La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VIVO VOKAS

Aŭtoro: Stellan Engholm

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V.

En iu vespero en la fino de aŭgusto Johano kaj Eriko sidis legantaj en la ĉambro. Patrino ĵus foriris por viziti Elsan. Subite Eriko formetis sian libron, iris al la sofo kaj sidigis sin apud Johano.

– Mi devas iom paroli kun vi, li diris.

Johano miris sed silente atendis klarigon.

– Mi intencas veturi al Hispanujo.

Johano rigardis lin senspire kaj ekhavis la senton, ke li sonĝas. Post kelkaj sekundoj li kaptis la sencon de la vortoj, sed la afero ankoraŭ pli similis al sonĝo. Sed kiam li vidis la esprimon en la vizaĝo kaj la okuloj de Eriko, ŝajnis al li preskaŭ memkomprenebla afero, ke Eriko tiel decidis.

– Kiam? demandis fine Johano, kaj la voĉo sonis, kvazaŭ li tamen sonĝus.

La mieno de Eriko subite ŝanĝiĝis pro miro.

– Ĉu vi jam scias, ke mi intencas veturi?

– Ne, kiel mi povus scii?

– Mi pensis, ke vi iel divenis. Vi aspektas, kvazaŭ vi tion estus atendinta. Tute trankvile vi demandas nur: Kiam? Nu, post tri tagoj. Mi petis maldungon, sub preteksto ke mi ricevos laboron en alia loko. Mi volas tute senbrue malaperi.

– Patrino ne komprenos tion.

– Certe ŝi ne komprenos. Sed ĉu vi komprenas? Kiel vi povas kompreni?

– Mi ne komprenas.

– Vi zorgos pri patrino, ĉu ne?

– Certe.

– Nun mi ĝojas, ke vi ŝanĝis laboron, tiel vi havas pli altan salajron. Cetere Ejnar baldaŭ revenos, kaj ankaŭ li certe restos hejme.

– Vi ne bezonas zorgi pri tiuj aferoj. Sed kial vi tiel foriras? – Mi faras mian devon. Ili batalas ankaŭ por ni. Se ili ne ricevos helpon, venos la vico ankaŭ de aliaj landoj kaj de ni. – Povas esti. Sed vi preskaŭ ne estis ekster la limoj de nia paroĥo. Tiu tuta afero estas por vi nura abstraktaĵo.

– Abstrakta pli malpli, certe. Sed ĉu abstrakta afero estas malpli reala ol konkreta? Johano silentis kaj ili rigardis unu la alian. Eriko aspektis, kvazaŭ li ordigus la pensojn aŭ serĉus konvenajn vortojn.

– Vi ne komprenas, li diris, kaj rideto aperis ĉe la buŝanguloj. Mi kredas, ke vi komprenos, kiam vi havos ankoraŭ duondekon da jaroj. Se mi estus plena de aventuremo, vi pli facile komprenus. Sed mi, kiu fariĝis librovermo, kvankam mi ne taŭgas por studado, kial mi iras al agadkampo, kie oni riskas membrojn kaj vivon? Vidu, venas tago en la evoluo de homo, kiam oni devas havi ion por kio vivi ...

– Ĉu tion vi ne povas trovi en Torento? Liaj okuloj rigardis al Johano, sed ili aspektis, kvazaŭ li rigardus ien malproksimen.

– En la klubo oni diskutas, ĉu la afiŝoj estu ruĝaj aŭ flavaj. Oni skribas protokolojn kaj laŭtlegas protokolojn kaj aprobas protokolojn. Oni elektas estraranojn kaj komitatanojn Oni ludas diskutojn kaj oni ludas laboron por socialismo. Oni dancas kaj flirtas kaj edziĝas por socialismo.

– Ekzistas ankaŭ aliaj organizoj.

– Kaj en tiuj estas figuroj el seka ligno, regas maljunulspirito. Sed mi ne estu maljusta, ie en la organizoj troviĝas ankaŭ iom da viva forto, okazas iom da bona laboro. Sed mia loko ne estas tie.

Lia voĉo komencis vibri kaj la okuloj brilis.

– M i a j kamaradoj estas ĉe la frontoj en Hispanujo, ili konstruas fabrikojn kaj urbojn kaj plugas kampojn en Ruslando. Ie inter ili estas mia loko, kaj plej necese estas doni helpan manon al la kamaradoj en la sudo.

Estas granda tasko, kaj plenumi ĝin estas la sola granda senco de la vivo, krei regnon de libera homaro.

– Kaj se vi falos?

– Pli bone fali en sia ĝusta loko ol neniam atingi ĝin. Mi faris mian etan kontribuon. La granda afero pluvivos, kaj en ĝi restos ankaŭ mia kontribuo.

Kiam patrino revenis, Eriko anoncis sian decidon ankaŭ al ŝi. La sciigo forte efikis al ŝi, kaj ili havis grandan penon por igi ŝin paroli ne tro laŭte, por ke la najbaroj ne eksciu pri la afero.

– Veturi al Hispanujo por batali! Tian idiotan bubaĵon vi inventis? Oni pafos vin.

– Povos okazi, diris Eriko trankvile. Sed pro tio vi ne bezonas nomi tion idiota bubaĵo. Ĉu ne ankaŭ vi kondamnis la ribelantojn kaj deziris venkon al la registaranoj?

– Tion mi faris kaj ankoraŭ faras. Sed estas unu afero babili pri legataj aferoj kaj tute alia mem miksi sin en la realan batalon.

– Mi esperas, ke mi ne timos, sed se mi timos, mi tamen provos fari mian devon.

– Diable stulta vi estas! Kial vi parolas pri timo, se vi intencas militi? Sed tion vi devus pripensi, ke Hispanujo estas malproksima, kaj ke aferoj kaj homoj tie estas por vi kiel por mi nur vortoj en gazetoj. Kiu garantias, ke la homoj, kun kiuj vi volas batali, efektive meritas vian helpon?

– Ĉu vi dubas pri ilia pravo?

– Mi ne havas kaŭzon dubi. Sed se homoj, kiujn mi neniam vidis kaj neniel konas, proponas al mi batali kune kun ili kaj eventuale eĉ doni mian vivon por ili, tiam mi almenaŭ devas kontroli, ĉu ili tion meritas. Estas ja tamen eble, ke ili estas friponoj.

– Vi ne diras tion pri la hispanaj maldekstruloj?

– Nenion mi diras pri ili. Sed antaŭ ol fari tian paŝon oni devas kontroli, ke havas sencon fari ĝin. Tiuj homoj estas por vi pli fremdaj ol la viro en la luno.

– Mi bone konas ilin, diris Eriko firme.

– Vi estas tiel aĝa, ke vi devus kompreni, ke fantazio kaj realo ne estas la sama afero. Kaj se vi konus ilin, kaj ili meritus helpon, vi devus havi pruvon, ke ekzistas ioma ŝanco por sukceso, alie via afero tamen estus sensenca. Vi ne konas la homojn, kaj vi ne konas la militajn cirkonstancojn.

Sed ŝia rezonado kaj ŝiaj admonoj neniel efikis al li. Ŝi komprenis, ke li estas neskuebla, kaj ŝi ricevis esprimon de malĝojo kaj samtempe de kolero, preskaŭ malŝato.

– Freneza vi estas, ŝi diris rezigne kaj kun kapskuo. Certe mi povus perforte reteni vin, sed kiel ni povus poste vivi kune? Eriko iris en la ĉambron kaj fermis la pordon. Johano restis ĉe la patrino, kiu sidigis sin sur la sofon kaj kun mieno de aflikto balancis la korpon tien kaj reen. Iom post iom ŝi ŝajnis trankviliĝi. Ŝi rigardis Johanon kvazaŭ atendante, ke li parolos.

– Ĉu vi longe sciis tion? ŝi demandis, kiam ŝia atendo restis vana.

– Iom antaŭ via reveno li rakontis al mi.

– Ĉu vi ne suspektis tion antaŭe?

– Neniam mi havis tian imagon.

Ŝi iom silentis, poste diris duone al si, duone al Johano: – Strangaj aferoj okazas en la mondo. Ni ne havis militon dum multe pli ol cent jaroj, kaj ni ne povis eĉ imagi, ke iu el nia lando, almenaŭ ne laboristo, iros en militon, nek devigate nek libervole. Antaŭe Eriko kiel ĉiuj nur blasfemis kaj mokis ĉion militan. Nun li libervole iras en militon por homoj, kiujn li ne konas, milojn da kilometroj malproksime, ŝajne eĉ sopiras tien.

– Kiam vi legis pri volontuloj, vi tamen multfoje aprobis ilin kaj diris, ke tiel devus fari multaj junuloj.

Iom da surprizo montriĝis en ŝia vizaĝo, sed ĝi baldaŭ reprenis sian antaŭan aspekton. Ŝi tute trankvile rigardis Johanon kaj diris:

– Estas vere. Oni facile babilas pri aferoj, kiuj ne rilatas al oni mem.

Ŝi silentis, poste denove parolis, nelaŭte kaj pli al si mem ol la Johano.

– Se li saltus en akvon por savi dronanton aŭ kurus en brulantan domon por elporti kriplulon, mi tion komprenus. Se li mortus, mi plorus, sed mi ne malaprobus lian agon. Sed tiel agi kiel nun, tion mi ne povas kompreni. Kial mi vin portis en mia ventro kaj donis al vi vivon, se la fino estos tia?

– Kiam vi tion faris, vi tamen verŝajne malmulte pensis pri lia estonto kaj lia feliĉo, diris Johano.

Ŝia rigardo subite kvazaŭ tranĉile tuŝis lin, sed ŝia esprimo tuj preskaŭ humiliĝis.

– Ankaŭ en tio vi pravas. Tamen estas strange. Dum la sekvantaj tagoj ŝi zorgis pri la provizo de tolaĵo kaj ŝtrumpoj de Eriko, lavis kaj rapidsekigis super la kuireja forno, flikis kaj gladis. Vidante tion Eriko murmuris, ke tio estas nebezonata. Cetere li ne atentis pri ŝiaj preparoj. Li ankaŭ ŝajnis ne rimarki, sed tion faris Johano, ke la manĝaĵo estas pli bona kaj pli varia, ol ĝi ordinare estis.

Kiam la patrino kaj Eriko estis proksime unu al alia, ŝi jen kaj jen rigardis lin humilaspekte kaj pete, sed nenion diris. Ankaŭ tiujn rigardojn li ŝajnis ne rimarki, sed aspektis tute okupita de propraj pensoj.

Eriko laboris dum la tri tagoj kiel antaŭe. En la vespero de la tria tago li venis hejmen en kutima tempo. Kiel ordinare li lavis kaj razis sin, sed anstataŭ surmeti la vestojn, kiujn li ordinare portis en la vesperoj, li prenis uzitan, pli dikan kostumon, kiun li dum la lasta vintro portis en la liberaj horoj.

– Ĉu vi intencas veturi sur la trajno en tiu malnova kostumo? diris la patrino. Vi tamen havas novan, bonan.

Eriko vole nevole ekridetis.

– Ĉu vi ne aŭdis, panjo, ke oni ne surmetas la plej bonan kostumon, kiam oni iras batali? Tiu ĉi estas pli konvena por tia vojaĝo.

Sur seĝo kuŝis lia valizo. Ĝi estis malfermita, kaj en ĝi kuŝis zorge pakitaj lia tolaĵo kaj aliaj objektoj. Eriko kontrolis la enhavon kaj trovis kelkajn novajn subĉemizojn kaj subpantalonojn. Li rigardis la patrinon kaj Johanon kaj diris mole:

– Tio ne estus bezonata. Tamen dankon, vi estas bonaj al mi.

Li enpakis diversajn malgrandajn objektojn de ĉiutaga bezono, kaj jen li jam estis preta por la longa vojaĝo.

Patrino plurfoje vokis lin al manĝo. Nur nun li atentis pri ŝia voko. Li rigardis la horloĝon, vidis ke ankoraŭ restas unu horo ĝis foriro el la hejmo kaj trankvile iris en la kuirejon kaj sidigis sin ĉe la tablo. Ankaŭ patrino kaj Johano manĝis kune kun li.

Sed meze en la manĝado la patrino levis sin, iris al la forno kaj komencis prepari kafon.

– Vi havos tempon ankaŭ por trinki tason da kafo, ŝi diris klarige al Eriko. Eble pasos longa tempo, ĝis vi denove, Dio scias kie, ricevos iom.

Kiam Eriko estis preta, li reiris en la ĉambron, kunmetis siajn librojn kaj paperojn kaj zorge starigis aŭ kuŝigis ilin sur la malgranda librobreto, kiun li mem faris el simplaj kestotabuloj. Li longe restis antaŭ la librobreto, kvazaŭ dirante adiaŭ. Poste li turnis sin al Johano.

– Ne akompanu min al la stacio!

– Nun vi estas tro kurioza, respondis Johano. Estas nenio stranga aŭ suspektinda en tio, ke mi iras kune kun vi, kaj mi akompanos vin, vi permesu aŭ ne.

Eriko aspektis nekontenta, sed post kelkaj momentoj li cedis.

Patrino vokis lin al kafo. Ĉio lia estis en ordo, kaj post nemultaj minutoj li staris ĉe la pordo kun sia valizo. Li etendis sian manon al la patrino. Ŝi kaptis ĝin, kaj la fingroj de ŝia maldekstra mano tremante alkroĉis sin al la refaldaĵo de lia jako. Ŝi estis iomete pli alta ol Eriko, sed en tiu momento ŝi aspektis pli malgranda ol li.

– Dio gardu vin! ŝi diris. La voĉo estis neklara, sed ŝi nek ploris nek faris iun fortan movon.

– Ne diru ... diris Eriko sed tuj tranĉis la frazon, kaj la voĉo fariĝis tute milda.

– Vi estas bona, panjo, pardonu min! Fartu bone kaj ne maltrankviliĝu pri mi! Ĝis revido! Li premis ŝian manon kaj foriris kun Johano.

Ambaŭ silentis, ĝis Eriko komencis paroli, kiam ili atingis la ŝoseon al sudo, kiu preterpasas la stacion.

– Mi petis vin ne akompani min, sed nun vi tamen faras tion. Kaj tial mi havas peton al vi. Ankaŭ Ajna estos ĉe la stacio ...

– Ĉu mi iel helpu ŝin? demandis Johano, kiam Eriko ne tuj daŭrigis.

– Ne. Sed ŝi kaj mi havas malgrandan sekreton ... Mi petas vin neniel mencii tion al iu ajn. Eble oni rigardos min kiel strangulon, kion scias mi, kaj se oni ekscius pri nia rilato, oni eble rigardus ŝin en la sama maniero. Tio ne okazu.

– Vi volas diri, ke vi amas unu la alian? diris Johano, kiam li komencis kompreni.

Eriko kapklinis.

– Estu trankvila. Sed kial vi ne klarigis tion antaŭe? Nun mi nur ĝenos, almenaŭ ŝin. Pli bone tuj reiri hejmen, tre malrapide, kaj raporti, ke vi feliĉe venis en vagonon.

– Ne, ne, diris Eriko. Nun venu! Ni ne havos scenojn, kaj vin ŝi ja konas.

Ajna alvenis jam antaŭ ili kaj promenis tien kaj reen antaŭ la stacidomo. Ŝi konfuziĝis, kiam ŝi ekvidis Johanon, sed Eriko trankviligis ŝin.

– Mi ne sukcesis restigi Johanon hejme kaj tial devis rakonti al li, ke vi estas tie ĉi kaj kial.

Ŝi rigardis Johanon kaj iomete ruĝiĝis. Pala rideto aperis en la rigide serioza vizaĝo. Ŝia ĝeniteco malaperis.

– Johanon mi ne timas. Mi devus kompreni, ke vi ne sukcesis forkuri de li.

Eriko iris aĉeti bileton. Poste restis ankoraŭ dek kvin minutoj ĝis la trajno, kaj Ajna proponis, ke ili promenu.

– Promenu vi ambaŭ, mi restos tie ĉi kaj gardos la valizon, diris Johano.

– Iru kun ni, diris Eriko. Ni ne havas ion por kaŝi por vi, kaj ŝajnas pli nature, ke ni ĉiuj iras kune.

Ili promenis en la malgranda parko malantaŭ la stacidomo kaj en la aleo, kiu estas inter la stacio kaj la ŝoseo. Jam estis krepusko, kaj la aero estis nevarma. Tien kaj reen ili iris, sencele kaj maltrankvile, jen en lumbrilo de lampoj, jen en kaŝanta ombro de arboj.

Eriko kaj Ajna preskaŭ ne interparolis. Eriko nur donis al ŝi jen kaj jen iun lakonan konsilon, kaj ŝi respondis per simpla jes. Unu solan fojon ŝi parolis, kaj la voĉo tremis, kiam ŝi petis, ke li baldaŭ skribu: el Gotenburgo, el Parizo, el Hispanujo.

Ili aŭdis la trajnon en malproksimo. Ajna kaj Eriko haltis, turnis sin unu kontraŭ la alia kaj prenis la manojn unu de alia. Ili kvazaŭ rigidiĝis. Ajna ektremis, kaj subite ŝi metis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kaj kaŝis la kapon ĉe lia brusto. Sed jam post momento ili rapidis al la kajo.

La trajno apenaŭ haltis, kiam Eriko malfermis la peronan pordon kaj saltis supren. Li turnis sin, klinis sin kaj premis la manon de Johano. Poste li premis la manon de Ajna kaj de nove rektigis sin. Johano rigardis lian vizaĝon. Tiel mildan kaj puran brilon li neniam vidis en la vizaĝo de Eriko. Sed kiam li rektigis sin, malmoliĝis denove liaj trajtoj.

Kaj jen la radoj post minuta ripozo denove komencas turniĝi. Eriko svingas la manon, ili svingas la siajn, lia vizaĝo malaperas, la tuta trajno malaperas en la krepusko, kaj en la krepusko formortas ankaŭ la bruo de la radoj.

Johano turnis sin al Ajna. Sinkaŝe ŝi klinis la kapon, kaj la korpo tremis. Nek vorto nek ĝemo venis de ŝi.

– Venu! flustris Johano ordone, kaj ili rapide foriris. Kiam ili estis en la senhoma aleo, ŝi proksimiĝis al li kaj ŝovis sian manon sub lian brakon kvazaŭ serĉante apogon. En la unua momento li ne sciis kion fari, ĉar neniam li promenis tiel, sed instinkte li levis la suban parton de la brako, kaj tuj ŝi metis sian manon sur ĝin kaj peze apogis sin sur li. Per la alia mano ŝi tenis poŝtukon antaŭ la okuloj, dum ŝi silente, sed nereteneble plorsingultis.

Kiam ili atingis la ŝoseon, Johano hezite haltis, sed li ne sciis, kion fari al ŝi. Ŝi ankoraŭ pli peze apogis sin sur lia brako kaj provis ĉesigi la ploradon. Kun ankoraŭ kaŝklinita vizaĝo ŝi rompite flustris al li:

– Eriko, iru kun mi iomete, mi ne povas tuj iri hejmen. Ŝi ne rimarkis, ke la lango ripetas, kion diras la penso. Johano komprenis la eraron kaj ne atentigis ŝin pri ĝi.

– Jes, jes, mi iros kun vi, li flustris responde. Sen ion demandi Johano turnis sin al sudo, kaj ili transiris la fervojon. Li intencis iri suden, sed Ajna turnis lin al la ŝoseo al oriento, kiu iras paralele kun la fervojo.

– Ne tien! ŝi diris. Ĉu vi forgesis, ke ni nun loĝas en Paŝtejo? Eble oni ne vidus min, sed pli bone iri alian vojon.

Kiam ili atingis la ŝosean ponton sude de la fervoja ponto, Ajna haltis kaj klinis sin kontraŭ la barilo, ankoraŭ tenante la brakon de Johano. Ŝiaj singultoj ĉesis, sed ankoraŭ ŝi nenion diris. Johano ankoraŭ ne sciis, kion diri al ŝi.

Kune ili rigardas en la akvon, kiu brilas nigre sub ili, aŭskultas la susuran plaŭdon de la fluado kaj la aŭtunan susuron en kronoj de alnoj kaj betuloj. Homoj ne troviĝas en la proksimo, kaj se ili venus, oni rimarkus ilin de malproksime. Oni povas senĝene stari tie kaj rigardi la akvon kaj aŭskulti la susuron, oni povas senĝene elplori la larmojn, oni povas senĝene interflustri, se oni trovas vortojn.

Laciĝinte ŝi apogas sin kontraŭ li. Larmoj silente glitas malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi forgesas forviŝi ilin, ĉar ŝiaj pensoj estas aliloke.

Johano vidis tion malgraŭ la duonkaŝita vizaĝo. Li volis iel konsoli ŝin, kaj li karesis la manon, kiu ripozis sur lia brako, kaj senpove sed konsoleme li flustris:

– Ne ploru, Ajna! Ne ploru tiel! Ŝi levis la kapon kaj turnis la vizaĝon al li, kaj io eklumis tra la plorbrilo kiel lumradio tra pluvo kaj nuboj.

– Vi estas bona, Johano, ŝi diris. Estas strange. Kiam vi tuŝis mian manon kaj diris tiujn vortojn, mi subite memoris, kiam ni estis malgrandaj.

– Jes, jes, li diris, kaj kapklinis al ŝi. Ankaŭ li memoris. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.

– Tiam vi tiel bone konsolis min, diris Johano. Sed kion mi povas nun fari por vi?

– Vi jam helpis min. Mi tiel ĝojas, ke vi akompanis Erikon. Kion mi alie estus farinta? Kaj ŝi tre forte premis lian manon.

– Ĉu vi memoras, Ajna, diris Johano, ke Arne tiam donacis al mi sian ĉevaleton, la kompatindan trikruran ĉevaleton? – La ĉevalon mi memoras de niaj ludoj en la sablejo, sed ne ke Arne donacis ĝin al vi.

– Tion li faris, kaj ankaŭ tio estis por mi granda konsolo. Sed mi absolute ne povas memori, kio poste okazis al la ĉevalo. Tre sendanka mi estis al la brava, kompatinda ĉevaleto.

Ajna ridetis.

– Sendanka vi certe ne estas, se vi ankoraŭ memoras ĝin. Ili restis ankoraŭ iom sur la ponto kaj interparolis, sed jen Ajna komencis senti malvarmon kaj volis daŭrigi. Ili rapide marŝis antaŭen dum kvaronhoro kaj poste reiris la saman vojon. Kiam ili atingis la ŝoseon apud la stacio ili haltis kaj restis kune por ankoraŭ kelkaj momentoj.

– Mi ĝojas, ke vi estis kun mi en tiu ĉi vespero, ripetis Ajna. Sed mi volus baldaŭ denove renkonti vin. Ĉu vi volas tion? – Tre volonte. Ni ja povos promeni. Cetere vi povas senĝene veni hejmen, patrino ne estas danĝera.

– Vian patrinon mi ne timas. Mi kredas, ke mi iom post iom povos paroli kun vi pli facile ol hodiaŭ.

Salute ili premis la manon unu de alia kun la sama sento, kiun ili havis unu por alia, kiam ili inter si ankoraŭ neniam salutis per manpremo. – La patrino sidis kaj flikis ŝtrumpojn, kiam Johano venis hejmen. Johano vidis, ke ankaŭ ŝi estas plorinta, kio estis neordinara afero ĉe ŝi. Kontraŭe al multaj el ŝiaj fratinoj en temperamento, ŝi ne same facile ploris, kiel ŝi koleriĝis kaj uzis fortajn vortojn. La radio staris silenta, kvankam estis programo, kiu povus interesi ŝin, kaj kvankam la vesperaj novaĵoj venos post kelkaj minutoj.

– Kie vi estis tiel longe? ŝi demandis.

– Mi renkontis Ajnan, kaj ni iom promenis kaj interparolis. Ŝi silentis kelkajn momentojn, poste diris en amikiĝema tono:

– Ĉu ni ne havu ankoraŭ tason da kafo? Mi atendis vin, estas fajro en la forno, la kafo ankoraŭ estas varma.

– Jes, panjo, ni trinku ankoraŭ tason da kafo. Kaj ĉu ni dume aŭskultu la novaĵojn? Ŝia vizaĝo malheliĝis. Sed post momento ŝi suspiris rezigne kaj diris:

– Nu, turnu la butonon. Finfine oni tamen volas scii, kio okazas en la mondo.

* * *

En la mateno vekis lin kiel ordinare la voĉo de la patrino. Li dormpeze levis sin en la lito, ekvidis la neuzitan liton ĉe la alia muro, kaj lia konscio revekiĝis.

Nun li estas venanta al Gotenburgo, pensis Johano. Certe li estas tre laca.

Kiam li venis en la kuirejon, li rimarkis, ke la patrino kvazaŭ serĉante rigardas en la ĉambron. Kiam ili sidis ĉe la tablo kaj trinkis kafon, ŝi animforeste rigardis la lokon, kie antaŭe sidis Eriko. Ŝia mieno estis peza, sed ŝi nenion diris. Same ili sidis ĉe la tablo en la manĝotempo. Patrino metis la nemultajn vazojn en kutima aranĝo, kaj restis malplena loko, kie antaŭe staris la telero de Eriko. Jen kaj jen patrino rigardis tien, sed tuj forturnis la okulojn kvazaŭ decidinte ne atenti tion.

En la vespero Johano sidis sola hejme. Li prenis libron kaj malfermis ĝin, sed nur tiam kaj tiam legis kelkajn frazojn. Jen kaj jen li levis la okulojn kaj rigardis la tablon, kie antaŭe regis tiel bela malordo de libroj, gazetoj kaj paperoj. Sur la tablo kuŝas nova tuko, kaj en la mezo staras florkruĉo.

Li rigardis la librobreton kaj la lampŝirmilon por la noktaj studoj. Jen li iris en la kuirejon kaj sidis kune kun patrino. Malmulte da vortoj ili diris, sed patrino ŝajne ŝatis, ke li restas kune kun ŝi.

Venas novaj tagoj kaj novaj vesperoj, kaj la malplena loko en la hejmo ne tiel efikas al ili kiel en la unuaj momentoj. Ili jam estas nur du en la hejmo.

Sed la pensoj sekvas la foririnton. Johano rigardas kartojn, sekvas fervojojn de la nordo ĝis malproksima Meza maro. Li provas imagi, kiel aspektas la fremdaj pejzaĝoj, kie ĝuste nun iu certa trajno kuras antaŭen al la sudo.

Tiel pasis la vesperoj en soleco. Ĉiun vesperon li atendis Ajnan, sed ŝi ne venis.

En la dua tago post la foriro de Eriko li renkontis Jern ie en la uzino.

– Ĉu vi povas klarigi tiun strangan konduton de Eriko? tiu demandis. Malaperas sen diri eĉ unu vorton.

– Li diris, ke li devas rapide foriri.

– Povas esti, tamen li estus trovinta tempon por diri kelkajn vortojn al mi.

– Vi certe baldaŭ aŭdos de li.

– Espereble. Sed mi ne povas facile pardoni lin.

En la kvara vespero Johano vizitis Aldan.

– Kien iris Eriko? ŝi demandis tuj post lia enveno.

– Al Hispanujo, respondis Johano, la unuan fojon menciante tion al iu.

La patro de Alda, kiu sidis leganta, levis la kapon.

– Ĉu mi misaŭdis, aŭ ĉu vi diris, ke Eriko iris al Hispanujo?

– Jes, li iris tien, konfirmis Johano.

– Kaj tion vi tiel bovintrankvile diras! Aŭdu: en Torento tia ago okazas nur unu fojon dum jarcento ... Kaj Eriko! Mi suspektis, ke vi estas bona knabo, sed tiom mi ne atendis de vi. – Kaj vi ŝajnas tiel indiferenta! li daŭrigis, ekzamene rigardante Johanon. Ĉu vi ne aprobas lian agon?

– Ne estas mia tasko aprobi aŭ malaprobi.

– Vi pravas. Sed entuziasma vi evidente ne estas.

– Kiel mi estu? Iom de Torento mi konas kaj de plej proksimaj aferoj, sed la internaciajn rilatojn ne. Kiel mi do juĝu?

– Estas preskaŭ nekredeble, ke li veturis al Hispanujo, diris Alda. Mi memoras, kiam li estis kun ni ĉe Perkolago ... Cetere, paĉjo, ĉu Johano ne prijuĝas laŭ unu el viaj principoj? La patro residigis sin en la brakseĝon, rigardis ilin kaj enreviĝis.

– Vi pravas, li diris post ioma silento. Oni kuras de vidpunkto al vidpunkto, oni kaŝludas kun si mem. La ago de Eriko estas heroa kaj admirinda. Malgraŭ tio la afero ne estas tiel memkomprenebla . .

La malnovaj ideoj pri libero kaj individua memstaro dronas en la nuntempa fluo de potencavido. Kaj tamen ili ankoraŭ estas same junaj kaj belaj kiel antaŭ tridek jaroj, nur pli revosimilaj. Havu mian benon, infanoj, vi estas proksimaj al mia koro. Ho, se mi denove havus nur dudek jarojn ...

– Vi irus al Hispanujo? diris Alda.

– Tamen ne. De loko al loko mi irus kaj parolus al la homoj. Kiel migranta, senhejma apostolo de libero kaj homeco mi montrus al ili la gvidstelon. Ho, false kaj malbone ni vivas nian vivon! La lastajn vortojn aŭdis ankaŭ la patrino, kiu ĝuste venis hejmen. Ŝi tuj eniris al ili.

– Via voĉo sonas kiel en pasinta tempo, kaj mi aŭdas vortojn, kiujn mi delonge ne aŭdis de vi, ŝi diris ridetante kaj kun hela ekbrilo en la okuloj. Pri kio temas?

– Pri tio, ke ni devus vivi laŭ nia plej sankta sopiro kaj fari el nia ekzisto ion belegan, subliman. Sed anstataŭ tio ni vendas aĉajn gazetojn de ĉiuj specoj kaj kvazaŭ tra funelo enverŝas en la homajn cerbojn ĉiujn spiritajn malsanojn de la nuntempo. Fi, kia vivo!

– Mi ĝojas, ke tiu vivo tamen ne sufokis vian spiriton. Sub la cindro de la ĉiutagaĵoj restas ankoraŭ ardo.

Ŝi eksciis pri la kaŭzo de la interparolo. Tio faris al ŝi fortan impreson, sed kontraŭan al tiu de la edzo.

– Estas terure! ŝi diris. Kompatinda knabo! Li estas sincera kaj oferema, sed li ne scias, kion li faras. Mortigo estas mortigo, kaj perforto naskas perforton, eĉ se ĝi estas farata en la nomo de libero.

Ŝiaj okuloj brilis, kaj la vizaĝon plivivigis varma koloro. – Ankaŭ en vi restas la ardo! diris la edzo kaj rigardis ŝin reve kaj ameme.

– Restas. Kaj restas ĉe multaj, sed ĝi estas kovrita de dika, dika tavolo de cindro. Kie estas la vento, kiu povus forblovi ĝin kaj reflamigi la ardon? Urĝe estas. Tie sidas unu diablo en Germanujo kaj alia en Italujo, kaj ili tiel eksperimentas, ke ili malfeliĉigos la tutan mondon, egale ĉu en Hispanujo venkos respublikanoj aŭ naciistoj ... Sed per kugloj kaj bomboj oni ne venkos la malbonon, ho ne ... Se mi havus filon, mi ne konsentus al li partopreni. Ĉu vi memoras tiun tempon, kiam mi ĵuris: “Je ĉio sankta, kio ekzistas, mi neniam donos filon al la milito?” La edzo estis serioza kaj emocio tuŝis lian vizaĝon.

– Mi memoras.

– Kaj ĉu vi memoras, kiel ni instruis al Alda tiun kontraŭmilitan kanton, kiun ŝi poste ĉiam kantis? Ĉu vi memoras, kiam ŝi, nur kvinjara, kantis ĝin dum la kristnaska festo en la popola domo kaj tute sorĉis kvin cent homojn, ĝis ĉiuj komencis kanti kune kun ŝi? Tio estis kristnaskofesto pli bona ol en iu ajn preĝejo.

– Mi memoras, li diris. Larmoj brilis en liaj okuloj, kaj li prenis la manon de la edzino.

– Tiam estis tiel, ŝi daŭrigis. La pli multaj estis kiel ni. Sed nun, nun la pli multaj estas defendemaj kaj bonaj patriotoj. Se ili tiel evoluos, ili post nemultaj jaroj predikos militarismon en la nomo de la laboristaro ... Kaj ni aliaj, jam malpli multaj, sidas kiel izoluloj kun dika tavolo de cindro super la ardo, kaj la ardo ne sufiĉas por varmigi eĉ nian propran animon. Vi pravas, amiko, false kaj malbone ni vivis kaj vivas, ni – tio estas la proletaro en ĉiuj landoj Malbone ni uzis la evangelion de niaj apostoloj, kaj por la nuna generacio nia iama simbolo, Danko* kun sia flamanta koro, estas nur ridinda fabelo.


* Aludo al novelo de Gorkij.


– Kio tiel vibrigis vian internon? demandis la edzo.

– Mi ĵus okaze interŝanĝis kelkajn vortojn kun junulo de la nova generacio. Estis Jern. Li parolis pri Hispanujo kaj diris, ke estus granda honoro por Torento, se iu el niaj junuloj irus tien. Pri Eriko li ŝajne ne sciis. Mi kontraŭdiris, kaj ni komencis disputi pri militaferoj. Mi kaj vi jam apartenas al pasinta generacio, amiko.

Ŝi eksilentis, kaj la edzo nenion aldonis. Kun la rigardo malsupren ili sidis kaptitaj de emocio, ankoraŭ kun mano en mano.

Sed jen ili revenis el sia propra pensomondo, kaj la rigardoj de ambaŭ restis fiksitaj al Alda kaj Johano, kiuj sidis antaŭ ili preskaŭ same kiel ili mem. La patro rigardis ilin intense, la muskoloj en lia vizaĝo komencis moviĝi, kaj li aspektis kvazaŭ en ekstazo. Subite li kun grandioza movo etendis siajn brakojn kvazaŭ por aŭ ĉirkaŭbraki Aldan kaj Johanon aŭ veki atenton de granda publiko.

– Jen ni! li diris per vibranta voĉo. Ardo sub cindro kaj ombro de mortintaj idealoj! Jen vi! Ekbrilas la unua juna flamo, konturiĝas la freŝe juna bildo de la unuaj idealoj.

– Ho, Dio en la ĉieloj, kvankam mi apenaŭ scias, ĉu mi kredas al vi aŭ vin neas, mizera kaj grandioza estas la vivo de la homoj, kiujn vi kreis!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.