F

Fabeloj por infanoj.
Facile estas danci, se la feliĉo kantas.
Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
Fajro provas la oron, mizero la koron.
Fajron estingas akvo, pekon pardono.
Falinton ĉiu atakas.
Falis el mano, prenu satano.
Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.
Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias.
Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.
Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.
Fari al iu bonan lavon.
Fari al iu predikon pri moroj.
Fari al iu ursan kareson.
Fari aplaŭdon sur la vangon.
Fari el iu arkon.
Fari el muŝo elefanton.
Farita – elstrekita.
Farita ne refariĝos.
Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!
Faro farinton rekomendas.
Faru hodiaŭ, kion vi povas – morgaŭ vi eble okazon ne trovos.
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.
Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.
Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
Feliĉo leĝon ne konas.
Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.
Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
Feliĉon oni ne heredas nek cedas.
Fendita ligno facile ekbrulas.
Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.
Festotaga laboro estas sen valoro.
Fianĉiĝis – por ĉiam ligigis.
Fianĉiĝo ne estas edziĝo.
Fianĉon de l’sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
Fidanta al vorto atendas ĝis morto.
Fiera mieno – kapo malplena.
Fiereco venas antaŭ la falo.
Filo konfesis, patro forgesis.
Finita kaj glatigita.
Fino bona, ĉio bona.
Fino bona – ĉio bona; finiĝis malbone – des pli bone.
Fiŝo granda naĝas profunde.
Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
Fiŝo pli granda malgrandan englutas.
Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.
Fiŝo sen vino estas veneno.
Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon.
Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon.
Fiŝo volas naĝi.
Flamiĝema kiel ligno rezina.
Fleksu arbon dum ĝia juneco.
Flugema kiel vento.
Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.
Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
For de l’okuloj, for de la koro.
For el la manoj, for el kalkulo.
For konscienco, venos potenco.
Forĝu feron dum ĝi estas varmega.
Fordoni anseron, por ricevi paseron.
Fordormi la okazon.
Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
Forfluu infano kune kun la bano.
Foriris bovido, revenis bovo.
Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.
Formeti en arĥivon.
Formeti ĝis la grekaj kalendoj.
Formeti la aferon en la keston de forgeso.
Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
Forsavis sian korpon kaj animon.
Forte sidas, kiu Dion fidas.
Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
Forveturis azenido kaj revenis azeno.
Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.
France saĝa, angle sovaĝa.
Fremda animo estas abismo sen limo.
Fremda doloro ne kondukas al ploro.
Fremda korpo ne doloras.
Fremda malfeliĉo instruas.
Fremda manĝo havas bonan guston.
Fremda medito estas kaŝita.
Fremda mizero ne estas sufero.
Fremda mizero – ridinda afero.
Fremda spesmilo estas sen utilo.
Fremdan dorson bastoni – ankaŭ sian doni.
Fremdan vundon kaŝas vesto.
Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas.
Frosto lin atakis.
Frue leviĝu kaj frue edziĝu.
Frukto malpermesita estas plej bonĝusta.
Fungon englutis!


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo