La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IFIGENIO EN TAŬRIDO

Aŭtoro: Johann Wolfgang von Goethe

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4
Akto Dua
1 2
Akto Tria
1 2 3
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2 3 4 5 6

AKTO UNUA.

SCENO UNUA.

IFIGENIO (sola):

Al via ombro, pintoj moviĝemaj
De l’ densa kaj antikva arbareto,
Al la sanktej’ kvieta de l’ diino
Ankoraŭ nun kun trema sent’ mi iras,
Simile kiel la unuan fojon:
Ne povas mi al vi alkutimiĝi.
Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝas
Plej alta volo, kiun mi obeas;
Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda.
Ĉar ve! transmare estas miaj karaj!
Mi longajn tagojn staras sur la bordo,
Serĉante per la kor’ la Grekan landon;
Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj
Respondas la ondegoj de la maro.
Ho ve al tiu, kiu devas vivi
For de l’ gepatroj kaj de la gefratoj!
Malĝojo al li rabas la feliĉon;
Forvagas flanken ĉiam liaj pensoj
Al la gepatra domo, kie suno
Al li aperis la unuan fojon,
Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pli
En ludo alligiĝis reciproke.
La diojn mi ne juĝas; tamen vere
Plendinda estas stato de virino.
En domo kaj milit’ la viro regas,
En fremda land’ li ankaŭ al si helpas;
Li la posedon, li la venkon ĝuas,
Eĉ lia morto estas morto glora.
Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras!
Eĉ krudan edzon obeadi estas
Por ŝi ne sole devo, sed konsolo;
Sed kiel mizerega ŝi fariĝas,
Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto!
Ĉi tie Toas, nobla viro, tenas
Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj.
Kun honto mi konfesas, ke mi servas
Al vi, diino, mia savintino,
Nur kontraŭvole! Tamen mian vivon
Al vi dediĉi devus mi libere!
Al vi, Diano, ĉiam mi esperis,
Ankoraŭ nun esperas mi senĉese.
Vi min, filinon de plej granda reĝo,
En vian sanktan aman brakon prenis,
Por savi de la morto. Ho, diino,
Se tiun grandan viron, kiun vi
Turmentis, postulante la filinon,
Kaj li al vi oferis la plej karan, –
Se la Agamemnonon disimilan
Vi de la Trojaj muroj disbatitaj
Venigis glore en patrujon lian,
Se vi al li konservis la edzinon,
Elektron kaj la filon, la trezorojn:
Vi ankaŭ min redonu al la miaj
Kaj min, savinte de la morto, savu
De l’ ĉi-tiea vivo, dua morto!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.