L

La afero estas plenumita.
La afero havas tempon.
La afero malsukcesis.
La afero ne brulas.
La afero ne iras glate.
La afero ne staras sur pinto de ponto.
La afero ne urĝas.
La dorm’ estas bona, se mankas la mono.
La dorm’ estas bona, se mankas la mono.
La enigmo simple solviĝas.
La felo tanadon ne valoras.
La fino kronas la verkon.
La forestanto ĉiam estas malprava.
La haroj disstariĝas.
La haroj streĉiĝas.
La ĵeto estas farita.
La konscienco lin ne turmentas.
La lango de virino estas ĝia glavo.
La lastan el amaso atakas la hundo.
La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.
La loto estas tirita.
La ludo kandelon ne valoras.
La lumo por vero ofte estas danĝero.
La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.
La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero.
La mano lin jukas.
La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.
La muro havas orelojn.
La parto plej vasta venos la lasta.
La plej danĝera homo – malbona in’ en domo.
La ”por” kaj la ”kontraŭ”.
La sama afero, sed kun la kapo al tero.
La sigelo ankoraŭ ne estas metita.
La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
La tempo venos, ni ĉion komprenos.
La ”tuj” de sinjoroj estas multe da horoj.
La tuta ludo ne valoras kandelon.
La unua trovita.
La vivo staras sur la karto.
Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
Laboro finita – ripozo merita.
Laboro fortigas, ripozo putrigas.
Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
Laboro kondukas al honoro kaj oro.
Laboro lacigas, sed akiro gojigas.
Laboro ne estas leporo – ĝi haltos, ne forsaltos.
Lang’ estas mola kaj laŭvole petola.
Langa vundo plej profunda.
Lango miela, sed koro kruela.
Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.
Larmo virina baldaŭ sekigas.
Larmoj pravecon ne pruvas.
Larmoj ŝuldon ne pagas.
Lasi fali la manojn.
Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.
Laŭdu belecon de l’maro, sed ĉe rando de arbaro.
Laŭdu la maron, sed restu sur tero.
Laŭdu tagon nur vespere.
Laŭ la agoj de l’homo estas lia nomo.
Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.
Lavu tutan jaron, negro ne blankigos.
Lege kaj rajte.
Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.
Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
Leĝo malaperas, moro daŭras.
Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.
Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.
Lecionoj al profesoro estas vana laboro.
Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.
Lernado sen fruktoj ne restas.
Lerneja sekreto ne iru al gazeto.
Lernu juna, por esti saĝa maljuna.
Lernu juna – vi scios maljuna.
Lerteco sorĉon ne bezonas.
Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.
Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
Li bruligis al si la lipharojn.
Li dentojn prunti ne bezonas.
Li diris adiaŭ al la mondo surtera.
Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
Li eĉ el sablo vipojn tordas.
Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.
Li esploris iom la fundon de la glaso.
Li estas bravulo en sia angulo.
Li estas en acida humoro.
Li estas en klopodoj de l’kapo ĝis piedoj.
Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.
Li estas frotita kaj polurita.
Li estas homo sperta kaj lerta.
Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
Li estas portreto de sia patro.
Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
Li estas sia propra mastrino.
Li estas vera hidrargo.
Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.
Li faris sian lastan translokiĝon.
Li foriris kun longa nazo.
Li forpelis siajn piedojn.
Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.
Li havas ankoraŭ printempon en kapo.
Li havas cerbon ne tro potencan.
Li havas ĉiun horon alian moron.
Li havas dentojn ne por parado.
Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
Li havas la kapon fortike sur la kolo.
Li havas la kapon sur ĝusta loko.
Li havas muŝon en la kapo.
Li havas nek ĉelon, nek kelon.
Li havas pli da mono ol da bezono.
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
Li havas siajn kapricojn.
Li havas truon en la manplato.
Li havis viandon, mi havis nur oston – li havis la ĝuon, mi pagis la koston.
Li jam estas trans montoj kaj maro.
Li jam faras la lastan spiron.
Li ĵus elrampis el la ova ŝelo.
Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
Li kuraĝon kolekti ne bezonas.
Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.
Li mem estas patrono por sia persono.
Li mensogas maŝine.
Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
Li minacas per fingro en la poŝo.
Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.
Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.
Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.
Li ne estas el la grandaj saĝuloj.
Li ne estas el la regimento de timuloj.
Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.
Li ne havas kapon de ministro.
Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.
Li neniam venkis la alfabeton.
Li pafis sin for.
Li parolas sen senco kaj sen interligo.
Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.
Li prenos kaj benos.
Li pulvon ne elpensis.
Li ripozu trankvile!
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
Li salutas profunde kaj mordas hunde.
Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
Li serĉas la venton sur la kampo.
Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.
Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.
Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.
Li taŭgas nek por studo, nek por ludo.
Li tenas la nazon supren.
Li trafis el sub pluvo en riveron.
Li tremas kiel aŭtuna folio.
Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.
Li vivas en ĝuo kaj bruo.
Li vivas sur la tero kiel en infero.
Li vorton en la poŝo ne serĉas.
Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.
Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
Lia cerbo iris promeni.
Liaj dentoj povas festi sabaton.
Liaj dentoj povas forgesi sian metion.
Liaj flugiloj paraliziĝis.
Liberulo iras, kien li deziras.
Ligno fendita facile flamiĝas.
Lin tuŝas nek admono, nek ordono.
Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.
Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.
Loĝi en la fino de la mondo.
Longa dormado ŝuldojn kreskigas.
Longa konsidero savas de sufero.
Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.
Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
Ludi kun iu ludon de pugnoj.
Ludi ventobatadon.
Ludo aparte, kaj afero aparte.
Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos.
Lupo dormanta ŝafon ne kaptas.
Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.
Lupo lupon ne manĝas.
Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.
Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo