La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO VOKAS

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III.

Estis en la vespero antaŭ la somermeza tago. Eriko venis hejmen de sia laboro pli frue ol ordinare. La peronoj de la domoj estis ornamitaj per junaj betuloj, infanoj kaj gejunuloj sur la stratoj estis feste vestitaj, kaj la patrino kolektis florojn kaj betulbranĉojn, per kiuj ŝi donis festan aspekton al la hejmo.

La patrino kaj li estis solaj hejme. Antaŭ kelkaj tagoj forveturis Johano kaj liaj kamaradoj, kaj jam antaŭ tri semajnoj forveturis Ejnar al sia militservo.

Eriko lavis sin kaj ŝanĝis vestojn. La patrino foje diris ion, kaj li respondis per kelkaj vortoj. Cetere regis silento, trankvila, paca silento. Ŝajne ankaŭ la patrino ŝatis la trankvilon, eble pro la festa atmosfero.

Post la vespermanĝo Eriko reiris en sian ĉambron, sidigis sin ĉe la tablo kaj malfermis libron.

– Tio tamen estas tro, diris la patrino.

– Kial? Ne ofte okazas, ke oni meze en semajno povas libere dediĉi sin al propraj okupoj.

La patrino skuis la kapon, sed ne turmentis lin per pluaj vortoj.

Li komencis legi. Leginte unu paĝon li rimarkis, ke nenio restas en lia memoro, kvazaŭ li estus leginta en stato de endormiĝo. Tamen li ne estis laca.

Li denove tralegis, sed kun sama rezulto. Kaj subite li rimarkis, ke li ne plu havas intereson por la legado. Li sentas sin sata de legado, kaj li sentas deziron formeti la libron.

La devosento igas lin ankoraŭfoje rekomenci, sed poste li rezignas. Eble la odoro de floroj kaj folioj en la ĉambro efikas al la cerbo kaj narkotas lian aktivecon, li pensas, eble efikas ankaŭ la ĝenerala festosento kaj la belo de la vespero.

Ĉiuj someraj noktoj estas helaj, sed en la nokto de la somera festo oni atentas pri tio en alia maniero ol ordinare. Somermezo, kiun oni en aliaj landoj nomas Johanofesto, estas festo pramalnova, same malnova kiel la homa observado de la tempopaso. Tiam estas la benata tempo, kiam la suno staras plej alte, kiam varmo venis aŭ almenaŭ komenciĝas, kiam estas lumo kaj tage kaj nokte.

Dum longaj vintraj monatoj oni sopiris kaj atendis tiun parton de la jarorondo, same jaron post jaro, generacion post generacio, dum jarcentoj kaj jarmiloj.

Sed kiam la suno haltas, ĝi tuj komencas denove foriri de la nordo. Dum kelkaj tagoj oni ne povas tion rekte rimarki, sed post du semajnoj oni jam vidas, ke ĝi subiras pli frue ol en somermezo. Tial la helo kaj la freŝa verdaĵo en tiu nokto altiras la atenton pli forte ol en aliaj someraj noktoj, jes, ĝi tute kaptas la atenton, same kiel ĝi antaŭ jarmiloj kaptis la tutan animon de sunadorantaj prapatroj. Estas la festo, kies kontraŭpunkto en la jarorondo estas la vintromezo, la sunreveno.

Kun la kubutoj sur la tablo Eriko sidis senmova kaj rigardis tra la fenestro. Minuto post minuto pasis kaj fine tuta horo. Li estis kolera kontraŭ si pro sia inerto, sed samtempe la nenifarado estis agrabla. La patrino jen kaj jen rigardis lin tra la nefermita pordo, unue kun mieno de scivolo, poste ŝiaj lipoj moviĝis en silenta rideto.

Li duone vekiĝis el sia meditado kaj aŭdis la sonon de la kafomuelilo en la kuirejo. Samtempe atingis lin la voĉo de la patrino.

– Eble vi ne malŝatus tason da kafo? Ŝia voĉo sonis pli afable ol ordinare, kun ia peto la subtono, kaj li turnis la kapon kaj rigardis ŝin.

– Dankon, estas bona propono, li diris, kaj ankaŭ li ŝajnis pli afabla ol en aliaj tagoj.

Kiam la kafo estis preta, ŝi venis en la ĉambron. De la tablo ŝi forprenis ĉiujn librojn kaj paperojn, kaj senproteste li lasis ŝin fari tion. Anstataŭe ŝi metis tien kafopleton, sur kiu safrana pano pompis en bela gustotenta koloro, kaj apud la pleton ŝi metis vazon kun arbaraj antriskoj, kiuj estas la floroj de la somermezo.

Ili trinkis la kafon, kaj Eriko kontraŭ sia kutimo diris kelkajn laŭdajn vortojn pri ŝia bongusta kafopano. Tio ankoraŭ pli moligis ŝian humoron. Ili pliproksimiĝis unu al alia, kaj babilante ili sufiĉe longe restis kune ĉe la tablo.

Kiam ŝi forportis la pleton, Eriko restis ankoraŭ sidanta. Poste li levis sin, komencis promeni en la ĉambro kaj poste iris en la kuirejon.

– Jen panjo, mi estas tiel maldiligenta hodiaŭ, ke mi nenion povas fari. Anstataŭe mi iom eliros.

La patrino aspektis gaja kaj kontenta.

– Dankon al Dio, ke mi ankoraŭfoje vidas vin konduti kiel ordinara junulo! Ke vi nun ankaŭ renkontu iun belan knabinon, kiu igos vin danci kun ŝi! Mi ne plendos, se vi revenos nur post sunleviĝo. Mi iros al Elsa kaj Rudo por horeto. Agrablan nokton! Eriko ridetis kaj eliris, sen klara intenco pri tio, kion li faru, nur kun deziro ien promeni. Meditante li iris antaŭen sur la strato sen atenti ion ajn, ĝis haltigis lin voko de la flanko.

– Eriko! Estis Ajna, kiu sidis sola en la laŭbo antaŭ ilia loĝejo. Li proksimiĝis al ŝi, sed haltis en la enirejo kaj rigardis ŝin senatente, kvazaŭ en pripensoj.

– Kien vi iros? demandis Ajna.

– Mi ne havas specialan celon. Mi komencis legi, sed emo tute mankis. Tial mi pensis, ke anstataŭ sidi senmova en la ĉambro estas pli bone iom movi la piedojn. – Kaj kion faros vi? li aldonis en la sama tono de ĉiutaga babilo.

– Nenion mi havas por fari, kaj nenion mi intencas. Se vi ne preferas esti sola, ni povus kune promeni.

– Nu jes, se vi volas. Ŝi tuj levis sin kaj iris al la pordo.

– Mi nur prenos la ŝlosilon el la pordo kaj kaŝos ĝin, la gepatroj iris al la konstruata domo en Paŝtejo, kaj la gefratoj iris al la popola parko por partopreni la dancludojn ĉirkaŭ la florstango.

Eriko kaj Ajna renkontiĝis sufiĉe ofte. Ŝi aliĝis al la socialdemokrata junulara klubo nelonge post tiu parolado de Eriko, kiu vekis ŝian entuziasmon. En la klubo ŝi tuj ricevis diversajn taskojn por plenumi.

Eriko ŝajne decidis fari el ŝi veran batalantinon. Li havigis al ŝi diversajn okupojn en la kluba vivo, kaj li rekomendis aŭ preskaŭ ordonis al ŝi legi jen gazetan artikolon, jen pamfleton, jen tutan libron. Poste li pedante kontrolis, ke ŝi tion ankaŭ faris.

Tia legaĵo ŝajnis al ŝi malmulte interesa kaj eĉ teda, sed ŝi diris al si, ke tion kaŭzas ŝia juneco kaj manko de kompreno. Tamen eĉ tiaj tedaj aferoj donis al ŝi plezuron. Plenuminte ilin ŝi sentis sin kontenta kaj pli proksima al la mondo de Eriko. La sama sento plenigis ŝin, kiam ŝi vendis gazetojn, kolektis monon por la kamaradoj en Hispanujo aŭ faris alian pli malpli gravan servon al la klubo.

Cetere ŝi ne sentis sin tute kontenta en la klubo. Ŝi ne atendis, ke la klubo estos kiel ilia propra intima rondo, sed ŝi tamen faris komparojn kaj sentis la diferencon. Ĉagrenis ŝin, ke ĉe la pli multaj la tuta aktiveco kaj la tuta ideo kuŝas en tio, ke ili pagas kotizon kaj vizitas kunvenojn. Sed tre multe ŝi ne atentis pri tiaj aferoj. Sufiĉis por ŝi la propra entuziasmo kaj tiu de Eriko.

En la vintro mortis avino. Ajna sidis ĉe ŝia lito dum ŝiaj lastaj noktoj kaj kiam ŝi faris sian lastan spiron.

Kiam ŝi en iu vespero sidis ĉe la lito kaj rigardis la dormetantan avinon, ŝi ekpensis pri tiu iama julia vespero, kiam ili kune kun Alekso rigardis la moviĝon de la steloj. Ankaŭ la homa vivo apartenas al la granda moviĝo, ŝi pensis.

Ŝi rigardas la velkintan vizaĝon, kaj reviviĝas en ŝi tiu sama solena sento. Pasas sekundoj kaj la stelo glitas antaŭen sur sia vojo. Tiel glitis ankaŭ la vivo de avino.

Iam en nebula pasinto ĝi komenciĝis. Naskiĝis knabineto, nekonscia, kvazaŭ nura homforma bulo el vivohava materio. Pasas sekundoj, tagoj, monatoj, jaroj. La homvivo glitas antaŭen kiel stelo sur la ĉielo. En sola momento estas videbla neniu moviĝo, sed se oni atente rigardas, oni baldaŭ rimarkas ĝin.

El la eta homforma ekzistaĵo fariĝas knabino, junulino, virino, patrino, kaj en ŝi vivas io, kiu ankaŭ evoluis el tiu eta, homforma bulo de vivohava materio, io kio amas la rakonton pri la bona paŝtisto kaj iel kaptas grandan sencon en tiu rakonto, io, kio volas krei ĝojon kaj pacon, kio igas ŝiajn jam maljunajn manojn forviŝi la larmojn sur la vangoj de la nepinoj kaj igas la maljunajn lipojn flustri konsolajn vortojn, io, kio vekas belan brilon en ŝiaj jam malfortaj okuloj kaj igas ŝin rakonti pri belaĵoj kaj justo kaj feliĉo, kiuj estas pli grandaj ol inter la homoj Senhalte glitas tiu homvivo antaŭen, sekundon post sekundo. Nun avinjo kuŝas en la lito. En ŝia korpo preskaŭ tute elĉerpiĝis la moviĝemo, malmulte da vivoforto restas en ĝi. Ankoraŭ restas konscio, sed ĝi fariĝas pli kaj pli limigita. Ankoraŭ restas io, krom nura sento de ekzisto.

– Ajna, ŝi flustras pene kaj nelaŭte, ĉu vi memoras la rakonton pri la bona paŝtisto? Ajna senvorte kapklinas, kaj ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj.

– Kaj vi memoros ĝin ... kaj vi iam instruos ĝin al viaj infanoj.

– Jes, jes, flustras Ajna. Kaj jen venis en iu nokto tiuj silentaj minutoj, kiam avino kvazaŭ vagas for. Jam estas kvazaŭ nevenkebla distanco inter ili, oni ne plu vidas unu la alian, sola lastelasta saluto de unu al alia ne estas ebla plu.

Apud la lito sidis krom Ajna la gepatroj kaj flegistino, sed Ajna sentis, kvazaŭ la aliaj estus fremduloj. Avino tamen estas nur ŝia avino, ili komprenis unu la alian. Pli kaj pli maloftiĝis la spiroj, pli kaj pli penaj ili fariĝis. Ajna sentis doloran kompaton, kaj ŝi flustris interne: “Baldaŭ, tre baldaŭ vi havos trankvilon, avino.” En la sama momento ŝi denove kvazaŭ vidis antaŭ si tiun stelon, kiu glitas kaj glitas ... kaj jen avino elspiras kaj poste estas tute kvieta, tute silenta. Ajna rigardas ŝin senmove. Kie nun estas avino? La stelo, kiu tiel trankvile glitis antaŭen tra la spaco, ne estas videbla plu.

La okuloj de Ajna pleniĝas de larmoj. Ne doloro aperigas ilin. Estas bone por avino ripozi. Estas neklaraj sed animtremigaj sentoj antaŭ la granda mistero, kiuj venigas la larmojn. Sed kiam la flegistino fermis la okulojn de avino kaj jam kovris ŝian vizaĝon, io ekŝiris en la interno de Ajna, kaj ŝia korpo momente ektremis. Sed neniu sono venis de ŝiaj kunpremitaj lipoj. Nur interne, tute sekrete inter si kaj avino, ŝi flustris plortreme: “Adiaŭ avino, adiaŭ avino!” – Jam pasis monatoj de tiam, kaj nun estas la plej bela el ĉiuj helaj noktoj. La homoj liberiĝis el la katenoj de la ordinara vivo kaj por kelkaj horoj fariĝas civitanoj en poezia revomondo – revomondo sed tamen plene reala, kreita el homaj sentoj kaj plenflora, sed ankoraŭ virge netuŝita naturo.

Tion sentas ne nur la junulinoj kaj junuloj en la dancejoj, por kiuj la vivo estas sopiro kaj feliĉo. Tion sentas ankaŭ la infanoj, kiuj jam faris siajn dancoludojn kaj kun pezaj palpebroj kaj fojaj oscedoj brave batalas kontraŭ la laco. Tion sentas la maljuna fraŭlo, kiu flanke de junaj sopiroj fumadas kaj rakontas gajajn historiojn. Tion sentas eĉ la junulo, kiun malfeliĉe tro tentis iu trinkaĵo, tiel ke li devas resti flanke kaj de knabinoj kaj de gajaj kamaradoj – ankaŭ por li la nokto estas pli hela kaj pli virge plenflora ol iu alia nokto. Tion sentas la maljunulo, kiu trankvile fumas sian pipon sur la benko antaŭ sia hejmo, la maljunulino ĉe sia kafotaso, la fiŝisto sur lago en soleca arbaro. – Post momento Ajna revenis al Eriko. Ŝia vizaĝo estis serioza sed hela de ĝojo, kaj ŝiaj okuloj brilis kontraŭ li kvazaŭ danke.

Ili sen urĝo iris antaŭen kaj sen urĝo jen kaj jen interŝanĝis iujn vortojn. Eriko demandis pri la domkonstruado, kiun ŝi ĵus menciis. Ŝi rakontis kiel la patro jam en la pasinta aŭtuno aĉetis teron kaj faris komencajn laborojn, kiel li kaj patrino planis kaj planis: en tiu domo ili ĉiuj havos bonan lokon kaj komforton, ankaŭ avino havos sian propran ĉambron, kie ŝi povos trankvile pasigi sian maljunaĝon. Sed avino ne ĝisvivis tiun tagon ... Ili iris norden kaj preterpasis la vojon al la popola parko. Tra la arbaro aŭdiĝis muziko kaj difuza bruo de multaj homvoĉoj. Sed nek li nek ŝi atentis pri la gaja loko, kiam ili preteriris.

Jen kaj jen ili renkontis biciklanton aŭ piediranton, kiu nur malfrue povis iri al la dancejo. Ili suriris la vojon al okcidento, kaj nun preterpasis ilin nur malofta aŭto, cetere ili estis solaj en la arbaro.

Ajna komencis rakonti pri avinjo. Ŝi kaptis jen iun okazon, kiu aperis en ŝia memoro, jen alian, kaj iom post iom ŝi plektis tutan bildon pri sia vivo kune kun avino de sia plej frua aĝo kaj ĝis la fino. Tiel nelaŭte ŝi parolis, ke nur apudiranto povis ŝin aŭdi, sed vibris en la voĉo tiu varmo, kiu venas, kiam oni parolas al amiko, al kiu sola oni povas rakonti siajn plej internajn pensojn kaj sentojn.

Dekstre de la ŝoseo kaj pli profunde aperis la akvovasto de Lupolago kun la helo de la ĉielo ŝvebanta en la profundo. Tute apude forglitis arbara vojeto inter la arboj en direkto al la lago. Ili sekvis ĝin, kaj post kelkaj minutoj ili troviĝis ĉe la bordo kaj sidiĝis tie.

Ajna jam rakontis ĉion gravan en la rilato inter ŝi kaj avino. Sed iel ŝi implikis sin mem en la rakonto, kaj io pelis ŝin ankoraŭ diri ion. En ŝi sufoke premas sento, kiu ĉiam restis preskaŭ tute kaŝita.

Malrapide kaj hezite venas tremantaj vortoj pri senpatreco, pri manko de kompreno, pri soleco kaj sopiroj. En la rondo de la kamaradoj estis vivo pli feliĉa, konsolo por senhejmulino. Sed tamen restis vundo, vundo kiu fermiĝis kaj cikatriĝis sed tamen restis kaj doloris, doloris ... Ŝi ne rigardis Erikon, kiam ŝi parolis, sed li rigardis ŝin, kaj la malmola, voloplena trajto en lia vizaĝo moliĝis, kaj ĝi fariĝis tre milda. Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝi levis la okulojn kaj rigardis lin kun mieno kvazaŭ ŝi estus dirinta ion, kion ŝi ne devus diri. Eriko kapklinis al ŝi kaj longe silentis. Poste ankaŭ li komencis paroli. Liaj vortoj estis same tremantaj kaj hezitaj kiel ŝiaj, kaj ili estis plenaj de multjara amaro. Kiel ŝi li parolis pri sia frua infanaĝo, pri insultado kaj batado, pri malĝojo kaj sentoj de forlasiteco kaj furioza ribelemo, pri la bona patro, kiu tamen baldaŭ mortis, pri ribela memstareco de junulaj jaroj.

– Tio estas eltenita, li diris kvazaŭ resume. Mi patrinon ne akuzas, neniun akuzas. Patrino ne komprenis pli bone, ankoraŭ ne komprenas, neniam komprenos. Sed ke mi venkis min mem, ke mi saviĝis el pereo, tio estas merito de aliaj pli ol de mi ... Ŝi rigardis lin, kiam li rakontis, kaj ŝi sentis ĝojotremon, kiam ŝi vidis, ke li estas ankoraŭ juna, molkora knabo kun sentoj tiel proksimaj al ŝiaj propraj.

Ŝi etendis la manon kaj kaptis lian. Li levis la okulojn kaj ŝi rigardis rekte en ilin kaj vidis en ili esprimon, kiun ŝi iel rekonis, sed kiu tamen estis por ŝi nova, kaj kiu tiel forte influis al ŝi, ke ŝi ektremis.

– Eriko! ŝi diris tremvoĉe. Sed en la sama momento ŝi ruĝiĝis. Ŝi kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj la ŝultroj skuiĝis. Sed jen ŝi sentis, kiel la mano de Eriko karese glitas sur ŝiaj haroj, kaj li flustris:

– Ajna! Ne ploru!

– Mi estas tiel ridinda, ŝi flustris kaj viŝis la okulojn, sed ankoraŭ ne kuraĝis rigardi lin. Mi ja estas tiel infaneca kaj ... tiel malgranda.

– Mi ĝojas pro tio, ke vi estas infaneca kaj malgranda, li diris. Nun ŝi kuraĝis denove rigardi lin, kaj ŝi longe rigardis en liajn okulojn kvazaŭ ion serĉante.

– Tiun esprimon mi jam vidis en viaj okuloj? Sed kiam? Ŝi demandis lin, sed li nenion diris, kaj ŝi ankoraŭ serĉis en sia memoro.

– Estis en tiu vespero ĉe Alda, kiam ni revenis de skiekskurso kaj ni disputis pri mia ĉapo kaj mi demandis vian opinion! Ĉu vi jam tiam ...

– Jam la unuan fojon, kiam ni estis kune, mi ekamis vin, li diris, ekamis, kiel kulpa pentanto ekamas homon, kiu akceptas lin. Kiam mi aliĝis al la esperantokurso, tio estis pro vi. Tamen mi preskaŭ ne kuraĝis pensi pri vi, tiel juna vi estis kaj pura. Sed vi estis por mi kiel kanta diino por la poeto. Vi estis estaĵo preskaŭ alimonda, kiu donis al mi inspiron, forton, montris vojon ... Kaj mi komencis labori kaj mi bridis kaj edukis min, por ke mi fariĝu tia homo, kiun vi ne devos abomeni. Mi vidis vin kreski, kaj mi pensis: “Vi ne rajtas rigardi ŝin.” Jam mi lernis bridi min, kaj mi ĉion kaŝis profunde en mi, kaj mi laboradis por evolui, kaj por ke mi ne tro pensu pri vi.

Eriko silentiĝis. Ŝi rigardis lin atendante ion pluan, sed ŝajnis, ke li ne intencas ion aldoni. Ŝiaj lipoj ektremis, ŝi duone levis sin, ĉirkaŭbrakis lin kaj kaŝis la kapon ĉe lia brusto.

– Ne ploru, Ajna, li diris kaj denove karesis ŝian kapon. Ĉu vi ne memoras, ke ni multfoje diris unu al la alia, ke batalantoj por la estonto devas esti firmaj homoj?

– Ĉu ni batalos ... kune? Li medite rigardis ŝin kaj diris:

– Vi estas ankoraŭ same malgrandknabina kaj senafekta kiel antaŭ du jaroj, kiam ni sidis apud la fajro ĉe Perkolago. Viaj okuloj kaj via mieno estas same sinceraj, viaj haroj same malgrandknabine netuŝitaj, kaj via vizaĝo havas nur sian propran koloron. Mi ĝojas, ke vi estas tia.

Ŝi preskaŭ ne atentis pri tiuj vortoj. Ŝi rigardis lin atende kaj demande, kaj fine ŝi flustris konfuzite:

– Ĉu vi ne volas respondi? ... Lia vizaĝo fariĝis serioza. Revenis tiu malmolo, pro kiu ĝi ordinare ŝajnis kiel krude skulptita el ligno.

– Ajna, aŭskultu. Estas malfacile por mi nun paroli al vi, sed mi devas tion fari. Vi ne bezonus fari tiun demandon ... Sed jen: se la cirkonstancoj en Hispanujo ne decide ŝanĝiĝos ĝis aŭtuno, mi veturos tien kiel volontulo.

– Vi al Hispanujo? Nun ...?

– Jen aŭskultu, li diris per milda voĉo. Dum la lastaj du jaroj mi iom lernis, kaj mi laŭpove provis fariĝi pli bona kaj taŭga homo ol mi antaŭe estis. Ankoraŭ mi estas nur primitiva, ŝtonepoka homo, sed mi almenaŭ lernis kompreni, ke ekzistas aferoj, kiuj povas doni sencon al la homa vivo. Tiranoj kaj frenezuloj en kiu ajn momento povas fari el Eŭropo inferon pli teruran ol iam povis imagi la plej diablotima kristano. Sola rimedo por eviti la katastrofon estas venki la tiranojn, antaŭ ol ili fariĝos pli fortaj.

– Tamen vi, unu sola homo, neniel povos decide influi al la evoluo, diris Ajna preskaŭ humile.

– Certe ne, kaj bedaŭrinde ne. Sed sola mi ne estas. Venos miloj kaj dekmiloj, fratoj el ĉiuj landoj. Kiu komprenas, pri kio temas en tiu batalo, tiu sentas la devon partopreni pli granda ol ĉiujn aliajn devojn.

La ideoj de la socialismo estas por mi kiel religio. Ili donas sencon al la vivo. Se mi ne sekvus ilin, la vivo perdus sian sencon. Mi volas ion fari, devas ion fari, ne nur legi en libroj kaj revi. Sed kion mi povas fari tie ĉi en Torento, inter torentaj socialistoj, kies ĉefa agado por la estonto konsistas el cirkulerlegado, dancado kaj amuziĝo de diversaj specoj? Sed jam antaŭe ni tiom interparolis pri tio, ke vi komprenas min. Se mi falos, tio tamen havos por mi pli da senco ol vivi ĝis okdek jaroj nenion farante por la ideo Mi amas vin, Ajna, pli ol vi povas kompreni. Sed mi devas iri tien, devas, devas ... Ajna, kion vi nun diras? Pala, tremetanta kvazaŭ pro frosto, ŝi sidis antaŭ li, sed strange trankvile ŝi respondis:

– Kion mi povus diri, se vi tion jam decidis? Estas tiel inter ni, ke neniu faras postulon al alia. Ĉiu plene respektas la volon de la alia.

– Inter kiuj?

– Inter ni, en la rondo.

Estiĝis silento. Ajna mallevis la okulojn kaj sidis senmova kaj animforesta.

– Ajna! vokis fine Eriko kun mola voĉo. Lia vizaĝo estis ankoraŭ pli molesprima ol antaŭe. Longe kaj silente li rigardis en ŝiajn okulojn, kvazaŭ preĝe.

– Ĉu vi forlasos min? li demandis. Ŝi ne respondis. Sed subite ŝi denove levis sin duone, plektis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj metis sian kapon al lia brusto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.