La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ELEKTITAJ RAKONTOJ DE STANISŁAW LEM

Aŭtoro: Stanisław Lem

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kiel la mondo saviĝis

El pola tradukis Geo


Foje la konstruanto Trurl konstruis maŝinon, kiu povis fari ĉion je la litero "n". Kiam ĝi estis finita, eksperimente li ordonis, ke ĝi faru nigran nadlon kaj naŭ novajn nitojn, kaj poste ke ĝi enĵetu ilin al niĉo, kion ĝi ankaŭ faris. La ordono estis plenumita laŭlitere, sed ĉar li ankoraŭ ne estis tute certa, ĉu ĝi funkcias ĝuste, ĝi estis devigata fari neŭtronojn, notojn, nazojn, nimfojn kaj nerdicolukon. La lastan ĝi ne scipovis fari, kaj Trurl, tre ĉagrenita, ordonis al ĝi, ke ĝi klarigu sin.

– Mi simple ne scias, kio tio estas – klarigis la maŝino. – Mi neniam aŭdis pri io simila.

– Kial? Tio estas do la oksigeno, la gaso, la elemento...

– Se ĝia nomo estas "oksigeno", tiam ĝi komencas je la litero "o", kaj mi scipovas fari aĵojn nur je la litero "n".

– Sed en la galaksia lingvo oksigeno nomiĝas nerdicoluko.

– Amato mia – diris la maŝino – se mi povus fari ĉion komencantan je la litero "n" en ĉiaj eblaj lingvoj, mi estus la Maŝino Povanta Fari Ĉion Je La Tuta Alfabeto, ĉar laŭvola objekto en kelka lingvo nepre komencas je la litero "n". Tiel bone ne estas. Mi ne povas fari pli ol tio, por kio vi min konstruis. La oksigenon mi ne faros.

– Bone – konsentis Trurl kaj ordonis al ĝi fari la nokton. Ĝi tuj faris unu malgrandan nokton, sed tute nigran. Tiam li invitis al si la konstruanton Klapaŭcjon, prezentis lin al la maŝino kaj tiel longe laŭdis ĝiajn eksterordinarajn kapablojn, ke ĉi tiu kaŝe koleris kaj petis, ke ankaŭ li povu ordoni ion al la maŝino.

– Laŭ via volo – diris Trurl – tamen tio devas komenci je la litero "n".

– Je la "n"? – demandis Klapaŭcjo. – Bone. Ĝi faru la novsciencon.

La maŝino ekmurmuris kaj post momento la placon antaŭ la domo de Trurl plenigis la popolamaso de novsciencistoj. Ili batis kaj tiris unu la alian je kapoj, skribis en dikaj libroj, aliaj forprenis tiujn ĉi librojn kaj disŝiris ilin en pecetojn, malproksime estis videblaj bruligantaj stakoj sur kiuj fritiĝis la martiroj de la novscienco, tie kaj aliloke io eksplodis, aperis iaj strangaj fumoj similaj al fungoj, la tuta popolamaso diraĉis samtempe tiamaniere, ke neniun vorton oni povis rekoni, de tempo al tempo ili faris memuarojn, alvokojn kaj aliajn dokumentojn, kaj aparte apud piedoj de kriuloj sidis kelkaj solaj maljunuloj konstante skribantaj per malgrandaj literoj sur pecetoj de disŝirita papero.

– Ĉu ne estas perfekte? – fiere ekkriis  Trurl. – La similega novscienco, vi mem konsentu!

Sed Klapaŭcjo ne estis kontenta.

– Kio?! Tiu ĉi popolamaso devus esti la novscienco? La novscienco estas io tute alia!

– Do detalu, kaj la maŝino tuj tion faros! – indignis Trurl. Sed Klapaŭcjo ne sciis, kion diri, do li deklaris, ke li ordonos al la maŝino ankoraŭ du aliajn taskojn, kaj se ĝi ilin plenumos, tiam li certiĝos, ke ĝi estas prava. Trurl konsentis tion kaj Klapaŭcjo ordonis, ke la maŝino faru nicojn.

– Nicoj! – ekkriis Trurl. – Kiu aŭdis pri tio, kio estas nicoj?!

– La alia flanko de ĉio – respondis trankvile Klapaŭcjo. – Nici estas igi al la alia flanko, ĉu vi ne aŭdis pri tio? Ho, ne simulu! Maŝino, ek al laboro!

Sed la maŝino jam laboris de longa momento. Komence ĝi faris antiprotonojn, poste antielektronojn, antineŭtrinojn, antineŭtronojn, kaj tiel longe ĝi senĉese laboris ĝis kreis multege da antimaterio, el kiu komencis malrapide formiĝi, simila al la strange brilanta nubo sur la ĉielo, la antimondo.

– Hm, – diris tre malkontenta Klapaŭcjo – tio estus nicoj? Konsente ni diru, ke jes... Por la sankta trankvilo... Sed jen estas la tria ordono: Maŝino! Faru Nenion!

Por pli longa momento la maŝino entute ne moviĝis. Klapaŭcjo komencis kontente froti la manojn, kaj Trurl diris:

– Kion vi plie volas? Vi ordonis al ĝi fari nenion, do ĝi ne faras ion!

– Ne ekzakte. Mi ordonis al ĝi fari Nenion, kaj tio ĉi estas io tute alia.

– Egale! Fari Nenion kaj ne fari ion signifas la samon.

– Ne! Ĝi devis fari Nenion, kaj dume ĝi ne faris ion, do mi venkis. Ĉar Nenion, mia tromemfida kolego, ne estas tia ordinara nenio, la produkto de pigreco kaj neagado, sed aktiva Nenieco, tio estas perfekta, sola, ĉieĉeestanta kaj la plej alta neestado mem!

– Vi konfuzigas la maŝinon! – ekkriis Trurl, sed tuj ekaŭdiĝis ĝia bronza voĉo:

– Tuj haltigu vian kverelon! Mi scias, kio estas la Neestado, Nenieco, alinome Nenio, ĉar tiuj ĉi ideoj komencas je la litero "n", kiel la Neekzisto. Pli bone rigardu lastfoje la universon, ĉar baldaŭ ĝi ĉesos ekzisti...

La vortoj ekmortiĝis en la buŝoj de furiozigitaj konstruantoj. La maŝino efektive faris Nenion, tiamaniere ke ĝi grade forigis el la mondo diversajn objektojn, kiuj ĉesis ekzisti, kvazaŭ ili ekzistis neniam. Ĝi forigis jam natongviojn, nupajkojn, nurkovnicojn, nendziolojn, naluŝkojn, nepietetojn kaj nendasojn. Por momente ŝajnis ke, anstataŭ redukti, plimalgrandigi, forĵeti, forigi, detrui kaj subtrahi – ĝi pligrandigas kaj adicias, ĉar ĝi likvidis sekve negustecon, neordinarecon, nekredon, nesaton kaj neforton. Sed poste ree komencis fariĝi maldense ĉirkaŭ la rigardantoj.

– Ho ve! – diris Trurl. – Nur malbonaĵo ne fariĝu de tio!

– Ne gravas! – diris Klapaŭcjo. – Ja vi vidas, ke ĝi tute ne faras Universalan Nenion, nur la Foreston de ĉiuj objektoj je "n", nenion okazos, ĉar via maŝino taŭgas al nenio!

– Tiel nur ŝajnas al vi – respondis la maŝino. – Mi komencis efektive ekde ĉio je "n", ĉar tiel estis al mi pli oportune, sed fari la objekton estas io tute alia ol forigi ĝin. Mi povas forigi ĉion simple tial, ke mi povas fari perfekte ĉion je la "n", do la Neesto estas por mi la bagatelo. Baldaŭ vi ne ekzistos kaj ankaŭ ĉio alia malaperos, tial mi petas vin, Klapaŭcjo, por ke vi diru rapide, ke mi estas vere universala kaj mi prave plenumas ordonojn, ĉar estos tro malfrue.

– Sed... – komencis timigita Klapaŭcjo kaj sammomente li rimarkis, ke efektive malaperas diversaj objektoj ne nur je la litero "n": ĉar ili ne estis jam ĉirkaŭigitaj de kambuzeloj, presiguloj, vitropkoj, grizmakoj, rimundoj, trepcoj kaj picimioj.

– Haltu! Haltu! Mi forvokas kion mi diris! Ĉesu! Ne faru Neeston! – kriis plenforte Klapaŭcjo, sed antaŭ ol la maŝino haltis, malaperis ankoraŭ graŝakoj, plukvoj, fihdronoj kaj zamroj. Nur tiam la maŝino senmoviĝis. La universo aspektis terure. Plejparte suferis la ĉielo: oni vidis sur ĝi nur solajn punktojn de steloj, senpostsigne malaperis belegaj grizmakoj kaj gvajdolnicoj, kiuj ĝistempe plibeligis la ĉielsferon.

– Ho ve! – ekkriis Klapaŭcjo. – Kaj kie estas la kambuzeloj? Kie estas miaj plej amataj murkvioj? Kie estas la ĝentilaj picimioj?!

– Ili ne ekzistas plu kaj neniam ekzistos – respondis trankvile la maŝino. – Mi faris, prefere komencis fari nur tion, kion vi al mi ordonis...

– Mi ordonis, ke vi faru Nenion, kaj vi... vi...

– Klapaŭcjo, aŭ vi estas malsaĝulo, aŭ vi simulas malsaĝecon – diris la maŝino. – Se mi farus Neniecon unuvice, subite, ĉio ĉesus ekzisti, do ne nur Trurl kaj la ĉielo, kaj la Kosmo, kaj vi, sed ankaŭ eĉ mi mem. Do kiu kaj al kiu povus diri, ke mi ĝuste plenumis vian ordonon kaj ke mi estas funkcianta maŝino? Kaj se neniu al neniu tion dirus, kiamaniere mi, ankaŭ ne ekzistanta, povus ricevi la propran kontentecon?

– Bone, vi pravas, ni ne parolu plu pri tio – diris Klapaŭcjo. – Jam mi nenion volas de vi, beleta maŝino, mi nur petas, faru murkviojn, ĉar sen ili mi ne ŝatas la vivon...

– Tion mi ne scipovas, ĉar ili estas je la "m" – diris la maŝino. – Certe mi povas denove fari negustecon, neordinarecon, nekredon, nesaton kaj neforton, sed por la aliaj literoj min ne petu.

– Sed mi volas murkvojn! – kriegis Klapaŭcjo.

– Ilin mi ne faros – diris la maŝino. – Bonvolu rigardi la universon, kiel ĝi estas plena de grandegaj nigraj truoj, plena da Neesto, kiu plenumis la abismojn inter steloj, kiel ĉio ĉirkaŭe entenas la Neeston, kiel ĝi insidas en ĉiu randaĵo de ekzisto. Tio ĉi estas via verko, mia enviulo! Mie pensas, ke la sekvontaj generacioj vin ne benos por tio...

– Eble ili ne sciigos... Eble ili ne rimarkos... – elbalbutis paligita Klapaŭcjo, rigardante senkrede la vanecon de la nigra ĉielo kaj ne kuraĝante eĉ turni al sia kolego.

Lasante lin apud la maŝino, kiu scipovis ĉion je la "n", li kaŝe revenis hejmen – kaj la universo ĝis la hodiaŭa tago restis jam truigita de Nenieco – same kiel dum la ordonita nuligo Klapaŭcjo haltis ĝin. Kaj ĉar oni ne sukcesis konstrui maŝinon je iu alia litero, oni timas, ke jam neniam revenos la grandiozaj fenomenoj kiel picimoj kaj murkvioj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.