Kvara strofo - La lasta fantomo

La fantomo alproksimiĝis malrapide ...silente ... serioze. Kiam li alvenis apud Scrooge, tiu surgenuis, ĉar la fantomo ŝajnis disvastigi tra la aero mem malhelon kaj misteron. Ĝi estis kaŝita en nigra funebra robo, kiu kovris lian kapon, lian vizaĝon, lian formon mem, ĉion, escepte de unu etendita mano. Alie oni malfacile distingus lian formon en la mallumo.

Scrooge sentis, ke li estas granda, kaj ke lia ĉeesto lin plenigas je solena timo. Pli li ne sciis, ĉar la fantomo nek parolis nek moviĝis.

"Ĉu mi staras antaŭ la fantomo de kristnasko estonta?" demandis Scrooge.

La fantomo ne respondis, sed faris signon per sia mano.

"Vi estas al mi montronta la imagojn de la aferoj estontaj, ĉu ne, fantomo?"

Kvazaŭ la fantomo estus doninta signon per sia kapo, la supra parto de lia robo momente kuntiriĝis; sed li ankoraŭ diris nenion.

Kvankam li jam kutimiĝis al fantomoj, Scrooge tiel timis tiun silentan formon, ke liaj kruroj tremis kaj li malfacile povis stari, kiam li pretigis sin por lin sekvi. La fantomo haltis momente por doni al li iom da tempo por refortiĝi. Sed anstataŭe Scrooge pli konfuziĝis. Li ektremis terure, kiam li pensis pri la okuloj de la fantomo kiuj, sendube, estis kaŝitaj malantaŭ la funebra robo, brilante al li, dum li nur povis vidi manon fantoman kaj amason nigran!

”Fantomo de la estonteco! mi vin timas pli ol kian ajn fantomon, kiun mi vidis! Sed, ĉar mi scias, ke vi nur celas mian feIiĉon, kaj ĉar mi esperas vivi por esti alia viro, mi estas preta vin akompani, kaj mi tutkore vin dankas. Sed ... ĉu vi ne parolos al mi?”

Li respondis nenion. La mano donis signon antaŭ ili.

”Konduku min antaŭen! La nokto rapide finiĝos kaj la tempo estas multekosta por mi, mi scias. Konduku min antaŭen, fantomo!”

La fantomo foriris tiel, kiel tio okazis pli frue kaj Scrooge sekvis, forportata, por tiel diri, en la ombro de lia robo.

Ili vere ne eniris en la urbon; la urbo mem subite ĉirkaŭis ilin, kvazaŭe. Jen ili estis en la centro de la urbo, apud la borso, inter la komercistoj, kiuj rapidis tien kaj reen, tintigis la monerojn en siaj poŝoj, interparolis, rigardis siajn poŝhorloĝojn kaj meditis ludante per siaj grandaj oraj sigeliloj . kiel Scrooge estis vidinta ilin ofte.

La fantomo haltis apud grupeto da kapitalistoj, kaj Scrooge iris antaŭen por aŭskulti ilian paroladon. Granda grasulo, kun monstra mentono diris — ”Ne — mi ne scias multon pri tio, — mi nur scias, ke li mortis.”

”Kiam li mortis?” demandis alia.

”Ĉi nokte, mi pensas.”

”Kial? Kiel li malsaniĝis?” demandis tria, prenante dikan pinĉon da flartabako el skatolego. ”Mi kredis, ke li neniam mortos!”

”Dio tion scias!” diris la unua, oscedante.

”Kion li faris el sia mono?” demandis ruĝvizaĝa sinjoro, de kies nazo pendis elkreskaĵo, kiu moviĝis kiel la karnaj branĉoj de meleagro.

”Mi tion ne scias ankoraŭ,” diris la grandamentonulo, ankoraŭ oscedante. ”Li testamente ĝin donacis al sia kompanio, eble. Sed li certe ĝin ne donacis al mi, mi vin certigas!” Ĉiuj ridis.

”Kredeble la enterigo kostos tre malmulte, ĉar mi certe ne konas iun, kiu iros al ĝi; ĉu ni ĉiuj kune iros memvole tien?”

La ruĝvizaĝa sinjoro kun elkreskaĵo sur la nazo respondis:

”Mi eble iros, se oni donacos tagmanĝon. Sed se mi iros, mi devos esti nutrata.”

Ĉiuj ridis ankoraŭ.

,,Nu, mi estas la plej malprofitema el ĉiuj,” diris la unua parolinto, ”ĉar neniam mi portas gantojn nigrajn, kaj neniam mi tagmanĝas; tamen mi iros tien, se iu alia iros. Eble — kredeble mi estis lia plej intima amiko — ĉar kiam ni renkontis unu la alian, ni ĉiam parolis kune! Nu! Adiaŭ!”

Parolintoj kaj aŭskultintoj disiĝis, kaj miksiĝis inter aliajn. Scrooge rekonis la virojn kaj rigardis la fantomon kvazaŭ serĉante klarigon.

La fantomo glitiĝis en straton. Lia fingro montris du personojn, kiuj paroladis, kaj Scrooge ankoraŭ aŭskultis, pensante, ke eble la klarigo troviĝos tie.

Li rekonis ilin ankaŭ; estis komercistoj, tre riĉaj kaj honorataj. Ĉiam li estis peninta esti bone ŝatata de ili, — pri negocoj, kompreneble; ĉiam pri negocoj.

”Kiel vi fartas?” diris unu.

”Kiel vi fartas?” diris la alia.

”Nu!” diris la unua. ”Fine Maljuna Avarulo mortis?”

”Jes, mi pensas . Estas malvarme.”

"Vetero de kristnasko. Mi supozas, ke vi ne glitkuras?"

"Ne, ne, mi havas aliajn okupojn . Bonan tagon!"

Kaj neniu plia vorto. Tia estis ilia renkonto, tia ilia kunparolado, tia ilia disiĝo!

Komence Scrooge estis surprizita, ke la fantomo atentis paroladojn tiel trivialajn; sed poste li pensis pri eble kaŝita celo. Kompreneble la paroladoj ne povis rilati la morton de Jakobo, lia antaŭa kunulo, ĉar tio estis afero estinta, kaj tiu ĉi fantomo apartenis al la estonteco. Li ne povis memori iun konatulon al kiu tio povis eble rilati... Tiam li rigardis ĉirkaŭen por trovi sian propran ĥimeran imagon: sed alia homo staris en lia ordinara angulo, kaj kvankam la horloĝo montris la horon je kiu li ordinare alvenis, li vidis neniun imagon de si mem inter la amasoj, kiuj eniris en la vestiblon, Tamen li ne estis tre surprizita, ĉar li pensis kaj esperis, ke li povas vidi tiel plenumon de siaj novaj decidoj...

Ili forlasis tiun lokon, kaj eniris malriĉan kvartalon de la urbo, kien neniam Scrooge antaŭe estis irinta, kvankam li rekonis ĝian situon kaj konis ĝian malbonan famon. La stratetoj estis tre malbonaj kaj mallarĝaj; la butikoj kaj domoj mizeraj; la loĝantoj preskaŭ nudaj, ebriaj, malbelaj. La tuta loko estis plena je krimoj, je malpuraĵo, je mizero.

En tiu loko estis butiketo malpurega, kie oni povis aĉeti feraĵon, malnovajn ĉifonojn, botelojn, ostojn ... kaj sur la planko interne estis amaso da ŝlosiloj, najloj, ĉenoj kaj multaj ĉarniroj, fajliloj, kaj ĉiuspeca rubaĵo. Kaj tie, inter tiaj komercaĵoj, apud brika forno, sidis grizhara kanajlo, preskaŭ sepdekjara. Li estis ŝirmata de la malvarma aero ekstera per malpurega kurteno kaj fumis sian pipon trankvile kaj lukse.

Scrooge kaj la fantomo ĵus envenis, kiam virino kun peza pako kviete eniris en la butikon. Alia virino, ankaŭ kun fasko, sekvis; kaj poste viro, kiu ne malpli estis surprizita ilin vidi, ol la virinoj estis suprizitaj je la vido unu de la alia! Post paŭzo, la trio ekridegis.

”Kompreneble la pordistino estis unua!” ekkriis la virino, kiu unue eniris ”kompreneble la lavistino estis dua; kaj kompreneble la ĉerkisto estis tria! Rigardu, Joe! Ni ĉiuj renkontiĝis senvole.”

”Vi ne povis renkontiĝi en pli bona loko,” diris la maljuna Joe, kiu prenis la pipon el sia buso. ”Venu en la parolejon, tuj kiam mi estos ferminta la pordon.” .

La parolejo estis la spaco malantaŭ la ĉifona ŝirmilo. La maljunulo incitis la fajron per stango devenanta de ŝtuparo, kaj puriginte la meĉon de la fumanta lampo (ĉar estis nokte) per sia piptubo, li remetis ĝin en sian buson.

Tiam la virino, kiu jam parolis, ĵetis sian pakon sur la plankon, sidiĝis sur benketon, metis siajn kubutojn sur la genuoj, kaj arogante rigardis la aliajn.

”Kio? Kio do, sinjorino Dilber?” ŝi diris. ”Ĉiu havas la rajton zorgi pri si mem. Li ĉiam tion faris.”

”Vere, ja vere!” diris la lavistino. ”Neniu pli ol li.”

”Kial do! Kial vi rigardas, kvazaŭ vi timus ion? Ni ne kulpigos unu la aliaj?”

”Ho, ne!” diris sinjorino Dilber kaj la viro kune. ”Ne, certe ne.”

”Plej bone do! Sufiĉe! Kiu suferos perdante tiujn objektojn? Ne la mortinto, ĉu?”

”Ne, certe ne,” diris sinjorino Dilber, ridante.

”Se li estus volinta tion konservi post sia morto, kial li ne bone kondutis dum sia vivo? Se li estus tiel farinta, li estus posedinta amikon por zorgi pri li, anstataŭ morti tiel sola.” ”Tio estas tre vera. Jes, li estas juste punita.”

”Mi volus, ke li estu pli severe punita,” respondis la virino, ”kaj mi certigas al vi ke, se mi estus povinta preni pli multe, mi estus tion farinta. Malfermu tiun pakon, Joe, kaj taksu ĝin. Diru la veron. Mi ne timas esti la unua, nek ke ili ĝin scios. Ni sciis bone, ke ni faris servon al ili mem, mi kredas, antaŭ ol ni renkontiĝis tie ĉi. Tio vere ne estas peko ... malfermu la pakon, Joe.”

Sed siaj amikoj ne volis permesi tion, kaj la viro unue montris sian akiron. Ĝi ne estis granda ... Unu aŭ du sigeliloj, krajoningo, paro da manikbutonoj kaj broĉo... Ili estis taksataj kaj ekzamenataj de la maljuna Joe, kiu skribis la prezojn donotajn sur la muron per kreto, kaj sumigis ilin, tuj kiam li vidis, ke estis nenio plu.

”Jen via kalkulo,” diris Joe, ”kaj mi ne donos ses pencojn pli, eĉ se oni volus min bruligi. Kiu venas poste?” — Sinjorino Dilber venis poste. Jen estis drapoj kaj viŝiloj, vestoj, du antikvaj tekuleroj arĝentaj, paro da sukerpreniloj kaj kelkaj botoj... sia kalkulo estis skribita sur la muron en la sama maniero. La maljuna Joe diris — ”Mi ĉiam donas tro multe al la sinjorinoj. Estas mia malforto, kaj tiel mi ruiniĝas. Jen via kalkulo; sed se vi postulas unu pencon pli, mi pentos mian malavarecon, kaj rabatos du ŝilingojn kaj ses pencojn.” ”Kaj nun malfermu mian pakon, Joe,” diris la unua.

Joe tion faris, malligis tre multaj nodojn kaj eltiris grandan pezan kunvolvaĵon de ŝtofo grizkolora.

”Kiel vi tion nomas? ... Litkurtenoj...”

”Ha!” ridis la virino. ”Litkurtenoj!”

"Vi ne intencas diri al mi, ke vi ilin deprenis dum li kuŝis tie?" diris Joe,

"Sed jes. Mi vin certigas. Kial ne?"

"Ho, vi estis naskita por fariĝi riĉega," diris Joe, "kaj certe vi fariĝos tia."

"Certe mi ne ĝenos min pro tia viro, mi vin certigas. Kaj ne versu tiun oleon sur la lankovrilojn."

"Liaj lankovriloj?"

"Kies do?" diris la virino. "Eble li ne malvarmumos sen ili."

"Mi esperas, ke li ne mortis de malsano komunikebla?" demandis Joe, momente ĉesigante sian okupon.

"Vi ne bezonas timi tion. Mi lin ne amis tiel multe, ke mi estus restinta apud li, se li estus tiel suferinta. Ha! kaj vi povos ekzameni tiun ĉemizon, ĝis viaj okuloj doloros, sed vi ne povos trovi en ĝi truon aŭ lokon eluzitan. Ĝi estas la plej bona, kiun li posedis kaj ĝi estas bonega. Sed oni volis malŝpari ĝin...

"Kion vi diras? Malŝpari ĝin?" demandis Joe.

"Oni volis kovri la mortinton per ĝi, certe," diris la virino, ridante. "Oni jam tion faris, sed mi forprenis ĝin ankoraŭ. Kalikoto estas sufiĉe bona por kovri mortinton, kaj sufiĉe konvena ankaŭ. Li ne ŝajnos pli malbela ol li estis kun tola ĉemizo."

Scrooge aŭskultis terurita tiun paroladon. Ili sidis, grupitaj ĉirkaŭ siaj rabaĵoj, en la duonlumo de la lampo kaj li rigardis ilin, kvazaŭ ili estus malĉastaj demonoj, negocantaj pri la korpo mem.

"Ha, ha!" ridis la sama virino, kiam la maljuna Joe eltiris sakon da moneroj kaj ĵetis sur la teron tion, kion ĉiu el ili estis aparte havonta. ”Jen la fino, vi vidas! Li timigis ĉiujn, kiam li vivis, por ke ni profitu post lia morto! Ha! ha! ha!”

Scrooge ektremis de la kapo ĝis la piedoj. ”Mi vidas!” li diris, ”Mi vidas! La sorto de tiu malfeliĉulo povus esti mia sorto. Eĉ nun, mia vivo estas tia ... Ĉielo kompatema, kio estas tio?”

Li eksaltis de teruro, ĉar la sceno ŝanĝiĝis, kaj nun li preskaŭ tusis liton; liton senkurtenan, sur kiu, sub ĉifona tuko, kuŝis iu kovrita, kiu, kvankam muta sin anoncis en terura maniero!

La ĉambro estis tre malluma, nur heleta lumo vidiĝis sur la lito: kaj tie kuŝis, prirabita, forlasita, negardata, nezorgata, kaj neplorata — la korpo de tiu homo.

Scrooge rigardis la fantomon, kies mano montris la kapon de la mortinto. La kovrilo estis tiel aranĝita, ke, se Scrooge estus iom levinta ĝin, li vidus la vizaĝon. Li pensis pri ĝi, li tre deziris tion fari — sed li ne pli havis la potencon ĝin fari, ol forsendi la fantomon.

Kaj tie kuŝis tiu homo senviva! En malluma dezerta domo, sen viro, virino aŭ infano, kiu povus diri, ke li estis aminda, aŭ ke, pro memoro pri ĝentila vorto, oni devas nun zorgi pri li. Kato gratis ekstere la pordon, kaj sub la planko oni povis aŭdi ratojn mordetantajn. Kion ili volis fari en tiu mortĉambro, kaj kial ili estis tiel maltrankvilaj, Scrooge ne kuraĝis tion pripensi.

”Fantomo,” li diris, ”tiu ĉi loko estas terura. Ĝin lasante, mi ne forgesos ĝian instruon; kredu al mi. Ni foriru.”

Tamen la fantomo, per senmova fingro, ĉiam montris la kapon de la korpo.

”Mi vin komprenas,” respondis Scrooge, ”kaj mi tion farus, se mi povus. Sed mi ne havas la povon, fantomo, mi ne havas la povon.”

Ree, la fantomo ŝajnis lin rigardi.

”Se estas iu en la urbo, kiu sentas kortuŝecon pro la morto de tiu homo,” diris Scrooge, turmentata, ”montru lin al mi, fantomo, mi vin petegas.”

La fantomo etendis sian malhelan robon antaŭ li dum momento, kiel flugilon; kaj ĝin retirinte, li ekmontris al li en la taglumo ĉambron, kie patrino kaj siaj infanoj sidis.

Ŝi atendis iun malpacience, ĉar ŝi iradis en la ĉambro tien kaj reen, atentis ĉiun sonon, rigardis eksteren tra la fenestro, rigardis la horloĝon, provis vane labori per kudrilo, kaj povis apenaŭ toleri la voĉon de la infanoj dum ilia ludado.

Fine, la longe atendita frapo aŭdiĝis. Ŝi rapidis al la pordo kaj vidis sian edzon,— viron, kies vizaĝo estis sulkigita de ĉagrenoj kaj senkuraĝa, spite lia juneco. En ĝi nun sidis rimarkinda esprimo, — kvazaŭ serioza ĝojo, pri kiu li hontis, kaj kiun li provis haltigi.

Li sidiĝis por manĝi, kaj kiam ŝi demandis lin pri la novaĵoj, li ŝajnis esti embarasita...

Por lin helpi, ŝi diris, ”Ĉu ili estas bonaj aŭ malbonaj?” ”Malbonaj,” li respondis.

”Kaj ĉu ni estas tute ruinigitaj?”

”Ne. Ni povas ankoraŭ esperi, karulino.”

”Estas ja vere, se li dolĉigos!” ŝi diris tute surprizita —”ĉar oni povus ion esperi, se tia miraklo okazus!”

”Li ne dolĉiĝos plu! Ĉar li mortis.”

Ŝi estis estaĵo kvieta kaj pacienca; tion oni povis kredi ĉe sia esprimo vizaĝa, sed ŝi danke aŭdis tiun sciigon kaj esprimis sian kontentecon. Poste ŝi malĝojiĝis kaj petis pardonon, sed la unua kortuŝeco estis la vera.

"Tio, kion la ebria virino diris al mi, kiam mi provis lin vidi, por ricevi prokraston unusemajnan, kaj pri kio mi pensis ke ĝi estas nur artifiko, por min eviti, tio estis tute vera. Li estis ne nur malsanega, sed eĉ mortanta tiam."

"Al kiu oni transdonos nian ŝuldon?"

"Mi ne scias. Sed antaŭ tiu tempo, ni estos pretaj, kaj eĉ se ni ne estus tiaj, estus ja malbona sorto, se ni ankoraŭ trovus tian senkompateman kreditoron. Ni ja povos dormi trankvile tiun ĉi nokton, karulino."

Tiel, la sola kortuŝeco, kiun la fantomo povis montri al li, kaj kiun kaptis la okazo, estis plezura.

"Permesu, ke mi vidu iom da amo, kiu rilatas la mortinton, fantomo," diris Scrooge, "aŭ tiu malluma ĉambro restos ĉiam en mia memoro!"

La fantomo lin kondukis tra multaj stratoj kutimaj, kaj, dum ili vojaĝis, li rigardis ĉirkaŭen por trovi sin mem, sed li nenie povis sin vidi. Ili eniris tiam en la domon de Bob Cratchit, kiun ili antaŭe estis vizitintaj; kaj ili trovis la patrinon kaj la infanojn ĉirkaŭ la fajro.

Trankvilaj, tre trankvilaj estis la bruemaj malgrandaj Cratchitidoj en angulo, kaj sidis rigardante al Peter, kiu havis antaŭ ŝi libron. La patrino kaj siaj filinoj estis okupataj kudrante. Sed vere ili estis tre trankvilaj.

Subite la patrino metis sian kudraĵon sur la tablon, kaj metis sian manon al la vizaĝo.

"La koloro lacigas miajn okulojn," ŝi diris.

(La koloro? Ho! EtaTim!)

"Ili resaniĝas nun. La koloro malfortigas ilin ĉe la kandellumo, kaj mi ne volus montri okulojn malfortajn al via patro, kiam li revenos. Certe, lia horo proksimiĝas?”

”Li malfruas,” respondis Peter, fermante sian libron.

”Sed mi opinias, ke li iras dum kelka tempo pli malrapide ol antaŭe, patrino.”

Denove ili trankviliĝis. Fine, ŝi diris per neŝanceliĝanta voĉo, kiu nur unufoje tremis:

”Antaŭe, mi scias, li iris kun — kun Eta Tim sur sia ŝultro, tre, tre rapide.”

”Ho, jes! ofte! mi ankaŭ scias tion!” ekkriis Peter. ”Kaj mi,” ekkriis alia.

”Sed li estis tre malpeza, kaj lia patro tiel multe amis lin, ke tio ne estis malfacila, tute ne! Kaj ... jen via patro ĉe la pordo!” Ŝi rapidis al li; kaj la malgranda Bob envenis. Lia teo estis preta sur la forno kaj ĉiuj el ili penis esti unuaj por ĝin doni al li. Tiam la du infanetoj rampis sur liajn genuojn, kaj ĉiu infaneto premis sian vangeton kontraŭ lia vizaĝo, kvazaŭ por diri ”Ne malĝoju, patro! ne malĝoju!”

Bob ne malĝojis multe tiam, kaj parolis aminde. Li rigardis la kudraĵon sur la tablo, kaj laŭdis la lertecon kaj rapidecon de sia edzino kaj de siaj filinoj. Li diris ankaŭ, ke nepre ili finos la funebrajn vestojn antaŭ dimanĉo.

”Dimanĉo! Vi iris tien hodiaŭ do?”kriis lia edzino.

”Jes, mia kara. Mi volus, ke vi estu povinta tien iri. La verdaĵo tie tre plaĉus al vi. Sed ofte vi ĝin vidos. Mi promesis al li, ke mi vizitos la tombejon ĉiun dimanĉon. Mia malgranda, malgranda infano! mia infaneto!” ploregis Bob. Li malesperis subite.

Li forlasis la ĉambron kaj supreniris en ĉambron kiu lumis ĝojete kaj estis ornamita kristnaske. Tie la infaneto mortinta kuŝis, kaj Bob sidiĝis sur apudan seĝon. Tuj kiam li iom trankviliĝis, li kisis la vizaĝeton. Poste, li malsupreniris denove kontente.

Ili sidiĝis ĉirkaŭ la fajro kaj parolis, la filinoj kaj la patrino ĉiam kudrante. Bob rakontis pri la eksterordinara amindeco de la nevo de sinjoro Scrooge, kiun li nur du fojojn estis vidinta, kaj kiu, lin renkontante sur la strato, informiĝis pri tio, kio lin ĉagrenis.

”Tuj mi informis lin,” diris Bob, ”kaj li diris 'Mi korege malĝojas pri tio, sinjoro Cratchit, kaj mi kompatas ankaŭ vian bonan edzinon!' Sed mi ne scias, kiel li eksciis tion!”

”Kion?” demandis lia edzino.

“Nome, kiel li eksciis, ke vi estas bona edzino?”

”Ĉiu scias tion!” kriis Peter.

”Bonege dirite!” kriis Bob. ”Jes, li diris, 'Mi simpatias korege kun via bona edzino. Kaj se mi povos iel fari servon al vi, jen mia adreso. Venu do al mi.' Kaj li donis al mi sian karteton. Nu! ne pro tio, kion li povus fari, mi tiel multe ĝojis, sed pro lia amindeco. Sajnis al mi, kvazaŭ li estus koninta nian Etan Tim, kaj tiel povus nin kondolenci.”

”Mi estas certa, ke li estas bona,” diris la sinjorino.

”Ho! jes. Kaj mi ne estus surprizita — notu, kion mi diris nun! — se li donus al Peter pli bonan oficon!”

”Aŭdu tion,” kriis la sinjorino.

”Kaj tiam,” ekkriis unu el la filinoj, ”Peter sendube svatos sin kaj edziĝos!”

”Sensencaĵo!” diris Peter, ĝoje grimacante.

”Estas tre verŝajne,” diris Bob. ”Sed ne tuj. Kaj ni certe neniam forgesos tiun ĉi unuan disiĝon inter ni?”

”Ho ne! patro. Neniam!” ili ĉiuj kriis.

"Kaj kiam vi memoros, kiel pacienca li estis, kaj kiel ĝentila, kvankam nur malgrandeta infano, ni pensos pri li kaj ne malpaciĝos?"

"Jes, patro! pro li, ni neniam malpaciĝos!" ili kriis.

"Vi min tre kontentigas," diris malgranda Bob.

La sinjorino kisis lin, liaj filinoj kisis lin, kaj Petro premis lian manon. Vere la influo de Eta Tim estis dia!

"Fantomo," diris Scrooge, "mi antaŭsentas, ke baldaŭ ni devos disiĝi. Mi tion scias, sed mi ne scias kiel. Diru al mi, kiun viron mortintan ni vidis?"

Sed la fantomo de kristnasko estonta daŭrigis la vagadon tra multaj stratoj, ĝis fine Scrooge petegis, ke li haltu momente.

"Tiu ĉi korto, kiun ni nun rapide trairas, estas tiu de mia oficejo. Jen la domo mem. Permesu al mi, ke mi vidu mian memulon estontan..."

La fantomo haltis, sed lia fingro montris alian lokon.

"Jen, jen la domo," ekkriis Scrooge, "kial do vi donas signon aliloken?"

Sed la fingro ne moviĝis.

Scrooge kuris al la fenestro de sia oficejo, kaj rigardis internen. Ĝi estis ankoraŭ oficejo, sed ne lia. La meblaro ne estis la sama kaj la persono sur la seĝo ne estis li.

La fantomo signis kiel antaŭe.

Scrooge revenis al li kaj akompanis lin ĝis ili atingis feran pordegon. Antaŭ ol li eniris, li ĉirkaŭrigardis. Estis tombejo. Tie do la mizerulo, kies nomon li tuj ekscios, kuŝis sub la tero.

Estis ja respektinda loko! Ĝi estis ĉirkaŭita de domoj, kovrita de kreskantaj herboj, kaj plenigita de tro multaj mortintoj — grasa, satigita kvazaŭ ĝis naŭzo. Loko respektinda!

La fantomo staris inter la tomboj kaj montris malsupren al UNU el ili. Scrooge iris al ĝi, tremante. La fantomo ne estis ŝanĝita, sed Scrooge timis, kredante vidi novan signifon en lia formo solena.

”Antaŭ ol mi proksimiĝos al tiu ŝtono,” diris Scrooge, ”respondu al mi unu solan demandon. Ĉu tio ĉi estas la imagoj de aferoj kiuj okazos, aŭ nur de aferoj kiuj eble povos okazi?”

Ĉiam la fantomo montris malsupren al la ŝtono.

”Vivoj homaj sendube antaŭdiras neeviteblajn finojn, al kiuj ili estas kondukataj, se ili ne ŝanĝiĝos: sed ho! certigu min! ke, se ili ŝanĝiĝos, la finoj ankaŭ ŝanĝiĝos! ”

Sed la fantomo ne moviĝis.

Scrooge rampis al la ŝtono, tremegante; kaj sekvante la fingron ĥimeran, li legis, sur la tombstono nezorgita sian propran nomon — EBENEZER SCROOGE!

”Ĉu estas MI la viro, kiu kuŝis sur la lito?” li ekkriis, surgenuante.

La fingro montris alterne la tombon, kaj lin, kaj ree tiel.

”Ho! Ne! Fantomo! Ne, ne!”

Sed la fingro montris ankoraŭ.

”Bona fantomo,” li ekkriis, ”mi ne estas tia, kia mi estis. Mi ne estos tia, kia mi estus sen tiu ĉi intervidiĝo! Kial vi montras al mi tion ĉi, se mi ne povos esperi plu?”

Fine la mano ŝajnis moviĝi...

”Bona fantomo!” li ploris, kaj falis sur la teron, antaŭ li, ”Vi mem petos favore al mi kaj kompatos min. Certigu min, ke mi eĉ nun povos ŝanĝi tiujn imagojn, per vivo ŝanĝita.

La mano aminde moviĝis.

”Mi vere honoros kristnaskon kore, kaj mi penos ĝin honori la tutan jaron. Mi ja vivos en la estinteco, estanteco, kaj estonteco. La fantomoj de la tri penetros en mian naturon. Mi ne forgesos ilian instruon. Ho, diru al mi, ke mi povos forviŝi la skribaĵon sur tiu ĉi ŝtono!!”

Tiel agoniante, li kaptis la manon de la fantomo. Ĝi volis liberigi sin, sed li estis forta kaj li ĝin retenis. La fantomo, pli forta, lin repelis.

Fine, levante siajn manojn por peti la fantomon pri sorto diferenca, li ekvidis ŝanĝon en la kapuĉo, en la robo de la fantomo.

Ĝi malgrandiĝis ... iom post iom — kaj malaltiĝis pli kaj pli ... ĝis ĝi fariĝis ... litstango!!


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo