La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERE AŬ FANTAZIE

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

41. MI TRO TIMAS

En tiu ebena regiono, ĉe la suda rando de Saharo, kie vivas la Zafiaŭoj, la gepatroj de knabino ĝenerale postulas, por fordoni sian filinon al edziĝ-deziranto, monsumon tiel altan, ke ĝi superas la eblojn de normala juna viro.

Kiel neriĉa knabo povus realigi la projekton fondi familion en tiaj kondiĉoj? Estas ja simple neeble al junulo enspezi sufiĉe da mono por pagi la prezon de bona vivkunulino. Tial estas tradicie, ke juna viro, deziranta edziĝi, iras en alian vilaĝon por kapti junulinon kaj de tie forkondukas ŝin al sia hejmo. Efektive, por lerta junulo, tio estas la plej efika sistemo eviti senĉesajn diskutojn kun la estonta bofamilio. Plej ofte, la kapto estas aranĝata interkonsente kun la knabino.

Tian kapton decidis efektivigi Jajo, kiam li atingis la aĝon de 18 jaroj. Jajo estis ege kuraĝa. Entreprenema, plena je energio, timanta nenion kaj neniun, li restis egalanima antaŭ ĉiuj danĝeroj, kaj eĉ la plej sovaĝaj bestoj ne sukcesis impresi lin.

Jajo havis bonan, sinceran amikon, samaĝan, kies nomo estis Adum. Tiuj du knaboj ne povus pli diferenci. Adum ja tiom timis, kiom kuraĝis Jajo. La vido de sango, ekzemple, tuj kreis en Adum egan malkomforton, nura penso pri sovaĝaj bestoj igis liajn harojn ekstari, kaj ĉio nova efikis kvazaŭ preme al lia koro.

Domaĝe, ke tiu timo baris al Adum tiom da ebloj, ĉar, cetere, li estis plej kapabla knabo. Foje, iu fremda scienculo, kiu faris esploron tiulande, petis ĉiujn junulojn de la vilaĝo provplenumi malfacilan taskon, ĉar li bezonis helpanton kun specialaj kapabloj manaj, kun aparte bona vido kaj kun inteligenteco supera al tiu de la meznombro. El la tuta vilaĝo, nur Adum sukcesis. Li havis eksterordinare akrajn okulojn, pli lertis fingre ol la ceteraj lokaj knaboj kaj lia menso funkciis aparte klare kaj vigle. Kontenta finfine trovi iun vere kapablan lin helpi, la scienculo proponis al Adum trimonatan dungiĝon ĉe li.

Sed kvankam tiu dungo estis plej interesa, kun tre bona pago kompare kun ĉio, kion eblas ricevi tiuregione, Adum malakceptis. Dungiĝo ja devigus lin iri al alia, sufiĉe malproksima loko, kaj li nepre volis eviti kontakton kun fremduloj. La tuta vilaĝo rekomendis al li jesi, sed li kapneis energie, kun la lipoj forte premataj kaj ĉiuj linioj de la vizaĝo streĉataj al esprimo malkontenta. Kiam oni demandis lin, kial li ne akceptas tiun eksterordinare favoran dungproponon, li ne respondis. Li perfekte konis la kaŭzon de sia malkonsento, sed timis ĝin diri, ĉar oni mokus lin. Lin teruris ne nur la ideo gasti plurmonate ĉe fremduloj, sed precipe la fakto, ke tien li devus veturi aŭte. Neniam li sidis en aŭto, kaj li intencis neniam fari tion. Por ni plej ordinara veturila bruo estis por li malkomforte timiga.

Timema estis Adum, sed ankaŭ lerta, inteligenta, bonkora kaj bone edukita. Krome, la amikeco inter Jajo kaj li estis plej profunda kaj sincera. Tial venis la propono:

"Mi bezonas vian helpon," Jajo diris al li. "Mi intencas edziĝi. Mi rimarkis knabinon en la brun-fonta vilaĝo. Mi konatiĝis kun ŝi. Ŝi plaĉas al mi, mi al ŝi. Mi iros kapti ŝin, sed tion mi ne povus fari sola. Mi bezonos helpanton."

Adum ege antaŭtimis tian danĝeran entreprenon, sed li ankaŭ timis perdi la estimon de Jajo. Ĉi-lasta timo estis pli forta: li jesis.

La du amikoj surkamele ekiris, unu trankvila, la alia kun koro batanta pro timo. La kapto okazis senprobleme. Gajis la etoso en la triopo, kiam ĝi ekiris revene. La knabino estis ridema, kaj Adum ŝin tuj ŝatis.

Sur la revena vojo, kiam alvenis la horo ripozi kaj sensoifiĝi, Jajo petis de Adum:

"Iru preni akvon, bonvolu."

En tiu regiono, riveroj ne estas riveroj kiel en la cetero de la mondo. Videblas, jes ja, du bordoj, kiuj laŭiras specon de fosaĵo, natura fosaĵo. Efektiva rivero tie fluas somere dum du monatoj, post la pluva sezono, sed dum la ceteraj monatoj de la jaro, oni ne vidas akvon inter tiuj riverbordoj, nur grandegajn arbojn, kiuj sukcesas tiri por si akvon el la subtera profundo.

Tra truoj, ofte fortigitaj per tabulaj muroj, kiuj malhelpas disfalon, ankaŭ la homoj povas atingi la subteran akvon kaj ĝin preni por siaj ĉiutagaj bezonoj. Tion Jajo petis, ke Adum faru.

"Mi timas," Adum respondis, "mi konas tiun akvoprenejon: ĝi estas fama pro la leonoj, kiuj ĝin vizitadas."

Tiu reago amuzis Jajon, kaj kiam li apartigis la lipojn ridete, liaj dentoj tiel radie blankis ĉe la nigra vizaĝo, ke la knabino sentis sian koron moliĝi: kia bonŝanco esti elektita de tiel aminda junulo!

"Nu, bone," Jajo respondis, "ŝajnas, ke vi kaj mi kaŭzas ĉe leonoj malsamajn reagojn. Eĉ plej sovaĝa leono ĝenerale evitas min. Tuj kiam mi montriĝas, tiuj bestoj forkuras kaŝi sin en iu senhoma angulo. Ili tuj konscias mian superecon, ŝajnas. Restu do ĉe mia amatino; al akvo iros mi."

Sed ankaŭ resti sola ĉe la knabino timigis kompatindan Adum, kaj tion li vigle esprimis.

"Kial vi ne ambaŭ irus?" demandis la junulino. "Mi povas resti sola. Mi ne timas. Mi gardos la kamelojn kaj la pakaĵojn."

La du amikoj kune do malproksimiĝis.

Kiam ili atingis la riverbordon, Jajo proponis al Adum, ke ĉi-lasta malsupreniru ĝis la truo, por preni akvon.

"Kial mi?" Adum respondis. "Eble vi volas uzi tiun tempon, dum mi pene iras malsupren, por rapidi al via ino kaj forkameli kun ŝi, lasante min sola. Nun vi havas amatinon kun vi, vi ne plu solas, vi ne plu bezonas min. Mi ege timas. Krome, ne estus juste. La penan laboron, kial faru nur mi?"

"Adum, kio al vi okazas? Ĉu vi ne estas mia amiko? Ĉu mi ne ĉiam estis justa al vi? Por montri, ke mi tute ne volas lasi al vi sola la penajn taskojn, mi iros mem."

"Sed tiam mi restos sola ĉi tie supre!" preskaŭ plore plendis Adum. "Kio okazos al mi, se leonoj venos? Ili estas akradentaj, kaj mi ilin timas!"

"Adum, Adum mia kara, vi ne estas kunulo, kun kiu vivo facilas. Feliĉe, ke vi estas mia bona amiko, kaj ke mia patrino edukis min agi helpeme. Ni iru kune, kaj kune revenu supren."

Efektive, la malsupreniro estis pena, kaj eĉ pli pena la reveno al la bordosupro, kun la akvo, kiu pezis, kaj kiun plej singarde necesis porti. Sed ĉio disvolviĝis plej bone, kaj vigle diskutante pri leonoj, ili revenis al la loko, kie la junulino sidis.

"Jam estas vespero," Jajo diris. "Ni tranoktu ĉi tie. Morgaŭ ni daŭrigos la vojaĝon."

Ili manĝis kaj trinkis, manĝigis kaj trinkigis la kamelojn, elprenis la kovrilojn kaj aranĝis la pakaĵojn por komforte pasigi la nokton.

"Ni bone doimos ĉi tie," Jajo diris, kontente rigardante la lokon. "Ni kuŝu, mi ĉi-flanke, vi tiuflanke, kaj ŝi inter ni."

"Ho Jajo, kiel vi povas tion proponi?" Adum zorgvizaĝe demandis. "Se mi kuŝos ekstere, leono venos sensoifiĝi per mia sango, satiĝi per mia viando."

Jajo kaj lia amatino interŝanĝis signifplenan rigardon.

"Ne gravas al mi," la knabino diris. "Adum, kuŝu meze, inter ni."

Tiel estis aranĝite, kaj la tri baldaŭ endormiĝis.

Sed meze de la nokto, Jajo kaj la junulino vekiĝis, dum Adum plu dormis profunde. La geknaboj ridetis al si, ĝojaj konstati, ke ambaŭ vekiĝis samtempe. En tiu fakto ili vidis, ke io ligas ilin, iu ligilo jam forta, eĉ se ilia amo ankoraŭ estas tre freŝdata.

Jajo puŝis for sian kovrilon, ekstaris, kaj signis al la amatino, ke ŝi venu al li. Ankaŭ ŝi forpuŝis la kovrilon kaj alproksimiĝis al la knabo.

"Mi havas ideon," Jajo diris tiel mallaŭte, ke ŝi apenaŭ povis aŭdi. "Ni faru ŝercon al Adum. Kiam mi iris preni akvon, mi konstatis, ke sur la riverbordo troviĝas sekaj arboj, kiuj falis foje, verŝajne trafite de fulmo. Inter ili estas kelkaj samgrandaj kiel vi kaj mi. Ĉu vi bonvolos veni kun mi ĝis tiu bordo kolekti du? Ni kuŝigos ilin ambaŭflanke de Adum kaj metos sur ilin niajn kovrilojn. Tiel li imagos, ke estas vi kaj mi. Ni tuj foriros surkamele. Kiam tagiĝos kaj la sunradioj vekos nian timulon, tio estos leciono por li. Li konstatos, ke li dormis tute sola, kaj ke neniu leono lin manĝis!"

Ŝi ridis silente.

"Ŝercema vi estas, Jajo, ŝercema! Al mi tio plaĉas!"

Tion ili faris evitante fari bruon aŭ movojn, kiuj povus veki Adum, ĝojaj pri la sento de komuneco, de agrabla kunlaboro en ŝerco. Kaj, meze de la bela stelplena nokto, ili surkamelis for.

Kiam Adum vekiĝis, li terure konstatis, ke liaj gekunuloj foriris kaj ke... leono staras tuj apud li. La leciono pri nedanĝero leona vere estis fuŝita!

Lin kaptis tia timego, ke, ne plene konscia, kion li faras — eble li ankoraŭ duondormis — li saltis sur la dorson de l' leono kaj ekkaptis ties du orelojn. Sentante iun sur si, ne sciante, kion fari, la leono ekkuris tra la senhomejo.

Tenante ĝiajn orelojn, Adum rimarkis, ke li kapablas direkti ĝin. Li ĝin turnis jen al tiu direkto, jen al tiu alia, ĝis li kondukis ĝin al sia vilaĝo.

Kiam li alvenis en la vilaĝon, Jajo kaj la knabino ankoraŭ ne estis revenintaj. Ili ĝuis sian kuneston for de ĉiuj ceteraj homoj, kaj tute ne deziris rapidi hejmen. Vidante Adum eniri fulmrapide la vilaĝon, side sur kuranta leono, la vilaĝanoj apenaŭ povis kredi al la propraj okuloj. Krioj sonis:

"Estas Adum! Kia kuraĝulo! Kiu diris, ke li estas timema? Rigardu! Kia neordinara kuraĝo! Li sidas sur leono kaj direktas ĝin!"

"Li indas fariĝi nia ĉefo!" iu proponis. La antaŭa vilaĝestro antaŭ nelonge mortis, kaj oni ankoraŭ ne estrigis iun, kiu anstataŭu lin.

"Jes! Adum nia ĉefo! Adum estu nia ĉefo!" ĉiaj voĉoj laŭtis. Ili ne konsciis, ke Adum estas preskaŭ morta pro timo. Sed ĉi-lasta bezonis helpon.

"Amikoj! Mortigu ĉi tiun leonon," li kriis per voĉo, kiun markis timo. Sed oni ĉiam aŭdas laŭ tio, kion oni imagas, kaj anstataŭ timon aŭdi, la vilaĝanoj aŭdis venkosenton. Kiel, se ne venke, povus reagi viro kapabla vojaĝi sur leono? Jam ili sentis lin superulo kaj deziris lin obei. Ili do mortigis la leonon. Nur tiam Adum sukcesis deiĝi de sur la sovaĝa, plej timiga besto. Tiel li fariĝis vilaĝestro.

Kiam Jajo kaj lia amatino alvenis, la vilaĝanoj anoncis al ili, ke nova estro ĵus estis elektita: Adum.

"Adum, ĉu vere? Ĉu vi ŝercas? Kia nekredebla anonco!" Jajo ekmiris.

Oni klarigis, ke tute ne temas pri ŝerco, sed pri la efektiva, de ĉiuj konstatita, kuraĝo de Adum, alveninta side sur leono. Pri tiu antaŭe ne imagebla evoluo, la du geamantoj ne sciis, kion pensi. Sed ĉar temis pri bonkora kaj certe plej sincera amiko, ili plezure akceptis lin kiel ĉefon.

Ĉiuj ekaktivis por prepari grandan feston kaj prikanti la novan ĉefon kaj lian historian grandfaron. Oni kuiris bonajn viandojn, trinkis, laŭ la tradicio, multe da tre sukerita teo, kaj lasis gliti tra la lipoj, ĝue, tiun grenbieron, kiun, laŭ la religio, oni devus ne trinki, sed... nu, Islamo alvenis ĉi tien ne antaŭ tiel longe, kaj ĝi ne sukcesis plene forpuŝi la antaŭajn kutimojn.

Ekde tiu tago, Adum neniam plu timis. Ĉiuj rigardis lin kuraĝulo. Kion li povis fari, krom agi kuraĝe? Tion farante, li rimarkis, ke ne estas tiel terure, ke li efektive povas: kuraĝo iom post iom fiksiĝis en li. Kaj ĉar li estis lerta, inteligenta, kunsentema, li montriĝis bonega vilaĝestro.

Nur kiam li mem iris ŝteli edzinon, li diris al ŝi (ĉar ambaŭ amis unu la alian sincere, kaj li ne volis kaŝi for de ŝi la veron):

"Ĉu vi scias, kial mi alvenis ĝis la vilaĝo surleone?"

"Ne," ŝi scivole respondis.

Eĉ al amata edzino ne estis facile klarigi.

"Ĉar mi... nu, pro timo mi... mi... mia korpo eligis ĉion superfluan, ĉu vi komprenas? Mi malsekiĝis. Nu... ĉio, kion mi antaŭe manĝis kaj trinkis, elfluis kaj elglitis tra la malsupraj korpo-truoj. Pro la suno kaj la varmo, la forĵetaĵoj duone resekiĝis kaj formis kvazaŭ gluaĵon, tiel ke mi restis glue fiksita al la dorso de tiu leono. Pro tio ĝis la vilaĝo mi restis sur ĝi!"

NOVA/ VORTOJ:

glui, Islamo, kamelo, Saharo, zafiaŭo

NOVAJ KUNMETOJ:

egal-anima, est-onta, freŝ-data, kovr-ilo, mez-nombro, speco de, super-flua


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.