La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOMPATINDA KLEM

Aŭtoro: John Merchant

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

La vojaĝo de Holando ĝis Harwich estis tiel terura kaj doloriga, ke mi intencas tuj forlasi Merchant kaj Klem. Mi estas eble la plej malbona maristo en la mondo, kaj se mi restus sur la ŝipo por priskribi la suferadojn de mia amiko kaj ankaŭ havi antaŭ la okuloj la mizerojn de multaj aliaj kompatindaj homoj, mi mem sendube fariĝus malsana.

Jes, multe plibone estos forflugi al Mellowdale kaj sciiĝi, kio okazis de post la foriro de Klem al Finlando. Aŭtoro, kiel jam dirite, posedas grandajn povojn. Li povas sidigi la leganton sur magian tapiŝon kaj en la daŭro de palpebrumo de okulo, transporti lin kien ajn plaĉas al li. Li povas fari eĉ pli mirindajn agojn. Eble vi memoras la vortojn de D-ro Faustus en la fina sceno de la fama tragedio de Marlow... (mi estas preskaŭ certa, ke vi neniam legis la tragedion, eĉ se vi aŭdis pri ĝi, sed oni devas flati la leganton kaj ŝajnigi ke li havas pligrandan sciadon ol li vere posedas, kaj samtempe fari al li bonegan impreson pere de la malgranda scio, kiun la aŭtoro mem posedas)... kiam la doktoro ekkriis kun terura pasio:

“Haltu! vi ĉiam-turniĝantaj sferoj de l’ ĉiel’
“Por ke la tempo ĉesu kaj neniam
“Venu la noktmeza horo!”

La tempo ne haltis kaj la doktoro malaperis je la noktmeza horo kun la demonoj. Sed aŭtoro povas facile haltigi la tempon kaj eĉ aranĝi ke la leganto partoprenu aferojn, kiuj jam faris parton de la estinteco. Nur estas necese imagu, ke vi aŭdis la magiajn vortojn, kiujn mi ĵus deklamis: “Alabamo Prestolago”, kaj vi tuj trovos vin antaŭ la Instituto de Mellowdale. Estas la sepa horo vespere, kvankam ni ne foriris de la ŝipo ĝis iom post la deka. Ĉu ne estas vere mirinda ago? Eĉ Einstein, kiu pretendas havi pli lertan kaj pli intiman sciadon de la leĝoj de la Universo ol ĉiuj aliaj homoj, ne kapablas malantaŭenirigi la horojn kun pligranda facileco.

La vespera aero estas iom freŝa kaj nur la gejunuloj ankoraŭ promenadas tra la belaj aleoj de la Parko. Ĉiuj aliaj jam eniris la Instituton. En la gimnastikejo estas granda bruo kaj eksciteco kaj la instruisto penegas por havigi iom da bona ordo en la ekzercadoj. En la bilardejo gravaj konkursoj okazas inter pli kaj malpli lertaj ludantoj. Ĉirkaŭ la ĉambro sidas eble dudek maljunuloj, kiuj neniam prenis frapilon en la manon sed tiu fakto ne malhelpas ke ili ĉiuj faru konsilojn pri la plej bona metodo por akiri la poentojn. Ĉiam estas la sama afero... neniu iam havas lertecon egalan al tiuj, kiuj neniam partoprenas la ludadon! Sed tempo ne permesas longan restadon ĉi tie... ni devas eniri la Koncertan Halon, kie nia amiko, S-ro Wright, la orgenisto, laboregas por perfektigi la ludadon de la orkestro. Ni aŭdas la finajn notojn de Marŝ-melodio je nia eniro.

“Ho! miaj amikoj,” diris la orgenisto en tono de vera mizero, “ni neniam sukcesos, se vi ne ĉiuj rigardos al mia bastoneto dum la provoj. Ni jam ludis la komponaĵon almenaŭ tridek fojojn kaj ankoraŭ estas kelkaj mejloj for de la perfekteco. Tom Bowles, bonvolu memori, ke vi devas silenti dum tri taktoj post la kvina linio... kaj poste estas plua silento de tri taktoj post la sepa, ktp. Via kopio estas klare markita. Anstataŭ resti, vi senĉese blovas ĝis la fino de la muziko kaj tial finas kvin minutojn antaŭ la aliaj.”

