E

Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.
Eĉ bagatelo povas servi al celo.
Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.
Eĉ el sub la tero aperas la vero.
Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.
Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas.
Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko.
Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.
Eĉ malsaĝulon sperto instruos.
Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.
Eĉ najtingalo ne estas sen galo.
Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.
Eĉ pinglo povas koron trapiki.
Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.
Eĉ plej granda malbono al bono kondukas.
Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.
Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.
Eĉ por plej terura tago venas vespero.
Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.
Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.
Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.
Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.
Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.
Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.
Edziĝo najbara garantias de eraro.
Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta.
Edziĝo tro momenta estas longapenta.
Edzigu filon, kiam vi volas – edzinigu filinon, kiam vi povas.
Edzin’ admirata – edzo malsata.
Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.
Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.
Edzo kaj edzino – ĉiela difino.
Edzo kaj edzino estas nur unu.
Eksalte senhalte.
Eksplodema kiel pulvo.
Eksplodis kiel pulvo.
Ekster via ofico estas ekster via vico.
Ekstere honoro, interne doloro.
Ekzameni ne devigas preni.
Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.
El aero al tero.
El du malbonoj pli malgrandan elektu.
El flamo sin eltiris, en fajron eniris.
El fremda ledo oni tranĉas larĝe.
El fremda poŝo oni pagas facile.
El kanto oni vortojn ne elĵetas.
El klara ĉielo tondro ekbatis.
El la buŝ’ multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.
El la faraĉo fariĝis kaĉo.
El la mizero oni devas fari virton.
El la neceseco oni devas fari virton.
El la poŝo al la buŝo.
El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.
El lia mano ĉiu monero elglitas.
El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.
El malplena telero vane ĉerpas kulero.
El multaj milonoj fariĝas milionoj.
El post la arbo li estas bravulo.
El sama tero devenas, saman sukon entenas.
Elbatadi ies sojlon.
Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino.
Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno.
Eliri sen frakaso el granda embaraso.
Elmeti la okulon kaj vidi nulon.
Elmetu mielon, muŝoj alflugos.
Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
Eltrinki per unu tiro.
Elverŝi sur iun sian koleron.
Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
En abelujon ne blovu.
En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.
En amaso eĉ morto estas pli gaja.
En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.
En bona horo!
En bona ordo tra la pordo!
En buŝo Biblio, en koro malpio.
En ĉeesto amata, en forest’ insultata.
En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo.
En ĉiu angulo alia postulo.
En ĉiu brusto estas sia gusto.
En ĉiu kranio regas aparta opinio.
En ĉiu malbono estas iom da bono.
En ĉiu objekto troviĝas difekto.
En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruinigo.
En dom’ de pendigito pri ŝnuro ne parolu.
En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.
En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.
En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.
En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.
En juneco logas, en maljuneco tedas.
En juneco ne petas, en maljuneco forĵetas.
En kompanio eĉ morto faciliĝas.
En la bona malnova tempo.
En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.
En la tago de la sankta Neniamo.
En la triĵaŭda semajno.
En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
En luma tago.
En malfacila horo eĉ groŝ’ estas valoro.
En malsata familio mankas harmonio.
En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.
En nomo de l’ĉielo, sed pro bono de l’felo.
En plej alta mizero al Dio esperu.
En propra angulo ĉiu estas fortulo.
En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo.
En sia afero ĉiu juĝu libere.
En sia angulo li estas bravulo.
En sia dometo li estas atleto.
En sia korto ĉiu kok’ estas forta.
En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj.
En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo.
Enbati al si en la kapon.
Enpakiĝu kaj foriĝu.
Enpremi en la teron.
Enpremi iun en funelon.
Enskribu en vian memoron.
Enspezo postulas elspezon.
Envia moko sukceson ne detruas.
Esperis flaton – ricevis baton.
Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
Espero logas, espero mensogas.
Espero panon ne donas.
Espero postulas oferon.
Estas ŝafoj, estos lano.
Estas tubero en la afero.
Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo.
Esti bone enskribita ĉe iu.
Esti en granda embaraso.
Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.
Esti en sia elemento.
Esti en situacio sen eliro.
Esti inter martelo kaj amboso.
Esti sub la ŝuo (de sia edzino).
Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.
Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
Estis la tempo, ni ne komprenis – pasis la tempo, la saĝ’ al ni venis.
Estro ne malsatas.
Estu ĉapo laŭ la kapo.
Estu saĝa homo en via propra domo.
Estu sinjoro de via vorto.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo