La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO VOKAS

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI.

En iu sekvanta vespero Ajna venis al la hejmo de Johano. Antaŭe ŝi foje estis tie dum sia kluba kunlaboro kun Eriko. La patrino ŝatis ŝin. Nun kiel antaŭe ŝi afable akceptis ŝin, sed samtempe rigardis ŝin demande. Ajna tion rimarkis.

– Mi eniris nur por iom babili kun Johano, ŝi diris. – Mi preskaŭ kredis, ke vi volas paroli kun Eriko. Li forveturis. Ĉu vi scias tion?

– Jes.

– Jes, li forveturis . . Ĉu vi scias, kien li veturis?

– Jes. Ni ja multe kunlaboris, li devis paroli kun mi pri diversaj aferoj.

– Nu ja, nu ja, diris la patrino kaj klinskuis la kapon. Ŝi rigardis Ajnan kun pripensa mieno. Subite ŝi levis la manon kaj karese frapetis la ŝultron de Ajna. Ajna renkontis ŝian rigardon kaj eksentis, ke la patrino komprenas ŝian sekreton. – Nu ja, nu ja, ripetis la patrino kun nova kapklino, babilu kun Johano! Dume mi faros tason da kafo por ni.

Johano kaj Ajna iris en la ĉambron. Ajna sidigis sin en sofangulon. Johano restis staranta apud la tablo, silenta, kvazaŭ en atendo.

– Venu sidi tie ĉi!

– Mi atendis vin jam en antaŭaj vesperoj, diris Johano, preninte lokon apud ŝi.

– Mi volis iri, sed samtempe mi sentis, ke mi ne povus paroli kun vi ...

– Vi ne bezonas paroli.

– En tiu vespero, post nia disiĝo, ŝajnis al mi, ke mi havas senfine multe da aferoj por diri al vi. Sed jam en la sekvanta tago ŝajnis al mi, ke mi ne povas diri al vi eĉ unu vorton ... Tiel estis tagon post tago ... Venis karto el Gotenburgo, el Hamburgo kaj hodiaŭ el Parizo. Jen tiu lasta!

– Ĉu mi legu vian karton ... de li?

– Ne estas sekretoj, ŝi diris, kaj la voĉo sonis melankolie, kvazaŭ ŝi bedaŭrus, ke ne estas.

Johano legis: “Kamaradino! De Hamburgo kaj tien ĉi mi daŭrigis la dormveturadon, kiun mi komencis en Sassnitz. Preskaŭ tute ne scias, kiaj aspektas la pejzaĝoj, tra kiuj ni veturis. Sed mi ja ne estas turisto. Iom laca sed fartas bone. Skribos al Johano tre baldaŭ. Leteron ankaŭ al vi kiel eble plej baldaŭ. Manpremon! Eriko.” Li redonis la karton kaj dankis, sed cetere nenion diris. Ŝi atende rigardis lin, sed fine mem rompis la silenton.

– Hodiaŭ mi diris al mi, ke mi tamen devas viziti vin, ĉar mi komprenis, ke li ankoraŭ ne skribis al vi.

Ŝi haltis, kaj ili en silento rigardis unu la alian. Ŝiaj lipoj ektremis, sed ŝi kunpremis ilin kaj duonflustre daŭrigis:

– Mi estis tiel korpreme sola hejme en la vesperoj, ke fine mi ne eltenis.

Denove ili senvorte rigardis unu la alian. Johano prenis ŝian manon kaj diris:

– Vi ne bezonas paroli kun mi pri tio, ne klarigi. Ni ja povas ankaŭ silenti kune, kiel multfoje en la rondo.

– Vi nenion rakontis al Alda? diris Ajna duon demande.

– Via travivaĵo apartenas sole al vi. Kiel mi rajtus donaci ĝin al alia?

– Ni ofte diris, ke inter ni sekretoj ne ekzistas.

– Sekreto estas kaŝindaĵo, sekreto signifas, ke oni hipokritas. Hipokritaĵo estas koto, kiun mi ne volas tuŝi. Sed se homo estas sincera, mi devas respekti lian travivaĵon same kiel lin mem.

– En nia rondo ni tiel plene estis amikoj, ke nenio restis nedirita. Sed homo eble devas havi ion sole por si mem.

– Certe ni ankaŭ havis tion. Arne multe sentis kaj pensis, kion li ne diris al ni, same Alda, same mi rilate al vi aliaj, kaj same vi, ĉu ne? Ŝi rigardis lin pripense kaj iom mire.

– Vi pravas. Ĉu tiel multe vi pensis pri tiaj aferoj?

– Sufiĉe multe, pli multe ol mi diris, kvankam ni multe rezonis, li diris ridetante.

Denove ŝi silentis. Ŝiaj palpebroj duone fermiĝis, kaj ŝi ŝajnis rigardi al malproksima horizonto. Sur la fermitaj lipoj kuŝis esprimo de maltrankvilo, atendo kaj miro, kvazaŭ ĉe infano, kiu devas trapasi ion tute novan en la vivo.

Johano rigardis ŝin, sed ŝi ne rimarkis aŭ ne atentis tion. Fine ŝi turnis sin al li, kvazaŭ revenante.

– Nu, kion vi volas diri? ŝi demandis, kiam ŝi vidis lian meditan esprimon.

– Mi rigardis vin, kaj mi ekpensis: Se Arne nun estus tie ĉi, li certe desegnus vin.

– Vi volas diri, ke li trovus ion novan? Nu jes, nu jes. Mi ŝatus vidi, ĉu li povus tion desegni.

* * *

Jen patrino malfermis la pordon kaj anoncis, ke venis knabo, kiu volas paroli kun Johano. Tiu knabo estis Gustavo. Johano kun manpremo bonvenigis lin kaj poste konatigis Ajnan kaj lin unu al la alia.

– A ha, diris Gustavo, kaj lia ĝeno antaŭ ŝi malaperis, vi estas tiu, kiu ne povis partopreni la ekskurson. Viaj kamaradoj menciis pri vi, kiam ili estis ĉe ni.

Sed Ajna ĝis nun nenion aŭdis pri Gustavo, kaj Johano devis rakonti iom pli pri ilia interkonatiĝo.

– Mi deziris viziti vin pli frue, diris Gustavo, sed mi devis unue iom prepari min. Krome somero kaj aŭtuno donas multe da laboro.

– Ĉu nun vi estas libera por la vintro? demandis Johano. Gustavo rigardis lin senkomprene, poste ridetis.

– Vi verŝajne ne havas sperton pri terkulturo? li demandis. Se tiel malmulte da laboro ni havus, la vivo certe fariĝus enua. Sed volonte mi disponus pri iom pli da libera tempo, ol mi nun havas. – Nu, mi venis por provi iom paroli kun vi en esperanto, se vi havas tempon kaj permesas.

Sed patrino interrompis ilin per invito al kafo, kaj ĉe la tablo ŝi okupis Gustavon tute por si. Ŝi eksciis, ke li estas kampara knabo. Kvazaŭ li estus delonge konata persono al ŝi, ŝi komencis demandi pri lia hejmo: pri bovinoj kaj bovidoj, pri porkoj kaj kokinoj, pri areo de la kampoj kaj pri terlaboro.

Post torento da demandoj kaj rimarkigoj ŝi momente haltis, ekridis kaj diris:

– Jen kian babilulinon vi renkontis! Sed vidu, mi kreskis en farmbieneto. Kiam mi estis knabino, mi preskaŭ sola zorgis pri la bovinstalo kaj partoprenis laborojn sur la kampoj. Mi eĉ veturigis sterkon kaj fosis drenkanalojn kaj helpis patron dum hakado kaj karbiglaboro en la arbaro. Estis multe da penado, tamen multe da mizero.

– Vi certe vivas pli feliĉe en Torento, diris Gustavo.

– Certe. Sed tamen mi foje pensas pri la bovinoj, kiujn mi melkis, kaj pri la bovidoj, kiuj suĉis miajn fingrojn kaj lekis la manojn, pri nia ĉevalo al kiu mi donis panon, pri nia hundo, kiu estis mia bona kamarado kaj kvazaŭ protektanta pli aĝa frato, kiam mi estis sola. Ho jes, tero kaj bestoj estas bona afero por la homoj!

– Kial vi forlasis teron kaj bestojn? Ŝi ekridis.

– Personajn demandojn vi faras, amiko! Sed permesite, mi ja babilas libere kun vi. Nu jen, tiajn aferojn vi post kelkaj jaroj komprenos. Oni estas en la arda aĝo, oni pensas malpli pri tero kaj bestoj ol pri aliaj aferoj, oni imagas multajn belajn sed stultajn aferojn, kaj jen oni subite trovas sin lokita por la tuta vivo.

Ŝi eksilentis, restis en pensoj. La vizaĝo iom post iom serioziĝis. Ŝi levis sin kaj diris:

– Nun mi devas fini. Alie vi ne trovos tempon por babili kun Johano.

Gustavo sidis sur sia seĝo kvazaŭ ĝuante ripozon. La korpo aspektis iom laca, peza pro kampa laboro. Lia vizaĝo ne estis bela sed agrabla, kaj la kranio estis masiva. En la unua momento oni povis kredi lin stulta, sed ju pli oni rigardis lin, des pli oni komprenis, ke estas tute kontraŭe. Unue oni kredis lin hezita kaj timema, sed baldaŭ oni komprenis, ke lia malrapideco signifas nur trankvilan konsideron.

Tamen nek Johano nek Ajna ĝojis pro lia vizito. En ili troviĝis ankoraŭ tiuj sentoj, kiuj regis ilin antaŭ la alveno de Gustavo. Ili preferus paroli inter si aŭ solaj kune silenti. Gustavo nenion sciis pri iliaj sentoj. Li rigardis ilin kun infana atendo en siaj helbluaj okuloj, kiuj similis al tiuj de la patro, kun lumbrilo de vastaj kaj trankvilaj kampoj. Kaj li veturis dek kvin kilometrojn por babili kun Johano. Estis malfacile klarigi al li, ke li venis en nekonvena momento Johano direktis al li en esperanto kelkajn demandojn pri lia laboro, pri la brasiko kaj la porko kaj aliaj aferoj el lia ĉiutaga vivo. La vizaĝo de Gustavo heliĝis, kiam li nun atingis la celon de sia vizito, kaj li ne rimarkis, ke Johano faras la demandojn inerte kaj sen intereso.

Gustavo malrapide sed bone kaj sen hezito kunmetis la respondojn, kaj malmulte da eraroj li faris. Post kelkaj replikoj li komencis mem fari frazojn flanke de la mallongaj respondoj, kiujn postulis la demandoj de Johano.

Tio vekis la instruistajn instinktojn de Ajna. Ŝi komencis interŝovi demandojn inter tiujn de Johano. Baldaŭ ŝi sola gvidis la konversacion. Lerte ŝi tuŝis kelkajn temojn kaj eksciis jen tion jen tion pri la nova konato kaj same li pri ŝi.

Iom post iom la demandoj kaj respondoj perdis la karakteron de leciono, kaj Johano kaj Ajna trovis sin intime babilantaj kun Gustavo. Ili devis paroli malrapide, sed Gustavo havis solidan scion kaj rapide kutimiĝis al aŭskultado kaj parolado. Li brilis de fervoro kaj ĝojo pro sia sukceso, kaj Ajna kaj Johano parte forgesis siajn proprajn sentojn pro la influo de la liaj.

Ili akompanis lin kelkajn kilometrojn, kiam li iris hejmen. Kaj jen ili denove restis duope, en silento sub la steloj. Iliaj pensoj iris al fora lando, kaj ĉiu el ili sentis, ke la alia pensas pri la sama afero.

– Ĉu vi kredas, ke li prave agis, demandis Ajna.

– Vane mi provis tion eltrovi, murmuris Johano. Laŭ sia konvinko li agis prave. Tion mi komprenas, sed tion komprenas ankaŭ vi.

– Jes. Sed ĉu li prave agis ankaŭ el ĝenerala vidpunkto, absolute prave?

– Kiel tion eltrovi? Kelkaj dirus, ke jes, aliaj dirus, ke ne.

– Kiel vi mem farus?

– Mi volas vivi laŭ mia deziro, regata de neniu kaj lasante la saman rajton al ĉiu alia. Mi ne volas iri en militon. Ŝajnas al mi freneze mortigi unu la alian. Ĉu oni povas atingi bonan celon per mortigado? Kaj tamen mi pensis ankaŭ tiel: Se tiaj sinjoroj venus tien ĉi kaj volus malpermesi al ni nian propran ordon kaj niajn pensojn, volus devigi nin aliĝi al iliaj organizoj, devigi nin labori aŭ eĉ militi por iliaj celoj – jes, kion mi farus?

– Ĝuste tia estas ja la afero en Hispanujo! Kontraŭ tiaj sinjoroj ili batalas, kaj ili batalas ankaŭ por ni, ĉar tiaj sinjoroj volas regi la tutan mondon.

– Kredeble.

– Kaj tamen, ŝi aldonis post ioma silento, mi ne scias, ĉu li prave agis. Se li restos en la hispana tero ...

