La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOMPATINDA KLEM

Aŭtoro: John Merchant

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 4

En la lasta semajno de Julio, 1922, Klem adiaŭis siajn geamikojn en Mellowdale antaŭ ol komenci la unuan grandan aventuron de sia vivo. Li jam lernis Esperanton, kvankam li ne parolis ĝin kun iu krom Jimmy, kiu, post longa kaj penega argumentado, fine decidigis lin iri al Finlando por partopreni la Universalan Kongreson en Helsingforso.

La ĉielo ploris je lia foriro, kaj je la alveno en Hull ŝajnis, ke la fino de la mondo jam komenciĝis. Lia kuraĝo pli kaj pli malgrandiĝis kaj nur estis la fakto, ke ĉiuj en la hejma vilaĝo ridegus pri li, se li tuj reirus, kiu pelis lin al la ŝipo. Kiam li ekvidis la “Arcturus” ĉe la kajo, lia lasta guto da kuraĝo malsupreniris en liajn botojn kaj la koro eksaltis en la buŝon. Estis terura momento, ĉar mi mem ofte sentis similajn. Ĝis tiu tago li eĉ ne metis piedon sur la ferdekon de ia ŝipo kaj liaj kruroj vere tremadis, kiam li enŝipiĝis. Viro kiu estas kondukita al eŝafodo ne povas posedi pligrandan timon ol Klem je tiu tempo. Oni prenis liajn pakaĵojn kaj li sekvis kiel ŝafido, kiu iras al la buĉejo.

En la kajuto estis lokoj por kvar kaj ĉiuj portis la nomojn de tiuj, kiuj rezervis ilin. Lia nomo aperis sur unu el la du malsupraj kaj li iom ĝojis pri tio, opiniante ke, se la ŝipo renversiĝus, li ne havus longan distancon por la eventuala falo. Li metis la pakaĵojn sur la liton kaj reiris al la ferdeko por “vidi la vivon” ĉirkaŭ la kajo. Homoj konstante alvenis kaj ŝajnis al li, ke la tuta mondo parolas Esperanton. Pro la intermiksiĝo de diversaj voĉoj, li ne bone komprenis tion, kion li aŭdis, sed de tempo al tempo li kaptis kelkajn vortojn klare kaj tuj fieriĝis, ke li samtempe kaptis la sencon.

Spite la konsilon de Jimmy, li jam sekrete decidis ne tuj anonci al iu, ke li estas “samideano”. Li pli ŝatis atendi ĝis li povas eltrovi ĉu aŭ ne la Esperantistoj estas indaj kaj agrablaj homoj. Liaj timoj baldaŭ forflugis, ĉar ili ĉiuj aspektis tiel. Je la kvina horo posttagmeze oni entiris la ankron kaj la ŝipo malrapide kaj gracie naĝis laŭlonge la riveron. Li sentis sin treege soleca, ĉar krom li, ĉiuj havas amikojn. Subite li pripensis pri la knabo, kiu staris sur la brulanta ferdeko, post la foriro de ĉiuj kunuloj, ĉar, kvankam granda homamaso staris ĉirkaŭ li, li ne estis unu el ili.

Sed neniu povas resti nekonata longatempe sur ŝipo; oni devas manĝi; kaj ne estas eble manĝi nedirante almenaŭ kelkajn vortojn al tiuj, kiuj sidas apude, kiel ekzemple: Pasigu al mi la mustardon, aŭ: Ĉu vi deziras la salon? Sed ne estis Klem, kiu diris la unuan vorton; estis ĉarma sinjorino nomita Hudson, kiu tuj salutis lin kaj demandis ĉu li estas Esperantisto. Ruĝiĝinte kiel knabino ĉe sia unua balo, li konfesis ke li iomete lernis la lingvon, sed ne konatiĝis kun aliaj parolantoj, krom la amiko hejme. Li estis vere bonŝanculo, ĉar S-ino Hudson jam faris multajn vojaĝojn tra la mondo kaj tuj metis lin sub la protekton de siaj flugiloj. Ŝi notis je la unua ekrigardo, ke li havis neordinaran modestecon kaj grandan timon, sed post kelkaj minutoj li sentis kvazaŭ li konis ŝin dum la tuta vivo.

Tiun vesperon okazis koncerto en la manĝsalono, kaj je lia grandega surprizo la afero estis treege ĝuinda. Anstataŭ gravaj paroladoj pri la movado, oni kantis, deklamis kaj interŝanĝis bonajn humorajn anekdotojn. Poste, li faris promenadon sur la supra ferdeko je la flanko de la sinjorino kaj estis prezentata al kelkaj gesamideanoj. La luno aperis en la ĉielo kaj la maro estis trankvila kaj bela. Je la noktmeza horo li enlitiĝis kaj havis sonĝojn de oro.

Ĝis tiu vojaĝo li ne sciis ĉu aŭ ne li suferos de marmalsano, sed feliĉe li tuj trovis, ke la movado de la ŝipo estis por li agrabla sensacio. Tute senscie li estis bona maristo. Li prenis sian lokon inter tiuj, kiuj partoprenis la ferdek-ludojn, sed ne havis grandan sukceson. Fakte, ĉiuj ridetis je liaj klopodoj. Tamen, S-ino Hudson ne permesis, ke li perdu kuraĝon aŭ ke li reiru al sia natura modesta sintenado. “Estas la unua paŝo kiu sole estas malfacila. La infano rampas antaŭ ol ĝi marŝas, kaj vi devas peni kaj peni ĝis vi kapablas fari tiel bone, kiel la aliaj junuloj. Estas nur afero de la ekzercado, sed... ho! jen estas la prezidanto de nia asocio; mi devas prezenti vin al li,” ŝi subite diris, vidante la alproksimiĝon de viro kiu havis rideton je la buŝo sed bezonis hararon ĉe la kapo.

“La prezidanto?” diris Klem. “Eble mi devas foriri dum vi interparolas kun li.”

“Certe ne. Li estas nur homo, ne speco de drako. S-ro Merchant, venu ĉi tien, mi petas. Mi havas novan rekruton por vi.”

“Bonege,” diris la viro. “Vi ĉiam havas ion ŝatindan por montri al mi... ĉu tiu ĉi sinjoro estas nia nova amiko?”

“Jes... S-ro Klement Kensford... jen nia prezidanto, S-ro Merchant.”

“Mi salutas vin, kaj esperas ke vi plimulte ĝuos la vojaĝon ol mi atendas por mi mem.”

“Sed vi ne malbone aspektas je la momento,” diris la sinjorino. “Vi ne povas esti malsana dum ĉi tiu trankvila vetero.”

“Ĉu ne? Vi ne konas min... mi povas esti malsana je iu momento kaj tute sen klopodo. Mi estas la plej malbona el ĉiuj malbonaj maristoj. Tamen, ne parolu pri la afero. Forgesu ĝin kaj parolu al mi, S-ro Kensford, pri viaj propraj spertoj.”

S-ino Hudson rakontis ĉion, kion ŝi jam lernis pri Klem, kaj kiam ŝi menciis la fakton, ke li estas Jorkŝirano, same kiel la prezidanto mem, la du viroj tuj fariĝis varmaj amikoj. Oni diras, ke kiam ajn unu skoto renkontas alian, eĉ se estus apud la poluso, oni tuj proponas amikan glason da viskio, sed kiam Jorkŝirano renkontas alian, ili tuj penas pruntepreni monon unu de la alia. Kompreneble, estas nur ŝerco... ili tuj demandas ĉu estas eble fari servadon unu por la alia. S-ro Merchant agis tiamaniere kaj, spite de siaj multaj devoj, li akceptis Klem kiel apartan amikon.

“Vi devas ĉeesti la diservon morgaŭ matene, Klem,” li diris. “Ni aranĝis bonegan programon... du predikojn... unu de katolika pastro kaj la alia de angla; S-ro Boutwood kolektis lertan ĥoron por kanti niajn himnojn... eĉ nun S-ro Warden maŝinskribas kopiojn por la ne-esperantistoj... li prunteprenis la skribmaŝinon de la kapitano por tiu laboro kaj mi... ho! mi supozas, ke mi havos la kutiman taskon kolekti la monoferojn. Estos je la dek-unua precize.”

La Dimanĉo alvenis kaj Klem iris al la manĝejo por la matenmanĝo. Li sentis, ke la ŝipo agas tre strange sin rulante de unu flanko ĝis la alia ĉiumomente, sed li vere ĝuis la ŝanĝon. En la Manĝejo li vidis nur dek du homojn kaj ili estis skotoj. Li sidiĝis ĉe apuda tablo, sed kvankam oni metis la kutiman manĝilaron antaŭ li, ĉiuj aĵoj tuj forruliĝis sur la plankon. Li rekaptis tranĉilojn kaj forkojn kaj kun granda malfacileco sukcesis manĝi. Kelkafoje li subrigardis al la skotoj, ĉar iliaj vizaĝoj altiris lin kvazaŭ magneto... ili jam havis preskaŭ verdan aspekton; kiam ajn iu el ili alportis peceton da nutraĵo apud la buŝo, anstataŭ engluti ĝin, oni tuj remetis ĝin sur la teleron kaj forte skuiĝis.

Neniu diris eĉ unu vorton sed post kelkaj minutoj unu post la aliaj subite eliris, kvazaŭ alvoko por helpo estis ricevita per radio. Klem baldaŭ estis la sola homo en la salono. Li ne povis kompreni la aferon, ĉar por li la vetero nur pligrandigis la apetiton. Li finis la manĝadon kaj ankaŭ eliris... Alveninte ĝis la supro de la ŝtuparo, li vidis kun grandega surprizo sian novan amikon, S-ron Merchant. Lia rideto de hieraŭ jam malaperis kaj estis anstataŭigita per kortuŝanta agonio. Li similis al infano, kiu ankoraŭ ne lernis stari sur la piedoj kaj penis supreniri la ŝtuparon rampante sur la manoj kaj genuoj.

“Bonan matenon,” diris Klem, kun kora voĉo.

“Bonan! vi nomas ĝin?” respondis Merchant, en treege dolorema tono. “Estas aliaj vortoj en nia lingvo por ĝin priskribi, sed mi ne kapablas ilin diri je la momento. Ĉu iu estas en la manĝ... manĝejo?” li aldonis, kun tremiĝo de ĉiuj nervoj.

“Ne, sinjoro... mi estas la lasta. Ĉu vi ankoraŭ ne manĝ–”

“Ne diru la abomenan vorton... mi reiros al mia kajuto kaj eble la morto baldaŭ donos al mi komforton.”

“Sed pri la Diservo, sinjoro. Ĉu ĝi ne okazos?”

“Kompreneble... sed estos diservo pri mia enterigo... adiaŭ,” kaj denove la prezidanto rampis kun ĝemadoj en la direkton de sia kajuto.

La Diservo ne okazis. Klem certe renkontis du samideanojn, la gesinjorojn Merrick, kiuj ŝajne ĝuis la uraganon same kiel li mem, sed ĉiuj aliaj pasaĝeroj sin kaŝis en siaj truoj dum la tuta tago. Iom lacigita per senĉesaj promenadoj, Klem fine iris al sia lito, kie li trovis la tri aliajn okupantojn en stato de granda timo. Unu el ili estas Radio-mekanikisto kaj ĵus sciiĝis de iu ŝipisto, ke la ŝipo estas en grava danĝero, ĉar la forteco de la uragano certe rompis la ĉenojn per kiuj la subakvigitaj eksplod-minoj, fiksitaj dum la milito de la rusoj, estas ankrigitaj, kaj ke ili nun estas flotantaj tute liberaj kaj povas kolizii kun la “Arcturus” je iu momento. Klem tuj elserĉis S-ron Merchant, kredante, ke li nepre devas averti lin pri la afero. Ne estis malfacile trovi lin, sed treege malfacile elveki lian atenton al la minacanta danĝero, ĉar li estis en stato de duona senkonscieco.

“Kion vi diras? ... ke ni eble suferos ŝip-pereon... ke estas vera ŝanco ke ni ĉiuj baldaŭ dronos?”

“Vera ŝanco, sinjoro,” diris Klem, en granda eksciteco.

“Vi ne ŝercas... ne trompas min... eksplodmino eble frapos nin je iu momento?” demandis Merchant.

“Je iu momento, sinjoro.”

“Ho! dankon, tutkoran dankon, Klem. Vi donis al mi la plej feliĉan novaĵon; vi metis novan esperon en mian bruston. Mi penos atendi tiun glorindan frapadon kun pacienco. Mi neniam forgesos vian amindecon... dankon, dankon!”

“Sed... ĉu vi vere deziras droni?”

“Deziras? Mi sopiras por tiu ĝojo kun ĉiuj fibroj de mia korpo. Nun, lasu min, por ke mi povu pliklare aŭdi la unuan frapon, kiu donos al mi liberecon de mia granda mizero,” kaj li denove faligis la kapon sur la litkusenon kaj laŭŝajne dormis.

La ekmiro de Klem povas esti imagita, sed ne estas eble ĝin priskribi. Li ankaŭ vizitis aliajn pasaĝerojn, sed ĉiuj ricevis lian averton kun ĝojo. S-ro Boutwood eĉ petis, ke Klem iru sur la ferdekon, kaj petu al la kapitano, ke li gvidu la ŝipon rekte al la plej danĝera loko, por ke la eksplodminoj ne maltrafu ĝin.

Tra la tuta nokto la ondoj fariĝis pli kaj pli grandaj kaj la ventego skuis la ŝipon kvazaŭ ĝi estas nur korko, sed eĉ tra la bruado de la uragano Klem ofte aŭdis la terurajn ĝemadojn de la pasaĝeroj. Li ne povis trankvile dormi pro la manko de ĝentileco, kiun ili montris al li per siaj lamentadoj kaj ploradoj, sed fine la mateno venis kaj kun ĝi belega vetero, trankvila irado tra serena akvo, sunbrilo sur blua ĉielo kaj la feliĉa reveno de ĉiuj samideanoj. La babilado, kiun ili faris, estis surdiga. Sed la stranga afero estis, ke neniu el ili diris ion pri la malfeliĉaj spertoj, kiujn ili havis dum la antaŭaj dudek kvar horoj. Tio pasis kaj estas jam forgesita... nun ili revivas kaj intencas havigi duoblan amuzadon por repagi sin por la perditaj horoj.

La ŝipo veturis tra sennombraj insuletoj de vera beleco kaj fine alvenis al la haveno de Helsingforso. Tie oni vidis laŭlonge de la kajo, grandajn rubandojn fiksitajn al la muroj, kun salutoj en Esperanto al la kongresanoj. Klem neklare komprenis, ke tiu estas la unua signo, ke li jam alvenis en la vera lando de Esperanto, ke li nun fariĝis ano de la plej granda familio en la tuta mondo; ke lia scio de la lingvo de nun ebligos interparoladojn kun homoj el ĉiuj landoj kaj de ĉiuj rasoj. “Bonvenon al Esperantujo”... la homamaso kantis kaj ridetis kaj montris, ke ili havas korojn plen-plenajn da feliĉeco. Kaj antaŭ kvar tagoj li estis nur vilaĝano, sen scio aŭ sperto de aliaj landoj; ĉu la ŝanĝo estos por li tro granda aŭ tro impona? Li ankoraŭ ne sciis. Li sentis sin denove sola inter multaj homoj; li denove estis nur Kompatinda Klem. La larmoj kolektiĝis ĉe la okuloj, lia buŝo tremis... ĉu li ne faris eraron foririnte la hejmon? ...

“Ha! jen vi estas, Klem... mi serĉis vin ĉie. Iru kun mi kaj eble ni povus aranĝi ke vi loĝu ĉe mia hotelo. Tio estos pli agrabla sperto por ni ambaŭ ol esti tute solaj.” Estis Merchant, kiu kaptis lin je tiu momento, kiam li havis grandan kompaton por si mem.

Ili ne havis ian ĝenon ĉe la doganejo; tuj oni aranĝis la detalojn kaj ili forveturis de la kajo en droŝko al apuda hotelo, kiu staris kontraŭ alloga subĉiela vendejo. La eniro ne bone impresis ilin, ĉar la ŝtuparo estis nudaj ŝtonoj kaj la muroj sen ia ornamaĵo, sed, malferminte la pordon de siaj respektivaj dormoĉambroj, ili havis veran surprizon... ili estis grandaj kaj meblitaj en la plej ĉarma kaj luksa maniero, tute malsamaj al tiuj, kiujn ili iam antaŭe vidis.

“Jen multekosta afero,” diris Merchant. “Eble mi posedas sufiĉan sumon por pagi unu noktan restadon ĉi tie, sed certe ne plu. Ni devas tuj demandi la koston, ĉar jen estas ĉambroj tute taŭgaj por princoj.”

Ili alvokis la servistinon, sed ŝi ne komprenis unu vorton angle, france, aŭ germane, kaj ŝajne ne aŭdis la sonon de Esperanto. Ŝi genufleksis kaj forkuris. Poste alvenis la pordisto kun malgranda libreto verkita angle kaj finlande, kiun li transdonis al Merchant. Ĉi tiu serĉis tra la paĝoj kaj sukcesis trovi frazon, kiu demandis: “Kiom kostas ĉambro por unu persono ĉiutage?” La pordisto legis la tradukon, kiu staris kontraŭ la demando kaj siavice eltrovis la taŭgan respondon: “Ĉambro de la unua klaso kostas du ŝilingojn kaj tri pencojn ĉiunokte, kune kun matenmanĝo.” La amikoj relegis la respondon kelkafoje kaj nature imagis, ke estas eraro, sed, montrinte la monon al la pordisto kaj notinte lian jesan geston ili estis kontentaj pri la bonega aranĝo. “Ni loĝos ĉi tie por ĉiam,” diris Merchant.

Iliaj du ĉambroj estis apude kaj ili aranĝis havi la matenmanĝojn en la ĉambro de S-ro Merchant je la oka ĉiumatene. Ili bone dormis tiun unuan nokton kaj je la proksima mateno salutis unu la alian kun ĝojo, ĉar bela sunbrilo atendis ilin ekstere.

“Mi ĵus rigardis el la fenestro,” diris Merchant, “kaj se mi ne eraras, oni vendas fragojn. Kiam ni foriris Anglujon mi supozis, ke mi nepre devus atendi ĝis la venonta jaro antaŭ ol gustumi tiun belan frukton denove. Ĉu ankaŭ vi ŝatas ilin, Klem?”

“Ho! fragoj! Jes... mi vere amas ilin.”

“Bone. Mi ne povas havi fidon pri ia homo kiu ne amas ilin... do, ni mendos... bonvolu sonorigi, estas je via flanko.”

La servistino eniris kaj, kiel kutime, genufleksis. Ion ŝi diris, sed por ili tio estis ne komprenebla. Merchant prenis ŝin per la mano, kondukis ŝin al la fenestro kaj penis montri al ŝi la fragojn ĉe apuda budo. “Strawberries... fragoj... fraises... freŝas... erdbeeren... fragole... Vi ankoraŭ ne komprenas? Do, rigardu ĉi tiun skizon; nun, rigardu la koloron de la tablotuko... estas ruĝa, ĉu ne? Jen estas kremo kaj sukero... vidu kiel mi kovras la skizitan fragon per ili kaj metas la tuton en la buŝon kaj ridetas je la bongusteco de la frukto... ĉu vi komprenas?”

La virino gaje ridis, kaj denove genufleksis... ho! kia bela kutimo, tio estas... kaj rapide forkuris; ŝi fine komprenis! La fragoj alvenis; ili estis tre malgrandaj, sed treege dolĉaj kaj bongustaj kaj Merchant kaj Klem regalis sin ĉiumatene per la plej bona el ĉiuj fruktoj.

“Tre bone vi faris la aferon, sinjoro,” diris Klem, kun admiro.

“Oni diras ke neceso estas la patrino de eltrovoj, sed mi opinias ke kiam ajn oni vere amas, oni ĉiam atingas la celon. Mi tiom multe ŝatas fragojn, ke kredeble mi sukcesus trovi vojon por komprenigi al eskimo, se li posedas ilin kaj deziras ilin vendi.”

“Mi esperas, ke iafoje vi vizitos min en Mellowdale,” diris Klem. “Mi havas bonan provizon da ili en mia ĝardeno.”

“Klem... ni estos amikoj dum la tuta vivo... la invito estas jam akceptita... mi nepre venos.”

“Vi ne ŝercis? Estas vera promeso?”

“Ne timu, mi ne forgesos. Intertempe mi esperas ke la venonta somero estos favora por la frukto. Nun, ni devas rapide iri al la Malferma Kunveno... estos... memorinda travivaĵo por ni ambaŭ.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.