La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IFIGENIO EN TAŬRIDO

Aŭtoro: Johann Wolfgang von Goethe

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4
Akto Dua
1 2
Akto Tria
1 2 3
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2 3 4 5 6

AKTO KVARA.

SCENO UNUA.

IFIGENIO (sola):

Se por mortemulo
La dioj destinas
Tre multajn konfuzojn
Kaj por li preparas
Skuantan transiron
De ĝoj’ al doloro,
De suferoj al ĝojo:
Tiam apud la urbo
Aŭ sur bord’ malproksima
Ili por li edukas
Amikon trankvilan,
Ke en hor’ de mizero
Estu preta la helpo.
Ho, benu, dioj, benu vi Piladon
Kaj benu ĉiun lian entreprenon!
Li estas forta brako en batalo,
Li estas luma saĝo en kunveno,
Ĉar tre trankvilan havas li animon
Kaj al la suferantoj li alportas
Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon.
Min li forŝiris de la frato, kiun
Mi kun ador’ senfine rigardadis,
Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis
Satiĝi de l’ feliĉo mia propra,
Mi lin el miaj brakoj ne ellasis,
Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu
Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima.
Nun ili, por plenumi la intencon,
Jam iras al la mara bordo, kie,
Kaŝite en la golf’, ilia ŝipo
Atendas nur la signon. Kaj al mi
Prudentajn vortojn ili en la buŝon
Enmetis kaj instruis min, kiele
Mi al la reĝ’ respondu, se li sendos
Insiste ekpostuli la oferon.
Mi vidas, mi min devas lasi gvidi
Simile al infano; mi ne lernis
Inside aŭ per ruz’ ion akiri.
Ho ve al mensogantoj! La mensogo
Neniam liberigas nian bruston
Simile al la vortoj de la vero;
Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas
La homon, kiu ĝin sekrete forĝas,
Kaj kiel sago, kiun en la flugo
Potenca dio kaptas kaj rebatas,
Ĝi celon ne atingas, sed resaltas
Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.
Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.
Ĉu eble sur la ter’ nesanktigita
De l’ bordo nun denove la furio
Atakis plej kruele mian fraton?
Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?
Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!
Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo
Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj.
La koro en mi batas, la animo
Kovriĝas per nebulo, kiam mi
Nun devas ekrigardi la vizaĝon
De l’ vir’, al kiu devas mi mensogi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.