La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈE LA KORO DE LA TERO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13: LA RUZULO

La sagotoj rapide proksimiĝis al ni, ĉar vidinte nin, ili multe akcelis sian rapidecon. Plu kaj plu ni stumblis supren laŭ la mallarĝa kanjono, kiun Gak elektis por proksimiĝi al la altaĵo de Sari. Ambaŭflanke altiĝis apikaj krutaĵoj el belega plurkolora roko, dum sub niaj piedoj la densa montoherbo prezentis molan kaj senbruan tapiŝon. De kiam ni eniris la kanjonon, ni tute ne vidis niajn postsekvantojn, kaj mi komencis esperi, ke ili perdis nian spuron, kaj ke ni atingos la nun rapide proksimiĝantajn krutaĵojn ĝustatempe por suprengrimpi ilin, antaŭ ol esti atingitaj.

Antaŭ ni, ni nek vidis nek aŭdis signon, kiu povus aŭguri la sukceson de la komisio de Huĝa. Intertempe li devus esti atinginta la antaŭpostenojn de la sarianoj, kaj ni devus almenaŭ aŭdi la sovaĝajn kriojn de la tribanoj, dum ili svarmas al siaj armiloj por respondi la reĝan helpalvokon. Post momento, la severaspektaj krutaĵoj antaŭ ni devus nigriĝi je praepokaj militistoj. Sed okazis nenio tia – efektive, la Ruzulo perfidis nin. Tiumomente, kiam ni atendis vidi sariajn lancportantojn kurataki malantaŭ Huĝa por helpi al ni, la poltrona perfidulo kaŝiradis ĉe la eksteraĵoj de la plej proksima saria vilaĝo, por ke li povu enveni de la alia flanko, kiam estos tro malfrue por savi nin, kaj pretendi, ke li perdiĝis inter la montoj.

Huĝa ankoraŭ tenis rankoron kontraŭ mi pro la bato, kiun mi donis por protekti Dian, kaj lia malica spirito permesis eĉ buĉoferi nin ĉiujn, por ke li sin venĝu kontraŭ mi.

Dum ni pliproksimiĝis al la barieraj krutaĵoj, kaj aperis neniu signo de savantaj sarianoj, Gak iĝis kaj kolera kaj timigita, kaj baldaŭ, kiam la bruoj de rapide proksimiĝanta postsekvantaro trafis niajn orelojn, li kriis al mi trans sia ŝultro, ke ni estas perditaj.

Rigardante malantaŭen, mi ekvidis la unuan el la sagotoj ĉe la fora ekstremo de ampleksa etendiĝo de la kanjono, tra kiu ni ĵus pasis, kaj tiam subita turniĝo forigis el mia vido la malbelan bestaĉon, sed la laŭta ululo de triumfa rabio, kiu leviĝis malantaŭ ni, pruvis, ke la goriloviro vidis nin.

Denove, la kanjono abrupte turniĝis maldekstren, sed dekstre alia branĉo disetendiĝis malpli devie de la ĝenerala direkto, tiel, ke ĝi pli aspektis kiel la ĉefa kanjono ol la maldekstra branĉo. La sagotoj estis nun ne pli ol ducent kvindek jardojn malantaŭ ni, kaj mi vidis, ke estus senespere provi eskapi alie ol per ruzaĵo. Estis malgranda eblo savi Gak kaj Perry, kaj kiam mi atingis la disbranĉiĝon de la kanjono, mi riskis ĝin.

Haltante tie, mi atendis, ĝis la plej antaŭa sagoto kuris en mian vidkampon. Gak kaj Perry jam malaperis ĉirkaŭ angulo en la maldekstra kanjono, kaj kiam la sovaĝa krio de la sagoto anoncis, ke li min vidis, mi turniĝis kaj ekkuris laŭ la dekstra branĉo. Mia ruzo sukcesis, kaj la tuta bando de homĉasantoj impete postkuris min en unu kanjonon, dum Gak portis Perry ekster danĝeron laŭ la alia.

Kurado neniam estis mia plej bona atleta kapablo, kaj nun, kiam mia vivo mem dependis je rapidega kurado, mi ne povas diri, ke mi kuris pli bone ol tiam, kiam mia aĉa bazkurado [1] elvokis sur min el la spektantaro la raŭkajn kaj riproĉajn kriojn "glaciĉaro" kaj "Voku taksion!".

La sagotoj rapide proksimiĝis al mi. Precipe danĝera estis unu, pli rapida ol siaj kolegoj, kiu estis timinde proksima. La kanjono fariĝis nura rokoza fendo, krude altiĝanta je kruta deklivo al kio ŝajnis pasejo inter du ambaŭflankaj montopintoj. Kio kuŝis aliaflanke, mi eĉ ne povis diveni – eble apika krutaĵo de centoj da futoj en la valon sur la alia flanko. Ĉu eble mi kuris en senelirejon?

