La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERE AŬ FANTAZIE

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

43. KOKINO, MI, ĈU VERE?

Koko vekis min. Estis ankoraŭ nokto, sed rapida rigardo al mia brakhorloĝo montris, ke la koko ne eraras: baldaŭ tagiĝos. Kiel tiuj birdoj povas tiel ĝuste scii pri baldaŭa sunleviĝo, mi neniam komprenos.

Preskaŭ ĉiuj aliaj vojaĝantoj plu dormis. Ni troviĝis sub vasta branĉa tegmento, kiun subtenis senbranĉigitaj eks-arboj, kaj kies normalan uzon mi ne povis imagi. Ĉu ĝi estis aŭtobusa stacio? Tiuloke, meze de sovaĝa naturo, tio ne estis verŝajna. Eble ĝi iam utilis kiel vendejo de azenoj aŭ ĉevaloj. Aŭ ĉu oni uzis ĝin kiel teatron? Se jes, kial tiel malproksime de la vilaĝo, kiu troviĝis plurajn kilometrojn for?

Je kelkaj centoj da metroj, sur la tera vojo, videblis nia fuŝita aŭtobuso. Hieraŭ vespere, kiam ĝi subite ĉesis funkcii, tiel ke ni devis halti en ĉi tiu ne antaŭvidita loko, neniu el la vojaĝantoj miris, neniu plendis. Male. Ĉiuj fakte ĝojis, ke la kutima fuŝo okazis ĉi-foje proksime al tiu stranga senmura konstruaĵo. Ne ĉar ni bezonus tegmenton kontraŭ pluvo; ĝi ne venos ĉi-somere. Sed ĉar la senherba tero, sur kiu eblis kuŝi, verŝajne estis pli senriska, rilate al insektoj kaj aliaj malplaĉaj bestetoj, ol medio plene natura. Por eviti tiujn ĝenantojn, la sola solvo estus tranokti en la aŭtobuso, sed dormi sur seĝo plaĉas al neniu.

La taga lumo alvenis tre rapide, kaj iom post iom la vojaĝantoj vekiĝis. Ili salutis unu la alian ridete, kelkfoje eĉ ride. Por ili, ŝajnis, la aŭtobusa nekapablo plu iri estis pli ŝerco ol malfeliĉo. Ĉi tie, verdire, tempo havas tute alian valoron ol en mia horloĝ-fabrika lando, kaj, ĉar komforto estas maloftaĵo, la fakto devi pasigi nokton sur malmola tero ne aperis eksterordinara.

Mi ĉirkaŭrigardis. Estis kvazaŭ pentraĵo pri la vivo, aŭ, pli ĝuste, vivteatro, en kiu plej diversaj roloj ludiĝis. Viro ekbruligis cigaredon. Knabineto premis al sia brusto pupon, kaj ne estis klare, kiu gardas kiun kontraŭ kiu danĝero. Alia individuo tiris el unu el siaj pakaĵoj boteleton, kiun li tuj portis al sia buŝo. Ĉu tiel frumatene li jam komencis trinki alkoholaĵon? Mi memoris lin: en la aŭtobuso, li dormis la tutan tempon, kun sia flava sunĉapelo kovranta la vizaĝon ĝis la nazo kaj la ĉemizo malfermita, vidiganta dikan, graspezan bruston. Virino, metinte speguleton sur aron da pakaĵoj, kiujn ŝnuro helpis teni fermitaj, zorge kombis sin. Soldato preme kisis la amatinon. Juna virino senvestigis sian bruston por nutri infaneton patrinlakte.

Ĉie staris korboj, plastaj kaj ŝtofaj sakoj, ujoj plej diversaj. Inter ili ruliĝis pilko, kiun du knabetoj postkuris. Unu el ili kun-puŝiĝis kun virino, kiu, se mi bone vidis, pretigis sin por kudri butonon al la ne tre pura ĉemizo de sia apudulo. Ŝi pikis sian fingron, la viro provis kapti la kulpulon, sed, ne sukcesinte, ĵetis al li aron da plej malbelaj vortaĉoj, dum la virino, etigante siajn okulojn, penis pasigi la fadenon tra la kudrila trueto. La du knabojn la kolerulo ne impresis, kaj ili kuris plu, interpuŝiĝis, kaj renversis aron da pakaĵoj, metitaj unu sur la alia en verdire facile rompebla egalpezo, kaj, vidante, ke ili tiel kreas eĉ pli da malpaco, fine opiniis pli saĝa malaperi eksteren.

Ie aŭdiĝis muziko. Iu ŝajne kunportis etan radio-aparaton aŭ simplan kased-aŭdigilon. Knabeto, tute ne ĝenata de la ĉirkaŭaj bruoj aŭ movoj, tenis en la mano maldikan longan feraĵon kaj uzis ĝin skribile por desegni sur la griza tero. Ĉiaspecaj bazaj homaj agadoj prezentiĝis sub ĉi tiu branĉa plafono: oni amis, laboris, manĝis, trinkis, ludis, arte kreis, ĝuis muzikon, palpis pakaĵojn kaj vestojn, interrilatis jen malafable, jen kun dolĉaj, kortuŝaj vizaĝesprimoj...

Apudulino mia, ege maljuna virino, direktis al mi sendentan, sed ne pro tio malpli radian, rideton. Ŝi proponis al mi frukton, kiun ŝi ĵus tiris el sako. Mi akceptis, reciproke ridetante kun plej dankaj okuloj. Miavice, mi malfermis mian feran skatolon plenan je sekaj kuketoj kaj proponis ilin al ŝi. Ŝi trovis tion plej amuza, ŝajne, sed plezure prenis unu.

Post nelonge, mi decidis iri paŝi ekstere. La nokto en tiu nekomforta ejo ja tute ne estis ripoziga, kaj mi sentis bezonon refreŝigi min en la malvarmeta matena aero. Mi marŝis sencele dum kelkaj minutoj, ĝis, vidinte, iom pli altan ol la vojo, ŝtonan formaĵon, de kie oni certe havos belan vidon al la ĉirkaŭaĵo, mi direktis miajn paŝojn al ĝi. La loko estis plaĉa, la vidaĵo efektive bela, kaj mi tie sidis, ĝuante la ankoraŭ ne tro varman sunon.

Du viroj — kunvojaĝantoj miaj — alvenis sur la vojo. Ili sidiĝis sur falintan arbon, kiu kuŝis vojrande, kaj, kvankam ili troviĝis tre proksime, ili ne vidis min, ĉar inter ni staris sufiĉe densa aro da kreskaĵoj. Se mi ne vidus ilin alveni, mi ne povus scii, ke ili sidas tie, sed miaj okuloj senpene ilin sekvis, kaj nun, tra la folioj kaj branĉoj, mi duonvidis ilin. Kaj bone aŭdis.

Mi atendis ion ajn, sed ne tion, kio prezentiĝis: ili parolis... pri mi! Unue mi ne kredis je miaj oreloj kaj dum momento estis konvinkita, ke min kaptis ia memcentreco, kiu misformis la aŭdatajn sonojn. Ilian lingvon mi ne flue parolis, kaj kvankam mi komprenis ĝin sufiĉe bone, tamen misaŭskulto povus facile okazi. Sed iom post iom la afero fariĝis tute klara. Kelkaj precizaj detaloj, kiujn ili elvokis, ne lasis lokon al dubo. Mi estis la momenta temo de ilia interparolo. Kaj ne nur ili parolis pri mi, sed unu eĉ ĵus nomis min "kokino"!

Tion mi trovis plej stranga. Komparon kun koko mi even-tuale komprenus — ĉar, mi forgesis tion al vi diri, mi apartenas al la vira sekso — sed kokino! Kia stranga ideo! Mi spertis etan senpeziĝon, kiam mi konstatis, ke ne nur al mi la komparo estis malklara:

"Kial vi nomas lin kokino?" la pli juna demandis.

"Ĉiuj tiuj uloj estas kokinoj, ĉu mi neniam klarigis al vi?"

Mi streĉis la orelojn, kaj provis sidi iom pli komforte, penante ne fari bruon.

"Ni ĉi tie en la sudo estas fiŝoj, vi jam aŭdis tiun rakonton, ĉu ne? Oni moke diras pri mi, ke ĝi estas mia plej ŝatata prelego!"

"Jes, tiun komparon mi konas. Ĝi rapide disvastiĝis en ĉiuj lokaj grupoj de aktivuloj. Tiuj el la nordo, la blankuloj, kiuj diras, ke ili volas helpi nin, estas birdoj. Ili faras belajn planojn, ili ekzamenas ĉion de alte. Tie supre, ili ekhavas ideojn, ili imagas solvojn al ĉiu problemo. Ili elpensas proponojn kaj projektojn. Ili havas, kiel alta birdo, universalan rigardon al la situacio. Por ili ĉio estas facila, ĉar ili estas malpezaj kaj ne renkontas kontraŭstaron de la medio, tute male: eĉ la aero ilin portas. Ili rapidege transflugas de loko al loko, kaj diras al ni: 'Jen kiel vi faru. Ni studis, ni trovis solvon, faru kiel ni'. Ili forgesas nur unu punkton, nome..."

"... ke ni estas fiŝoj. Ni ne povas vojaĝi tiel malproksimen en tiel malmulta tempo. Ni ne povas vidi ĉion de alte. Ni iras pene, marapide, en akvo plena je danĝeroj kaj kontraŭstaroj. Akvo ne tre pura, ĝenerale. Kaj anstataŭ kompreni nin, ili nin malestimas, ĉar ni progresas tro malrapide. Ili volas evoluigi nin al siaj ideoj. Ili volas, ke ni imitu ilin, kvazaŭ fiŝo povus imiti birdon!"

"Jes, mi tre ŝatas tiun komparon. La tuta problemo pri tio, kion ili nomas evolulando bele esprimiĝas en ĝi. Kaj ankaŭ la problemo de la streĉiĝoj inter urbo kaj kamparo. La homoj en la registaroj loĝas en urbo, kaj tial ili vidas la problemojn birde, sed ni naĝas en tiuj kiel fiŝoj. Nu, bone, la komparo estas bela, sed al ĝi sumiĝas tio, kion mi aŭdis. Neniam oni parolis al mi pri kokinoj en tiu kunteksto."

"La kokinoj estas kiel tiu ulo kun la UN-pasporto, kiu vojaĝas en nia aŭtobuso kaj pri kiu ni parolis antaŭe." (Oj, mi pensis, kion ili nun diros pri mi? Sed jam li daŭrigis). "Ili estas birdoj, sed ili eĉ ne kapablas flugi! Al la birdoj, pri kiuj ni parolis antaŭe, tute mankas realismo, ĉar ili rigardas ĉion de tro alte por vidi la konkretajn detalojn, kaj ili estas tiel facilmovaj, ke por ili ĉio simplas. Sed almenaŭ ili havas vastan, universalan rigardon al la mondo, kaj ili provas fari ion. Male, tiuj etaj funkciuloj... Ili estas kokinoj, ili kredas sin superaj al la fiŝoj, ĉar birdoj ili estas. Sed fakte ili eĉ ne vidas nin fiŝojn. Kaj, kvankam birdoj, ili ne kapablas flugi kaj kompreni la problemojn el alta, vast-rigarda vidpunkto. Ĉu vi jam aŭdis la bruon de granda kokinejo? Kluk-kluk-kluk klulĉ-kluk-kluk kluk-kluk-kluk. La tutan tagon tiel. Kluk-kluk-kluk-kluk-kluk. Ili nur kapablas vorti."

Mi faris mallertan movon, kiu faligis ŝtonon. Ili rigardis supren.

"Ĉu estas iu tie?"

Sed mi restis nevidebla pro la foliplenaj branĉoj.

"Kaj vorti sensignife," li finis.

NOVAJ VORTOJ:

kluki, pasporto

NOVAJ KUNMETOJ:

mem-centr-eco, kun-teksto


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.