La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IFIGENIO EN TAŬRIDO

Aŭtoro: Johann Wolfgang von Goethe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4
Akto Dua
1 2
Akto Tria
1 2 3
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2 3 4 5 6

AKTO KVARA.

SCENO TRIA.

IFIGENIO (sola):

De la parol’ de tiu viro nun
En plej malĝusta tempo mia koro
Subite returniĝis. Mi ektimas!
Ĉar kiel ondoj en potenca kresko
La rokojn superverŝas, kiuj staras
Ĉe l’ bordo en la sablo, tiel fluo
De ĝojo mian koron tute kovris.
Mi en la brakoj tenis neeblaĵon.
Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo
Kviete min ĉirkaŭas, de la tero
Min levas kaj min dolĉe endormigas,
Simile kiel tiam, kiam min
La brako de l’ diin’ savante kaptis.
La fraton mian kaptis mia koro
Per sia tuta forto; mi aŭskultis
Nur la konsilon de l’ amiko lia;
Nur ilin savi estis la enhavo
De miaj pensoj. Kiel la ŝipano
Volonte sin deturnas de la rifoj
De negastama kaj dezerta lando,
Mi tiel de Taŭrido min deturnis.
Sed nun la voĉo de l’ fidela viro
Min ree vekis, min rememorigis,
Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn.
Duoble abomena nun fariĝas
Por mi la trompo. Ho, animo mia,
Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas
Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron
De la soleco devas vi forlasi!
Enŝipigitan kaptos vin la ondoj
Per sia balancado, – nun pro timo
Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.