Kvina strofo - La fino

Jes, kaj la litstango estis lia propra. La lito estis lia, la ĉambro ankaŭ. Kaj kio estis plej bona kaj plej kontentiga estis ke la tempo estonta estis lia, por riparadi!

"Mi vivos en la estinteco, estanteco kaj estonteco!" ripetis Scrooge, rampante el la lito. "Mi ne forgesos la instruon de la tri fantomoj! Ho! Jakobo Marley! Ĉielo kaj kristnaska tempo estu benataj pro tio! Mi tion diras genufleksante, Jakobo! jes! surgenue!"

Li estis tiel ekscitita, ke lia voĉo apenaŭ aŭdeblis. Li estis plorinta treege, baraktante kontraŭ la fantomo, kaj lia vizaĝo estis malseka de larmoj.

"Jen miaj litkurtenoj!" kriis Scrooge, ĉirkaŭpremante ilin. "Ili ne estas fortiritaj! Ili estas tie ĉi! Mi estas tie ĉi! — kaj la imagoj de la aferoj, kiuj eble estus okazontaj povos esti ŝanĝitaj. Ili estos ŝanĝitaj. Mi tion scias bone!"

Dume, li penadis sin vestigi; li surmetis siajn vestojn returnite ... kaj renversite; li ŝiris ilin, kaj metis ilin malorde, kaj tiel plu .

"Mi ne scias kion fari!" kriis Scrooge, ridante kaj plorante samtempe. "Mi estas malpeza kiel plumo, mi estas kontenta kiel anĝelo, mi estas gaja kiel lernejano! Mi havas kapturnon kiel ebriulo! Ĝojan kristnaskon al ĉiuj! Gajan novan jaron al la tuta mondo! Ho! Halo'!"

Li iris dancante en la saloneton kaj li tie staris, spiregante.

”Jen estas la kaserolo, kiu enhavis la grion,” li kriis, denove saltante — ”Jen la pordo, kie la fantomo de Jakobo Marley eniris; jen la angulo, kie la fantomo de kristnasko estanta sidis: jen la fenestro, kie mi vidis la fantomojn vagantajn! Ĉio estas ĝusta! ĉio estas vera! ĉio okazis reale! Ho! ho! ho!”

Vere — por viro, kiu ne ridis de tiel multaj jaroj, tiu ridego estis ja bonega! Ĝi estis la unua de longa serio da ridoj bonegaj!

”Mi ne scias, kiu tago en la monato estas hodiaŭ. Mi ne scias, kiom da tempo mi restadis inter la fantomoj. Mi nenion scias. Mi estas kiel infano! Ne zorgu! Mi ne zorgas Mi preferas esti infano! Halo' Halo'!”

Subite li aŭdis helan sonoradon! — la plej ĝojan, kiun li iam aŭdis! Din! Don! Din! Don! Ho kiel mirinde! Kiel bele! Kurante al fenestro, li ĝin malfermis kaj metis sian kapon eksteren. Nenia nebulo — nenia nebuleto; la vetero estis klara, hela, gaja, malvarma; malvarma por eksciti la sangon! Kaj sunlumo ora! ĉielo pure blua, aero dolĉa kaj freŝa! sonoriloj ĝojaj! Ho! kiel bele!!

”Kiu tago estas?” kriis Scrooge al knabo, vestita dimanĉe, kiu vagis tie malsupre.

”Kion?” diris la knabo, miregante.

”Kiu tago estas hodiaŭ?” demandis Scrooge.

”Hodiaŭ!” ripetis la knabo. ”Hodiaŭ estas KRISTNASKO!”

”Estas ja kristnasko,” diris Scrooge al ŝi. ”Mi ĝin ne preterlasis! La fantomoj ĉion faris dum unu nokto! Ili povas fari, kion ili volas. Kompreneble! Kompreneble! Halo', mia karulo! ...”

”Halo'!” respondis la knabo.

”Ĉu vi konas la vendejon de kortbirdoj, en la apuda strato, ĉe la angulo?”

”Ho, certe,” respondis la knabo.

”Knabo inteligenta!” diris Scrooge. ”Rimarkinda knabo! Ĉu vi scias, ĉu oni vendis la premitan meleagron, kiu tie pendis? — Mi ne pensas la malgrandan, sed la grandegan?”

”Kio do? tiun same grandan kiel mi?”

„Kia bonega knabo! Estas ĝojo al li paroli! Jes, mia karulo!” ”Ĝi pendas tie nun,” respondis la knabo.

„Ĉu estas vere? Kuru do, kaj ĝin aĉetu?”

„Sensencaĵo!”

”Ne, ne!” diris Scrooge. ”Mi estas tute serioza. Iru, kaj ĝin aĉetu, kaj ordonu, ke oni portu ĝin tien ĉi; mi diros kien oni devos ĝin porti. Revenu kun la servisto, kaj mi donacos al vi ŝilingon. Revenu antaŭ kvin minutoj, kaj mi donacos al vi du ŝilingojn.”

La knabo forkuris kiel kuglo.

”Mi sendos ĝin al Bob Cratchit,” murmuris Scrooge ridante. ”Li ne scios, kiu ĝin sendis. Ĝi estas duoble pli granda ol Eta Tim.”

Li ne povis skribi la adreson neŝanceliĝante, sed li ĝin skribis kaj poste li iris malsupren por malfermi la pordon, kaj por atendi la vendiston de kortbirdoj. Dum li tie staris, li rigardis la frapilon de la pordo.

”Mi ĝin amos tiel longe, kiel mi vivos!” li diris frapetante ĝin per sia mano. ”Apenaŭ mi ĝin rigardis antaŭe. Sed vere, ĝi havas esprimon honestan! Estas mirinda frapilo. Ho! jen la meleagro! Ho! Kiel vi fartas? Ĝojan kristnaskon!”

Estis grandega meleagro! Vere, tiu birdo neniam povis stari sur siaj kruroj! Ili estus rompiĝintaj kiel sigelvakso!

"Nu, estas neeble tion porti ĝis Camden Town. Estos necese preni fiakron."

Li pagis la meleagron, li pagis la fiakron, li rekompencis la knabon, kaj tiam, ĉiam ridetante, li sidiĝis sur sian seĝon kaj li pluridetis.

Ne estis al li facile razi sin, ĉar lia mano tremis senĉese; kaj la razado bezonas atenton, eĉ kiam oni ne dancas sin razante. Sed se li eĉ estus detranĉinta sian nazpinton, li almetus pecon da gluplastro sur ĝin, kaj estus kontenta, malgraŭ tio.

Li sin vestis "kvazaŭ dimanĉe" kaj fine eliris. Homoj jam iris, kiel li vidis ilin kun la fantomo de kristnasko estanta, kaj, irante kun manoj sur la dorso, Scrooge rigardis ĉiujn persojn kun plezuro. Li ja aspektis tiel aminda, ke tri aŭ kvar bonvivuloj diris, "Bonan tagon, sinjoro! Ĝojan kristnaskon al vi!"

Kaj poste Scrooge diris ke, inter ĉiuj sonoj gajaj, kiujn li iam aŭdis, tiuj estis ja la plej gajaj.

Baldaŭ li renkontis la sinjoron gravan, kiu eniris en lian magazenon la antaŭan tagon, kaj diris "Scrooge kaj Marley, mi supozas?" ... Li tre bedaŭris, pripensante, kiel tiu ĉi maljunulo lin rigardos, kiam ili renkontos unu la alian. Sed li sciis, kion li devis fari, kaj tion li faris...

"Mia kara sinjoro," diris Scrooge, rapidante kaj premante la manon de la maljunulo, "kiel vi fartas? Mi esperas, ke vi hieraŭ sukcesis? Vi estis tre aminda. Ĝojan kristnaskon al vi, sinjoro!"

"Ĉu sinjoro Scrooge?"

"Jes. Tio estas mia nomo, sed mi timas, ke ĝi ne estas ŝatata de vi? Mi petas pardonon, bonvolu ..." kaj Scrooge murmuris en lian orelon.

”Dio mia!” kriis la sinjoro, kvazaŭ sufokita. ”Sed ĉu vi estas serioza?”

”Mi vin petas ... kaj ne duonpencon malpli, ĉar, mi vin certigas.... tiamaniere mi pagos nur malnovajn ŝuldojn. Ĉu vi al mi permesos?”.

”Mia kara sinjoro,” diris la alia, premante lian manon, ”mi ne scias, kion diri pri tia malavar—”

”Nenion diru, mi petas!” respondis Scrooge. ”Kaj ĉu vi vizitos min? Ĉu vi venos al mi?”

”Certe, jes,” diris la maljunulo; kaj li estis tute serioza.

”Dankon,” kriis Scrooge. ”Mi multe vin dankas. Mi vin dankas milfoje! Dio benu vin!”

Li eniris preĝejon, li iris tra la stratoj, li rigardis la homojn, li karesis la kapojn de la infanoj, li parolis kun almozuloj, kaj jen! ĉio plaĉis al li. Neniam li estis imaginta, ke tia promenado povus tiel plaĉi al li. Kaj posttagmeze li direktis sin al la domo de sia nevo.

Li pasis kaj repasis antaŭ la pordo dekfoje, antaŭ ol li kuraĝis frapi. Sed fine li kuris kaj frapis.

”Ĉu via mastro estas hejme, mia karulino?” Scrooge diris al la servistino. Ĝentila knabino! Ho, treege!

”Jes, sinjoro.”

”Kie li estas, dolĉa junulino?”

”Li estas en la manĝoĉambro, sinjoro, kune kun mia mastrino. Mi montros al vi la ŝtuparon, se plaĉos al vi.”

”Dankon, li min konas,” diris Scrooge, kiu jam estis metinta sian manon sur la pordprenilon.

”Mi eniras tien ĉi, mia kara.”

Li eniris mallaŭte, kaj rigardis tra la pordon. Li ekzamenis la tablon sur kiun oni jam estis metinta la manĝaĵojn.

”Fred,” diris Scrooge.

”Kio! Kiu estas tie?” kriis Fred.

”Estas mi, via onklo Scrooge. Mi venas por manĝi kun vi. Ĉu vi min allasas?”

”Ĉu mi allasas?” li diris forte skuante lian brakon por ke li eniru. Scrooge estis senĝena post kvin minutoj. Kaj lia nevino ankaŭ estis aminda. Kaj ankaŭ sinjoro Topper, kiam li eniris. Ankaŭ la graseta fratino, kiam ŝi eniris. Ankaŭ ĉiuj, kiam ili eniris!

Mirinda kunveno, mirindaj ludoj, mirinda unuanimeco, mirinda feliĉo! ...

Sed la postan matenon li tre frue alvenis en la oficejon. Li tre deziris tien alveni unua, kaj tiel surprizi Bob Cratchit malfruiĝanta. Se nur li povus surprizi lin malfruiĝanta! Tion li tre deziris.

Kaj li sukcesis! Jes, li sukcesis!

La horloĝo sonoris la naŭan! Bob ne estis tie. Kvaronon post! Bob ne alvenis. Li aperis dek ok minutojn post la ĝusta horo. Scrooge sidis, tiel ke li povis lin vidi, kiam li eniris en la ”cisternon”. Li demetis sian ĉapon, antaŭ ol malfermi la pordon; sian skarpon ankaŭ. Li rapide atingis sian seĝon, kaj tuj vive eklaboris, lia plumo kuris, kvazaŭ li pensus reatingi la naŭan horon.

”Ho!” kriis Scrooge, kiom eble per sia voĉo kutima. ”Kial vi alvenas tiel malfue?”

”Mi tre malĝojas, sinjoro! Certe, mi malfruiĝis.”

”Certe jes, certe,” diris Scrooge. ”Venu tien ĉi, sinjoro.”

”Tio okazas nur unu fojon ĉiujare, sinjoro,” diris la komizo, kompatinde, ”kaj neniam plu mi tion faros. Mi iom tro festis hieraŭ, sinjoro!”

"Nu, mi vin certigas, ke mi ne toleros tion plu, mia amiko," diris Scrooge. "Kaj tial," li daŭriĝis diri saltante de sia seĝo, kaj pusante Bob tiel gaje, ke li ŝanceliĝis returnen en la cisternon, "kaj tial, mi volas altigi vian salajron!"

Bob tremis, kaj iom proksimiĝis al la liniilo. Momente, li intencis ĝin ĵeti al Scrooge, kaj voki la personojn en la korto ekstere.

"Ĝojan kristnaskon, Bob," diris Scrooge, tiel serioze, ke oni ne povis erari. — "Pli ĝojan kristnaskon, Bob, ol mi ĝin donis al vi dum multaj jaroj. Mi altigos vian salajron kaj penos helpi vian laborantan familion; kaj kune ni diskutos viajn aferojn ĉi posttagmeze mem, kun pelvego da punco kristnaska, Bob!"

"Aldonu multe da karbo al la fajro, kaj aĉetu pli grandan karbujon, antaŭ ol vi punktos unu solan i plu, Bob Cratchit."

Scrooge ĉion faris, kaj pli ol li promesis: kaj por Eta Tim, kiu ne mortis, li estis kiel dua patro. Li fariĝis tiel bona amiko, tiel bona mastro, tiel bona viro, kiel ne multaj en la bona urbo.

Kelkaj personoj ridis, kiam ili vidis la ŝanĝon en Ii — sed li ne atentis ilin, ĉar li sciis saĝe, ke nenio bona okazas en ĉi tiu mondo, kio ne estis komence mokita de iuj! Li ankaŭ pensis, ke estas pli bone grimaci pri tiaj aferoj ol grimaci pri certaj aliaj aferoj .

Lia propra koro ridis! kaj tio estis sufiĉa por li. Kaj ĉiam poste oni diris pri li, ke li scias festi kristnaskon pli bone ol multaj! Kaj mi esperas, ke oni povos tion saman diri pri vi, pri ni ĉiuj! Kaj nun, kiel diris Eta Tim: — "Dio benu nin, ĉiujn!

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo