La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KOMPATINDA KLEM

Aŭtoro: John Merchant

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 1

Kutime la doloroj de infano komenciĝas je la tago de ĝia naskiĝo, sed en la kazo de mia heroo ili vere komenciĝis kelkajn tagojn antaŭ lia eniro en la familian rondon. Jen la klarigo:

“Kiam nia infano naskiĝos, ni nomos ŝin ‘Klementino’” diris S-ro Henry Kensford al la edzino.

“Certe, se la nomo plaĉas al vi. Sed povas okazi ke la infano ne estos...”

“...Filino? Sendube estos filino. Ĉu mi ne deziras filinon? Ĉu ni ne jam havas filon kaj ĉu estus prudente havi du?”

“Jes, mia kara, sed la Naturo ofte...”

“Ne parolu al mi pri la Naturo. Ĉu mi ne venkis ŝin en mia komerca kariero?”

“Ne la Naturon, kara mia... la Sorton, jes.”

“Ili estas la sama afero. Kiam mi estis knabo mi diris al mi mem: ‘Mi ŝanĝos mian sorton!’ La Naturo faris el mi laboriston sed mi montros al ŝi ke mi meritas alian rangon, kaj jen mi estas... Memfarita Homo!

“Vi estas mirinda homo, sed post ĉio, la sekso de infano estas en la manoj de...”

“...Vi mem. Ne forgesu tion. Ne malkontentigu min. Mi jam diris al miaj kunuloj ke mi baldaŭ havos filinon... belan, dolĉan filinon... kaj ĉu vi imagas ke mi intencas aperi antaŭ ili kiel malsaĝulo kaj mensogulo? Ĉu mi ne petis de vi filon kaj vi naskis Viktoron? Ĉu mi ne rajtas fari pluan postulon por havigi filinon? Mia tutviva moto estis: ‘Ĉio estas atingebla de homo, kiu vere meritas ĝin.’ Mi atendas filinon... filinon!” kaj sen pluaj vortoj li foriris al sia oficejo.

Henry Kensford estis stranga homo. Li venis el la laborista klaso kaj mem komencis labori por gajni la vivrimedojn je la aĝo de dek jaroj. Unue, li portis viandaĵojn al la klientoj de William Veal, la loka buĉisto, sed post unu jaro sukcesis fariĝi laboristo ĉe firmo, kiu fabrikis peklaĵojn kaj konservaĵojn. Kun sia tuta energio li dediĉis sin al la novaj devoj kaj iom post iom li plibonigis sian pozicion, ĝis fine li akiris la plenan fidon de siaj superuloj kaj ricevis permeson agi kiel helpanto en la laboratorio. Tie li kontentigis ĉiujn per siaj diligenteco kaj zorgemeco, sed... tute nesuspektite de ili, li subkaŝe observadis ĉion, kio okazis dum la miksado de la diversaj ingrediencoj kaj eltrovis la sekretojn de la fabrikado.

Ĉiuvespere li studadis diversajn praktikajn temojn aŭ ĉe la lernejo aŭ hejme. Li neniam elspezis unu pencon krom tiuj absolute necesaj, kaj ŝparis kaj ŝparis ĝis kiam alvenis la tago je kiu li ekkriis al si mem: “Nun mi povas ŝanĝi ĉion. Mi ĉesos esti laboristo kaj fariĝos fabrikisto.”

Tre modesta estis la komenco. Li fabrikis siajn peklaĵojn kaj konservaĵojn, kaj poste portis ilin de domo al domo por ilin vendi. Ne facile estis havi sukceson tiamaniere, sed li havis fidon al si mem kaj iom post iom la vendado pligrandiĝis. La tempo baldaŭ alvenis, kiam li devis dungi kelkajn helpistinojn, kiam li povis enmeti reklamojn en la gazetaron pri la ecoj de siaj komercaĵoj. Pasis kelkaj jaroj kaj preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj enhavis anoncojn, ke

“La Peklaĵoj de Kensford estas la Vera Ĝojo de la Vivo”
“Ĉu vi perdis la apetiton? Manĝu la Peklaĵojn de Kensford kaj vi baldaŭ havos la apetiton de Ĉevalo”
“La Konservaĵoj de Kensford alportas la Fruktĝardenon en la Domon”

Mendoj alvenis el ĉiuj regionoj de la lando kaj Henry Kensford gajnis riĉan rekompencon por sia granda, senĉesa laborado kaj antaŭenpuŝado. Kiel li ofte diris... li estis vere memfarita homo... kaj tiel aspektis!

Je la aĝo de kvardek li decidis edziĝi, kvankam ĝis tiu tempo li neniam havis momenton por dediĉi sin al la dolĉa sekso. “Laboro unue, plezuro poste,” li diris, kiam oni demandis al li, kial li restas fraŭlo. Sed decidinte pri edziĝo, li ekzamenis la aferon kun la sama energio kiel la komercajn problemojn. Li ne estis el la speco de viro por ĉeesti danc-halojn kaj fali je la piedoj de la unua bela fraŭlino, kiu ĵetis al li “gajan okulon”. Tute ne! Ĉu temis pri aĉeto de aŭtomobilo, aŭ edziĝo de virino, li atakis la problemon kun malfermitaj okuloj kaj elvekitaj sentoj.

Unue li faris liston de la nomoj de ĉiuj virinoj, kiujn li konis en la vilaĝo... ĉar li ankoraŭ loĝis en la sama loko, kie li naskiĝis, la vilaĝo Mellowdale en Yorkshire... kaj apud ĉiu nomo li skribis iliajn ecojn, poziciojn, riĉaĵojn, ktp. Longe li pripensis la gravan aferon. Kiu meritas lin? Kiu plejbone zorgus lian hejmon, estus la plej ŝparema kaj la plej obeema pri liaj deziroj? Fine, li elektis Mary Welborn, la beletan, modestan kaj sufiĉe bone edukitan filinon de la vilaĝa Pastro. Je la granda surprizo de ĉiuj, ŝi akceptis lin.

La edziĝo, kvankam nature ne vere kortuŝanta specimeno de “La Granda Pasio”, ŝajne kontentigis ambaŭ. Mary havis tute alian individuecon ol la edzo. Ŝi similis al dolĉa, somera venteto... milda kaj karesema. Li al kruela uragano... detruanta ĉion, kio kontraŭstaris liajn planojn. Ŝi bone komprenis lin kaj ĉiam akceptis liajn proponojn senhezite kaj ilin afable plenumis. Siaparte, li penis repagi ŝian zorgemecon per malavara provizo de ĉio, kio necesis por la komforto de ŝi kaj de la filo. Ĉi tiu filo, Viktoro, estis la plej granda ĝojo de lia vivo... la pomo de lia okulo... la majstraĵo de lia tuta kariero.

La saman tagon en kiu Kensford anoncis sian deziron, ke la venonta infano estu filino, li revenis hejmen kun kelkaj pakaĵoj, el kiuj li eltiris silkajn robetojn diverskolorajn, belegan pupon kaj eburan ringon ornamitan per arĝentaj sonoriletoj. Kun sia kutima fiereco li montris ilin al Mary.

“Por kiu vi destinas ĉi tiujn belaĵojn?” ŝi demandis.

“Ĉu mankas al vi la imago? Kompreneble ili estas por nia Klementino,” li respondis kun rideto.

“Por nia K... K... Klementino! Ho! jes, certe... se...”

“Se kaj sed, kaj sed kaj se! Ĉiam la sama afero kun vi. Ĉu vi ne povas eldiri ion krom tiuj sensencaj vortoj? Vi ĉiam rememorigas min pri la du vaguloj, kiuj trovis sin sen manĝaĵoj. ‘Se ni havus ovojn, mi manĝus ŝinkon kun ovoj, se ni nur havus iom da ŝinko.’ Mi ne deziras aŭdi plu pri viaj ‘sedoj’ kaj ‘seoj’. Ni jam sufiĉe diskutis la tutan aferon... ĉio estas decidita... mi nepre devas havi filinon!”

Preskaŭ ĉiutage alvenis pluaj donacoj por la atendita Klementino, sed la koro de Mary fariĝis pli kaj pli malgaja, ĉar ŝi kvazaŭ sentis, ke granda seniluzio venos por dolorigi la edzon. Sed ŝi ne havis kuraĝon esprimi siajn timojn.

Ĉe la klubo, Kensford kaŭzis multe da amuzado inter siaj kunuloj per la senĉesaj asertoj, kiujn li faris rilate sian Klementinon. Li ne nur diris, ke ŝi estos belega knabino sed eĉ parolis pri ŝiaj ĉielbluaj okuloj, oraj bukloj kaj gracia kaj mirinda ĉarmo.

“Mi ĉiam admiris vian aplombon kaj certecon, Kensford,” diris S-ro Armstrong, la vilaĝa apotekisto, “tamen, mi devas averti vin, ke estas malsaĝe kalkuli la kokidojn antaŭ la elkoviĝo.”

“Malnova fablo,” diris Kensford. “Kial ne kalkuli ilin? Oni bone scias el la sperto de la pasinteco kiom da kokidoj naskiĝas el dek tri ovoj. Sed ne estas afero de kalkulo, sed de elekto. Kaj ĉiuokaze, saĝulo ne atendas ĝis la falo de la pluvo antaŭ ol malfermi la ombrelon... li observas la signojn kaj agas laŭe.”

“Vi scias multe, sed certe nenion pri la logiko,” respondis Armstrong. “Venontaj okazaĵoj ĵetas siajn ombrojn antaŭen, sed ĝis nun oni ne sukcesis diveni la sekson de infano antaŭ la naskiĝo. Ĉu vi ne memoras pri la Caro de Ruslando kaj kiamaniere...”

“Mi ne scias tion, kaj ne deziras ĝin scii. Mi ne sekvas la ekzemplojn de aliaj homoj... mi diris kaj nun mi ripetas, ke mia venonta infano estos filino kaj se mi eraras, vi havus mian permeson ridi antaŭ mia vizaĝo ĝis la tago de mia morto.”

“Ho! vi ne devas dubi pri tio, Kensford... ni ridos kaj ni rakontos la historion al ĉiuj homoj, kiuj iam vizitos Mellowdale,” promesis al li Wagstaff, la hotelisto.

“Do, ridu... sed nur kiam vi trovos, ke mi eraris,” respondis la aroganta Kensford, kaj li foriris.

“Mi preskaŭ esperas, ke la infano estos filo,” diris Armstrong. “Li ĉiam estas tro konscia homo por mi, kaj tio estus leciono, kiun li ne baldaŭ forgesus, ĉar ni ne permesus, ke li forgesu.”

“Jes, sed estus malfeliĉa tago por la edzino kaj ankaŭ, mi timas, por la infano. Li nepre metus la kulpon sur la ŝultrojn de ambaŭ... li neniam pardonus al ili pro sia malkontentigo,” diris Wright, la orgenisto de la vilaĝa preĝejo, kiu bone konis S-inon Kensford dum ŝia tuta vivo kaj havis por ŝi veran estimon kaj amon.

“Eble, jes,” diris la aliaj, “sed ni ridus pri li spite tion, ke li eraris.”

Fine alvenis la tago de la naskiĝo kaj anstataŭ la atendita filino estis fileto. Tamen, la vilaĝanoj ne ridis pri Kensford; ne aludis pri liaj aroganteco kaj sensaĝaj proklamoj, ĉar la tago kiu donacis al li filon ankaŭ forprenis de li la edzinon. Liaj amikoj ne ridis; ili kredis, ke li jam pagis tro multe por sia eraro.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.