La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


IFIGENIO EN TAŬRIDO

Aŭtoro: Johann Wolfgang von Goethe

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4
Akto Dua
1 2
Akto Tria
1 2 3
Akto Kvara
1 2 3 4 5
Akto Kvina
1 2 3 4 5 6

AKTO KVARA.

SCENO KVINA.

IFIGENIO (sola):

Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidas
Urĝante en danĝero. Tamen ve!
La propra mia sorto min timigas.
Ĉu mi ne savu la esperon, kiun
Mi en soleco tiel bele nutris?
Ĉu la malbeno daŭru do eterne?
Ĉu tiu gent’ neniam sin relevu
Kun nova beno? Ĉio ja forpasas!
Feliĉo la plej bona kaj de l’ vivo
Plej belaj fortoj fine malaperas!
Pro kio do malben’ ne malaperus?
Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝirita
De la kuranta sort’ de mia domo,
Mi vane do esperis, ke mi iam
Per pura mano kaj per pura koro
La makulitan domon senpekigos?
Apenaŭ mia frat’ en miaj brakoj
De sufereg’ mirakle resaniĝas,
Apenaŭ longe sopirita ŝipo
Alproksimiĝas, por min forkonduki
Al la haveno de la hejma lando, –
La surda neceseco sur min metas
Per fera mano jam duoblan krimon:
Forrabi sanktan, al mi konfiditan
Kaj adoratan bildon kaj samtempe
Fripone trompi viron, kiu zorgis
Pri mia vivo kaj pri mia sorto.
Ho, mi jam timas, ke en mia koro
Ekĝermi iam povas abomeno,
Ke la malam’ profunda de l’ titanoj
Rilate al la dioj de Olimpo
Jam ankaŭ mian delikatan bruston
Ekkaptus per ungegoj de vulturo!
Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu
En la animo mia vian bildon!
En la oreloj la malnova kanto,
Jam forgesita, nun al mi resonas,
La kanto, kiun kantis kun teruro
La Parkoj, kiam de la ora seĝo
Tantalo falis. Ili mem suferis
Kun la amiko. En ilia brusto
Ventego bruis, kaj terura estis
Ilia kanto. En la infaneco
Mi aŭdis ĝin de mia vartistino;
Mi bone ĝin memoras.
Ho, gento de homoj,
Vi timu la diojn,
Ĉar ili regadon
Eterne posedas
Kaj povas ĝin uzi
Laŭ sia bontrovo.
Plej timu la homo,
Se dioj lin levis!
Sur rifoj kaj nuboj
Jen staras la seĝoj
Ĉe tabloj el oro.
Aperas malpaco,
Kaj falas la gastoj
Kun hont’ kaj ofendoj
En noktajn profundojn
Kaj tie ligitaj
Atendas nur vane
Justecon kaj juĝon.
Sed restas la mastroj
En festoj eternaj
Ĉe l’ tabloj el oro.
Kaj el la abismoj
La spir’ de l’ titanoj
Ofere falintaj
Per fumaj nubetoj
Al ili leviĝas.
Kaj ili deturnas
Benantan okulon
De tuta la gento,
Kaj eĉ en la nepo
La iam amitaj
La trajtoj de l’ avo
Jam ilin incitas.
Tiel kantis la Parkoj;
Kaj la ekzilito
En noktaj kavernoj
Aŭskultas la kanton
Kaj, pri la infanoj
Kaj nepoj pensante,
Balancas la kapon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.