D

Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
Danĝero sieĝas, al Dio ni pregas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.
Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.
Danci laŭ ies fajfilo.
Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.
Dando el reĝa hundejo.
De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
De bona vorto lango ne doloras.
De edzigo tro malfrua orfoj naskiĝas.
De elekto tro multa plej malbona rezulto.
De fremda dento ni doloron ne sentas.
De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.
De guto post guto disfalas granito.
De kantado senpaga doloras la gorĝo.
De kiu la kulpo, por tiu la puno.
De l’koro spegulo estas la okulo.
De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
De la manoj ĝis lipoj la sup’ elverŝiĝis.
De la volo la ordono pli efikas ol bastono.
De legado sen atento ne riĉigas la prudento.
De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.
De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.
De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
De manĝo malriĉula ni guston ne scias.
De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.
De parolo ĝis faro estas tre malproksime.
De peko kaj mizero estas plena la tero.
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
De pli da suko ne malboniĝas la kuko.
De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.
De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.
De sama koloro, de sama valoro.
De semo putra venas frukto ne nutra.
De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
De superfluo malboniĝas la ĝuo.
De tro da pano venas malsano.
De tro multa scio krevas la kranio.
De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.
De vorto ĝentila ne doloras la lango.
De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
Deko da pekoj, unu la puno.
Demando ne kostas, demando ne devigas.
Demeti de si la antikvan Adamon.
Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.
Depost tempo nememorebla.
Detruita ĝis la fundo de l’fundamento.
Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.
Deziri al iu ĉion bonan.
Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
Deziro tre granda, sed mankas la forto.
Deziru, ne deziru – ordon’ estas, iru!
Deziru sincere, vi atingos libere.
Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas.
Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas.
Difekton de naturo ne kovros veluro.
Dio al vi donis, por ke vi povu doni.
Dio batas, Dio kompatas.
Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.
Dio donis, Dio prenis.
Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.
Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.
Dio donis oficon, Dio donas kapablon.
Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
Dio donis tagon, Dio donos manĝon.
Dio kompatu!
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.
Dio ne perfidas, se homo lin fidas.
Dio ne ricevis, diablo forlevis.
Dio orfojn ne forgesas.
Dio punas laŭ la fortoj.
Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.
Dio scias bone pri niaj bezonoj.
Dio ĝuste faras, neniam eraras.
Dion fidu, sed senfare ne sidu.
Dion kolerigis, homojn ridigis.
Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
Diri al iu nudan veron.
Diri la puran veron.
Diris kaj foriris.
Dirite, farite.
Diron oni neas, skribo ne pereas.
Disputo kredigas, sed ne certigas.
Disputoj kondukas al malpaco.
Disputu komence – vi ne malpacos en fino.
Disputu pri ĉio, sed sen garantio.
Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.
Donacetoj subtenas amikecon.
Donaco nesincera estas donaco infera.
Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.
Donado de almozoj neniam malriĉigas.
Doni al iu la baton de morto.
Doni la finofaran baton.
Doni la tonon.
Doni lecionon de moroj.
Doni ovon, por ricevi bovon.
Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.
Dorloti serpenton sur sia brusto.
Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.
Doto koron ne varmigas.
Draŝi fojnon.
Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.
Droni en detaloj.
Du botoj faras paron.
Du kontraŭ unu prezentas armeon.
Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.
Du militas – tria profitas.
Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno – neniam vivas sen reciproka malbeno.
Dubo gardas kontraŭ risko.
Dum la manĝado venas apetito.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo