|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KOMPATINDA KLEMAŭtoro: John Merchant |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La sesa horo matene estas ĵus anoncita de la preĝej-horloĝoj, unu post la aliaj, kiam la du angloj fine trovis sin sur la kajo en Stokholmo. Ĝis tiu tempo ili estis inter amikoj, kiuj parolis esperante. Nun ili estas fremduloj en nekonata lando. S-ro Merchant atendis la ĉeeston de sia agento, sed kvankam li restis ĝis ĉiuj aliaj foriris, ne estis signo de la sinjoro.
“Feliĉe mi havas lian adreson,” li diris al Klem. “Ni havigos fiakron kaj veturos al lia oficejo.”
Policano helpis ilin; ili havis iom da malfacilo rilate la adreson sed post enketo je aliaj homoj, la veturigisto prenis sian seĝon kaj ili “honk-honk-is” tra la urbego.
“Jen vi estas,” li diris, aŭ, por diri la veron, li ne diris; sed ili komprenis la vortojn per la fakto ke li malfermis la pordon kaj ŝajne invitis ilin eliri.
“Atendu momenton,” diris Merchant. “Mi ne havas svedan monon, sed mia amiko tuj pagos vin,” kaj li eniris la konstruaĵon. Je lia granda surprizo estis butiko por la vendado de ĉokoladoj kaj bombonoj. Beleta fraŭlino estis en la butiko kaj tuj salutis lin per ĝentilaj vortoj, kiujn li tute ne komprenis.
“Mi timas, ke mi eraris, fraŭlino,” li diris angle. “Mi serĉas S-ron Halstrom. Ĉu li estas ĉi tie?”
“Halstrom?” ŝi diris, “choklad, ja!” kaj ŝi montris al li belegan skatolon kun granda multkolorigita rubando.
“Mi ne venis por aĉeti ĉokoladojn, nek sukeraĵojn. Mi deziras vidi S-ron Halstrom... Herr Halstrom... Monsieur Halstrom... aŭ simple, se tio pli plaĉas al vi, ... Mr. Halstrom. Ĉu li ankoraŭ alvenis?”
Ŝi ne komprenis, sed, kredante, ke li bezonas pli bonan skatolon ol ŝi jam montris al li, komencis serĉi por pliluksaj. Kiam la pacienco de Merchant malgrandiĝis je la mikroskopa punkto, la veturigisto eniris kaj per energiaj gestoj montris, ke li trovis la ĝustan lokon. Li ankaŭ klarigis la aferon al la fraŭlino, kiu ridetis gaje anstataŭ plendi pri la perdo de tempo, kiu okazis ĉe ŝi. La oficejo de S-ro Halstrom estis ĉe la sesa etaĝo, kaj tial la tri homoj devis supreniri la longajn ŝtuparojn kun la ĉiuj pakaĵoj, ĉar, pro la frueco de la horo, la lifto ankoraŭ ne funkcias. Alveninte ĉe la pordo, kiu surhavas la nomon: “H. Halstrom”, ili nature kredis, ke iliaj ĝenoj tuj finiĝos. Sed, ne. La pordo estas ankoraŭ ŝlosita. La angloj ne havis svedan monon por pagi la veturigiston kaj li rifuzis akcepti anglan aŭ finlandan. Do, la tri homoj sidiĝis sur la pakaĵojn kaj atendis la alvenon de la agento. Pasis eble duona horo, kaj maljuna virino suprengrimpis per malrapidaj, jam lacaj paŝoj, la ŝtuparon. Ŝi venis por purigi la oficejojn de tiu etaĝo.
“Je kioma horo kutime alvenas S-ro Halstrom, sinjorino?” demandis la veturigisto, svede.
“Je la deka,” estis ŝia respondo, kiun ŝi klarigis al la amikoj, montrante la ciferon sur la poŝhorloĝo de Klem.
“Ankoraŭ du horoj kaj duono! Ni dormu,” diris Merchant, kaj la tri fermis la okulojn por ripozi, sed denove oni aŭdis la alproksimiĝon de piedoj. Ĉu povas esti S-ro Halstrom? certe la sono estas farita de la pezaj piedoj de ia viro... jen li venas... jen li... jen li ne venas... estas policano!
Li kaj la veturigisto havis interparoladon el kiu la angloj ne komprenis unu vorton, sed montris grandan surprizon kiam eĉ la policano sidiĝis apud ili kun klara intenco resti ĝis la fino de la afero, aŭ, kiel oni diras angle: ĝis la hejm-reveno de la bovinoj. Ili ne povis toleri la strangan silenton kaj tial ili multe parolis unu al la aliaj, kvankam sen ia interkompreno. Ili multe ridis kaj fumis sennombrajn cigaredojn. Klem antaŭe ne fumis finlandajn cigaredojn, ĉar li prenis sufiĉe grandan kvanton da anglaj kun si, sed lastatempe la provizo konsumiĝis. La finlanda speco estas iom stranga por tiuj, kiuj ne kutimas al ili, ĉar la tabako plenigas nur duonon de la cigaredo... la alia duono estas tubeto el pajlo. Klem fumis senzorge, sed kiam la fajro atingis la lokon, kie la tabako finiĝas, la varma cindro elfalis sur la kruron de la fuminto. Klem sentis piketon kaj frotis la kruron, sed la cindro tuj bruligis al li la fingron kaj li eksaltis kun doloro. Estis nur bagatela afero, sed la surprizo kaŭzis al li momentan ekscitecon... li poste konstatis, ke li vere imagis, ke oni pafvundis lin.
“Jen domaĝo!” diris Klem. “La cigaredo bruligis mian pantalonon... estas truo ĉi tie kaj oni povas klare vidi la karnon tra ĝi.”
“Mi povas ripari tion sen helpo de tajloro,” diris Merchant, kiu tuj prenis sian fontoplumon kaj faris inkmakulon sur la karnon. Ĉiuj ridetis pri la afero, ĉar ĝi helpis pasigi iom da tempo. Tamen, kiam Klem eniris la banejon je la sekvinta mateno kaj ekvidis la makulon, li unue kredis, ke estas kontuzo... li forgesis la inkon de la riparisto!
Je la naŭa, S-ro Halstrom fine alvenis kaj granda pantomimo denove komencis, ĉar eĉ li ne sciis la anglan lingvon. Merchant sukcesis komprenigi lin, ke li devas pagi la veturigiston kaj tion li faris. Li ankaŭ pagis monon al la policano, kiu nur eniris, kiel oni poste eltrovis, por demandi kial oni lasis la fiakron en la strato tiel longe.
Ili eniris la oficejon kaj S-ro Halstrom montris per sia poŝhorloĝo, ke io okazos je la dekunua, sed kio, la angloj ne bone komprenis. Tamen, se oni sufiĉe longe atendos, aferoj kutime ordiĝas. Je la dekunua alia sinjoro eniris... estis la bopatro de S-ro Halstrom, kiu zorgis pri lia korespondado en la angla lingvo, sed ĉiam konstruis siajn respondojn el frazlibroj... li ne kapablis paroli la lingvon! Sekvis, ke ankaŭ li eltiris la poŝhorloĝon kaj montris per ĝi, ke je la unua posttagmeze, alia homo alvenos!!!
“Sed ni estas malsataj... ĉu ni ne povas eliri kaj manĝi?” demandis Merchant. La du svedoj gaje ridetis, sed certe ne komprenis la proponon. Tial, estis necese malfermi la buŝon kaj ŝajne enmeti manĝaĵojn. Tio havis bonan efikon. Ili ĉiuj eliris kaj bone regalis sin en unu el la plej luksaj restoracioj en la urbego. Je la unua horo ili reiris al la oficejo kaj kelkajn minutojn poste alvenis la edzino de S-ro Halstrom, kiu ricevis sian edukadon en Anglujo kaj sekve senprokraste faris kontentigan solvon por ĉiuj problemoj.
Ili poste pasigis treege agrablan tagon en Stokholmo kaj estis profunde ensorĉitaj de la belecoj de tiu perlo de la nordo. Eble pli ol ĉio, ili impresiĝis de la natura ĝentileco de la svedoj mem. Oni ofte diras, ke la francoj estas la plej ĝentilaj homoj en la mondo, sed la svedoj ŝajne superas eĉ la francojn.
La vespermanĝo okazis ĉe belega restoracio kaj granda amaso da homoj ĉeestis. Sed ĉe unu tablo estis aparte gaja areto kiu tuj altiris la atenton de la aliaj gastoj.
“Jen estas feliĉa festeto, sinjoroj,” diris S-ino Halstrom. “Vi povas vidi por vi mem ke en ĉi tiu urbo oni sin amuzas tre bone, ĉu ne?”
La angloj ĵetis rigardon en la direkto montrita de la sinjorino, kaj Merchant ĝoje ekkriis: “Estas S-ro Tell kaj grupeto da alilandaj Esperantistoj... Pardonu al mi, mi konas ilin kaj ŝatus saluti ilin.”
“Esperantistoj... kiel interese... ĉu vi povas aranĝi ke ni ankaŭ sidu kune kun ili?” ŝi petis.
“Plezure, se vi permesos... vi certe trovos ilin tre agrablaj homoj,” kaj li tuj iris al la samideana rondeto.
“Jen tiu fripono, Merchant!” diris Tell. “Ĉu vi vere falis el la ĉielo?”
“Ne, sed mi opinias, ke mi trovis paradizon sur la tero. Ĉu vi povas havigi lokon ĉi tie por kvin plu? Mi havas mian amikon, Kensford, kun mi, kaj ankaŭ tri svedajn geamikojn, kiuj ne scias Esperanton, sed estos bona okazo por gajni ilin por la Stokholma Societo.”
“Kaj mi nomis vin fripono!” diris Tell, kun gaja rideto. “Nun vi estas bonegulo. Ne perdu momenton... ni faros por ili bonan akcepton.”
Ili havis vere amikan rondon. S-ro Tell alparolis al Halstrom en la sveda lingvo, D-ro Arnhold, kiu estis inter la gastoj, parolis germane kun la bopatro, kaj Klem penis varbi sian unuan rekruton por la movado parolante angle al la sinjorino. La aliaj kompreneble parolis pri siaj spertoj dum la kongreso esperante. Malbona komenco ofte havas bonan finon.
Post kvar tagoj de la plej feliĉaj travivoj en Stokholmo, Merchant kaj Klem veturis per rapida vagonaro al Malmö, de kie ili prenis vaporŝipon ĝis Sassnitz kaj poste iris rekte al Berlino, kiun urbegon ili atingis sen iaj notindaj spertoj. Ĉi tio ne estas gvidlibro kaj tial mi ne permesas al mi priskribi la vidindaĵojn de Svedujo kaj de Germanujo, kvankam ili vere meritas tutkoran laŭdon. Mia tasko estas sekvi la aventurojn de Klem kaj se mi momente forlasus lin por rigardi al aliaj aĵoj, neniu povus diri, kio okazus al li.
La financa stato de Germanujo, je tiu tempo, estis vere terura. La marko falis kaj refalis multfoje ĉiutage kaj kaŭzis grandajn ĝenojn kaj perdojn al ĉiu. La du angloj prenis taksimetron de la stacidomo al la hotelo kaj la kosto, laŭ la montrilo, estis unu marko, sed ili donis al la veturigisto cent markojn. Li ne diris unu vorton sed rapide foriris. Je la sama tago ili prenis alian iom plilongan veturadon kaj donis kvindek markojn kaj denove la veturigisto foriris sen vorto. Post kelkaj similaj spertoj ili fine prezentis nur dek markojn kaj la veturigisto faris al ili riverencon. La klarigo ŝajne estas, ke la unuaj veturigistoj kredis ke la angloj ne sciis la valoron de la mono kaj timis ke per tro granda montro de dankemeco, ili eltrovos sian eraron kaj postulus repagon... kvankam la sola ideo de la angloj estis, ne profiti per la malbona stato de la valuto.
