Tria strofo - La dua el la tri fantomoj

Vekiĝante meze de terura ronkado, kaj sidiĝante en la lito por kolekti siajn pensojn, Scrooge facile divenis, ke la sonorilo denove baldaŭ sonoros la unuan. Li tion antaŭsentis. Li bone sciis, ke li vekiĝis ĝustatempe por renkonti la duan fantomon sendatan de Jakobo Marley. Sed, tremante kaj mirante, li demandis sin, kiu el liaj kurtenoj estos detirataj de la nova fantomo; li mem ĉiujn detiris por rigardi, sed li nenion vidis; li intencis kontraŭstari kuraĝe la fantomon kiam li aperos kaj li ne volis esti surprizita, nek ekscitiĝi.

Sed, se li estis preparita al preskaŭ ĉio, li certe ne estis preparita al ... nenio. Tial, kiam la unua sonoris kaj neniu fantomo aperis, li ektremis terure.

Pasis kvin minutoj . dek minutoj . dek kvin, tamen nenio alvenis.

Dum tiu tempo li kuŝis sur sia lito, kiu fariĝis centro de ruĝa flamo, kiam la unua sonoris; sed tiu flamo lin timigis pli ol dek duo da fantomoj, ĉar li tion tute ne komprenis. Fine, li pensis, ke ĝia deveno eble estas en ĉambro apuda, de kie ĝi ŝajnis veni. Li leviĝis kaj senbrue iris al la pordo.

La ĉambro estis lia propra, sendube; sed ĝi mirinde estis aliformita. De la muroj kaj plafono pendis verdaj branĉoj de ilekso, visko kaj hedero, tiel ke la ĉambro similis al arbetaro!

En la fajrujo flamis granda fajro kaj sur la planko staris, kiel trono, amaso da meleagroj, anseroj, kokinoj, ĉasaĵo, bovaĵo, porketoj, longaj girlandoj da kolbasetoj, pudingoj, ostroj, kaŝtanoj, multaj oranĝoj, piroj bongustaj kaj pelvoj da punco, kiuj plenigis la aeron per vaporo tre bonodora.

Sur tiu trono sidis giganto ĝoja, admirinda. Li portis torĉon flamantan, kiun li levis pli alten por ke ĝi povu brili sur Scrooge, kiam li alvenis al la pordo.

"Envenu! envenu!" diris la fantomo, "envenu por min pli bone koni."

Scrooge time eniris kaj li ne povis elporti la rigardon de la fantomo, kvankam ĝi estis hela kaj ĝentila. Vere li ne estis obstina kiel antaŭe.

"Mi estas la fantomo de kristnasko nuntempa," diris la fantomo. "Rigardu min!"

Scrooge faris tion respekte. Li estis vestita en verda robo borderita per blanka pelto. Lia brusto estis nuda kaj ankaŭ liaj piedoj; sur la kapo estis girlando ileksa, ornamita de brilantaj pendoglacioj. Lia hararo estis bruna, kaj lia vizaĝo bonvola; kaj la tuta aperaĵo estis tre gaja. Ĉe lia flanko pendis glavingo antikva ... sed en ĝi estis neniu glavo kaj la glavingo mem estis tre rustiĝinta.

"Vi neniam vidis iun simila al mi," diris la fantomo.

"Neniam," diris Scrooge.

La fantomo de kristnasko nuntempa leviĝis.

"Fantomo," diris Scrooge humile, "konduku min, kien vi volas. Mi kuniris lastnokte kontraŭvole, sed mi lernis lecionon, kiu nun efikas. Tiun ĉi nokton, se vi volas ion instrui al mi, mi volonte tion profitos!"

"Tuŝu mian robon!"

Scrooge tion faris, kaj ĝin forte tenis.

Ilekso, visko, ruĝaj beroj, hedero, meleagroj, anseroj, kokinoj, bovaĵo, porko, kolbasoj, ostroj, pudingoj, fruktoj, kaj punĉo — ĉio subite malaperis; kiel ankaŭ la ĉambro, la fajrujo kaj la nokto, kaj ili staris en stratoj Londonaj dum kristnaska mateno. Tie la domoj aspektis nigraj kaj la fenestroj ankoraŭ pli nigraj kontraste kun la blanka tavolo da neĝo sur la tegmentoj. La ĉielo estis morna kaj la stratetoj nebulaj. La klimato kaj la urbo havis nenion gajan, tamen oni sentis sin pli gaja ol eble en la plej hela suno somera. Ĉar tiuj, kiuj forŝovelis la neĝon de la tegmentoj, estis ĝojaj; ili kriegis unu al la alia, kaj iafoje interŝanĝis neĝbuletojn. La butikoj ne estis fermitaj, kaj la lumoj kaj ornamaĵoj kune faris belegan vidaĵon. Kaj la manĝovendejoj! ho, la manĝovendejoj! duone fermitaj ... sed tra la kovriloj ... kia vidaĵo! ...

Sed baldaŭ la sonoriloj vokis la homojn al preĝejo kaj ili aperis en la stratoj, ĉiuj vestitaj kiel eble plej bone, kaj ridante.

Kaj tuj el multaj stratetoj venis multaj personoj, kiuj portis sian manĝaĵon al la bakistoj por kuiri ĝin. Tiu vidaĵo ŝajnis tre interesi la fantomon, ĉar li staris kun Scrooge apud pordo de bakejo kaj, levante la pladkovrilojn dum la portantoj pasadis, li ŝprucigis el sia torĉo bonodorfumon sur la nutraĵojn. Ĝi estis eksterordinara torĉo, ĉar, unu aŭ dufoje, kiam du el la portantoj pasante pusis unu la alian kaj koleriĝis, li ŝprucis iomete kaj tuj ili refariĝis bonhumoraj! Kaj ili diris, ke estas domaĝe malpaci en la kristnaska tago! Jes, ili estis pravaj!

Fine la sonoriloj ĉesis; kaj dume, la manĝaĵoj kuiriĝis.

”Ĉu estas gusto neordinara en tio, kion vi ŝprucas el via torĉo?” demandis Scrooge.

”Jes. Mia propra gusto.”

”Ĉu ĝi taŭgas por ĉia manĝaĵo en tiu ĉi tago?”

"Jes, por ĉia ĝentile donata ... kaj plej bone por malriĉa."

"Kial ĝi taŭgas plej bone por malriĉa manĝaĵo?"

"Ĉar ĝi bezonas tion plej multe." ...

"Fantomo," diris Scrooge, post paŭzo, "mi tre miras ke vi, el ĉiuj estaĵoj en la mondo, volus malplioftigi la okazojn de gajeco senkulpa de tiuj ĉi personoj!"

"Mi!" ekkriis la fantomo.

"Vi volus malhelpi ilin tagmanĝi konvene ĉiun sepan tagon, kaj eble nur je la sepa tago ili vere tagmanĝas. Ĉu ne vere?"

"Mi!" kriis la fantomo.

"Mi diras, ke vi provas fermigi tiujn ĉi bakejojn la sepan tagon," diris Scrooge. "Estas la sama afero."

"Mi provas!" rediris la fantomo..

"Senkulpigu min, se mi eraras. Ĝi estas farata en via nomo, aŭ almenaŭ en la nomo de via familio," diris Scrooge

"Estas kelkaj personoj en la mondo," respondis la fantomo, "kiuj pretendas nin koni, kaj kiuj agas kvazaŭ en nia nomo pasie, fiere, vante, malaminde, envie, fanatike kaj egoiste, sed kiuj estas tiel fremdaj al ni kaj al nia tuta familio, kiel se ili neniam estus vivintaj. Memoru tion, kaj faru ilin respondecaj pri iliaj agoj, kaj ne nin!"

Scrooge promesis, ke li faros tion, kaj nevideblaj kiel antaŭe, ili iris pluen en la ĉirkaŭurboj. Scrooge rimarkis, ke la fantomo posedas jenan rimarkindan potencon — ke li povas sin facile adapti al iu ajn loko, malgraŭ sia giganta grandeco; kaj ke li staras sub malalta tegmento same gracie kiel en altega vestiblo. Eble estis lia bona, ĝentila kaj malavara naturo, kaj lia simpatio al malriĉuloj, kiu lin kondukis al la komizo de Scrooge; ĉar tien li iris, kune kun Scrooge, kiu tenis lian robon. Ĉe la sojlo de la pordo la fantomo ridetis kaj benis la domon per ŝprucetoj de sia torĉo. Pripensu! Bob Cratchit perlaboris nur dek kvin ŝilingojn ĉiusemajne, tamen la fantomo de kristnasko nuntempa haltis kaj benis lian kvarĉambran dometon!

Tiam sinjorino Cratchit leviĝis; ŝi estis malriĉe vestita, sed gaje, dank'al rubandoj diverskoloraj; kaj ŝi, kune kun Belinda, sia dua filino, aranĝis la tablon. Nun enkuris du pli malgrandaj Cratchitidoj, geknaboj, kiuj kriis ke ili ekster la bakejo flaris la anseron kaj ĝin konis kiel ilia propra ansero per la odoro! Ili tre ĝojis, dancis ĉirkaŭ la tablo kaj pensis pri salvio, kolbasoj kaj cepoj, dum sinjoreto Peter Cratchit zorgis pri la terpomoj kaj blovis la fajron, ĝis fine la terpomoj estis pretaj por esti senseligataj. Tamen sinjoreto Peter ne estis tro vanta, kvankam li portis kolumon tre altan por fari honoron al la tago.

”Kial via patro tiel malfruas?” diris sinjorino Cratchit — ”kaj via frato Eta Tim ankaŭ. Kaj Martha ne tiel malfruis je duonhoro la lastan kristnaskon.”

”Jen Martha, patrino!” ekkriis filineto.

”Jen Martha, patrino!” ekkriis la du pli junaj Cratchitidoj.

”Hura'! estas tiel granda ansero, Martha.”

”Nu! kiel vi malfrue venas!” kriis sinjorino Cratchit, sin kisis dek dufoje kaj forprenis sian ĉapelon kaj salon.

”Ni devis multe labori por fini nian taskon, lastnokte,” diris la knabino, ”kaj matene ni devis ĉion malnegliĝigi, panjo.”

”Nu! ne estas grave! Sidiĝu antaŭ la fajro, karulino, kaj varmigu vin!”

”Ne! ne! jen patro!” kriis la du junaj Cratchitidoj, kiuj estis ĉie samtempe. — ”Kaŝu vin, Martha, kaŝu vin!”

Tiam Martha sin kaŝis, kaj malgranda Bob, la patro, envenis kun almenaŭ tri futoj da lana skarpo pendanta antaŭ si, kaj kun eluzitaj vestoj, flikitaj kaj brositaj, portanta Etan Tim sur sia sultro. Ho ve! Tim havis lambastoneton, kaj liaj membroj estis subportataj per fera trabaĵo!

”Ho! kie estas nia Martha!” kriis Bob, ĉirkaŭrigardante. ”Ŝi ne povas veni,” diris la mastrino.

”Ne veni!” ripetis Bob, kaj lia energio subite falis, ĉar revenante hejmen li estis kurinta kiel milita ĉevalo de Eta Tim, ... ”ĉu ŝi ne venos je kristnasko?”

Martha ne povis elporti lin vidi malkontenta, eĉ nur serĉe, kaj ŝi tuj venis de post la pordo, kaj lin ĉirkaŭprenis; dume, ambaŭ junaj Cratchitidoj portis Etan Tim al la kuirejo, por ke li aŭskultu la pudingon siblanta en la kaserolo.

”Kaj kiel kondutis Eta Tim?” demandis la mastrino, tuj kiam Bob estis sufiĉe kisinta sian filinon.

”Tre bone,” respondis Bob. ”Sed li fariĝas pripensema, ĉar li estas tiel ofte sola, kaj li havas la plej strangajn pensojn. Li diris al mi, revenante, ke li esperas, ke oni vidis lin en la preĝejo, ĉar li estas kriplulo kaj tiel oni povis ĝoje memori je kristnasko tiun, kiu igis lamulojn iri kaj blindulojn vidi! ”

La voĉo de Bob tremis kiam li tion diris, kaj pli forte ankoraŭ kiam li aldonis, ke Eta Tim fortiĝis nun. La aktiva lambastoneto aŭdiĝis sur la planko, kaj Tim revenis, akompanata de siaj frato kaj fratino, al la benketo apud la fajro; Bob relevis siajn jakmanikojn (kiel se eble ili povus fariĝi pli eluzitaj, malfeliĉulo!) kaj miksis ion varmegan en kruĉo, movis tion per kulero kaj metis sur la fajron por boleti. Tiam sinjoreto Peter kaj la du junaj Cratchitidoj iris por alporti la anseron kaj baldaŭ revenis en ĝoja procesio!

Tiel multe ili tumultis, ke vi estus pensinta, ke ansero estas inter ĉiuj birdoj la plej malofta, kaj, kompreneble, en tiu dometo ĝi vere estis malofta. Sinjorino Cratchit varmigis la sukon; sinjoreto Peter ebergie kaĉigis la terpomojn; fraŭlino Belinda sukeris la pomsaŭcon; Martha viŝis la varmajn telerojn; Bob sidigis Etan Tim apud sin ĉe la tablo; la du junaj Cratchitidoj metis seĝojn por ĉiuj, kaj ankaŭ por si mem; kaj ili tiam pusis la kulerojn en siajn busojn, por ke ili ne kriu antaŭ ol ili laŭvice estos servitaj.

Fine ĉio estis preta, kaj oni petis la benon de Dio. Paŭzo sekvis, dum la sinjorino ekzamenis la tranĉilon kaj sin preparis por enpuŝi ĝin en la bruston de la birdo kaj kiam ŝi tion faris, kiam la internaĵo elpuŝiĝis, ĉiuj gajiĝis, kaj eĉ Eta Tim, ekscitita, batis la tablon per sia tranĉiltenilo kaj malforte kriis ”Hura'!”

Neniam oni vidis tian anseron! Bob diris, ke li kredas, ke neniam tia ansero estos kuirita! Ĝia moleco kaj gusto, ĝia amplekso kaj malkareco, estis temoj de grandega admiro. Kun pomsaŭco kaj terpomoj, ĝi sufiĉis por la tuta familio; eĉ, kiel la sinjorino ĝoje diris (rigardante malgrandetan atoman oston sur la plado), ili ne ĝin tute formanĝis fine! Tamen ĉiuj satis.

Sed eĉ post kiam la teleroj estis ŝanĝitaj de fraŭlino Belinda, sinjorino Cratchit sola forlasis la ĉambron — tro nervoza por toleri atestantojn — por iri al la pudingo kaj ĝin enporti...

Ho! ĉu ĝi estas sufiĉe kuirita? Ĉu ĝi ne disrompiĝos, kiam ŝi elturnos ĝin! Ĉu iu ne suprenrampis la muron por ĝin steli, dum ili manĝis la anseron? Oni imagis ĉiaspecajn teruraĵojn ...

Ho! kiom da vaporo! la pudingo estis eltirata el la kaserolo . odoro kvazaŭ de lavejo! tio estis la pudinga tuko . odoro simila al tiu de restoracio, de kukejo kaj de lavejo kune! tio estis la pudingo! ... Envenis tuj sinjorino Cratchit, ruĝiĝanta kaj ridetanta fiere, kun la pudingo, simila al makulita kuglego, tiel malmola, brilanta en brando flamanta, kaj ornamita per ileksa branĉo, kiu staris supre.

Ho! kia mirinda pudingo! Bob Cratchit diris, tre trankvile, ke li ĝin rigardas kiel la plej granda sukceso de la sinjorino depost ilia geedziĝo! Sinjorino Cratchit diris ke nun, kiam ĉio bone okazis, ŝi konfesas ke ŝi ne bone sciis, ĉu la kvanto da faruno estos sufiĉa. Ĉiuj ion diris pri tio, sed neniu diris aŭ pensis, ke la pudingo estis tro malgranda por granda familio. Estus herezo fari tion. Ĉiuj hontus havi tian penson!

Fine la tagmanĝo finiĝis; oni forportis la tablotukon, balais la fajrejon, kaj revivigis la fajron. Poste la miksaĵo en la kruĉo estis gustumata kaj perfektigata, oni metis pomojn kaj oranĝojn sur la tablon, kaj multajn kaŝtanojn sur ŝovelilon sur la fajro. Tiam la tuta familio sidiĝis ĉirkaŭ la fajro, kaj apud la kubuto de Bob estis la tuta familia glasaro . du glasoj kaj unu taso sen tenilo. Tamen ili enhavis la kruĉan miksaĵon same bone kiel pokaloj oraj estus ĝin enhavintaj! kaj Bob disdonis ĝin ĝoje, dum la kaŝtanoj sur la fajro brukraketis kaj siblis. Tiam Bob diris: — "Mi proponas 'Ĝojan kristnaskon' al ni ĉiuj, miaj karaj! Dio nin benu!" Kaj la tuta familio ripetis tion.

"Dio nin benu! ĉiujn!" diris Eta Tim, laste.

Li sidis tre proksime de sia patro, sur sia malgranda tabureto. Bob tenis lian maneton velkan, kvazaŭ li volus ami la infanon pli ol kutime kaj lin teni apud si, kaj kvazaŭ li timus lin perdi.

”Fantomo!” diris Scrooge kun intereso, kiun li neniam sentis antaŭe, ”diru al mi ĉu Eta Tim vivos.”

”Mi vidas neokupitan seĝon en la angulo apud la fajrujo,” respondis la fantomo, ”kaj lambastoneton sen posedanto, sed zorge konservatan. Se tiuj ĉi imagoj restos neŝanĝitaj estonte, la infano mortos.”

”Ne, ne!” ekkriis Scrooge. ”Diru, ke li estos savita!”

”Se ĉi tiuj imagoj restos neŝanĝitaj estonte, neniu el mia raso trovos tiun infanon tie ĉi. Kio do? Se li mortos des pli bone, ĉar la loĝantaro estas tro granda!”

Scrooge hontis, kiam li aŭdis siajn proprajn vortojn tiel citataj de la fantomo, kaj pento kaj malĝojo tusis lian koron.

”Homo!” diris la fantomo, ”se via koro estas homa, kaj ne fera, ne uzu tian abomenan hipokritaĵon ĝis vi eltrovos, kiel kaj kie povas ekzisti tia 'tro granda loĝantaro'.” Ĉu vi decidos kiu devos vivi aŭ morti? Eble antaŭ Dio eĉ vi estas pli senvalora ol miloj da estaĵoj similaj al tiu ĉi infano malriĉa! Dio! aŭdi sur la folio la insekton, kiu tiel kondamnas siajn fratojn!” Scrooge tremegis kaj sin fleksis; sed subite, aŭdante sian propran nomon, li releviĝis.

”Al sinjoro Scrooge!” kriis Bob. ”Ni tostu sinjoron Scrooge, la donanton de nia festeno!”

”La donanton de la regalo, ja, vere,” kriis la sinjorino, ruĝiĝante; ”mi volus ke mi lin tenu tie ĉi! Mi donus al li ion malagrablan kiel festeno, kaj mi volus, ke li havu por ĝi bonan apetiton!”

”Karulino,” diris Bob, ”pensu pri la infanoj, estas kristnasko!”

”Estas ja necese, ke estu kristnasko, por tosti tian malamindan, avaran, malmolan, malsenteman homon kia estas sinjoro Scrooge. Vi tion scias bone, Robert! Neniu scias tion pli bone ol vi, malfeliĉulo!"

"Karulino! ... Estas kristnasko!"

"Mi lin pritostos pro vi kaj pro la tago, sed ne pro li," diris la sinjorino. "Longe li vivu! Ĝojan kristnaskon kaj gajan novjaron! Sendube, li estos tre feliĉa kaj tre ĝoja!"

La infanoj ankaŭ tostis, sed malgaje. Eta Tim laste faris toston, sed ankaŭ malĝoje. Ĉar Scrooge estis malamata en la familio. Nur la mencio de lia nomo malĝojigis la familion, kiu longan tempon ne regajiĝis. Sed poste ili pli ĝojis ol antaŭe, kiam Bob diris al ili, ke li esperas ricevi por Peter oficon, kiu donos ĉiusemajne kvin ŝilingojn kaj ses pencojn! La du knaboj miregis ĉe la ideo, ke Peter estus "oficisto," kaj Petro mem pripense rigardis la fajron, kvazaŭ meditante pri siaj estontaj aĉetoj! Tiam Martha, kiu estis lernantino ĉe modistino, diris al ili kian laboron ŝi faras kaj kiom da horoj ŝi seninterrompe laboras, kaj ke ŝi intencas ripozi en la lito la sekvantan matenon, ĉar estas libertempo. Ŝi ankaŭ diris, ke ŝi vidis grafinon kaj nobelon antaŭ malmultaj tagoj, kaj ke la nobelo estas "same granda kiel Peter"; kaj tuj Peter tiris sian kolumon tiel alten, ke vi ne vidus lian kapon se vi estus tie. Dume, la kaŝtanoj kaj la kruĉo ĉirkaŭiris, kaj poste Eta Tim, per voĉo plenda, kantis baladeton pri infano perdita en la neĝo...

Ĉio tio ne estis tre luksa. Ili ne estis belaj, ne estis bone vestitaj, iliaj botoj estis eluzitaj, iliaj vestoj ankaŭ, kaj eble Peter kelkfoje estis devigata viziti la pruntoficejon. Sed ili estis kontentaj, dankemaj ... kaj dum la ĥimeroj ŝprucigitaj de la torĉo de la fantomo velkis, Scrooge rigardis ilin ĝis la fino kaj precipe Etan Tim.

Nun mallumiĝis kaj neĝis multe kaj subite, sen vorto averta de la fantomo, ili staris sur stepo dezerta, kie estis amasegoj da ŝtonoj, kvazaŭ gigantoj estus tie enterigitaj; kaj nenio alia ol muskoj kaj herboj povis kreski tie. Okcidente, la suno subiranta lasis fajran strekon, kiu brilegis momente kiel okulo malgaja, kaj kiu poste glitis malsupren ... kaj pli malsupren ... ĝis fine ĝi perdiĝis en nokto malluma.

”Kia loko estas tiu ĉi?” demandis Scrooge.

”Loko, kie loĝas ministoj, kiuj laboras en la tero,” respondis la fantomo. ”Sed ili konas min! Vidu!”

Ili antaŭeniris al la fenestro de dometo, kie lumo brilis. Trapasinte kotan muron, ili ekvidis societon ĉirkaŭ ruĝa fajro. Viro tre maljuna, maljuna virino, iliaj infanoj, genepoj kaj eĉ pragenepoj, estis tie, feste vestitaj.

La maljunulo, per voĉo tiel malforta, ke ĝi malofte estis pli laŭta ol la muĝado de vento, kantis kanton kristnaskan; tio jam estis tre malnova kanto, kiam li estis juna; kaj la aliaj hore rekantis gaje. Kiam ili laŭte kantis, la maljunulo ĝojis, kaj kiam ili ĉesis, lia forto tuj malgrandiĝis.

Sed la fantomo ne restis tie, sed ordonis al Scrooge, ke li tenu lian robon, kaj pasante super la stepo, ili rapidis . kien? Ne al maro. Sed jes, al maro. Rigardante malantaŭen, Scrooge terure vidis la finon de la lando, ŝtonegojn kolosajn post ili; la marakvo tondregis, ruliĝante, muĝante kaj frenezante inter teruraj kavernoj, kaj furioze penante superakvigi la teron! Jen, konstruita sur malgaja rifo ŝtonega, kie ondegoj frakasiĝis dum la tuta jaro, staris izolita lumturo! Ĉe ĝia fundamento estis amasoj da marherboj kaj birdoj flugis supre.

Sed eĉ tie la du viroj, kiuj zorgis pri la lumo, estis pretigintaj fajron, kiu brilis tra la truo de la ŝtona muro kaj sendis lumradiojn sur la teruran maron. Plektante la manojn super la kruda tablo, kie ili sidis, ili tostis unu la alian; kaj unu, kies vizaĝo, simila al figuro ĉizita sur maljuna ŝipo, estis cikatra kaj sulkigita de la vetero, ekkantis sovaĝan kanton kiu similis blovadon.

Ankoraŭ la fantomo rapidis super la nigra maltrankvila maro — pluen — pluen — ĝis ili atingis ŝipon. Ili staris jen apud la direktilisto ĉe la rado, jen apud la observisto, kaj jen apud la oficiroj deĵorantaj, ĉiuj mallumaj ĥimeraj personoj — sed ĉiuj zumis kanteton kristnaskan, pensis aŭ parolis pri ia pasinta kristnasko kaj pri hejmo. Kaj ĉiuj, bonaj aŭ malbonaj, kondutis pli ĝentile en tiu tago ol en alia tago de la tuta jaro.

Nu, dum Scrooge aŭskultis la ĝemon de la vento, kaj dum li pensadis pri la soleno kaj la mallumo kvazaŭ de morto super la profunda maro, li subite aŭdis koran ridon. Kaj lia surprizo estis granda kiam li rekonis tiun ridon kiel rido de sia propra nevo ... kaj kiam li sin trovis en hela seka ĉambro, kun la fantomo ridetanta apud li, rigardanta tiun saman nevon kontente.

,,Ha! ha! ha!” ridis la nevo de Scrooge. ”Ha! ha! ha!” (se vi, hazarde, konas viron, kies ridado estas pli kora ol tiu de la nevo de Scrooge, bonvolu prezenti lin al mi, ĉar mi volus havi lin kiel amikon).

Estas afero bona kaj justa, ĉar malsano kaj malĝojo estas infektaj, ke nenio en la tuta mondo estas tiel komunikebla kiel ridado kaj bonhumoro. Kaj dum la nevo de Scrooge tiel kore ridis, tenante siajn flankojn kaj multe grimacante, lia edzino ridis same kore kiel li; kaj la amikoj kunvenintaj ridegis ankaŭ!

”Ha, ha! Ha, ha, ha, ha!”

"Li diris ke kristnasko estas sensencaĵo, mi certigas al vi!" kriis la nevo de Scrooge. "Kaj li ankaŭ kredas tion!"

,,Des pli hontinde, Fred!" diris la sinjorino indigne. Ni benu la virinojn! ili ĉiam estas fervoraj.

Ŝi estis bela, tre bela: ŝi havis vizaĝon naivan, kun vangokavetoj, buŝon maturan kaj rozkoloran, kvazaŭ farita por esti kisata; kaj la plej radiantajn okulojn, kiujn vi iam vidis. Entute ŝi estis tre incitanta ... por tiel diri ... sed ankaŭ inklina tute kontentigi. Ho! jes, tute, tute, tute kontentigi!

"Li estas ridinda maljunulo, estas vere," diris la nevo de Scrooge; "kaj ne tiel agrabla, kiel li eble povus esti. Tamen, liaj eraroj kunportas sian propran punon kaj mi nenion diros kontraŭ li!"

"Mi estas certa, ke li estas tre riĉa, Fred, almenaŭ, vi ĉiam tiel diris al mi!" diris la sinjorino.

"Kio do? ... Lia riĉeco estas senutila al li. Li ne faras bonon per ĝi. Li ne komfortiĝas per ĝi. Li eĉ ne havas la kontentigan penson ke — ha, ha! — eble ni baldaŭ profitos ĝin."

"Mi ne povas lin toleri," diris la sinjorino, kaj ŝiaj fratinoj kaj la aliaj sinjorinoj ankaŭ diris la samon.

"Ho! sed mi povas lin toleri," diris la nevo de Scrooge, "ĉar mi kompatas lin, kaj mi ne povas koleri kontraŭ li. Kiu suferas pro liaj kapricoj? Li mem ... Li nin malamas, kaj li ne venos por manĝi kune kun ni. Kio do? Li perdas nur modestan manĝon!"

"Vere! sed mi opinias, ke li perdas tre bonan manĝon," ekkriis la sinjorino, kaj ĉiuj en tio konsentis; kaj ili certe estis kompetentaj juĝi tiun aferon, ĉar ili ĵus estis finintaj la manĝon, kaj ĉirkaŭ la fajro ili manĝis la deserton en lumo de lampo.

”Nu, mi tre ĝojas aŭdi tion,” diris la nevo de Scrooge serĉe, ”ĉar mi ne multe fidas al tiuj ĉi tre junaj mastrinoj. Kion vi diras pri tio, Topper?”

Sinjoro Topper sendube amis la fratinon de la sinjorino, ĉar li respondis, ke fraŭlo estas malgaja ekzilulo, kiu ne havas la rajton ion opinii pri tiu afero. Tiam la fratino — la diketa fraŭlino, kun puntkravato, ne tiu, kiu, portis rozojn — ruĝiĝis.

”Daŭrigu, Fred!” ekkriis la sinjorino, manfrapante ĝoje. ”Li estas ridinda, ĉar li neniam finas tion, kion li komencas diri!”

La nevo de Scrooge ridegis denove, kaj tiel ankaŭ ĉiuj aliaj ridegis.

”Mi estis dironta nur, ke mi opinias, ke, ĉar li nin malamas, li perdas multe da feliĉo. Mi estas ankaŭ certa, ke li perdas pli agrablajn kunulojn ol li eble povas trovi ĉu en sia oficejo ĉu en siaj propraj pensoj, ĉu en siaj polvaj ĉambroj. Mi certe faros al li la saman proponon ĉiujare, tute egale, ĉu li ĝin satos aŭ ne, ĉar mi lin kompatas. Li povas moki kristnaskon ĝis sia morto, sed li devos ĝin taksi pli bone, kiam li vidos, ke mi gaje ĉiujare al li diros ''Onklo Scrooge, kiel vi fartas? ... Se li eble donacus testamente kvindek livrojn al sia malriĉa komizo, mi estus kontenta. Kaj mi imagas, ke mi iom kortuŝis lin, hieraŭ!”

Estis la vico de la aliaj ridegi je la ideo, ke li kortuŝis sinjoron Scrooge; kaj li kuraĝigis ilin, gaje ĉirkaŭproponante la botelon. Post la teo ili iom ludis, ĉar ili estis tre muzikemaj, mi vin certigas, precipe sinjoro Topper, kiu havis voĉon basan. La sinjorino ludis bone la harpon, kaj ŝi ludis, inter aliaj, arieton (bagatelon! vi facile ĝin povus lerni en du minutoj), kiun la infano, kiu vizitis Scrooge ĉe la lernejo, bone konis, kaj per tio li estis rememorigita pri la fantomo de kristnasko estinta.

Kiam li aŭdis tiun arieton, li rememoris ĉion, kion la fantomo montris al li, kaj li pli kaj pli estis kortuŝita.

Sed ili ne ludis nur muzikon dum la tuta vespero. Ili ludis ankaŭ ludojn infanajn, kaj estas bone ludi kiel infanoj precipe je kristnasko, la festo kies potenca Fondinto mem estis infano! Unue, ili ludis ”Blindulon.” Kompreneble! Sed mi ne pli kredas, ke sinjoro Topper estis vere blinda, ol mi kredas, ke li havis la okulojn en siaj botoj. Ĉar li sekvis la diketan fratinon kun puntkravato en maniero, kiu insultis la homan kredemon. Ĉu renversante la fajrilojn, aŭ falante sur la seĝojn, aŭ pusante la fortepianon, aŭ sufokiĝante inter la kurtenoj — ĉien li iris, kie ŝi estis. Ĉiam li sciis, kie estas la diketa fraŭlino. Li ne kaptis alian ... Ofte ŝi ekkriis, ke tio ne estas justa! kaj fakte, tio ne estis justa. Sed . kiam fine li kaptis sin, malgraŭ sia baraktado, tiam li kondutis tre malbone! Li pretekstis, ke li sin ne konas; ke estas necese sin tusi, kaj plie premi certan ringon sur sia fingro, kaj certan ĉenon ĉirkaŭ sia kolo — estis malbonege! terure!! ... Sendube ŝi diris al li, kion ŝi opinias, tuj kiam ili estis kune tiel intime malantaŭ la kurtenoj!

Pli poste ili ludis alian ludon kaj Scrooge petegis la fantomon, ke ili restu duonhoron plu!!

Estis ludo nomata ”Jes kaj ne,” en kiu la nevo de Scrooge pensis pri io, kaj la aliaj devis diveni, pri kio li pensis. Sed li povis respondi iliajn demandojn nur per ”Jes ”aŭ ”Ne”. Post multaj demandoj ili eltrovis, ke li pensas pri estaĵo, viva estaĵo, iom malagrabla estaĵo, sovaĝa estaĵo, estaĵo, kiu kelkfoje blekas kaj murmuras, kiu kelkfoje parolas, kiu loĝas en Londono, kiu promenas en la stratoj, kiu ne estas elmontrata kaj ne estas kondukata de iu, kiu ne loĝas en bestejo, kiu ne estas mortigata en buĉejo, kiu ne estas ĉevalo, nek azeno, nek bovino, nek bovo, nek tiigro, nek hundo, nek porko, nek kato, nek urso! Ĉe ĉiu nova demando la nevo ekridegis denove, kaj tio lin tiel amuzis, ke li leviĝis por piedfrapi! Fine la diketa fratino kriis:

"Mi eltrovis! Mi scias kio estas! Mi konas tion!"

"Kio do," diris Fred.

"Estas via onklo Scrooge."

Kaj certe, tio estis li. Kaj ĉiuj konsentis; tamen iuj diris, ke la respondo al la demando "Ĉu ĝi estas urso?" devus esti "Jes," ĉar nea respondo estis sufiĉa por deturni iliajn pensojn de sinjoro Scrooge, supozigante, ke iam iu estis pensinta pri li.

"Li iel havigis al ni multe da gajeco," diris Fred, "kaj ni estus maldankaj, se ni lin ne tostus. Jen glaso da vino, kaj mi diras 'Al onklo Scrooge!' "

"Nu! al onklo Scrooge!" ili kriis.

"Ĝojan kristnaskon kaj gajan novjaron al la maljunulo, kie ajn li estas! Li ne volis ĝin ricevi de mi, sed tamen li estu bonvena! onklo Scrooge!"

Onklo Scrooge mem fariĝis tiel gaja kaj ĝoja, ke li estus tostinta la ĥimeran kaj nekonscian societon siavice, per neaŭdebla parolado, se la fantomo estus permesinta tion. Sed la tuta ĥimeraĵo denove neniiĝis subite, kaj li kaj la fantomo ankoraŭ vojaĝis.

Ili vidis multajn landojn, vojaĝis malproksimen kaj vizitis multajn hejmojn, kaj ĉiam feliĉe ĝis la fino. Ili staris apud malsanuloj, kiuj estis gajetaj; apud homoj baraktantaj kontraŭ la sorto, kaj ili estis paciencaj; apud malriĉuloj, kaj ili riĉiĝis. En maljunulejoj, hospitaloj kaj malliberejoj, kie malhumilaj gardistoj ne malhelpis la fantomon, li ĉiujn benadis, kaj instruis al Scrooge pri siaj principoj.

* * *

Estis longa nokto, se ĉio tio okazis nur en unu nokto; sed Scrooge dubis tion, ĉar multaj festoj kristnaskaj ŝajnis esti densigitaj en la tempo, kiun ili kune pasigis. Estis kurioze ankaŭ ke, dum Scrooge restis kiel antaŭe, la fantomo maljuniĝis ... maljuniĝis pli kaj pli. Fine, Scrooge vidis, ke la hararo de la fantomo estas griza.

”Ĉu la vivo de la fantomoj estas tiel mallonga?” li demandis.

”Mia vivo sur tiu ĉi terglobo estas tre mallonga. Ĝi finigos tiun ĉi nokton.”

”Ĉu tiun ĉi nokton?” ekkriis Scrooge.

,,Je noktomezo! Aŭskultu! La tempo alvenas.”

La sonoriloj sonoris la dek unuan kaj tri kvaronojn en tiu momento.

”Pardonu min, se mi ne devas demandi jenon,” diris Scrooge, ”sed sub via robo mi vidis ion strangan, kio ne estas parto de vi mem, kaj kio elstaras el viaj baskoj. Ĉu ĝi estas piedo aŭ ungego?”

”Ĝi tre similas ungegon, ĉar ne estas multe da karno sur ĝi,” diris la fantomo, malgaje. ”Rigardu!”

El sia robo li tiris du infanojn — mizerajn, naŭzantajn kaj malbelegajn. Ili surgenuis ĉe liaj piedoj, kaj kaptis lian robon.

”Ho! viro, rigardu! Rigardu! Rigardu tien ĉi!” ekkriis la fantomo.

Estis knabo kaj knabino — flavaj, malgrasaj vestitaj per ĉifonoj, kun vizaĝo sulkigita, kaj kruelaj. — La juneco devus plenigi kaj gracie kolori iliajn trajtojn, anstataŭe ili estis maldikaj kaj sulkigitaj. Neniu homa putraĵo povus esti komparebla kun tiaj monstraj infanoj!

Scrooge ektremis. Li volis diri, ke ili estas beletaj infanoj, sed la vortoj sufokiĝis en lia gorĝo, li ne povis ekparoli tian grandegan mensogon!

”Fantomo, ĉu ili estas viaj?”

”Ili apartenas al la homaro,” diris la fantomo, rigardante malsupren al ili; ”kaj ili tenas min, alvokante helpon. Tiu ĉi knabo estas la Nescio. Tiu ĉi knabino estas la Mizero. Evitu ilin ambaŭ, sed precipe evitu tiun knabon, ĉar la nescio kondukas al kondamno. Neu tion!” kriis la fantomo, montrante la urbon. ”Kalumniu la bonulojn, kiuj tion diras al vi! Aŭ faru pli malbone, kaj atendu ĝis la fino!”

”Sed ĉu ili havas nenian rifuĝejon aŭ rimedon?” kriis Scrooge.

”Ĉu ne estas malliberejoj?” diris la fantomo, ironie citante liajn proprajn vortojn. ”Kaj labordomoj?”.

La horloĝo sonoris la dekduan.

Scrooge rigardis ĉirkaŭ sin por vidi la fantomon, sed ne povis lin vidi. Tuj kiam la lasta bato ĉesis vibri, li rememoris la antaŭdiron de la maljuna Jakobo Marley, kaj levante siajn okulojn, li ekvidis solenan fantomon, vestitan per robo kun kapuĉo, kaj venantan al li kiel nigra nebulo sur la tero.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo