La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈE LA KORO DE LA TERO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14: EN LA ĜARDENO EDENA

Sen iu ajn orientiĝo el la ĉielo, ne estas mirige, ke mi konfuziĝis kaj perdiĝis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo ĉe la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, ĝis laca kaj malsata mi trovis malgrandan kavernon sur la supraĵo de la kalkŝtona formacio, kiu anstataŭis la antaŭan granitan.

La kaverno, kiu ekplaĉis al mi, troviĝis en la mezo de la apika flanko de altega krutaĵo. La vojo al ĝi estis tia, ke mi sciis, ke neniu besto povus frekventi ĝin, kaj ĝi ankaŭ ne estis sufiĉe granda por esti komforta loĝejo, krom por la pli malgrandaj mamuloj kaj reptilioj. Tamen, kun la plej granda singardemo mi rampis en ĝian malluman internon.

Tie mi trovis kameron iom grandan, lumigitan de mallarĝa fendo en la roko, supre, kio lasis la sunlumon enfiltriĝi sufiĉe hele por forigi la tutan senlumecon, kiun mi atendis. La kaverno estis tute malplena, kaj mankis signoj de lastatempa loĝateco. La aperturo estis relative malgranda, tiel ke per konsiderinda penado mi sukcesis alporti rokegon el la valo malsupre, kiu tute baris ĝin.

Tiam mi reiris al la valo por preni brakplenon da herbo, kaj dum tiu marŝo mi havis la bonŝancon faligi ortopion, kio estas la malgranda ĉevalo de Pelucidaro, eta besto proksimume tiel granda kiel terhundo, abunda en ĉiuj partoj de la interna mondo. Tiel, kun manĝaĵo kaj litaĵo, mi reiris al mia loĝejo, kie post manĝo de nekuirita viando, al kio mi estis nun jam alkutimiĝinta, mi trenis la rokegon antaŭ la enirejon kaj volve ekkuŝis sur lito el herbo – nuda, pratempa kavernulo, tiel sovaĝe primitiva kiel miaj historiaj prapatroj.

Mi vekiĝis ripozinta, sed malsata, kaj puŝinte la rokegon flanken, mi elrampis sur la etan rokozan kornicon, kiu estis mia kvazaŭa antaŭdoma portiko. Antaŭ mi etendiĝis malgranda, sed bela valo, tra kies centro klara kaj glimbrilanta rivero serpentumis al interna maro, kies blua akvo apenaŭ videbliĝis inter la du montoĉenoj, kiuj brakumis ĉi tiun etan paradizon. La supraĵoj de la aliflankaj montetoj estis verdaj pro vegetaĵoj, kaj granda arbaro vestis ilin ĝis la bazoj de la ruĝaj, flavaj kaj kuproverdaj altegaj apikaĵoj, kiuj estis iliaj pintoj. La valo mem estis tapiŝita de denskreska herbo, dum tie kaj aliloke areoj kun sovaĝaj floroj estigis grandajn buntomakulojn sur la fona verdo.

La fundon de la valo punktis aretoj de palmecaj arboj – plej ofte po tri aŭ kvar. Antilopoj staris sub ili, dum aliaj furaĝis for de la arboj aŭ gracie vagis al proksima transvadejo por trinki. De tiu belega besto estis kelkaj specioj, el kiuj la plej majesta iom similis al la giganta elando de Afriko, escepte de la spiralaj kornoj, kiuj komplete kurbiĝas malantaŭen super la oreloj kaj plu kurbiĝas antaŭen, sube, finiĝante per akraj kaj estiminde grandaj pintoj du futojn antaŭ la vizaĝo kaj super la okuloj. Ilia grandeco memorigis pri tiu de purrasa herforda virbovo, sed ili estis tre lertpaŝaj kaj rapidaj. Pro la larĝaj flavaj strioj sur la malhelkaŝtane koloritaj feloj, mi prenis ilin por zebroj, kiam mi ilin unuafoje vidis. Entute, ili estas admirindaj bestoj, kiuj aldonis perfektigan efekton al la stranga kaj bela pejzaĝo sternita antaŭ mia nova hejmo.

Mi jam decidis fari el la kaverno mian sidejon, kaj uzante ĝin kiel bazon, fari laŭsisteman esploradon de la ĉirkaŭa tereno, serĉante la landon Sari. Unue mi finmanĝis la restaĵon de la kadavro de la ortopio, kiun mi mortigis antaŭ mia lasta dormo. Poste mi kaŝis la Grandan Sekreton en profunda fendo en la malantaŭo de mia kaverno, rulis la rokegon antaŭ mian pordon, kaj kun miaj pafarko, sagoj, glavo kaj ŝildo, mi grimpis malsupren en la pacan valon.

La paŝtantaj gregoj moviĝis flanken, kiam mi ilin trapasis, plej multe la etaj ortopioj, kiuj montris la plej grandan malfidon, galopante ekster danĝeron. Ĉiuj bestoj ĉesis manĝi, kiam mi proksimiĝis, kaj moviĝinte al loko, kie ili sentis sin ekster danĝero, ili staris kaj ekzamenis min per seriozaj okuloj kaj etenditaj oreloj. Unufoje, unu el la maljunaj virantilopoj el la striohava speco malaltigis sian kapon kaj kolere muĝis – eĉ farante kelkajn paŝojn en mia direkto, tiel ke mi kredis lin sturmonta; sed post mia preterpaso, li daŭrigis manĝi, kvazaŭ nenio lin ĝenis.

Ĉe la malsupera ekstremo de la valo mi preterpasis kelkajn tapirojn, kaj trans la rivero mi vidis grandan sadokon, la enorman dukornan praulon de la nuntempa rinocero. Ĉe la fino de la valo, la krutaĵoj maldekstraflankaj pluiris ĝis la maro, tiel, ke por ilin ĉirkaŭpasi kiel mi deziris, necesis suprengrimpi ilin por serĉi kornicon, laŭ kiu mi povus daŭrigi mian vojaĝon. Ĉirkaŭ kvindek futojn de la bazo, mi atingis elstaraĵon, kiu prezentis naturan vojon ĉe la fronto de la krutaĵo, kaj mi ĝin sekvis super la maro al la fino de la krutaĵo.

Tie, la elstaraĵo rapide deklivis al la supro de la krutaĵoj – evidentis, ke la tavolo, kiu formis ĝin, suprenpuŝiĝis tiel krutdeklive, kiam naskiĝis la montoj malantaŭ ĝi. Dum mi zorge grimpis supren laŭ la deklivo, subite tiris mian atenton supren ia stranga siblo, kaj io, kio similis svingegadon de flugiloj.

Kaj je la unua ekrigardo, trafis miajn teruroplenajn okulojn la plej timinda afero, kiun mi iam vidis, eĉ en Pelucidaro. Ĝi estis giganta drako, kian oni bildigas en la legendoj kaj fabeloj de Teraj popoloj. Ĝia grandega korpo estis laŭŝajne kvardek futojn longa, dum la verpertecaj flugiloj, kiuj ŝvebigis ĝin meze de la aero, etendiĝis plenajn tridek futojn. Ĝiaj plene malfermitaj makzeloj estis armitaj per longaj, akraj dentoj, kaj ĝiaj piedoj posedis terurajn ungegojn.

La sibla sono, kiu unue altiris mian atenton, produktiĝis el ĝia gorĝo, kaj ŝajnis esti direktita al io preter kaj sub mi, kion mi ne povis vidi. La elstaraĵo, sur kiu mi staris, abrupte finiĝis kelkajn paŝojn antaŭe, kaj kiam mi atingis la finon, mi vidis tion, kio kaŭzis la eksciton de la reptilio.

Iam en pasinteca epoko, tertremo kreis terfendon tiuloke, tiel ke antaŭ la loko, kie mi staris, la tertavoloj forglitis dudek futojn suben. Rezulte, la daŭrigo de mia elstaraĵovojo kuŝis dudek futojn sub mi, kie ĝia fino estis tiel abrupta kiel la fino, kie mi staris.

Kaj tie, laŭŝajne haltigita en sia fuĝo pro la negrimpebla rompiĝo en la elstaraĵo, staris la atakcelo de la kreitaĵo – junulino timkaŭranta sur la mallarĝa kornico, kun la vizaĝo profundigita en siaj brakoj, kvazaŭ por elfermi el ŝia vidado la timindan morton, kiu ŝvebis tuj super ŝi.

La drako rondflugis pli malalten, kaj ŝajnis pretiĝi por alsagi sian predon. Mi ne povis perdi tempon; estis apenaŭ momento por eĉ pesi miajn ŝancojn kontraŭ la terure armita bestego; sed la vido de tiu timigita junulino sub mi elvokis ĉion plej bonan en mi, kaj mia instinkto protekti la alian sekson, kiu verŝajne egalis la instinkton de memprotekto ĉe la prahomoj, tiris min kiel magneto al la flanko de la junulino.

Preskaŭ sen pensi pri la eblaj sekvoj, mi saltis desur la fino de la elstaraĵo, sur kiu mi staris, al la eta kornico dudek futojn sube. Sammomente, la drako sagatakis la junulinon, sed mia subita sursceniĝo ŝajne ektimigis ĝin, ĉar ĝi turniĝis flanken, kaj tiam altiĝis denove super nin.

La bruo, kiun mi faris, alteriĝante ĉe ŝia flanko, konvinkis la junulinon, ke ŝia morto jam alvenis, ĉar ŝi kredis, ke mi estas la drako; sed finfine, kiam neniuj kruelaj dentegoj kroĉiĝis al ŝi, ŝi miroplene levis sian rigardon. Kiam ĝi trafis min, la esprimo, kiu venis en ŝiajn okulojn estus malfacile priskribebla, sed ŝiaj sentoj apenaŭ povis esti pli komplikaj ol miaj propraj – ĉar la larĝaj okuloj, kiuj rigardis en miajn, estis de Dian la Bela.

"Dian!" mi kriis. "Dian! Dank' al Dio, ke mi alvenis ĝustatempe."

"Vi?" ŝi flustris, kaj denove kaŝis sian vizaĝon, ne lasante min vidi, ĉu ŝi ĝojas aŭ koleras pri mia veno.

Denove la drako sin ĵetis al ni, kaj tiel rapide, ke mi ne havis tempon demeti mian pafarkon. Mi povis nur kapti ŝtonon kaj ĵetegi ĝin en la fie malbelan vizaĝon de la besto. Refoje, mia celado estis trafa kaj kun siblo de doloro kaj rabio, la reptilio ree turniĝis kaj flugis for.

Nun mi rapide enmetis sagon, por ke mi estu preta ĉe la venonta atako, kaj farante tion, mi rigardis la junulinon, tiel ke mi ŝin surprizis, dum ŝi faris kaŝan ekrigardon al mi; sed ŝi tuj denove kovris sian vizaĝon per la manoj.

"Rigardu min, Dian," mi petegis. "Ĉu vi ne ĝojas vidi min?"

Ŝi rigardis rekte en miajn okulojn.

"Mi malamas vin," ŝi diris, kaj kiam mi volis petegi ŝin juste aŭskulti min, ŝi fingromontris trans mian ŝultron. "Venas la tipdaro", ŝi diris, kaj mi denove turniĝis por fronti la reptilion.

Do jen estis tipdaro. Mi povus esti diveninta. La kruela spurbesto de la maharoj. La delonge malaperinta pterodaktilo de la ekstera mondo. Sed ĉi-foje, mi ĝin atakis per armilo, kiun ĝi neniam antaŭe frontis. Mi elektis mian plej longan sagon, kaj per mia tuta forto mi fleksis la pafarkon, ĝis la pinto de la sago restis sur la polekso de mia maldekstra mano, kaj kiam la granda kreitaĵo pafiĝis al ni, mi pafis rekte al tiu malmola brusto.

Siblante kiel la sekurvalvo de vapormaŝino, la potenca bestego turne kaj torde falis en la maron sube, kun mia sago komplete profundiĝinta en ĝia kadavro. Mi turniĝis al la junulino. Ŝi preterrigardis min. Evidente ŝi vidis la morton de la tipdaro.

"Dian," mi diris, "ĉu vi ne diros, ke vi ne bedaŭras, ke mi vin trovis?"

"Mi malamas vin", estis la sola respondo; sed mi kredis aŭdi malpli da abomeno ol antaŭe – sed eble mi nur imagis ĝin.

"Kial vi malamas min, Dian?" mi demandis, sed ŝi ne respondis al mi.

"Kion vi faras ĉi tie?" mi demandis, "kaj kio okazis al vi de kiam Huĝa vin liberigis de la sagotoj?"

Unue mi kredis, ke ŝi min tute ignoros, sed fine ŝi decidis alie.

"Mi denove forkuris de Jubal la Malbela," ŝi diris. "Post mia forfuĝo de la sagotoj, mi revojaĝis sola al mia propra lando; sed pro Jubal mi ne kuraĝis eniri la vilaĝojn aŭ sciigi iujn el miaj geamikoj pri mia reveno, pro timo, ke Jubal informiĝos. Post longedaŭra gvatado mi malkovris, ke mia frato ankoraŭ ne revenis, do mi daŭre loĝis en kaverno apud valo, kiun mia popolo malofte frekventas, atendante la tempon, kiam li povos reveni por liberigi min de Jubal.

"Sed fine, unu el la ĉasistoj de Jubal vidis min, dum mi rampis al la kaverno de mia patro por kontroli, ĉu mia frato jam revenis, kaj li faris alarmon, kaj Jubal ekiris post mi. Li ĉasis min jam tra multaj landoj. Li ne povas esti tre malproksime malantaŭ mi nun. Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li estis fia viro. Mi iris ĝis la limo de mia povo, kaj ne eblas eskapi," kaj ŝi senespere rigardis supren al la daŭrigo de la elstaraĵo dudek futojn super ni.

"Sed li ne havos min," ŝi subite kriis, kun granda malŝato. "Jen la maro" – ŝi fingromontris preter la randon de la krutaĵo – "kaj la maro havos min anstataŭ Jubal."

"Sed nun mi havas vin, Dian," mi kriis; "kaj nek Jubal nek alia vin havos, ĉar vi estas mia," kaj mi ekkaptis ŝian manon kaj ne levis ĝin super ŝian kapon kaj lasis ĝin fali, por simboli liberigon.

Ŝi leviĝis sur la piedojn, kaj rigardis rekte en miajn okulojn per neflankiĝanta celemo.

"Mi ne kredas vin," ŝi diris, "ĉar se vi estus sincera, vi estus farinta tion en la kunesto de aliaj, kiuj observus ĝin – tiam mi vere estus via virino; nun estas neniu, kiu vidis vin fari ĝin, ĉar vi scias, ke sen observantoj via ago ne ligas min al vi," kaj ŝi fortiris sian manon de mia kaj forturniĝis.

Mi provis konvinki ŝin, ke mi estas sincera, sed ŝi nur ne povis forgesi la hontigon, kiun mi metis sur ŝin tiun alian fojon.

"Se vi sinceras pri ĉio, kion vi diras, vi havos bonegan okazon por pruvi tion," ŝi diris, "se Jubal ne kaptos kaj mortigos vin. Mi estas sub via povo, kaj la traktado, kiun vi faros al mi, estos la plej bona pruvo pri viaj intencoj pri mi. Mi ne estas via virino, kaj denove mi diras al vi, ke mi vin malamas, kaj ke mi estus feliĉa neniam revidi vin."

Dian ja estis malkaŝema. Oni ne povus nei tion. Fakte, mi trovis, ke senartifikeco kaj rektparolo estas tre rimarkebla trajto de la kavernuloj de Pelucidaro. Fine, mi sugestis, ke ni faru provon atingi mian kavernon, ke ni povus eskapi la serĉantan Jubal, ĉar mi volonte konfesas, ke mi ne tre deziris renkonti la potencan kaj ferocan estulon, pri kies grandega batallerto Dian rakontis al mi, kiam mi unue renkontis ŝin. Estis li, kiu, armita per malgranda tranĉileto, renkontis kaj mortigis kavernurson en luktobatalo. Estis Jubal, kiu je kvindekpaŝa distanco povis ĵeti sian lancon tra la tuta kiraso de sadoko. Estis li, kiu frakasis la kranion de sturmanta dirito per unusola klabobato. Ne, mi ne sopiris renkonti la Malbelulon – kaj estis tute certe, ke mi ne eliros por lin postĉasi; sed rapide la afero pasis el miaj manoj, kiel ofte okazas, ĉar mi renkontis Jubal la Malbelan vizaĝ-al-vizaĝe.

Jen kiel ĝi okazis. Mi estis retrokondukinta Dian laŭ la kornico, per kiu ŝi venis, ĉar mi serĉis vojon, kiu kondukos nin al la supro de la krutaĵo, sciante, ke ni tiam povos transiri al la rando de mia valeto, kie ni certe povus trovi manieron eniri desur la krutaĵosupro. Dum ni antaŭeniris laŭ la kornico, mi donis al Dian precizajn instrukciojn por trovi mian kavernon, pro la ebleco, ke io povus okazi al mi. Mi sciis, ke ŝi estus tute eksterdanĝere kaŝita de postĉaso, atinginte mian loĝejon, kaj la valo provizus al ŝi ampleksan vivtenaĵon.

Multe incitis min ankaŭ ŝia traktado de mi. Mia koro, malĝojis kaj pezis, kaj mi volis ĉagreni ŝin, sugestante, ke io terura povus okazi al mi – fakte, ke mi povus esti mortigita. Sed la efiko estis nula, almenaŭ kiom mi povis percepti. Dian nur skuis siajn belegajn ŝultrojn kaj murmuris ion signifantan, ke oni ne tiel facile seniĝas je siaj problemoj.

Dum iom da tempo mi restis silenta. Mi estis komplete malesperiĝinta. Komprenu, ke mi dufoje ŝin defendis de atako – la lastan fojon kun risko al mia propra vivo por savi ŝian. Estis nekredeble, ke eĉ idino de la ŝtonepoko povus esti tiel nedankema – tiel senkora – sed eble ŝia koro posedis la atributon de ŝia epoko.

Fine, ni trovis fendiĝon en la krutaĵo, kiu larĝiĝis kaj etendiĝis pro la efiko de akvo verŝiĝanta tra ĝi de la altebenaĵo, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn al la ĉefmontaro. Malantaŭ ni kuŝis la larĝa interna maro, kurbiĝanta supren en la senhorizonta malproksimeco kaj kunfandiĝanta kun la bluo de la ĉielo, tiel ke ĝi aspektis ĝuste kvazaŭ la maro returniĝus kaj formus kompletan arkon super ni, malaperante malantaŭ la foraj montoj malantaŭ ni – la stranga kaj mistera aspekto de la pelucidaraj marpejzaĝoj estas nepriskribebla.

Dekstre staris densa arbaro, sed maldekstre la tereno estis maldensa kaj senobstakla ĝis la ekstera rando de la altebenaĵo. Tiudirekte kondukis nia vojo, kaj ni ĵus turniĝis por daŭrigi la iradon, kiam Dian tuŝis mian brakon. Mi turnis min al ŝi, pensante, ke ŝi inaŭguros repaciĝon, sed mi eraris.

"Jubal," ŝi diris, kapgestante al la arbaro.

Mi rigardis, kaj jen, eliranta el la densa arbaro, venis vere balena viro. Li ŝajnis sep futojn alta, kaj estis same grandproporcia. Li estis ankoraŭ tro malproksima, por ke mi distingu liajn trajtojn.

"Kuru," mi diris al Dian. "Mi kontraŭbatalos lin, ĝis vi estos jam bone ekirinta. Eble mi povos okupi lin, ĝis vi estos tute for," kaj tiam, sen ekrigardi malantaŭen, mi antaŭeniris por renkonti la Malbelulon. Mi esperis, ke Dian diros al mi ion bonvolan antaŭ ol foriri, ĉar certe ŝi sciis, ke mi iras al la morto pro ŝi; sed ŝi eĉ ne adiaŭis min, kaj kun peza koro mi paŝis tra la florkovrita herbo al mia morto.

Kiam mi venis sufiĉe proksimen al Jubal por rekoni liajn trajtojn, mi ekkomprenis, kiel li gajnis la alnomon Malbelulo. Ŝajne, iu timinda bestego deŝiris unu tutan flankon de lia vizaĝo. Mankis okulo, la nazo, kaj la tuta karno, tiel ke liaj makzeloj kaj tuta dentaro montriĝis kaj ridetis tra la abomena cikatro.

Antaŭe, li eble estis tiel bonaspekta kiel aliaj anoj de lia bela gento, kaj povas esti, ke la terura rezulto de tiu alfrontiĝo efikis amarige al lia karaktero jam forta kaj bruteca. Kiel ajn, li nun ne estis bela vidaĵo, kaj nun kun vizaĝtrajtoj, aŭ kio restis el tiuj, tordiĝintaj pro kolero je la vido de Dian kun alia viro, estis terure vidi lin – kaj multe pli terure renkonti lin.

Nun li estis ekkurinta, kaj dum li proksimiĝis, li levis sian grandegan lancon, dum mi haltis, kaj metante sagon en mian arkon, mi celis laŭeble senŝancele. Necesis pli longa tempo ol kutime, ĉar mi devas konfesi, ke vidi tiun abomenan viron tordis miajn nervojn tiom, ke miaj genuoj iĝis tute ne firmaj. Kian ŝancon mi havis kontraŭ tiu potenca militisto, kiun eĉ ne timigas la plej sovaĝa kavernurso! Ĉu mi povus esperi venki iun, kiu buĉis la sadokon kaj la diriton propramane! Mi ektremegis, sed por esti justa al mi mem, mi timis pli pro Dian ol pro mia propra sorto.

Kaj tiam la granda bruto ĵetpafis sian masivan ŝtonpintan lancon, kaj mi levis mian ŝildon por deteni la forton de ĝia terura rapideco. La frapo puŝis min sur la genuojn, sed la ŝildo devojigis la armilon, kaj mi estis nevundita. Jubal nun rapidis al mi kun la sola restanta armilo, kiun li portis – murdaspekta tranĉilo. Li estis tro proksima por preciza sagpafo, sed mi pafis al li dum li venis, sen celi. Mia sago enpikis la karnon de lia femuro, kaŭzante doloran, sed ne senkapabligan vundon. Kaj tiam li min atingis.

Mia lertmoveco pormomente min savis. Mi rapide kaŭrigis min sub lia levita brako, kaj kiam li ĉirkaŭpivotis por denove ataki min, li trovis glavpinton ĉe sia vizaĝo. Kaj momenton poste, li sentis colon aŭ du colojn de ĝi en la muskoloj de sia tranĉilbrako, tiel ke poste li estis iom pli singarda.

Nun estis duelo de strategio – la granda, vila viro manovris por trabreĉi mian memgardadon, kie li povus ekuzi siajn enormajn muskolojn, dum mia mensa okupiĝo estis restigi lin je braklonga distanco. Trifoje li sturmis al mi, kaj trifoje mi trafigis lian tranĉilbaton sur mian ŝildon. Ĉiufoje, mia glavo trafis lian korpon, unufoje enpenetrante lian pulmon. Nun li estis jam kovrita de sango, kaj la interna sangado kaŭzis paroksismojn de tusado, kiu portis la ruĝan fluaĵon tra la fiaj buŝo kaj nazo, kovrante liajn vizaĝon kaj bruston de sanga ŝaŭmaĵo. Li estis vidaĵo plej malbela, sed li estis malproksima de la morto.

Dum la duelo daŭris, mi komencis havi esperon, ĉar por esti tute malkaŝema, mi ne atendis postvivi la unuan alsturmon de tiu monstra maŝino de neregitaj rabio kaj malamo. Kaj mi kredas, ke Jubal, anstataŭ absolute malestimi min, eksentis al mi respekton, kaj tiam en lia primitiva menso evidente formuliĝis la penso, ke li finfine renkontis sian superonton kaj frontas sian pereon.

Almenaŭ sole per tiu hipotezo mi povas klarigi lian postan agon, kiu estis kiel lasta provo – ia nereala espero, ke se li ne baldaŭ mortigos min, mi mortigos lin. Ĝi okazis ĉe la kvara alsturmo, kiam, anstataŭ ataki min per sia tranĉilo, li faligis tiun armilon, kaj ekprenante mian glavklingon per ambaŭ manoj, ŝiris tiun armilon el mia teno tiel facile kiel de infano.

Ĵetante ĝin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum momenteto, rigardante en mian vizaĝon kun tia terura rikano de malica triumfo, ke mi preskaŭ senkuraĝiĝis – kaj tiam li sin ĵetis al mi, armite nur per siaj manoj. Sed tiu estis la tago, en kiu Jubal lernis pri novaj batalmetodoj. La unuan fojon li vidis pafarkon kaj sagojn, neniam antaŭ tiu duelo li vidis glavon, kaj nun li lernis, kion kapabla homo povas fari per siaj nudaj pugnoj.

Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkaŭris sub lia etendita brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturniĝa, ke li kuŝis kelkajn sekundojn tie, antaŭ ol li provis leviĝi, kaj mi staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuiĝus.

Fine li ja leviĝis, preskaŭ muĝanta pro rabio kaj honto; sed li ne restis surpieda – mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun Jubal estis jam freneziĝinta pro malamo, ĉar neniu sanmensa homo estus leviĝinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, ĝis fine li kuŝis pli longe sur la tero inter batoj, kaj ĉiufoje leviĝis pli malforta ol antaŭe.

Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura ĉekora bato peze faligis lin surteren, kie li kuŝis tute senmova, kaj iel mi sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu leviĝos. Sed eĉ rigardante tiun kadavron, kuŝantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj bestoj – tiun gigantan ogron de la ŝtonepoko.

Prenante mian glavon, mi apogis min sur ĝi, rigardante la kadavron de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi ĵus batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskiĝis en mia cerbo – rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun laŭkompare pigmean homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon. Tuta Pelucidro kuŝus ĉe iliaj piedoj – kaj mi estus ilia reĝo kaj Dian la reĝino.

Dian! Ondeto da dubo traverŝis min. Estis tute laŭ la povoj de Dian, ke ŝi malŝatus min, eĉ se mi estus reĝo. Ŝi certe estis la plej superiĝema persono, kiun mi iam renkontis – kun la plej konvinka metodo sciigi iun, ke ŝi estas supereca. Nu, mi povus iri al la kaverno kaj diri al ŝi, ke mi mortigis Jubal, kaj tiam ŝi eble sentus pli da favoro al mi, ĉar mi ŝin liberigis de ŝia turmentinto. Mi esperis, ke ŝi facile trovis la kavernon – estus terure, se mi denove ŝin perdus, kaj mi turniĝis por preni miajn ŝildon kaj pafarkon kaj rapide postsekvi ŝin, kiam je mia miro mi trovis ŝin starantan malpli ol dek paŝojn malantaŭ mi.

"Ino!" mi kriis, "kion vi faras ĉi tie? Mi kredis, ke vi iris al la kaverno, kiel mi ordonis al vi."

Leviĝis ŝia kapo, kaj la rigardo, kiun ŝi donis al mi, forprenis mian tutan majestecon, kaj igis min senti min kiel palacan mastrumhelpanton – se palacoj havas mastrumhelpantojn.

"Kiel vi ordonis al mi!" ŝi kriis, frapante per sia piedeto. "Mi agas laŭ mia volo. Mi estas la filino de reĝo, kaj krome, mi vin malamas."

Mi estis konsternita – tiel ŝi dankis min post kiam mi savis ŝin de Jubal! Mi turniĝis kaj rigardis la kadavron. "Eble mi savis vin de pli malbona sorto, sinjoro," mi diris, sed ŝajne Dian ne komprenis tion, ĉar ŝi tute ne ŝajnis rimarki.

"Ni iru al mia kaverno," mi diris, "Mi estas laca kaj malsata."

Ŝi sekvis unu paŝon malantaŭ mi, kaj nek unu el ni parolis. Mi estis tro kolera, kaj ŝi ne ŝajnis voli paroli kun ano de pli malalta klaso. Mi estis tutplene kolera, supozinte antaŭe, ke ŝi min rekompencos per ia dankesprimo, ĉar mi sciis, ke eĉ laŭ ŝiaj propraj normoj mi faris tre admirindan aferon, kiam mi mortigis la timindan Jubal en permana batalado.

Sen malfacilaĵoj ni trovis mian loĝejon, kaj tiam mi iris en la valon kaj ŝtonmortigis malgrandan antilopon, kiun mi supentrenis laŭ la kruta deklivo al la malkrutejo antaŭ la aperturo. Ĉi tie ni silente manĝis. Foje mi ekrigardis ŝin, kredante, ke vidi ŝin ŝiri karnon per siaj manoj kaj dentoj kiel sovaĝa besto kaŭzos en mi abomenan sentimenton al ŝi; sed je mia miro, mi trovis, ke ŝi manĝas same delikate kiel la plej civilizita virino konata al mi, kaj fine mi trovis min gapanta kun stulta ravo al la beleco de ŝiaj fortaj, blankaj dentoj. Tia estas la amo.

Post nia manĝo, ni malsupreniris al la rivero kune kaj lavis niajn manojn kaj vizaĝojn, kaj tiam, ĝissate trinkinte, ni reiris al la kaverno. Senvorte, mi rampis en la plej foran angulon, kaj kunvolviĝinta, mi baldaŭ ekdormis.

Kiam mi vekiĝis, mi trovis Dian sidantan en la aperturo, elrigardante trans la valon. Dum mi elvenis, ŝi moviĝis flanken por lasi min pasi, sed ne unu vorton ŝi havis por mi. Mi volis malami ŝin, sed mi ne povis. Ĉiufoje, kiam mi ŝin rigardis, io venis en mian gorĝon, kaj mi preskaŭ sufokiĝis. Mi neniam antaŭe amis, sed helpon mi ne bezonis por diagnozi mian kazon – pro amo mi nun akre suferis. Je Dio, kiom mi amis tiun belegan, malŝatan, rave logan praulinon!

Post kiam ni denove manĝis, mi demandis al Dian, ĉu ŝi intencas reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed ŝi malĝoje balancis la kapon kaj diris, ke ŝi ne kuraĝas, ĉar oni ankoraŭ devus konsideri la fraton de Jubal – ties plej aĝan fraton.

"Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis. "Ĉu ankaŭ li deziras vin, aŭ ĉu la elektorajto je vi fariĝis familia heredaĵo, donota de generacio al generacio?"

Ŝi ne tute komprenis, kion mi celis diri.

"Estas probable," ŝi diris, "ke ili ĉiuj volos venĝi la morton de Jubal – ili estas sep – sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin ĉiujn, antaŭ ol mi povos reiri al mia popolo."

Ekŝajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por mi – sepoble tro grandan, fakte.

"Ĉu Jubal havis kuzojn?" mi demandis. Preferinde estus scii ĉion plej malbonan komence.

"Jes," respondis Dian, "sed ili ne gravas – ili ĉiuj havas virinojn. La fratoj de Jubal ne havas virinojn, ĉar Jubal povis akiri neniun por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de li – kelkaj eĉ ĵetis sin desur la krutaĵoj de Amoz en la Darel Az prefere ol edziniĝi al la Malbelulo."

"Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj – " mi demandis.

"Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro," diris Dian, kun rigardo kompata, sed samtempe malŝata, kun la malŝato emfazita iom pli ol la cirkonstancoj postulis – kvazaŭ por certigi, ke mi ne preteratentos ĝin. "Komprenu," ŝi daŭrigis, "pli juna frato ne rajtas alpreni edzinon, ĝis ĉiuj liaj pli aĝaj fratoj tion faris, krom se la pli aĝa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin fraŭlaj, ili des pli volonte helpos lin akiri edzinon."

Rimarkante, ke Dian fariĝas pli komunikema, mi komencis flegi la esperon, ke ŝi eble iom pli ekŝatas min, sed baldaŭ mi eltrovis kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj.

"Ĉar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio fariĝos el vi, konsiderante, ke vi ne povas esti feliĉa kun mi ĉi tie, ĉar vi tiom malamas min?"

"Mi devos nur toleri vin," ŝi respondis malvarme, "ĝis vi decidos iri al alia loko kaj lasi min neĝenata; tiam mi tre bone elturniĝos sola."

Mi rigardis ŝin kun kompleta miro. Ŝajnis nekredeble, ke eĉ prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj nedankema. Tiam mi leviĝis.

"Mi lasos vin nun," mi diris arogante, "Mi jam toleris ĝislime vian nedankemon kaj viajn insultojn," kaj tiam mi turniĝis kaj paŝis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent paŝojn en absoluta silento, kiam Dian parolis.

"Mi malamas vin!" ŝi kriis, kaj ŝia voĉo rompiĝis – pro rabio, mi kredis.

Mi komplete malĝojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi ekpensis, ke mi ne povas lasi ŝin sola kaj sen protekto, por ke ŝi ĉasu sian propran manĝaĵon meze de la danĝeroj de tiu sovaĝa mondo. Eble ŝi malamos min kaj insultos min kaj ŝutos unu malhonorigon post la alia sur min, kiel ŝi jam faris, ĝis mi vere ekmalamos ŝin; sed restis la plorinda vero, ke mi ŝin amis kaj ne povus lasi ŝin tie sola.

Ju pli mi pripensis tion, des pli mi koleriĝis, tiel ke kiam mi atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi retroturniĝis kaj supreniris tiun krutaĵon denove, tiel rapide kiel mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris en la kavernon, sed mi ĵetis min internen al ŝi. Ŝi kuŝis surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por ŝia lito. Kiam ŝi aŭdis mian eniron, ŝi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino.

"Mi malamas vin!" ŝi kriis.

Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la kaverno, mi ne povis vidi ŝian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro tio, ĉar mi malŝatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta tie.

Unue mi diris al ŝi nek unu vorton. Mi nur transpaŝis la kavernon kaj kaptis ŝin je la pojnoj, kaj kiam ŝi luktis, mi ĉirkaŭmetis al ŝi mian brakon, tiel por fiksi ŝiajn manojn ĉe ŝiaj flankoj. Ŝi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropuŝis ŝian kapon – mi supozas, ke mi subite brutiĝis, ke mi retroiris miliardon da jaroj kaj iĝis vera kavernohomo, kiu prenas sian virinon perforte – kaj tiam mi kisis tiun bela buŝon denove kaj denove.

"Dian," mi kriis, krude skuante ŝin, "Mi amas vin. Ĉu vi ne komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol ĉion alian en ĉi tiu mondo aŭ en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas rifuzebla?"

Mi rimarkis, ke nun ŝi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam miaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, mi vidis, ke ŝi ridetas – kun tre kontenta, feliĉa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre mildmove ŝi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkroĉis mian tenon, por ke ŝi povu. Malrapide ili leviĝis kaj envolvis mian kolon, kaj tiam ŝi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin tie dum longa tempo. Fine ŝi parolis.

"Kial vi ne ne faris ĉi tion komence, David? Tion mi longe atendis."

"Kion?" mi kriis. "Vi diris, ke vi malamas min!"

"Ĉu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas vin, antaŭ ol mi sciis, ke vi amas min?" ŝi demandis.

"Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin," mi diris.

"La amo parolas per faroj," ŝi replikis. "Vi ja povus paroligi vian buŝon laŭplaĉe, sed nun, kiam vi ĵus venis kaj prenis min en viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas la virina koro. Kia komikulo vi estas, David."

"Do vi tute ne malamis min, Dian?" mi demandis.

"Mi ĉiam amis vin," ŝi flustris, "de la unua momento, kiam mi ekvidis vin, kvankam mi ne sciis tion, ĝis kiam vi forbatis Huĝan la Ruzulon kaj tiam rifuzis min."

"Sed mi ne rifuzis vin, karulino," mi kriis. "Mi ne konis viajn kutimojn – mi dubas, ĉu eĉ nun mi konas ilin. Ŝajnas nekredeble, ke vi povus tiom insulti min, dum vi amis min dum la tuta tempo."

"Vi povus esti sciinta," ŝi diris, "kiam mi ne forkuris de vi, ke mi ne pro malamo restis katenita al vi. Kiam vi batalis kun Jubal, mi povus kuri al la rando de la arbaro, kaj sciiĝinte pri la rezulto de la batalo, tre facile mi povus eviti vin kaj reveni al mia propra popolo."

"Sed la fratoj – kaj kuzoj – de Jubal," mi memorigis al ŝi, "kio pri ili?"

Ŝi ridetis kaj kaŝis sian vizaĝon ĉe mia ŝultro.

"Mi devis diri al vi ion, David," ŝi flustris. "Mi devis havi ian  pretekston por resti apud vi."

"Vi pekulino!" mi kriis. "Kaj vi kaŭzis al mi tiom da angoro pro nenio!"

"Mi suferis eĉ pli," ŝi respondis simple, "ĉar mi kredis, ke vi ne amas min, kaj mi  estas senpova. Mi ne povis veni al vi por postuli, ke vi reciproku mian amon, kiel vi ĵus faris al mi. Kiam vi ĵus foriris, mia tuta espero foriris kun vi. Mi estis senkonsola, terurigita, malĝojega, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi ploris, kaj tion mi ne antaŭe faris de post la morto de mia patrino," kaj nun mi vidis, ke estis malsekeco de larmoj ĉirkaŭ ŝiaj okuloj. Mi mem preskaŭ ekploris, kiam mi pripensis ĉion, kion tiu kompatindulino trasuferis. Senpatrina kaj senprotekta; ĉasata trans sovaĝa, pratempa mondo de tiu fiaspekta viraĉo; elmetita al la atakoj de la sennombraj timindaj enloĝantoj de ĝiaj montoj, ebenaĵoj kaj ĝangaloj – estis miraklo, ke ŝi eĉ travivis ĉion ĉi.

Al mi, ĝi estis revelacio pri la aferoj, kiujn miaj prauloj travivis, por ke la homaro de la ekstera mondo pluvivu. Mi fieriĝis je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, ŝi ne povis skribi aŭ legi; ŝi estis neniel kulturita aŭ delikata, kiel vi juĝus kulturitecon kaj delikatecon; sed ŝi estis modelo de ĉio plej inda en virinoj, ĉar ŝi estis bona, kaj kuraĝa, kaj nobla, kaj virta. Kaj ŝi estis ĉio ĉi malgraŭ tio, ke observi ĉi tiujn virtojn kuntrenis suferadon kaj danĝeron kaj eblan morton.

Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Ŝi estus lia laŭleĝa edzino. Ŝi estus la reĝino en sia propra lando – kaj esti reĝino tiom signifis al virino de la ŝtonepoko kiom al hodiaŭa virino; kiel ajn vi rigardas ĝin, temas nur pri relativa gloro, kaj se vivus nur duonnudaj sovaĝuloj en la ekstera mondo hodiaŭ, oni trovus, ke esti la edzino de dahomea ĉefulo estas multe glore.

Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna virino, kiun mi konis en Nov-Jorko – splenda por rigardi kaj por konversacii. Ŝi plenkore enamiĝis al unu amiko mia – pura, vireca ulo – sed ŝi edziniĝis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna diboĉulo, ĉar li estis grafo en iu tute eta eŭropa princlando, al kiu la atlaso de Rand McNally eĉ ne atribuis propran koloron.

Jes, mi intense fieris pri Dian.

Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, ĉar mi estis avida revidi Perry kaj informiĝi, ĉu li bone fartas. Mi rakontis al Dian pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj ŝi tre raviĝis pro ĝi. Ŝi diris, ke se nur revenos Dakor, ŝia frato, li facile povus iĝi la reĝo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus alianciĝi. Tio ebligus al ni impetan starton, ĉar kaj la sarianoj kaj la amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn tribon, kiu malinklinus aliĝi al la granda armeo de federaciiĝintaj ŝtatoj, per kiu ni planis marŝi kontraŭ la maharoj.

Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi povus konstrui post iom da eksperimentado – pulvon, fusilojn, kanonojn kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj ĵetis siajn manojn ĉirkaŭ mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Ŝi komencis kredi, ke mi estas ĉiopova, kvankam vere faris nenion krom paroli – sed tiel estas ĉe virinoj, kiuj amas. Perry ŝatis diri, ke se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aŭ patrino kredas lin, la mondo kuŝus en liaj manoj.

Kiam ni la unuan fojon ekiris al Sari, mi surtretis neston de venenaj vipuroj, antaŭ ol ni atingis la valon. Unu el la malgrandaj pikis min ĉe la maleolo, kaj Dian devigis min reveni al la kaverno. Ŝi ordonis, ke mi ne ekzercu la muskolojn, ĉar tio povus esti mortiga – ŝi diris, ke se min pikus plenkreska serpento, mi ne moviĝus eĉ unu paŝon for de la nesto – mi estus mortinta surpiede starante – tiel mortiga estas la veneno. Sed kiel okazis, mi estis senkapabligita dum longa tempo, kvankam la kataplasmoj, kiujn Dian faris el herboj kaj folioj, fine reduktis la ŝveladon kaj eltiris la venenon.

La epizodo tamen montriĝis tre bonŝanca, ĉar ĝi donis al mi ideon, kiu miloble plivalorigis miajn sagojn kiel armilojn de atako kaj defendo. Tuj kiam mi denove kapablis eliri, mi serĉis kelkajn plenkreskajn vipurojn de la speco, kiu pikis min, kaj mortiginte ilin, mi eltiris de ili la venenon kaj ŝmiris ĝin sur la pintojn de kelkaj sagoj. Pli poste mi pafis hienodonon per unu el tiuj, kaj kvankam mia sago kaŭzis nur supraĵan vundon, la besto falis morta preskaŭ tuj post la trafo.

Ni nun reekiris al la lando de la sarianoj, kaj kun sentoj de sincera bedaŭro ni adiaŭis nian belan ĝardenon Edenan, en kies relativaj paco kaj harmonio ni travivis la plej feliĉajn momentojn de nia vivo. Kiel longe ni estis tie, mi ne scias, ĉar kiel mi diris al vi, la tempo ĉesis ekzisti por mi sub tiu eterne tagmeza suno – eble estis unu horo, aŭ eble monato da surtera tempo – mi ne scias.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.