“Ne, sinjoro,” respondis Tom, indigne. “Mi ne faras tion. Kiam la finaĵo estas finita, mi ĉiam reludas la unuan parton por ke mi finu ĝuste kun la aliaj... mi scias ke ni devas ĉiuj fini je la sama momento... tio estas bona ludado.”

“Jes, jes, kompreneble... sed tiu metodo ne taŭgas por bona harmonio. Donu al mi vian instrumenton. Rigardu min. Mi ludas jene... mi silentas jene... nun mi denove ludas... ĉu vi nun komprenas?”

“Mi malŝatas tiun metodon. Nur imagu, ke kiam Klem... pardonu... Sinjoro Klem... alvenas ĉe la stacidomo... li aŭdos la muzikon... li rigardos al ni... li vidos ke ĉiuj viroj ludas krom mi... li kredos, ke mi ne povas blovi mian trumpeton... ne, ne! Tio ne taŭgas por mi. Se mi ne povas blovi la tutan tempon, ni devas havi alian arion por ke mi ne estu silenta.”

“Ne estas eble, Tom... kaj vi, Henry Smiles... vi devas bati la tamburon laŭ la tempo montrita per mia bastoneto... ne subite rapide kaj post momento malrapide.”

“Estas facile paroli, sinjoro, sed tre malfacile agi. Ĉi tie mi forte batas... tre bone... sed kiam ni estas en la strato mi ne kapablas bati laŭ regula tempo, sinjoro. Kiam ni malsupreniras la straton, mi povas bati ĝin tiel rapide kiel plaĉas al vi, sed kiam ni supreniras, mankas al mi la spiro por rapida frapado... mi preskaŭ ne povas porti la tamburon... la forto foriras. Estus plibone bati rapide dum la malsupreniro kaj malrapide dum la supreniro, ĉu ne?”

“Ne ebla afero, Henry. Vi devos fari longajn promenadojn anstataŭ eniri la drinkejon... muzikistoj ne povas bone ludi kaj multe drinki.”

“Sed mi ne faras tion.”

“Vere? Oni diras ke vi pasigas multajn horojn en la “Blua Porko”.

“Ne por drinki, sinjoro... nur por interparoli kun miaj amikoj.”

“Sed...”

“... ho! mi konfesas, ke de tempo al tempo mi havas glaseton. Ne estas eble rigardi la bieron eniranta la malĝustajn buŝojn la tutan tempon.”

“Jes, jes... sed ni perdas valorajn minutojn. Kaj vi, George Vales... kial vi faris tiun teruran blovegon je la mezo de la lasta provo?”

“Mi bedaŭras tion, sinjoro... ne estis mia kulpo... estis muŝo kiu restis sur la papero... mi kredis ke estis noto kaj mi ludis ĝin.”

“Ni ne povas permesi muŝojn ĉi tie... morgaŭ mi aĉetos muŝmortigilon... sed nun, ni reludos... ĉu vi ĉiuj estas pretaj? Joseph Barlow! kion vi faras? via violono estas ĉe la dekstra ŝultro!”

“Jes, sinjoro... mi povas plibone ludi ĝin tie... mi estas maldekstromana.”

“Metu ĝin sur la alian ŝultron... ne estas eble ludi ĝin tiamaniere.”

“Sed ĉiam mi...”

“... ŝanĝu la pozicion aŭ foriru, la tempo forflugas. Sinjoroj... unu, du, tri... ludu.”

Ili ludis. La bruado estis terura. Ŝajnis ke ĉiuj malakordoj kuniĝis amase por fortimigi ĉiujn aŭskultantojn.

“Forte!” kriis Wright, kaj ĉiuj ludis pli laŭte ol iam.

“Forte! forte!” ripetis la orgenisto, kun malespero, kaj denove la bruado pligrandiĝis. Li kriegis: “Haltu!” Ili haltis por ricevi la komplimentojn, kiuj, ili sentis, estas merititaj per la bonega ludado.

“Ho! miaj kompatinduloj, ni neniam sukcesos. Mi petis kaj petegis, ke vi ludu “forte” kaj vi tuj ludis “duoblaforte”. “Forte”, ne estas la angla vorto signifanta “forty”... ho! kion mi povas fari? Eble mi devas tuj instrui vin pri la signifo de la diversaj muzikaj vortoj ankoraŭ unufojon. Aŭskultu... pianissimo signifas mallaŭte... forte signifas...”

Sed, kara leganto, vi nepre devas esti tre laca post la longa vojaĝo kiun ni kune faris de Holando, kaj tial mi proponas ke vi tuj enlitiĝu, ĉar mi deziras konduki vin al grava komerca kunveno morgaŭ posttagmeze ĉe la oficejo de “Kensford Limited”. Do, bonan nokton... dormu bone!

Ĉu vi sufiĉe refreŝiĝis per via nokt-ripozo? Mi ĝojas pri tio. Nun, ni devas rapidiri al la kunveno. Eĉ nun ni estas iom malfrue, ĉar la direktoroj de la firmo jam sidas ĉirkaŭ la tablo en la privat-kontoro. Estas kvar viroj: S-ro Packman, kiu prezidas kiel la oficiala reprezentanto de Klem, S-ro Armstrong kaj S-ro Moody, kiuj reprezentas la oficistojn kaj la laboristojn de la firmo, kaj S-ro Mansard, la administristo, kiu sekvis la malamatan Snooks.

Je la momento je kiu ni eniras, Mansard havas la parolon:

“La afero estos tre facile aranĝebla... ne estas ia dubo ke niaj ĉef-konkuruloj, Sinjoroj Browning, ne povos plilonge funkcii. Mi havigis la sciigon de privata sed nedisputebla fonto. Ilia kapitalo antaŭ longe malaperis kaj la Banko havas kontraŭ ili grandan hipotekon por kiu ili transdonis la akciojn de la fabriko kiel garantion. La Banko ĵus postulis pluajn garantiojn kaj ili ne povas plenumi la postulon. Estas nepre necese havigi pluajn monrimedojn senprokraste. Laŭ mia takso la nuna stato de Browning, kun la fabriko, provizaĵoj, kaj la sendube bona reputacio kiun ili posedas ĉe sia klientaro, valoras almenaŭ £80,000. Mi opinias ke ni povus akiri la tuton hodiaŭ por kvarono de tiu sumo. Niaj profitoj dum la lasta jaro pligrandiĝis je dudek procento, kaj se ni kaptus ĉi tiun ŝancon forigi niajn ĉef-konkurulojn... kaj memoru, sinjoroj, se ni ne aĉetus, alia firmo nepre faros tion... nia progresado en la venonta jaro estos eĉ pli granda.”

“Estas tre malnova firmo,” diris Armstrong. “Mi konis la patron de la nunaj posedantoj kaj li estis treege bona kaj afabla homo. Estis ĉe li ke S-ro Kensford mem lernis sian komercadon.”

“Kiam oni estras komercan aferon, S-ro Armstrong, oni devas flankenmeti ĉiujn ideojn pri sentimentaleco. La aferoj estas la aferoj.”

“Jes, sed vivu kaj permesu vivi estas ankaŭ bona ideo. Kaj ne forgesu ke ĉi tiuj homoj estas anoj de la sama graflando kiel ni mem... ne fremduloj! Tamen, mi ne intencas ĵeti malvarman akvon sur vian planon. Tute ne. Vi nomis la sumon de £20,000. Ni ne havas la monon. Kial paroli pli longe? Sen la mono ni estas senpovaj.”

“Mi nur petas ke vi voĉdonu por la principo... se vi akceptus tion, ni poste parolos pri la metodoj.”