Ne havante bonan scion de la germana lingvo, ili ne ĝuis la restadon en Berlino je la sama grado kiel en Stokholmo, sed malgraŭ manko de komprenado, ili havis multajn plezurojn kaj kiam ili okaze renkontis F-inon Hagen en la fama strato “Unter den Linden”, ili preskaŭ saltis por ĝojo, ĉar de tiu minuto alia ekzistado komenciĝis por ili en la granda urbego. Ŝi kondukis ilin al la plej famaj palacoj, muzeoj, art-galerioj, kaj elektis por ili bonegajn restoraciojn kaj teatrajn prezentadojn.
“Kun Esperanto,” diris Merchant, “ni estas princoj de la reĝa sango; sen Esperanto, ni estas fremduloj kun nemoveblaj langoj, ĉu ne, Klem?”
“Jes, sinjoro, estas kvazaŭ miraklo subite okazas kiam ni ie renkontas samideanon. Kaj mi opinias ke Fraŭlino Hagen estas unu el la plej ĉarmaj, kiujn mi ĝis nun vidis.”
“Ha! Ĉu via koro fine suferas atakon?”
“Ne precize, sed ŝi estas... mi ne scias kiel diri... ŝi estas... ŝi multe plaĉas al mi.”
“Havu zorgon, mia juna amiko, aŭ vi reiros al via Mellowdale kun edzino.”
“Ne, sinjoro. Mi neniam havus la kuraĝon diri al ŝi ke mi amas ŝin, eĉ se mi amus ŝin.”
“La kuraĝo venas kun la knabino, Klem. Se vi ne posedas la kuraĝon, estas bona signo ke ĉi tiu ĉarmulino ne estas destinita de la sorto fariĝi S-ino Kensford.”
“Mi kredas ke ne... sed ŝi estas...”
“Estas konsentite, Klem... ŝi estas!”
La tago por foriri alvenis kaj ili iris al “Cook” por aĉeti la biletojn. Je sia granda surprizo ili devis stari en longa viclinio, ĉar ŝajnis ke la tuta homaro ankaŭ venis kun la sama celo.
“Vi sidiĝu, sinjoro,” diris Klem. “Mi povas havigi la biletojn.”
“Bone, vi estas multe pli juna ol mi.”
Merchant sidiĝis apud maljuna sinjorino kaj post kelkaj minutoj notis ke ŝi aspektas angle. Li tuj demandis al ŝi: “Pardonu min, sed se vi estas anglino, eble mi povas helpi al vi.”
“Dankon, sinjoro,” ŝi respondis. “Mi ne estas anglino sed havas la pli grandan honoron esti skotino!! Feliĉe mi ne bezonas helpon, ĉar mia filino jam zorgas pri niaj biletoj.”
“Bone, sed estante anoj de la sama Imperio, ni povas paroli, se tio plaĉas al vi.”
“Kun plezuro. Mi ne aŭdis unu vorton anglan dum la pasintaj du monatoj, krom tiuj parolitaj al mi de mia filino. Mi jam estas tre malpacienca por revidi la belan landon de Robbie Burns.”
“Tion mi povas kompreni. El kia urbo vi venas, sinjorino?”
“El la fama kaj historia urbo Ayr. Ĉu vi iam iris tien?”
“Unu fojon, kaj mi havas belan memoron pri ĝi. Mi eĉ ricevis inviton de la Provost viziti la urbdomon kaj havis en miaj manoj la reĝan dokumenton, kiu proklamis la liberecon de Ayr.”
“Tio estis vere grandioza honoro por vi. Mia nomo estas Macpherson. Kaj la via?”
“Merchant. Nun, ni estas kvazaŭ parencoj, ĉu ne?”
“Plibone, ni estas amikoj: parencoj tro ofte interdisputas... estas la homoj, kiujn ni ĵus renkontis, kiuj estas la plej agrablaj.”
“Konsentite, sed, por pasigi la tempon ni devas esti parencoj... ĉu vi ne rimarkis la scivolecon de via filino? Ŝi ne prenas la okulojn de ni.”
“Ha! estos nova sperto por ŝi... kutime estas mi kiu devas teni la okulojn sur ŝi... ŝi ĉiam altiras la atenton de la viroj.”
“Mi havas ideon. Ĉu estas en via familio viro kiun ŝi ne vidis de longa tempo?”
“Estas ŝia onklo James, tre malinda viro, kiu forkuris el Ayr antaŭ dudek jaroj. Ni ne aŭdis pri li, sed opinias ke li loĝas en Aŭstralio, se oni ne jam pendigis lin.”
“Bone... mi estos ŝia onklo, James, kaj mia amiko... kiu staras en la viclinio iom post ŝi, estos ŝia kuzo.”
“Vi estas ŝerculo, sinjoro, sed la ideo eble amuzos nin... kvankam mi konfesas ke mi ne ofte ŝercas hejme... jen ŝi venas... ne forgesu, ŝia antaŭnomo estas Maggie kaj la mia Mary.”
“Patrino, al kiu vi...” komencis la filino, rigardante de la sinjorino al la nekonatulo laŭvice.
“Vi ne memoras min? Ĉu oni neniam parolis al vi pri via vagabonda onklo, James?”
“Onklo James? ho! mi ĝojas vidi vin,” ŝi respondis, kaj tuj ĉirkaŭprenis la surprizitan Merchant per siaj fortaj brakoj.
“Maggie!” ekkriis la patrino, treege ŝokite.
“Ĉu estas malpermesite karesi long-perditan onklon en ĉi tiu lando?”
“Sed li ne estas...”
“... dezirinda parenco? Tion mi scias, sed mi ĉiam admiris vin, onklo James. Vi havis la kuraĝon forkuri el la dormema urbo Ayr, kie ĉiu tago similas al la aliaj.”
“Pardonu min, Maggie... jen mia filo, Klem,” diris Merchant, por ŝanĝi la konversacion.
“Mi ankaŭ havas kuzon... ho! kiel ĝuinda renkonto... kara Klem... mia amata kuzo!” kaj denove ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ alian kolon. Klem nature ruĝiĝis kaj tute perdis la kapablon paroli.
“La ŝerco sufiĉe longe daŭris,” diris S-ino Macpherson, “jen leciono por vi, Maggie. Ĉi tiu sinjoro estas amiko de mi kaj ĉi tiu junulo estas lia amiko. Por pasigi la tempon ni aranĝis surprizon por vi sed via maldelikata konduto ruinigis ĉion... estas ni kiuj ricevis la surprizon. Vi devas ŝpari viajn kisojn por via edzo... se vi iam kaptus unu.”
Merchant sentis ke la tempo alvenis por fari klarigon de la tuta afero kaj tion li faris.
Post la klarigo li diris: “La kulpo estas mia kaj la sola rekompenco kiun mi povas proponi, estas ke vi ambaŭ vespermanĝu kun S-ro Kensford kaj mi hodiaŭ vespere. Se vi rifuzus, mi scius ke vi ne pardonas min pro mia konduto.”
“Vespermanĝi kun vi? Estus agrabla okazo por ni,” diris F-ino Macpherson. “Ni jam vojaĝis dum du monatoj kaj ĝis nun ne vidis la eksteron de hotelo post la oka horo.”
“Do, vi estos niaj gastoj?”
“Vi estas tre afablaj,” diris la patrino, “jes... ni iros kun plezuro... sed kien?”
“Ne havu ĝenon pri tio... ni venos por vi ĉe via hotelo je la duono post la sepa... ĉu tiu horo taŭgas por vi?”
“Tute ne! Ni ne deziras perdi la duonon de la vespero,” ekkriis S-ino Macpherson.
“Bone... ni venos je la sepa precize... oni ne vespermanĝas plifrue en la kabared-hoteloj.”
Ili “ĝis-la-revidis” unu la aliajn kaj tiam Klem turnis sin al la amiko kaj diris: “Mi tre bedaŭras, sed mi ne havigis la biletojn. Kiam mia vico alvenis kaj mi proponis la monon, oni diris ke la marko ankoraŭ faladis kaj ke mi devas pagi 2,000 pli ol mi havis en germana mono.”
“Sed ili akceptas la anglan, ĉu ne?”
“Ne, oni devas ŝanĝi la monon ĉe alia biletejo. Mi nur venis por klarigi la aferon al vi antaŭ ol fari tion.”
“Ni ambaŭ iros.”
Ili staris en alia longa viclinio, kaj subite sinjoro alproksimiĝis al ili kaj diris tre mallaŭte: “Ĉu vi deziras fari monŝanĝon, sinjoroj?”
“Jes, ĉu vi havas germanan monon por angla?”
“Kiom vi bezonas?”
“Monon por dek funtoj anglaj.”
“Jen vi havas, sinjoroj,” kaj li eltiris el la poŝo sian monujon.
“Ĉi tiuj notoj estas en ordo? ... ili aspektas iom malsamaj ol tiuj, kiujn ni ĝis nun uzis.”
“Kompreneble, sinjoroj, demandu pri ili je la kas-giĉeto.”
Merchant akceptis la konsilon kaj oni diris ke la notoj estas bonaj. Ili reiris al la biletejo kaj oni diris ke la biletoj estos pretaj nur je la morgaŭa mateno. Ili ne povas vendi pluajn biletojn por tiu tago!
Plendoj ne helpis kaj tial ili foriris al sia hotelo por fari preparadojn por la regalado de la skotinoj. La ĉef-kelnero rekomendis al ili luksan kabared-hotelon en la centro de la urbego kaj telefonis por rezervi apartan tablon por ili. Tiam ili veturis al la hotelo kie loĝis la gastinoj kaj trovis ke ili vestis sin en siaj plej allogaj roboj. Alveninte ĉe la hotelo ili sentis iom da embaraso pro tio, ke neniu krom ili jam alvenis, sed S-ino Macpherson diris ke ne gravas pri la aliaj homoj; estas belega loko kaj ŝi havos tempon por ĉirkaŭrigardi la tuton kaj ankaŭ observi la alvenon de la aliaj vizitontoj.
Ili havis bonan amuzadon. La manĝado estis bonega, la vinoj bongustaj kaj la dancado alloga. Ili restis tie ĝis la dua matene kaj kiam ili reveturis al sia hotelo, la du skotinoj deklaris ke estis la plej mirinda travivo de ilia tuta vivo.
“Ho! kiam ni priskribos la aferon al niaj amikinoj en Ayr,” diris la sinjorino, “certe neniu kredos nian rakonton. Sed jen estas la menuo, jen la programo de muziko, jen la kalkulo, kiun vi forĵetis, sinjoro, sed feliĉe mi kaptis ĝin antaŭ ol ĝi difektiĝis... jen la bileto por la vestejo... kiun mi sukcesis repreni post oni enmanigis al mi mian surtuton kaj jen noto de la kostoj de la diversaj taksimetroj kiujn vi havigis por ni... ho! ili ne deziros kredi al mi, sed mi posedas la atestojn por montri ke ni ne imagis la aferon. Mirinda vespero, sinjoroj... Kiam vi venos al Ayr denove, mi invitos ĉiujn amikinojn por ke ili povu vidi por si mem ke niaj kunuloj estis ĝentilhomoj.”
“Estis por ni ankaŭ treege agrabla vespero, ĉu ne, Klem?”
“Jes, mi treege ĝuis ĝin kaj esperas ke mi havos la plezuron iri al Skotlando por renkonti vin kaj viajn amikojn...”
“Ne amikojn... amikinojn, sinjoro... mi ne havas aliajn.”
“...amikinojn, S-ino Macpherson.”
“Koran dankon... ĝis la revido,” diris ŝi.
“Ĝis la revido... onklo James... Feliĉajn tagojn por vi... kuzo Klem,” diris Maggie, kun petola rideto.
“Ĝis la revido,” eĥis Klem.
“Ni baldaŭ revidos unu la aliajn en la bela lando de kukoj kaj de Robbie Burrrrrns,” aldiris Merchant, kun vana peno doni al siaj vortoj vere skotan voĉtonon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.