La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ELEKTITAJ RAKONTOJ DE STANISŁAW LEM

Aŭtoro: Stanisław Lem

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La blanka morto

El pola tradukis Geo


La Arageno estis planedo konstruita direkte al sia interno, ĉar ĝia suvereno, Metameriko, kiu disvastiĝis sur la ekvatora ebeno je tricentsesdek gradoj kaj tiamaniere ĉirkaŭigis la tutan ŝtaton, estante ne nur ĝia sola reganto, sed ankaŭ ĝia ŝirmanto, volante defendi siajn subulojn, la Enteritojn, kontraŭ kosma invado, malpermesis pertuŝe movigi ion ajn, eĉ la plej etan ŝtoneton, sur la supraĵo de la globo. Pro tio estis la landoj de la Arageno sovaĝaj kaj senvivaj, nur fulmaj rompilegoj ĉirkaŭĉarpentis ŝtonajn montospinojn, kaj meteoritoj per krateroj skulptadis la kontinentojn. Sed dek mejlojn sub la supraĵo disvastiĝis la sfero de la diligenta laborado de la Enteritoj; kavigante la patran planedon ili plenigis ĝian internon per kristalaj ĝardenoj kaj urboj el arĝento kaj oro; konstruadis renversajn domojn, similajn al dudekedroj kaj ikosaedroj, kaj ankaŭ hiperbolajn palacojn, en kies spegulaj kupoloj ili povis sin speguli, pligrandigitaj dudekmiloble kiel en la teatro de grandeguloj – ĉar ili amegis la brilon kaj la geometrion, kaj estis tre lertaj konstruantoj. Per la sistemoj de subteraj tuboj ili transportadis al la interno de la planedo la lumon, kiun ili filtris unufoje per smeraldoj, unufoje per diamantoj kaj alifoje per rubenoj, kaj dank' al tio ili laŭvole havis tagiĝon, tagmezon aŭ rozan vesperon; kaj tiel ili amegis siajn staturojn, ke spegula estis ilia tuta mondo; ili posedis kristalajn veturilojn, de la spiro de varmaj gasoj movigatajn, sen fenestroj, ĉar ili tutkorpe estis travideblaj, kaj la pasaĝeroj dumveturante povis sin mem vidi respegulitajn de la facoj de palacoj kaj temploj, kiel mirindaj multoblaj reflektaĵoj, tanĝantaj kaj spektrantaj. Ili eĉ posedis sian propran ĉielon, kie en araneaĵoj el molibdeno kaj tantalo ardadis spineloj kaj montaraj kristaloj, kiujn ili en fajro kulturadis.

La heredanta kaj samtempe eterna reganto estis Metameriko, ĉar li ekposedis malvarman, belan kaj multpartan korpegon, kaj en lia unua parto loĝis la menso; kiam ĝi maljuniĝis, post miloj da jaroj, kiam jam elviŝiĝis la kristalaj retoj pro grandregada pensado, ĝian funkcion prenis la sekvanta parto, kaj tiel tio ĉi ripetis, ĉar li posedis dek miliardojn da jenaj partoj, Metameriko mem estis la posteulo de Aŭrigenoj, kiujn li neniam vidis, kaj li sciis pri ili nur tio, ke kiam ekminacis al ili la pereo pro certaj teruraj estaĵoj, kiuj okupadis sin pri la kosmnaĝado kaj por ĝi ili forlasis siajn gepatrajn sunojn, enmetis la Aŭrigenoj sian tutan scion kaj vivdeziron en malgrandetajn atomajn erojn, per kiuj ili fekundigis la rokan grundon de la Arageno. Tiun ĉi nomon ili uzis por nomi la planedon, ĉar ĝi similis ilian propran gentan nomon, sed eĉ per ilia fera piedo ili ne kuraĝis tuŝi ĝiajn rokojn, por ne alvenigi pro jena postsigno siajn terurajn persekutantojn; ili ĉiuj pereis, ĝojante nur por tio, ke iliaj malamikoj, nomitaj blankuloj aŭ paluloj, eĉ ne devenas, ke la pereo de la Aŭrigenoj ne estis tute kompleta.

La Enteritoj, kiuj el Metameriko estis kreitaj, ne posedis lian scion pri sia propra neordinara deveno: la historio pri la terura fino de la Aŭrigenoj kaj samtempe pri la komenco de la Enteritoj estis enskribita en la nigran prakristalon vezuvianan, kaŝitan en la vera kerno de la planedo. Des pli bone sciis ĝin kaj memoris ilia reganto. El roka kaj magneta grundo, kiun elrompadis la bravaj konstruantoj, pligrandigante sian subteran reĝlandon, ordonis Metameriko fari vicojn da rifoj, ĵetatajn en la vakuo. Per infernaj cirkloj ili ĉirkaŭflugadis la planedon, ne permesante la atingon al ĝi. Do evitis stelaj flugantoj jenan ĉirkaŭaĵon nomitan la Nigra Sonserpento, ĉar tiel ofte karamboliĝis grandegaj ŝtipoj da bazaltoj kaj porfiroj, komencigante multajn torentojn da meteoritoj, kaj estis jena loko la fonto de ĉiuj kometaj kapegoj, de ĉiuj bolidoj kaj asteroidoj ŝtonaj, kiuj polve enŝutiĝas la tutan sistemon de Skorpio. La meteoritoj ankaŭ bategis per ŝtonaj falaĵegoj la grundon de Arageno, bombardis ĝin, sulkigis kaj displugigis per fontanoj da fajrecaj kolizioj, ŝanĝante nokton al tago, kaj tagon – per polvonuboj – al nokto. Sed eĉ la plej malgranda vibrado ne atingis la ŝtaton de la Enteritoj; kiu ajn kuraĝus alproksimiĝi ilian planedon, ekvidus, se ne pli frue frakasus la ŝipon pro la rokaj kirloj, la ŝtonan globon similan al la kranio truita de krateroj. Eĉ la enirejon, gvidantan al la subteraĵon, faris la Enteritoj simila al disŝiritaj rokoj.

Dum jarmiloj neniu vizitadis la planedon, sed tamen Metameriko ne malstreĉis eĉ je unu palpebrumo la ordonojn de la severa atento.

Tamen okazis, ke unu tagon la grupo de la Enteritoj, kiu supreniris la supraĵon, ekvidis kvazaŭ gigantan kalikon, per sia trunko enfiksita en roka amasigo, kies direktita al la ĉielo konkaveco estis multloke frakasita kaj truita. Oni tuj alvenigis al tiu ĉi loko la multsciulojn-stelflugantojn, kaj jenaj verdiktis, ke antaŭ ili estas la vrako de fremda stela ŝipo alveninta de nekonata malproksimaĵo. La ŝipo estis grandega. Nur demalproksime oni povis vidi, ke ĝi similas gracian cilindron kun la ŝipbeko enfiksita en la rokojn, ke kovras ĝin dika tavolo da brulaĵo kaj fulgo, kaj ĝia malantaŭa kalika parto konstrukcie similas la plej grandajn arkaĵojn de subteraj palacoj. El subteraĵoj elkrablis la prenilhavaj maŝinoj, kiuj kun granda singardo eligis la enigman ŝipon el la loko de ĝia falo kaj enportis ĝin en subteraĵojn. Post tiam la grupo de la Enteritoj ebenigis la krateron, faritan de la ŝipbeko, por ĉiu postsigno de la fremda invado malaperu de la planeda supraĵo kaj la bazalta pordego estis bone fermita.

En la ĉefa esplora ermitejo, aranĝita kun brilanta lukso, ripozis la nigra, kvazaŭ sur karbbuloj fritita fuzelaĝo, kaj la esplorantoj, sciante la danĝeron, direktigis al ĝi la spegulajn surfacojn de la plej helaj kristaloj kaj per la diamantaj akraĵoj distranĉis la unuan, supraĵan kirason, sub kiu estis la dua, mirinde blanka, kiu ilin iomete ektremigis, kaj post kiam ankaŭ tiun tavolon tramordis la karborundaj boriloj, ili ekvidis la trian, netravideblan tavolon, en kiu estis hermetike enfiksita pordo, sed ili ne kapablis ĝin malfermi.

La scienculo plej maljuna, Afinoro, esploris skrupule la seruron de jena pordo; montriĝis ke ĝi malfermu oni devis ĝin movigi per elparolita vorto. Ili ĝin ne konis kaj koni ne povis. Longan tempon ili provadis uzi diversajn vortojn, kiel "Kosmo", "Steloj", "Eterna Flugo", sed la pordo eĉ ne skuiĝis.

– Mi ne estas certa, ĉu ni bone faras penante malfermi la ŝipon sen la scio de la reĝo Metameriko – fine diris Afinoro. – Estinte la knabo mi aŭdis la legendon pri blankaj estaĵoj, kiuj persekutas en la tuta Kosmo ĉiun vivon, en metalo naskitan, kaj detruas ĝin pro la venĝo, ĉar...

Ĉimomente li interrompis kaj kun la aliaj ekrigardis kun la plej granda teruro la mursimilan ŝipflankon, ĉar dum liaj lastaj vortoj la pordo, ĝis nun malviva, subite ekmoviĝis kaj disŝoviĝis tutlarĝe. La ĝin malfermanta vorto estis "Venĝo". Alvokis la scienculoj la kirasulojn kaj kun ili ĉeflanke, kiam la sparkĵetilegoj estis pafipretaj, eniris la sufokan kaj senmovan mallumecon de la ŝipo, lumigante ĝin per lazuraj kaj blankaj kristaloj. La maŝinaro estis plejparte frakasita, longe do ili erarvadis inter ĝiaj ruinoj, serĉante la ŝipanaron, sed ili nek trovis ĝin, nek iun ĝian postsignon. Ili konsideris, ĉu la ŝipo mem estis la inteligenta estaĵo, ĉar tiaj estaĵoj povas ja ekzisti, ekzemple ilia reĝo mem estis miloble pli granda ol la nekonata ŝipo kaj estis la unuo. Sed la cirkvitoj de elektra pensado, kiujn ili trovis, estis etaj kaj disĵetitaj; la fremda ŝipo ne povus esti io alia ol la fluganta maŝino kaj sen la ŝipanaro estis tiel senviva kiel la ŝtono.

En unu de anguletoj de ferdeko, ĉe la kirasa muro, trafis la esplorantoj la disŝprucitan flakon, kvazaŭ el ruĝa farbo, kiu ekmakulis ilian arĝentajn fingrojn, kiam ili tie alproksimiĝis; el tiu ĉi flako oni ekstraktis la fibrojn de nekonata vestaĵo, malsekajn kaj ruĝajn, kaj ankaŭ iomete da splitoj, ne tro duraj, kalciaj. Ili ne sciis kial, sed ĉiuj ektremis starante tie en la mallumo, nur per la kristallumo heligita. Kaj eksciiĝis la reĝo pri la aventuto, tuj alkuris liaj senditoj ordonante plej severa neniigi la fremdan ŝipon kun ĉio, kio en ĝi estas, kaj precipe ordonis la reĝo per atoma fajro bruli la fremdajn flugantojn.

Respondis la esplorantoj, ke en ĝi neniu estis, nur la mallumo kaj frakasitaj restaĵoj, feraj intestoj kaj polvo, per iometo da ruĝa farbo makulita. Ekskuis la reĝa sendito kaj tuj ordonis la atomajn stakojn bruligi.

– Je la reĝa nomo! – li diris. – La ruĝo, kiun vi trovis, estas la antaŭsigno de pereo! La blanka morto per ĝi vivas, kiu scias nenion alian ol la venĝo farita al la senkulpuloj nur pro ilia ekzisto...

– Se ĝi estis la blanka morto, ĝi jam nin ne minacas, ĉar la ŝipo estas senviva kaj kiu ajn flugis per ĝi, en la ringo de defendaj rifoj ekmortis – ili respondis.

– Senfina estas la povo de jenaj blankaj estaĵoj, ĉar se ili mortas, multoble ili renaskiĝas de nove, malproksime de fortaj sunoj! Faru vian devon, ho atomuloj!

La timo paralizis la saĝulojn kaj la esplorantojn, post kiam ili ekaŭdis tiujn ĉi vortojn. Sed ili ne ekkredis la profetaĵon de la pereo, ĉar tro malprobabla ŝajnis al ili ĉia ĝia ebleco. Do ili eltiris la tutan ŝipon el ĝia kuŝejo, sur platenaj ambosoj disrompis ĝin, kaj post kiam ĝi dispecetiĝis, mergis ĝin en dura radiado, ĝis ĝi iĝis miliardoj da flugantaj atomoj, kiuj eterne silentas, ĉar havas la atomoj nenian historion, ĉiuj estas egalaj unu al la alia, ĉu devenas ili el la plej helaj steloj, ĉe el senvivaj planedoj, ĉu el inteligentaj estaĵoj, bonaj aŭ malicaj, ĉar la materio estas la sama en la tuta Universo kaj ne al ĝi oni devas timi. Tamen ili kaptis tiujn ĉi atomoj, formigis el ili unu bulon glaciigitan, kaj forpafis ĝin al steloj kaj nur tiam ili diris al si mem kun kvietigo: – Ni estas savitaj. Nenion povas okazi pro tio. Sed kiam platenaj marteloj batis la ŝipon, kaj jena estis dispecetiĝanta, el la vestaĵa fadeno, de la sango makulita, el diskudrita kunkudro elfalis nevidebla sporo, tiel malgrandeta, ke eĉ cent da jenaj povas esti kovritaj de unu sablero. Kaj el ĉi tiu sporo dumnokte en polvo kaj sablo, inter la ŝtonegoj de kavoj, elkoviĝis unu blanka ĝermo, kaj el ĝi la dua, tria, centa – el ili disbloviĝis acido kaj malsekeco, per rustaĵo atakante la tabulojn de spegulaj urboj, kaj interplektiĝis la malvideblaj fadenoj, naskitaj en malvarmaj intestoj de la Enteritoj, kiuj matene ekleviĝante, jam portis morton en si. Kaj post unu jaro ili ĉiuj mortofalis. Senmoviĝis la maŝinoj en kavoj, estingiĝis la kristalaj fajroj, brunruĝa lepro detruis la spegulajn kupolojn, kaj kiam forkuris la lasta atoma varmo, ekregis la mallumo ĉirkaŭe, en kiu pligrandiĝadis, penetrante la knarantajn skeletojn, enirante la rustigitajn kraniojn, kovrante la senvivajn okulkavojn – la lanuga, malseka, blanka ŝimo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.