Unua strofo - La fantomo de Marley

Por komenci: Marley mortis. Ne estis dubo pri tio. La protokolo pri lia enterigo estis subskribita de la pastro, la aktisto, la ĉerkfaristo kaj la ĉeffunebranto. Scrooge ĝin subskribis. Kaj la nomo Scrooge estis alte taksata en la borso, pri ĉiuj aferoj, kiujn li entreprenis.

Maljuna Marley estis morta kiel porda najlo.

Notu! Mi ne volas diri, ke mi mem scias, kial porda najlo speciale estas morta. Koncerne min, mi rigardas ĉerkonajlon kiel la plej senvivan pecon feran en la komerco. Sed en tia komparo kuŝas la saĝeco de niaj prapatroj; kaj miaj manoj ĝin ne disrompos. Permesu do al mi ripeti, kun aplombo, ke Marley estis same morta kiel porda najlo.

Ĉu Scrooge sciis, ke li mortis? Kompreneble. Kiel povus esti alimaniere? Scrooge kaj li estis kunuloj dum mi ne scias kiom da jaroj. Scrooge estis lia sola plenumanto, lia sola kuratoro, lia sola rajtigito, lia sola heredanto, lia sola amiko kaj sola funebranto. Sed eĉ Scrooge ne estis tiom malĝojanta, ke li ne negocis lerte en la tago de la enterigo, kaj ke li ne ĝin solenigis per komerca faro sendube profita. Menciinte la enterigiron de Marley, mi revenas tien, kie mi komencis. Sendube Marley mortis. Tio ĉi devas esti plene komprenata, aŭ en la rakonto kiun mi estas faronta estos nenio mirinda. Se ni ne estus absolute konvinkitaj, ke la patro de Hamleto mortis antaŭ la komenco de la teatraĵo, ne estus io pli rimarkinda pri liaj noktaj promenoj sur la propraj muregoj en la vento orienta, ol estus pri ajna sinjoro mezaĝa, malprudente iranta nokte en venta loko — ekzemple la preĝeja korto de Sankta Paŭlo — por mirigi la cerbon malfortan de sia filo.

Scrooge neniam forstrekis la nomon de maljuna Marley. Tie ĝi restis, multajn jarojn poste, super la pordo de la tenejo: Scrooge kaj Marley. La firmo estis konata kiel ''Scrooge kaj Marley”. Kelkfoje novaj homoj nomis Scrooge Scrooge kaj kelkfoje Marley, sed li respondis al ambaŭ nomoj. Por li estis tute same.

Ho! Sed li estis avarega, Scrooge! premema, altirema, skrapema, kaptema, avida, maljuna pekulo! Malmola kaj akra kiel siliko, el kiu neniam ŝtalaĵo elsaltigis fajreron malavaran; sekreta kaj silentema, kaj sola kiel ostro. La malvarmeco en li glaciigis liajn trajtojn maljunajn, pinĉis lian nazon pintan, sulkigis lian vangon, rigidigis lian iradon; ĝi ruĝigis liajn okulojn, bluigis liajn lipojn malgrasajn; kaj li parolis per voĉo raspanta. Lia hararo kaj ankaŭ liaj brovo kaj forta mentono estis kvazaŭ frostkovritaj. Ĉiam li kunportis sian malaltan temperaturon; li glaciigis sian oficejon somermeze; kaj li ĝin ne malfrostigis eĉ per unu grado je kristnasko.

Varmo kaj malvarmo eksteraj malmulte influis al Scrooge. Neniu varmo lin povis varmigi, neniu vetero vintra lin malvarmigi. Neniu vento estis pli akra ol li, neniu neĝo falanta estis pli obstina pri sia celo, nenia pluvo verŝiĝanta pli senpardona. Malbona vetero ne sciis kiel trakti lin. Pluvo, hajlneĝo, neĝo, hajlo, kiom ajn abundaj, povis fanfaroni nur pri unu supereco super li. Ili ofte bele aspektis, dum Scrooge neniam faris tion.

Neniu lin haltigis sur la strato por diri ĝentile: ”Mia kara Scrooge, kiel vi fartas? Kiam vi vizitos min?” Neniam almozulo lin petis, ke li donacu ion, neniam infanoj lin demandis pri horo, neniu viro aŭ virino iam ajn en lia tuta vivo demandis al Scrooge pri la vojo. Eĉ la hundoj de la blinduloj ŝajnis lin koni, kaj kiam ili vidis lin alvenanta, ili tiris siajn mastrojn sub la pordarkojn kaj en stratetojn, kaj tiam ili svingis siajn vostojn kvazaŭ dirante ”Neniu okulo estas pli bona ol okulo malbona, mastro senvida!”

Sed Scrooge fajfis je tio! Ĝuste tion li ŝatis. Borderi laŭ la vojoj plenplenaj de la vivo, forpuŝante ĉiaspecan homan simpation, tio estis por Scrooge tre bona afero.

Iun fojon — je kristnaska antaŭvespero, el ĉiuj bonaj tagoj — la maljuna Scrooge sidis okupita en sia kontoro. Estis vetero malvarma kaj mordanta kaj ankaŭ nebula; li povis aŭdi en la korto ekstere personojn irantajn spiregante kaj batante per la manoj sur la brustojn, kaj piedfrapantajn por varmiĝi. Estis nur la tria horo, sed jam tute mallumiĝis — ne estis lume la tutan tagon — kaj kandeloj brilegis en la fenestroj najbaraj kiel makuloj ruĝaj en la densa bruna aero. La nebulo eniris tra ĉiuj fendoj kaj serurtruoj, kaj ekstere ĝi estis tiel densa ke, kvankam la korto estis unu el la plej mallarĝaj, la domoj kontraŭaj ŝajnis nur fantomoj. Vidante la nebulon malhelan malsupreniĝanta, ĉion mallumiganta, oni imagus ke la naturo loĝis tute apude, kaj ke ĝi fabrikis nebulon grandskale.

La pordo de la kontoro de Scrooge estis malfermita, por ke li povu spioni sian komizon, kiu en apuda morna ĉeleto, kvazaŭ cisterno, kopiadis leterojn. Scrooge havis tre malgrandan fajron, sed la fajro de lia komizo estis tiom pli malgranda, ke ĝi aspektis kiel karbero! Sed li ne povis ĝin replenigi, ĉar Scrooge tenis la karbujon en sia propra ĉambro, kaj tuj kiam la komizo envenis kun ŝovelilo, la mastro prognozis, ke ili baldaŭ devos disiĝi. Tial la komizo surmetis sian blankan lanskarpon, kaj penis varmiĝi ĉe la kandelo, sed ne estante imagema, li ne sukcesis.

”Ĝojan kristnaskon, onklo! Dio vin savu!” ekkriis gaja voĉo. Estis la voĉo de la nevo de Scrooge, kaj li tiel rapide venis, ke lia onklo ankoraŭ lin ne vidis.

”Baf!” diris Scrooge. "Sensencaĵo!”

Ĉi tiu nevo de Scrooge tiom varmiĝis, irinte rapide en nebulo kaj frosto, ke li estis tute brilanta; lia vizaĝo estis ruĝa kaj bela; liaj okuloj brilis, kaj lia vaporeca elspiraĵo estis kvazaŭ fumo.”Kristnasko sensencaĵo, onklo?” diris la nevo de Scrooge. ”Vi ne intencas tion, ĉu?”

”Sed jes,” diris Scrooge. ”Ĝojan kristnaskon! Kian rajton vi havas esti ĝoja? Kian kaŭzon vi havas esti ĝoja? Vi estas sufiĉe malriĉa.”

”Kial, do!” respondis la nevo gaje. ”Kian rajton vi havas esti malĝoja? Kian kaŭzon vi havas esti malafabla? Vi estas sufiĉe riĉa.”

Scrooge, ne havante pli bonan respondon preta ĝuste tiam, rediris ”Baf!” kaj ĝin sekvigis per "Sensencaĵo!”

”Ne estu kolera, onklo,” diris la nevo.

”Kio alia mi estu,”respondis la onklo, ”kiam mi loĝas en mondo tiel naivega? Ĝojan kristnaskon! For de tie ĉi! Kio estas kristnasko al vi, se ne tempo por ŝuldojn pagi sen mono; okazo por vin trovi unu jaron pli maljuna, kaj ne pli riĉa eĉ je unu horo; okazo por bilanci viajn kalkullibrojn kaj konstati ke ĉiu artikolo tie donis al vi neniun profiton! Se mi povus ĉion aranĝi,” li diris indignante, ”ĉiu idioto, kiu vagas dirante 'Ĝojan kristnaskon', devus esti kuirata kun sia propra pudingo, kaj enterigita kun ileksa paliso tra sia koro! Jes, certe!” ”Onklo!” la nevo kriis riproĉe.

”Nevo!” la onklo respondis severege, ”ĝuu kristnaskon kiel al vi plaĉas, kaj permesu ke mi ĝuu ĝin laŭ mia gusto.”

”Ĝui ĝin,” ripetis la nevo de Scrooge — ”sed vi ĝin ne ĝuas!” "Permesu do, ke mi ĝin lasu,” diris Scrooge. ”Ĝi vin helpu multe! ĉar multe ĝi ĉiam vin helpis!”

”Estas certe multaj aferoj, kiuj povus min esti helpintaj, sed de kiuj mi nenion gajnis, kaj inter tiuj estas kristnasko,” respondis la nevo. ”Sed ĉiam mi rigardis kristnaskon kiel tempon bonan — la respekto ŝuldata al ĝia sankta nomo kaj deveno aparte — kiel afablan, pardoneman, kaj bonfaradan; kiel la solan tempon en la longa jara kalendaro, kiam homoj ŝajnas unuanime voli malfermi siajn fermitajn korojn libere, kaj pensi pri subuloj kiel veraj kunvojaĝantoj al tombo, kaj ne kiel fremduloj vojaĝantaj alidirekten! Kaj tial, onklo, kvankam ĝi neniam metis ajnan moneron en mian poŝon, mi kredas ke ĝi min helpis kaj min helpos; kaj mi diras, Dio ĝin benu!”

La komizo en la cisterno senvole aplaŭdis. Tuj komprenante la maltaŭgecon, li ektuŝis la fajron kaj estingis por ĉiam la lastan malfortan fajreron.

”Se mi aŭdos de vi unu pluan sonon,” diris Scrooge, ”vi ĝuos vian kristnaskon perdante vian oficon!” Kaj li aldonis, sin turnante al sia nevo: — ”Kiel potenca parolanto vi estas, sinjoro! Mi miras, ke vi ne eniras la parlamenton!”

”Ne koleriĝu, onklo. Venu! Tagmanĝu kun ni morgaŭ.” Scrooge diris, ke li vizitos lin — jes, li diris tion. Li uzis la tutan esprimon kaj diris, ke li vizitos lin en tiu ekstremaĵo unue.

"Sed kial?" kriis la nevo. "Kial?"

"Kial vi edziĝis?" diris Scrooge.

"Ĉar mi enamiĝis!”

"Ĉar vi enamiĝis,” blekis Scrooge, kvazaŭ tio estus la sola afero pli ridinda ol ĝoja kristnasko. "Bonan tagon!"

"Ne, onklo, sed antaŭ tio vi neniam vizitis min. Kial vi uzas tion kiel pretekston por ne veni nun?”

”Bonan tagon,” diris Scrooge.

"Mi deziras nenion de vi; mi nenion petas de vi. Kial ni ne povas esti amikoj?”

"Bonan tagon," diris Scrooge.

"Mi vere malĝojas, ke mi vin trovas tiel decidita. Neniam estis malpaco inter ni miaflanke. Sed mi faris provon, por honori kristnaskon, kaj mi en humoro kristnaska restos ĝis la fino. Tial, ĝojan kristnaskon, onklo!"

"Bonan tagon," diris Scrooge.

"Kaj feliĉan novjaron!"

"Bonan tagon," diris Scrooge.

Lia nevo foriris tamen sen vorto kolera. Li haltis ĉe la ekstera pordo por bondeziri la komizon, kiu, kvankam malvarma, estis pli varma ol Scrooge, ĉar li resalutis korege.

"Jen alia ulo," murmuris Scrooge, ĉar li lin aŭdis, "mia komizo kun dek kvin ŝilingoj ĉiusemajne, kaj kun edzino kaj familio, babilanta pri ĝoja kristnasko! Mi iros al la frenezulejo en Bedlam."

Tiu ĉi pretendita frenezulo, elkondukinte la nevon de Scrooge, enirigis du aliajn personojn. Ili estis bonkorpaj sinjoroj, kun agrabla aspekto, kaj nun ili staris, senĉapelaj, en la oficejo de Scrooge. Ili tenis en siaj manoj libretojn kaj paperojn, kaj ili salutis.

”Scrooge kaj Marley, mi supozas,” diris unu sinjoro rigardante en sian registron. ”Ĉu mi havas la plezuron paroli kun sinjoro Scrooge aŭ sinjoro Marley?”

"Sinjoro Marley mortis antaŭ sep jaroj,” respondis Scrooge. ”Li mortis antaŭ sep jaroj en tiu ĉi nokto.”

”Sendube lia kunulo bone kaj malavare reprezentos lin,” diris la sinjoro, prezentante rajtigojn oficialajn por kolektado de ofermono.

Sendube tiel estis, ĉar la kunuloj estis estintaj tre similaj. Ce la vorto ”malavare” Scrooge sulkigis la frunton, skuis la kapon, kaj demetis la oficialan ateston.

”En ĉi tiu festa epoko de la jaro, sinjoro Scrooge,” diris la sinjoro kaj prenis plumon, ”estas dezirinde pli ol en alia tempo provizi iom por malriĉuloj kiuj suferas multe. Multaj miloj bezonas eĉ necesaĵojn ordinarajn; centmiloj bezonas etajn komfortaĵojn, sinjoro.”

”Ĉu ne ekzistas malliberejoj?” demandis Scrooge.

”Multe da malliberejoj,” diris la sinjoro kaj demetis la plumon.

”Kaj labordomoj?” demandis Scrooge. ”Ĉu ili ankoraŭ bone funkcias?”

”Jes. Ankoraŭ,” respondis la sinjoro, ”mi preferus diri, ke ili ne funkcias!”

”La trudlaborejoj kaj la leĝoj pri malriĉuloj do plene funkcias?” diris Scrooge.

”Ambaŭ plene funkciantaj, sinjoro.”

”Ho! mi timis, laŭ tio kion vi ĵus diris, ke io okazis, kio ilian utilecon malhelpus,” diris Scrooge. ”Mi tre ĝojas ekscii, ke ne estas tiel.”

”Opiniante, ke ili apenaŭ donas al la popolo kontentecon korpan aŭ spiritan, kelkaj el ni penas kolekti monon por aĉeti iom da viando kaj trinkaĵo kaj varmaĵoj por la malriĉuloj. Ni preferas tiun ĉi tempon, ĉar ĝi estas la tempo, kiam precipe la manko multe estas sentata kaj la abundo ĝojas. Kiom vi volas donaci?”

”Nenion,” diris Scrooge.

”Ĉu vi volas esti anonima?”

”Mi volas esti sola,” diris Scrooge. "Ĉar vi min demandas pri tio, kion mi volas, sinjoroj, jen estas mia respondo. Mi mem ne ĝojas pri kristnasko, kaj mi ne povas doni por ĝojiĝi mallaboremulojn. Mi helpas subteni la instituciojn, kiujn mi ĵus menciis — kaj ili kostas sufiĉe; kaj tien devas iri la malriĉuloj.”

”Multaj personoj ne povas iri tien, kaj multaj preferus morti.”

”Se ili preferas morti,” diris Scrooge, ”des pli bone, ĉar tiam ili malkreskigus la loĝantaron tro grandan. Cetere, bonvolu min senkulpigi, mi ne scias tion.”

”Sed vi povus facile tion ekscii,” rimarkis la sinjoro.

”Ne estas mia afero,” respondis Scrooge. ”Sufiĉas, ke homo konas siajn proprajn aferojn, kaj ne miksiĝas en la aferojn de aliaj. Miaj plenigas mian tutan tempon. Bonan vesperon, sinjoroj!”

La sinjoroj sentis, ke insistado estus senutila, kaj ili foriris. Scrooge daŭrigis sian laboron kontente, kaj eĉ pli ŝerceme ol kutime.

Dume la nebulo kaj mallumo tiom plidensiĝis, ke homoj vagadis kun brulantaj torĉoj kaj oferis siajn servojn por montri la vojon al personoj erarintaj. Pli nebule ankoraŭ kaj pli malvarme! Malvarmo penetranta, serĉanta, mordanta! Se la bona sankta Dunstan estus pinĉinta la nazon de la fantomo Diabla per unu ero da tia vetero, anstataŭ per siaj kutimaj iloj, tiam li estus krieginta tute prave. Knabeto, tremanta de malvarmo, kurbiĝis je la serurtruo de Scrooge por lin regali per kristnaska kanteto; sed ĉe la unua sono de

"Dio vin savu, sinjor',

Mi kore vin salutas"...

Scrooge kaptis liniilon tiel energie, ke la kantinto forflugis timege, lasante la serurtruon al la nebulo kaj al frosto.

Fine alvenis la tempo por fermi la kontoron. Malafable Scrooge deseliĝis de la tabureto kaj silente signis al la komizo en la kelo, kiu tuj elblovis la kandelon kaj surmetis sian ĉapelon.

"Vi bezonos la tutan tagon morgaŭ, mi supozas," diris Scrooge.

"Se estas al vi plaĉe, sinjoro."

"Ne estas plaĉe," diris Scrooge, "kaj ne estas juste. Se mi pro tio ĉi deprenus el via salajro du ŝilingojn, mi supozas ke vi rigardus vin mem kiel damaĝitan, ĉu ne?"

La komizo ridetis timeme.

"Kaj tamen," diris Scrooge, "min vi ne rigardos kiel damaĝita, kiam mi pagos unu tagsalajron por nelaboro."

La komizo rimarkigis, ke tio okazas nur unu fojon ĉiujare.

"Tio estas malbona senkulpigo por friponi ĉiun dudek kvinan de decembro!" diris Scrooge, butonumante sian surtuton ĝis la mentono. "Sed mi supozas, ke vi postulos la tutan tagon. Tien ĉi alvenu des pli frue la matenon sekvantan!"

