedoj, jen estas bontemplana kunvenejo, jen iu sekta preĝejo, jen vendejoj privataj kaj kooperativaj. Ĉe la vojkruciĝoj staras anonctabuloj. Nun antaŭ somermezo superregas sur ili grandaj afiŝoj pri danco kaj amuziĝo en diversaj lokoj, sed troviĝas ankaŭ aliaj informoj, kiuj atestas, ke tie ĉi ekzistas multaj diversaj unuiĝoj, same kiel en Torento.

La nemultaj homoj, kiujn ili vidas, ne tre diferencas en sia aspekto de la homoj en Torento. Tamen ili donas alian impreson, ŝajnas pli trankvilaj kaj memfidaj, pli seriozaj eĉ se ili estas gajaj, pli solidaj.

Post du horoj ili haltas antaŭ najbarparoĥa preĝejo, kiu staras preskaŭ ĉe la vojo. Ili veturis nur dekkvin kilometrojn, sed la tutan tempon ili veturis malrapide, kaj kelkajn fojojn ili haltis, ĉar Arne volis fari skizojn.

En la tombejo okazas enterigo. Ĉirkaŭ la tombejo kaj la preĝejo kuŝas bienoj kun kampoj, domoj, ĝardenoj.

– En Torento oni forportas la mortintojn al fremda loko, diris Johano medite. Tie ĉi ili restas meze inter siaj domoj kaj kampoj, kie ili vivis kaj laboris.

– Ankoraŭ pli granda estas la diferenco en la urbo, diris Brita. Tie ĉi oni sentas kunligon inter generacio vivanta kaj generacioj pasintaj. Dum jarcentoj ... Ŝi turnis sin al dekkvinjara knabo, kiu staris apude kaj interesite rigardis ilin.

– Kiom malnova estas tiu ĉi preĝejo?

– Ĉirkaŭ sescentjara, kvankam ne multe restas de la unua konstruaĵo.

La knabo pliproksimiĝis, rigardis la verdajn flagojn sur la bicikloj de Johano kaj Alda kaj demandis, ĉu ili estas esperantistoj. Nun ili rapide konatiĝis unu kun alia. La knabo nomiĝis Gustavo. Li studis esperanton koresponde kaj mem iom legis, sed li estis sola kaj neniam antaŭe renkontis esperantiston.

Dume venas la preĝejvizitantoj. Estas multe da homoj, kaj preskaŭ ĉiuj havas trajton de memstaro kaj samtempe humilo, kvazaŭ ili bone konus sian propran valoron, sed samtempe rilatigus ĝin al la forpaso de la generacioj, kiuj nun ripozas en la silenta loko meze inter iliaj bienoj, rilatigus ĝin al la eksterkomprenaj aferoj, antaŭ kiuj ili medite silentadas en la malnova templo, en kiu same kolektiĝis antaŭ jarcentoj iliaj prapatroj.

La rondanoj preskaŭ neniam vizitis preĝejon, kaj cetere tre malmultaj homoj en Torento faris tion krom tiuj, kiuj havis propran, sektan preĝejon.

– Ĉu la homoj ĉiam tiel multnombre vizitas la preĝejon? demandis Johano.

– Proksimume, diris Gustavo, foje pli, foje iom malpli.

– Ĉu vi ofte iras en preĝejon?

– Tre malofte, en la kristnaska mateno kaj iun alian fojon. La junaj ne multe vizitas preĝejon.

– Sed en pasintaj tempoj ankaŭ la junaj iris?

– Jes. Sed nuntempe oni ne devigas nin, ĝenerale ne.

– Kaj tiel la preĝejo iom post iom restos sen vizitantoj?

– Mi ne scias. Verŝajne multaj el la junaj iros, kiam ili fariĝos pli aĝaj aŭ maljunaj. Ili edziĝos, baptos infanojn, enterigos parencojn, spertos malfeliĉojn, fariĝos seriozaj, kaj iom post iom ili fariĝos preĝejvizitantoj.

La loko antaŭ la preĝejo jam estis senhoma. Ili volis daŭrigi sian veturon, sed Gustavo ŝatis ankoraŭ iom resti kun ili.

– Vi jam longe estis survoje, li diris. Venu hejmen kun mi, kaj vi ricevos kafon. Tiel ni povos iom pli babili.

– Tion ni tamen ne kuraĝas, diris Johano. Kion dirus patrino kaj patro?

– Patro kaj patrino ne manĝos vin, asertis Gustavo kun trankvila rido. Venu! Li komencis foriri, kaj ili sekvis lin, kvankam hezite. Ili multe aŭdis pri nedonacemo kaj malĝentilo de bienuloj kaj ilia malamikeco kontraŭ industrilaboristoj.

Ilia antaŭtimo malaperis, kiam ili renkontis la gepatrojn. Gustavo klarigis, kiuj estas liaj gastoj, kaj kial li kunprenis ilin. La kvar ĝenite proksimiĝis kaj mansalutis, la knaboj kun dorsoklino kaj la knabinoj kun genuflekso, kiel malgrandaj infanoj.

Kafon ili tuj ricevis. Kune kun ili trinkis ankaŭ la gepatroj, ĉar estis ilia ordinara kafotempo. Dume tiuj faris diversajn demandojn al la gastoj, rigardis ilin esplore kaj pritakse kaj ŝajnis kontentaj pri ili.

– Mi kunprenis ilin por babili kun ili, diris Gustavo admone al la gepatroj, sed nun vi tiom babilas, ke mi devas la tutan tempon silenti.

– Nu, nu, diris la patro, ni devas esplori, kiaj vagabondoj ili estas! Li petole rigardis ilin, kaj en liaj helbluaj okuloj estis lumo kiel la somera lumo super la vastaj kampoj.

– Mi ŝatus dungi vin kiel serviston, li diris al Johano. Vi povas bone labori, tion mi vidas. Kaj vi – li turnis sin al Brita – bone farus vian taskon en la bovinejo kaj dum la rikolto.

Brita ridis kaj ŝajnis kontenta pri lia pritakso.

– Estas bone, onklo, ŝi diris. Ĉu vi akceptos min, se mi iam ŝatos labori al vi?

– Konsentite! li diris kaj donis al ŝi la manon.

Denove ili volis daŭrigi sian veturon, sed Gustavo haltigis ilin.

– Ĉu vi ne volas unue rigardi mian brasikon kaj mian porkon? li pete demandis.

Li kondukis ilin al proksima kampo, kie troviĝis granda bedo kun blanka brasiko, plantoj ankoraŭ junaj, sed en bona farto. Ili rigardis la bedon kaj trovis ĝin belaspekta, sed cetere ne vidis ion speciale interesan.

– Vi diris, ke estas via brasiko, diris Brita. Ĉu vi prizorgas ĝin por via patro?

– Ne, tute ne, diris Gustavo kaj komencis rakonti pri la klubo de la terkulturista junulara asocio kaj pri la tasko de la kluboj. Li luis tiun terpecon de la patro kaj pagas laŭ kutima prezo. Konsilanto de la organizo donas necesajn konsilojn por la kulturado. Ĉiujn elspezojn li pedante librotenas, kaj same la enspezojn. kiam li estos vendinta la brasikon. Nur tiam montriĝos, kiom li sukcesis akiri per sia laboro.

Li forgesas, ke ili ĵus parolis pri foriro kaj faras prelegeton, kiu montras, ke ne estas facila afero kulturi brasikon. Li parolas pri terkvalitoj, pri sterko natura kaj artefarita, pri lukto kontraŭ malutilaj insektoj kaj pri flegado de la plantoj.

Ĉiuj knaboj kaj knabinoj en la klubo kulturas ion, diversajn aferojn. Ĉiu provas atingi kiel eble plej bonan rezulton. Estas konkurso. Krom tio la finrezulto de ilia laboro estos ilia gajno. Poste li kondukas ilin al sia porko, kiu estas tute lia propra,

kaj pri kiu li same bone zorgas. Kun la sama fervoro li rakontas pri bestbredado en la klubo.

– Sed vi ankaŭ laboras kun via patro? demandis Johano. – Tute klare, diris Gustavo, la tutajn tagojn same kiel li. Kaj en somero ni havas longajn labortagojn. La brasiko kaj la porko estas nur kromokupoj.

– Ĉu vi ŝatas labori?

– Jes. Foje estas iom multe da laboro, kaj mi dezirus pli da tempo por legi kaj por aliaj okupoj. Sed oni devas ĉion fari en sia ĝusta tempo, kaj finfine oni estas plej kontenta, kiam ĉio estas en bona ardo.

– Ĉu via bieno estas malnova? demandis Brita, kiam ili reiris al la domo por diri ĝisrevidon al la gepatroj .

– Oni ne povas precize diri. Antaŭ tricent jaroj ĝi ekzistis. Pli frue ĝi estis parto de alia pli granda bieno. Cetere la tero en tiu ĉi regiono estis loĝata kaj parte kulturata jam antaŭ jarmilo. Sed ni ne loĝis longe tie ĉi. La patro de mia avo estis la unua. Li aĉetis ĝin antaŭ cent jaroj.

– Tio estas tamen longa tempo, diris Johano.

– Multaj bienuloj estas pli novaj. Tamen ni ne estas tre malnovaj. Aliflanke de la preĝejo estas bieno, kie loĝis la sama familio pli ol kvarcent jarojn.

* * *

Ili disiĝis de sia nova amiko kaj pli rapide ol antaŭe daŭriĝis sian veturon. Ili atingis la sudan randon de la ebeno. Denove sekvis pejzaĝo pli simila al ilia propra, kun pli da arbaro ol kulturita tero.

Se la pejzaĝo foje estas soleca, la vojo estas des pli vivoplena. Aŭtoj estas multaj, precipe en tiu ĉi semajno, kiam venas tiom da libertempaj aŭtoj, kaj ilia rapido kaj ne ĉiam zorga konduko sufiĉe okupas la atenton de la biciklantoj.

Sed pli multaj ol la aŭtoj estas la bicikloj. Duope, triope kaj en malgrandaj karavanoj venas homoj kun peze ŝarĝitaj bicikloj. Ĉefe estas gejunuloj, sed venas ankaŭ pli aĝaj personoj. Foje aperas eĉ geedzaj paroj kun infano aŭ infanoj.

Malmulte da tempo pasas inter la diversaj grupoj. Estas kvazaŭ popolmigrado. La pli multaj iras norden, al arbaroj kaj montoj, al konataj turismaj logaĵoj. Kelkaj tamen iras suden. Foje iu grupo jen akompanas ilin, jen preterveturas, jen postlasiĝas. Ĉiuj estas en bona humoro, ĉiam gaje salutas unu la alian kvazaŭ anoj de granda frataro.

Tiel ili venas la tutan tagon. Al la kvar ŝajnas, ke iom post iom preterpasas ilin la tuta juna generacio de la lando. Ili aspektas sanaj, sincermienaj kaj esperoplenaj en suno kaj vento sub la alta ĉielo, kvazaŭ survoje al la estonto.

Verdire estas juna generacio survoje al la estonto. Antaŭ nemulte da jaroj tia bildo ne ekzistis sur la ŝoseoj. La gejunuloj ofte ne havis monon por plej simpla plezurekskurso, kaj libertempon ili tute ne havis. Krom tio neniu povis eĉ pensi, ke prudentaj homoj povus tiamaniere ĉirkaŭvagi kvazaŭ ciganoj.

Kaj la vagado okazas ne nur por spiri freŝan aeron, ŝviti kaj bruniĝi kaj vivi pli malpli kiel liberaj sovaĝuloj. Tiuj gejunuloj estas survoje ankaŭ en sia ordinara vivo, estas membroj en diversaj organizoj: sportaj, politikaj, ekonomiaj, klerigaj. Ili lernas kaj agadas por krei la socion de morgaŭ. Ili estas anoj de granda frataro. Kaj sur sia vojo ili renkontas novajn fratojn kaj fratinojn, konatiĝas kun novaj lokoj kaj cirkonstancoj, plifortigas la kunligon inter la anoj de la juna generacio.

Similaj ili aspektas rilate al ekipo kaj manieroj, sed tio ne estas klasosigno. Tiu juna generacio ne plu estas klaso. En la longa vico de migrantoj troviĝas industrilaboristoj de ĉiuj specoj, sed ankaŭ inĝenieroj kaj laborestroj, oficistoj, lernantoj kaj industriistoj, gejunuloj el simplaj hejmoj kaj kun ĉiutagaj nomoj, gejunuloj el iam tiel nomataj altklasaj hejmoj kaj kun nomoj de iamaj militherooj kaj popolpremantoj.

La aŭtoj kaj bicikloj ne estas plu klasemblemoj. Sur tre multaj bicikloj sidas homoj, kiuj laŭ deveno kaj pozicio apartenas al riĉula klaso, kaj en tre multaj el la aŭtoj sidas ordinaraj laboristoj.

Sed multege pli granda ol la nombro de la aŭtoj estas tiu de la bicikloj. Tio estas la juna generacio, kiu iras sian vojon per propra forto kaj en kamarada rondo.

Foje, kvankam ne ofte, venas bicikloj, sur kiuj flirtas verda flago kun stelo. Tiam ili haltas kaj iom interparolas kun la samideanoj – en la posttagmezo ili pasigis tutan horon kun du nederlandanoj ĉe la vojrando en profunda arbaro.

En la vespero ili starigis sian tendon ĉe vojeto en konifera arbaro, kelkajn centmetrojn de la ŝoseo. Post manĝo kaj kafo ili kuŝigis sin sur la molan, dikan tavolon de pinbranĉoj, per kiuj ili kovris la teron, por komforto kaj por eviti la teran malvarmon.

Johano komencis komenti la impresojn de la tago.

– Ĉu ne estas strange, ke Torento kaj la ebeno estas najbaroj, kaj tamen oni en Torento pensas kaj taksas ĉion en la mondo preskaŭ ekskluzive laŭ la vivmaniero kaj la kondiĉoj en la industria loko? Kaj certe la ebenanoj same pensas kaj taksas ĉion laŭ siaj apartaj vidpunktoj.

En Torento Jern volas formi ĉion laŭ sia koncepto. Tri, kvar kilometrojn pli sude ekzistas tute aliaj imagoj pri bona ordo en la mondo.

Al ni en Torento venas lakto, pano kaj viando el la ebeno, sed por la kreado de tiuj produktoj ni estas same fremdaj, kiel por la fruktoj el Kalifornio, kiujn ni aĉetas en la sama butiko. Kaj kia novspeca miksaĵo Torento estas! Homoj aperas kvazaŭ el nenio, ne konante siajn antaŭulojn. Antaŭ la gepatroj estas ofte senluma nenio. Ni loĝas en ĉambroj, kiuj ne apartenas al ni, jen tie, jen tie.

Antaŭ sesdek jaroj Torento ne ekzistis. Sed tiam la avo de Gustavo preparis sin por fojnorikolto same kiel nun Gustavo kaj lia patro.

Mi nenion konas pri la patro de mia patro. Mia patro venis el alia provinco. Eĉ pri la gepatroj de patrino mi tre malmulte scias. Sed en tiu tre malnova bieno vivas junulo kiel mi, kaj li scias pri siaj prapatroj dum kvar jarcentoj kaj sentas kunligon kun tiuj pasintaj generacioj.

– Ĉu vi kredas, ke ili tiel forte sentas tion? demandis Brita.

– Mi supozas, ke jes. Almenaŭ mi sentus en tia situacio. Kion diras vi, Brita? Brita ekridis.

– Patrino havas iom da intereso por tiaj familiaj parencrilatoj, sed mi tute ne.

– Intereson ne, povas esti. Sed ĉu vi tamen ne sentas certan kunligon kun tiuj pasintaj, certan respondecon, mi eĉ volus diri, pro tio, ke nun estas vi, kiu staras plej antaŭe en la longa vico.

Brita rigardis lin ŝercmoke esplore.

– Se vi rigardas min supernatura estaĵo pro mia deveno, mi volas aserti al vi, ke mia konscia vivo komenciĝas kun miaj unuaj memoroj same kiel la via. Ĉio antaŭa estas por mi nur imagoj, same kiel tio estus por vi, se mi rakontus la historion de la familio. Ekzistas homoj, kiuj pensas, kiel vi indikas, certe ne malmultaj, sed tio estas imagoj. Per veraj aŭ elpensitaj grandaj kvalitoj de la prapatroj ili grandigas sian senton por sia propra valoro. Viaj prapatroj ekzistis samtempe kun miaj kvankam vi ne scias pri ili, kaj verŝajne ili estis same bonaj homoj kiel miaj.

Nun Arne povas diri sian opinion, li reprezentas la kontraŭan flankon. Li ja neniam vidis sian patron kaj nenion scias pri lia deveno.

– Mi sentas min, kiel verŝajne sentis sin Adamo, diris Arne. Kaj mi ne povas imagi, ke estus alie, se mi havus eminentajn prapatrojn en longaj vicoj. Kun prapatroj aŭ sen prapatroj oni kiel Adamo venas rekte el la mano de Dio, kaj la resto estas nia propra tasko.

– Certe ni sentas nin kiel Adamo, diris Johano. Kiam ni estis tre malgrandaj, ni demandis nin, de kie ni venis. Poste ni eksciis, ke ni venis el la ventro de patrino. Tamen ni demandis nin, de kie ni venis. Ni eksciis, ke ni estiĝis el du malgrandaj ĉeloj kaj kiel ni estiĝis. Kaj tamen ni demandas nin, de kie ni venis.

Sed ne pri tio mi pensis. Vi komprenas, ke juna homo vivanta en tia malnova bieno, en tia regiono, estas kiel planto metita en longe kulturatan teron. Sed juna homo en Torento sen propra hejmo, sen sento pri familio, kun sole salajra rilato al sia laboro estas kiel semo, kiu falas en teron malfekundan kaj neniam tuŝitan.

– Verŝajne vi pravas, konsentis Arne. Sed tie ĉi ni kuŝas tute kiel Adamo en la ĝardeno, ni ne scias en kies arbaro kaj ne scias bone eĉ kie ni estas, kaj tamen estas tute bone. –

* * *

Ili daŭrigis suden kaj ekvidis la unuajn densejojn de prunelarbustoj. Arne, kiu printempe vidis ilin en florado ekster la ĉefurbo, provis per vortoj pentri ilian belon. Ili renkontis la unuajn kverkojn. Tiuj estis rimarkindaj nur kiel limpostenantoj, sed baldaŭ ili renkontis ankaŭ imponajn specimenojn, dikegajn ulojn kun kurbaj kaj nodoplenaj branĉegoj kiuj dum jarcentoj kaj jarmilo eltenis ŝtormojn kaj malbonan klimaton.

– Tiuj estas bonaj kamaradoj, diris Johano. Mi timas, ke mi tro pensos pri ili, kiam mi estos inter la hejmaj pinoj.

Novajn florojn ili renkontis, kaj Brita konatigis la nekonatojn al siaj kamaradoj.

Ili nun troviĝis en la regiono de Meza lago, la dekomenca centro de la lando. La lago estas granda sed tiel dividita de insuloj kaj terlangoj, ke vere granda akvospaco nenie estas videbla. Tie la akvo donis bonan vojon al la unuaj loĝantoj, de bordo al bordo kaj inter la mil insuloj, kaj la iama marfundo donis bonan teron por kulturado.

Bela sed tre trankvila kaj ne gravimpresa aspektas tiu lando, sed kiam la rondanoj vagas en la borda regiono kaj sur terlangoj kaj insuloj, reviviĝas por ili ĝiaj epokoj.

Jen kuŝas la belaj longaltaĵoj el ŝtonetoj kaj sablo, kiujn kreis antaŭ dekmilo da jaroj la glacitempaj riveroj. Jen estas granitaj platrokoj, kiujn en la sama epoko rabotis kaj poluris la giganta glacio. Jen estas videbla en iu deklivo la bordaj postesignoj de la iama maro. La tri torentanoj antaŭe nur aŭdis kaj legis pri tiuj aferoj, kaj solaj ili sensuspekte preterpasus multe, kio estas atentinda, sed Brita estis lerta kaj akrevida gvidanto.

El la ŝtonaj, kupraj kaj feraj epokoj restas amaso da belaj objektoj, kiujn ili renkontis en muzeoj. Johano konstatis, ke la tiutempaj forĝistoj kaj gisistoj estis same lertaj kiel la nuntempaj. Arne komentis, ke ili certe havis pli grandan senton por belo ol la nunaj.

Tie kaj tie staras apud ilia vojo miljaraj runŝtonoj, kiuj rakontas pri homoj vaste vojaĝintaj, al Ruslando kaj Greklando, al landoj ĉe Atlanta maro. La tekstoj kun siaj strangaj literoj estas por ili nekompreneblaj, sed rigardante tian ŝtonon ili tamen eksentas vibron en sia interno, kvazaŭ ili por momento troviĝus en tiu delonge pasinta tempo.

Sur Betula insulo kuŝas kvietaj, herbokovritaj kampoj, kie antaŭ jarmilo estis la tiama ĉefurbo de la lando, floranta komerca urbo, en kiu aperis komercistoj el multaj eŭropaj landoj kaj okaze eĉ el la lando de Mil kaj unu noktoj. El Francujo venis al tiu urbo la unua misiisto.

For estas urbo kaj urbomuroj, for havenoj kaj ŝipoj kun altvaloraj ŝarĝoj. Kviete kuŝas la verdaj kampoj, kviete staras la apuda citadela monto, kvietaj kuŝas la tri mil tombaltaĵoj sub la betuloj ekster la iama urbo, kaj malsupre kaj ĝis fora malproksimo sunbrilas akvovojoj kaj abundas verdaĵo sur la insuloj de Meza lago.

Ili vizitas pezajn kastelojn el la fino de la mezepoko kaj kastelojn pompajn kaj riĉajn el la grandpotenca periodo de la lando. Ili haltas en urboj kun nomoj en la historio. Jen urbo,

kie kolektiĝis antaŭ kvincent jaroj la unua parlamento kaj metis fundamenton por tutpopola memregado. Jen urbo, kie oni elektis tiun reĝon, kiu kreis veran ŝtaton el la landopartoj, kaj kie oni poste decidis pri la reformacio. Kaj jen kuŝas la modernaj urboj, kun miloj kaj dekmiloj da altkvalitaj laboristoj en modernaj grandfabrikoj, kies produktoj iras al ĉiuj partoj de la mondo Tiel ili travagis dum multaj tagoj la landon ĉirkaŭ Meza lago, zigzage en direktoj kaj zigzage en tempo. Multe, kio antaŭe estis por ili nebulaj imagoj el lernolibroj kaj gazetoj, kaj kio antaŭ jarcentoj malaperis en la fluo de la tempo, fariĝis kvazaŭ ankoraŭ vivanta kun juna, freŝa vivo kaj kun rilato al ili mem.

Iam Johano parolis kun junulo pri kelkaj historiaj aferoj en la urbo, kie ili estas. La junulo ŝajne konis iom de tiuj aferoj, sed montris neniun intereson por ili. Kiam li eksciis, ke ili estas el Torento, li fariĝis multe pli vigla. La Torenta atletika klubo estas inter la unuaj en la lando – oni havas bonan diskoĵetanton tie – sed la piedpilka grupo ne multe valoras. Pri multaj aliaj sportaj aferoj en Torento li sciis multe pli bone ol pri gravaj pasintaj kaj nuntagaj aferoj en la propra urbo. Sed Johano nenion povis respondi, kiam la junulo volis pliriĉigi sian scion pri la sporto en la negranda loko en la ferindustria regiono.

Alian fojon li parolis kun sinjoro, kiu ĉion konis pri sia regiono. Lia animo estis kvazaŭ muzeo kun miloj da montrokestoj. Kun granda plezuro li ĉion prezentis, kaj ĉio estis por li same grava. La precizaj nomoj de cetere tute nekonataj personoj estis por li same gravaj kiel okazo kun signifo por jarcentoj.

Alia sinjoro ne tiom multe konis, sed bone sciis pri gravaj okazoj, kaj li rakontis pri ili, kvazaŭ estus la merito de li kaj la nuna loĝantaro en la urbo, ke tutlande gravaj aferoj okazis tie antaŭ kvincent jaroj.

Johano ŝatis fantazii pri tempoj pasintaj. En malnova episkopa urbo ili iris supren al la altaĵo, sur kiu staras la katedralo. La pavimo konsistis el negrandaj pli malpli rondaj ŝtonoj. Oni ne bone iris sur ili.

Subite Johano haltis kaj komencis paroli.

– Jen rigardu la ŝtonojn! Estas rulŝtonoj. Glacitempa rivero rulis kaj tornis ilin. Poste ili kuŝis en sablodorso dum dekmilo da jaroj. Iam en la mezepoko oni veturigis ilin tien ĉi. Imagu, kiel la mezepokaj malgrandaj ĉevaloj – malgrandaj ĉar ili ne havis tiom por manĝi kiel la niaj – kiel ili tiris siajn mezepokajn malgrandajn ĉarojn tien-reen, tien-reen inter la sablodorso kaj tie ĉi, estas multaj centoj da ĉarŝarĝoj en la strato. Kaj imagu kiel la mezepokaj pavimistoj fosis tie ĉi kaj ebenigis la teron per siaj mezepokaj lignaj fosiloj. Kaj kiel fiera la urbo estis, kiam oni fine havis firme pavimitan straton al la preĝejo! Kaj kiel la homoj iris kaj kuris tie ĉi dum kvin, ses jarcentoj, kiel doloris la piedoj, kaj kiom da plandoj ili eluzis, kaj kiom la ŝuistoj en la urbo devis labori por ripari tiujn ŝuojn! Suprenirante la rondŝtonan straton ili trairis la katedralon. Ili rigardis tombojn, kirasojn kaj malnovajn standardojn, preskaŭ polviĝintajn pro aĝo, rigardis pentraĵojn kaj la altarŝrankon, nederlandan majstroverkon, kiu altiris la atenton speciale de Arne. Nek li nek la aliaj povis ĝuste taksi ĝian valoron, sed ili almenaŭ ricevis impreson de fremda religia mondo, abunda kaj pompa.

Tra mezepoke mallarĝaj pasejoj ili iris al la supro de la turo. Tie ili sentis ankoraŭ pli forte ol malsupre, ke la konstruaĵo estas grandega. Kiam ili venis malsupren ili ankoraŭ unu fojon ĉirkaŭiris la preĝejon, kaj Johano medite kaj atente ĉion rigardis.

Ili sidigis sin sur ĝardensofon sub la kaŝtanoj, kaj Johano komencis fantazii pri la konstruado de la preĝejo kaj pri la granda kvanto da laboro, kiu kuŝas en ĝiaj muroj.

Subite venis alia penso.

– Ĉu la homoj vere kredis, ke ili devas starigi tian konstruaĵon por adori Dion, kaj ke ili per tiel pompa preĝejo pli bone adoras lin kaj sekvas lian volon ol per simpla konstruaĵo?

– Certe ili tion kredis – kaj ankoraŭ kredas, diris Brita. Mi tamen kredas, ke la konstruantoj iom similis al tiu sinjoro, kiu parolis, kvazaŭ la grandaj historiaj okazoj en la urbo estus merito de li kaj liaj samurbanoj. Mi kredas, ke tiuj konstruantoj kaj verŝajne ankaŭ la aliaj urbanoj sentis, kvazaŭ estus ilia merito, ke Dio estas tiel granda, potenca kaj adorinda. Ju pli granda kaj pompa preĝejo des pli granda kaj potenca Dio.

– Povas esti, ke kelkaj tiel sentis, diris Arne, sed mi kredas ke la pli multaj ne estis tiaj. Tiuj mezepokaj homoj timis la inferon kaj la regnon de malbono, kaj ili spertis multajn suferojn, militojn kaj malsanojn, kaj ili sopiris al io pli alta kaj valora, ili sentis adoremon kaj sopiron al Dio. Kaj tiujn sentojn kaj sopirojn ili esprimis konstruante tian grandiozan preĝejon. Estas kvazaŭ ili per ĝi dirus: Tio montras, kion ni pensas pri la senco de la vivo.

– Verŝajne vi ambaŭ estas pravaj, diris Johano, Brita ne malpli ol Arne. Kaj certe ili konstruis kiel eble plej grandioze ankaŭ por brili antaŭ aliaj urboj. Sed kial konstrui tiajn templojn por plenumi la instruon de Jesuo?

– Ĉu vi memoras la vortojn, diris Arne, kiujn Jesuo diris al la samaria virino: Venas la horo, kiam nek sur tiu ĉi monto nek en Jerusalem vi adoros la patron, venas la horo kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la patron laŭ spirito kaj vero.

* * *

Post kelkaj horoj ili forlasis la malgrandan urbon. Antaŭ la eliro en la kamparon ili ankoraŭfoje haltis kaj sendis kelkajn lastajn rigardojn al la katedralo. Ruĝe brilas la brika koloro en densa verdaĵo de arbokronoj. Impona ĝi aspektas sur la plej alta punkto en la malgranda urbo kun ĝiaj malgrandaj domoj, impona kaj solida kaj tamen tre malpeza. Kiam ili longe rigardas ĝin, kun drivantaj someraj nuboj super ĝi kaj hirundoj kaj monedoj velantaj en la alto ĉirkaŭ ĝia turo, iom post iom ŝajnas al ili, ke la granda konstruaĵo kvazaŭ leviĝas kaj ŝvebas.

* * *

En la sekvanta tago ili ripozis dum la posttagmezo ĝis malfrue en la vespero. Pro la varmo kaj por eviti la grandan trafikon sur la suda ĉefvojo al la ĉefurbo ili decidis veturi dum la nokto.

Kaj jen, ĉirkaŭ la tria horo matene, subite aperis antaŭ ili la urbo. Sur granda ponto ili veturis super kolosimila akvo, golfo el Meza lago. Ili vidis altajn domojn, industriajn konstruaĵojn maldekstre ĉe la buŝo de la golfo, dekstre estas fabriko kaj giganta fervoja ponto. Estas preskaŭ plena silento, kaj la matena suno brilas kun milda, freŝa lumo rekte antaŭ ili en nordoriento.

Jam post du minutoj ili estas en la urbo. Strato iras supren sur longa deklivo. Granita monto estas fendita por doni lokon al ĝi. Sur unu flanko staras kvinetaĝaj domoj, unu tute simila al alia. La alia flanko komence estas sen domoj. Dutura, malhelruĝa preĝejo sur monto malantaŭ la grizaj domoj iom vivigas la bildon, kiu cetere ne estas loga.

Ili atingas la supron de la deklivo. Antaŭ ili kuŝas strato rekta kaj tre longa, jam kun domoj ambaŭflanke, malaltiĝanta unue kaj poste denove altiĝanta ĉe la alia ekstremo. Ili glitas malsupren, sed baldaŭ Brita veturas maldekstren.

– Mi volas ion montri al vi, ŝi diras. Estas nur duminuta afero. Ili traveturas placosimilan lokon antaŭ tramstaloj. Kurbaj stratetoj kun kuriozaj lignaj dometoj kondukas ilin sur granitan altaĵon.

Tie ĉi, nur du cent metrojn for de la longa, teda strato aperas surpriza vidaĵo. Ili staras ĉe krutaĵo. Kvindek metrojn sub ili kuŝas la golfo, per kiu Meza lago proksimiĝas al la maro. Nebulo ne estas, sed maldensa vaporo kuŝas kvazaŭ ia molaĵo sur la suna akvovasto. Maldekstre, kie oni en la fono videtas la pejzaĝon de Meza lago, ŝvebas kilometrolonga ponto kiel ludilaspekta artaĵo inter verdaj bordoj.

Sur la alia flanko de la golfo, norde, estas alia urboparto kun tre longa vico de domoj laŭ la bordo, altaj, belkoloraj kun multe da balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Malantaŭe leviĝas domoj pli kaj pli alten, ĉar ankaŭ tie la grundo estas monta. Oriente levas sin la urbodomo. Kun la antaŭa ĝardeno la malhelruĝa domego kvazaŭ kviete flosas sur la matenbrila akvo, kaj super ĝia junulinstature leviĝanta angulturo ŝvebas sub la ĉielo ĝiaj tri oraj kronoj rekte antaŭ la suno.

Dekstre de ĝi estas la centro de la urbo, modernaj domoj kaj malnovaj palacoj, turoj de preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, ĉio sur malebena grundo, ĉio kiel fantazie aranĝita, nesimetria sed plene harmonia ludurbo starigita sur la molbrila tapiŝo de la akvo. Malantaŭ la urbo la rigardo ĉiuflanke atingas arbokronojn aŭ arbarojn, la randon de la kamparo. Silenta kaj kvieta kuŝas la urbo en la matenbrilo, kvazaŭ infano ridetanta en sia matendormo, kiam la radioj de la leviĝanta suno ludas en ĝia ĉambro.

– Mi ne imagis, ke homkonstruita mondo povas esti tiel bela, diris Johano.

– Mi ankaŭ ne, diris Brita. Neniam antaŭe mi vidis la urbon en tiu ĉi horo.

Ili daŭrigis kaj baldaŭ troviĝis sur vasta loko inter Meza lago kaj la margolfo. Sub ili estis akvo, iama elfluo el Meza lago, nun nur kluzo por boatoj kaj ŝipetoj. Ili haltis kaj ĉirkaŭrigardis. Subite Johano gaje ekridis.

– Kiel fremdulo kaj sovaĝulo el la arbaro mi venas al tiu ĉi granda urbo, kaj jen mi nun trovas domon, kiu parte estas mia! Li montris al granda, bela domo tute apude, kiu portis la surskribon Kooperativa Asocio.

– Estas tre malgranda parteto, kiu apartenas al mi, tamen iom. Cetere estas pli interese, ke ni estas tiel multaj, kiuj posedas ĝin, pli ol duonmiliono da homoj. La ŝarĝoŝipoj ĉe la kajo certe alportis varojn por ni. Kaj tie malproksime ĉe la akvo – mi komprenas, ke devas esti tie – kuŝas insulo tute plena de fabrikoj, kiuj apartenas al ni. Kaj sude de la akvokolo, trans kiun ni unue veturis en la urbon, ni havas lampfabrikon, kaj ĝin posedas ne nur ni, sed niaj kunlaborantoj en la tuta Nordo, danoj, norvegoj, finnoj, estonoj. Estas valoroj por multege da milionoj, kaj finfine mi posedas multajn kronojn en tiu ĉi urbo.

– Ĉu vi estas kooperativano? demandis Brita.

– Jes, ŝajne mi neniam menciis tion.

– Tamen ne estas vi, sed via patrino, kiu estas membro? – Ne, estas ĝuste mi. Mi aŭdis, kion diris prudentaj homoj, kaj kiam mi komencis labori en la ĝardeno, mi ordonis al patrino aĉeti nur en la kooperativa vendejo, kaj mi mem aliĝis kiel membro. La salajroj de Eriko kaj Ejnar pli multe ol miaj kontribuis por la rezulto, sed ili ne interesas sin por tiuj aferoj nek volas havi rekompencon.

Ili estis lacaj, kaj Brita kondukis ilin la plej proksiman vojon al sia hejmo.

Kaj jen ili estas ĉe la modernaj domoj kun iliaj vicoj de markezoj kaj balkonoj, kun iliaj vastaj interspacoj, kie floroj kaj verdaĵo nun abundas kaj plenigas la matenan aeron per freŝo kaj bonodoro. Alda ĉirkaŭrigardis kaj diris kun oscedo: – Tio ĉi tute similas al la urboj en la mondo de socialismo, kiel patro kaj mi imagis ilin, kiam mi estis malgranda.

– Kvankam ne socialista, diris Brita. Sed tute apude estas similaj domoj, kiuj estas ne socialistaj sed almenaŭ kooperativaj, posedataj de la loĝantoj.

Dume ili metis la biciklojn en konvenan lokon, kunprenis la necesan pakaĵon kaj sekvis Britan, kiu rapide kuris al la lifto.

Post vivado sur la vojoj kaj vagado inter multaj lokoj ili unuafoje post unu kaj duona semajno denove troviĝas en hejma ĉambro. Tio estas stranga, kvazaŭ reveno al medio, kiu estas konata kaj memkomprenebla, sed kiu fariĝis preskaŭ nereala dum la tagoj de vagado. Ke ili troviĝas en trankvila izoleco de ĉambroj kaj hejma komforto ankoraŭ pli sentigas dormemon. Ili sentas deziron kuŝigi sin sur la plankon kaj tuj dormi. Sed traktado per freŝa akvo el la duŝo de la banĉambro revigligas ilin.

Pretiginte kafon Brita metis kvar tasojn sur la tablon, sed poste ŝi rigardis ilin malkontente, skuis la ŝultrojn kaj decide metis ilin en la mezon de la planko. Apude ŝi sternis malnovan gazeton, sur kiun ŝi metis panon kaj buteron el la komuna provizo.

– Estas pli agrable tiel, kaj tiel ni pli bone ripozas ol sidante sur seĝoj.

Duonkuŝante kiel en la tendo ili trinkis kafon kaj manĝis buterpanojn. Sed kvankam estis agrable tiel kuŝi, neniu havis emon resti tie pli longe ol necese. Eltrinkinte sian tason Brita tuj prenis tolaĵon el ŝranko kaj kun helpo de Alda aranĝis litojn por la knaboj en la ĉambro de Arne kaj en sia ĉambro por si kaj Alda, kaj ili senprokraste iris dormi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.