La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IFIGENIO EN TAŬRIDO

Aŭtoro: Johann Wolfgang von Goethe

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4
Akto Dua
1 2
Akto Tria
1 2 3
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2 3 4 5 6

AKTO KVINA.

SCENO KVINA.

LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).

PILADO:

Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn
La niaj nun kolektis; repaŝante,
Cedante malrapide, ili estas
Premataj en direkto al la maro.
Sed kian paroladon inter princoj
Mi vidas! Tio estas ja sendube
La respektata kapo de la reĝo!

ARKAS:

Kviete, kiel ĝi al vi konvenas,
Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj.
La aroganta entrepreno estos
Punita baldaŭ. La anar’ ilia
Falante cedas; jam la ŝipo estas
En niaj manoj. Vi nur vorton diru,
Kaj tuta ĝi en fajro staros.

TOAS:

Iru,
Al la popol’ ordonu trankviliĝi!
Neniu tuŝu nun la malamikojn,
Dum ni parolas!

(Arkas foriras.)

ORESTO:

Mi akceptas. Iru,
Amiko mia kara, kaj kolektu
La reston de l’ anaro! kaj silente
Atendu, ĝis ni vidos, kian finon
Al niaj faroj la ĉiel’ preparis!

(Pilado foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.