La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESPERANTA PROVERBARO

Aŭtoro: Lazaro Ludoviko Zamenhof

©2026 Geo

La Enhavo

O

Obstina kiel kapro.
Ofta festo, malplena kesto.
Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.
Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.
Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
Okaza komplimento ne iras al testamento.
Okazo kreas ŝteliston.
Okazon kaptu ĉe l’kapo, ĉar la vosto estas glita.
Okulo avidas ĉion kion vidas.
Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
Okulo ne atentas, dorso eksentas.
Okulo ne vidis – pagu la sako.
Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.
Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.
Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.
Oni elbatas kojnon per kojno.
Oni estas riĉa neniam sufiĉe.
Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.
Oni invitas – venu, oni donacas – prenu.
Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.
Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
Oni lekas la manon, sed celas la panon.
Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
Oni metis makulon en mian kalkulon.
Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.
Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
Oni prenas avide, oni redonas malrapide.
Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.
Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.
Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.
Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
Ora ŝlosilo ĉion malfermas.
Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.
Ordigi al iu la kapon.
Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.
Ovo kokinon ne instruas.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.