La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOMPATINDA KLEM

Aŭtoro: John Merchant

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 9

La tempo alvenis por reiri al la ŝipo. Stranga afero, ke mi faras tiun proponon, ĉar vi ĵus renkontis Klem en Mellowdale. Sed por ke vi bone komprenu la tutan historion, estas necese reiri por rikolti diversajn sciiĝojn. Tial, vole-nevole, mi devas konduki vin al Harwich. Dank’ al la akurateco de miaj planoj, ni alvenas je la momento kiam niaj du amikoj, Klem kaj Merchant, venas por trovi komfortajn seĝlokojn en la vagonaro.

Estas vere feliĉa momento, ĉar mi povas denove helpi ilin en tiu penado. Granda amaso samtempe serĉas kupeojn, sed sen iaj falsaj paŝoj mi tuj kondukas ilin al bonaj lokoj en la manĝvagono. Ili sidiĝas sen ia penso pri la klopodoj kiujn mi faris por ili, kaj komencas paroli.

“Jen la finaĵo antaŭ la fina finaĵo de Finlando,” diris Merchant, kiu havas la strangan kutimon ne diri unu vorton kiam li povas uzi ses.

“Estis por mi mirinda travivo, sinjoro,” diris Klem, “certe mi trezoros por ĉiam la plezurojn, kiujn mi ricevis dum la lastaj du monatoj. Malpacience mi atendos ĝis la venonta kongreso en Nürnberg... vi estos tie, ĉu ne?”

“Mi esperas; sed intertempe devas fari multon... homoj, kiuj prenas sur sin oficialajn respondecojn en la Esperanto-Movado neniam rustiĝas. Tamen, estas bona rekompenco, ĉar ni havas inter ni pli multe da junaj maljunuloj ol en ĉiuj aliaj movadoj en la mondo. Sed vi venos al nia Brita kongreso je Pentekosto, ĉu ne?”

“Espereble, sed kie okazos la kongreso?”

“La konsilantaro ankoraŭ ne decidis... kial ne en Mellowdale?”

“Tion mi tre ŝatus... sed mankas ĉe ni hoteloj por pli ol eble dek vizitantoj samtempe.”

“Jes... mi forgesis tion. Tamen, mi certe venos por fari paroladon ĉe la Instituto, laŭ via invito.”

“Tio multe plaĉos al S-ro Grant kaj mi mem.”

“Ĉu vi restos longatempe en Londono?”

“Eble kelkajn semajnojn... mi ne konas la ĉefurbegon kaj deziras vidi la ĉefkonstruaĵojn kaj vidindaĵojn. Mi jam skribis leteron al Sir James Cant, nia Parlamenta reprezentanto, por havigi bileton por aŭskulti debaton en la ‘Domo’*.”

* La Parlamento estas ĉiam nomata “La Domo”.

“Estos amuza okazo por vi, Klem... la parlamentanoj ŝajne kapablas fari paroladojn dum sia dormado.”

“Sed la ĵurnaloj ĉiam priskribas la paroladojn...”

“... kvazaŭ ili estas perloj de grandega valoro, ĉu ne? Jes, estas mirinde kiamaniere la parlamentanoj kaj la ĵurnalistoj subtenas unu la aliajn kaj kuniĝas por trompi la publikon. Kelkafoje mi vizitis la ‘Domon’ kaj ĉiam notis la samajn aferojn... unu deklamas kaj paroladaĉas, dum la aliaj, anstataŭ aŭskulti lin per ambaŭ oreloj, laŭte rakontas anekdotojn al la aliaj. Ĉu la parolanto ofendiĝas? Tute ne... li parolas, ne al ili, sed al la ĵurnalistoj en la gazetista galerio. La sekvintan matenon, la parolado aperas en ĉiuj ĵurnaloj kiuj subtenas la partion de la parolinto kaj la aliaj silentas pri ĝi. La vortoj: ‘laŭtega aplaŭdo’, per kiuj la raportoj finiĝas, estas eltiritaj el la imago de la ĵurnalistoj mem. Kaj la Mondo ne ŝanĝiĝas... la steloj vizitas unu la aliajn same kiel antaŭe... la suno leviĝas kaj subiras... la homoj manĝas, laboradas kaj dormadas... floroj kaj legomoj kreskas... kaj la parlamentanoj prenas sur sin la krediton por ĉio.”

“Sed ili faras la leĝojn de la lando...”

“Malfeliĉe, jes! Kaj poste, kio okazas? Ni devas pagi al la advokatoj por klarigi al ni la signifon de la novaj leĝoj.”

“Vi farus bonan parlamentanon, sinjoro.”

“Ho! Klem... ĉu mi vere estas tiel babilema? Ĉu vi ne scias, ke por esti sukceso en la ‘Domo’, oni devas posedi la kapablon diri multon sed samtempe esprimi nenion. Eble vi memoras la vortojn kiujn Bassanio diris rilate al sia amiko, Graŝiano: ‘Li parolas teruran kvanton da nenio... liaj pensoj estas kvazaŭ du grajnoj tritikaj en du buŝeloj da grenventumaĵo: la tutan tagon vi serĉos ilin antaŭ ol trovi, kaj trovite ili ne valoras la serĉadon’... jen vi havas bonan bildon por sukcesplena parlamentano... sed, rigardu la horon... ni devas aranĝi niajn aĵojn... jen estas viaj libroj... Bedaŭrinde, mi estis tro malsana dum la transirado por legi eĉ unu paĝon. La trezoroj de Literaturo estas granda konsolado hejme, sed tute maltaŭgas por forigi la dolorojn de maltrankvila maro... ho! eĉ nun mi sentas la teruran ruliĝadon de tiu abomena ŝipo. Kial la scienculoj ne sukcesis eltrovi plibonan metodon por iri de unu lando al alia?”

“Oni povas flugi,” diris Klem.

“Flugi! Terura penso! Kelkaj amikoj diras ke la aero kaŭzas eĉ pli grandajn mizerojn ol la maro, sed tio ne estas ebla... ŝajnas al mi ke la sola rimedo estas tuneloj... ha! jen estas la antaŭurboj de Londono. Mi ĉiam ĝuas vizitojn alilande, sed la plej granda ĝojo el ĉio estas reiri al la hejmurbo... la plej bela, komforta kaj ŝatinda el ĉiuj lokoj sur la tero.”

Ĉe la doganejo Klem preskaŭ kaŭzis sensacion. La oficisto diris al li, kiel kutime: “Ĉu vi havas ion por deklari, sinjoro?”

“Jes,” respondis Klem, “ĉi tiu pakaĵo estas plena de aĵoj kiujn mi aĉetis eksterlande... bonvolu ekzameni ilin kaj mi pagos al vi la necesajn impostkostojn.”

“Sinjoro, mi levas pro vi la ĉapelon... vi estas la sola homo kiu tiel malkaŝe parolis al mi en la daŭro de la nuna jaro... se mi povus, mi ne kostigus al vi unu pencon. Kontraŭe, mi donacus al vi oran medalon por via honesteco.”

La amikoj manpremis kaj promesis vidi unu la alian en Mellowdale post kelkaj monatoj. Tiam Klem eniris aŭtomobilon kaj veturis al la “Hotelo Kingsley”... rekomendita al li pro tio, ke ĝi staras apud la oficejo de la Brita Esperantista Asocio... kaj post iom da ripozo eliris al la strato por fari sian unuan solan promenadon tra la grandega urbo. La malnova sento de soleco baldaŭ kaptis lin, kaj tial li subite turnis la piedojn al la B.E.A., kredante ke interparolo kun S-ro Butler rebonigus la spiritojn. S-ro Butler estis, kiel kutime, treege okupata, sed kun sia natura ĝentileco, flankenpuŝis la leterojn kaj kun peza koro pretiĝis dediĉi duonan horon al la servo de la vizitanto.

“Mi estas amiko de S-ro Merchant,” diris Klem.

“En tiu okazo vi estas amiko de ni ĉiuj,” respondis S-ro Butler, kapklinante kun gracio, kiun eĉ la plej famaj aktoroj povus envii. S-ro Butler akceptis lin, kvazaŭ li estas la sola homo en la mondo, kiun li deziras renkonti je tiu tempo... admirinda trajto en la karaktero de sekretario. Klem tuj amikiĝis kun li kaj promesis ke li nepre ripetos la viziton antaŭ ol foriri el Londono. S-ro Butler ne tro multe entuziasmiĝis pri tiu minaco, ĉar li jam dediĉis pli longan tempon al Klem ol li rajtis disponi, kaj ne ŝatis la ideon de plua perdo. Li ankoraŭ ne sciis, ke Klem havas grandan renton kaj la povon helpi la asocion laŭ granda financa grado. Se li estus posedinta tiun sciigon, eble Klem neniam elirus senkoste, ĉar kvankam nia bona sekretario estas vera idealisto, li ĉiam tenas unu okulon firme fiksitan sur la “eblecojn”.

Klem denove promenadis la stratojn sencele, sed subite trovis sin antaŭ sia hotelo. Li eniris... kial li ne sciis. Oni tuj transdonis al li leteron. Klem ne atendis tion kaj anstataŭ malfermi ĝin, pasigis almenaŭ kvin minutojn per vanaj imagoj pri la sendinto. Ne trovinte kontentigan solvon li fine faris tion, kion li devis fari komence... li malfermis ĝin. Ĝi estis invitkarto de Lady James Cant kaj diris:

Queen’s Park Avenue, W.

“Lady James Cant sendas siajn respektplenajn salutojn al S-ro Klement Kensford kaj esperas ke li faros al ŝi la honoron vespermanĝi kun Sir James kaj ŝi mem je la 8a, ĵaŭdon la 19an. Se plaĉus al S-ro Kensford, Sir James kondukus lin al la ‘Domo’ poste.”

La neatendita invito faris al Klem la plej grandan impreson. Hejme, Sir James havas la reputacion esti iom snobema, sed jen li montras sin tre agrabla al junulo, kiun li ankoraŭ ne konas, kaj simple pro tio, ke li venas el la vilaĝo Mellowdale. Kompreneble Klem ne havis la plej malgrandan ideon pri interparolo, kiu okazis inter Sir James kaj lia edzino. Permesu ke mi konfidu la sekreton al vi.

“Jen estas letero de ia Klement Kensford, petante ke mi sendu al li enirbileton por la ‘Domo’. Ŝajnas al mi ke mi renkontis la nomon antaŭe, sed kie, mi ne povas memori.”

“Kensford?” diris la edzino. “Estas la filo de Henry Kensford, kiu perdis sian vivon en aŭtomobila akcidento kune kun lia filo antaŭ eble du jaroj... jes, mi memoras... li havis pli junan filon, kiun li traktis tre maljuste... li heredis la tutan posedaĵon de la patro.”

“En tiu okazo, ĉi tiu homo estas riĉulo?”

“Sendube.”

“Serĉu detalojn kaj se estas la sama homo, ni devas inviti lin vespermanĝi... li povos helpi nin en Mellowdale poste.”

“Bona ideo... sed mi ankaŭ havas alian. Mi invitos Rose Browning por la sama vespero... ŝi vizitas mian onklinon nuntempe. Se mi ĵetus ilin kune, eble bona edziĝo sekvus.”

“Ho! vi virinoj... ĉiam la sama ludado. Tamen, la ideo estas bona, ĉar ili povus interparoli anstataŭ devigi min diskuti aferojn kun li. Sed, antaŭ ol sendi la inviton, certiĝu pri la faktoj... mi ne deziras dediĉi tempon al sentaŭguloj.”

Feliĉe, Klem ne suspektis la kialon de la invito. Li havis aliajn ĝenojn antaŭ si, ĉar mankis al li taŭgaj vestoj por ceremonia vizito. Li iris al la ĉef-pordisto.

“Mi ĵus ricevis inviton vespermanĝi ĉe impona afero kaj ne havas kun mi taŭgan vestaron. Ĉu vi povas rekomendi al mi tajloron kiu povus havigi al mi novajn vestojn en la daŭro de du tagoj?”

“Tajloron, sinjoro... ne, mi kredas ke tio ne estus ebla, sed se vi iros al ĉi tiu adreso (la pordisto samtempe skribis sur paperon) en Regent strato, oni certe kontentigos vin. Oni diras ke eĉ se vagulo enirus per unu pordo... kompreneble kun mono en la poŝo... li povus aĉeti vestarojn, havi banon, razon, kaj post revestiĝo per novaj vestaroj, eliri per alia pordo aspektante kiel ano de la nobelaro.”

“Dankon... jen por vi... mi certe sekvos vian konsilon.”

Klem veturis al Regent strato kaj eniris grandiozan Magazenon. Li elspezis sufiĉe grandan sumon da mono, sed fariĝis la posedanto de la plej mirinda vestaro, kiun oni povus facile imagi. Li pasigas la tutan vesperon en sia dormoĉambro, vestante kaj malvestante sin per la diversaj aĉetaĵoj. Kiam li surmetis la frakon, li staris antaŭ la spegulo preskaŭ tiel longe kiel belega virino... admirante sin mem kun vera entuziasmo. Nur unu detalo kaŭzis al li veran ĝenon... la servisto ĉe la Magazeno forte rekomendis, ke li portu nur kravatojn, kiujn li povus ĉirkaŭligi por si mem... la jam fiksitaj estas malpermesitaj en la sociaj rondoj. Klem aĉetis dek du blankajn por vespera uzo. Unu post la alia tuj ruiniĝis pro la mallertaj fingroj de la junulo. Klem havas grandan paciencon pri preskaŭ ĉiuj aferoj, sed kiam estis afero pri perdita kolum-butono aŭ rompita botlaĉo, li tuj koleriĝis. Kaj je tiu okazo, li preskaŭ freneziĝis pro la vanaj klopodoj aranĝi la kravaton taŭge. Multaj aliaj homoj suferas same. Napoleono perdis la batalon de Waterloo kiel vera filozofo, sed kiam oni servis al li malvarman kafon, li laŭte blasfemis. Lordo Nelson pasigis la plej grandan parton de la vivo sur la maro, batalante furioze kontraŭ la malamikoj de la lando, ĉiam gaja, ĉiam bonhumora, sed kiam lia razilo okazigis treege malgrandan tranĉeton sur la vango, li kriegis laŭte, kvazaŭ li suferis teruran vundon. Mi povas rakonti similajn aferojn pri mi mem, sed eble mi jam diris sufiĉe pri famuloj! Jes, Klem ne estas sola en ĉi tiu afero. Li forĵetis la novajn kravatojn kaj denove eliris por aĉeti aliajn... jam fiksitajn. Unu li surmetis, rigardis sin ankoraŭ unu fojon ĉe la spegulo, ŝatis la efekton kaj diris: “Al la diablo kun la regulo... jen la kravato por mi.”

Kiam fine venis ĵaŭdo, li estis en stato de granda eksciteco. Li vestiĝis almenaŭ unu horon antaŭ la horo por lasi la hotelon kaj pasigis la intertempon antaŭ la spegulo. Ĉe la butontruo li portis belan blankan rozon... la emblemo de lia graflando... kaj sur la lito restis bukedo da diantoj, kiujn li antaŭvidis donaci al sia gastigantino. Li ne sciis la kutimojn de Londono, sed opiniis ke estus plibone fari eraron kun floroj ol sen ili, kaj li agis saĝe, ĉar per tiu donaco li tuj gajnis la estimon de la edzino. Same kiel multaj aliaj virinoj, kiuj edziniĝis kun publikaj homoj, ŝi antaŭ longe suferis seniluzion. Sir James estas bona edzo, sed ne montras al ŝi tiujn ŝatitajn ĝentilaĵojn, kiujn virino amas eĉ pli ol ornamaĵojn. La afabla penso de Klem faris al ŝi bonegan impreson pri lia karaktero kaj, kiel vi poste sciiĝos, ŝi neniam forgesis ĝin.

Responde al lia sonorado ĉe la domo de Sir James, bele vestita lakeo tuj malfermis la pordon.

“Bonvolu eniri, sinjoro,” li diris, kiam Klem prezentis sian karton. Li helpis al Klem demeti la surtuton, prenis liajn gantojn kaj ĉapelon, kaj ŝajne intencis preni ankaŭ la bukedon, sed tion la junulo ne permesis: “Mi mem transdonos la florojn al Lady Cant,” li diris.

En la salono li estis prezentita al tri aliaj gastoj... Kapitano kaj S-ino Morris, kiuj ĵus revenis hejmen post longa restado en Hindujo, kaj Fraŭlino Browning. La momenton je kiu Klem turnis siajn okulojn al ŝia bela vizaĝo kaj vidis ŝiajn bluajn okulojn kaj oran hararon, lia koro komencis forte bati... fine, li pensis, mi trovis la knabinon de miaj sonĝoj; sed, anstataŭ fari bonan impreson ĉe ŝi de la komenco de ilia konateco, li ruĝiĝis kaj nur kapablis balbuti kelkajn tute ne inteligentajn vortojn. Tamen, F-ino Browning metis lin el la embaraso.

“Ho! kiaj belegaj floroj... ĉu vi mem kreskigis ilin?”

“Bedaŭrinde ne... mi aĉetis ilin por Lady Cant. Mi esperas ke ŝi ne akceptos... ke ŝi ilin akceptos.”

“Kompreneble ŝi akceptos ilin... kiu ne akceptus ilin... ha! jen ŝi venas. Annie, mi envias vin... S-ro Kensford alportis por vi la plej belegajn florojn.”

“Por mi, S-ro Kensford? Tutkore mi vin dankas. Tuj post la ricevo de via letero, Sir James kaj mi malpacience atendis la plezuron vidi vin ĉe ni... estas vera ĝojo renkonti vin... vi jam konas niajn aliajn amikojn, ĉu ne?”

“Jes, sinjorino... Sir James prezentis min... estas plezuro por mi... mi... mi dankas vin,” kaj denove la povo paroli forlasis lin.

Ĉe la vespermanĝo li havis ĉe sia flanko la ĉarman fraŭlinon kiu tuj kaptis lian koron. Ŝia voĉo sonis dolĉe en liaj oreloj... eĉ pli dolĉe ol la kanto de la najtingalo en la valoj apud Mellowdale. Li sentis, ke la plej granda ĝojo en la mondo estus sidi apud ŝi kaj aŭskulti ŝiajn dolĉajn notojn ĝis la fino de la vivo. Feliĉe Kapitano Morris estis senĉesa parolanto, kaj tial ne estis necese, ke Klem diru ion al la aliaj gastoj... li povis doni sian tutan atenton al F-ino Browning, kiu babiladis gaje kaj facile pri siaj travivoj en Londono. Ho! ŝi jam havis bonegan tempon en la lastaj du-tri semajnoj... teatroj, ekskursoj kaj tiel plu.

“Devas esti ĝuinda okazo iri alilanden,” ŝi diris, “ĝis nun mi ne foriris el Anglujo. Ĉu vi?”

Kun iom da fiereco Klem menciis sian ĵus finitan vojaĝon.

“Esperanto? ... mi neniam aŭdis la vorton antaŭe... vi multege interesas min. Mi lernis la francan kaj germanan lingvojn ĉe la lernejo, sed mi devas konfesi ke mia parolkapableco estas tre malgranda... mi certe hezitus fidi al mia scio de ili, se mi devus iri al la landoj, kie oni parolas ilin.”

“Sed ĉiuj povas facile paroli Esperanton, fraŭlino...”

“... ne ĉiuj... oni devas havi naturan talenton por akiri lingvojn.”

“Tute ne. Mia amiko, la vikario de Mellowdale...”

“Mellowdale? ... ne povas esti, ke vi scias ion pri tiu vilaĝo? ... vi ne povas esti parenco de tiu kanajlo, kiu ruinigis mian patron kaj mian tutan familion per siaj trompoj.”

“Mi certe ne scias pri tio, kion vi aludas... bonvolu klarigi la tutan aferon al mi?”

“Kompreneble... mi ĵus sciiĝis ke morgaŭ miaj fratoj devos vendi nian komercon al la firmo Kensford... la sama nomo kiel la via... ho! estas terura afero, sed mi klarigos ĉion de la komenco... se tio havus intereson por vi?”

“Jes... mi treege interesiĝas pri la afero... mi ŝatus scii eĉ pri la plej malgrandaj detaloj.”

Kaj F-ino Browning rakontis al li la plenan historion de la familio Kensford, kiamaniere Henry Kensford gajnis posedon de la sekretoj de ŝia patro kaj poste ruinigis la aferojn de la firmo de Browning per siaj senĉesaj atakoj kontraŭ ĝi.

“Kaj nun, S-ro Kensford,” ŝi diris, kiam la rakonto estas finita, “vi komprenos kial mi ne deziris, ke vi estu parenco de tiu familio, ĉar, kvankam la patro kaj unu filo mortis, oni diras ke ankoraŭ vivas alia filo, kiu nepre havas la samajn malbonajn trajtojn kiel la aliaj.”

“Sed... F-ino Browning... mi estas tiu alia filo... mi estas la viro kontraŭ kiu vi faras viajn akuzojn.”

“Vi... vi... ho! kial vi permesis, ke mi diradu la tuton? ĉu tio estis amika ago? Mi neniam parolos al vi denove... ne... neniam!”

“Vi ne komprenas, fraŭlino... mi ne sciis ion pri la afero... mi ne povis... tamen, mi tuj rebonigos ĉion... mi...”

“Facile estas paroli pri rebonigo, kiam eĉ morgaŭ, via firmo proponas aĉeti la nian.”

“Devas esti eraro... mi ne aŭdis unu vorton pri tia propono...”

“Ili jam faris oferton kaj mia frato skribis ke ili nepre devos ĝin akcepti, ĉar la banko ne plilonge permesos... ho! mi ne povas klarigi plu.”

“Mi jam scias sufiĉe, fraŭlino, kaj morgaŭ matene mi tuj reiros hejmen por ĝustigi ĉion... jes... je via tuta kontentigo... Vi diris ke vi neniam parolos al mi post hodiaŭ. Se mi ne sukcesus rebonigi la aferon mi ne kuraĝus veni al vi por diri eĉ unu vorton... sed, se mi sukcesus... kaj mi intencas sukcesi... tiam vi devos forigi tiun konstaton... vi devos permesi ke mi... ke mi...”

“S-ro Kensford, mi bone komprenas ke vi deziras montri al mi iom da ĝentileco; sed estas agoj, ne vortoj, kiuj havas valoron en ĉi tiu mondo.”

“Ne timu, mi tuj agos.”

“Ĉu vi estas preta, S-ro Kensford?” interrompis Sir James. “Mi devas tuj iri al la ‘Domo’, sed se vi pliŝatas, vi povas ankoraŭ resti ĉi tie kun miaj geamikoj.”

“Mi dankas vin, Sir James, sed bedaŭrinde mi devos tuj prepariĝi por mia reveno hejmen... mi... mi esperas ke vi permesos, ke mi iru kun vi je ia estonta tempo.”

“Kompreneble... mi estas je via dispono,” diris Sir James, kiu lerte kovris sian surprizon.

“Ĉu vi nepre devas forkuri?” demandis Lady Cant.

“Jes... mi ĵus memoris... mi nepre devas reiri hejmen per la plej frua vagonaro... eĉ hodiaŭ vespere, se tio estus ebla... ĉu vi afable pardonos mian tujan foriron?”

Klem preskaŭ forkuris el la domo. Kapitano Morris diris, ke je la unua ekrigardo li bone vidis, ke la junulo havis tre strangan mienon... kvazaŭ iom el lia cerbo faras libertempon, aŭ povas eĉ esti ke li faris teruran krimon.

“Vi faris eraron pri li,” diris Lady Cant. “Mi opinias ke li estas timulo kaj ke lia unua vizito inter ni montriĝis tro granda travivo por li... mi estas certa ke li estas bona junulo.”

“Eble... sed en Hindujo...” kaj la kapitano denove parolis pri mil aferoj, kiuj ne havis rilaton al Klem.

Poste, Rose Browning klarigis kio okazis inter ŝi kaj nia amiko.

“Do, mi ne eraris pri li,” diris Lady Cant, “vi povas esti certa ke tiu junulo parolis la veron... li nepre helpos viajn fratojn. Li havas bonan kaj vere honestan vizaĝon... ne juĝu lin ĝis vi ricevas pluajn detalojn.”

“Mi nature ŝatus kredi lin, sed la cirkonstancoj parolas tro laŭte kontraŭ li.”

“Vi ankoraŭ ne scias la tuton... atendu ĝis la plena historio de la afero venas en viajn manojn.”

“Kial vi defendas lin? Vi ne konis lin ĝis hodiaŭ.”

“Ne, sed li alportis al mi ĉi tiujn florojn... kaj mi ne ricevis florojn de iu viro de post la tago de mia edziniĝo... mi havas grandan fidon pri li.”

“Ne mi... sed, supozu ke vi donu al mi unu el viaj diantoj... eble tio helpos min havi plibonan fidon.”

“Jen vi estas, kara Rose, portu ĝin sur la koro kaj sendube sonĝoj baldaŭ fariĝos veraĵoj.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.