La komizo promesis, ke li faros tion; kaj Scrooge eliris murmurante. Tre baldaŭ la oficejo fermiĝis kaj la komizo, kun la longaĵo de sia skarpo pendanta sub lia talio (li ne posedis palton) kuris sur glitejon ĉe Cornhill, post serio da knaboj, dudek fojojn, ĉar estis kristnaska antaŭvespero, kaj poste li hejmenkuris al Camden Town plej eble rapide por ludi blindulan ludon.

Scrooge vespermanĝis malgaje en la kutima malgaja restoracio, kaj leginte ĉiujn ĵurnalojn, kaj sin amuzinte per sia banklibro, li iris hejmen por kusiĝi. Li loĝis en apartamento, kiu iam apartenis al lia mortinta kunulo. Tio estis malgaja apartamento! La korto estis tiel malluma, ke eĉ Scrooge, kiu konis ĝin tre bone, devis palpeti per siaj manoj.

Nu, fakto estas, ke nenio estis rimarkinda en la frapilo sur la pordo, krom ke ĝi estis tre granda. Estas fakto ankaŭ, ke Scrooge ĝin estis vidinta, nokte kaj matene, dum sia tuta loĝtempo tie; ankaŭ ke Scrooge ne estis imagema, tute ne. Notu ankaŭ, ke li ne estis pensinta pri Marley de tiam, kiam antaŭ sep jaroj li certiĝis posttagmeze, ke lia kunulo mortis! Kaj tiam klarigu al mi, se vi povas, kiel okazis ke Scrooge, tenante sian ŝlosilon en la pordseruro, ekvidis en la frapilo (sen intermeza ŝanĝo) — ne frapilon, sed la vizaĝon de Marley.

La vizaĝo de Marley. Ĝi ne estis en tuta mallumo kiel la aliaj objektoj en la korto, sed ĝi lumis morne, kiel putriĝanta omaro en malluma kelo. Ĝi ne estis kolerema aŭ kruelega, sed rigardis al Scrooge kiel Marley rigardis, kun fantomaj okulvitroj sur sia fantoma frunto. La haroj moviĝis strange kvazaŭ per spirado aŭ varma aero; kaj kvankam la okuloj estis tute malfermitaj, ili estis senmovaj. Tiu cirkonstanco kaj ĝia koloro palega igis ĝin terura; sed tiu terurigo ŝajnis esti sendependa de la vizaĝo kaj venis de Scrooge mem, pli ol de la esprimo de la vizaĝo de la mortinto.

Dum Scroogge rigardadis tiun ĉi fenomenon, ĝi refariĝis frapilo.

Ne estus vere, se mi dirus, ke li ne ektremis, sed li remetis sian manon sur la forlasitan ŝlosilon, ĝin rapide turnis, eniris kaj ekbruligis sian kandelon. Li paŭzis, jes, momenton sendecide, antaŭ ol li fermis la pordon; kaj li rigardis singardeme post ĝi, kvazaŭ li preskaŭ atendus vidi la harvoston de Marley elstaranta en la vestiblo. Sed nenio estis sur la pordo interne krom la ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj kiuj fikstenis la frapilon; tial li diris "Pa! Pu!" kaj brue fermis la pordon.

La bruo resonis tra la domo kiel tondro. Ĉiuj ĉambroj supre, kaj ĉiuj bareloj en la keloj de la vinvendisto malsupre, ŝajnis posedi apartajn eĥosonorilojn. Sed Scrooge ne estis viro timigebla de eĥoj! Li riglis la pordon, iris tra la vestiblo kaj supreniris la stuparon, dum li malrapide purigis la meĉon de sia kandelo.

Mallumo estas malkara, kaj Scrooge ĝin amis.

Sed antaŭ ol li fermis la pezan pordon, li trairis siajn ĉambrojn por vidi ĉu ĉio estas en ordo. Eble la memoro pri la vizaĝo igis lin tion fari.

La saloneto, litĉambro, skatolĉambro. Ĉiuj estis en ordo. Neniu sub la tablo, neniu sub la kanapo, fajreto en la fajrujo, kulero kaj pelveto, pretaj; kaj kaseroleto da grio sur la bordo de la krado (Scrooge malvarmumis). Neniu sub la lito, neniu en la necesejo, neniu en lia tualeta robo, kiu pendis kun suspektema sinteno sur la muro.

Tute kontenta li fermis la pordon kaj sin enŝlosis; duoble enŝlosis, kio ne estis lia kutimo. Tiel gardita kontraŭ surprizoj li demetis sian kravaton, surmetis sian tualetrobon kaj pantoflojn, kaj sian noktoĉapon, kaj sidiĝis apud la fajro por manĝi sian grion.

La fajro estis tre malgranda; tute ne sufiĉa por tiel malvarmega nokto. Li devis sidi tre proksima al ĝi, antaŭ ol li povis eksenti iom da varmo. La fajrujo estis antikva, kaj ĉirkaŭpavimita per tegmentaj brikoj holandaj, kovritaj per desegnaĵoj por ilustri la Sanktajn Skribojn. Estis centoj da pentraĵoj por logi liajn pensojn; sed la vizaĝo de Marley mortinta de sep jaroj venis, kiel la bastono de la Profeto, kaj englutis ĉiujn! Estis kvazaŭ bildo de la kapo Marleya estus aperinta sur ĉiu.

”Sensencaĵo!” diris Scrooge kaj trairis la ĉambron.

Post multaj iroj kaj reiroj, li residiĝis. Renversinte sian kapon en la seĝon li okaze ekrigardis sonorilon neuzatan, kiu pendis de la muro, kaj komunikis, por ia celo nun forgesita, kun ĉambro en la plej alta etaĝo de la domo. Mirege, kaj terurege rigardadante li vidis ĉi tiun sonorilon balanciĝanta! Unue, ĝi balanciĝis tiel kviete ke ĝi preskaŭ faris neniun sonon; sed baldaŭ ĝi sonoris laŭtege kaj ĉiuj sonoriloj en la domo faris same.

Tio daŭris eble duonminuton, aŭ minuton, sed ŝajnis daŭri unu horon! La sonoriloj haltis kune, kiel ili komencis. Tiam okazis sono resona, tre malsupre, kvazaŭ oni trenus pezan ĉenon sur la bareloj en la kelo de la vinnegocisto. Scrooge tiam memoris, ke li estis aŭdinta, ke fantomoj en domoj vizitataj estis priskribataj kiel ĉentrenantoj.

La pordo de la kelo malfermiĝis kun brua sono, kaj tuj li aŭdis la sonon pli laŭtan sur la plankoj malsupre; poste la bruo suprenvenis, kaj fine aŭdiĝis apud lia pordo!

”Sensencaĵo ankoraŭ,” diris Scrooge. ”Mi tion ne kredos!”

Lia koloro tamen ŝanĝiĝis, kiam tuj poste fantomo venis tra la peza pordo kaj eniris la ĉambron antaŭ liaj okuloj. Kiam ĝi envenis, la mortanta flamo eksaltis, kvazaŭ por ekkrii — ”Mi lin konas! La fantomo de Marley!” kaj refalis.

La sama vizaĝo; tute la sama. Marley kun sia harvosto, kutima vesto, pantalono, kaj botoj kies drappendaĵoj pintiĝis kiel la harvosto, la vestobaskoj kaj la haroj sur lia kapo. La ĉeno kiun li trenis estis ligita ĉirkaŭ lia talio. Ĝi estis longa kaj ĝi ĉirkaŭis lin kiel vostego; kaj ĝi estis farita (ĉar Scrooge ĝin observis atente) — el monujoj, slosiloj, pendseruroj, kalkullibroj, kontraktoj kaj pezaj stalaj monujoj. Lia korpo estis travidebla, tiel ke Scrooge lin rigardante povis vidi ambaŭ butonojn sur lia vesto malantaŭe.

”Nu!” diris Scrooge, akra kaj malvarma kiel ĉiam. ”Kion vi deziras de mi?”

,,Multon!” (La voĉo de Marley, sendube!).

”Kiu vi estas?”

”Demandu min, kiu mi estis.”

”Kiu vi estis, do?” diris Scrooge, laŭte.

”Vivante, mi estis via kunulo, Jakobo Marley.”

”Ĉu vi ĉu vi ... povas ... sidiĝi?” demandis Scrooge, lin dube rigardante.

”Mi povas.”

”Faru tion, do.”

Scrooge faris tiun demandon, ĉar li dubis ĉu fantomo tiel travidebla povus sidiĝi; kaj li timis embarasan klarigon. Sed la fantomo sidiĝis ĉe la kontraŭa flanko de la fajrujo, kvazaŭ li tion farus kutime.

”Ĉu vi ne kredas je mi?” demandis la fantomo.

”Ne,” respondis Scrooge.

”Kian pruvon vi deziras krom tiu de viaj sentoj?”

"Mi ne scias," diris Scrooge.

"Kial vi dubas pri viaj sentoj?"

"Ĉar io tre malgranda malhelpas ilin. Malgranda malordo stomaka ilin erarigas. Vi eble estas nedigestita peco da bovaĵo, mustardo, mola fromaĝo, aŭ fragmento da terpomo nesufiĉe kuirita!"

Scrooge ne ofte sercis, kaj li tiam ne sentis sin ridema. La vero estas, ke li intencis sin kuraĝigi, ĉar la voĉo fantoma tramigris lin ĝis la medolo. Estis io terura en la aero, kiu ĉirkaŭis la fantomon; Scrooge ne povis tion senti mem, sed ĝi certe ekzistis; ĉar, kvankam la fantomo sidis senmove, lia hararo, liaj baskoj kaj pendaĵoj ĉiam moviĝis kvazaŭ per vaporo varmega de forno.

"Ĉu vi vidas tiun ĉi dentpurigilon?" diris Scrooge, subite reatakante, kaj penante deturni de si almenaŭ por momenton la atenton de la fantomo senmova kiel stonego.

"Jes," diris la fantomo.

"Sed vi ĝin ne rigardas," diris Scrooge.

"Tamen, mi ĝin povas vidi," respondis la fantomo.

"Nu!" diris Scrooge, "se mi ĝin englutus, dum mia tuta vivo min persekutus legiono da koboldoj, kreitaj de mi mem! Sensencaĵo, mi al vi diras, sensencaĵo!"

Tiam la fantomo ekkriis terure, kaj skuis sian ĉenon kun bruo tiel funebra kaj terura, ke Scrooge firme tenis sian seĝon, por ke li ne svenu. Sed li eĉ ankoraŭ pli timiĝis, kiam la fantomo deprenis la bandaĝon kiu ĉirkaŭis lian kapon, kvazaŭ ĝi estus tro varma kiel hejma survesto, kaj lia suba makzelosto falis sur lian bruston.

Scrooge genufleksis, plektante siajn manojn antaŭ sia vizaĝo.

”Kompaton!” li ekkriis. ”Terura aperaĵo! kial vi min turmentas?”

”Animo monda, tera!” respondis la fantomo, ”Ĉu vi kredas je mi aŭ ne?”

”Mi kredas ... mi devas. Sed kial fantomoj vagas sur la tero, kaj kial ili venas al mi?”

”Dio postulas ke la animoj de ĉiuj iru inter kunvivuloj, kaj ĉien vojaĝu, kaj se animo ne foriras dum vivo, ĝi kondamniĝos tion fari postmorte.”

La fantomo denove kriegis kaj skuegis sian ĉenon kaj tordis siajn duonlumajn manojn.

”Vi estas ĉenita,” diris Scrooge, tremante. ” Diru al mi kial?”

”Mi portas la ĉenon, kiun mi forĝis dum mia vivo,” respondis la fantomo. ”Mi ĝin faris, ĉeneron post ĉenero, kaj metron post metro; mi ĝin surzonis propravole, kaj propravole mi ĝin portis. Ĉu la modelo ŝajnas al vi stranga?”

Scrooge tremis pli kaj pli.

”Aŭ ĉu vi volus ekscii pri la pezo kaj la longo de la ĉeno kiun vi portas mem? Ĝi estis tute same peza kaj same longa kiel tiu ĉi antaŭ sep kristnaskantaŭfestoj. Vi laboris je ĝi de tiu tempo. Ĝi estas vere tre peza ĉeno!”

Scrooge rigardis ĉirkaŭ sin sur la plankon, pensante vidi sin mem ĉirkaŭita de kvindek aŭ sesdek metroj da fera ŝnurego, sed li nenion povis vidi.

”Jakobo,” li diris, petegante. ”Maljuna Jakobo Marley! diru al mi pli! Konsolu min, Jakobo!”

”Mi havas nenion por doni,” respondis la fantomo. ”Ĉar konsolo de alia loko venas, kaj alvenas per aliaj sendatoj al aliaj viroj. Mi ankaŭ ne povos diri al vi ĉion, kion mi volas. Mi nenie povas ripozi, mi nenie povas resti, mi nenie povas halti. Mia fantomo, dum mia vivo, neniam foriris preter nia kontoro, kaj tial mi devos pene vojaĝadi.”

”Vi ja vojaĝis tre malrapide, Jakobo,” diris Scrooge, komerciste, kvankam humile kaj respektege.

”Malrapide!” ripetis la fantomo.

Scrooge murmuretis: ”Mortinta de sep jaroj kaj ĉiam vojaĝanta?”

”Dum tiu tuta tempo,” diris la fantomo. ”Neniu ripozo, neniu paco. Turmentanta memriproĉo senĉesa!”

”Ĉu vi vojaĝas rapide?” diris Scrooge.

”Sur la flugiloj de la ventoj,” respondis la fantomo.

”Vi povus trairi multege da landoj dum sep jaroj,” diris Scrooge.

La fantomo, aŭdinte ĉi tion, rekriegis, kaj sonigis sian ĉenon terure en la senviva nokta silento .

”Ho! malliberulo, ĉenita kaj ligita, ĉar vi ne scias, ke iom da kristana fantomo laboranta bonece en sia malgranda sfero, trovos sian vivon teran tro mallonga por esti vere utila! Ĉar vi ne scias, ke bedaŭro neniam povos elaĉeti okazojn neuzitajn en via vivo! Tamen, tia mi estis! Ho ve, tia estis mi!”

”Sed vi ĉiam estis bona komercisto, Jakobo,” murmuris Scrooge, kiu nun aludis pri si mem.

”Negocoj!” kriis la fantomo, denove tordante siajn manojn — ”Homaro devus esti miaj negocoj, mia zorgo; la feliĉo komuna mia negoco; bonfarado, kompato, toleremo, jen estis miaj negocoj! La komerco estis nur kiel guto en la oceano de miaj negocoj!”

Scrooge tre malŝatis, ke la fantomo tiel parolis kaj li ektremis treege.

”Aŭskultu min!” ekkriis la fantomo. ”Mia tempo estas preskaŭ for!”

”Mi aŭskultos,” diris Scrooge. ”Sed ne kondamnu min, kaj ne paroladu tro longe, Jakobo, mi vin petas!”

”Kial mi povas aperi ĉe vi en formo videbla, mi ne rajtas diri. Sed nevidebla mi sidis apud vi ofte kaj ofte.”

Tio ne estis ideo agrabla. Scrooge tremetis, kaj viŝis la ŝviton de sia frunto.

”Tio estas grava parto de mia puno,” daŭrigis la fantomo. ”Mi estas ĉe vi tiun ĉi vesperon por vin averti, por ke vi eble evitu mian sorton — kaj mi mem venis por doni al vi tiun ĉi esperon, Ebenezer,”

”Ĉiam vi estis aminda al mi,” diris Scrooge. ”Dankon!” ”Vi estos vizitata de tri fantomoj,” rimarkis tiam la fantomo.

Scrooge ekmalĝojis. ”Ĉu tio estas la espero, Jakobo?” ”Jes”.

”Mi — mi preferus .”

”Se ili vin ne vizitos,” diris la fantomo, ”vi ne povos eviti sorton similan al mia. Atendu la unuan morgaŭ, kiam la sonorilo batos la unuan horon!”

”Ĉu mi ne povus ricevi ilin kune, kaj tiel fini la aferon?” proponetis Scrooge.

”Atendu la duan la sekvantan nokton je la sama horo, kaj la trian en la posta nokto tuj kiam la lasta bato de la dekdua horo ĉesos vibri. Ne esperu min vidi denove, kaj memoru bone ĉion, kio inter ni okazis!”

Tuj kiam li estis tiel dirinta, la fantomo prenis sian bandaĝon de la tablo kaj ĉirkaŭligis sian kapon per ĝi kiel antaŭe. Scrooge sciis tion aŭdante la krakon kiun faris la dentoj, kiam la makzelostoj estis kunligitaj per la bandaĝo. Li kuraĝis rigardeti ankoraŭ, kaj tie lia vizitanto supernatura staris apud li kaj la ĉeno estis ligita ĉirkaŭ la brako. La aperaĵo iris malantaŭen for de li kaj je ĉiu paso la fenestro iom malformiĝis tiel ke, kiam la fantomo alvenis tien, ĝi tute malfermiĝis. Tiam la fantomo levis sian manon, kaj tuj Scrooge aŭdis bruojn konfuzajn kaj sonojn ĝemantajn de ploro kaj malĝojo. Aŭskultinte unu momenton, la fantomo ankaŭ ĝemegis malĝoje kaj poste malaperis en la funebran nokton.

Scrooge sekvis lin al la fenestro kun ekstrema scivolo. Li rigardis eksteren.

La aero estis plena de fantomoj, tien kaj reen moviĝantaj kaj plorantaj senripoze.

Ĉiuj portis ĉenojn; neniu estis libera. Scrooge estis koninta multajn el ili dum ilia vivo. Kaj li komprenis, ke ili estis malgajegaj ĉar ili tre volis helpi la homaron, sed poreterne tia ebleco estis por ili perdita.

Fine tiuj estaĵoj kaj iliaj voĉoj foriĝis kaj la nokto reestis kiel antaŭe.

Scrooge fermis la fenestron kaj esploris la pordon, kie la fantomo estis enirinta. Ĝi estis ŝlosita duoble, kiel li mem ĝin ŝlosis, kaj la rigliloj estis netuŝitaj. Li volis diri "sensencaĵo" sed haltis ĉe la unua silabo; kaj tre bezonanta ripozon, li sin ne senvestigis, kuŝiĝis kaj tuj ekdormis.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo