La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈE LA KORO DE LA TERO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2: STRANGA MONDO

Mi estis senkonscia apenaŭ pli ol momenton, ĉar kiam mi plonĝofalis de la trabo, al kiu mi kroĉiĝis, mi koliziis kun la planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.

Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj antaŭ la sojlo al saviĝo. Deŝirante lian ĉemizon, mi metis mian orelon al lia brusto. Mi preskaŭ ekploris pro trankviliĝo – lia koro batis tute konstante.

Ĉe la akvorezervujo mi trempis mian poŝtukon kaj vigle frapis ĝin kelkfoje kontraŭ liaj frunto kaj vizaĝo. Post momento li min rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kuŝis grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide reordiĝis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.

"David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?"

"Ĝi signifas ja, ke ni reatingis la supraĵon de la Tero, Perry," mi kriis, "sed mi ne scias ĝuste kie. Mi ankoraŭ ne malfermis la pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskaŭ maltrafis vian saviĝon!"

"Vi diris, ke ni reatingis la supraĵon, David? Kiel tio povas esti? Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?"

"Ne longe. Ni turniĝis en la glacia tavolo. Ĉu vi ne memoras la subitan turniĝon de niaj seĝoj? Ek de tiam la borilo estis super ni anstataŭ sub ni. Ni ne rimarkis ĝin tiam, sed nun mi ĝin memoras."

"Ĉu vi diras, ke ni turniĝis en la glacia tavolo, David? Ne eblas. La borveturilo ne povas turniĝi, se io ne devojigas la nazon. Se io devojigus la nazon – iu ekstera forto aŭ rezisto – la stirilo moviĝus reage. La stirilo tute ne moviĝis ek de nia starto, David. Vi scias tion."

Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turniĝadis en la aero, kaj ampleksaj kvantoj da aero verŝiĝis en la kajuton.

"Ne eblas, ke ni turniĝis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaŭ scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris ĝin, ĉar jen ni estas, denove sur la supraĵo de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi ĝuste kie."

"Prefere atendu ĝis la mateno, David – verŝajne estas noktomezo nun."

Mi ekrigardis la kronometron.

"La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojaĝis, do estus noktomeze nun. Sed malgraŭ tio mi intencas rigardi la benitan ĉielon, kiun revidi mi ne plu aŭdacis esperi," kaj tion dirinte, mi levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis ĝin malferme. La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis forŝoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.

Post mallonga tempo mi forigis sufiĉe da grundo kaj rokaĵo al la planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj malantaŭ mi, kiam mi ĵetis ĝin malferme. Ĝia supra duono estis super la tersupraĵo. Kun surprizita mieno mi turniĝis kaj alrigardis Perry – hela taglumo estis ekstere!

"Ŝajnas, ke iel fuŝiĝis aŭ niaj kalkuloj aŭ la kronometro," mi diris. Perry kapneis – strange mienis liaj okuloj.

"Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis.

Kune ni elpaŝis kaj ekstaris, silente rigardante pejzaĝon samtempe groteskan kaj belan. Antaŭ ni malalta kaj ebena strando etendiĝis al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj insuletoj punktis la akvosupraĵon – kelkaj el ture altega, nuda, granita rokaĵo – aliaj ornamitaj per splenda garnaĵo de tropikaj plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj.

Malantaŭ ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro. Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj subkreskaĵoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj branĉoj. Ĉe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la ombroj ĉio ŝajnis funebre malluma kaj malgaja.

Kaj sur ĉion la tagmeza suno disĵetis tra la sennuba ĉielo siajn varmradiojn.

"Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry.

Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis.

"David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas sur la Tero."

"Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Ĉu eble ni mortis kaj eniris la paradizon?"

Turniĝante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo, kiu elstaris el la tero malantaŭ ni.

"Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion – ĝi certe ne povus iri en la ĉielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis alian mondon ol tiun de nia ĝisnuna vivo. Se ni ne estas sur la Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas en ĝi."

"Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan insulon de la Antiloj," mi sugestis.

Perry denove skuis sian kapon.

"Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni esploru la marbordon – ni eble trovos indiĝenon, kiu informos nin."

Dum ni marŝis laŭ la strando, Perry penseme rigardadis la akvon. Estis evidente, ke li luktas kontraŭ grandega enigmo.

"David," li diris subite, "Ĉu vi rimarkas ion strangan pri la horizonto?"

Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzaĝo hantis min ek de la unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco – tute mankis horizonto! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendiĝis la maro, kaj el la akvo videbliĝis etaj insuloj, el kiuj la malproksimaj etis kiel makuletoj; sed ĉiam fone de tiuj estis la maro, tiel ke, laŭŝajne, ni rigardas supren  al la plej malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, ĉio nebuliĝis en la foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la kurbiĝon de la terglobo for de la vidlinio.

"Mi ekkomprenas gravan aferon," daŭrigis Perry, elpoŝigante sian horloĝon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super ni. Kaj kie ĝi estas nun?"

Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraŭ en la sama loko – en la centro de la ĉielo. Kaj kia suno! Mi apenaŭ rimarkis ĝin antaŭe. Ĝi estis almenaŭ trioble pli granda ol la suno, kiun mi ĝis tiam konis, kaj ĝi ŝajnis tiel proksima, ke vidante ĝin, oni kredis sin kapabla tuŝi ĝin per etendo de la brako.

"Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Ĉio ĉi incitas miajn nervojn."

"Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni estas– " sed li ne parolis plu. De malantaŭ ni ĉe la borveturilo, venis la plej tondra teruriga muĝo, kiu iam trafis miajn orelojn. Unumense, ni turniĝis por vidi tion, kio eligis tiun timigan bruegon.

Se ankoraŭ restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la vidaĵo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis ĝin. El la arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Ĝi estis ĝuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj ĝiaj antaŭpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Ĝia nazego pendis preskaŭ futon sub ĝia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro. Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon.

Terure muĝante, ĝi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi turniĝis al Perry por proponi, ke ni eble serĉu pli agrablan restadejon – evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, ĉar li estis jam cent paŝojn for, kaj ĉiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la distancon. Neniam antaŭe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la maljuna sinjoro posedas.

Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbranĉiĝis al la maro, ne malproksime de la loko, kie ni antaŭe staris, kaj ĉar la fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, daŭre proksimiĝis al mi, mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekĉasis, ne posedas korpon taŭgan por rapida kurado, do ŝajnis al mi necese nur atingi la arbojn sufiĉe malproksime antaŭ ĝi por povi forgrimpi de la danĝero sur iun grandan branĉon, antaŭ ol ĝi alvenos.

Malgraŭ nia danĝera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifuĝi en la malsuprajn branĉojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la arbotrunkoj estis nudaj – almenaŭ ĉe tiuj arboj, kiujn Perry provis suprengrimpi, ĉar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel rapide kiel granda kato, sed ĉiufoje li refalis de la trunko teren, kaj post ĉiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian ŝultron al la proksimiĝanta bestego, samtempe eligante timplenajn kriojn, kiuj eĥis tra la morna arbaro.

Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur ĝi, manon super mano. Li jam preskaŭ atingis la plej malaltan branĉon de la arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam ĝi ŝiriĝis pro lia pezo, kaj li barakte falis antaŭ miajn piedojn.

Lia malbona ŝanco ne plu amuzis min, ĉar la besto jam tro proksimis al ni. Kaptante Perry je la ŝultro, mi starigis lin per unu tiro, kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile ĉirkaŭteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, ĉar ekrigardo super mian ŝultron montris, ke la terura besto jam preskaŭ atingis min.

Mi saviĝis nur pro la grandeco de la besto. Ĝia grandegeco faris ĝin tro lanta por povi konkuri kontraŭ la viglo de miaj junaj muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaŭ ol la malvigla menso de la besto povis redirekti ĝin al mia postsekvo.

La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifuĝu en la branĉojn de arbo kelkajn paŝojn for de tiu, en kiu Perry trovis havenon.

Ĉu mi diris, ke mi sendifekte rifuĝis? Tiam mi kredis, ke ni estas tute ekster danĝero, kaj ankaŭ Perry tion kredis. Li levis sian voĉon preĝe, por danki Dion pri nia saviĝo, kaj li ĵus finis ian peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen averto ĝi baŭmis malantaŭ li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj etendis siajn timinde armitajn piedojn ĝis la branĉo, sur kiu li kuŝis.

Ĝian samtempan muĝon preskaŭ tute dronis la timokrio de Perry, kiu preskaŭ enfalis la faŭkan buŝegon sub si, ĉar li tiel subite ekimpetis por foriri de la danĝera branĉo. Kun profunda sopiro de trankviliĝo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan branĉon.

Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro. Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antaŭpiedoj, ĝi tiris tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed konstante, la trunko komencis kurbiĝi al la bestego. Colon post colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forkliniĝis de sia vertikala pozicio. Perry alkroĉiĝis, klakigante siajn dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la kliniĝantan kaj svingiĝantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto ekkliniĝis teren.

Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj. Jen ĝi uzis ilin por ĝuste tiu celo, por kiu la naturo destinis ilin. La bradipsimila estaĵo estis plantmanĝulo, kaj por nutri sian korpegon ĝi bezonis forŝiri la foliaron de tutaj arboj. Kial ĝi atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton tiel malbelan kiel ĉe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed ĉion ĉi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel proksima morto.

Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta besto, do mi faligis min el mia folioza rifuĝejo, celante nur unu aferon: logi la atenton de la estaĵo for de Perry sufiĉe longe por ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude staris multaj, kiujn eĉ la grandega forto de tiu giganta monstro ne povus klini.

Kiam mi alteriĝis, mi prenis falintan branĉon el la implikita amaso, kiu kovris la teron en tiu ĝangaleca arbaro, kaj saltinte nevidita malantaŭ la vilan dorson, donis al la bestaĉo grandegan baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antaŭa malrapideco de la besto mi neniel antaŭvidis la mirindan lertecon, kiun ĝi nun montris. Ĝi ĉesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj, samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke ĝi rompus ĉiun oston de mia korpo, se ĝi frapus min: sed bonŝance, mi turniĝis kaj fuĝis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la ture altan dorson.

Kiam ĝi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laŭ la rando de la arbaro anstataŭ al la senobstakla strando. Post momento mi troviĝis ĝisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura kreitaĵo rapide proksimiĝis, dum mi baraktadis kaj faladis, klopodante liberigi min.

Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantaĝon, ĉar surgrimpante ĝin, mi saltis al alia kelkajn paŝojn antaŭe, kaj tiumaniere mi sukcesis resti super la implikaĵo, kiu tapiŝis la teron ĉirkaŭe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe handikapis min, ke la postĉasanta besto konstante proksimiĝis al mi.

De malantaŭe mi subite ekaŭdis tumulton de hurloj kaj akraj, oreltranĉaj bojoj – kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj lupoj. Nevole mi rigardis malantaŭen por eltrovi, de kie venas tiu nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispaŝis kaj denove baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikaĵon de plantoj.

Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaŭ ol povi restariĝi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun ŝajnis esti tuj malantaŭ mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la dirito, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estaĵo.

Ĉirkaŭis ĝin kelkcent lupsimilaj bestoj – laŭŝajne sovaĝaj hundoj – kiuj hurlante kaj mordante atakis ĝin de ĉiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antaŭ ol ĝi povis trafi ilin per siaj piedegoj aŭ balae svingiĝanta vosto.

Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobranĉoj venis blekanta bando da homecaj estaĵoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antaŭen. Laŭ ĉiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran haŭton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom ĉe la kapo, kiu kliniĝis malantaŭen tuj super la okuloj, lasante preskaŭ neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol ĉe homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule – ĉar ili kutimis loĝi en arboj, kredeble. Malantaŭe ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj piedojn.

Mi stumblante stariĝis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovaĝaj kreitaĵoj ĉesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turniĝis por forkuri al la arboj por denove rifuĝi inter la malsupraj branĉoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.

Inter ili kaj la bestoj malantaŭ mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenaŭ dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postĉasantoj.

Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifuĝi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantaŭ mi – tiel proksimaj, ke mi ĉesis esperi saviĝon de ili, sed jen unu el la estaĵoj en la arbo super mi svingiĝis malsupren, metante la kapon antaŭen kaj tenante la voston ligita ĉirkaŭ granda branĉo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster danĝeron.

Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestaĵojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, ĉu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete ĉe fermita buŝo.

Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestaĵoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili ekŝiris de sur mi la vestaĵojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestaĵojn, sed ili ne estis sufiĉe lertaj por la tasko, do ili rezignis.

Intertempe, mi streĉis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifuĝis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.

Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestaĵoj, la kreitaĵoj ĵetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambaŭflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmoviĝis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj. Neniam antaŭe aŭ poste mi spertis tian vojaĝon – eĉ nun mi ofte vekiĝas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu aĉa travivaĵo.

De arbo al arbo la lertaj estaĵoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma ŝvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn mi ĵetiĝus, se eĉ nur unu el miaj portantoj mispaŝus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian kapon. Kio okazis al Perry? Ĉu mi iam revidos lin? Kion planas la duonhomaj estaĵoj, en kies manojn mi falis? Ĉu ili estas loĝantoj de la sama mondo, en kiu mi naskiĝis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi do estis? Mi ne forlasis la Teron – pri tio mi certis. Tamen, mi ankaŭ ne povis akordigi la viditaĵojn kun la kredo, ke mi ankoraŭ estas en la mondo de mia naskiĝo. Suspirante, mi ĉesis pripensi la aferon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.