La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


KOMPATINDA KLEM

Aŭtoro: John Merchant

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 10

La viroj, kiuj fanfarone imagas, ke ili apartenas al la supera sekso, grave eraras. Kiam estas simpla afero pri la konstruado de lokomotivo aŭ vaporŝipo, aŭ aliaj inĝenieraj entreprenoj, ili havas la avantaĝon, sed kiam rilatas al tiuj imponaj ĉiutagaj aferoj, kiuj helpas al la komforto de la vivado, kiel, ekzemple, la pakado de valizo, tiam la viro fariĝas malforta vermo en komparo kun Ŝia Reĝa Moŝto, La Virino.

Nia amiko, Klem, servas kiel bona ekzemplo de tiu konstato. Kiam li unue preparis sin por foriri el Mellowdale por viziti Finlandon, li imagis, ke unu valizo taŭgus por enteni liajn vestaĵojn, sed F-ino Moss, kiu prizorgis liajn aferojn hejme, konsilis, ke li prenu du. “Tiam,” ŝi diris, “estos sufiĉa spaco por enmeti pluajn aĵojn, se vi okaze farus postajn aĉetojn...” Tiun konsilon li akceptis, sed spite tion, li devis havigi trian en Helsingforso, ĉar la objektoj kiujn F-ino Moss enmetis kun la plej granda facileco, obstine rifuzis repreni siajn lokojn, kiam la tempo venis por reenpaki ilin. Estis por li stranga sperto. Li antaŭe bone notis kiamaniere F-ino Moss faldis liajn ĉemizojn, subvestojn kaj vestarojn ĝenerale... ŝi simple donis al ili tuŝeton tie kaj tie kaj ili tuj falis en siajn proprajn lokojn sen ia malfacileco... ili okupis nur duonon da spaco ol ili ŝajne bezonis antaŭ la tuŝetoj de tiuj lertaj manoj. Sed Klem tuŝetis kaj retuŝetis; li premegis kaj puŝegis; li stariĝis sur la kovrilon kaj saltegis; sed la valizoj rifuzis agi laŭ lia volo. Estis absolute necese havigi pluan. La sama afero ripetiĝis en Berlino pro la multaj aĉetoj, kiujn li faris tie. Sed la plej granda dilemo okazis, kompreneble, post la aĉeto de la nova vestaro en Londono. Reveninte al la hotelo de la domo de Sir James, li tuj supreniris al sia dormoĉambro kaj kun vera konfuzo rigardis al la diversaj objektoj kiuj kuŝis en ĉiuj partoj de la ĉambro.

“Ho! mi neniam sukcesus enmeti ĉi tiun grandan amason da aĵoj en kvar malgrandajn valizojn... mi nepre bezonos ŝarĝ-vagonon! Eĉ se mi havus sufiĉe da valizoj, mi ne povus enmeti la tuton en la daŭro de malpli ol du tagoj. Certe, mi devas havi helpon... eble en la hotelo estas homo, kiu donos al mi konsilon.” Li sonorigis kaj ĉambristino baldaŭ venis kun la kutima demando: “Ĉu vi sonorigis, sinjoro?”

“Jes... mi devas foriri morgaŭ matene je la sepa kaj ne povas enpaki miajn posedaĵojn... la butikoj jam fermiĝis kaj ne estas eble havigi pluajn valizojn. Kion fari?”

“Ne ĝenu vin, sinjoro... estos simpla afero... mi povas fari la tuton en duona horo... jes... mi trovos skatolon por la pezaj aĵoj... la botoj, brosoj, libroj ktp... kaj tiam estos sufiĉa spaco en la valizoj... ho! jes, sinjoro, mi povos facile enpaki la aliajn objektojn en la kvar valizojn... mi faros la tuton antaŭ ol vi povos palpebrumi du fojojn... nur diru al mi, kion vi bezonos por porti morgaŭ, por ke mi povu ellasi ilin por vi.”

Klem rigardis ŝin kun la plej granda admiro, kiam ŝi atakis la grandan laboradon. Ho! la mondo ne enhavas ion egalan al la false-nomita “malforta sekso”. Liaj pensoj reiris al la ĉarmeco de Rose Browning... la plej dolĉa ano en la ina mondo... kaj denove al la maldika, ŝajne-malforta knabino, kiu per rapide-movantaj manetoj aranĝadas la antaŭe minacantan amason da objektoj... unu post la aliaj ili falis en la valizojn kaj je la fino de duona horo ili ĉiuj malaperis de lia vido. Mirinda laboro farita de tre ordinara... laŭ aspekto... virineto! Kun ĝojo kaj dankemeco li donis al ŝi anglan funton.

“Ne, sinjoro, mi ne povas akcepti tiom multe por tia malgranda tasko,” ŝi protestis.

“Malgranda!!!” ekkriis Klem. “Estas vera miraklo... mi insistas, ke vi akceptu kaj kun ĝi miajn tre sincerajn dankojn.”

“Sed estas mono por nenio.”

“Ni havas malsamajn opiniojn pri tio.”

“Se vi estas kontenta, sinjoro, mi ne devas plendi, mi nur esperas, ke se iam vi bezonus pluan helpon mi havus la bonŝancon esti en la najbareco.”

Klem bone trafis la plej fruan foririntan vagonaron, prenis sian seĝon en la manĝsalono, kaj penis koncentri sian tutan atenton pri la intervjuo, kiun li intencas havi kun la fratoj de la plej bela el ĉiuj virinoj, kiam li alvenos en Mellowdale. Jes, estas necese plene konsideri la tutan aferon kaj se eble, havi planon pretan por meti antaŭ ili. Ŝi meritas tion de li... ŝi jam suferis tro multe pro la zorgoj kaŭzitaj per la maljustaj agoj de la firmo de Kensford, kaj tiel plu.

Oni servis al li la lunĉon, sed li ne faris ian progreson pri la plano de agado. Kontraŭe, liaj pensoj turnis denove kaj ankoraŭ denove al la belecoj de la junulino. Sed mi certe enuigus vin, se mi penus priskribi la iradon de liaj pensoj inter Londono kaj Mellowdale. Sufiĉe estas konstati ke, kiam li eliris la vagonaron en Leeds por eniri la malrapidan vagonaron, kiu devis porti lin al lia propra vilaĝo, li ne havis eĉ la plej elementan ideon pri tio, kion li esperas fari. Tamen, kun ŝia bildo firme fiksita antaŭ la okuloj, li ne timis pri la fina rezultato. Alveninte en la stacio de Mellowdale, li lasis siajn pakaĵojn ĉe la stacidomo kaj prenis la solan fiakron, kiun la vilaĝo posedas, rekte al la fabriko. Mi jam priskribis pri lia drama eniro en la oficejon; kaj nun, post longa interrompo, petos ke la leganto returnu kun mi al tiu momento, forgesante ĉion, se li povas, kio okazis intertempe.

Post la eliro de la aliaj direktoroj, Klem turnis sin al la fratoj Browning, kaj diris: “Ŝajnas ke mi alvenis je la ĝusta momento por eviti gravan tragedion.”

“Mi ne komprenas kiamaniere vi povos ŝanĝi la malfeliĉan sorton de nia firmo,” diris Fred Browning.

“Ne dubu pri tio, sinjoro. Mi povas kaj mi faros,” diris Klem emfaze, ne sciante pli ol la aliaj, kion fari.

“Eble vi klarigos al ni, kion vi proponas.”

“Unue, mi devas sciigi al vi, ke nur hieraŭ vespere mi aŭdis pri ĉi tiu afero. Nur tiam mi unue eksciis, ke mia patro iam havis rilatojn kun via firmo; ke li subkaŝe eltrovis la sekretojn, per kiuj li poste fariĝis sukcesplena komercisto... kredu min, sinjoro... estas la vero,” li tuj aldonis, observinte duban rigardon en la okuloj de la du fratoj.

“De kiu vi eksciis tion?”

“De via fratino, F-ino Browning,” respondis Klem, kun subita ruĝiĝo de la vizaĝo.

“Neeble... ŝi estas en Londono.”

“Mi ankaŭ estis en Londono hieraŭ. Ni vespermanĝis kune kiel gastoj de Sir James Cant. Tute hazarde mi eksciis pri la faktoj kaj tuj decidis reiri hejmen por rebonigi la maljustecon, kiun vi suferis je la manoj de mia familio.”

“Vi estas aŭ speco de Don Kiĥoto aŭ lerta ĉarlatano,” diris Ernest.

“Vi rajtas havi dubon pri miaj intencoj, sed mi diras al vi la veron, kiel mi tuj pruvos per miaj agoj.”

“Ĉu vi proponas tiun rebonigon pro tio, ke vi vere deziras fari justecon al ni, aŭ ĉu estos kondiĉo, ke ni permesu, ke vi faru amvizitojn al nia fratino?” demandis Fred, kiu suspektis, ke estas amo por ŝi kiu spronis la intencojn de Klem.

“Mi faros neniajn kondiĉojn,” diris Klem, “sed mi ne deziras kaŝi de vi ke mi multe ŝatas F-inon Browning... multege ŝatas ŝin... sed tio ne havis influon je mi... mi tutkore bedaŭras tion, kio okazis kaj deziras helpi al kontentiga solvo.”

“Kion vi proponas?”

“Mi penis pensi pri la afero dum mia vojaĝo ĉi tien sed malsukcesis, sed nun... subite... ideo kaptis min. La firmo de Kensford ankoraŭ ne apartenas al mi...”

“Mi kredis, ke...” interrompis Fred.

“... pardonu min; mi petas, ke vi aŭskultu min pacience... ne apartenas al mi entute. Mi transdonis duonon de la akcioj al la laboristoj... ne, ne duono, ĉar S-ro Packman konsilis, ke mi konservu la povon en miaj propraj manoj per duono krom unu, por ke mi ankoraŭ posedu la plimulton. Estis ĝuste pro tio, ke mi povas aranĝi la aferon kun vi sen la interveno de la aliaj direktoroj. Kompreneble, mi havas devon al la aliaj akciuloj kaj tion mi ne forgesos. La ideo estas la jena: Ĝis nun niaj du firmoj batalis unu kontraŭ la alia. Mi sugestas, ke ni kunfandu la du sed ke ĉiu retenu sian propran sendependecon kaj karakteron... ni konsentos pri la prezoj de vendado kaj se eble, ni povus partopreni en la profitoj laŭ grado, kiun la advokatoj povus fiksi... tio ne multe interesas min... nur la principo, ke Kensford kaj Browning ĉesu esti konkuruloj kaj fariĝu filioj de la sama entrepreno. Mi...”

“Pardonu min, sinjoro... ni nur perdas tempon,” interrompis Fred Browning. “Ni ne posedas kapitalon kaj tial ne povas fari egalan oferton.”

“Pri tio mi deziras paroli. Kiom da mono vi bezonas por meti viajn aferojn en bona stato?”

“Almenaŭ £20,000.”

“Mi pruntedonos al vi la monon,” respondis Klem.

“Sed la banko...”

“Mi pruntedonos la monon sen garantio, aŭ, por paroli pliĝuste, ĉar mankas al mi la mono... mi donos miajn akciojn al la banko por via ŝuldo.”

“Vi ne ŝercas?”

“Mi tuj iros kun vi al la banko,” deklaris Klem.

“Estas jam fermita...”

“En tiu okazo, mi iros kun vi al la oficejo de S-ro Packman por meti en viajn manojn la akciojn.”

“Sed...”

“... Sinjoroj, mi ne povus dormi antaŭ ol meti la aferon en bonan ordon.”

Ne estas necese... kaj certe ne dezirinde... ke mi priskribu la tutan diskuton, kiu okupis pli ol du horojn. Sufiĉas diri, ke la fratoj akceptis la oferton de Klem kaj eliris kun feliĉaj koroj.

Fine, mia amiko estis libera por iri hejmen kaj ricevi la bonvenigon de sia maljuna vartistino, F-ino Moss, kaj la aliaj aninoj de sia domo. Kiam la novaĵo de lia reveno hejmen atingis la orelojn de S-ro Wright, ĉi tiu sentis veran doloron. Preskaŭ ĉiuvespere en la daŭro de tri semajnoj li baraktadis kun siaj amatoraj muzikistoj por instrui ilin ludi la Marŝ-melodion, kiun li mem verkis kaj kiun li nomis “Nia Klem”. Milfoje li revis pri la feliĉa momento, kiam Klem eliros la stacidomon kaj... je lia granda ĝojo... aŭdos la kor-frapantan melodion de la belega verkaĵo... kia momento de triumfo! ... la reveno de la vilaĝa heroo, aklamita per la aplaŭdoj de la homamaso kaj kun la bela sono de muziko!!! Kaj nun... Klem jam atingis sian hejmon sen ia scio pri la grandioza laborado, kiun liaj amikoj faris por lin honori. La kompatinda orgenisto kovris la kapon per la manoj kaj ploris. Feliĉe Pastro Welborn ĝustatempe alvenis kaj, sciiĝinte pri la katastrofo tuj elvekis novan entuziasmon en la koro de la malfeliĉa homo per la sugesto, ke oni povus anstataŭigi la Parad-marŝon per koncerto ĉe la Instituto.

“Ho! Estas vere belega ideo, Sinjoro. Mi preparos programon sen plua prokrasto.”

La koncerto estis bonega sukceso kaj la halo de la Instituto estis plena da ĉeestantoj. Pastro Welborn prezidis kaj Klem sidis ĉe lia dekstra kaj Jimmy Grant ĉe la maldekstra flankoj. Krom la Orkestro kaj la plej lertaj deklamistoj de Mellowdale, ankaŭ aperis kelkaj plispertaj artistoj el Leeds. Tamen, la ĉefa ero dum la vespero estis la ludado de “Nia Klem”, per la Orkestro de Mellowdale. Mi devas konfesi, kun vera doloro, ke ili mortigis la verketon kaj kun egala malĝojo devas aldoni ke la verketo vere meritis tiun sorton.

Sed la aplaŭdo skuis la tutan Instituton kaj S-ro Wright fariĝis la plej feliĉa homo sur la tero. Li komencis kredi, ke en la estonteco la ankoraŭ-nenaskitaj generacioj mencios lian nomon kune kun tiuj de Handel, Mozart, Verdi, Sullivan kaj Sousa!! Volonte mi aldonus pluajn nomojn sed mia sciado pri muzik-aferoj havas definitivajn limojn.

Poste okazis parolado de Pastro Jimmy Grant, kiu proponis toston je la sano de Klem, kaj, responde al la ripetitaj alvokoj de la vilaĝanoj, mia amiko stariĝis por diri kelkajn vortojn. Eble vi imagos, ke li tuj ruĝiĝis. Tute ne! Sed lia vizaĝo havis la palecon de la lilioj de la kampoj. Jen vera raporto de lia unua publika parolado.

“Mia kara avo... ho! pardonu, mi forgesis... mi... mi rekomencos. Sinjoro Prezidanto kaj S-ro Jimmy... ne, James... jes, S-ro James Grant kaj... kaj... geamikoj. Mi... ha! mi, ha, mi volas diri ke la sentoj, kiujn mi sentas vi povas imagi... mi esperas kaj... ke... vi povas... sed certe mankas al mi la vortoj por esprimi la sentojn kiujn mi sentas. Mi ĉiam memoros... tio estas... mi neniam forgesos memori ke la... la ĝojo, kiun mi sentas estas la ĝojo ke... por pliĝuste diri, estas... aŭ, mi estas dankema al vi kaj tial mi dankas vin pro la doloro... ne... la ĝojo kiun mi ĉiam memoros ne forgesi... mi ne povas diri plu... estas terura sperto... mi neniam ofendos denove... mi dankas vin.”

Kiam li subite falis denove sur la seĝon, grandega aplaŭdo eĥis tra la halo, sed ĉu por montri dankojn, ke li finis sian paroladon, ĉu por montri la ĝojon, kiun li faris al la aŭskultintoj, mi ne scias.

Je la fino de la Koncerto, Klem ricevis la manprenojn kaj salutojn de multaj vilaĝanoj kaj tiam... Paradizo falis sur la teron, ĉar tuj antaŭ li staris la plej bela... ne... la sola knabino en la mondo. Ĉu vi, kara leganto, povas imagi, kiu ŝi estis? Mi permesos al vi nur unu divenon, jes, vi prave divenis... estis F-ino Rose Browning!!!

Klem flugis al ŝi kaj ekkriis: “Ho! Mia kara F-ino Browning! De kie vi venis? Kiam vi venis? Kun kiu vi venis? Kaj kial vi venis?”

Gaje ŝi respondis: “De la hejmo, je la sepa, kun la fratoj, por vidi vin... kaj... jen la ĉefa afero... por danki vin pro tio, kion vi faris por mia familio...”

“... pardonu min momente,” li diris, kaj tuj reiris al la estrado, kie ankoraŭ kuŝis bukedo da belaj rozoj kiun la vilaĝaj knabinoj prezentis al li plifrue dum la vespero. Li alportis la florojn al F-ino Browning kaj diris:

“Bonvolu akcepti ĉi tiujn rozojn... oni donis ilin al mi, sed ili multe pli taŭgas por vi.”

“Koran dankon, S-ro Kensford. Ili estas belegaj, sed ne pli ol tiu, kiun mi ricevis de Lady Cant.”

“Mi ne...”

“... kompreneble vi ne komprenas. Sed Lady Cant donis al mi unu el siaj diantoj post... post via foriro de ŝia domo.”

“Kaj vi ne rifuzis ĝin?”

“Certe ne! Mi... mi ankoraŭ havas ĝin... hejme.”

“Tion mi apenaŭ povas kredi.”

“Venu kaj vidu por vi mem,” ŝi diris.

“Ĉu vi permesos?” demandis Klem, kies koro batis kun la forteco de lokomotivo.

“Kiam plaĉos al vi?” ŝi respondis.

“Ĉu morgaŭ?”

“Morgaŭ? Mi pensu... jes... morgaŭ je la tria.”

“Ĉu pluvos, ĉu hajlos, ĉu neĝos, ĉu uraganos, mi nepre estos tie.”

“Mi vin atendos... ĝis la revido, S-ro... Klem!”

“Ĝis morgaŭ... Fraŭlino...” li hezitis pro granda embaraso. La knabino gaje ridetis; tiam ŝi subite eltiris rozeton el la bukedo, tuŝetis ĝin per la lipoj kaj ĵetis ĝin en la aeron. Kun ekkrio de ĝojo Klem kaptis la floron kaj premis ĝin al la buŝo. Ruĝiĝoj kovris la tutan vizaĝon, sed li sukcesis balbuti:

“Ĝis morgaŭ... kara Rose!”


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.