P

Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
Paco al lia cindro!
Pafi – maltrafi.
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo.
Pagi por fremda festeno.
Pagi sen partopreno por fremda festeno.
Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto.
Pagos lupo por la ŝafo.
Palpi al iu la pulson.
Pano buŝon ne serĉas.
Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.
Pardonemeco superas justecon.
Parenc’ al parenco ne malhelpas intence.
Parenco per Adamo.
Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.
Paroli dolĉe en la orelon.
Paroli per vortoj kovritaj.
Paroli sensencaĵon.
Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.
Parolo estas arĝento, oron similas silento.
Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.
Pasero sperta estas lerta.
Pasero sperta ne bezonas averton.
Pasinta doloro for el memoro.
Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas.
Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.
Pastron nutras preĝejo.
Patroj avaras, infanoj malŝparas.
Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.
Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
Peke akirita ne estas profita.
Pekinto pentas, kolero silentas.
Peko kaj eraro estas ecoj de l’homaro.
Peko malnova perdas pekecon.
Pekon serĉi oni ne bezonas.
Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.
Pelis pavon, falis kavon.
Pelu mizeron tra l’pordo, ĝi revenos tra l’fenestro.
Pendonto ne dronos.
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
Per bezono venas mono.
Per eraro ne pravigas la faro.
Per insulto kaj kolero ne klarigas afero.
Per kio la veto?
Per la kapo malsupren.
Per lango ni flatas, per mano batas.
Per lerta admono alfluas la mono.
Per mezuro kaj peso akirigas sukceso.
Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.
Per mono, ne per mano punu vilaganon.
Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.
Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
Per pacienco venas scienco.
Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
Per promesoj estas pavimita la infero.
Per tro multa varto malboniĝas la farto.
Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras.
Per vorto ĝentila ĉio estas facila.
Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
Perdi la kandelon el la kapo.
Perdi la kuraĝon.
Perdi la saĝon.
Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido.
Perforta amo estas plej forta malamo.
Peto de barono estas ordono.
Peto kaj demando kondukas tra l’tuta lando.
Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.
Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.
Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.
Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.
Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas.
Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.
Piaj deziroj.
Piedo ne atentis, kapo eksentis.
Piki al iu la vundan lokon.
Plej bona gvidilo estas la lango.
Plej bona kuracisto estas la tempo.
Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Plej certa laboro – laboro per oro.
Plej danĝera malsano estas manko de saĝo.
Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.
Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
Plej juna katido musojn jam pelas.
Plej kruela estas redono por farita bono.
Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.
Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.
Plena estas la infero de promesitaj aferoj.
Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.
Plena kaso ŝteliston altiras.
Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
Plena stomako laŭdas la faston.
Plenblovi la lipojn.
Plendoj stomakon ne plenigas.
Plenumigis la tasko per granda fiasko.
Plenumita via ofico, nun pasis via vico!
Pli alloĝas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.
Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco kaj malhonesto.
Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
Pli bona estas io, ol nenio.
Pli bona – estas malamiko de bona.
Pli bona estas malgranda ”jen prenu” ol granda ”morgaŭ venu”.
Pli bona estas paco feliĉa ol havo plej riĉa.
Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.
Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.
Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.
Pli bona io, ol nenio.
Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
Pli bona sprito estas silento.
Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.
Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.
Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
Pli bone estas sensale, ol tro sale.
Pli bone estas ŝviti, ol tremi.
Pli bone fleksigi, ol rompigi.
Pli bone malfrue, ol neniam.
Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.
Pli bone ne fari, ol erari.
Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
Pli da bruo, ol da faro.
Pli da havo, pli da klopodoj.
Pli da infanoj, pli da beno.
Pli da infanoj, pli da manoj.
Pli da mono, pli da zorgo.
Pli da okuloj, pli da certeco.
Pli efike ol bato pelas malsato.
Pli facile estas eviti ol spiti.
Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.
Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
Pli facile estas perdi vilagon, ol akiri domon.
Pli facile estas regi ol agi.
Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri.
Pli feliĉa estas donanto ol prenanto.
Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.
Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo.
Pli kara estas kapo ol ĉapo.
Pli kara kapo ol ĉapo.
Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.
Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
Plibono estas malamiko de bono.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
Plumo ne sentas, papero silentas.
Pluvo en aprilo – por la tero utilo.
Popola kutimo havas valoron de leĝo.
Popolo diras, Dio diras.
Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
Por ĉiu afero estas horo.
Por ĉiu ago venos la tempo de pago.
Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
Por fremda koro ne ekzistas esploro.
Por gasto ne petita mankas kulero.
Por glate mensogi, oni spriton bezonas.
Por honoro ni dankas, se manĝ’ al ni mankas.
Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.
Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
Por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo.
Por li eĉ la muĝo ne estas sen felo.
Por longa malsano kuraĉ estas vana.
Por malfrua gasto restas nur osto.
Por malsaĝulo bastono – por saĝulo leciono.
Por malsanulo forto, por kokido la morto.
Por mia mono mi ankaŭ estas barono.
Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.
Por nenio oni faras nenion.
Por Paŭlo sperto – por Petro averto.
Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.
Por parolo delira ne ekzistas rediro.
Por patrino ne ekzistas infano malbela.
Por peko senkonscia puno nenia.
Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
Por pot’ argila poto fera estas najbaro danĝera.
Por regna speso ne ekzistas forgeso.
Por riĉulo fasto – por malriĉulo festo.
Por saĝulo sufiĉas aludo.
Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
Por ŝafon formangi, lupo trovos pretekston.
Por sia oro ĉiu estas sinjoro.
Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.
Por unu – festeno, por alia – ĉagreno.
Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
Por via bono vin regalas bastono.
Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.
Post alkutimigo doloras disiĝo.
Post brua vento subita silento.
Post dolĉa vino restas acida vinagro.
Post domago venas saĝo.
Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
Post kolero venas favoro.
Post konfeso venas forgeso.
Post la batalo preĝo ne helpas.
Post la falo oni fariĝas singarda.
Post la fasto venas festo.
Post la fino de l’batalo estas multe da kuraguloj.
Post mia malapero renversigu la tero.
Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
Post nokta ripozo helpas la muzo.
Post sufero venas prospero.
Post vetero malbela lumas suno plej hela.
Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.
Prave li ricevas.
Prave punite laŭmerite.
Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.
Prediki al surduloj.
Preĝon faru, sed farunon preparu.
Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.
Preĝu kore kaj laboru fervore.
Preni iun sur la dentojn.
Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.
Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.
Pri gustoj oni disputi ne devas.
Pri havo najbara oni estas malavara.
Pri kio amikoj sekretas, ili vian jugon ne petas.
Pri kio estas la afero?
Pri la lupo rakonte, kaj la lupo renkonte.
Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.
Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
Pri lando malproksima estas bone mensogi.
Pri nenio oni povas ĵuri.
Pri propra afero neniu juĝas libere.
Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas.
Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
Pripensu malrapide kaj agu decide.
Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
Pro eraro ne praviĝas la faro.
Pro homo fiera ĝojas infero.
Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.
Pro karta preno perdiĝis bieno.
Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.
Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.
Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.
Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
Prokrastita ne estas perdita.
Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.
Promesi orajn montojn.
Promesita trezoro estas sen valoro.
Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.
Promeso ne satigas.
Pronomoj ”mia” ”min” kaj ”mi” en mondo reĝas ĉiam tri.
Propeka kapro.
Propra opinio ne estas leĝo por alia.
Propra sufero – plej granda sur tero.
Propra supo brogas, fremda alloĝas.
Propra volo ordonon superas.
Propran ĝibon neniu vidas.
Propran vangon neniu batas.
Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.
Prunto amikon forpelas.
Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.
Pura ĉielo fulmon ne timas.
Pura konscienco estas plej granda potenco.
Putrado de fiŝo komenciĝas de l’kapo.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo