La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈE LA KORO DE LA TERO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9: LA VIZAĜO DE LA MORTO

Ŝajne mi ekdormis pro lacego. Post la vekiĝo mi estis tre malsata, kaj okupinte min dum iom da tempo per fruktoserĉado, mi ekmarŝis tra la ĝangalo por trovi la plaĝon. Mi sciis, ke la insulo estas sufiĉe malgranda, por ke mi facile trovu la maron, se mi nur irus rektlinie, sed ĝuste tio estis la problemo, ke mankis rimedo konstati la direkton kaj iradi laŭ ĝi. La suno ja estis ĉiam super mia kapo, kaj la arboj estis tiel densaj, ke mi ne povis vidi iun ajn malproksiman objekton, kiu gvidus min laŭ rekta linio.

Sed kiel okazis, mi ŝajne marŝis longan distancon, ĉar mi manĝis kvarfoje kaj dormis dufoje antaŭ ol atingi la maron, sed post la finfina alveno mia plezuro je ĝia ekvido ankoraŭ pliiĝis pro la hazarda eltrovo de pirogo kaŝita inter la arbustoj, kiujn mi trastumblis tuj antaŭ ol veni sur la plaĝon.

Mi povas certigi, ke ne necesis longa tempo por treni la rustikan boaton ĝis la akvo kaj ŝovi ĝin for de la akvobordo. Mia travivaĵo kun Ĵa instruis min, ke se mi ŝtelu la pirogon de aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem kaj ĝia posedanto.

Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu flanko, ĉe kiu Ĵa kaj mi eniris ĝin, ĉar mi tute ne povis vidi la ĉefteron. Longe mi ĉirkaŭremis la bordon, kvankam je konvena distanco de ĝi, ĝis kiam mi ekvidis la ĉefteron en la malproksimo. Vidinte ĝin, mi rapidis direkti mian vojon al ĝi, ĉar delonge mi estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberiĝos por esti denove kun Perry kaj Gak la Vila.

Mi opiniis min ŝtipkapulo, ke mi siatempe entreprenis fuĝi sola, des pli, ĉar ni jam havis bone trapensitajn planojn por fuĝi kune al la libereco. Mi sciis, kompreneble, pri la granda malverŝajno de sukceso en nia projektita entreprenaĵo, sed mi sciis, ke mi neniam povos ekŝati la liberecon sen Perry, tiel longe kiel li vivos, kaj mi sciiĝis, ke la ebleco retrovi lin estas malpli ol eta.

Se Perry mortus, mi volonte luktus per mia forto kaj intelekto kontraŭ la sovaĝa pramondo, en kiu mi troviĝis. Mi povus loĝi kiel ermito en iu ŝtonplena kaverno, ĝis mi trovus manieron por ekipi min per la krudaj armiloj de la ŝtonepoko, kaj poste mi komencus la serĉon je ŝi, kies imago nun konstante akompanis min dum la maldormaj horoj, kaj kiu estis la ĉefa kaj amata temo de miaj sonĝoj.

Sed se mi ne malpravis, Perry vivis ankoraŭ, kaj estis mia devo kaj volo denove esti kun li, por ke ni kune alfrontu la danĝerojn kaj sortoturniĝojn de la kurioza mondo, kiun ni eltrovis. Kaj ankaŭ Gak, tiu granda, hirta viro ekokupis lokon en la koro de ni ambaŭ. Eble kruda, ankaŭ brutala, se juĝi lin tro strikte laŭ la normoj de la kaduka civilizo de la dudeka jarcento, sed tamen li estis nobla, digna, kavalireca kaj aminda.

La hazardo portis min al ĝuste tiu plaĝo, sur kiu mi trovis la pirogon de Ĵa, kaj post nelonge mi suprengrimpis la krutan bordon, retrospurante mian vojon el la ebenaĵo de Futra. Sed mi ekhavis problemon, kiam mi eniris la kanjonon trans la altaĵo, ĉar tie mi trovis, ke kelkaj padoj interkruciĝas tie, kie mi transiris la akvofluan dislimon, kaj mi tute ne kapablis rememori, kiun mi uzis.

Mi povis nur elekti hazarde, do mi ekiris laŭ tiu vojo, kiu ŝajnis plej facile irebla, kaj tiumaniere mi faris la saman eraron, kiun multaj el ni faras, elektante vojon, kiun sekvi en nia vivo, kaj denove mi lernis, ke ne ĉiam plej konvenas preni la vojon de malplej granda rezisto.

Post ok manĝoj kaj du dormoj, mi konvinkiĝis, ke mi estas sur la malĝusta vojo, ĉar inter Futra kaj la interna maro mi la antaŭan fojon tute ne dormis kaj nur unufoje manĝis. Retropaŝi al la supro de la akvodislimo kaj esplori alian kanjonon ŝajnis la sola solvo de mia problemo, sed subita larĝiĝo kaj ebeniĝo de la kanjono tuj antaŭ mi ekaŭguris, ke ĝi baldaŭ elkondukos sur ebenan terenon, kaj forte tirite de la esplorista urĝo, mi decidis antaŭeniri kurtan distancon, antaŭ ol retroiri.

La posta turniĝo de la kanjono kondukis min al ĝia elirejo, kaj antaŭ mi mi vidis mallarĝan ebenaĵon, kiu etendiĝis ĝis la oceano. La dekstra flanko de la kanjono etendiĝis ĝis la akvorando, kaj la valo kuŝis maldekstre, poiome deklivanta ĝis la maro, kie ĝi estigis larĝan, ebenan plaĝon.

Aroj de strangaj arboj punktis la pejzaĝon tie kaj aliloke, preskaŭ ĝis la akvorando, kaj grandaj arboj kaj filikoj kreskis inter ili. Juĝante laŭ la plantoj, mi konvinkiĝis, ke la tereno inter la oceano kaj la antaŭmontetoj estas marĉa, kvankam tuj antaŭ mi ĝi ŝajnis seka ĝis la sabla strio, sur kiu la maro ondis antaŭen kaj reen.

La scivolemo motivis min marŝi al la plaĝo, ĉar la vidaĵo estis tre bela. Dum mi preteriris la densan kaj implikitan vegetaĵaron de la marĉo, mi opiniis vidi moviĝeton inter la filikoj maldekstre, sed kvankam mi haltis momenton por rigardi, ĝi ne ripetiĝis, kaj se vere io kaŝiĝis tie, miaj okuloj ne povis trapenetri la densan vegetaĵaron por rekoni ĝin.

Poste mi staris sur la plaĝo kaj spektis la ampleksan kaj solecigantan maron, sur kies neallogan surfacon ankoraŭ neniu homo aŭdacis elnavigi por eltrovi la ekzotikajn kaj misterajn landojn, kiuj kuŝis transe, aŭ la mirindaĵojn, riĉaĵojn kaj aventurojn, kiujn ĝiaj nevideblaj insuloj tenis. Kiaj sovaĝaj popoloj, kiaj ferocaj kaj fortaj bestoj en ĝuste tiu momento rigardis la albatadon de ĝiaj ondoj al ĝia transa bordo! Ĝis kie ĝi etendiĝis? Perry diris al mi, ke la maroj de Pelucidaro estas malgrandaj, kompare kun tiuj de la ekstera mondo, sed tamen ĉi tiu granda oceano eble etendiĝis milojn da mejloj. Dum nekalkuleblaj epokoj ĝi jam kirliĝis laŭlonge de siaj sennombraj mejloj da marbordo, restante ĝis hodiaŭ, malgraŭ ĉio, tute nekonata, escepte de la strio videbla de sur ĝiaj plaĝoj.

La fascino de spekulativado iĝis en mi tre forta. Estis, kvazaŭ mi estus retransportita al la praepoko de nia propra ekstera mondo, por rigardi ĝiajn landojn kaj marojn, tutajn epokojn antaŭ ol homoj moviĝadis sur ili. Jen nova mondo, tute virga. Ĝi alvokis min esplori. Mi revadis pri la ekscito kaj aventuro atendonta min, se nur Perry kaj mi povos fuĝi de la maharoj, kiam ia cirkonstanco, verŝajne mallaŭta sono, tiris mian atenton al mia dorsa flanko.

Dum mi turniĝis, abstraktaj meditoj pri romantiko, aventuroj kaj eltrovoj forflugis vid-al-vide al la konkreta enkorpiĝo de ĉiuj tri, kiun mi vidis ataki.

Granda, ŝlima amfibio ĝi estis, kun bufeca korpo kaj la fortaj makzeloj de aligatoro. Ĝia enorma korpo ŝajnis pezi tunojn, sed tamen ĝi moviĝis rapide kaj senbrue miadirekte. Ĉe unu flanko estis la krutaĵo, kiu etendiĝis de la kanjono en la maron, ĉe la alia flanko la timinda marĉo, el kiu la bestego ŝteliris al mi, malantaŭe kuŝis la granda, nemapita maro, kaj antaŭ mi, en la mezo de la mallarĝa vojo, kiu kondukus al rifuĝo, staris tiu granda monto de terura kaj minacanta karno.

Unusola ekrigardo al la kreitaĵo sufiĉis por certigi min, ke mi staras antaŭ unu el tiuj delonge malaperintaj, praepokaj bestoj, kies fosiliaj postrestaĵoj troveblas en la krusto de la ekstera mondo, kiuj devenas eĉ jam el la triasa epoko, granda labirintodono [1], kaj aliflanke mi, nearmita, kaj escepte de zontuko, tiel nuda kiel ĉe mia naskiĝo. Mi povis imagi, kion sentis mia unua praulo en tiu fora, fruepoka tago, kiam li renkontis unuafoje la teruran antaŭulon de la besto, kiu puŝis min en senelirejon apud la maltrankvila, mistera maro.

Sendube li forfuĝis, ĉar alie mi estus nek en Pelucidaro nek aliloke, kaj tiumomente mi deziris, ke li estu dotinta min, inter la diversaj atributoj, kiujn mi supozeble heredis de li, per la specifa apliko de la memprotekta instinkto, kiu savis lin de la sorto, kiu ŝajnis trafonta min en tiu tago.

Rifuĝi en la marĉon aŭ en la oceanon estus kiel salti en kuŝejon de leonoj por savi sin de unu leono ekster ĝi. Kaj la maro kaj la marĉo estis sendube plenaj de tiuj muskolozaj, karnomanĝantaj amfibioj, kaj se ne, tiu, kiu minacis min, povus ĉasi min egale facile en la maron aŭ en la marĉon.

Ŝajnis, ke mi povos fari nenion, krom stari inerte kaj atendi la morton. Mi pensis pri Perry – kaj kiel li scivolemos pri mia sorto. Mi pensis pri miaj amikoj de la ekstera mondo kaj kiel ili pluvivados en kompleta nescio pri la eksternorma kaj teruraĉa sorto, kiu trafis min, ne divenante la alimondan medion, en kiu okazis la timinda agonio de mia estingiĝo. Pensinte tion, mi ekkomprenis, kiel sensignifa por la vivo kaj feliĉo de la mondo estas la ekzisto de iu ajn unuopulo. Oni povas perei sen eĉ momenta averto, kaj dum unu kurta tago la amikoj de la mortinto priparolos lin per dampita voĉo. La postan matenon, dum la unua vermo laboradas por kontroli la konstruon de la ĉerko, la amikoj ekludas je golfo, suferonte pli grandan ĉagrenon pro mistrafita pilko, ol ili sentis afliktiĝon pro la tro frua – el la konjektebla vidpunkto de la mortinto – pereo.

La labirintodono nun proksimiĝis pli malrapide. Ĝi ŝajnis kompreni, ke fuĝi al mi ne eblis, kaj mi pretus ĵuri, ke ĝia granda, dentegoza makzelparo ridetis, kiam ĝi plezure pritaksis mian situacion, aŭ ĉu eble ĝi ridetis pro la atendata sukoplena frandaĵo, kiu baldaŭ pulpiĝos inter tiuj elstarantaj dentoj.

Li estis proksimume kvindek futojn for, kiam mi aŭdis voĉon voki min el la direkto de la krutaĵo maldekstre de mi. Mi rigardis kaj preskaŭ ĝojkriis pro la vidaĵo, kiu trafis miajn okulojn, ĉar tie staris Ĵa kaj verve mangestadis, urĝante min forkuri al la bazo de la krutaĵo.

Mi tute ne kredis, ke mi kapablos eskapi la monstron, kiu elektis min por sia matenmanĝo, sed mi almenaŭ ne mortus sola. Homaj okuloj rigardus mian finon. Ne tre trankviliga afero, mi supozas, sed mi ĉerpis iomete da komforto el la pripenso pri tio.

Kuri ŝajnis ridinde, precipe al tiu apika kaj ne surgrimpebla krutaĵo, sed mi tamen kuris, kaj dum tio mi vidis Ĵa grimpi malsupren sur la apika rokaro, tiel lerte kiel simio, tenante sin je malgrandaj elstaraĵoj kaj je la fortikaj grimpoplantoj tie kaj tie enradikiĝintaj.

La labirintodono evidente pensis, ke Ĵa alvenas por duobligi lian porcion de homa viando, do li ne rapidis ĉasi min al la krutaĵo, por ne fortimigi la alian frandaĵon. Anstataŭ tio, li nur posttrotetis min.

Proksimiĝante al la bazo de la krutaĵo, mi ekvidis, kion Ĵa intencas, sed mi dubis, ke tio finiĝos sukcese. Li jam alvenis ĝis dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je roka eĝo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj, kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia longa lanco, ĝis ĝi pendis ses futojn super la tero.

Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Ĵa, kio ja rezultigus por ni ambaŭ tiun pereon, de kiu la kuprulo provis ĝuste savi min – tio ŝajnis neeblaĵo, kaj proksimiĝante al la lanco, mi diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo savi mian.

Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en danĝero.

"Vi estas en danĝero, ĉar se vi ne moviĝos multe pli rapide ol nun, la sitiko  atingos vin kaj retiros vin, antaŭ ol vi eĉ je duono suprengrimpos la lancon – se ĝi baŭmos, ĝi povos tre facile atingi vin ie ajn sub mia pozicio."

Nu, mi opiniis, ke Ĵa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la lancon kaj ekgrimpis al la ruĝulo per plejebla rapido, kiu tamen malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la debilcerba sitiko – kiel Ĵa nomis ĝin – subite ekkomprenis nian intencon, kaj ke ĝi perdos sian manĝon, anstataŭ havi la esperatan duoblan porcion.

Kiam ĝi vidis min suprengrimpi per la lanco, ĝi ellasis siblon, kiu preskaŭ tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun mi atingis la supron de la lanco, aŭ pli ĝuste, preskaŭ atingis. Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Ĵa, sed tiam mi sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermiĝi ĉirkaŭ la akra pinto de la armilo.

Mi haste penegis atingi la manon de Ĵa, kaj la sitiko faris fortegan tiron, kiu preskaŭ deskuis Ĵa de sur lia malfirma alteno sur la roka eĝo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraŭ tenante ĝin, mi plonĝis la piedojn antaŭe al mia mortigonto.

Ŝajnas, ke ĝuste kiam ĝi sentis la lancon gliti el la fingroj de Ĵa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, ĉar kiam mia falo ĉesis, mi ankoraŭ tenis min je la malakra ekstremo de la armilo, kaj la pinto ankoraŭ restis en ĝia buŝo. Montriĝis, ke la akra pinto tute trapikis ĝian malsupran makzelon.

Pro la doloro ĝi klakfermis sian buŝon. Mi falis sur ĝian nazon, perdis mian altenon al la lanco, ruliĝis laŭlonge de ĝiaj vizaĝo kaj kapo, trans ĝia nuko sur ĝian larĝan dorson, kaj de tie mi falis teren.

Momenton post la alteriĝo mi restariĝis kaj frenezece kuris al la pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transŝultra rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra ĝia malsupra makzelo, kaj ĝi estis tiel okupita per tio, ke mi jam gajnis rifuĝon sur la supro de la krutaĵo, kiam ĝi denove pretis postĉasi.

Ne povante percepti min perokule en la valo, ĝi siblante galopis en la altkreskan plantaron de la marĉo, kaj tie mi laste vidis ĝin.


[1] prabesto-specio


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.