La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IFIGENIO EN TAŬRIDO

Aŭtoro: Johann Wolfgang von Goethe

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4
Akto Dua
1 2
Akto Tria
1 2 3
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2 3 4 5 6

AKTO KVINA.

SCENO DUA.

TOAS (sola):

Terure nun alternas la kolero
En mia kor’: jen kontraŭ ŝi, en kiu
Mi vidis tiel puran sanktulinon,
Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco
Kaj per boneco mi ŝin mem edukis
Por la perfido. Homo tre facile
Alkutimiĝas al la sklava stato
Kaj baldaŭ lernas plenan obeadon,
Se oni lian tutan liberecon
Forprenas. Jes, se en la krudan manon
De la prapatroj miaj ŝi enfalus,
Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus,
Ŝi danke alte ŝatus sian sorton
Kaj antaŭ la altaro fremdan sangon
Volonte verŝus, kaj la necesaĵon
Ŝi nomus sankta devo. Dume nun
En ŝia brust’ boneco mia naskas
Deziron arogantan. Vane mi
Esperis, ke mi ŝin al mi alligos;
Ŝi mem por si preparas sian sorton.
Per flatoj ŝi akiris mian koron;
Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros,
Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉos
Al si la vojon, kaj boneco mia
Al ŝi aperas kiel posedaĵo,
De longe jam al ŝi apartenanta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.