A

Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
Afabla vorto pli atingas ol forto.
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
Aĝo maljuna ne estas oportuna.
Aĝo tro matura ne estas plezura.
Akiro kaj perdo rajdas duope.
Akvo bolas, murmuras, sed fine gi kuras.
Akvo kaj pano servas al sano.
Akvo kura – akvo pura.
Akvo silenta subfosas la bordon.
Akvo trankvila estas akvo danĝera.
Akvon senmovan kovras putraĵo.
Al amiko nova ne fidu sen provo.
Al bona ĉasisto iras mem la besto.
Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
Al ĉiu frato lian parton.
Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.
Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
Al ĉiu sinjoro estu lia honoro.
Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu.
Al Dio servu, diablon rezervu.
Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
Al farun’ malbonspeca ne helpos la spico.
Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.
Al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos.
Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
Al hundo bastono – al hom’ leciono.
Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
Al koro penetro per okula fenestro.
Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.
Al la afero!
Al la buŝo de ”oni” neniu povas ordoni.
Al la fiŝo ne instruu nagarton.
Al la malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro.
Al la papero ne mankas tolero.
Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.
Al loko dolora ni manon etendas – al loko ĉarma okulojn ni sendas.
Al malriĉulo infanoj ne mankas.
Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.
Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono.
Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.
Al peĉ pecon algluas, kiu neston konstruas.
Al porko Dio kornojn ne donas.
Al posedanto de metio mankas nenio.
Al promeso oni ne kredas – kredu, kiu posedas.
Al protekto kaj forto helpas la sorto.
Al sklavo mon’ ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.
Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.
Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.
Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
Alia tempo, aliaj moroj.
Alia urbo, alia moro.
Aliaj tempoj, aliaj moroj.
Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.
Almozoj ne malriĉigas.
Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.
Alpremi iun al la muro.
Altan arbon batas la fulmo.
Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
Amaso da mono kaj titolo de barono.
Ambaŭ floroj de samaj valoroj.
Ameno diablon ne forpelas.
Amikeco aparte, ofico aparte.
Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
Amiko en ĝojo kaj ploro.
Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
Amiko estas kara, sed vero pli kara.
Amiko fidela estas trezoro plej bela.
Amiko – intimulo.
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
Amikon montras malfeliĉo.
Amikon ŝatu, malamikon ne batu.
Amo estas forta, sed mono pli forta.
Amo faras ion, mono ĉion.
Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
Amo kaj puno loĝas komune.
Amo pli kora, disiĝo pli dolora.
Amo supermezura ne estas plezura.
Amu Antonon, sed gardu vian monon.
Amu domon novan kaj amikon malnovan.
Amu edzinon plej kore, sed tenu ĝin bonmore.
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
Ankaŭ al ni la suno eklumos.
Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
Ankaŭ diablo tondron suferos.
Ankaŭ la lupon atingos la sorto.
Ankaŭ por diablo tondro ekzistas.
Ankoraŭ Dio ne dormas.
Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko.
Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano.
Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.
Ankoraŭ neniu evitis la sorton.
Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
Antaŭ ĉio zorgu oficon – plezuro atendos sian vicon.
Antaŭe intencu kaj poste komencu.
Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas.
Antaŭ la lango laboru la cerbo.
Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.
Antaŭparolo liberigas de postparolo.
Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
Antaŭ vespero ne estu fiera.
Aperas prudento, kiam pasis la momento.
Aprila vetero – trompa aero.
Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.
Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
Aranĝite, ordigite.
Arbaro aŭdas, kampo vidas.
Arbo krakanta venton ne timas.
Atakis lin horo malsaĝa.
Atakis teruro, ektremis la kruro.
Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.
Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.
Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo.
Atesto de matureco.
Atingi la vesperon de sia vivo.
Aŭ ĉio, aŭ nenio.
Aŭ festene, aŭ malplene.
Aŭ festo, aŭ fasto.
Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.
Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.
Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
Aŭskulti kiel ĉinan predikon.
Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
Avarulo pagas duoble.
Azen’ al azeno riproĉas malsaĝon.
Azenon komunan oni batas plej multe.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo