La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈE LA KORO DE LA TERO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 8: LA TEMPLO DE LA MAHAROJ

La indiĝeno, ŝajne nevundita, rapide grimpis en la pirogon kaj, tenante la lancon kun mi, helpis forteni la furiozan estaĵon. Nun la sango el la vundita rampulo ruĝigis la akvon ĉirkaŭ ni, kaj baldaŭ ĝia debiliĝo en la lukto evidentigis, ke mi morte vundis ĝin. Fine, ĝiaj klopodoj por atingi nin tute ĉesis, kaj post kelkaj konvulsioj ĝi turniĝis sur la dorson, ŝtone morta.

Jen trairis mian kapon la subita ekpripenso pri la situacio, en kiun mi venigis min. Mia plua sorto estis plene je la dispozicio de la sovaĝulo, kies pirogon mi ŝtelis. Ankoraŭ tenante la lancon, mi rigardis en lian vizaĝon kaj trovis, ke li absorbite pristudas min. Tiel ni staris dum pluraj minutoj, fikstenante ambaŭ la armilon, dum ni gapis per stulta miro unu la alian.

Mi ne scias, kio trakuris lian kapon, sed mian trakuris nur unu demando: kiom da tempo, ĝis la ulo rekomencos la atakon.

Fine li alparolis min, sed en lingvo nekonata al mi. Mi balancis mian kapon por signali nescion de lia lingvo, samtempe alparolante lin per la ĵargonaĉo, kiun la sagotoj uzas por interparoli kun la homaj sklavoj de la maharoj.

Je mia ĝojo, li komprenis min kaj respondis per la sama ĵargono.

"Kial vi tenas mian lancon?" li demandis.

"Por ke vi ne trapiku min per ĝi," mi respondis.

"Tion mi ne farus," li diris, "ĉar vi ĵus savis mian vivon," kaj tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkaŭris sur la fundo de la pirogo.

"Kiu vi estas," li demandis plu, "kaj el kiu lando vi venis?"

Ankaŭ mi sidiĝis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi, kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble kompreni aŭ kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li, kiom verŝajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo.

Ŝajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj ekzistus alia mondo, loĝata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli li primeditis tion, des pli laŭte li ridis. Sed tiel ĉiam estis. Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio kvazaŭ ne povas esti – niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur tion, kio ekzistas laŭ la kondiĉoj, kiujn ni trovas ĉirkaŭ ni, sur la eksteraĵo de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter la rokoj de la universo – la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel fiere nomas la Mondo.

Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke li estas mezopo kaj nomiĝas Ĵa.

"Kiu estas la mezopoj?" mi demandis. "Kie ili vivas?"

Li mirigite rigardis min.

"Mi preskaŭ povas kredi, ke vi estas el alia mondo," li diris, "ĉar kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la maraj insuloj. Mi almenaŭ neniam aŭdis pri mezopo, kiu vivas aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenaŭ estas tiel, ke en ĉi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento loĝas sur la insuloj."

"Ni estas fiŝkaptantoj, kvankam ni ankaŭ bone ĉasas. Ni ofte iras al la ĉeftero por serĉi ĉasbestojn, ĉar ili maloftas sur ĉiuj insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankaŭ militistoj," li aldonis fiere. Eĉ la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro estis juna, la sagotoj ŝatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj. Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne ĝeni nin, kaj ankoraŭ pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro pigraj eĉ por kapti por si mem fiŝojn, krom por distriĝi, kaj tiam ni fariĝis por ili utilaj provizantoj de bezonaĵoj, kaj sekve estiĝis paco inter la rasoj. Nun ili donas al ni aferojn, kiujn ni ne kapablas produkti, kontraŭ la fiŝoj, kiujn ni kaptas, kaj tiel la maharoj vivas en paco kun la mezopoj."

"La grandeguloj eĉ venis al niaj insuloj. Tie, for de la avidaj rigardoj de iliaj propraj sagotoj, ili praktikas siajn religiajn ritojn en la temploj, kiujn ili kun nia helpo konstruis tie. Se vi ekloĝos ĉe ni, vi sendube vidos, kiajn ritojn ili havas, vere strangajn, kaj terure malfeliĉajn por la kompatindaj sklavoj, kiujn ili alportas por partopreni en ili."

Dum Ĵa parolis, mi havis bonegan okazon por pli precize ekzameni lin. Li estis giganta ulo, kiu altis laŭ mia takso ses futojn kaj ses aŭ sep colojn, belforma kaj kun kupre ruĝa haŭtkoloro ne multe alia ol tiu de niaj nordamerikaj indianoj, kaj ankaŭ liaj trajtoj similis al iliaj. Li havis aglan nazon, kian oni trovas ĉe multaj anoj de la pli altaj triboj, elstarantajn vangostojn kaj nigrajn harojn kaj okulojn, sed liaj lipoj kaj buŝo estis pli belformaj. Entute, Ĵa estis impona kaj bela, kaj belparola eĉ en la mizera helpa ĵargono, kiun ni devis uzi.

Dum nia interparolo, Ĵa prenis la remilon kaj remis la pirogon per viglaj tiroj antaŭen al granda insulo, kiu situis proksimume duonan mejlon for de la ĉeftero. Lia lerta manovrado de la kruda kaj malfacila boato elvokis mian plej profundan admiron, ĉar nelonge antaŭe mi mem manovris ĝin tiel fiaske.

Ektuŝinte la belan, ebenan plaĝon, Ĵa elsaltis, kaj mi sekvis lin. Kune ni trenis la pirogon sufiĉe for inter la arbustojn, kiuj kreskis post la sablo.

"Necesas kaŝi la pirogojn," Ĵa klarigis, "ĉar la mezopoj de Luana konstante militas kontraŭ ni kaj ŝtelus ilin, se ili trovus ilin." Li montris per la kapo al insulo pli fora en la maro, tiel dista, ke ĝi ŝajnis nura nebulaĵo pendanta en la malproksima ĉielo. La suprenira kurbiĝo de la surfaco de Pelucidaro konstante malkaŝis al la okuloj de homo de la ekstera Tero nekredeblaĵojn. Vidi la teron kaj akvon kurbiĝi supren en la malproksimo, ĝis ĝi ŝajnis kurbiĝi al la rigardanto, fandiĝante poste kun la fora ĉielo. Percepti la marojn kaj montojn pendi super la kapo postulis tiel plenan inversiĝon de la sentuma kaj rezona fakultoj, ke oni preskaŭ nur gapmiris.

Kaŝinte la pirogon, Ĵa tuj sin ĵetis en la ĝangalon, kaj baldaŭ venis sur stretan, sed klare videblan padon, kiu serpentumis tien kaj reen, kiel la vojoj de ĉiuj primitivaj gentoj, sed kiel mi poste konstatis, unu strangaĵo distingas ilin disde ĉiuj aliaj, kiujn mi iam ajn vidis, ĉu ene de la Tero ĉu sur ĝi.

Ĉiufoje la pado iradis, videbla kaj neta kaj bone eltretita, ĝis abrupte ĝi finiĝis, meze de iu densa ĝangala implikaĵo, kaj tiam Ĵa subite retroiris kelkajn paŝojn malantaŭen, saltis sur arbon, tragrimpis ĝin ĝis la alia flanko, faligis sin sur trunkon de falinta arbo, saltis preter malaltan arbuston kaj alteriĝis sur tute alian nete videblan padon, kiun li kurtan distancon sekvis, turniĝis kaj retroiris mejlon aŭ malpli ol mejlon, ĝis kie tiu nova pado finiĝis tiel abrupte kaj mistere kiel la antaŭa vojparto. Tie li denove transpasis ĉiufoje ian medion, kie ne eblis lasi spuron, kaj poste resurpaŝis la interrompitan vojon.

Kiam mi ekkomprenis la celecon de tiu miriga itinero, mi ne povis ne admiri la indiĝenan sagacon de tiu antikva pramezopo, kiu elpensis tiun originalan artifikon por malhelpi persekutadon fare de malamikoj kaj por prokrasti aŭ malebligi tute ties provojn sekvi lin en liajn urbojn profunde sub la tero.

Al vi, homoj de la ekstera mondo, tio eble ŝajnas malrapida kaj peniga metodo por vojaĝi tra la ĝangalo, sed se vi estus pelucidarano, vi komprenus, ke la tempo estas nenia faktoro, kie ĝi ne ekzistas. Tiel labirintaj estas la sinuoj de la padoj, kaj tiel diversaj la interpadaj medioj kaj la distancoj, kiujn oni devis retroiri ekde la padofinoj por ilin trovi, ke mezopo ofte iĝas viro antaŭ ol koni eĉ tiujn, kiuj kondukas de lia propra urbo al la maro.

Fakte, tri kvaronoj de la edukiĝo de mezopa junulo konsistas el konatiĝo kun tiuj ĝangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra insulo, kiujn li kapablas sekvi. La inoj nenion lernas pri ili, ĉar de la naskiĝo ĝis la morto ili neniam forlasas la arbaran maldensejon, en kiu situas ilia naskiĝa vilaĝo, krom se ilin edzinigas viro el alia vilaĝo, aŭ se ilin militkaptas malamikoj de ilia tribo.

Migrinte eble kvin mejlojn tra la ĝangalo, ni subite eniris grandan maldensejon, en kies preciza centro staris vilaĝo tiel drolaspekta, kiel oni povus imagi.

Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin aŭ dudek futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj loĝejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de ĉiu el la pilkecaj domoj staris iuspeca skulptaĵo, kiu laŭ la klarigo de Ĵa identigis ĝian loĝanton.

Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du aŭ tri futojn longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda ŝtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra ĉambraro. La amplekso de la domoj variis de du ĝis pluraj ĉambroj. La plej granda, kiun mi eniris, havis du etaĝojn kaj ok apartamentojn.

Ĉirkaŭ la vilaĝo, inter ĝi kaj la ĝangalo, estis bele kulturitaj agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj ĝardenoj, kiam ni transiris al la vilaĝo. Vidante Ĵa, ili salutis respekteme, sed min ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj ĉe la periferio de la kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankaŭ tiuj salutis Ĵa, tuŝante la teron tuj antaŭ si per la pintoj de siaj lancoj.

Ĵa kondukis min al granda domo meze de la vilaĝo – la okĉambra – kaj invitinte min enveni, li donis al mi manĝaĵon kaj trinkaĵon. Tie mi konatiĝis kun lia edzino, belulino kun mamsuĉanta bebo en la brakoj. Ĵa rakontis al ŝi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post tio ŝi ĉiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al mi eĉ teni kaj amuzi la adoratan etulon, kiu, laŭ Ĵa, estis la regonto de la tribo, ĉar Ĵa ŝajnis esti la nuna reganto de la komunumo.

Ni manĝis kaj ripozis, kaj mi dormis, pri kio Ĵa tre amuziĝis, ĉar laŭŝajne li malofte aŭ eĉ neniam tion faris, kaj poste la ruĝulo proponis, ke mi akompanu lin al la templo de la maharoj, kiu staris ne malproksime de la vilaĝo.

"Estas malpermesite viziti ĝin," li diris, "sed la grandeguloj ne kapablas aŭdi, kaj se ni bone kaŝos nin, ili tute ne scios pri nia ĉeesto. Mi estas homo, kiu malamas ilin kaj ĉiam malamis ilin, sed la aliaj ĉefoj de la insulo kredas, ke estus plej prudente daŭrigi la amikajn rilatojn inter la du rasoj; se ne estus tiel, nenio pli plaĉus al mi ol gvidi miajn militistojn en batalo kontraŭ la fiaj estaĵoj kaj ekstermi ilin – la vivo en Pelucidaro estus pli bona, se ili ne ekzistus."

Mi tutkore konsentis kun Ĵa, sed ŝajnis al mi malfacila afero ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni sekvis la komplikan padon al la templo, kiu troviĝis en malgranda maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio.

Jen ĝi staris: granda templo el tajlita rokaĵo, konstruita en la formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj aperturoj. Neniu pordo aŭ fenestro videblis sur la flankoj de la konstruaĵo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la sklavoj, ĉar, kiel Ĵa klarigis, la maharoj enflugis en sian solenejon kaj elflugis el ĝi tra la tegmentaj malfermaĵoj.

"Sed estas enirejo", Ĵa aldonis, "ĉe la bazo de la konstruaĵo, pri kiu eĉ la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la maldensejon al amaso de ŝtonoj kuŝantaj apud la bazo de la muro ĉe unu ekstremo de la konstruaĵo. De ĝi li forŝovis kelkajn grandajn rokojn kaj tiel malkaŝis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en la konstruaĵon, almenaŭ laŭŝajne, kvankam, enirinte post Ĵa, mi trovis min unue en tute malluma streta loko.

"Ni troviĝas en la ekstera muro," diris Ĵa. "Ĝi estas kava. Sekvu min singarde."

La ruĝulo antaŭeniris kelkajn paŝojn palpserĉe kaj poste komencis supreniri krudan ŝtupetaron similan al tiu, kiu kondukis de la tero al la supraj etaĝoj de lia domo. Ni supreniris eble 40 futojn, kiam la interno de la intermura spaco ekheliĝis, kaj baldaŭ ni atingis malfermaĵon en la interna muro, el kiu ni povis senperturbe rigardi la tutan internon de la templo.

La plej malsuperan plankon okupis enorma baseno de klara akvo, en kiu multaj malignaj maharoj adaĝe naĝis tien kaj reen. Artefaritaj insuloj el granito punktis tiun surogaton de maro, kaj sur pluraj el ili mi vidis gevirojn de mia specio.

"Pro kio homoj estas ĉi tie," mi demandis.

"Atendu, kaj vi jam vidos," respondis Ĵa. "Ili ludos ĉefrolon en la ceremonioj, kiuj sekvos post la enveno de la reĝino. Estu danka, ke vi ne troviĝas sur ilia flanko de la muro."

Li apenaŭ finparolis, kiam aŭdiĝis super ni la plaŭdado de svingiĝantaj flugilegoj, kaj momenton poste, longa procesio de timigaj pelucidaraj rampuloj malrapide kaj majeste flugis tra la granda malfermaĵo en la mezo de la tegmento kaj solene ĉirkaŭŝvebis la randon de la templo.

Kelkaj maharoj iris unuaj, postsekvite de almenaŭ dudek konsternaj pterodaktiloj – tipdaroj, kiel oni nomas ilin en Pelucidaro. Malantaŭ tiuj venis la reĝino, flanke eskortita de aliaj tipdaroj, same kiel okazis, kiam ŝi eniris la amfiteatron de Futra.

Trifoje ili iris ĉirkaŭe en la interno de la ovala salonego, kaj fine ripozigis sin sur la malsekaj kaj malvarmaj rokegoj, kiuj elstaras ĉe la ekstera rando de la baseno. En la centro de unu flanko la plej granda roko estis rezervita por la reĝino, kaj sur ĝi ŝi kuŝigis sin, ĉirkaŭita de sia terura gardistaro.

Preninte siajn lokojn, ĉiuj kuŝis dum kelkaj minutoj kviete. Oni povis imagi, ke ili silente preĝas. La kompatindaj sklavoj sur la insuletoj per larĝaj okuloj gapis la fibestojn. Plimulto de la viroj rekte kaj majeste staris kun la brakoj kunfalditaj sur la brusto, atendante sian pereon; sed la virinoj kaj infanoj sin kroĉis unu al la alia, kaŝiĝante malantaŭ la viroj. Ili estis noblaspekta raso, la kavernohomoj de Pelucidaro, kaj se niaj prauloj similis al ili, do la homaro de la ekstera mondo ne pliboniĝis, sed degeneris dum la paso de la epokoj. Al ili mankas nur bonaj okazoj. Ni havas bonajn okazojn kaj malmulton alian.

Nun moviĝis la reĝino. Ŝi levis sian malbelan kapon por ĉirkaŭrigardi; poste, ŝi tre malrapide ŝovis sin al la rando de sia trono kaj glitis senbrue en la akvon. Tien kaj reen ŝi naĝis en la longa akvujo, returniĝante ĉe la ekstremoj, kiel oni vidas kaptitajn fokojn fari en siaj basenetoj, turniĝante surdorsen kaj plonĝante suben.

Pli kaj pli proksime al la insuloj ŝi venis, ĝis finfine ŝi restis senmova antaŭ la plej granda, rekte trans la akvo de ŝia trono. Levante sian fian kapon el la akvo, ŝi fiksrigardis per la grandaj, rondaj okuloj la sklavojn. Tiuj estis grasaj kaj belformaj, ĉar oni alportis ilin el fora mahara urbo, kie oni tenis homojn en gregoj, bredis kaj grasigis ilin, kiel ni bredas kaj grasigas brutojn.

La reĝino kroĉis siajn okulojn al graseta junulino. Ŝia viktimo provis forturni sin, kaŝis sian vizaĝon per la manoj kaj genuiĝis malantaŭ iu virino; sed la rampulo, sen palpebrumi, tiel fikse alrigardis, ke mi povus ĵuri, ke ŝia rigardo penetras la virinon tra ŝiaj brakoj, trafante fine ĝis la kerno de ŝia cerbo.

La kapo de la rampulo komencis malrapide balanciĝi, sed la okuloj neniam ĉesis direktiĝi al la timigita virino, kaj jen: la viktimo reagis. Ŝi turnis siajn larĝajn, timplenigitajn okulojn al la mahara reĝino, lante ekstaris kaj poste, kvazaŭ remorkita de iu nevidebla potenco, ŝi moviĝis kiel tranculino rekte al la rampulo, fiksante siajn vitrecajn okulojn al la okuloj de sia predanto.

Al la akvorando ŝi venis, eĉ sen heziti, kaj enpaŝis la malprofundan akvon flanke de la insuleto. Ŝi direktiĝis antaŭen al la maharo, kiu nun lante retroflosis, kvazaŭ ŝi kondukus sian viktimon antaŭen. La akvo altiĝis ĝis la genuoj de la ino, kaj ankoraŭ ŝi pluiris, katenita de tiu okulaĉo. Jam la akvo ĝisiris ŝian talion, poste jam la akselojn. Ŝiaj kompanoj sur la insulo spektis hororiĝantaj, senpovaj malhelpi ŝian pereon, en kiu ili vidis aŭguron de sia propra.

La maharo mergiĝis, ĝis nur la longa beko kaj la okuloj elstariĝis super la akvosupraĵo, kaj la ino flosis antaŭen, ĝis la pinto de tiu maligna beko distancis nur unu-du colojn for de ŝia vizaĝo, dum ŝi fikse gapis plu en la okulojn de la rampulo.

Nun la akvo superiris la buŝon kaj nazon de la junulino – vidiĝis nur ŝiaj okuloj kaj frunto – kaj tamen ŝi marŝis plu post la retroglitanta maharo. La kapo de la reĝino poiome malvidebliĝis sub la supraĵo, kaj ĝin sekvis la okuloj de la viktimo – nur malrapida ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo malaperis. Dum kelka tempo regis plena silento en la templo. La sklavoj staris rigidaj pro teruro. La maharoj rigardis la supraĵon de la akvo por ekvidi la reaperon de sia reĝino, kaj post iom longa tempo ŝia kapo malrapide elmergiĝis ĉe unu ekstremo de la baseno. La dorson antaŭe, ŝi aliris la supraĵon, same tiel fikse antaŭenrigardante, kiel ŝi faris, trenante la sendefendan junulinon al la morto.

Kaj tiam, mi je mia mirego ekvidis la frunton kaj okulojn de la junulino pograde reaperi el la profundo, sekvitaj de la rigardo de la rampulo, ne alie ol kiam ŝi malaperis sub la akvon. La ino eliris ĉiam plu, ĝis ŝi staris en akvo apenaŭ ĝisiranta ŝiajn genuojn, kaj kvankam ŝi estis subakvigita sufiĉe longe por droni trifoje, nenio indikis, krom ŝiaj gutantaj haroj kaj akvobrilanta korpo, ke ŝi eĉ estis submergita.

Denove kaj denove la reĝino kondukis la junulinon en la profundon, kaj denove el ĝi supren, ĝis la mistera hanto de la eventoj komencis tiel agaci miajn nervojn, ke mi povus mem salti en la basenon por savi la infanon, se mi ne estus teninta firman memregadon.

Unufoje, ili estis multe pli longe subakve ol antaŭe, kaj kiam ili venis al la akvosupraĵo, mi hororiĝis vidi unu el ŝiaj brakoj foresti – tute forronĝita ĉe la ŝultro – sed neniel la kompatindulino signalis, ke ŝi spertas doloron. Nur la hororo en ŝiaj okuloj ŝajnis pli intensa.

La postan fojon, la alia brako estis for, poste la mamoj, poste parto de la vizaĝo – estis repuŝa vidaĵo. La kompatindaj homoj sur la insuloj, atendante sian sorton, provis kovri siajn okulojn per la manoj por forbari la abomenindan vidaĵon, sed jam mi vidis ankaŭ ilin enfali la hipnotan sorĉon de la rampuloj, tiel, ke ili povis nur kaŭri terurigite, kun la okuloj gluitaj al la abomenaĵo okazanta antaŭ ili.

Fine, la reĝino troviĝis multe pli longe subakve ol iam antaŭe, kaj kiam ŝi venis supren, ŝi venis sola kaj naĝis dormeme al sia rokego. La momento, kiam ŝi surgrimpis ĝin, ŝajnis signalo al la aliaj maharoj, ke ili eniru la basenon, kaj tiam komenciĝis multe pli grandskala ripetiĝo de la mistera sorĉaĵo, en kiun la reĝino gvidis sian viktimon.

Nur la virinoj kaj infanoj fariĝis predo de la maharoj – ili estis la plej malfortaj kaj molaj – kaj satmanĝinte je la homa karno, kio signifis por kelkaj manĝi du aŭ tri sklavojn, restis nur ĉirkaŭ dudek plenkreskaj viroj, kaj mi kredis, ke ial oni restigos ilin vivaj, sed tute alie okazis, ĉar kiam la lasta maharo grimpis sur sian rokon, la tipdaroj de la reĝino sagis en la aeron, ĉirkaŭflugis la templan internon unufoje, kaj tiam, siblante kiel vapormotoroj, ili impetis kontraŭ la restintajn sklavojn.

Ĉi-foje ne okazis hipnotado – realiĝis nur simpla, sovaĝa brutaleco de rabobestoj, kiuj ungas, ŝiras kaj glutas sian viandon, sed eĉ tio estis malpli forpuŝa ol la supernatura procedo de la maharoj. Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj reflugis al sia loko flanke de la reĝino, kie ili mem ekdormis.

"Mi kredis, ke la maharoj malofte aŭ neniam dormas," mi diris al Ĵa.

"Ili faras multon en ĉi tiu templo, kion ili ne faras aliloke," li respondis. "La maharoj de Futra laŭonidire ne manĝas homan karnon, sed oni alportas milojn da sklavoj ĉi tien, kaj preskaŭ ĉiam troviĝas maharoj por manĝi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne venigas siajn sagotojn ĉi tien, ĉar ili hontas pro tiu kutimo, pri kiu ili supozigas, ke nur la plej postiĝintaj el iliaj samrasanoj praktikas ĝin. Sed mi vetus mian pirogon kontraŭ rompita remilo, ke ne ekzistas eĉ unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn ŝi povas akiri ĝin."

"Kial ili malŝatu manĝi la karnon de homoj," mi demandis, "se ili efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?"

"Ili laŭdire rigardas kun abomeno la manĝantojn de homa karno ne tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Ĵa, "sed nur, ĉar ni estas varmsanguloj. Ili eĉ ne pripensus manĝi dagaĵon, kiu por ni estas delektaĵo, same kiel mi ne manĝus serpenton. Fakte, malfacilas klarigi, kial ekzistas ĉe ili tiaj inklinoj."

"Mi volus scii, ĉu ili lasis eĉ unu homon vivanta," mi scivolis, forte elkliniĝante el la aperturo en la roka muro por pli bone ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plaŭdetis ĝis la bazo de la muro pro breĉo inter la rokoj tiuloke kaj ankaŭ en kelkaj aliaj lokoj ĉirkaŭ la periferio de la templo.

Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de la muro, kaj mia tuta pezo sur ĝi montriĝis troŝarĝo. Ĝi elrompiĝis, kaj mi impetis antaŭen. Per nenio mi povis savi min, kaj mi plonĝis kapantaŭe en la akvon sub mi.

Bonŝance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundiĝis pro la falo, sed dum mi altiĝis al la akvosupraĵo, mia spirito pleniĝis de teruro pro mia situacio, ĉar mi pripensis la abomenindan pereon, kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la estaĵon, kiu perturbis ilian dormon.

Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide naĝis en la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine, mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi ĵetis timplenan rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaŭ senkonsciiĝis, vidante, ke ne restis eĉ unusola sur la rokoj, kie mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne povis percepti iun ajn el ili en ĝia interno.

Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, ĝis kiam mi rememoris, ke la maharoj, ĉar surdaj, ne povis vekiĝi pro la bruo farita de mia korpo, kiam ĝi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis subakve. Estus malfacile kalkuli ĝin laŭ surteraj kutimoj kaj normoj – la tempopason – kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis subakve eble sekundon, eble monaton, aŭ eble eĉ tute ne. Oni ne povas eĉ koncepti la eksternormalajn kontraŭdirojn kaj neeblaĵojn, kiuj estiĝas, kiam mankas ĉiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn ni havas surtere.

Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi portempan saviĝon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento aplikas sian misteran arton kontraŭ mi, kun la efiko, ke mi nur imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida ŝvito ekfluis el ĉiuj poroj de mia haŭto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el la insuletojn, mi tremis kiel folio – vi ne povas imagi la hororegon, kiun eĉ la nura penso pri la fiaj maharoj de Pelucidaro estigas en la spirito de homo – kaj aldone al tio senti sin stirata de tiuj aĉaj, ŝlimaj kaj naŭzaj estaĵoj, kiuj pretas treni homon sub la akvon por manĝi lin! Terurveka afero.

Sed ili ne venis, kaj fine mi konkludis, ke mi estas vere sola en la templo. Kiel longe mi restos sola: jen la sekvanta demando, kiu trafis en mian kapon, dum mi furioze ĉirkaŭnaĝis denove, serĉante manieron fuĝi.

Plurfoje mi vokis al Ĵa, sed laŭŝajne li foriris post mia falo en la basenon, ĉar miaj krioj ne elvokis respondon. Sendube li sentis sin tiel certa pri mia mortonteco, kiam li vidis min fali el nia kaŝejo, kiel mi tiam sentis, kaj timante mem esti eltrovita, rapidis el la templo al sia vilaĝo.

Mi sciis, ke la konstruaĵo devas havi enirejon flanke de la tegmentaj enirejoj, ĉar ne ŝajnis kredeble, ke la miloj da sklavoj, kiujn oni venigadis, por ke la maharoj satiĝu je la de ili avidata homviando, estus altransportitaj tra la aero, do mi pluserĉis, ĝis fine min rekompencis la malkovro de kelkaj lozaj granitaj blokoj en la masonaĵo je unu flanko de la templo.

Malgranda peno montriĝis sufiĉa por deloki sufiĉe da ŝtonoj, por ke mi trarompu vojon en la maldensejon, kaj momenton poste mi jam tragalopis la interspacon al la densa ĝangalo post ĝi.

Tie mi falis, anhelante kaj tremante, sur la herbtapiŝon sub la gigantaj arboj, ĉar mi sentis min kvazaŭ fuĝinta el la ridetanta faŭko de la morto kaj el la profundo de mia propra tombo. Kia ajn danĝero kaŝiĝos en tiu insula ĝangalo, neniu povos esti tiel timinda kiel tiuj, de kiuj mi ĵus forkuris. Mi sciis, ke mi povos renkonti la morton kun kuraĝo, se ĝi nur venos en la formo de iu konata besto aŭ de homo – kio ajn, sed nur ne la turpaj kaj misteraj maharoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.