La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈE LA KORO DE LA TERO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5: SKLAVOJ

Dum ni malsupreniris la larĝan ŝtuparon, kiu kondukis al la ĉefa avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna mondo. Nevole mi retiriĝis, kiam unu el la estaĵoj proksimiĝis por ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La ĉiopovaj maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas ses ĝis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj viciĝas en iliaj bekosimilaj buŝoj, kaj ostecaj elstaraĵoj dentumas iliajn grandajn lacertajn korpojn de la kolo ĝis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas tri palmo-piedfingrojn, dum el la antaŭpiedoj elstaras malantaŭen je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetiĝas al la korpo tuj antaŭ la postaj piedoj kaj finiĝas per akraj pintoj kelkajn futojn super la korpoj.

Mi ĵetis rigardon al Perry, kiam la estaĵo preterpasis min por ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreaĵon per larĝaj, mirantaj okuloj. Post kiam ĝi pluiris, li turnis sin al mi.

"Ramforinko el la meza oolita epoko [1], David," li diris, "sed, je Dio, kiel grandega! La plej grandaj restaĵoj, kiujn oni iam malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo."

Dum ni pluiris sur la ĉefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn da tiaj estaĵoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laŭ regula ordo, kiu indikas rimarkindan inĝenieran kapablon. Oni elhakis ĝin el tavolo de kalkŝtono. La stratoj estas larĝaj kaj havas unuecan dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan, forigante la kimerian [2] tenebron, kiu alie regus. Laŭ simila maniero oni enlasas aeron.

Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika konstruaĵo, kie unu el la sagotoj el nia antaŭa gardistaro klarigis al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptiĝo. La rimedo de komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne interŝanĝis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter si mem ili komunikiĝas per rimedo, kiu laŭ Perry devas esti ia sesa sentumo, kiu perceptas kvaran dimension.

Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi ĝin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas pri telepatio, ĉar ili povis interkomunikiĝi nur dum kunestado, kaj ĉar ili ne povas paroli kun la sagotoj aŭ la aliaj loĝantoj de Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis.

"Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la kvaran dimension, en kiu ili fariĝas percepteblaj per la sesa sentumo de la aŭskultanto. Ĉu mi faras la aferon tute klara?"

"Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis aranĝi ĝin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la ŝlosilon al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva arkivo de la raso.

Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi ĝojis, kompreneble, ke ŝi fuĝis de la maharoj kaj de la sorto aludita de la sagoto, kiu intencis aĉeti ŝin ĉe nia alveno al Futra. Mi ofte scivolis, ĉu la grupeto de fuĝintoj estis kaptita de la gardistoj, kiuj reiris por serĉi ilin. Foje, mi eĉ kredis, ke mi pli kontentus, se Dian estus en Futra, anstataŭ dependa de la indulgo de Huĝa la Ruza.

Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfuĝi, sed la sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco fuĝi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al ni – lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al li.

Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero, kiujn ni trovis inter diversaj forĵetaĵoj en la ĉeloj, kie ni dormis, ĉar oni lasis al ni preskaŭ senliman liberecon en la limoj de la konstruaĵo, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj priservis la enloĝantojn de Futra, ke neniu el ni estis troŝarĝita per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele.

Ni kaŝis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj, kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn – armilojn ŝajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste ŝildoj; sed akiri ilin estis por mi facile, ĉar mi ŝtelis ilin desur la muroj de la ekstera gardoĉambro de la konstruaĵo.

Ni jam finis tiujn aranĝojn por protekti nin post la foriro el Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fuĝintajn malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Huĝa. Dian kaj du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Huĝa estis malliberigita en la sama konstruaĵo kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian aŭ la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio okazis al ili, li tute ne sciis – eble ili ankoraŭ vagadis, perditaj en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato.

Nun mi ektimis eĉ pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian ŝato al tiu virino eble fontas el io plia ol nura amikeco. Dum ĉiuj horoj de la tago ŝi estis la konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis ŝia kara vizaĝo hantis miajn sonĝojn. Pli neŝancelebla ol iam antaŭe fariĝis mia decido fuĝi de la maharoj.

"Perry," mi konfidis al la maljunulo, "se ni devos traserĉi ĉiun kvadratan colon de ĉi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj reĝustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al ŝi." Jen la preteksto, kiun mi faris al Perry.

"Mondeto!" li rikanis. "Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo," kaj tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antaŭnelonge trovis inter la manuskriptoj, kiujn li aranĝis.

"Rigardu," li diris, fingromontrante, "tio evidente estas akvo, kaj ĉio ĉi estas tero. Ĉu vi rimarkas la ĝeneralan formon de la du areoj? Kie troviĝas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, ĉi tie, oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano ĝenerale sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo."

"Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome, ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj, kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj el tio estas tero. Pripensu! Tersurfaco de 124.110.000 kvadrataj mejloj! Nia propra mondo havas nur 53.000.000 kvadratajn mejlojn da tero, kaj ĝia cetera surfaco estas kovrita de akvo. Tiel same, kiel oni ofte komparas landojn laŭ ilia relativa grandeco, tiel, se ni same komparas la du mondojn, ni trovas strangan anomalion, nome, ke pli granda mondo situas interne de pli malgranda!"

"Kie en ĉi tiu vasta Pelucidaro vi serĉus vian Dian? Sen steloj aŭ lumo aŭ moviĝanta suno, kiel vi povus trovi ŝin, eĉ se vi scius, kie ŝi estas?"

Lia eldiro estis konvinka. Ĝi forprenis de mi la spiron; sed mi trovis min post ĝi des pli firme rezoluta, ke mi provos ĝin.

"Se Gak akompanos nin, ni eble sukcesos je ĝi," mi sugestis.

Perry kaj mi serĉis lin kaj starigis al li la demandon rekte.

"Gak," mi diris, "ni nepre volas fuĝi el la sklaveco. Ĉu vi akompanos nin?"

"Ili atakigos siajn tipdarojn," li diris, "kaj ni estos mortigitaj; sed..." li hezitis, "mi riskus fuĝi, se mi kredus, ke estus eĉ malgranda ŝanco liberiĝi kaj reiri al mia propra popolo."

"Ĉu vi kapablus retrovi vian propran landon?", demandis Perry. "Kaj ĉu vi povus helpi al David serĉi Dian?"

"Jes."

"Sed kiel vi povus vojaĝi tra nekonataj teritorioj sen astroj aŭ kompaso por gvidi vin?", persistis Perry.

Gak ne komprenis, kion signifas la eldiroj de Perry pri astroj kaj kompaso, sed li certigis nin, ke oni povus eĉ vindi la okulojn de iu ajn pelucidarano kaj porti lin al la plej malproksima parto de la mondo, sed tamen li kapablus reiri rekte al sia hejmo laŭ la plej mallonga vojo. Ŝajnis surprizi lin, ke ni trovas ĝin iel ajn mirinda. Perry diris, ke ŝajne temas pri la sama hejmenira instinkto, kiun kelkaj specioj de Teraj kolomboj havas. Mi ne scias pri tio, kompreneble, sed ĝi donis al mi ideon.

"Do povas esti, ke Dian trovis rektan vojon al sia propra popolo?" mi demandis.

"Certe," respondis Gak, "almenaŭ se iu potenca rabobesto ne mortigis ŝin."

Mi favoris tujan provon fuĝi, sed kaj Perry kaj Gak konsilis atendi iun helpan akcidenton, kiu sekurigus al ni ioman ŝancon de sukceso. Mi ne komprenis, kia akcidento povus trafi tutan komunumon en lando de ĉiama taglumo, kies enloĝantoj ne havas fiksitajn dormajn kutimojn. Mi eĉ estas certa, ke kelkaj maharoj neniam dormas, dum aliaj, inter longaj periodoj de maldormeco, eble rampas en malluman ejon sub sia loĝejo, kie ili longe dormadas. Perry diras, ke se maharo restas veka dum tri jaroj, li kompensos la tutan perditan dormon per unu tutjara dormado. Eble tio estas vera, sed mi neniam vidis pli ol tri el ili dormantaj, kaj la vido de tiu triopo sugestis al mi nian manieron fuĝi.

Mi jam serĉadis malproksime sub la niveloj, kiujn ni sklavoj rajtis frekventi – eble kvindek futojn sub la ĉefa etaĝo de la konstruaĵo – inter reto de koridoroj kaj apartamentoj, kiam mi subite trovis tri maharojn, kiuj kuŝis sur lito el feloj. Unue, mi kredis ilin mortintaj, sed ilia regula spirado poste konvinkis min pri mia eraro. Kiel ekfulmo la penso venis al mi, ke tiuj dormantaj rampuloj donas al ni mirindan okazon eviti la atenton de niaj kaptintoj kaj de la sagotaj gardistoj.

Mi haste reiris al Perry, kiu atenteme studadis mucidan amason da al mi sensignifaj hieroglifoj, kaj klarigis mian planon al li. Je mia miro, ĝi ŝokegis lin.

"Estus murdo, David," li kriis.

"Ĉu estas murdo mortigi reptilian monstron?" mi konsternite demandis.

"Ĉi tie ili ne estas monstroj, David," li respondis. "Ĉi tie ili estas la dominanta raso – kaj ni estas la 'monstroj' – de pli malalta specio. En Pelucidaro la evolucio procedis alie ol en la ekstera mondo. Tie, teruraj konvulsioj de la naturo ĉiam denove ekstermis la ekzistantajn speciojn – se ne tio, iu monstro el la epoko de dinosaŭroj eble regus nian mondon hodiaŭ. Ĉi tie ni vidas, kio povus esti okazinta en nia propra historio, se la kondiĉoj estus kiel ĉi tie.

"La vivo en Pelucidaro estas multe pli juna ol sur la ekstera krusto. Ĉi tie la homoj atingis evolucian ŝtupon analogan al la ŝtonepoko en la historio de nia propra mondo, sed dum sennombraj jarmilionoj ĉi tiuj rampuloj progresis. Eble ilia sesa sentumo, kiu ŝajnas al mi nedubebla, donis al ili avantaĝon super la aliaj, pli timinde armitaj bestoj, sed eble ni neniam scios tion. Ili rigardas nin kiel ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj manĝas homojn – ili tenas ilin en grandaj gregoj, ĝuste kiel ni tenas brutojn. Ili plej zorge bredas la homojn, kaj kiam tiuj estas tute grasaj, ili mortigas ilin kaj manĝas ilin."

Mi skutremis.

"Kial vi trovas ĝin tiel terura, David?" demandis la maljunulo. "Ili komprenas nin ne pli bone ol ni komprenas la pli malaltajn bestojn de nia propra mondo. Mi trovis ĉi tie tre erudiciajn diskutojn pri la demando, ĉu gilakoj, kiel ili nomas la homojn, havas ian rimedon de komunikado. Unu verkanto asertas, ke ni eĉ ne kapablas rezoni, kaj ke ĉiu nia ago estas meĥanisma aŭ instinkta. La reganta raso de Pelucidaro, David, ankoraŭ ne lernis, ke la homoj interkomunikiĝas kaj rezonas. Ĉar ni ne komunikiĝas kiel ili, ili ne kapablas kompreni, ke ni entute iel interkompreniĝas. Ni pri la bestoj de nia propra mondo ne alie rezonas. Ili scias, ke la sagotoj havas parolan lingvon, sed ili komprenas nek ĝin nek kiel ĝi manifestiĝas, ĉar ili ne havas organojn de aŭdado. Ili kredas, ke la moviĝo de la lipoj sola transportas la signifon. Ke la sagotoj povas komunikiĝi kun ni, tion ili eĉ ne povas koncepti.

"Jes, David," li konkludis, "plenumi vian planon signifus murdi."

"Nu bone, se necesas, Perry," mi respondis, "mi fariĝos murdisto."

Li igis min klarigi la planon denove kaj tre detale, kaj pro iu kaŭzo, kiu tiam ne estis klara al mi, li postulis tre precizan priskribon de la apartamentoj kaj koridoroj, kiujn mi ĵus esploris.

"Konsiderante, ke vi nepre intencas efektivigi vian frenezan planon, David", li diris finfine, "mi demandas al mi, ĉu ni eble ne povus samtempe fari reale kaj daŭre utilan servon al la homaro de Pelucidaro. Aŭskultu, mi lernis multajn mirindajn aferojn el ĉi tiu arkivo de la maharoj. Por ke vi ĝuste taksu mian planon, mi koncize skizos la historion de tiu specio."

"Iam la maskloj estis ĉiopovaj, sed antaŭ multaj epokoj la inoj poiome iĝis la mastroj. Dum la sekvantaj epokoj ne okazis rimarkindaj ŝanĝoj ĉe la mahara specio. Ĝi daŭre progresis sub la inteligenta kaj benoriĉa regado de la damoj. La scienco progresis per paŝegoj. Tio validas aparte pri la sciencoj, kiujn ni nomas biologio kaj eŭgeniko. Fine, iu sciencistino anoncis, ke ŝi eltrovis metodon por fekundigi ovojn kemie post ilia demeto – ĉiuj veraj reptiliojn, kiel vi scias, naskiĝas el ovoj."

"Kio okazis? Tuj oni ne plu bezonis masklojn, ĉar la specio ne plu dependis de ili. Pasis pliaj epokoj ĝis la nuntempo, en kiu ni trovas specion, kiu konsistas nur el inoj. Sed jen la grava afero. Nur unu mahara popolo tenas la sekreton pri tiu kemia formulo. Ĝi estas en la urbo Futra, kaj se mi ne serioze eraras, ĝi troviĝas laŭ mia juĝo bazita sur via priskribo de la keloj, kiujn vi trapasis hodiaŭ, en la kelo de ĉi tiu konstruaĵo."

"Pro du kialoj ili forkaŝas ĝin kaj ĵaluze gardas ĝin. Unue, ĉar la vivo mem de la maharoj dependas de ĝi, kaj due, ĉar kiam ĝi estas publika propraĵo, kiel en la komenco, tiel multaj eksperimentadis je ĝi, ke la danĝero de troloĝateco fariĝis tre serioza."

"David, se ni povus fuĝi kaj samtempe kunporti kun ni tiun gravegan sekreton, kian servon ni plenumus per tio por la homaro de Pelucidaro!" La nura penso preskaŭ superfortis min. Ja estus ni la duopo, kiuj metus la homojn de la interna mondo en ilian laŭrajtan lokon inter la kreitaĵoj. Nur la sagotoj barus ilian vojon al absoluta supereco, kaj mi opiniis, ke preskaŭ certe la sagotoj ŝuldas sian tutan potencon al la pli granda inteligenteco de la maharoj – mi ne povis kredi, ke tiuj gorilecaj bestoj intelekte superas la pelucidaran homaron.

"Perry!" mi diris ekscitite, "Vi kaj mi savos tutan mondon! Kune, ni gvidos la homajn gentojn el la mallumo de nescio en la lumon de progreso kaj civilizo. Ni transportos ilin per unu paŝo el la ŝtonepoko en la dudekan jarcenton. La nura penso pri tio estas absolute fabeleca."

"David," diris la maljunulo, "Mi kredas, ke Dio sendis nin ĉi tien ĝuste por tiu celo – estos la laboro de mia vivo instrui al ili Lian mesaĝon – konduki ilin al la lumo de Lia indulgo, dum ni edukos iliajn korojn kaj manojn por vivo en kulturo kaj civilizo."

"Vi pravas, Perry," mi diris, "kaj dum vi instruos ilin preĝi, mi instruos ilin batali, kaj kune ni kreos rason de homoj, kiu honorindigos nin ambaŭ."

Gak eniris la apartamenton kelkajn minutojn antaŭ la fino de nia interparolo, kaj nun li volis scii la kialon de nia ekscitiĝo. Perry opiniis prudente, ke ni ne tro rakontu al li, do mi klarigis nur, ke mi havas planon por fuĝi. Post kiam mi skizis ĝin al li, li ŝajnis tiel ŝokita kiel antaŭe Perry, sed pro alia kialo. La Vilulo pripensis nur nian hororigan sorton okaze de eventuala eltrovo; sed finfine mi persvadis lin akcepti mian planon kiel la solan realigeblan, kaj kiam mi certigis lin, ke mi transprenos la plenan respondecon pri ĝi, se oni kaptos nin, li donis sian heziteman jeson.


[1] = ĵurasia
[2] tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de Homero kiel loko de eterna mallumo


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.