– La saman timon certe havas centmiloj da patrinoj, patroj, fratinoj, fianĉinoj.

Ŝi premis sin al li kaj kaptis lian brakon kvazaŭ serĉante apogon, kaj ŝi estis skuata de retenita ploro.

* * *

En sia taga laboro Johano ofte revis pri trankvila vespero en la hejmo, kun zumanta fajro en la forno, kun libroj aŭ libere vagantaj pensoj.

Sed kiam venis la vespero, malaperis la logo de ĉambra trankvilo, de libroj kaj ripozo. Eĉ penso pri vizito al Alda ne kontentigis lin. Li sentis neklaran, maltrankviligan sopiron ion entrepreni, pri io okupi sin, sed li ne trovis kion fari.

Iun vesperon li vizitis Gustavon kaj plikonatiĝis kun liaj interesoj kaj okupoj. Gustavo kaj kelkaj el liaj kamaradoj el la kamparjunulara klubo okupis sin pri ligna laboro en la lerneja slojdĉambro, kaj la instruisto estis ilia gvidanto. Ili faris simplajn meblojn aŭ aliajn bezonatajn objektojn por hejmo aŭ laboro. La laboro ŝajnis agrabla, kaj la junuloj aspektis tiel kontentaj, ke Johano eksentis deziron mem fari ion similan. Hejme li rigardis, ĉu li povas ion utilan fari per tia laboro. Kelkaj seĝoj atingis pensian aĝon, li povus anstataŭigi per nova librobreto tiun, kiun Eriko faris el sukerkestoj, kaj estus bone, se oni havus apartan tablon por skribado.

La sekvanta tago estis sabato, kaj li estis libera la tutan posttagmezon. Tiam li anoncis al la patrino, ke li iros al Rudo por vidi, ĉu li povos iom lignaĵi ĉe li.

– Lignaĵi vi volas! elpuŝis la patrino. Kion vi volas fari? Johano ne rakontis, kion li intencas fari, sed diris, ke li nur deziras iom ekzerci la manojn.

Kiam li venis al la hejmo de Rudo, Elsa staris ĉe la barilpordo kaj elprenis karton el la poŝtkesto. Ŝi svingis ĝin antaŭ Johano kaj kriis triumfe:

– Vi diris, ke ni neniam ricevas poŝton, sed jen vidu! Kiam la patro de Rudo pretigis la barilon, Elsa diris al Rudo, ke sur la barilporda fosto devas pendi leterkesto. Rudo replikis, ke tio ne urĝas. Ili ne abonas gazeton nek ricevas leterojn. Se okaze venos io, la poŝtisto lasos ĝin en la kooperativa butiko same kiel al multaj aliaj.

– Se ni havas domon, ni ankaŭ devas havi leterkeston, deklaris Elsa.

Rudo devis plenumi ŝian deziron. La sekvantan tagon li alportis keston, sur kiun li bezonis nur pentri numeron. Sed ĝia koloro ne plaĉis al Elsa, ĉar ĝi estis malhelgriza kiel militŝipo.

– Uf! kriis Elsa. Tian koloron mi ne toleras. Gajan, agrablan koloron ni devas havi. Bele ruĝa konvenus.

– Ĉu vi iam vidis ruĝan leterkeston? protestis Rudo.

– Vere ne, sed sur gratulkarto. Cetere mi ankoraŭ havas la karton. Mi montros ĝin al vi. Poŝtisto ĝuste metas en la ruĝan keston leteron kun surskribo “La Plej Alta Gajno”. Ĝuste tia devas esti nia kesto.

Elsa ne cedis, kaj la kesto ricevis la koloron de ruĝa sigelvakso.

– Ĝi estas bela inter la verdaj betuloj, ĉu tion mi ne antaŭdiris? konstatis Elsa. Venontsomere ni havos ankaŭ propran flagon. Imagu! Ruĝa leterkesto, verdaj betuloj kaj super ĉio la bluflava flago! Johano iam petole demandis ŝin pri la celo de la kesto, sed ŝi bonhumore kaj kontente asertis, ke domo devas havi leterkeston, kaj ke la portisto iam metos en ĝin La Plej Altan Gajnon.

Nun Elsa triumfis super Johano, sed nur por momento. Kiam ŝi rigardis la karton, ŝia vizaĝo malheliĝis.

– Mi pensis, ke estas gratulkarto pro mia naskiĝotago, sed...

– Via naskiĝotago? Tion mi tute ne sciis. Verdire patrino hieraŭ diris ion pri via naskiĝotago, sed tio preterpasis miajn orelojn. Sed patrino venos tien ĉi post du horoj, ŝi diris. Certe ŝi gratulos por ni ambaŭ.

– Estas nur ordinara poŝtkarto, kaj ĝi estas de nia malfeliĉulo, diris Elsa kun suspiro.

Johano rigardis la karton. Ĝi estis el Hispanujo, kaj la tuta karto estis plenskribita, kvankam per sufiĉe grandaj literoj.

“Fratino! Jam post kelkaj tagoj mi troviĝas en mia destinloko. Mi ricevis novajn vestojn kaj ceteran ekipon por tiu laboro, kiu atendas min. Kiam ni hodiaŭ faris ekzercojn, mi preskaŭ la tutan tempon pensis pri vi hejme, kaj okaze mi memoris, ke baldaŭ estos via naskiĝotago. Mi ne pensis tiel pro hejmsopiro, sed iomete vidinte la cirkonstancojn de la homoj en tiu ĉi lando mi nun komprenas, kiel feliĉe la homoj vivas ĉe ni. Restu tiu feliĉo, netuŝita de bomboj kaj fajro kaj malsato! Miajn korajn gratulojn pro la naskiĝotago! Salutojn al Rudo kaj ĉiuj ceteraj! Eriko.”

– Tamen estas gratulkarto, diris Johano donante ĝin al ŝi. Ŝi legis, kaj leginte ŝi ploretis.

– Ho, tiu kompatinda stultulo! ŝi diris. Li diras, ke ni vivas tiel feliĉe. Jes, kiu neas tion. Sed li ja povus vivi same feliĉe, trovi knabinon, konstrui domon. Kial li stulte forkuras rekte en morton? Tamen estas kortuŝe, ke li tiel malproksime memoras mian naskiĝotagon, li, kiu neniam antaŭe gratulis min eĉ per du vortoj. Vere mi devas skribi kelkajn liniojn al li.

Ili eniris. La tablo estis preta por kafotrinkado, kun bela torto, kaj apud la tablo sidis Rudo atendante Elsan. Ŝi metis tason ankaŭ por Johano.

– Kvankam vi ne venis por gratuli, vi tamen havu la regalon, ŝi diris. Frufrue en la mateno Rudo ellitiĝis, faris kafon kaj donis al mi en la lito. Ĉu mi ne elektis bonan edzon? Sed nun mi regalas lin. Ĉu la torto ne estas bela, Johano? Rudo asertas, ke ĝi estas ankaŭ bona. Ankaŭ la panon mi faris speciale.

Johano laŭdis ŝin kaj per manĝado kaj per vortoj, kaj tio ĝojigis ŝin. Kaj ankoraŭ pli ĝojigis ŝin, kiam li prenis la malgrandan Violan sur siajn genuojn, babiletis kun ŝi, tiklis ŝiajn vangojn kaj laŭdis ŝin.

– Jen kiel feliĉe oni povas vivi, Elsa diris, kaj tamen tiu kompatindulo forkuras el la lando kaj marŝas rekte, Dio malpermesu, rekte en la morton, mi preskaŭ diris.

Johano nun turnis sin al Rudo kaj per malmultaj vortoj klarigis la celon de sia vizito. Rudo asertis, ke la slojdejo en la kelo estos plene al la dispono de Johano, kaj daŭrigis la manĝadon de sia tortopeco, kiu ŝajne pli interesis lin ol la intencoj de Johano.

– Jen kiel prudenta vi fariĝis! diris Elsa. Kion vi volas fari? Johano diris, ke li volas nur ekzerci la manojn, kaj iom sugestis, kion li provos fari.

– Jen, jen, frato, jam komencas pensi pri mebloj! diris Elsa ridante. Sed post momento ŝia vizaĝo ricevis patrinecan esprimon kaj ŝi aldonis:

– Sed tre prudenta vi estas. Vi komencas fariĝi viro. Post malmultaj jaretoj vi estos preta por propra hejmo. Rapide pasas la jaroj. Baldaŭ vi havos propran etulon sur la genuoj, same kiel nun sidas Viola.

Sen levi la kapon Rudo turnis sin al Johano kaj demandis, kiel li ricevis tian ideon. Johano rakontis pri la impulso de Gustavo kaj liaj kamaradoj.

Rudo levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis renkonte al li kvazaŭ subita sunbrilo en nuba tago.

– Tiuj junuloj estas taŭgaj buboj. Kurioze, ke vi konas iun el ili. Ĉu vi havas desegnon por via laboro?

– Mi pruntis kelkajn de Gustavo. Mi studis tiujn kaj iom rigardis hejme, kiel mebloj estas faritaj. Tiel mi lernis kiel procedi, sed cetere mi volas fari laŭ mia kapo.

– Estas bona maniero. La laboriloj estas en bona ordo, almenaŭ en bona stato. Restas sufiĉe multe da ligno post la konstruado, kaj vi trovos taŭgajn pecojn por via laboro.

Kaj Johano komencis. En kelĉambro Rudo havis sian lignaĵejon, kiu estis tre bona, sed ankoraŭ ne en plena ordo. Johano elektis lignon, mezuris, segis kaj hakis, kaj baldaŭ la rabotaĵo fluis kiel belaj, flavaj bukloj el la rabotilo, dum la ligna odoro agrable tiklis lian nazon.

Dum kelkminuta vizito Rudo komplimentis lin pro bona laboro.

– Mi ja lernis en la lernejo, diris Johano. Sed nenio en la lernejo estis agrabla por mi, ankaŭ manlaboro ne estis. Tamen mi lernis uzi la diversajn ilojn kaj ankaŭ faris kelkajn objektojn. Sed ofte mi pensis, ke estas stulte tiel pasigi la tempon. Nun mi tamen ĝojas, ke mi tion lernis.

Rudo kapklinis kaj ridetis.

– Kiam patro devigis min komenci en lia metio, mi tre malŝatis la laboron kaj revis pri aliaj aferoj. Nun mi ĝojas, ke li tiel agis.

– Sed el la lernantoj eble nur du aŭ tri el cent poste utiligas sian kapablon en ligna laboro.

– Certe la kapablo de la manoj estas utila ankaŭ por aliaj laboroj.

– Tion kredis ankaŭ la instruisto, sed ĉe la knaboj mi ne rimarkis tian efikon. Ekzerco malmulte helpas, se mankas emo kaj intereso.

Johano daŭrigis. Tri horojn li laboris la unuan tagon. Poste li revenis preskaŭ ĉiuvespere. Aldan li ne vizitis plu. Ajna ne revenis post sia unua vizito, kaj li ankaŭ ne renkontis ŝin. Li restis sola kaj estis plene kontenta pri tio.

Li ĝojis, kiam la lignopecoj prenis la formon de lia deziro, kiam unu peco kvazaŭ kunkreske kunmetiĝis kun alia. Foje li malsukcesis kaj devis refari kaj denove refari. Tio vekis memkritikon kaj kreis pli bonan atenton.

La librobretaro estis preta en la tria vespero. Ĝi estis simple farita kaj postulis nek grandan lerton nek multan laboron. Rudo instruis al li kiel trakti la surfacon per ia kolora rimedo. Pli postulaj estis la seĝoj. Atente kaj singarde li nerapide pretigis kaj kunmetis pecon post peco. Kiam li fine kunmetis la jam pretajn kunmetaĵojn kaj vera seĝo en nuda ligno subite staris antaŭ li, li rigardis ĝin preskaŭ kun miro. Poste li tre singarde sidigis sin sur la ankoraŭ negluitan konstruaĵon. Kiam li rimarkis, ke ĝi estas tute firma sidloko, li kontente ekzamenis ĝin per sia tuta pezo.

Post tiu provspecimeno li faris ankoraŭ du. Kiam ĉiuj tri estis pretaj por porti hejmen, Elsa ekzamenis ilin, antaŭ ol li forveturis kun ili sur la biciklo. Kaj ŝi rigardis Johanon afable, preskaŭ dorlote.

– Kiel lerta vi estas, precize kiel Rudo! ŝi diris. Kaj kiel prudenta! Kiam aliaj junuloj en via aĝo sentas agemon ili nur bubaĉas, kuras al dancejoj, ŝajnigas sin viriĝintaj, sed nenion komprenas kaj nenion celas. Kiam vi interkonsentos kun knabino, vi vere povos meti la piedojn sub propran tablon! La patrino venis en neordinare agrablan humoron, kiam ŝi ricevis tiun donacon al la hejmo.

– Diablo, kia knabo vi fariĝis, ŝi ridbalbute diris kaj forte frapis lian ŝultron. Tiajn aferojn mi komprenas. Utile kaj prudente. Multe estus pli feliĉa en la mondo, se la homoj havus iom da kompreno por tiaj aferoj. Vi devus fariĝi terkulturisto, Johano! La senteruloj estas malfeliĉa gento.

Li tuj daŭrigis kaj komencis brakseĝojn. Post la gajnita sperto ili ne estis tro malfacilaj, ĉar li faris ilin en simpla maniero kaj el pina ligno. La patrino promesis fari kusenojn por ili.

Post la manĝo en la vesperoj li tuj prenas la biciklon kaj rapidas al la hejmo de Rudo. Tie li fidele restas en la kelĉambro kiel mezepoka alkemia sorĉanto en sia laboratorio. Metode kaj zorge li laboras, sed tamen preskaŭ ekstaze. Li forgesas la tagan laboron, la hejmon kaj ĉion, kio ordinare ligas liajn pensojn, eĉ la amikojn li forgesas. Dum tuta monato li nur unu fojon renkontas Aldan, kaj Ajna kaj ŝia ĉagreno forglitas el lia konscio. Plenigas lin forta ĝojo de ludo kaj kreado kaj iu animvibriga sento de granda atendo, kvazaŭ li estus kreanta sian propran estonton.

Li finis la brakseĝojn, ricevis novan laŭdparolon de Elsa kaj koran akcepton de la patrino. En tiu vespero, kiam li portis ilin hejmen, patrino kaj li provsidis en ili kaj trinkis malfruan tason da kafo apud la fajro en la kahela forno.

– Jen vi povas sidi en propra seĝo, kiel kapitano staras sur propra ŝipo, diris petole la patrino.

Johano ridis. La komparo de la patrino respondis al liaj sentoj.

– Ŝajnas, ke ankaŭ vi sidas pli firme ol ordinare, li replikis. – Jes. Se vi fariĝos tia homo, mi ŝatos trinki mian kafon kune kun vi dum ankoraŭ multaj jaroj.

Nun venis la vico de la skribtablo. Johano deziris nek kontoran nek alian skribistan meblon, nur ordinaran, sufiĉe grandan tablon kun du kestoj. Tio tute sufiĉos por ĉiam por liaj skribaj bezonoj. Eriko eble bezonus pli multkestan objekton, li pensis duonkonscie, sed tuj memoris, kie la frato troviĝas. Eriko jen kaj jen sendas karton kun kelkaj vortoj. Tamen la viva kunligo kun li estas tranĉita. Estas kvazaŭ li nur duone ekzistus por ili, kiel homo reala sed ne renkontebla.

– Ĉu revenos, ĉu ne – same necerte, diris patrino, kiam ili kontraŭ kutimo tuŝis tiun temon. Estas sensence spekuli pri tio.

Kiel sentas Ajna, li povas nur imagi. Nur unu fojon li renkontis ŝin post ŝia vizito, en klubkunveno. Ili interkomprene rigardis unu la alian, kaj li vidis, ke ŝi suferas, sed ili interŝanĝis nur kelkajn sensignifajn vortojn. Eble ŝi volas esti sola en sia doloro, pensis Johano.

Kaj jen la skribtablo. Li jam laboras kun certa rutino. Li ne bezonas plene atenti pri ĉiuj detaletoj en la manmovoj. Eble pro tio la laboro ne plu ŝajnas same interesa kiel antaŭe, li pensas. Lia antaŭa entuziasmo malaperis.

La tablo tamen havas tiom da apartaj konstrudetaloj, kiujn li antaŭe ne faris, ke li ne tute perdas la intereson. Sed la ardo de la unua kreado ne varmigas lin plu. Lia konscio kvazaŭ dividas sin en du partojn. Unu el ili gvidas kaj kontrolas la laboron, la alia rigardas lian rilaton al tiu laboro kaj taksas ĝian valoron.

Kaj venas vespero, kiam li haltas kaj dum kelka tempo restas en medito. Li daŭrigas sed malrapide kaj kun la vizaĝo markita de cerbumado Kaj antaŭ la finpretigo de la tablo li ankoraŭ multfoje haltas, forgesante sian laboron por pli grava afero Ŝajnas al li, ke li trovis la kaŭzon. Subite la penso iel troviĝas en lia interno, kiel birdido elirinta el ovoŝelo. Finfine mi ne bezonas la tablon, li pensis. Kaj la brakseĝoj ne estis vere bezonataj, kvankam patrino efektive ĝojis pro ili. Ankaŭ la seĝoj kaj la librobretaro ne estis necesaj. Kaj laboro sen celo ne povas havi sencon.

Restas tamen la bona ekzerco, li pensas. Verdire restas ankaŭ la mebloj, uzeblaj kaj utilaj. Tamen lia ĝojo estas rompita. Kial li tiel ĝojis antaŭe sed ne nun? Ĉu lia deziro estis nura infana kaprico? Li sentas, kvazaŭ li finfine laboris nek por mebloj nek por ekzerco, sed por trovi en tiu laboro iun kontentigan kaj vivogravan. Dum la pasintaj agrablaj vesperhoroj li havis tiun feliĉon, sed nun ĝi jam estas for.

Kiam la tablo fine troviĝis hejme, la patrino volis festi ankaŭ ĝian alvenon. Tion ŝi faris ne per skribado, sed en sia kutima maniero kaj invitis Johanon al la inaŭguro.

Ŝi demandis, kion li nun intencas fari. Johano respondis, ke li ne plu imagas ion farindan, sed se ŝi ion deziras, li volonte faros. Sed ankaŭ ŝi ne bezonis ion.

– La lignaĵado jam tedas vin? ŝi diris vidante lian mienon.

Ne malĝoju pro tio. Kiam venos bezono, tiam venos ankaŭ intereso.

Post la kafo Johano faris longan promenon. Tute sola li iris la samajn vojojn, kiujn li antaŭe iris kune kun Alda, tute sola en mallumo kaj nebula pluveto.

* * *

Sed post du tagoj li trovis sur iu tabulo maŝinskribitan afiŝeton, kiu forviŝis la sentojn, kiujn postlasis la tro fervora lignaĵado. En la vespero li iris al Alda.

Ŝi ekĝojis, kiam li venis, kaj akceptis lin kun mola afablo. – Mi timis, ke neniam vi revenos Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj li ridetis.

– Jes, vi kreskis, de kiam mi lastfoje vidis vin.

– Ankaŭ vi!

– Sed nun la lignaĵado estas finita, almenaŭ por tiu ĉi fojo.

– Mi ĝojas pro tio. Sed vi aspektas, kvazaŭ alia muŝo estus fluginta en vian kapon.

Johano rakontis, ke kooperativaj studgrupoj komencos labori post kelkaj tagoj. Li memoris sian grandan domon en la ĉefurbo kaj siajn fabrikojn, kaj li ŝatus studi la movadon. Sed estus pli agrable, se ankaŭ ŝi partoprenus.

Kaj ili aliĝis. En ilia grupo estis ĉirkaŭ dekkvin membroj. Duono el ili estis viroj kaj virinoj tridek ĝis kvindekjaraj. Estis malnovaj agantoj en la societo kaj el ĝiaj gvidantoj, la virinoj estis el la virina kooperativa gildo. La ceteraj estis inter dudek kaj tridek, kaj inter ili estis kelkaj gekomizoj. La solaj tute junaj estis Johano kaj Alda.

Ili konis ĉiujn laŭ aspekto, sed ne pli. Sola escepto estis la edzino de Alekso, kiu estis la unua, kiu salutis kaj bonvenigis ilin je ilia alveno.

– Estas kurioze renkonti vin tie ĉi, diris Alda. Mi pensis, ke vi ĉiam restas hejme kaj neniam renkontas homojn.

– Ni apartenas al la societo de dudek jaroj, diris la sinjorino kaj ridetis. Kaj mi estas membro de la gildo de ĝia fondiĝo, tio estas dum dek kvin jaroj, kaj mi estis eĉ sufiĉe aktiva membro.

Ajna kaj Johano aspektis, kvazaŭ tio estus por ili nekredebla.

– Vi kredis, ke mi estas onklino, kiu nur staras apud la forno aŭ sidas en la teksostablo? Estas agrable, ke ni nun renkontiĝas en komuna intereso. Cetere mi ne vidis vin dum almenaŭ unu jaro. Ĉu vi neniam plu vizitos nin? Nelaŭte, sed klare kaj afable sonis ŝia voĉo, kaj ŝiaj okuloj briletis afable al ili Ili konfuziĝis. Ŝajnis mirige al ili, ke dum tiom da tempo ili ne vizitis la hejmon de Alekso kaj preskaŭ ne renkontis lin, kaj ke ili nur nun fariĝas konsciaj pri tio.

– Estas vere, diris Johano. Sed Alekson ni kelkajn fojojn renkontis en la esperanta klubo, kaj mi foje renkontis lin en la uzino.

Denove ŝi ridetis.

– Nu jes. Sed certe li ĝojus, se vi denove vizitus nin, kaj ankaŭ mi. Hodiaŭ li pro deĵoro ne partoprenas, sed venontan fojon li espereble povos.

– Ankaŭ li? demandis ambaŭ samtempe.

– Dum dekkvin jaroj li estis membro de la estraro, ĝis antaŭ du jaroj. – Tio okazis antaŭ la komenco de la unua kunveno. Baldaŭ la dekkvin sidis ĉirkaŭ kelkaj kunmetitaj tabloj. La gvidanto disdonis studleterojn kaj alian studmaterialon de la kooperativa korespondinstituto, kaj la laboro komenciĝis.

La temo de la kurso estis ampleksa kaj ne facila: la ekonomio de kooperativaj societoj. Por Johano kaj Alda tiuj aferoj estis novaj. Sed la gvidanto estis bona, kaj la studkajeroj estis bonaj, kaj la sekvantan fojon iliaj skribitaj respondoj kaj partopreno en la diskutado trovis aprobon ĉe la maljunaj.

Tiam ĉeestis ankaŭ Alekso. Kaj liaj skribitaj respondoj estis en same bona ordo kiel ĉe iu ajn alia.

– Mi ĝojas, ke en tiel bona societo mi retrovas vin, li diris al Alda kaj Johano, kiam ili renkontiĝis antaŭ la leciono.

Momente ili sentis sin fremdiĝintaj antaŭ li, sed baldaŭ tiu sento malaperis.

– Neniam vi diris, ke vi havas tiom da intereso por la kooperativa movado, admonis Alda.

– Eble ne. Kaj certe vi havis pli da intereso por ekskursoj kaj fiŝado kaj babilo pri aliaj aferoj.

– Sed pli ol unu fojon vi diris, ke vi ne ŝatas societojn kaj ne volas aparteni al societoj.

– Jes. Sed tio ĉi ne estas ordinara societo, sed rondo por kunlaboro. Ĉiu faras en silento sian parton, sen gestoj kaj multaj vortoj.

Sen gestoj kaj superfluaj vortoj ili faris sian laboron ankaŭ nun. Lerni kompreni estis la sola celo de ilia komuna aŭskultado kaj diskutado. Estis diferenco inter ili rilate al kapablo kaj emo, sed ankaŭ la nekapablaj fidele sekvis la gvidanton, kvankam ili estis lastaj.

Dum la diskutoj la maljunaj por okaza komparo foje donis memorojn el la unua tempo de la societo, kiam oni komencis per preskaŭ nenio, kiam oni devis multe oferi kaj venki grandajn malfacilaĵojn. Nuanco de melankolio tiam vibris en iliaj voĉoj, kvazaŭ tiu tempo ŝajnus al ili pli bona kaj valora ol la nuna, kiam ĉio funkcias kvazaŭ aŭtomate.

– Vi parolas, kvazaŭ vi bedaŭrus, ke tiuj malfacilaĵoj ne plu ekzistas! rimarkigis Johano je tia okazo.

La grizhara parolinto rigardis Johanon esplore kaj diris:

– Por la memoro la malfacila tempo ofte ŝajnas bona kaj valora. Tiam oni agis, lernis, fariĝis pli bona kaj taŭga homo. Sed ne temas pri tio. Ni metis la fundamenton kun rigardo al la estonto. Ni ĉiam pensis, ke junaj generacioj iros kun ni kaj daŭrigos nian laboron. Ankoraŭ restas multe da nefaritaj bonaj aferoj en la mondo. Sed kie estas la junaj? En ĉiuj niaj studgrupoj vi du estas la solaj sub dudek. Ankaŭ tiuj inter dudek kaj tridek estas ege malgranda parto de nia membraro. Kaj ni ĉiuj kune estas preskaŭ sensignifa parto de la loĝantaro en nia distrikto. Nia movado havas brilan staton ekonomie kaj laŭ amplekso. Sed kio okazos, se venos tempo, kiam la membroj estos nuraj varaĉetantoj, kiuj nenian imagon havos pri la ideoj, kiuj gvidis nin?

– Eble en ĉiuj tempoj la pli multaj estas indiferentaj? diris Johano.

Li rigardis Johanon penetre, kaj en lia rigardo estis doloro. – Malmulte da konsolo por ni. Ni havis la ideon, ke ni plibonigu la varperadon, kaj en tio ni grandparte sukcesis, ne atendite rapide. Sed kune kun tio ni havis ankaŭ la ideon, kaj tio estis la ĉefa afero, ke la homoj transformiĝu sampaŝe kun la ekstera evoluo, el membroj-aĉetantoj fariĝu kooperativanoj en vero kaj spirito, kunlaborantoj por la komuna bono kaj pliperfektiĝo de la tuta homaro.

Iu el la junaj pretendis, ke la junularo de la nova tempo tamen staras pli alte ol tiu de la malnova.

La maljunulo skuis la kapon.

– Antaŭe la junaj uzis sian liberan tempon por interrilato kun samaĝuloj kaj dancis, drinkis, batalis aŭ nenion faris. Nun ili sidas en kinoj kaj pasive atendas, ke stultaĵoj ridigu ilin aŭ staras gapante apud sportejoj kaj cetere dancas, drinkas aŭ nenion faras. Ĉio estas kiel antaŭe. La spirita nivelo ne estas pli alta. Modernaj vestoj kaj diversaj modernaj eksteraĵoj ne signifas plibonigon de la spirito. Eble la malnovaj staris eĉ iom pli alte ol la nunaj: ili elpensis mem siajn plezurojn.

Johano pensis pri la generacio survoje al la estonto, kiun li pasintsomere renkontis sur la vojoj, kaj li diris kelkajn vortojn pri sia impreso de tiu renkonto.

La maljunulo denove skuis la kapon.

– Estas moderna eksteraĵo. Tiuj homoj ŝatas sunon, aeron, akvon kaj liberan moviĝon kaj ili estas junaj kaj sanaj, faras bonan impreson. Sed rilate al kompreno por la ideoj la procento ne estas pli granda inter ili ol ĉe ni.

La gvidanto delikate reŝovis la parolanton al la ĝusta kampo:

– Estas tre bele, kiam vi maljunaj kune kun la materia stato volas plibonigi ankaŭ la spiritan – kaj tion ja ankaŭ ni faras, ĉu nia kurso ne servas ĝuste tiun celon? – sed fakte tiu pure ideala rigardmaniero, por tiel diri, neniel estas esenca por nia movado. La sola senco kaj celo de nia movado, de ĝia simpla komenco en Rochdale ĝis la nuna tutmonda movado, estas havigi al la homoj kiel eble plej bonajn varojn por kiel eble plej malalta prezo, kaj, ni povas nuntempe aldoni, en maniero, kiu kiel eble plej bone kontentigas la aĉetantojn. Ĉu ne estas tiel? La maljunulo ridetis.

– Estas ja tiel. Kiam ni estis junaj ni ne ĉiam klare distingis inter realo kaj idealo, sed nuntempe ne estas danĝero por tia intermikso. Vidu, tiaj pensoj estas nur kaŝvizito al la diaj de nia junaĝo. Cetere ni tute interkonsentas kun vi. Se la koro foje ĝemas, tio estas nia privata afero.

Sed tiaj flankaj diskutoj ne detruis la bonan agordon en la grupo. La vidpunktoj de la maljunaj ne senspure preterpasis la junajn, kaj la maljunaj finfine ne restis sen influo de la junaj.

Johano kaj Alda sentis sin bone hejme en tiu rondo, kaj eĉ la sekaj temoj de jarbilancoj kaj la kapturnaj ciferoj de la jarbilanco de la Asocio fariĝis vivoplena afero.

Ili denove vizitis la hejmon de Alekso. Sed ial la malnova sento de kunesto ne volis reveni. Iel mankis temoj pri kiuj babili, iel mankis vortoj por ion esprimi. Pli multe ol Alekso parolis lia edzino. Dank’al ŝiaj demandoj kaj rimarkigoj la paŭzoj ne fariĝis tro longaj aŭ tro ĝenaj. Sed kiam ŝi iris en la kuirejon, ili ofte restis silentaj.

– Estas strange, diris Alda kaj rigardis Alekson preskaŭ pardonpete. Antaŭe ni estis kvazaŭ katidoj ĉirkaŭ vi, sed nun mi trovas nenion por diri al vi. – Ne estas necese paroli, respondis Alekso. Estas tempo por silenti kaj tempo por paroli, diris jam la saĝa Predikanto. Ĉu vi ne memoras, kiel bone ni fartis, kiam ni restis silentaj apud la lago? Ankaŭ tiam ni foje silentis.

– Apud la lago kaj en la arbaro la vivo estas simpla. Oni silentas aŭ babilas laŭ sia emo, kaj tamen regas la sama harmonio.

Alekso demandis pri Ajna. Ili rakontis, ke ili dum monatoj nur malofte kaj okaze vidis ŝin. Ŝajne ŝi emas resti sola, kaj ŝi diris, ke ŝi studas en la vesperoj.

Johano kaj Alda pasigis kune la pli multajn el la liberaj vesperoj, jen en esperanta kunveno, jen en la studgrupo, jen iris aŭskulti prelegon, jen sidis hejme kaj aŭskultis radion. Denove ili promenis. Ne malofte ili vizitis Gustavon kaj li ilin. Lia inteligento kaj lia senbrua energio vigligis ilin, kaj lia veno estis kiel freŝa vento el la kampoj, kie tero kaj suno kaj homa laboro dum jarmiloj donis panon al la homoj.

* * *

En malfruaŭtuna vespero Ejnar revenis de siaj militekzercoj. Dum la tuta tempo li vizitis la hejmon nur unu fojon, kaj tio estis jam en la somero. Dum lia foresto Johano kaj la patrino kutimiĝis al sia trankvila duopa vivo. La reveno de Ejnar efikis kvazaŭ entrudo en ilian kvietan harmonion.

Aliflanke lia reveno estis dezirinda. Je sia forveturo Eriko lasis al la patrino iom da ŝparita mono, kaj per tio kiel aldono al la salajro de Johano la ekonomio ĝis nun funkciis sen grincado. Sed por estonto oni bezonos pli da enspezo por la hejmo.

Ejnar salutis, formetis valizon, ĉapon kaj surtuton kaj sidigis sin sur sian kutiman lokon sur la sofo, atendante ke la patrino kiel antaŭe portu al li manĝaĵon kaj kafon.

Sed li ne aspektis tute same kiel antaŭe. En lia korpo restis iom de soldata teniĝo ankaŭ en la civilaj vestoj, kaj li aspektis pli vira kaj matura ol antaŭe. Li estis netuŝita de alkoholo, kaj li ne donis kiel antaŭe impreson de junulaĉo.

Preskaŭ en silento li satmanĝis, trinkis kafon kaj poste en videble kontenta stato bruligis cigaredon.

– Vi ĝojas, ke vi denove estas hejme? diris la patrino. – Certe, respondis Ejnar .

– Kaj volus por nenio retrapasi tiun tempon?

– Tamen, se bezonate. Cetere restas ja por mi du ripetekzercoj, kvankam ili ne estas longaj.

Tion li diris kun mieno de modesta sed devokonscia soldato, kiu vidas gravan sencon en sia metio. La patrino rigardis lin kun surprizo.

– Ĉu ankaŭ vi fariĝis militisto?

– Ankaŭ mi? Aha, vi pensas pri Eriko. Mi ridis pri li, kiam li iris pafi en la dimanĉoj, sed malprave mi ridis.

Ankoraŭ pli surprizita aspektis la patrino.

– Ĉu vi volas diri, ke Eriko prudente agis?

– Prudente ne, ĉar li aliĝis al malĝusta flanko. Sed brave kaj kuraĝe li agis. Se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta.

– Do vi fakte estas militisto! diris la patrino, kaj ŝi ne provis kaŝi sian malestimon.

Ejnar ekridis kaj rigardis ŝin amuzite kaj onklece indulge. – Vi ne komprenas tion, panjo. Vi ankoraŭ kredas, ke landodefendo estas diablaĵo. Sed la mondo ne estas tia, kia deziras ĝin la pacistoj. Venos tago, kiam ni devos defendi nin kontraŭ judoj kaj kapitalistoj kaj imperiistoj kaj krei liberon por la popolo. Ni junaj komprenas tion. La spirito inter ni ne estas la sama kiel inter la junuloj antaŭ dekkvin jaroj.

– Malmulte lernema vi antaŭe estis, sed nun vi ŝajne trovis temon, kiu vin kaptis! Li skuis la ŝultrojn kaj ridetis pardone.

– Ne havas sencon disputi kun vi. Tamen mi ĝojas pro mia militekzerca tempo. Ĝi faris viron el mi. Mi ne ŝatus militi. Eĉ la ekzercoj ne estas nura plezuro. Sed unu afero estas, kion oni ŝatas, alia, kion oni kiel viro devas. Eble venos tago, kiam ĝojos eĉ vi, ke troviĝas junuloj, kiuj lernis defendi kaj volas defendi la landon.

La patrino rezigne silentis. Ejnar turnis sin al Johano.

– Kaj jen vi. Kiel la vivo traktas vin? Ĉu vi havas fianĉinon? Certe tiuj viaj knabinkamaradoj jam komencis elburĝoniĝi? Johano momente levis la okulojn, rigardis lin indiferente, nenion diris.

– Ĉu ankaŭ tiaj ŝercoj apartenas al la lando defenda spirito? interŝovis sarkasme la patrino.

Sed Ejnar ne donis atenton al ŝi.

– Ĉar alta kaj fortika vi aspektas kiel mi. Jes, baldaŭ ankaŭ vi estos soldato. Eble tia vivo ne plaĉos al vi, kiu kreskis inter knabinoj. Sed vole nevole vi venos al tiu punkto. Cetere tio estos por vi nur utila.

Ankaŭ nun Johano ne respondis. La patrino en malpacienca tono tranĉis lian babilon.

– Finu! Vi jam plene kontentigis nin per via nova spirito. Kie vi volas dormi, bubo? Ĉu en via antaŭa loko tie ĉi aŭ en la ĉambro? Estas ja loko tie, ĝis la militisto eventuale revenos. Post momenta pripenso li respondis:

– Estas pli konvene kaj por vi kaj por mi, ke mi kuŝos en la ĉambro.

Li leviĝis, prenis sian valizon kaj iris en la ĉambron. Tuj kaptis lian atenton la novaj mebloj, kaj li demandis, kiu aĉetis ilin kaj kial, estus ja nenecesa elspezo de mono.

– Mi ĝojas, ke vi fariĝis tiel ekonomia, diris patrino. Pri la novaj mebloj respondas Johano.

– Vi jam komencas pensi pri mebloj? Kial la malnovaj ne taŭgis? Ĉu via salajro sufiĉas, por tiaj aferoj?

– Li mem faris ilin, diris la patrino.

Ejnar gape rigardis Johanon, poste ekzamenis la meblojn kaj jen denove Johanon.

– Diable! Ĉu tiel kapabla vi fariĝis?

Li komencis detale ekzameni unu el la brakseĝoj kaj rigardis eĉ sub la sidtabulon. Poste li sidigis sin tute komforte en la seĝon.

– Bonege oni sidas en ĝi! li diris kaj en preskaŭ duonkuŝa pozicio denove bruligis cigaredon.

Johano baldaŭ foriris. Kiam li post kelkaj horoj revenis, Ejnar kuŝis sur la lito legante nacisocialistan gazeton kaj kun kelkaj numeroj de la sama gazeto apud si.

La ĉambro estis plena de cigareda fumo. Antaŭe Johano eĉ ne pensis pri tio, ke fumo povas ĝeni. Alekso fumis kaj la patro de Alda fumis, kaj tio neniam ĝenis lin. Sed neniam li havis fumon en tiu ĉi ĉambro, kiu estis por li kaj Eriko trankvila rifuĝejo post la taga laboro. Post la foriro de Eriko li komencis rigardi ĝin kvazaŭ sian tute apartan posedaĵon.

Nun la paco de la ĉambro estis detruita. La fumo estis ne nur flarebla, sed turmenta por okuloj kaj gorĝo. Kaj en tiu fumo li devas spiri kaj dormi dum tuta nokto.

Johano sidigis sin kaj komencis depreni la ŝuojn. Ejnar por momento metis la gazeton flanken, ĉirkaŭrigardis en la ĉambro kaj diris:

– Eble ni povus malfermi la fenestron por kelkaj minutoj kaj enlasi iom da freŝa aero? Johano tuj levis sin kaj malfermis la fenestron.

– Mi ĝojas, ke vi tamen estas tiel civilizita! li diris.

– Ĉu tiel delikatsenta vi estas? Vi ankoraŭ ne fumas? Nu, ankaŭ tio povas esti prudenta. Ni povos jen kaj jen malfermi la fenestron, mi ne malŝatas freŝan aeron. Cetere vi baldaŭ kutimiĝos al la fumo. Post kelkaj tagoj vi eĉ ne rimarkos ĝin. Ili enlitiĝis kaj estingis la lumon. Johano ne sentis dormemon, sed li havis fantazian deziron forkuri el tiu ĉi ĉambro,

kiu ne plu estis hejmo por li. Longe liaj pensoj moviĝis, ĝis la laco fine efikis.

Endormiĝante li denove plenvekiĝis pro alumeta frotbrueto kaj lumeksplodo. Preskaŭ tuj mallumiĝis, denove, sed post kelkaj momentoj atingis lin ondo de cigareda fumo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.