La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ELEKTITAJ RAKONTOJ DE STANISŁAW LEM

Aŭtoro: Stanisław Lem

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kiel Mikromilo kaj Gigaciano la forkuron de nebularoj komencigis

El pola tradukis Geo


La stelscienculoj instruas, ke ĉio ekzistanta – nebularoj, galaksioj, steloj – forkuras unu de la alia ĉiuflanken kaj pro tiu ĉi senĉesa forkurado la Universo plivastiĝas jam de miliardoj da jaroj.

Multaj tre miregas pro jena ĝenerala forkurado, renversinte ĝin enkape ili konkludas, ke antaŭ treege longa tempo la tuta Kosmo estis amasigita en unu punkton, kiel la stela guto, kaj pro nekomprenebla kialo ĝi eksplodis, kaj jena eksplodo daŭras ĝis nun. Kaj kiam ili tiamaniere rezonas, ĉirkaŭprenas ilin la intereseco, kio povus esti antaŭe, kaj ili ne povas solvi la enigmon. Kaj estis tiel.

En la antaŭa Universo vivis du konstruantoj, la nekompareblaj majstroj de la kosmologia metio, ke ekzistis nenio, kion ili ne kapablis kunmeti. Tamen por konstrui ion oni devas pli frue havi la planon por la konstruaĵo, kaj la planon oni devas pensante eltrovi, ĉar de kien oni povas ĝin akiri? Tiamaniere la du konstruantoj, Mikromilo kaj Gigaciano, nur pri tio pensis, kiel oni povus ekscii, kio alia ankoraŭ estas ebla por konstrui krom tiuj miregaĵoj, pri kiuj ili jam pensas.

– Mi kapablas fari ĉion pri kio mi ekpensos – diris Mikromilo – sed ne pri ĉiu mi ja pensas. Tio ĉi min limigas, ankaŭ vin – ĉar ni ne kapablas elpensi ĉion, kion oni povas elpensi, kaj estas eble, ke ĝuste iu alia aĵo, ne ĉi tiu pri kiu ni pensis kaj kiun ni faras, estus pli inda por fari! Kion vi diros je tio?

– Vi pravas, sendube – respondis Gigaciano – sed kian konsilon vi havas por tio ĉi ?

– Kion ajn ni faras, el la materio ni faras – diris Mikromilo – kaj en ĝin estas planitaj ĉiuj eblecoj; se ni intencis domon, ni konstruos domon, se kristalan palacon – ĝin ni kreos, se pensantan stelon, fajrecan menson ni intencos – ankaŭ tion ni kapablas konstrui. Sed pli multe da ebleco ekzistas en la materio ol en niaj kapoj; tiam oni devus doni al la materio la buŝon, por ke ĝi mem diru al ni, ankoraŭ kio estas ebla por krei el la materio, pri kio ni mem neniam pensus!

– La buŝo estas necesa – konsentis Gigaciano – sed ne sufiĉos, ĉar ĝi povas esprimi nur tion ĉi, kion kreas la menso. Tiamaniere ne nur buŝon oni devas doni al la materio, sed ankaŭ devigi ĝin pensi, kaj tiam ĝi certe ĉiujn siajn sekretojn malkaŝos al ni!

– Prave vi diras – respondis Mikromilo. – La verko estas inda por fari. Mi komprenas tion sekve: Ĉar ĉio, kio estas, estas la energio, el ĝi oni devas konstrui la pensadon, komencante de la plej malgranda pensado, do de la kvantumo; oni devas enkapti la kvantuman pensadon en la kaĝeton el atomoj konstruitan, kiel eble plej malgrandan, do estante la atomaj inĝenieroj ni kapablos ĉi tion konstrui, ne ĉesante la plimalgrandigon. Kiam mi estos ebla en mian poŝon enŝuti cent milionojn da geniuloj, kiam ili ĉiuj en ĝi enteniĝos – nia celo estos atingita; plimultiĝos la geniuloj kaj tiam iu ajn manpleno da pensanta sablo diros al vi, simile al la konsilantaro konsistanta el nekalkulebla nombro da personoj, kion kaj kiel fari!

– Ne, ne tiel! – je tio respondis Gigaciano. – Kontraŭe oni devas fari, ĉar ĉio, kio estas, estas la maso. Do el ĉia maso de la Universo oni devas konstrui unu cerbon de neordinara grandeco, plenan da pensado; kiam mi ĝin demandos, ĝi malkaŝos al mi ĉiujn sekretojn de la ĉiokreanteco – ĝi sola. Via genia pulvoro estas malefika kuriozaĵo, ĉar kiam ĉiu pensanta ero diros al vi alie, vi intermiksos kaj ne pliriĉigos vian scion!

De vorto al vorto, terure interkverelis la konstruantoj kaj jam ne estis ebla, ke ili komune ion faros. Do ili disiris, mokante unu la alian, kaj ĉiu el ili komencis labori laŭ sia propra plano. Mikromilo komencis kapti kvantumojn, en atomajn kaĝetojn malliberigis ilin, kaj ĉar la plej malvastaj por ili estis kristaloj, tial li pensigis la diamantojn, kalcedonojn, rubenojn – per rubenoj li plej multe sukcesis, tiom da prudenta energio li en ilin malliberigis, ke eĉ ili brilis. Li ankaŭ posedis sufiĉe multe da aliaj mempensantaj mineralaj etaĵoj, kiel smeraldoj lazure prudentaj kaj topazoj de sageca flavo, tamen li plej multe valoris la ruĝan pensadon de la rubenoj. Kiam tiamaniere la ĥoron de pepantaj malgrandaĵoj klopodiĝis Mikromilo, intertempe Gigaciano al grandaĵoj dediĉis sian tempon, do per la plej granda fortostreĉo li koncentris unu al la aliaj sunojn kaj tutajn galaksiojn, fandigis ilin, intermiksis, ligis, kunigis kaj laborante terure, li finkreis la kosmulon, per sia grandeco tiel ĉion entenanta, ke ekster ĝi preskaŭ nenio alia ekzistis, nur malgranda fendeto, en kiu restis Mikromilo kun siaj juveloj.

Kiam ili ambaŭ finkreis siajn verkojn, jam temis ne pri tio, kiu per sia kreitaĵo ekscios pli multe da sekretoj, nur pri tio, kiu el ili pravis kaj pli bone elektis. Do ili ordenis la duelon de konkurado. Gigaciano atendis Mikromilon apud la flanko de sia kosmulo, kiu je centmiloj da centlumjaroj disvastiĝis laŭlongen, laŭsupren kaj laŭlarĝen, kies korpego estis el malhelaj stelaj nuboj farita, la spirado el svarmoj da sunoj, la piedoj kaj la brakoj el galaksioj de la gravitado insertitaj, la kapo el cent trilionoj da feraj globoj, sur kiu estis vila ĉapego, ardanta, el suna harego. Kiam agordadis Gigaciano sian kosmulon, li flugis de ĝia orelo al ĝia buŝo, kaj ĉiu jena vojaĝo daŭris ses monatojn. Kontraŭe, Miromilo alvenis sola al la batalejo, kun malplenaj manoj; en la poŝeto li havis malgrandan rubenon, kiun li volis kontraŭstarigi la koloson. Ekridis je la vido Gigaciano.

– Kaj kion diros jena etulo? – li demandis. – Kio povas esti ĝia scio kontraŭ tiu ĉi abismo de galaksia pensado, de nebulara rezonado, en kiu sunoj al sunoj pensojn transdonas, la gravitado ilin terure plifortigas, la eksplodantaj steloj aldonas brilon al konceptoj, kaj la interstelara mallumo pligrandigas la pripenson?

– Anstataŭ laŭdi la vion kaj fanfaroni, pli bone komencu la duelon – je tio reaktis Mikromilo. – Aŭ ne. Kial ni mem devas demandi niajn kreitaĵojn? Ili mem faru inter si la diskurson de konkurado! Mia mikroskope malgranda geniulo renkontiĝu kun via stelkosmulo en la areno de tiu ĉi turniro, en kiu la saĝeco estas la ŝirmilo, kaj la glavo estas la prudenta penso!

– Estu tiel – konsentis Gigaciano. Tiam ili malproksimiĝis de siaj verkoj, por ili solaj restu sur la placo. Cirkuladis, cirkuladis en mallumo la ruĝa rubeno super la vakuaj oceanoj, en kiuj naĝadis la stelmontoj, super la korpego briligita, nemezurebla, kaj ekpepis:

– Hoj, vi, trograndegulo, fajreca mallertulo, troa iel-ajn-ulo, ĉu vi ĝenerale povas pensi pri io ajn?!

Jam post unu jaro atingis jenaj vortoj la cerbon de la koloso, en kiu la firmamentoj komencis cirkuladi, per la arta harmonio kunigitaj, do ekmiregis ĝi iomete pro la aŭdacaj vortoj kaj volis vidi, kiu kuraĝas tiel al ĝi paroli.

Do li komencis turni la kapon al la direkto, de kien alvenis la demando, sed antaŭ ol la kapo estis turnita, pasis du jaroj. Li ekrigardis per la okuloj – helaj galaksioj en mallumon kaj nenion tie ĝi vidis, ĉar la rubeno jam delonge tie ne restis kaj nur el malantaŭ la dorso de la koloso pepadis:

– Kia mallertulo vi estas, mia stelnebululo, sunharulo, kia maldiligentulo-timiĝulo! Anstataŭ turnadi vian kapaĉon, vilajn sunojn, diru pli bone al mi, ĉu vi kapablos adicii du kaj du, antaŭ ol la duono da lazuraj sungrandeguloj forbruliĝos en via cerbujo kaj pro maljuneco estingiĝos!

Kolerigis jenaj cinikaj mokaĵoj la kosmulon, do ĝi komencis, kiel plej rapide kapablis, turniĝi, ĉar el malantaŭ ĝia dorso oni al ĝi diradis; kaj ĝi turniĝis pli kaj pli rapide, kaj rotaciis ĉirkaŭ la akso de ĝia korpo laktaj vojoj, kurbiĝis pro rapideco galaksiaj brakoj ĝis nun rektaj formante spiralojn, turniĝis la stelaj nuboj kaj tial ili iĝis la globformaj aroj, kaj ĉiuj sunoj, globoj kaj planedoj, pro la rapideco komencis sin turni kiel turboj, sed antaŭ ol ĝi povis sian kontraŭulon per la okulegoj ekvidi, tiu jam deflanke ĝin mokadis. Kuregis la kristaleto-barvulo pli kaj pli rapide, kaj la kosmulo ankaŭ komencis cirkuladi kaj cirkuladi, sed neniel povis kunprogresi, kvankam jam turniĝis kiel turbo, ĝis atingis tian grandrapidan cirkuladon, kun tia terura rapideco komencis kirli, ke malstreĉis la gravitaj katenoj, diskudriĝis ekstreme streĉitaj kunkudroj de la gravitado, de Gigaciano surmetitaj, interrompiĝis la steboj de la elektra atrakto kaj, kiel kirlanta centrifugilo, ekkrevis subite kaj disfalis ĉiuflanken la kosmulo, kaj per spiralaj galaksioj-brulspongoj rondflugante, per laktaj vojoj semante, kaj per tiu ĉi decentrokura forto disŝprucita komencis la forkuro de nebularoj. Poste diradis Mikromilo, ke li estis la venkinto, ĉar la kosmulo de Gigaciano disfalis antaŭ ol kapablis ion sencan diri; sed Gigaciano je tio respondadis, ke la celo de konkurado estis ne la kuniĝantan forton mezuri, sed la saĝecon, tio estas, kiu el iliaj kreintaĵoj estas pli saĝa, kaj ne – kiu pli forte sin kuntenas. Kaj ĉar tio ne estis la temo de ilia disputo, Mikromilo superuzis lin kaj trompis malfame.

De tiu tempo ilia kverelo eĉ pligrandiĝis. Mikromilo serĉas sian rubenon, kiu ie dum la katastrofo perdiĝis, sed trovi ĝin ne povas, ĉar kien ajn li rigardas, la ruĝan lumon li vidas kaj tuj tien flugas, sed ĝi estas nur la lumo de nebularoj forkurantaj, kiuj pro maljuneco ruĝiĝas, do li denove serĉas, sed ĉiam vane. Kaj Gigaciano penas per gravitaj katenoj, per radiadaj fadenoj kunkudri sian kosmulon, uzante la plej malmolan radiadon kiel nadloj. Sed kion li kunkudras, ĝi tuj krevas, tia estas la terura forto de la unufoje komencanta forkuro de nebularoj, kaj nek unu nek la alia povis la sekretojn de la materio malkaŝi, malgraŭ ili faris la materion pensanta kaj donis al ĝi la buŝon, sed antaŭ ol komencis la decida konversacio, okazis tiun ĉi malbonaĵon, kiun la malsaĝuloj pro sia malscio nomas la kreo de la universo.

Efektive nur la kosmulo de Gigaciano diseriĝis je pecetoj pro la rubeneto de Mikromilo, kaj je tiaj etaj eroj ĝi disfalis, ke ĝis nun ĉiuflanken ĝi flugas. Se iu la rakonton ne kredas, tiu demandu la scienculojn, ĉu estas malvere, ke ĉio, kio nur ekzistas en la tuta Universo, senĉese turniĝas ĉirkaŭ sia akso kiel turbo; ĉar de tiu ĉi kapturna kirlado ĉion komencis.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.