La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈE LA KORO DE LA TERO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1: AL LA ETERNAJ FAJROJ

Mi naskiĝis en Connecticut [1] antaŭ proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis riĉa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknaŭjara. Laŭ lia testamento mi post la plenaĝiĝo ricevos lian tutan havaĵon, kondiĉe ke dum la antaŭaj du jaroj mi diligente dediĉu min al la heredota granda firmao.

Mi faris ĉion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro – ne pro la heredaĵo, sed ĉar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, ĉar mi volis ekkoni ĉiun detalon de la negoco.

Tiam Perry interesis min pri sia inventaĵo. Li estis maljunulo, kiu dediĉis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de meĥanika subtera borveturilo. Kiel distraĵon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, aŭskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon – kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon.

Mi ne klarigos nun la detalojn de ĝia konstruo; ĝi kuŝas en la dezerto, proksimume du mejlojn [2] for. Morgaŭ vi eble volos rajdi tien por vidi ĝin. Simple dirite, ĝi estas ŝtala cilindro cent futojn [3] longa, artikizita, por ke ĝi tordiĝu kaj turniĝu tra solida roko, se necese. Ĉe unu ekstremo estas potenca borilo funkciigita de motoro, kiu laŭ Perry produktas pli da potenco je la kuba colo [4] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme riĉigi nin – ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de nia unua sekreta elprovo – sed Perry neniam revenis de tiu prova vojaĝo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.

Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaŭ ĝi estus la hieraŭa, en kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventaĵo. Estis preskaŭ noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li ŝatis nomi ĝin. Ĝia granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis la regadmeĥanismon, kaj ŝaltis la elektrajn lampojn.

Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la vivdonajn ĥemiaĵojn, per kiuj li produktos freŝan aeron por anstataŭi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokaĵojn.

Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo ĉe la nazo de lia stranga veturilo.

Niaj seĝoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale ĉu la maŝino plugus vojon malsupren en la internaĵon de la Tero, ĉu ĝi moviĝus horizontale laŭlonge de granda karbvejno, aŭ ĉu ĝi suprenirus vertikale al la supraĵo.

Finfine ĉio pretis. Perry klinis sian kapon kaj preĝis. Dum momento ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la ŝaltostangon. Eksonis timiga muĝego sub ni – la giganta framo tremis kaj vibris – aŭdiĝis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponiĝis malantaŭ ni. Ni ekiris!

La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek mi povis fari ion alian ol kroĉiĝi per la proverba malespero de dronanto al la teniloj de niaj balancantaj seĝoj. Tiam Perry ĵetis rigardon al la termometro.

"Aj!" li kriis, "ne povas esti – rapide! Kion montras la distancometro?"

Tio kaj la rapidometro estis ĉe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi turniĝis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.

"Altiĝo je ses gradoj [5] – ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene tiregi je la stirilo.

Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis, mi kaŝis la timon, kiu hantis min.

"Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaŭ ol vi povos turni ĝin horizontalen."

"Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "ĉar mi mem ne povas eĉ moveti ĝin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco estu egala al la tasko, ĉar alie ni certe pereos."

Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia kredo ne estis nura egoismo, ĉar miaj kamaradoj ĉiam trovis mian korpon tre enviinda. Kaj ĝuste tial ĝi fortiĝis pli ol la naturo intencis, ĉar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per ĉiu ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco.

Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon; sed kvankam mi uzis ĉiun uncon de mia forto, mia plej granda peno estis tiel senefika kiel tiu de Perry – la ilo tute ne moviĝis – la malvarma kaj senesperiga teruraĵo, kiu tenis nin rekte sur la vojo al la morto!

Fine mi ĉesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia sidloko. Ne necesis vortoj – almenaŭ al mi nenio ŝajnis direnda, kvankam Perry eble dezirus preĝi. Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, ĉar li neniam preterlasis okazon fari preĝon. Li preĝis, kiam li vekiĝis, li preĝis antaŭ ol manĝi, li preĝis post la manĝo kaj nokte, antaŭ ol enlitiĝi, li preĝis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn preĝi, eĉ kiam la motivo ŝajnis iom dubinda laŭ mia mondeca vidpunkto – nun, kiam li estis baldaŭ mortonta, mi antaŭvidis kun granda certeco veran orgion de preĝado, se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan.

Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardaĉis en lian vizaĝon, Abner Perry transformiĝis en novan personon. El lia buŝo eliris ne preĝoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, ĉiuj direktitaj kontraŭ tiu kviete obstina meĥanismo.

"Ŝajnas al mi, Perry," mi riproĉis, "ke viro de via pretendita pieco preferus preĝi ol blasfemi, kiam la morto proksimiĝas."

"Morto!" li kriis. "Ĉu tio ĉagrenas vin? Nia morto estas sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu, David, ke per tiu ĉi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj la scienco apenaŭ eĉ revis. Ni utiligis novan principon, kaj per ĝi ni donis al masiva peco de ŝtalo la potencon de dekmil viroj. La estingiĝo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovaĵojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la maŝino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero."

Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviliĝis pri nia propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo almenaŭ nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj terura.

"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian ĉagrenon per malalta kaj firma voĉo.

"Ni povus halti ĉi tie kaj morti de sufokiĝo, kiam malpleniĝos niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aŭ ni povus daŭrigi antaŭen kun la eta espero, ke ni baldaŭ sufiĉe devojigos la borveturilon el ĝia vertikala pozicio, por ke ni iru laŭ la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersupraĵo. Se ni sukcesos je tio antaŭ ol atingi la tre altan temperaturon de la interno, ni eble saviĝos. Laŭ mia opinio, povas esti unu ŝanco de sukceso kontraŭ kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos – se ni daŭrigos antaŭen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto."

Mi ekrigardis la termometron. Ĝi montris 110 gradojn. Kaj dum ni parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la Tera krusto.

"Ni daŭrigu, do," mi respondis. "Kun ĉi tiu rapideco baldaŭ venos la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la maŝino estos tiel alta, Perry. Ĉu vi sciis?"

"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, ĉar mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni moviĝos po proksimume kvincent jardojn [6] hore."

"Kaj ni moviĝas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi demandis.

"Ekzistas preskaŭ tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis. "Oni taksas ĝin je tridek mejloj, ĉar la interna varmeco, kiu pliiĝas po proksimume unu gradon je ĉiu sesdek- aŭ sepdekfuta profundiĝo, sufiĉus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la tersupraĵo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se ĝi ne estas tute solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti."

"Kaj se ĝi montriĝos solida?" mi demandis.

"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona okazo sufiĉos nia fuelo por tri- aŭ kvartaga veturado, dum ne restos aero pli ol tri tagojn. Ambaŭ, do, ne sufiĉos por sendanĝere travojaĝi okmil mejlojn da roko al la antipodo."

"Se la krusto estas sufiĉe dika, ni fine haltos inter sescent kaj sepcent mejloj sub la tersupraĵo; sed dum la lastaj cent kvindek mejloj ni estos kadavroj. Ĉu ĝuste?" mi demandis.

"Tute, David. Ĉu vi timas?"

"Mi ne scias. Ĉio okazis tiel subite, ke ŝajne nek vi nek mi komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita ĝis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la ŝoko estis tiel granda, ke ĝi multe obtuzigis niaj sentojn."

Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altiĝis pli malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam penetris ĝis preskaŭ kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj li ridetis.

"Almenaŭ ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi aŭdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry.

Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaŭ mi provus svingi la Teron mem. Je mia propono Perry malŝaltis la generatoron, kaj kiam ni haltis, mi denove supermezure elverŝis mian tutan forton por movi la ilon eĉ la dikecon de haro – sed la klopodo estis tiel senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo.

Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj ni denove ekplonĝis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaŭ gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altiĝis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskaŭ neeltenebla en la mallarĝaj limoj de nia metala malliberejo.

Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedaŭrinda vojaĝo, ni jam boris ĝis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn.

Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis ĉerpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataŭ blasfemi, li nun kantis – mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damaĝas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo pleniĝis de vanaj bedaŭroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi feliĉus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazaĵon en la Latin Commons ĉe Andover [7], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon – kio preskaŭ mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaŭ – sed kial maltrankviliĝi? Mi estis baldaŭ mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam sufiĉis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtiĝus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.

"Kion montras la metroj nun, David?" la voĉo de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn.

"90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis.

"Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, ĉu ne?"

"Kaj ĉu tio iel helpos nin?" mi regrumblis.

"Sed mia amiko," li daŭrigis, "ĉu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Ĝi ne altiĝis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!"

"Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo elĉerpiĝos, ĉu gravos, ĉu la temperaturo estas 153-grada aŭ 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la senŝanĝa temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antaŭvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenaŭ ĝis nia morto – kiam ni ne plu bezonus esperon por esti feliĉaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi ĝin akceptis.

Cent mejlojn subtere la temperaturo jam falis al 152,5 gradoj. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min ĉirkaŭpremi.

Ek de tiam, ĝis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliiĝis. Baldaŭ ĝenis min la malvarmeco, kiu iĝis same netolerebla kiel la antaŭa varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskaŭ sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris -10 gradojn. Preskaŭ du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, ĝis proksimume 245 mejloj sub la tersupraĵo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altiĝis ĝis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al -10 gradoj.

Malrapide ĝi altiĝis denove, ĝis ni konvinkiĝis, ke ni fine proksimiĝas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altiĝis. Perry jam ĉesis kanti kaj nun preĝis.

Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliiĝanta varmeco ŝajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol ĝi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, ĝis je 410 mejloj ĝi montris 153 gradojn. En preskaŭ senspira streĉeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.

153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Ĉu nun ĝi denove haltos, aŭ ĉu daŭros la senkompata altiĝo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaŭ malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenaŭ sufiĉis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed ĉu tiam ni eĉ vivos? Ĉio ŝajnis al mi nekredebla.

Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.

"Perry!" mi vokis. "Perry! Ĝi falas! Ĝi falas! Estas 152 gradoj denove!"

"Aĥ!" li kriis. "Kion ĝi povus signifi? Ĉu eble la kerno de la Tero estas malvarma?"

"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro – nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian."

Malsupren, malsupren falis la hidrargo, ĝis ĝi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersupraĵo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua. Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon. Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturniĝon, kaj miaj membroj iĝis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia seĝo. Li skuis sin kaj denove rektiĝis. Tiam li turniĝis al mi.

"Adiaŭ, David," li diris, "Jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn.

"Adiaŭ, Perry, kaj bonŝancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontraŭ tiu terura dormemo. Mi estis tre juna – mi ne volis morti.

Unu horon mi batalis kontraŭ la kruele proksimiĝanta morto, kiu atakis min de ĉiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Verŝajne unu horon post la senkonsciiĝo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos daŭrigi la neegalan lukton kontraŭ la neeviteblo.

Per mia lasta flagretanta konscio mi meĥanike turniĝis al la distancometro. Ĝi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj – kaj tiam la granda maŝino subite ekhaltis. Ĉesis la tondra klakado de la rokaĵo retroĵetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turniĝado de la giganta borilo evidentigis, ke ĝi libere funkciadas en aero  – kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis super ni. Tiam mi ekmemoris, ke ĝi direktiĝis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turniĝis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster danĝero!

Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realiĝis – fluego da freŝa aero verŝiĝis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.


[1] ŝtato en la nord-oriento de Usono
[2] 1 mejlo = 1,61 km
[3] 1 futo = 0,304 m
[4] 1 colo = 2,54 cm
[5] [farenhejta] grado: 32° F. = 0° C.; 212° F. = 100° C.
[6] jardo: 0,917 m
[7] Andover: urbeto en la nordorienta usona sxtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.