Dua strofo - La unua el la tri fantomoj

Kiam Scrooge vekiĝis, estis tiel mallume ke, rigardante el sia lito, li apenaŭ povis distingi la fenestron travideblan de la muroj maldiafanaj de sia ĉambro. Penante penetri la mallumon per siaj serĉemaj okuloj, li aŭdis la sonorilon de najbara preĝejo bati kvar kvaronojn, kaj li aŭskultis por ekscii la horon.

Treege li miris kiam la peza sonorilo daŭrigis sonori de ses al sep, de sep al ok, kaj tiel ĝis dek du; poste ĝi haltis. Dek du! Tamen post la dua li estis kuŝiĝinta! La horloĝo estas malĝusta, pendoglacio certe eniris en la radaron. Dek du!

Li tusis la risorton de sia poŝhorloĝo, por korekti tiun ĉi absurdan horloĝon. Ĝi sonoris dek du, kaj haltis.

”Nu! ne estas eble,” diris Scrooge, ”ke mi povis dormi dum tuta tago kaj alia nokto. Ne estas eble, ke io okazis al la suno kaj nun estas jam la dekdua tagmeze!”

Tiu ideo lin timigis; li leviĝis el la lito kaj palpetis al la fenestro. Li nur povis vidi, ke estas nebulege, kaj ke neniu ĉirkaŭkuras aŭ faras bruon, kio certe okazus, se estus tage anstataŭ nokte.

Tiel li rekuŝiĝis, pripensis, plupensis kaj repensadis, kaj tute nenion komprenis. Ju pli li pensis, des pli li fariĝis embarasita; ju pli li penis ne pensi, des pli li pensadis. La fantomo de Marley lin tre konfuzis. Tuj kiam li firme decidis ke ĝi estis sonĝo, li subite devis repripensi la demandon, "Ĉu ĝi estis sonĝo, aŭ ne?"

Scrooge tiel kuŝis ĝis la sonorilaro horloĝa sonoris tri pluajn kvaronojn; tiam li memoris, ke la fantomo lin avertis pri vizito tuj kiam sonoros la unua horo. Li decidis esti veka ĝis la horo estos pasinta; kaj, konsiderante ke li ne pli povus ekdormi ol iri al la ĉielo, tiu ĉi decido estis oble tre saĝa. Fine, la horloĝo sonoris:

"Dindon!"

"Kvarono post la horo," diris Scrooge, kalkulante.

"Dindon!"

"Duono post," diris Scrooge.

"Dindon!"

"Kvarono antaŭ," diris Scrooue.

"Dindon!"

"La horo mem!" ekkriis Scrooge, "kaj nenio alia."

Li parolis antaŭ ol la hora sonorilo sonoris, kaj tuj sekvis basa, malhela, funebra, malgaja UNU. Tuj, momente, viva lumo ekbrilis en la ĉambro, kaj la kurtenoj de lia lito estis detirataj!

La kurtenoj estis detirataj, mi vin certigas, de mano nevidebla. Ne la kurtenoj apud liaj piedoj, nek la kurtenoj ĉe lia dorso, sed la kurtenoj kontraŭ lia vizaĝo. La kurtenoj de lia lito estis detirataj, kaj Scrooge eklevante sin mem, sin trovis vizaĝalvizaĝe kun la vizitanto netera, kiu ilin estis detirinta; tiel proksime kiel mi estas de vi, kaj en mia penso mi staras ĉe via kubuto.

Estis figuro stranga — kiel infano; tamen, ne tiel simila al infano kiel al maljunulo vidata tra ia supernatura perilo. Lia hararo, kiu pendis ĉirkaŭ la kolo kaj sur la dorso, estis blanka kvazaŭ de maljuneco; tamen la vizaĝo havis nenian sulkon, kaj sur la haŭto brilis floreco plej ĉarma. La brakoj estis tre longaj kaj muskolaj; la manoj ankaŭ, kvazaŭ li estus treege forta. Li portis robon blankegan, kaj ĉirkaŭ la talio estis zono, kies brilo estis belega! En sia mano li tenis branĉon de freŝa verda ilekso, sed lia robo estis ornamita per floroj someraj. La plej stranga afero en li estis, ke de lia kaposupro venis tre hela brilo, kiu videbligis ĉion ĉi kaj sub sia brako li tenis kiel ĉapo grandan estingilon.

