La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IFIGENIO EN TAŬRIDO

Aŭtoro: Johann Wolfgang von Goethe

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4
Akto Dua
1 2
Akto Tria
1 2 3
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2 3 4 5 6

AKTO TRIA.

SCENO DUA.

ORESTO (vekiĝante el la sveno kaj leviĝante):

Ankoraŭ unu! Donu do al mi
El Leta akvo lastan refreŝigan
Kalikon! Baldaŭ el la brust’ elnaĝos
La lasta konvulsio de la vivo.
Tre baldaŭ la spirito mia fluos
Trankvile al la fonto de forgeso,
Al vi, fantomoj, al nebul’ eterna.
Permesu, ke en via mezo trovu
Ripozon la pelita fil’ de l’ tero!
Mi aŭdas murmureton en la branĉoj,
El la krepusko venas ia bruo ...
La novan gaston vidi ili venas!
Ha, kia estas la anaro, kiu
Majeste iras, kvazaŭ princa domo?
Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj
Kviete marŝas. Disimilaj ŝajnas
Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas,
Jen la prapatroj de la domo mia.
Atreo marŝas pace kun Tiesto;
La knaboj gaje ludas ĉirkaŭ ili.
Ĉu vin jam plu malpaco ne disigas?
Ĉu kune kun la lumo de la suno
La venĝo estingiĝis? Tiam min
Vi ankaŭ ja akceptos kaj mi povos
Aliĝi al solena via marŝo.
Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto,
La lasta viro de via gento;
Kion vi semis, li ĝin rikoltis:
Kun ŝarĝ’ de malbeno li iras malsupren.
Sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj.
Prenu lin, prenu en vian anaron!
Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston:
Ĉi tie ni ĉiuj perdis malamon. –
Al mi montru la patron, kiun mi vidis
Nur unu fojon en mia vivo!
Ĉu vi ĝi estas, la patro mia?
Kaj la patrinon vi ame kondukas?
Se donas la manon al vi Klitemnestro,
Tiam ankaŭ Oresto povas alpaŝi
Kaj diri al ŝi: vian filon rigardu! –
Vidu ambaŭ la filon! Akceptu lin bone!
Sur tero ja estis salut’ de mortigo
La vorto signala en nia domo,
Kaj siajn ĝojojn la gento Tantala
Trovis nur transe de l’ nokto eterna.
Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas!
Min konduku, mi petas, al la maljunulo,
Al la patro de l’ gento! Kie li estas?
Mi volas lin vidi, la kapon la karan,
La adoratan, kiu sidadis
En konsiliĝ’ kun la dioj senmortaj.
Ŝajnas, vi tremas, vi vin deturnas?
Ĉu li suferas, la diosimila?
Ho ve! la plej altaj la potenculoj
Per feraj ĉenoj la bruston heroan
Por teruraj turmentoj alforĝis!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.