Konstatinte, ke mi ne povus esperi antaŭkuri la sagotojn ĝis la supro de la kanjono, mi decidis riski ĉion je klopodo haltigi ilin provizore, kaj tiucele mi deprenis mian krude faritan arkon kaj eltiris sagon el la fela sagujo, kiu pendis malantaŭ mia ŝultro. Dum mi per la dekstra mano almetis la sagon, mi haltis kaj pivote turniĝis al la goriloviro.

En la mondo de mia naskiĝo mi neniam manipulis sagon, sed ekde nia fuĝo el Futra mi provizis al la grupo malgrandajn ĉasaĵojn per miaj sagoj, kaj tiel, pro neceso, mi ekhavis ne malbonan celkapablon. Dum nia fuĝado el Futra, mi reŝnuris mian pafarkon per peco de fortika intesto prenita el grandega tigro, kiun Gak kaj mi maltrankviligis kaj fine mortigis per sagoj, lanco kaj glavo. La malmola ligno de la arko estis ekstreme forta, kaj tio, kune kun la fortikeco kaj elasteco de mia nova ŝnuro, donis al mi neordinaran fidon je mia armilo.

Neniam mi bezonis pli stabilajn nervojn ol tiam – neniam estis pli bone regitaj miaj nervoj kaj muskoloj. Mi celis tiel zorge kaj senhaste, kvazaŭ mi alcelus celobjekton el pajlo. La sagoto neniam antaŭe vidis pafarkon, sed evidente lia malsprita intelekto subite ekkomprenis, ke la afero, kiun mi direktas al li estas ia aparato de mortigo, ĉar ankaŭ li ekhaltis, samtempe suprensvingante sian hakileton por ĵeto. Jen unu el la multaj metodoj, per kiuj ili uzas tiun armilon, kaj la celprecizo, kiun ili atingas eĉ en la plej malfavoraj cirkonstancoj estas preskaŭ mirakla.

Mia sago estis altirita en sia plena longeco – mia okulo alcelis ĝian akran pinton sur la maldekstra brusto de mia kontraŭulo; kaj tiam li ĵetis sian sian hakileton, kaj mi ellasis mian sagon. En tiu momento, kiam niaj ĵetaĵoj ekflugis, mi saltis flanken, sed la sagoto impetis antaŭen por sekvi sian atakon per lancoĵeto. Mi sentis la siblon de la hakileto, kiam ĝi preterskrapis mian kapon, kaj sammomente, mia sago trapikis la sovaĝan koron de la sagoto, kaj kun unu sola ĝemo, li ĵetiĝis preskaŭ ĝis miaj piedoj – ŝtone morta.

Proksime malantaŭ li estis du aliaj – eble je kvindek jardoj – sed la distanco donis al mi tempon por ekkapti la ŝildon de la morta gardisto, ĉar mia apenaŭa evito de la hakileto komprenigis al mi, kiel urĝe mi bezonas ĝin. Tiuj, kiujn mi ŝtelis en Futra, ni ne povis kunporti, ĉar ilia grandeco malebligis al ni kaŝi ilin en la maharaj haŭtoj, kiuj nin portis al sekureco ekster la urbo.

Bone metinte la ŝildon sur mian maldekstran brakon, mi elpafis alian sagon, kiu faligis duan sagoton, kaj poste, kiam la hakileto de ties kolego rapidis al mi, mi kaptis ĝin sur la ŝildo, kaj almetis alian sagon por li, sed li ne atendis por ricevi ĝin. Anstataŭ tio, li turniĝis kaj retretis al la amaso da gorilohomoj. Evidente, li jam vidis portempe sufiĉon de mi.

Denove mi ekkuris for, kaj la sagotoj ne ŝajnis tre avidaj daŭrigi la postĉason tiel proksime kiel antaŭe. Neĝenate, mi atingis la supron de la kanjono, kie mi trovis krutan, rokozan abismon profundan je ducent ĝis tricent futoj; sed maldekstre, mallarĝa kornico ĉirkaŭiris la kurbaĵon de la krutaĵosupro. Laŭlonge de ĝi mi iris antaŭen, kaj ĉe abrupta turniĝo, kelkajn jardojn post la fino de la kanjono, la vojo larĝiĝis, kaj maldekstre mi vidis la aperturon de granda kaverno. Antaŭ ĝi la kornico pluiris, ĝis ĝi eliris el la vidkampo ĉirkaŭ alia elstaraĵo de la monto.

Tie mi sentis, ke mi povus defii armeon, ĉar la malamikoj povus ataki min nur po unu, kaj tiu unu ne povus scii, ke mi atendas lin, ĝis li plene montrus sin, ĉirkaŭirinte vojturniĝon. Ĉirkaŭ mi kuŝis disigitaj ŝtonoj de la krutaĵo, supere. Ili estis de diversaj grandoj kaj formoj, sed sufiĉe multaj havis oportunan grandecon, tiel ke mi povus uzi ilin anstataŭ miaj tre valoraj sagoj. Ariginte plurajn rokojn en amaseton, flanke de la faŭko de la kaverno, mi atendis la atakon de la sagotoj.

Dum mi staris tie, streĉa kaj silenta, atendante la unuan mallaŭtan sonon, kiu indikos la proksimiĝon de miaj malamikoj, eta bruo el la nigra profundo de la kaverno altiris mian atenton. Eble ĝin produktis la moviĝo de la granda korpo de iu bestego leviĝanta de sur la rokoza planko de sia loĝejo. Preskaŭ sammomente, mi kredis aŭdi la skrapon de ledaj sandaloj sur la kornico ĉirkaŭ la vojturniĝo. Dum la postaj kelkaj sekundoj, mia atento estis konsiderinde dividita.

Kaj tiam, el la inkeca nigro je mia dekstra flanko, mi vidis du flamantajn okulojn rigardadi en miajn. Ili situis pli ol du futojn pli alte ol mia kapo. Estas vere eble, ke la besto, kiu ilin posedis, staris sur altaĵo en la kaverno, aŭ ke ĝi eble baŭmis sur la postpiedoj; sed mi jam vidis sufiĉe multajn el la monstroj de Pelucidaro por scii, ke mi nun eble frontas novan kaj timegindan Titanon, kies dimensioj kaj feroco superas tiujn de ĉio antaŭe vidita.

Kio ajn ĝi estis, ĝi malrapide aliris la faŭkon de la kaverno, kaj nun, profundavoĉe kaj fortimige, ĝi eligis malaltan kaj minacan muĝon. Mi ne atendis pli longe por disputi pri la posedo de la kornico kun la kreitaĵo, kiu posedis tiun voĉon. La bruo ne estis laŭta – mi dubas, ĉu la sagotoj eĉ aŭdis ĝin – sed la sugesto pri latentaj eblecoj en ĝi estis sufiĉa, por ke mi sciu, ke ĝi povas deveni nur de enorma kaj feroca bestego.

Dum mi retroiris laŭ la kornico, mi baldaŭ preterpasis la faŭkon de la kaverno, kie mi ne plu povis vidi tiujn flamantajn okulojn, sed momenton poste, mi ekvidis la diablan vizaĝon de sagoto, dum ĝi singarde antaŭeniris, trapasante la turniĝon sur la krutaĵo sur la malproksima flanko de la kaverna faŭko. Kiam la ulo min vidis, li salte alkuris postĉase laŭlonge de la kornico, kaj post li venis tiom da kolegoj de li, kiom povis amasiĝi tuj malantaŭ li. Samtempe, la besto eliris el la kaverno, tiel, ke li kaj la sagotoj alfrontiĝis sur la mallarĝa kornico.

La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco, almenaŭ ok futojn alta ĉe la ŝultro, dum de la pinto de ĝia nazo ĝis la fino de ĝia stumpeca vosto ĝi estis plene dek du futojn longa. Kiam ĝi ekvidis la sagotojn, ĝi eligis plej timindan muĝon, kaj kun malfermita buŝo ĝi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej antaŭa gorilohomo turniĝis por fuĝi, sed li kuris rekte kontraŭ siaj alimpetantaj kolegoj.

La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfuĝon barita, turniĝis, kaj intence saltis al terura morto sur la tranĉaj rokoj tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermiĝis kaj kaptis la postan – aŭdiĝis la naŭza sono de krakiĝantaj ostoj, kaj la disŝirita kadavro estis faligita de la rando de la krutaĵo. Kaj la potenca bestego eĉ ne interrompis sian konstantan antaŭeniron laŭ la kornico.

Kriĉantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegaĵo por ĝin eskapi, kaj laste, mi vidis ĝin ĉirkaŭiri la turniĝon, ankoraŭ ĉasante la demoralizitan restaĵon de la homĉasantaro. Dum longa tempo mi povis aŭdi la teruran muĝadon de la bestego, miksitan kun la krioj kaj kriĉoj de liaj viktimoj, ĝis la timigaj bruoj fine mallaŭtiĝis kaj malaperis en la malproksimeco.

Poste, mi informiĝis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj revenis kun trupo por savi min, ke la riso, kiel oni nomas ĝin, postĉasis la sagotojn, ĝis ĝi ekstermis la tutan bandon. Gak estis certa, kompreneble, ke ankaŭ mi iĝis viktimo de la terura kreitaĵo, kiu en Pelucidaro estas vere la reĝo inter bestoj.

Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble fariĝus predaĵo aŭ de la kavernurso aŭ de la sagotoj, mi antaŭeniris laŭ la kornico, kredante, ke ĉirkaŭirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari el alia direkto. Sed mi ŝajne konfuziĝis pro la tordoj kaj turniĝoj de la kanjonoj kaj ravinoj, ĉar mi nek tiam venis al la lando Sari, nek dum longa tempo poste.


[1] ĉe bazopilko, kurado de unu bazo ĝis alia


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.