|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KOMPATINDA KLEMAŭtoro: John Merchant |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kelkaj semajnoj pasis post la enterigo de S-ino Kensford, kiam F-ino Moss, la vartistino kiun Kensford dungis por la infano, eniris la studejon.
“Bonan matenon, sinjoro,” ŝi diris. “Mi devas rememorigi vin, ke hodiaŭ estas la lasta tago por la registrado de la nomo de via infano sen monpuno.”
“Ĉu estas necese ke mi mem iru pri la afero?”
“Estus plibone, sinjoro. Sed, pro tio, ke mi ĉeestis la naskiĝon, oni akceptus mian ateston anstataŭ la via.”
“Vi iru.”
“Sed pri la nomo? Ĉu vi jam decidis pri tio?”
“Kompreneble... Klementino.”
“Ili ne permesos tion... estas nomo por filino.”
“Kaj oni fanfaronas, ke Anglujo estas lando de Libereco!” li respondis, indigne. “Ĉu mi ne rajtas nomi mian propran infanon per kia ajn nomo, kiu plaĉas al mi?”
“En limoj, sinjoro. Estas por la bono de la infano ke li havu taŭgan nomon... la aliaj ridus pri li, se li havus inan nomon... sed... kial ne nomi lin ‘Klement’? Tiu estas taŭga por filo?”
“Faru tiel, sed neniam menciu la nomon en mia ĉeesto.”
Fine mia heroo havis sian propran nomon, kvankam li sciis nenion pri tio. Uzinte la vorton “heroo”, mi faris eraron. Vi baldaŭ eltrovos, ke li estas nur simpla, humila peceto de la homaro, sen hararo, sen dentoj kaj sen saĝeco. La fama verkisto, Thackeray, priskribis sian verkaĵon, “Vanity Fair” kiel romano sen Heroo, kaj pro tio, ke mi ne kapablas sekvi la ekzemplon de tiu glorinda aŭtoro alimaniere, mi elektis ĉi tiun vojon: Mi ankaŭ havos libron sen heroo, kaj povas sekvi, ke la recenzistoj notos la fakton kaj aperigos paragrafon: “Ni legis ĉi tiun verkaĵon kun pli granda ĝojo pro tio, ke ĝi rememorigas nin pri ‘Vanity Fair’... ĝi ne havas heroon”... se tio okazus, mi povus citi la frazon en miaj reklamoj, sed sen la lastaj kvar vortoj!!!!
La fruaj jaroj en la vivo de infano havas intereson nur por la patrino kaj kelkafoje por la patro, tial mi ne ĝenos la leganton per detaloj pri la amuzaj kaj allogaj trajtoj de Klement. Li similis al ĉiuj aliaj infanoj, ĉar li havis grandegan apetiton, puŝis la fingretojn en la okulojn de ĉiuj, kiuj alproksimiĝis al li, dormis tra la tuta tago kaj kriegis tra la tuta nokto. Post iom da tempo, li eltrovis, ke peceto da ĉokolado plibone gustas post rulado en koto kaj ke ŝtrumpetoj estas pli komfortaj en la buŝo ol sur la piedoj. Jes, li similis al ĉiu alia infano en tiuj detaloj sed, bedaŭrinde, li havis tute kontraŭan sperton, kiam li komencis balbuti. Kutime, la unuaj sonoj kiuj venas el la buŝetoj de infanoj estas “Ma-ma” kaj “Da-da”. (Oni asertas ke en ĉi tiuj tagoj de universala patronado de la Kinematografo, la unua vorto estas “Jep!” sed tion mi ne konsentas. Hollywood havas multajn kulpojn sed ĝis nun la infanoj evitis la influon de ili.) Klem neniam aŭdis la belajn sonojn, ĉar lia “ma-ma” jam mortis kaj lia “da-da” neniam vizitis lin. Estis pro tio, ke la servistinoj ĉiam nomis lin: “Kompatinda Klem” kaj tiun nomon li portis dum multaj jaroj.
Kiam li atingis la okan naskiĝtagon, F-ino Moss, kiu feliĉe ankoraŭ zorgis pri li, prenis sian kuraĝon per ambaŭ manoj kaj eniris en la ĉeeston de Kensford.
“Sinjoro, mi petas vin, diru al mi, kion vi intencas fari rilate la edukadon de via filo. Estas necese, ke li nun vizitu ian lernejon. Ĉu vi faris iajn aranĝojn?”
“Ne... kaj ne intencas,” li grumblis.
“Pastro Welborn venis kelkafoje por konsulti vin. Li deziras, ke mi klarigu al vi, sinjoro, ke la leĝo de la lando... li mem estas ano de la edukada komitato... la leĝo postulas ke...”
“Ne parolu al mi pri la leĝo... mi faras leĝojn por mi mem kaj neniam permesos al S-ro Welborn, nek al la registaro, interveni inter mi kaj miaj planoj. La knabo iros al la vilaĝa lernejo, same kiel ĉiu alia nedezirita infano.”
“Li jam bezonas novajn vestarojn, sinjoro.”
“Li povas porti tiujn, kiuj estas eluzitaj de S-ro Viktoro. Mi ne aĉetos novajn por li.”
F-ino Moss eliris la ĉambron, murmurante al si mem: “Kompatinda Klem!” Ĉiuj en la domo ŝatis la knabon kaj kun preskaŭ egala forto malamis lian fraton, Viktoro, kiu feliĉe ne ofte venis inter ilin. Je tiu tempo li estis en Eton, kaj havas esperojn pri la Universitato de Oksfordo. Li similis al la patro, estante aroganta kaj plena de memfido. La servistinoj devis nomi lin “Sinjoro”, kvazaŭ li estus jam plenkreska viro kaj li ĉiam traktis sian plijunan fraton sammaniere kiel la patro mem, kvazaŭ li estas makulo sur la horizonto.
Klem iris al la lernejo kaj restis tie kiel lernanto ĝis li atingis sian dek-kvaran jaron, kiam la patro subite ordonis, ke li iru al la fabriko por komenci laboradon, ne kiel ano de la ofica stabo, ne kiel filo de la estro, sed en la rolo de ordinara laboristo, kaj je la sama tempo Viktoro iris Oksfordon! Kaj denove la servistinoj kaj ankaŭ la vilaĝanoj ekkriis: “Kompatinda Klem!”
Kiel feliĉa mi estus, se mi povus diri ke Klem plenumis siajn devojn kun tiel granda sukceso, ke la patro ne povis plilonge fermi la oficejon kontraŭ la eniro de sia filo; ke Klem eltrovis novajn kaj multe pli bonajn metodojn por la fabrikado de la komercaĵoj de Kensford; ke la patro akceptis lin kiel kompanianon en la firmo. Por diri la veron, Klem ŝajne estis stultulo kaj malbone laboradis. Se estis ia ŝanco fari eraron, li tuj eltrovis ĝin. Diligenta li estis, sed ĉiam agis kvazaŭ li ne komprenas tion, kion oni bezonas de li. Sed la homoj en la fabriko havis por li varman simpation kaj penis kovri liajn erarojn antaŭ la okuloj de lia patro. Kun ili, same kiel kun la servistinoj hejme, la knabo estis simple “Kompatinda Klem”.
Kelkaj jaroj pasis... certe vi notas mian kapablon forruligi la jarojn... kaj Klem havis dudek jarojn. Lia patro iris aŭtomobile al Oksfordo por vidi sian ŝatatan filon, Viktoro, ĉar oni anoncis en la ĵurnaloj, ke ĉi tiu eble gajnos sian “Blue” en la Universitata Kriketa Ludantaro... unu el la plej grandaj honoroj en la amatora mondo de sporto... honoroj por Viktoro kaj malagrabla laborado por Klem!
Klem estis en la fabriko, sen ĵako kaj veŝto, kun manikoj de la ĉemizo volvigitaj super la kubutoj, kun ŝvito elstaranta kiel globetoj sur la brovo, laca pro la longaj horoj jam pasigitaj en terure varmega atmosfero dum tiu somera tago, kiam lia atento estis altirita je la eniro de S-ro Packman, plibone konata en la vilaĝo kiel “Advokato Packman”.
“Ĉu S-ro Klement estas ĉi tie?” li demandis de laboristo.
“S-ro Klement, sinjoro? Mi ne konas lin... ni ne havas iun kun tia nomo en la fabriko.”
“Kompreneble vi havas... mi aludas al la filo de via estro, S-ro Kensford,” diris Packman.
“La filo de la estro? Ho! ĉu vi bezonas Klem?”
“Certe mi bezonas Klem, kiel vi malĝentile nomas lin. Kie li estas?”
“Jen mi estas, sinjoro,” diris Klem, alproksimiĝante kun iom da timo al la vizitanto.
“Pardonu min, S-ro Klement, mi ne rekonis vin... mi bedaŭras diri, ke mi havas tre gravajn novaĵojn por vi... novaĵojn, kiuj kompreneble kaŭzos al vi grandan doloron... via estimata patro kaj via estimata frato, S-ro Viktoro, havis gravan aŭtomobilan akcidenton, ili... ho! pardonu al mi, ke mi ne povas transdoni al vi pli agrablajn novaĵojn... ili... ili estas elĵetitaj el la aŭtomobilo kaj ambaŭ perdis la vivon.”
“La patro kaj frato estas mortaj!” ekkriis Klem, kvazaŭ en sonĝo.
“Bedaŭrinde, jes... vi havas mian profundan kompaton, S-ro Klement.”
“Dankon... sed, mi kredas ke vi eble ne devas nomi min ‘sinjoro’... mia patro ne ŝatus tion,” diris Klem.
“Sed, S-ro Klement, ĉu vi ne komprenas... vi nun estas la estro de ĉi tiu fabriko, la sola heredanto de ĉio, kion via patro posedis. Mi estis lia advokato dum multaj jaroj kaj povas certigi al vi ke, pro la morto de via frato, S-ro Viktoro, vi estas la sola parenco de la mortinto kaj tial de nun estas la sola posedanto de liaj riĉaĵoj. Mi esperas ke la fido kiun via estimata patro havis ĉe mi rekomendos min al via propra servado.”
“Mi... la estro? Mi? Sed mi estas nur laboristo ĉi tie... vi nepre faris eraron, S-ro Packman.”
“Ne, S-ro Klement, mi ne eraris. La Sorto forrabis de vi patron kaj fraton, sed kiel rekompencon, faris vin riĉulo. Sed eble la plej bona afero estos surmeti viajn vestojn kaj iri kun mi por vidi vian avon, Pastron Welborn. Li certe helpos vin per sia konsilo je tiu terura tempo.”
“Jes, sinjoro... sed mi ne povas foriri ĝis la sesa... oni ne permesas foriron el la fabriko antaŭ tiu horo. Pardonu min, jen venas S-ro Snooks, la administristo de la fabriko... li forte grumblus al mi, se li kaptus min sen laboro en la mano,” kaj Klem penis forkuri al sia benko, sed Packman kaptis lin ĉe la ŝultro kaj detenis lin.
S-ro Snooks estis tre malagrabla homo, la ĉefsklavigisto de la mortinta Kensford, malamata de ĉiuj laboristoj en la fabriko. Li jam sciiĝis pri la akcidento al la estro kaj lia filo, Viktoro, kaj kredas ke de nun li mem facile fariĝos la vera estro de la firmo, ĉar neniu krom li komprenas la tutan internan funkciadon de la maŝino. De nun lia pozicio kaj potenco devas nature pliboniĝi pro tio, ke “Kompatinda Klem” ne posedas ian praktikan scion pri la fabrikado kaj vendado de la komercaĵoj de Kensford kaj tial estus kiel vakso en liaj manoj. Li vidis Packman kun Klem kaj tuj decidis agi kvazaŭ li havas plenan kaj nedisputeblan aŭtoritaton.
“Ha!” li ekkriis, turnante sin al la advokato. “Kion vi faras ĉi tie, Sinjoro? Ĉu vi vidas la afiŝon sur la muro: ‘Eniro Malpermesata’.”
“Jes,” respondis Packman, “sed mi havas la rajton veni ĉi tien.”
“Vi havas rajton? Mi ne komprenas... klarigu viajn vortojn,” diris Snooks.
“Mi jam klarigis ilin... al via estro, S-ro Klement.”
“Al Mia estro? Vi eraras... grave eraras, sinjoro. En la foresto de S-ro Kensford mi estas la sola estro en la fabriko kaj mi dankos vin tuj foriri aŭ mi ordonos ke oni elĵetu vin perforte,” diris Snooks kun rapide kreskanta kolero.
“S-ro Klement, ĉu vi permesas ke viaj subuloj alparolu al viaj amikoj tiamaniere?” demandis Packman al la timigita Klem.
Mi jam diris ke Klem ŝajne estas stultulo, sed mi devas nun aldiri ke estis nur “ŝajne”. En la daŭro de sia tuta ekzistado, li suferis de “malsupereca komplekso”... mi tre ĝojas ke mi trovis okazon por enmeti tiun frazon, ĉar ĝi aperas en ĉiuj libroj je la nuna tempo kaj nature mi deziras ke la mia enhavu la kutimajn riĉaĵojn... li ĉiam kutimiĝis esti subpremita de la patro kaj frato, agi laŭ iliaj ordonoj kaj plenumi iliajn ordonojn sen prokrasto kaj sen diskuto. Sed kvankam ili regis liajn agojn ili ne havis povon rilate liajn pensojn; li multe pensis kaj multe suferis pro iliaj maljustaĵoj kontraŭ li. Kiam S-ro Snooks unue eniris la laborejon, li sentis la malnovan timon kaj deziris eviti pluajn malagrablaĵojn per tuja reveno al siaj taskoj, sed post rigardo al la vizaĝoj de Packman kaj Snooks, la lumo subite eniris lian menson... li vidis ke S-ro Packman havas plene memkontentan mienon dum Snooks havas la arogantecon de homo, kiu deziras gajni la venkon per aplombo.
“S-ro Packman,” diris Klem. “Antaŭ kelkaj minutoj vi konstatis, ke mi nun estas la estro de la fabriko. Vi estas certa pri tiu punkto?”
“Ne estas ebleco de ia dubo... vi vere estas la estro.”
“Ĉu mi nun posedas la povon maldungi iun en la fabriko, kiu ne plaĉas al mi?”
“Kompreneble, kvankam vi devus pagi lin certan kompensaĵon se vi ne farus la kutiman sciigon pri eksiĝo.”
“Tion mi komprenas... oni ofte agis tiamaniere ĉi tie. Nur unu pluan demandon mi deziras fari. Ĉu vi estas preta agi kiel mia leĝa reprezentanto de tiu ĉi momento?”
“Kun plezuro, S-ro Klement, se vi tion deziras.”
“Do, tuj mi transdonas al vi aŭtoritaton por prizorgi miajn aferojn. Mi sekvos viajn konsilojn kiam ajn mi povos, sed estas unu afero kiun mi devas nepre plenumi laŭ mia propra volo... mi ne permesos ke S-ro Snooks restu en ĉi tiu fabriko unu pluan minuton. Li ĉiam subpremis ĉiujn laboristojn de la firmo kaj, ĉu mi suferos monan perdon pro lia foriro aŭ ne, mi ne toleros lian pluan ĉeeston.”
“Vi estas frenezulo!” kriis Snooks. “Sen mia helpo la firmo ruiniĝus post tri monatoj.”
“Vi aŭdis mian volon, S-ro Packman,” diris Klem, kvankam kun tremantaj lipoj, “Bonvolu preni la necesajn paŝojn por plenumi ĝin.”
“Kompreneble... kun vera ĝojo,” diris Packman, kiu tiam sin turnis al la nun surprizita Snooks kaj kun eble tro ĝentila voĉo diris: “S-ro Snooks, kiel la leĝa reprezentanto de la firmo Kensford, mi sciigas al vi, ke ni ne plu bezonas viajn servadojn. Se vi transdonos al mi viajn ŝlosilojn kaj sciigos al mi kiom da salajro vi ricevas, mi tuj pagos al vi ĉion, kion vi rajtas ricevi.”
“Mi vidos vin en Hadeson antaŭ ol plenumi vian absurdan demandon. Jen mi estas kaj jen mi restos.”
Dum la interparolo, unu el la laboristoj, Joe Smith, kiu havas la fortecon de bovo, vidinte ke Snooks levis la pugnon kvazaŭ kun intenco frapi la maljunulon, subite kaptis lin per ambaŭ manoj ĉe la talio, renversis lin, supron malsupre, tiamaniere ke la moneroj falis el liaj poŝoj, kaj post forta skuado, eĉ la deziritaj ŝlosiloj ankaŭ klakis ĝis la planko. Smith denove turnis lian kapon supren kaj je la sama momento du aliaj laboristoj lerte metis grandan sakon super liajn ŝultrojn, alligis ĝin ĉirkaŭ la talion per forta ŝnuro, kaj portis lin al la elirejo, kie staris ŝarĝ-aŭtomobilo. Ili enĵetis lin, zorge ŝlosis la pordon kaj preparis por la forveturado.
“Kion vi intencas fari kun li?” demandis Packman, kiu kuris kiel eble plej rapide al la elirejo.
“Ho! Ni longe sopiris montri al li la grandan amon kiun ni ĉiuj sentas por li kaj jen estas bona okazo por plenumi la deziron... ni enmetos lin en la lageton por vidi lian spertecon kiel naĝisto.”
“Tion mi ne povas permesi,” diris Packman. “Estas kontraŭ la leĝo.”
“Sed ne kontraŭ la volo. La plezuro superos la punon,” kaj ili funkciigis la maŝinon kaj forveturis.
“Kion ni faru nun?” demandis Klem.
“Mi esprimis la deziron viziti Pastron Welborn, ĉar li povos nin helpi rilate la enterigon de viaj parencoj.”
“Mi ŝatus vidi lin, sinjoro,” diris Klem.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.