“Mi ne konsentas pri tio,” diris Moody, “vi metas la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Trovu la monon kaj tiam diskutu pri la dispono... jen la konsilo de mia edzino.”

“Eble S-ro Packman klarigos tiun punkton,” sugestis Mansard.

“Jes, sinjoroj,” diris Packman, “jes... la mono. Kompreneble ni sukcesus havigi la monon se ĝi estus bezonita. Sed... mi pli ŝatus paroli unue pri la principo. Mi havas gravan dubon pri ĝi... same kiel mia amiko, Armstrong, mi ankaŭ bone konis la familion Browning dum multaj jaroj. Feliĉe, S-ro Browning mem mortis antaŭ la aferoj fariĝis malkontentigaj. Li estis vere ĉarma homo... unu el la plej bonaj. Li ofte invitis min al sia hejmo kaj...”

“S-ro Packman, ĉu ĉi tio estas necesa?” ekkriis la administristo.

“Ha! jes, jes. La tempo ne permesas, bedaŭrinde, ke oni parolu pri la mortintoj. Sed S-ino Browning ankoraŭ vivas... ŝi estas iom maljuna nun, sed mi klare memoras kiam ŝi estis la plej belega el ĉiuj junulinoj en ĉi tiu parto de la graflando... ŝi havis ĉiel-bluajn okulojn, oran hararon kaj voĉon kiu similis al la sono de arĝentaj sonoriloj...”

“Pardonu min, S-ro Packman, sed ĉi tiu estas kunveno de la direktoroj por diskuti gravan aferon kaj mi insistas ke vi evitu ĉiujn aludojn pri viaj amaj aferoj...”

“Miaj amaj aferoj!!!” indigne protestis Packman. “Vi kuraĝas paroli al mi tiamaniere? Mi povas certigi al vi, ke la sentoj kiujn mi havas, kaj ĉiam havis por tiu nobla sinjorino, estas honestaj kaj mi ne permesos al vi, aŭ al ia alia homo...”

“Mi reprenas la vortojn,” respondis Mansard, “sed mi devas insisti ke...”

“Vi estas prava, S-ro Mansard... pardonu min denove...”

“Mi demandis: Kiamaniere ni povus aĉeti la aferon sen mono,” diris Armstrong, “ĉu vi havas respondon aŭ ne?”

“Kompreneble mi havas, se vi nur donos al mi la tempon,” varme diris Packman, “la du fratoj, kiuj nuntempe estras la aferojn de Browning, estas tre bonaj homoj... mi multe ŝatas ilin... honestaj, energiaj, zorgemaj kaj bone edukitaj junuloj... estas terura tempo por ili.”

“Mi demandis...” komencis Armstrong.

“... kaj mi respondas. Havu iom da pacienco, mia amiko. Ĉe la banko ni havas iom pli ol £10,000. Se ni decidus aĉeti laŭ la propono de S-ro Mansard, ni devus konsili al la akciuloj, ke estas je ilia avantaĝo ne ricevi dividendon je la nuna tempo, sed utiligi la monon por pligrandigi la profitojn per aĉeto de plua entrepreno...”

“Ne havi dividendon!” kriegis Moody. “Jen ridinda propono. Multe plibone havi unu dividendon en la mano ol du en la duba estonto.”

“Sed ankoraŭ mankus al ni £10,000,” diris Armstrong.

“... jes, mi priparolos tiun ĉi punkton, se vi afable donos al mi du minutojn... Interrompoj ne helpos,” diris Packman, varme. “Ni aranĝos kun la banko, ke la hipoteko kiun ili jam havas kontraŭ Browning, estu transmetata al ni.”

“Mi neniam konsentos al tiu aranĝo,” diris la apotekisto. “Unufoje oni metas sin en la povon de bankisto kaj eliro ne okazos antaŭ la bankrotiĝo.”

“Mi neniam aŭdis pri io, kio estas pli absurda,” diris Moody. “Jen ni havas bonegan komercadon kaj ricevas bonan profiton, kaj anstataŭ disdoni la profiton al tiuj, kiuj laboris por ili, vi proponas donaci ĝin al homoj, kiuj jam estas tro riĉaj.”

“Sinjoroj,” interrompis Mansard, kies pacienco preskaŭ malaperis. “Mi submetis al vi proponon, kiu meritas vian plej zorgeman atenton kaj konsideradon. Estas vere simpla afero. Aĉetante la komercon de Browning, ni tuj forigas niajn ĉef-konkurulojn. Se ni ne farus tion, alia firmo enirus la kampon kaj ni suferus perdojn en la venontaj jaroj. Mi avertas vin, sinjoroj, ke ni nepre devas agi senprokraste.”

“Kial senprokraste? Romo ne estis konstruita en la daŭro de unu tago.”

“Jes, sed leonoj ne staras ĉe la sama loko dum la ĉasisto reiras hejmen por havigi fusilon.”

“Kial paroli pri leonoj,” demandis Moody. “Ĉu vi imagas ke ni ne havis sufiĉe de malagrablaj spertoj dum la Milito por kontentigi nin por ĉiam rilate pafadon?”

“La afero bezonas plilongan diskuton. Ni ne rajtas pruntepreni monon sen la konsento de S-ro Klement... li ne multe scias pri komercaj aferoj, sed li devas havi voĉon en la proponitaj ŝanĝoj,” diris Packman.

“Vi ekmirigas min,” respondis Mansard. “Hodiaŭ la tempo estas je nia flanko, sed morgaŭ estos la posedo de ĉiuj firmoj, kiuj havas intereson en la komercado de Browning. Vi aŭdis mian proponon... se iu el vi havas argumentojn kontraŭ la plano, metu ilin antaŭ la kunvenon. Poste, se mi ne sukcesos forigi ilin per pli bonaj, mi estos kontenta. Alie, mi insistos, ke ni aĉetu sen plua prokrasto.”

“Eble Ĝenerala Kunveno de la akciuloj...”

“Mil fojojn ne!” tondris Mansard. “Ĉu mi ne diris, ke ni estas la solaj homoj, kiuj konas la malfacilaĵojn de Browning... ĉu vi deziras disvastigi la sciadon al ĉiuj interesotoj? Faru tion, kaj ili eniros la arenon por batali kontraŭ ni.”

“Mi ne estas tute feliĉa pri la afero, sed mi konsentas,” diris Armstrong.

“Vi konsentas? Konsentas forĵeti niajn profitojn... estas ago de malfido,” diris Moody.

“S-ro Moody... vi parolas sen scio de la komerco,” diris Mansard. “Mi klarigos la aferon per simplaj vortoj. Vi scias, ke la firmo de Kensford estas sukcesplena afero, ĉu ne?”

“Mi bone scias tion.”

“Se vi havus monon, ĉu vi volonte aĉetus la tutan entreprenon por vi mem?”

“Sendube... se mia edzino...”

“Ĉu vi prunteprenus la monon por tion fari se iu proponus ĝin al vi... kun la konsento de la edzino?”

“Kun ŝia konsento, mi kredas, ke jes.”

“Do, kial ne aĉeti similan entreprenon je treege favora prezo kiam la okazo prezentas sin?”

“Ĉar mankas al mi la mono...”

“Sed la banko...”

“Mi fine komprenas kaj konsentas... sed mi timas, kion diros la laboristoj kaj aparte la edzino, kiam mi klarigos al ili la aferon.”

“Tion mi mem faros... mi prenas sur min la tutan respondecon.”

“Mia koro ne estas en la afero, sed mia juĝo konsilas ke mi devas voĉdoni por aĉeto,” diris Packman, malgaje.

“Bone... fine ĉiuj konsentas,” diris la administristo.

Poste ili iris al la banko, kie financa subtenado estis aranĝita kaj la vojo por la aĉeto de Browning faciligita. Konferenco inter la du fratoj Browning kaj la direktoroj de Kensford okazis je la sekvinta tago. Mansard metis la proponon antaŭ la kunvenon. Liaj finaj vortoj estis: “Jen nia propono, sinjoroj... ni pagos al vi hodiaŭ la sumon de £20,000 por la aĉeto de la tuta entrepreno de Browning, kaj vi du sinjoroj donos al ni garantion, ke vi ne eniros similan komercan entreprenon en la daŭro de dek jaroj.”

“Tio estas malamika kondiĉo,” diris la plimaljuna frato. “Hodiaŭ mi jam havas tridek-kvin jarojn kaj la sola komerca sperto, kiun mi posedas, estas akirita en nia propra fabriko. Ĉu vi deziras, ke mi restu senlabora ĝis mi estas preskaŭ tro maljuna por ion fari?”

“Kaj mi havas tridek jarojn,” diris la alia. “Ĉu ne kontentigos vin, se ni konsentus ne partopreni en simila komercado en distanco de cent kvindek mejloj... tiu kondiĉo donus al ni la ŝancon havigi laboradon kun firmo en Londono.”

“Jes, kaj vi tuj okupus vin por altiri la mendojn de via nuna klientaro por tiu firmo, je nia kosto. La sumo, kiun ni proponas al vi, estas sufiĉe granda por ebligi, ke vi eksiĝu el la komerca mondo,” diris Mansard.

“Vere? Mi devas sciigi al vi, ke el tiu sumo ni devas repagi nian ŝuldon ĉe la banko, kaj el la restaĵo aranĝi por la vivtenado de niaj patrino kaj fratino... ĉu estas honorinda propono devigi, ke ni forprenu la komfortojn de du malfortaj virinoj anstataŭ labori kiel honestaj homoj?”

“Almozuloj ne povas elekti...”

“Ne... tion mi ne permesas al vi, S-ro Mansard,” interrompis Packman. “S-roj Browning estas ĝentilhomoj... amikoj de Armstrong kaj mi mem... ni tre ŝatas ilin kaj ne permesos ke ili suferu je niaj manoj...”

“Mi certe ne intencis insulti S-rojn Browning,” diris Mansard, ĝentile, “estas nur malnova diraĵo, kiu venis el la buŝo neatendite... pardonu min, sinjoroj.”

“Ni komprenas,” diris Fred Browning, kun afabla rideto, “kaj mi ankaŭ opinias ke la vortoj, kvankam fortaj, havas en ili verecon. Ni ne povas fari elekton... nur fidi je via sento de justeco. Sed pri viaj kondiĉoj: Ĉu vi ne povas uzi niajn servojn en la fabriko, kie ni plibone scias ĉion ol aliaj homoj? Vi nepre bezonos spertulojn por zorgi viajn interesojn.”

“Ni ne havas sufiĉe favoran opinion pri viaj kapabloj... vi jam faris unu malsukceson kaj eble fuŝadus la nian.”

“Tio ne estas vera... mankis al ni sufiĉa kapitalo, alie ni povus rapide rebonigi la aferojn. Nur la subita kaj tute neatendita falado de prezoj metis nin en financajn embarasojn.”

“Sed ekzistas alia kialo... vi tiel multe parolas pri viaj aferoj, ke ni ne povas havi fidon pri via prudento.”

“Pardonu min, sinjoro, se ni parolis tiel malkaŝe, ni opinias ke vi estas honestaj homoj, kiuj...”

“Jes, kaj vi prave opinias,” diris Packman. “Mi konis vian patron kaj povas diri al vi...”

“... ke vi povas helpi nin? Ni jam aŭdis multajn belajn paroladojn de diversaj amikoj, sed ĝis nun neniu ofertis al ni amikan agon.”

“Mi tre ŝatus helpi vin, sed...”

“... sed?”

“Mi ne estas komercisto. Mi devas esti gvidata de la sperto de nia administristo.”

“Do, ne perdu la tempon per senutilaj vortoj. Vi insistas pri la kondiĉo, S-ro Mansard?” diris la pli maljuna frato.

“Sen tiu kondiĉo, la aĉeto ne okazos.”

“Ĉu vi subskribos la kontrakton, Ernest?” li demandis al la frato.

“Ŝajnas esti la sola vojo... jes... mi subskribos, Fred.”

“S-ro Packman havas la dokumenton... kompreneble vi bezonos iom da tempo por tralegi kaj studadi ĝin?”

“Ne... S-ro Packman havas tro bonan reputacion por ke ni timu trompadon... donu al mi la paperon, ĉar ni havas aliajn aferojn por prizorgi.”

“Unu momenton, sinjoroj,” diris Packman, “mi devas alvoki atestantojn.”

La sonorilo eksonis kaj la pordo malfermiĝis... Eniris oficisto.

“Mi bezonas du el vi por fari ateston, James.”

“Jes, sinjoro... sed... S-ro Klement ĵus eniris la oficejon... ĉu mi devas peti, ke li eniru, sinjoro?”

“S-ro Klement estas ĉi tie? Kompreneble, petu ke...”

“Lia ĉeesto ne estas necesa,” diris Mansard, timante pluan prokraston.

“Sed almenaŭ dezirinda, ĉu ne?”

“Ho! rapidigu la aferon... ni jam perdis tro multe da tempo,” diris Fred Browning.

“Jes... tro multe... mi faris promeson al la edzino ke...”

“Moody! se vi farus pluan aludon pri via edzino en ĉi tiu ĉambro, mi vere rompos al vi la kolon,” diris Armstrong.

“Pasigu al mi la dokumenton, mi petas... kien mi devas meti la nomon... ĉi tien?”

“Jes... sed la atestantoj... mi havigos ilin por vi,” kaj Packman turnis sin al la atendanta oficisto: “Alvoku Simmings kaj diru al S-ro Klement, ke mi estos kun li post du minutoj.”

Post kelkaj sekundoj la junulo revenis kune kun Simmings. “Bonvolu atesti la subskribojn de Sinjoroj Browning,” diris Packman. Fred prenis sian plumon kaj pretiĝis skribi, kiam eniris la ĉambron nia amiko, Klem. Liaj kunuloj preskaŭ ne rekonis lin. Li estis vestita tiel laŭmode, aspektis tiel sane kaj memfide, ke je la unua rigardo li ŝajnis alia homo.

“Bonan tagon, sinjoroj. Ĉu okazas io grava?”

“Jes, S-ro Klement... Bonvenon hejme,” diris Packman, “... estas... estas kunveno por la aĉeto de la komerco de Browning... S-roj Browning nun pretiĝas por subskribi la dokumenton.”

“Ni... Kensford... aĉetas la komercon de Browning... ne estas eble... mi ne komprenas,” ekkriis Klem.

“Mi volonte klarigos la aferon al vi laŭdetale poste,” diris Mansard.

“Poste? Mi devas sciiĝi pri ĉio antaŭ ol oni faras ion definitivan. S-roj Browning, mi revenis subite por peti intervjuon kun vi pri viaj aferoj. Ne subskribu tiun paperon... ni trovos pli bonan vojon ol tiu jam proponita.”

“Sed tempo estas valora,” respondis Fred. “Ni nepre devas aranĝi niajn aferojn hodiaŭ.”

“Havu fidon je mi, mi petas. Se mia plano ne plaĉus al vi, vi povus sekvi la nunan... amikoj, bonvolu lasi min sola kun S-roj Browning. Poste, mi diros al vi tion, kion ni decidis.”

La aliaj direktoroj... antaŭ unu momento Napoleonoj de Komerco, kaj nun humilaj kiel knaboj, kiujn la farmisto kaptis en sia fruktĝardeno kun pomoj en la poŝoj, eliris la ĉambron kun vera ekmiro. Ĉu ĉi tiu estas Klem... kompatinda Klem, kiu ĉiam sekvis ilian konsiladon senhezite, kiu ĉiam agis laŭ iliaj deziroj, kaj kiu nun ĝentile elpuŝas ilin el la ĉambro? Se tio estas la rezultato de vojaĝoj eksterlande, kaj la studado de Esperanto, tiam Klem nepre devos resti hejme por la estonto!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.