”Ĉu vi estas la fantomo, sinjoro, kies alveno al mi estis antaŭdirita?” demandis Scrooge.

”Mi estas.”

La voĉo estis ĝentila kaj nesevera kaj strange mallaŭta, kvazaŭ ĝi venus de malproksime, anstataŭ de apud li.

”Kiu kaj kio vi estas?” demandis Scrooge.

”Mi estas fantomo de kristnasko estinta.”

”Ĉu delonge estinta?” demandis Scrooge, rimarkante lian nanan alton.

”Ne. Via lasta kristnasko.”

Eble Scrooge ne sciis kial, sed li treege deziris vidi la fantomon en lia ĉapo; kaj li petis ke li ĝin surmetu.

”Kiel!” ekkriis la fantomo, ”ĉu vi volus tiel baldaŭ estingi mian lumon per manoj teraj? Ĉu ne estas sufiĉe, ke vi helpis krei tiun ĉi ĉapon per viaj pasioj, kiuj min devigas ĝin porti dum multaj jaroj sur mia frunto?”

Scrooge humile neis ĉian scion pri tiu afero kaj ĉian intencon ofendi. Li tiam demandis lin pli kuraĝe, pri tio, kio lin venigis tien.

”Via bonstato” diris la fantomo.

Scrooge dankis lin, sed pensis ke nokto de ripozo farus pli multe por lia bonstato. La fantomo certe komprenis lian penson, ĉar li diris tuj:

”Via konvertiĝo, do. Atentu!”

Parolante, li prenis lian brakon kviete per sia forta mano.

”Leviĝu, kaj venu kun mi.”

Estus vane diri, ke nek la vetero nek la horo estas taŭgaj por promeno; ke la lito estas varma kaj la termometro multe sub nulo; ke li surhavas nur pantoflojn, tualetan robon kaj noktoĉapon; kaj ke li havas malvarmumon. Li ne povis kontraŭstari, sed kiam la fantomo iris al la fenestro, li kaptis lian robon petegante.

”Mi estas mortema homo,” diris Scrooge, ”kaj mi timas fali.”

La fantomo tusis lian koron per sia mano. ”Se vi permesos al mi, ke mi vin tusu tie,” li diris, ”vi subteniĝos en okazoj pli gravaj ol tiu ĉi.”

Dum tiu interparolo ili pasis tra la muron kaj staris sur vojo kampara, kun kampoj ambaŭflanke. La urbo tute malaperis, kaj la mallumo kaj la nebulo ankaŭ malaperis, ĉar estis hela, malvarma vintra tago, kaj neĝo kuŝis sur la tero.

”Ho mirinde,” diris Scrooge ĉirkaŭrigardante, ”mi kreskis tie; mi estis knabo tie ĉi!” Li sentis mil odorojn ŝvebantaj en la aero, kaj ĉiu memorigis lin pri pensoj, esperoj, ĝojoj kaj zorgoj de longe forgesitaj.

”Via lipo tremas,” diris la fantomo. ”kaj kio estas tio sur via vango?”

Scrooge murmuris, kun nekutima tono en sia voĉo, ke estas pustulo; kaj petis la fantomon konduki lin kien li devas.

”Ĉu vi memoras la vojon?” demandis la fantomo.

"Ĉu mi memoras!" rediris Scrooge, "mi povus tie iri eĉ kun vinditaj okuloj!"

"Estas strange ke vi tion forgesis dum tiom da jaroj," rimarkigis la fantomo. "Ni iru antaŭen!"

Ili iris laŭ la vojo kaj Scrooge rekonis ĉiun pordon, ĉiun foston, ĉiun arbon, ĝis malgranda urbo aperis malproksime kun sia ponto, sia preĝejo kaj serpenta rivereto. Subite vojaĝantoj aperis, kaj Scrooge rekonis kaj nomis ĉiujn. Kial li ĝojis treege, kiam li ilin vidis, kaj kiam ili deziris unu al alia "Ĝojan kristnaskon?" Kion valoris ĝoja kristnasko por Scrooge? Kian ĝojon ĝi iam donis al li?

"La lernejo tie ĉi ne estas tute forlasita," diris la fantomo. "Sola infano, forgesita de siaj amikoj, tie ankoraŭ restis."

Scrooge diris, ke li tion scias, kaj li plorsingultis.

Ili lasis la ĉefvojon laŭ bone konata vojeto kaj venis al domego ruĝbrika, kun kupoleto, ventflago kaj sonorilo sur la tegmento. Estis domego kaduka, ĉar la muroj estis malsekaj kaj muskaj, la fenestroj rompitaj kaj la pordegoj ruinaj. Kokinoj ĉirkaŭkuris en la ĉevalejoj, herbo kreskis en la veturilejoj. Interne la ĉambroj estis malbone meblitaj, malvarmaj kaj vastaj. Vidante ilin oni pensis pri la malvarmo kaj malsato, kiujn devis suferi la loĝantoj.

Ili trairis la vestiblon, trapasis pordon ĉe la malantaŭo de la domo kaj eniris ĉambron longan, nudan kaj malgajan, kie estis senornamaj benkoj kaj skribotabloj. Apud tre malgranda fajro sola knabo sidis legante kaj Scrooge sidiĝis sur benkon, plorante, ĉar li vidis sin mem denove forgesita kiel antaŭe. Ĉiuj eĥoj en tiu domo, la krietoj de la musoj kurantaj malantaŭ la enkadraĵo, la murmuroj inter la branĉoj senfoliaj de malgaja poplo, la brueto de la grincanta pordo kaj eĉ la bruoj kraketantaj en la fajro — ĉio tio moligis la koron de Scrooge kaj fluigis liajn larmojn.

La fantomo tusis lin sur la brako kaj fingre montris lian antaŭan memon leganta. Subite viro strange vestita, mirinde reala kaj videbla ŝajnis stari ekster la fenestro, kaj apud li papago kun verda korpo kaj flava vosto.

”Robinsono Kruso! ”ekkriis Scrooge, ”kaj jen ankaŭ Vendredo, kuranta por savi sian vivon al la arbaro! Hura'! Hura'!” Kaj, tiam, kvazaŭ li kompatus sian junan memon li diris, ”Kompatindulo,” kaj ploris denove.

”Mi volas,” murmuris Scrooge, metis la manon en la poŝon kaj ĉirkaŭrigardis, ”sed estas nun tro malfrue.”

”Kio estas?” demandis la fantomo.

”Nenio,” diris Scrooge. ”Nenio. Knabo kantis kristnaskan himnon ĉe mia pordo pasintnokte. Mi volus esti doninta ion al li, tio estas ĉio.”

La fantomo ridetis dolĉe kaj svingis sian manon, dirante: ”Ni rigardu alian kristnaskan tempon.”

Subite la memulo pligrandiĝis kaj la ĉambro mallumiĝis kaj malpuriĝis. La enkadraĵoj malgrandiĝis, la fenestroj fendiĝis kaj pecoj da gipso falis el la plafono; sed kieł tio okazis, Scrooge ne komprenis pli ol vi. Li nur sciis, ke tio estis tute vera; kaj jen li, ankoraŭ sola, dum ĉiuj aliaj knaboj estis hejmenirintaj por ĝui la gajan libertempon.

Li nun ne legis plu, sed iris ĉirkaŭe senespere. Scrooge rigardis la fantomon kviete, skuis sian kapon, kaj rigardis la pordon.

Ĝi malfermiĝis; kaj knabineto, multe pli juna ol la knabo, eniris, lin ĉirkaŭprenis korege kaj lin alparolis per ”Kara, kara frato!”

”Mi venis por vin konduki hejmen, kara frato,” diris la knabino, frapante siajn manetojn unu kontraŭ la alian kaj ridante. ”Por iri hejmen, hejmen! hejmen!”

„Hejmen, eta Fan,” ripetis la knabo kiel eĥo.

”Jes!” ekkriis la infano ĝojege. ”Hejmen por ĉiam! Nia patro estas multe pli aminda ol antaŭe, kaj la hejmo estas kiel la ĉielo! Tiel afable li al mi paroladis unu vesperon, kiam mi enlitiĝis, ke mi ne timis demandi lin, ĉu li permesus, ke vi venu hejmen: li jesis kaj min sendis en veturilo por vin alkonduki. Kaj vi estos viro?” kriis la knabino, malfermante larĝe siajn okulojn, ”kaj neniam vi tien ĉi revenos: sed unue, ni kune estos dum la tuta kristnaska tempo, kaj ni ĝin ĝuos plej bone!”

”Vi iĝas ja virino, eta Fan!” diris la knabo.

Ŝi manfrapis kaj ridis kaj penis atingi lian kapon, sed estante tro malgranda, ŝi stariĝis sur la pintoj de siaj piedoj por lin kisi. Poste ŝi lin tiris al la pordo.

Subite voĉo terura kriis en la vestiblo, ”Portu malsupren la keston de sinjoreto Scrooge!” kaj en la vestiblo aperis la lernejestro mem, kiu rigardis sinjoreton Scrooge severege, kaj lin terure timigis per sia manpremo. Poste li kondukis lin kaj lian fratineton en ĉambron malgajan kaj malvarman. Tie li eltiris karafon da vino strange malforta kaj pecon da kuko strange peza, kaj donacis tion al la infanoj. Li ankaŭ sendis maldikan serviston por doni glason da io al la veturigisto; kaj la viro respondis, ke li dankas la sinjoron, sed ... se ĝi estas la sama trinkaĵo, kiun li antaŭe gustumis, li multe preferas ne trinki.

Dume la kesto de sinjoreto Scrooge estis ligita sur la supron de la veturilo kaj la infanoj adiaŭis la lernejestron tre ĝoje, kaj ili forveturis tra la ĝardeno.

"Ŝi ĉiam estis estaĵo delikata," diris la fantomo, "sed ŝi havis grandan koron!"

"Estas vere!" kriis Scrooge. "Vi estas prava. Mi tion ne neos."

"2 mortis edzinigita," diris la fantomo, "kaj ŝi havas, mi pensas, infanojn."

"Unu infanon," respondis Scrooge.

"Estas vere," diris la fantomo, "via nevo."

Scrooge ŝajnis esti maltrankvila kaj respondis mallonge, "Jes."

Kvankam ili ĵus estis postlasintaj la lernejon, ili nun estis en maltrankvila strato de urbo, kie vojaĝantoj fantomaj pasadis, kie veturiloj ombrecaj kaj ŝarĝoveturiloj kunbataladis, kaj kie tumulto kaj malpaco regis. Estis tute evidente, ke tie ankaŭ estis kristnasko: sed estis vespere kaj la stratoj estis lumaj.

La fantomo haltis ĉe certa pordo de magazeno, kaj demandis al Scrooge ĉu li ĝin rekonas.

"Ĉu mi rekonas ĝin!" rediris Scrooge. "Mi ja estis lernanto tie ĉi."

Li eniris. Je la vido de maljuna sinjoro kun peruko, kiu sidis malantaŭ skribotablo tiel alta ke, se li estus du colojn pli alta, li frapus sian kapon al la plafono, Scrooge ekkriis ekscitite:

"Vidu, estas la maljuna Fezziwig! Kia ĝojo! estas Fezziwig reviva!"

La maljuna Fezziwig metis flanken sian plumon kaj rigardis la horloĝon, kiu montris la sepan horon. Li frotis siajn manojn, aranĝis sian grandan veŝton, ridegis tutkore kaj ekkriis per voĉo komforta, sonoranta, riĉa, plena kaj gaja:

”Joho, tie! Ebenezer! Dick!”

La antaŭa memulo de Scrooge, nun jam junulo, eniris viva kan sia kunlernanto.

”Estas ja Dick Wilkins!” diris Scrooge al la fantomo. ”Jes, certe, jen li estas. Li min ametis. La malfeliĉa Dick! Ve! ve!”

”Joho, knaboj!” diris Fezziwig. ”Ni ne laboros plu hodiaŭ. Kristnaska antaŭtago, Dick! Kristnasko, Ebenezer! Almetu la fenestrajn kovrilojn, antaŭ ol oni povos diri Jack Robinson!

Vi ne kredus, kiel lerte ili laboris. Ili kuris en la straton portante kovrilojn — unu, du, tri — almetis ilin en iliajn lokojn — kvar, kvin, ses — aldonis barojn kaj ŝraŭbojn — sep, ok, naŭ — kaj revenis, antaŭ ol oni povis kalkuli ĝis dek du, spiregante kiel kurĉevaloj!

”Joho,” ekkriis Fezziwig, lerte saltante de la alta skribotablo. ”Forportu ĉion, por ke ni havu multe da spaco! Joho, Dick!”

Forporti! Cion ili volonte estus forportintaj dum maljuna Fezziwig estis tie. Post unu minuto la planko estis balaita kaj akvo surverŝita, la meĉoj de lampoj estis purigitaj; brulaĵo aldonita al la fajro; kaj la magazeno tiam fariĝis balejo, tiel komforta, varma, seka kaj hela, kiel oni povus deziri en nokto vintra.

Eniris violonisto kun muziklibro, kaj supreniris la altan katedron, kaj faris orkestron tie, kaj agordis terure grincantan muzikon! Eniris sinjorino Fezziwig, kiu ŝajnis esti unu vasta ridetego! Eniris la tri fraŭlinoj Fezziwig, ĉarmaj kaj amindaj. Eniris la ses amantoj, kies koroj frakasiĝis. Eniris ĉiuj junuloj kaj junulinoj, kiuj laboris tie. Eniris la vartistino kun sia kuzo, la bakisto. Eniris la kuiristino kun la laktovendisto, intima amiko de sia frato. Eniris la bubo najbara, kiu, oni diris, estis malbone nutrata de sia mastro, kaj kiu kaŝis sin post la knabino el la proksima domo. Eniris ĉiuj; iuj timete, iuj sentime, iuj gracie, iuj mallerte, iuj pusante, iuj tirante — eniris ĉiuj, iel kaj ciel.

Kaj ili dancis kune, ĝojege, kaj vive, ĝis la maljuna Fezziwig, manfrapante por haltigi la dancon, ekkriis ”Brave!” kaj la violonisto enpusis sian varmegan vizaĝon en poton da biero, speciale por li alportita. Sed, kiam li reaperis, li malsatis ripozon, kaj tuj rekomencis denove, kvazaŭ la alia violonisto estus forportita hejmen lacega, sur fenestra kovrilo, kaj li estus viro tute nova, decidinta pli bone fari, aŭ perei!

Poste estis pli da dancoj kaj divenaj ludoj, kuko, vino, granda peco da malvarma rostita bovaĵo, granda peco da malvarma bolita bovaĵo, kaj pasteĉoj kaj multe da biero. Sed la plej granda logo de la balo okazis post la festeno, kiam la violonisto (ruzulo, mi vin certigas, kiu konis sian aferon pli bone ol vi aŭ mi) ludis la melodion ”Sir Roger de Coverley.”

Tiam la maljuna Fezziwig stariĝis por danci kun sia edzino, kaj tie estis dudek paroj da kundancontoj; personoj kiuj estis vere moviĝemaj; personoj kiuj intencis danci, kaj ne nur rondiri!

Sed se ili eĉ estus duoble aŭ kvaroble pli multaj, ĉiam Fezziwig dancus kiel ili, kaj ankaŭ la sinjorino. Pri ŝi mi diros, ke ŝi estis tute inda je li, kaj tio estas altega laŭdo. La tibikarnoj de Fezziwig, kiam li dancis, ŝajnis brilegi!

Tuj kiam la dekunua sonoris, tiu ĉi hejma balo finiĝis. La sinjoro kaj la sinjorino ekstaris ĉe ĉiu flanko de la pordo, manpremis ĉiun personon elirantan, li deziris al la viroj kaj ŝi al la virinoj "Ĝojan kristnaskon." La du lernantoj, kiam ĉiuj estis elirintaj, iris al siaj litoj, kiuj estis sub la tablo de la magazeno.

Dum tiu tuta tempo Scrooge kondutis kiel frenezulo. Li memoris ĉion, kaj ĉion ĝuis korege; sed nun, kiam la helaj vizaĝoj de lia antaŭa memo kaj de Dick plu ne vidiĝis, li rememoris tuj la fantomon kaj konsciiĝis, ke tiu ĉi lin rigardadis, kaj ke la lumo sur lia kapo tre hele briladis.

"Afero ja tre malgranda," diris la fantomo, "sufiĉas por produkti tian dankemon."

"Malgranda," ripetis Scrooge.

La fantomo signis al li ke li aŭskultu ambaŭ lernantojn, laŭdegantajn Fezziwigon, kaj tiam diris:

"Kial? Li elspezis nur malmulte da mono; tri aŭ eble kvar livrojn. Kial do li meritas tian laŭdon?"

Nekonscie, Scrooge ekparolis ankoraŭ kiel lia antaŭa memulo, kaj li kolere diris: "Vi ne estas prava, fantomo; li posedas la kapablon fari nin kontentaj aŭ malkontentaj. Eble lia kapablo konsistas nur el vortoj aŭ rigardoj; el aferoj tiel malgrandaj, ke ne estas eble ilin kalkuli; tute egale! La feliĉon kiun li donacas, estas tiel granda kiel se ĝi kostus tre multe da mono ..."

Li sentis la rigardon de la fantomo kaj haltis.

"Kio do estas?" demandis la fantomo.

"Nenio," diris Scrooge.

"Io tamen, mi pensas,"insistis la fantomo.

"Ne, ne. Mi nur dezirus povi paroli iom al mia komizo nun. Jen ĉio."

Lia antaŭa memulo estingis la lampojn en tiu momento kaj Scrooge kaj la fantomo staris subite flanko ĉe flanko en la aero ekstera.

”Mia tempo estas finiĝanta,” rimarkigis la fantomo. ”Rapide!”

Tiun ĉi vorton li ne parolis al Scrooge, aŭ al iu kiun li povis vidi, sed tuj ĝi produktis efikon... ĉar ankoraŭ Scrooge vidis sin mem. Li estis pli maljuna nun; viro matura. Sur lia vizaĝo la trajtoj ne estis severaj kiel pli poste, sed jam vidiĝis signojn de zorgo kaj de avareco.

La okuloj ŝajnis esti avidaj kaj maltrankvilaj, kaj tio montris, ke la pasio avareca enradikiĝis.

Li ne estis sola, sed apud li sidis junulino funebre vestita, kiu ploris.

”Tio ne estas grava,” ŝi diris mallaŭte, ”tute ne grava por vi. Alia idolo prenis mian lokon, kaj se ĝi povos vin konsoli kaj ĝojigi estonte, kiel mi penus fari, mi ne rajtas ploregi.”

”Kia idolo prenis vian lokon?”

”Idolo ora.”

”Jen senpartieco monda!” li diris sarkasme. ”La mondo kondutas kontraŭ la malriĉeco malbonege; sed tamen severege ĝi kondamnas ĉian tenton riĉiĝi.”

”Vi timas tro la mondon,” ŝi respondis ĝentile. ”Mi vidis viajn plej noblajn celojn malaperi unu post la alia, ĝis la ĉefa pasio — la avareco, vin tute posedis. Ĉu ne estas vere?”

”Kio do?” li reparolis. ”Se mi fariĝis tiom pli saĝa, kial do vi min riproĉas? Rilate al vi mi ne ŝanĝiĝis.”

Ŝi skuis sian kapon.

”Ĉu mi ŝanĝiĝis?”

”Nia kontrakto estas malnova. Ĝi estis farita, kiam ni ambaŭ estis malriĉaj kaj kontentaj esti tiaj, ĝis, per laboro pacienca, ni povus plibonigi nian staton. Vi ja certe ŝanĝiĝis. Kiam ni kontraktis vi estis alia viro.”

”Mi estis nur knabo tiam,” li diris senpacience.

”Vi scias bone, ke vi ŝanĝiĝis. Sed mi kontraŭe restis sama kiel antaŭe. Kiel maldolĉe kaj ofte mi pripensadis tion kaj nun mi povas vin liberigi.”

”Ĉu iam mi deziris esti libera?”

”Buŝe, ne. Neniam.”

,,Kiel do?”

”Per via karaktero ŝanĝita, per via spirito aliigita; kaj ĉar vi ne satas mian amon plu. Se ni neniam estus tiel kontraktintaj, diru al mi, ĉu vi nun vin svatus, por min havi? Ne! ”

Li ŝajnis konsenti, ke ŝi pravas en tiu supozo, malgraŭ li mem. Sed li diris, embarase, ”Ĉu vi supozas, ke ne?”

”Goje mi alion kredus, se estus eble. La ĉielo tion scias. Sed se vi estus libera hodiaŭ, aŭ morgaŭ, kiel vi estis hieraŭ, mi eĉ ne povus kredi, ke vi serĉus fraŭlinon sen doto, ĉar vi taksas ĉion laŭ mono; kaj eĉ se momente vi elektus tian fraŭlinon, mi estas certa, ke poste vi tion bedaŭrus kaj pentus vin. Jes mi estas certa pri tio, kaj tial mi vin liberigas — sed malĝoje, pro la amo de tiu, kiu vi estis antaŭe.”

Li estis tuj parolonta; sed ŝi sin turnis kaj daŭrigis:.

”Estas eble, ke vi estos malĝoja pri ĉi tio; sed baldaŭ, tre baldaŭ, vi ĝoje ĝin forgesos kaj forsendos ĝin, kiel sonĝon senprofitan. Estu kontenta en la vivo, kiun vi elektis.”

Ŝi lin lasis kaj foriris.

”Fantomo!” diris Scrooge, ”montru al mi nenion plu! Konduku min hejmen! Kial plaĉas al vi min tiel turmenti?”

”Unu pluan aperaĵon,” kriis la fantomo.

"Nenian plu! Mi ne volas ĝin vidi. Montru al mi nenion plu!"

Sed la fantomo senkompate lin haltigis kaj lin devigis vidi jenon.

Estis alia scenejo kaj loko; en ĉambro oportuna, nek tre granda nek bela. Apud la vintra fajro sidis bela junulino, kiu tiel multe similis al tiu lasta, ke Scrooge kredis ke ŝi estas la sama, ĝis li ŝin vidis, nun kiel patrinon belan, sidanta apud filino. En tiu ĉambro la bruo estis tute tumulta, ĉar tie estis pli multaj infanoj ol Scrooge povis tiam kalkuli, tiel ekscitita li estis. Sed kvankam la bruo estis surdiganta, ĝi neniun ŝajnis tedi: kontraŭe la patrino kaj la filino tutkore ridis, kaj tre ĝojis; baldaŭ tiu ĉi lasta komencis miksi sin en la ludadon, kaj la sentimaj infanetoj tute senrespekte agis kun ŝi! Ho! Kial mi ne povis esti unu el ili! Mi volonte estus dezirinta ludi kun ŝi . kaj, fine, havi la permeson ŝin kisi kiel infano, sed estante ankaŭ viro sufiĉe por povi tion ŝati laŭvalore!

Subite oni frapis, kaj tuj la grupo kuris al la pordo, ĝustatempe por saluti la patron, kiu revenis hejmen kun viro, kiu portis multajn ludilojn kaj donacojn kristnaskajn. Tiam kriado, baraktado kaj batalado sekvis, kaj ĉiu paketo estis ricevata ĝojege ... sed tiuj aferoj estas nepriskribeblaj! Fine, la infanoj supreniris por enlitiĝi, kaj iom post iom la bruego tute ĉesis.

Nun Scrooge rigardis ankoraŭ pli atente, kiam la mastro, ĉirkaŭprenanta sian filinon, sidiĝis kun ŝi kaj ŝia patrino apud sia propra fajro; tiam Scrooge pensis, ke eble tia filino, tute same gracia, estus nominta lin "patro", dum la vintro de lia vivo kaj lia vizaĝo malheliĝis! .

”Mia kara, diris la edzo kaj sin turnis kun rideto al sia edzino, ”mi vidis malnovan amikon vian ĉi posttagmeze.”

”Kiun do?”

”Divenu.”

”Kiel? Ho! mi lin konas,” ŝi diris ridetante. ”Estis sinjoro Scrooge.”

”Jes. Mi pasis antaŭ la fenestro de lia magazeno; kaj ĉar ĝi ne estis ankoraŭ fermita kaj ke tie estis lumo, mi lin vidis. Lia kunulo baldaŭ mortos mi pensas; kaj tie li sidis sola — tute sola en la mondo, mi vere kredas.”

”Fantomo,” diris Scrooge per voĉo malgaja, ”konduku min for de tie ĉi!”

”Mi diris al vi, ke tiuj aperaĵoj estis nur aferoj estintaj. Se vi ilin ne amas, ne mallaŭdu min!”

”Forkonduku min!” kriis Scrooge denove, ”mi ne povas toleri tion!”

Li sin turnis al la fantomo kaj batalis kun li (se oni povas nomi batalo barakton, en kiu la fantomo ne partoprenas), kaj li laŭte kriis:

”Lasu min! Forkonduku min! Ne vizitu min plu!”

Tiam Scrooge vidis, ke lia lumo brilis helege, kaj ĉar li malprecize alskribis lian influon al tiu lumo, li kaptis la estingilon kaj subite premis ĝin sur la kapon de la fantomo.

La fantomo malgrandiĝis ĝis la estingilo lin tute kovris; sed, kvankam Scrooge premis ĝin malsupren per tuta sia forto, li ne povis kaŝi la lumon, kiu de sube radiis ĉien sur la planko.

Fine li fariĝis lacega kaj dormema, kaj konsciis ke li estas en sia propra ĉambro ...

Lia mano malstreĉiĝis ... li ŝanceliĝis ... kaj subite ekdormis.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo